Revelation (Esperanto)

Revelation (Esperanto)

Apokalipso

1

1:1b.REV.001.001 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,

1:2b.REV.001.002 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis.

1:3b.REV.001.003 Felicxaj estas la leganto kaj la auxskultantoj de la vortoj de la profetajxo kaj la observantoj de la skribitajxoj en gxi; cxar la tempo estas proksima.

1:4b.REV.001.004 Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono;

1:5b.REV.001.005 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

1:6b.REV.001.006 kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

1:7b.REV.001.007 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

1:8b.REV.001.008 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

1:9b.REV.001.009 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.

1:10b.REV.001.010 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,

1:11b.REV.001.011 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

1:12b.REV.001.012 Kaj mi min turnis, por vidi la vocxon, kiu parolis kun mi. Kaj turnigxinte, mi vidis sep orajn lampingojn;

1:13b.REV.001.013 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono.

1:14b.REV.001.014 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;

1:15b.REV.001.015 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj.

1:16b.REV.001.016 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.

1:17b.REV.001.017 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,

1:18b.REV.001.018 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

1:19b.REV.001.019 Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste;

1:20b.REV.001.020 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

2

2:1b.REV.002.001 Al la angxelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:

2:2b.REV.002.002 Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;

2:3b.REV.002.003 kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis.

2:4b.REV.002.004 Sed mi havas kontraux vi, ke vi forlasis vian unuan amon.

2:5b.REV.002.005 Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el gxia loko, se vi ne pentos.

2:6b.REV.002.006 Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas.

2:7b.REV.002.007 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

2:8b.REV.002.008 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:

2:9b.REV.002.009 Mi scias vian aflikton kaj vian malricxecon (vi tamen estas ricxa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.

2:10b.REV.002.010 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

2:11b.REV.002.011 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektigxos de la dua morto.

2:12b.REV.002.012 Kaj al la angxelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutrancxa glavo:

2:13b.REV.002.013 Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.

2:14b.REV.002.014 Sed mi havas kelkon kontraux vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn kaj malcxastu.

2:15b.REV.002.015 Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.

2:16b.REV.002.016 Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux ili per la glavo de mia busxo.

2:17b.REV.002.017 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

2:18b.REV.002.018 Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:

2:19b.REV.002.019 Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.

2:20b.REV.002.020 Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.

2:21b.REV.002.021 Kaj mi donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne volas penti pri sia malcxasteco.

2:22b.REV.002.022 Jen mi jxetos sxin en liton, kaj la kun sxi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri sxiaj faroj.

2:23b.REV.002.023 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

2:24b.REV.002.024 Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj ne havas cxi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano, kiel oni diras:Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon.

2:25b.REV.002.025 Tamen tion, kion vi havas, tenu, gxis mi venos.

2:26b.REV.002.026 Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super la nacioj;

2:27b.REV.002.027 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;

2:28b.REV.002.028 kaj mi donos al li la matenan stelon.

2:29b.REV.002.029 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

3

3:1b.REV.003.001 Kaj al la angxelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn:Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva.

3:2b.REV.003.002 Farigxu vigla, kaj firmigu la restajxojn, kiuj estis preskaux mortantaj; cxar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaux mia Dio.

3:3b.REV.003.003 Memoru do, kiel vi ricevis kaj auxdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaux sxtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.

3:4b.REV.003.004 Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankajxoj; cxar ili estas indaj.

3:5b.REV.003.005 La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaux mia Patro kaj antaux Liaj angxeloj.

3:6b.REV.003.006 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

3:7b.REV.003.007 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

3:8b.REV.003.008 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.

3:9b.REV.003.009 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

3:10b.REV.003.010 CXar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la logxantojn sur la tero.

3:11b.REV.003.011 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

3:12b.REV.003.012 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon.

3:13b.REV.003.013 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

3:14b.REV.003.014 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

3:15b.REV.003.015 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aux malvarma aux varmega.

3:16b.REV.003.016 Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia busxo.

