Philemon (Esperanto)
Filemon
1
1:1b.PHM.001.001 Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,
1:2b.PHM.001.002 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:
1:3b.PHM.001.003 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
1:4b.PHM.001.004 Mi cxiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj pregxoj,
1:5b.PHM.001.005 auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj;
1:6b.PHM.001.006 por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas en vi, por Kristo.
1:7b.PHM.001.007 CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.
1:8b.PHM.001.008 Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,
1:9b.PHM.001.009 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;
1:10b.PHM.001.010 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,
1:11b.PHM.001.011 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;
1:12b.PHM.001.012 mi jxus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;
1:13b.PHM.001.013 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataux vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;
1:14b.PHM.001.014 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola.
1:15b.PHM.001.015 CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam;
1:16b.PHM.001.016 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.
1:17b.PHM.001.017 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.
1:18b.PHM.001.018 Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;
1:19b.PHM.001.019 mi, Pauxlo, skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem.
1:20b.PHM.001.020 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.
1:21b.PHM.001.021 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.
1:22b.PHM.001.022 Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.
1:23b.PHM.001.023 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,
1:24b.PHM.001.024 Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.
1:25b.PHM.001.025 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Philemon (Esperanto). Philemon (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9680-D