James (Esperanto)
Jakobo
1
1:1b.JAM.001.001 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!
1:2b.JAM.001.002 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
1:3b.JAM.001.003 sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
1:4b.JAM.001.004 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
1:5b.JAM.001.005 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.
1:6b.JAM.001.006 Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
1:7b.JAM.001.007 CXar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-
1:8b.JAM.001.008 duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.
1:9b.JAM.001.009 Sed la malaltranga frato gxoju pri sia alteco;
1:10b.JAM.001.010 kaj la ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos.
1:11b.JAM.001.011 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.
1:12b.JAM.001.012 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
1:13b.JAM.001.013 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;
1:14b.JAM.001.014 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
1:15b.JAM.001.015 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.
1:16b.JAM.001.016 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj.
1:17b.JAM.001.017 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.
1:18b.JAM.001.018 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.
1:19b.JAM.001.019 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
1:20b.JAM.001.020 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
1:21b.JAM.001.021 Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
1:22b.JAM.001.022 Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem.
1:23b.JAM.001.023 CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo;
1:24b.JAM.001.024 cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
1:25b.JAM.001.025 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
1:26b.JAM.001.026 Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
1:27b.JAM.001.027 Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.
2
2:1b.JAM.002.001 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.
2:2b.JAM.002.002 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro;
2:3b.JAM.002.003 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo;
2:4b.JAM.002.004 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj?
2:5b.JAM.002.005 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?
2:6b.JAM.002.006 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn?
2:7b.JAM.002.007 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?
2:8b.JAM.002.008 Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;
2:9b.JAM.002.009 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.
2:10b.JAM.002.010 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.
2:11b.JAM.002.011 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo.
2:12b.JAM.002.012 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco.
2:13b.JAM.002.013 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.
2:14b.JAM.002.014 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi?
2:15b.JAM.002.015 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo,
2:16b.JAM.002.016 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?
2:17b.JAM.002.017 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
2:18b.JAM.002.018 Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
2:19b.JAM.002.019 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas.
2:20b.JAM.002.020 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?
2:21b.JAM.002.021 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?
2:22b.JAM.002.022 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis;
2:23b.JAM.002.023 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.
2:24b.JAM.002.024 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido.
2:25b.JAM.002.025 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?
2:26b.JAM.002.026 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.
3
3:1b.JAM.003.001 Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon.
3:2b.JAM.003.002 CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.
3:3b.JAM.003.003 Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.
3:4b.JAM.003.004 Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.
3:5b.JAM.003.005 Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
3:6b.JAM.003.006 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
3:7b.JAM.003.007 CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
3:8b.JAM.003.008 sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.
3:9b.JAM.003.009 Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio;
3:10b.JAM.003.010 el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.
3:11b.JAM.003.011 CXu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan?
3:12b.JAM.003.012 cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.
3:13b.JAM.003.013 Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco.
3:14b.JAM.003.014 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero.
3:15b.JAM.003.015 CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona.
3:16b.JAM.003.016 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.
3:17b.JAM.003.017 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
3:18b.JAM.003.018 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.
4
4:1b.JAM.004.001 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?
4:2b.JAM.004.002 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas.
4:3b.JAM.004.003 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
4:4b.JAM.004.004 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.
4:5b.JAM.004.005 Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme?
4:6b.JAM.004.006 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
4:7b.JAM.004.007 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
4:8b.JAM.004.008 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
4:9b.JAM.004.009 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.
4:10b.JAM.004.010 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
4:11b.JAM.004.011 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto.
4:12b.JAM.004.012 Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto, Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian proksimulon?
4:13b.JAM.004.013 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
4:14b.JAM.004.014 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.
4:15b.JAM.004.015 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.
4:16b.JAM.004.016 Sed nun vi fieras pri viaj memfidajxoj; cxiu tia singratulado estas malbona.
4:17b.JAM.004.017 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko.
5
5:1b.JAM.005.001 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.
5:2b.JAM.005.002 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj.
5:3b.JAM.005.003 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.
5:4b.JAM.005.004 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.
5:5b.JAM.005.005 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.
5:6b.JAM.005.006 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.
5:7b.JAM.005.007 Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
5:8b.JAM.005.008 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas.
5:9b.JAM.005.009 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.
5:10b.JAM.005.010 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.
5:11b.JAM.005.011 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.
5:12b.JAM.005.012 Sed antaux cxio, miaj fratoj, ne jxuru, nek per la cxielo, nek per la tero, nek per ia alia jxuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub jugxon.
5:13b.JAM.005.013 CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu.
5:14b.JAM.005.014 CXu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;
5:15b.JAM.005.015 kaj la pregxo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.
5:16b.JAM.005.016 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.
5:17b.JAM.005.017 Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.
5:18b.JAM.005.018 Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.
5:19b.JAM.005.019 Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
5:20b.JAM.005.020 oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. James (Esperanto). James (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9686-7