3:17b.REV.003.017 CXar vi diras:Mi estas ricxa kaj akiris ricxon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malricxa kaj blinda kaj nuda;

3:18b.REV.003.018 mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.

3:19b.REV.003.019 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

3:20b.REV.003.020 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi.

3:21b.REV.003.021 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono.

3:22b.REV.003.022 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

4

4:1b.REV.004.001 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo, kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu cxi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.

4:2b.REV.004.002 Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la trono unu sidanta;

4:3b.REV.004.003 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono, aspekte simila al smeraldo.

4:4b.REV.004.004 Kaj cxirkaux la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.

4:5b.REV.004.005 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;

4:6b.REV.004.006 kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe.

4:7b.REV.004.007 Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan.

4:8b.REV.004.008 Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.

4:9b.REV.004.009 Kaj kiam la kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne,

4:10b.REV.004.010 la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

4:11b.REV.004.011 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

5

5:1b.REV.005.001 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj.

5:2b.REV.005.002 Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn?

5:3b.REV.005.003 Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.

5:4b.REV.005.004 Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi;

5:5b.REV.005.005 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

5:6b.REV.005.006 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

5:7b.REV.005.007 Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.

5:8b.REV.005.008 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.

5:9b.REV.005.009 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

5:10b.REV.005.010 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

5:11b.REV.005.011 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;

5:12b.REV.005.012 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.

5:13b.REV.005.013 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.

5:14b.REV.005.014 Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.

6

6:1b.REV.006.001 Kaj mi rigardis, kiam la SXafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux per vocxo de tondro:Venu.

6:2b.REV.006.002 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

6:3b.REV.006.003 Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi auxdis la duan kreitajxon dirantan:Venu.

6:4b.REV.006.004 Kaj eliris alia cxevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.

6:5b.REV.006.005 Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi auxdis la trian kreitajxon dirantan:Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra cxevalo; kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon.

6:6b.REV.006.006 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

6:7b.REV.006.007 Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi auxdis la vocxon de la kvara kreitajxo dirantan:Venu.

6:8b.REV.006.008 Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.

6:9b.REV.006.009 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;

6:10b.REV.006.010 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?

6:11b.REV.006.011 Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.

6:12b.REV.006.012 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;

6:13b.REV.006.013 kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn.

6:14b.REV.006.014 Kaj la cxielo formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu insulo formovigxis de sia loko.

6:15b.REV.006.015 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;

6:16b.REV.006.016 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;

6:17b.REV.006.017 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

7

7:1b.REV.007.001 Post tio mi vidis kvar angxelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.

7:2b.REV.007.002 Kaj mi vidis alian angxelon suprenirantan de la sunlevigxo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda vocxo al la kvar angxeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,

7:3b.REV.007.003 dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaux ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

7:4b.REV.007.004 Kaj mi auxdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el cxiuj triboj de la Izraelidoj:

7:5b.REV.007.005 El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj;

7:6b.REV.007.006 El la tribo de Asxer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj;

7:7b.REV.007.007 El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isahxar, dek du miloj;

7:8b.REV.007.008 El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.

7:9b.REV.007.009 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

7:10b.REV.007.010 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido.

7:11b.REV.007.011 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio,

7:12b.REV.007.012 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

7:13b.REV.007.013 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?

7:14b.REV.007.014 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

7:15b.REV.007.015 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.

7:16b.REV.007.016 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;

7:17b.REV.007.017 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

8

8:1b.REV.008.001 Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, farigxis silento en la cxielo por cxirkaux duono de horo.

8:2b.REV.008.002 Kaj mi vidis la sep angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.

8:3b.REV.008.003 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono.

8:4b.REV.008.004 Kaj la fumo de la incenso, kun la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo.

8:5b.REV.008.005 Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo.

8:6b.REV.008.006 Kaj la sep angxeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.

8:7b.REV.008.007 Kaj la unua trumpetis, kaj farigxis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis jxetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.

