2 John (Esperanto)
2 Johano
1
1:1b.2JO.001.001 La presbitero al la elektita sinjorino kaj sxiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaux cxiuj, kiuj konas la veron;
1:2b.2JO.001.002 pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam:
1:3b.2JO.001.003 Graco, kompato, paco, estos cxe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.
1:4b.2JO.001.004 Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.
1:5b.2JO.001.005 Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.
1:6b.2JO.001.006 Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.
1:7b.2JO.001.007 CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo.
1:8b.2JO.001.008 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
1:9b.2JO.001.009 CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.
1:10b.2JO.001.010 Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;
1:11b.2JO.001.011 cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
1:12b.2JO.001.012 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizagxon kontraux vizagxo, por ke via gxojo estu plena.
1:13b.2JO.001.013 Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 2 John (Esperanto). 2 John (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9692-9