3 John (Esperanto)

3 John (Esperanto)

3 Johano

1

1:1b.3JO.001.001 La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.

1:2b.3JO.001.002 Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

1:3b.3JO.001.003 CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.

1:4b.3JO.001.004 Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

1:5b.3JO.001.005 Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,

1:6b.3JO.001.006 kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio,

1:7b.3JO.001.007 cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.

1:8b.3JO.001.008 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

1:9b.3JO.001.009 Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.

1:10b.3JO.001.010 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.

1:11b.3JO.001.011 Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.

1:12b.3JO.001.012 Pri Demetrio estas atestite de cxiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.

1:13b.3JO.001.013 Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;

1:14b.3JO.001.014 sed mi esperas vidi vin baldaux, kaj ni parolos vizagxon kontraux vizagxo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laux nomo la amikojn.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 3 John (Esperanto). 3 John (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9695-6