8:8b.REV.008.008 Kaj la dua angxelo trumpetis, kaj kvazaux granda monto, per fajro brulanta, estis jxetita en la maron; kaj triono de la maro farigxis sango;

8:9b.REV.008.009 kaj mortis triono de la kreitajxoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la sxipoj pereis.

8:10b.REV.008.010 Kaj la tria angxelo trumpetis, kaj falis el la cxielo granda stelo, brulanta kiel torcxo, kaj gxi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;

8:11b.REV.008.011 kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj farigxis absintajxo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, cxar ili maldolcxigxis.

8:12b.REV.008.012 Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.

8:13b.REV.008.013 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis unu aglon, flugantan en meza cxielo, dirantan per granda vocxo:Ve! ve! ve al la logxantoj sur la tero, pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj ankoraux trumpetontaj!

9

9:1b.REV.009.001 Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo.

9:2b.REV.009.002 Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto levigxadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumigxis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto.

9:3b.REV.009.003 Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.

9:4b.REV.009.004 Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.

9:5b.REV.009.005 Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam gxi pikvundas homon.

9:6b.REV.009.006 Kaj en tiuj tagoj la homoj sercxos morton, kaj gxin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili.

9:7b.REV.009.007 Kaj la formoj de la akridoj similis cxevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaux kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizagxoj estis kiel vizagxoj de homoj.

9:8b.REV.009.008 Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.

9:9b.REV.009.009 Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de cxaroj, de multe da cxevaloj kurantaj en militon.

9:10b.REV.009.010 Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.

9:11b.REV.009.011 Ili havis super si regxon, la angxelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.

9:12b.REV.009.012 La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraux du Veoj.

9:13b.REV.009.013 Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio,

9:14b.REV.009.014 dirantan al la sesa angxelo, kiu havis la trumpeton:Malligu la kvar angxelojn, ligitajn apud la granda rivero Euxfrato.

9:15b.REV.009.015 Kaj malligigxis la kvar angxeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.

9:16b.REV.009.016 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis ilian nombron.

9:17b.REV.009.017 Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.

9:18b.REV.009.018 Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj busxoj.

9:19b.REV.009.019 CXar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj busxoj kaj en iliaj vostoj; cxar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per cxi tiuj ili vundas.

9:20b.REV.009.020 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;

9:21b.REV.009.021 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.

10

10:1b.REV.010.001 Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;

10:2b.REV.010.002 kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;

10:3b.REV.010.003 kaj li ekkriis per granda vocxo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj vocxoj.

10:4b.REV.010.004 Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj gxin ne skribu.

10:5b.REV.010.005 Kaj la angxelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la cxielo,

10:6b.REV.010.006 kaj jxuris per la Vivanto por cxiam kaj eterne, kiu kreis la cxielon kaj tion, kio estas en gxi, kaj la teron kaj tion, kio estas en gxi, kaj la maron kaj tion, kio estas en gxi, ke tempo ne plu ekzistos;

10:7b.REV.010.007 sed en la tagoj de la vocxo de la sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.

10:8b.REV.010.008 Kaj la vocxo, kiun mi auxdis el la cxielo, parolis al mi denove, dirante:Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la angxelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.

10:9b.REV.010.009 Kaj mi iris al la angxelo, kaj diris al li:Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi:Prenu gxin, kaj formangxu gxin; kaj gxi maldolcxigos al vi la ventron, sed en via busxo gxi estos dolcxa kiel mielo.

10:10b.REV.010.010 Kaj mi prenis la libreton el la mano de la angxelo, kaj formangxis gxin; kaj en mia busxo gxi estis dolcxa kiel mielo, kaj kiam mi gxin mangxis, mia ventro maldolcxigxis.

10:11b.REV.010.011 Kaj ili diris al mi:Vi devas denove profeti cxe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj regxoj.

11

11:1b.REV.011.001 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en gxi.

11:2b.REV.011.002 Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.

11:3b.REV.011.003 Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakajxo.

11:4b.REV.011.004 Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaux la Sinjoro de la tero.

11:5b.REV.011.005 Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.

11:6b.REV.011.006 Ili havas la povon fermi la cxielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por sxangxi ilin en sangon, kaj frapi la teron per cxia plago cxiufoje, kiam ili volos.

11:7b.REV.011.007 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.

11:8b.REV.011.008 Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux ilia Sinjoro estis krucumita.

11:9b.REV.011.009 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.

11:10b.REV.011.010 Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero.

11:11b.REV.011.011 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.

11:12b.REV.011.012 Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.

11:13b.REV.011.013 Kaj en tiu horo farigxis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj plenigxis de timo, kaj donis lauxdon al la Dio de la cxielo.

11:14b.REV.011.014 La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.

11:15b.REV.011.015 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

11:16b.REV.011.016 Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaux Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizagxon kaj adorklinigxis al Dio,

11:17b.REV.011.017 dirante:Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; cxar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj regxis.

11:18b.REV.011.018 Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti jugxataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

11:19b.REV.011.019 Kaj malfermigxis la encxiela templo de Dio, kaj vidigxis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj farigxis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

12

12:1b.REV.012.001 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj;

12:2b.REV.012.002 kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.

12:3b.REV.012.003 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.

12:4b.REV.012.004 Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.

12:5b.REV.012.005 Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.

12:6b.REV.012.006 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil ducent sesdek tagojn.

12:7b.REV.012.007 Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj;

12:8b.REV.012.008 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo.

12:9b.REV.012.009 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.

12:10b.REV.012.010 Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio.

12:11b.REV.012.011 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem.

12:12b.REV.012.012 Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

12:13b.REV.012.013 Kaj kiam la drako vidis, ke gxi estas jxetita sur la teron, gxi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon.

12:14b.REV.012.014 Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento.

12:15b.REV.012.015 Kaj la serpento eljxetis el sia busxo, post la virinon, akvon kvazaux riveron, por ke gxi igu sxin forportigxi de la fluo.

12:16b.REV.012.016 Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako eljxetis el sia busxo.

12:17b.REV.012.017 Kaj la drako furiozis kontraux la virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

13

13:1b.REV.013.001 kaj gxi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.

13:2b.REV.013.002 Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj piedoj estis kiel de urso, kaj gxia busxo kiel busxo de leono; kaj la drako donis al gxi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan auxtoritaton.

13:3b.REV.013.003 Kaj mi vidis unu el gxiaj kapoj kvazaux morte vunditan; kaj la morta vundo sanigxis; kaj la tuta tero miris post la besto;

13:4b.REV.013.004 kaj ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante:Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi?

13:5b.REV.013.005 kaj estis donita al gxi busxo, parolanta grandajxojn kaj blasfemajxojn; kaj estis donita al gxi auxtoritato agadi dum kvardek du monatoj.

13:6b.REV.013.006 Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la logxantojn de la cxielo.

13:7b.REV.013.007 Kaj estis donite al gxi fari militon kontraux la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al gxi auxtoritato sur cxiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.

13:8b.REV.013.008 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

13:9b.REV.013.009 Se iu havas orelon, tiu auxskultu.

13:10b.REV.013.010 Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. CXi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.

13:11b.REV.013.011 Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako.

13:12b.REV.013.012 Kaj gxi ekzercas la tutan auxtoritaton de la unua besto antaux gxi. Kaj gxi devigas la teron kaj la logxantojn sur gxi adorklinigxi al la unua besto, kies morta vundo sanigxis.

13:13b.REV.013.013 Kaj gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el la cxielo sur la teron antaux la homoj.

13:14b.REV.013.014 Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.

13:15b.REV.013.015 Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.

13:16b.REV.013.016 Kaj gxi devigas cxiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la ricxajn kaj la malricxajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aux sur la frunto;

13:17b.REV.013.017 por ke neniu povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aux la numeron de gxia nomo.

13:18b.REV.013.018 CXi tie estas sagxeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; cxar gxi estas la numero de homo; kaj gxia numero estas sescent sesdek ses.

14

14:1b.REV.014.001 Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.

14:2b.REV.014.002 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;

14:3b.REV.014.003 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

14:4b.REV.014.004 Ili estas tiuj, kiuj ne malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la SXafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la SXafido.

14:5b.REV.014.005 Kaj en ilia busxo ne trovigxis mensogo; ili estas senkulpaj.

14:6b.REV.014.006 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

14:7b.REV.014.007 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

14:8b.REV.014.008 Kaj alia angxelo, dua, sekvis, dirante:Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis cxiujn naciojn el la vino de la kolero de sxia malcxastajxo.

14:9b.REV.014.009 Kaj alia angxelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda vocxo:Se iu adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aux sur sia mano,

14:10b.REV.014.010 tiu ankaux trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentigxos en fajro kaj sulfuro antaux la sanktaj angxeloj kaj antaux la SXafido;

14:11b.REV.014.011 kaj la fumo de ilia turmento levigxas por cxiam kaj eterne; kaj ne havas pauxzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj cxiu, kiu ricevas la markon de gxia nomo.

14:12b.REV.014.012 CXi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.

14:13b.REV.014.013 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Skribu:Felicxaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; cxar iliaj faroj sekvas kun ili.

14:14b.REV.014.014 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.

14:15b.REV.014.015 Kaj alia angxelo eliris el la templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti, cxar la rikolto de la tero tromaturigxis.

14:16b.REV.014.016 Kaj la sidanta sur la nubo jxetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltigxis.

14:17b.REV.014.017 Kaj alia angxelo eliris el la encxiela templo, ankaux havante akran rikoltilon.

14:18b.REV.014.018 Kaj alia angxelo eliris el la altaro, havante auxtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda vocxo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante:Sendu vian akran rikoltilon, kaj detrancxu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; cxar tute maturigxis gxiaj vinberoj.

14:19b.REV.014.019 Kaj la angxelo jxetis sian rikoltilon en la teron kaj detrancxis la vinberarbon de la tero kaj jxetis gxin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.

14:20b.REV.014.020 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

15

15:1b.REV.015.001 Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan:sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili finigxis la kolero de Dio.

15:2b.REV.015.002 Kaj mi vidis kvazaux vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj gxian bildon kaj la numeron de gxia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.

15:3b.REV.015.003 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la SXafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.

15:4b.REV.015.004 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

15:5b.REV.015.005 Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermigxis la templo de la tabernaklo de la atesto en la cxielo;

15:6b.REV.015.006 kaj elvenis el la templo la sep angxeloj, havante la sep plagojn, vestite per linajxo pura kaj luma, kaj zonite cxirkaux la brusto per ora zono.

15:7b.REV.015.007 Kaj unu el la kvar kreitajxoj donis al la sep angxeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por cxiam kaj eterne.

15:8b.REV.015.008 Kaj la templo plenigxis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, gxis finigxos la sep plagoj de la sep angxeloj.

16

16:1b.REV.016.001 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la templo, dirantan al la sep angxeloj:Iru, kaj elversxu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.

16:2b.REV.016.002 Kaj la unua foriris, kaj elversxis sian pelvon sur la teron; kaj farigxis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorklinigxis al gxia bildo.

16:3b.REV.016.003 Kaj la dua elversxis sian pelvon en la maron; kaj farigxis sango, kiel de mortinto; kaj mortis cxiu vivanta estajxo en la maro.

16:4b.REV.016.004 Kaj la tria elversxis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj farigxis sango.

16:5b.REV.016.005 Kaj mi auxdis la angxelon de la akvoj dirantan:Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, cxar Vi tiele jugxis;

16:6b.REV.016.006 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.

16:7b.REV.016.007 Kaj mi auxdis la altaron dirantan:Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj jugxoj.

16:8b.REV.016.008 Kaj la kvara elversxis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al gxi brulvundi homojn per fajro.

16:9b.REV.016.009 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

16:10b.REV.016.010 Kaj la kvina elversxis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj gxia regno mallumigxis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,

16:11b.REV.016.011 kaj ili blasfemis la Dion de la cxielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

16:12b.REV.016.012 Kaj la sesa elversxis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Euxfrato; kaj gxia akvo forsekigxis, por ke pretigxu la vojo de la regxoj, kiuj venas el la sunlevigxejo.

16:13b.REV.016.013 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaux ranojn, elirantaj el la busxo de la drako, kaj el la busxo de la besto, kaj el la busxo de la falsa profeto;

16:14b.REV.016.014 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.

16:15b.REV.016.015 (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)

16:16b.REV.016.016 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

16:17b.REV.016.017 Kaj la sepa angxelo elversxis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda vocxo el la templo, for de la trono, dirante:Farigxis!

16:18b.REV.016.018 kaj okazis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estigxis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.

16:19b.REV.016.019 Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.

16:20b.REV.016.020 Kaj cxiu insulo forflugis, kaj la montoj ne trovigxis.

16:21b.REV.016.021 Kaj granda hajlo, peza kvazaux po talanto, falis el la cxielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; cxar gxia plago estas treege granda.

17

17:1b.REV.017.001 Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj;

17:2b.REV.017.002 kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco.

17:3b.REV.017.003 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn.

17:4b.REV.017.004 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco,

17:5b.REV.017.005 kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO.

17:6b.REV.017.006 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.

17:7b.REV.017.007 Kaj la angxelo diris al mi:Kial vi miris? mi diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas sxin kaj kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn.

17:8b.REV.017.008 La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.

17:9b.REV.017.009 CXi tie estas la signifo, kiu havas sagxecon:la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino;

17:10b.REV.017.010 kaj ili estas sep regxoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraux ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon.

17:11b.REV.017.011 Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaux oka, kaj estas el la sep; kaj gxi iras en pereon.

17:12b.REV.017.012 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek regxoj, kiuj ankoraux ne ricevis regnon; sed ili ricevas auxtoritaton kiel regxoj, kun la besto, por unu horo.

17:13b.REV.017.013 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto.

17:14b.REV.017.014 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

17:15b.REV.017.015 Kaj li diris al mi:La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malcxastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj.

17:16b.REV.017.016 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malcxastistinon, kaj faros sxin izolita kaj nuda, kaj mangxos sxian karnon, kaj forbruligos sxin per fajro.

17:17b.REV.017.017 CXar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, gxis la vortoj de Dio plenumigxos.

17:18b.REV.017.018 Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas regxecon super la regxoj de la tero.

18

18:1b.REV.018.001 Post tio mi vidis alian angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, havantan grandan auxtoritaton; kaj la tero lumigxis per lia gloro.

18:2b.REV.018.002 Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj, kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo.

18:3b.REV.018.003 CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.

18:4b.REV.018.004 Kaj mi auxdis alian vocxon el la cxielo, dirantan:Elvenu el sxi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en sxiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el sxiaj plagoj;

18:5b.REV.018.005 cxar sxiaj pekoj amasigxis gxis la cxielo, kaj Dio memoris sxiajn maljustajxojn.

18:6b.REV.018.006 Redonu al sxi, gxuste kiel sxi donis, kaj duobligu duoble laux sxiaj faroj; en la pokalo, kiun sxi miksis, miksu al sxi duoblon.

18:7b.REV.018.007 Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

18:8b.REV.018.008 Tial en unu tago venos sxiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj sxi forbrulos per fajro; cxar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu sxin jugxas.

18:9b.REV.018.009 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado,

18:10b.REV.018.010 starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

18:11b.REV.018.011 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;

18:12b.REV.018.012 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,

18:13b.REV.018.013 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

18:14b.REV.018.014 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

18:15b.REV.018.015 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,

18:16b.REV.018.016 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!

18:17b.REV.018.017 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

18:18b.REV.018.018 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?

18:19b.REV.018.019 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.

18:20b.REV.018.020 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

18:21b.REV.018.021 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

18:22b.REV.018.022 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;

18:23b.REV.018.023 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.

18:24b.REV.018.024 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.

19

19:1b.REV.019.001 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;

19:2b.REV.019.002 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.

19:3b.REV.019.003 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.

19:4b.REV.019.004 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!

19:5b.REV.019.005 Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.

19:6b.REV.019.006 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

19:7b.REV.019.007 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.

19:8b.REV.019.008 Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.

19:9b.REV.019.009 Kaj li diris al mi:Skribu:Felicxaj estas la invititaj al la edzigxa festeno de la SXafido. Kaj li diris al mi:Tio estas la veraj vortoj de Dio.

19:10b.REV.019.010 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

19:11b.REV.019.011 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

19:12b.REV.019.012 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.

19:13b.REV.019.013 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio.

19:14b.REV.019.014 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.

19:15b.REV.019.015 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.

19:16b.REV.019.016 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

19:17b.REV.019.017 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio;

19:18b.REV.019.018 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.

19:19b.REV.019.019 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo.

19:20b.REV.019.020 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

19:21b.REV.019.021 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

20

20:1b.REV.020.001 Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.

20:2b.REV.020.002 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,

20:3b.REV.020.003 kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

20:4b.REV.020.004 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili regxis kun Kristo mil jarojn.

20:5b.REV.020.005 La ceteraj mortintoj ne vivis, gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo.

20:6b.REV.020.006 Felicxa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua relevigxo; super tiuj la dua morto havas nenian auxtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj regxos kun li mil jarojn.

20:7b.REV.020.007 Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,

20:8b.REV.020.008 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.

20:9b.REV.020.009 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

20:10b.REV.020.010 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne.

20:11b.REV.020.011 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

20:12b.REV.020.012 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj.

20:13b.REV.020.013 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en gxi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj cxiu estis jugxata laux siaj faroj.

20:14b.REV.020.014 Kaj la morto kaj Hades estis jxetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto-la fajra lago.

20:15b.REV.020.015 Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.

21

21:1b.REV.021.001 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.

21:2b.REV.021.002 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo.

21:3b.REV.021.003 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

21:4b.REV.021.004 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

21:5b.REV.021.005 Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

21:6b.REV.021.006 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

21:7b.REV.021.007 La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

21:8b.REV.021.008 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

21:9b.REV.021.009 Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido.

21:10b.REV.021.010 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,

21:11b.REV.021.011 havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;

21:12b.REV.021.012 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;

21:13b.REV.021.013 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.

21:14b.REV.021.014 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido.

21:15b.REV.021.015 Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron.

21:16b.REV.021.016 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.

21:17b.REV.021.017 Kaj li mezuris gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio estas, de angxelo.

21:18b.REV.021.018 Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.

21:19b.REV.021.019 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;

21:20b.REV.021.020 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.

21:21b.REV.021.021 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.

21:22b.REV.021.022 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo.

21:23b.REV.021.023 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

21:24b.REV.021.024 Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron.

21:25b.REV.021.025 Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie);

21:26b.REV.021.026 kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj;

21:27b.REV.021.027 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

22

22:1b.REV.022.001 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido,

22:2b.REV.022.002 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

22:3b.REV.022.003 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;

22:4b.REV.022.004 kaj ili vidos Lian vizagxon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.

22:5b.REV.022.005 Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos por cxiam kaj eterne.

22:6b.REV.022.006 Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux.

22:7b.REV.022.007 Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.

22:8b.REV.022.008 Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio. Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi.

22:9b.REV.022.009 Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.

22:10b.REV.022.010 Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.

22:11b.REV.022.011 La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.

22:12b.REV.022.012 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.

22:13b.REV.022.013 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

22:14b.REV.022.014 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

22:15b.REV.022.015 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

22:16b.REV.022.016 Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

22:17b.REV.022.017 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

22:18b.REV.022.018 Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro;

22:19b.REV.022.019 kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

22:20b.REV.022.020 La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

22:21b.REV.022.021 La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun cxiuj sanktuloj. Amen.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Revelation (Esperanto). Revelation (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-969B-0