1 Timothy (Esperanto)
1 Timoteo
1
1:1b.1TI.001.001 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
1:2b.1TI.001.002 al Timoteo, mia vera filo en fido:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
1:3b.1TI.001.003 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,
1:4b.1TI.001.004 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux la fido-tiel faru.
1:5b.1TI.001.005 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;
1:6b.1TI.001.006 kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,
1:7b.1TI.001.007 dezirante esti instruistoj de la legxo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
1:8b.1TI.001.008 Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe uzas,
1:9b.1TI.001.009 sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj,
1:10b.1TI.001.010 malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;
1:11b.1TI.001.011 laux la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
1:12b.1TI.001.012 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;
1:13b.1TI.001.013 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante;
1:14b.1TI.001.014 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
1:15b.1TI.001.015 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;
1:16b.1TI.001.016 tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.
1:17b.1TI.001.017 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
1:18b.1TI.001.018 CXi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laux la profetajxoj, kiuj antauxiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon,
1:19b.1TI.001.019 tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpusxinte de si, kelkaj homoj sxippereis rilate la fidon;
1:20b.1TI.001.020 el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.
2
2:1b.1TI.002.001 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj;
2:2b.1TI.002.002 por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
2:3b.1TI.002.003 Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,
2:4b.1TI.002.004 kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
2:5b.1TI.002.005 CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
2:6b.1TI.002.006 kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
2:7b.1TI.002.007 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
2:8b.1TI.002.008 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
2:9b.1TI.002.009 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj;
2:10b.1TI.002.010 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
2:11b.1TI.002.011 Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo.
2:12b.1TI.002.012 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
2:13b.1TI.002.013 CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva;
2:14b.1TI.002.014 kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
2:15b.1TI.002.015 sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco.
3
3:1b.1TI.003.001 Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.
3:2b.1TI.003.002 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,
3:3b.1TI.003.003 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;
3:4b.1TI.003.004 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco
3:5b.1TI.003.005 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
3:6b.1TI.003.006 ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.
3:7b.1TI.003.007 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.
3:8b.1TI.003.008 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;
3:9b.1TI.003.009 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.
3:10b.1TI.003.010 Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj.
3:11b.1TI.003.011 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.
3:12b.1TI.003.012 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.
3:13b.1TI.003.013 CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
3:14b.1TI.003.014 CXi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux,
3:15b.1TI.003.015 sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.
3:16b.1TI.003.016 Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.
4
4:1b.1TI.004.001 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
4:2b.1TI.004.002 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero,
4:3b.1TI.004.003 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.
4:4b.1TI.004.004 CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo,
4:5b.1TI.004.005 cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.
4:6b.1TI.004.006 Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;
4:7b.1TI.004.007 sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
4:8b.1TI.004.008 cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.
4:9b.1TI.004.009 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto.
4:10b.1TI.004.010 CXar por tio ni laboras kaj batalas, cxar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de cxiuj homoj, precipe de la kredantoj.
4:11b.1TI.004.011 Tion ordonu kaj instruu.
4:12b.1TI.004.012 Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per cxasteco.
4:13b.1TI.004.013 GXis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon.
4:14b.1TI.004.014 Ne malsxatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro.
4:15b.1TI.004.015 Estu diligenta pri tiuj aferoj; dedicxu vin al ili, por ke via progreso evidentigxu al cxiuj.
4:16b.1TI.004.016 Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; cxar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin auxskultas.
5
5:1b.1TI.005.001 Ne riprocxu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;
5:2b.1TI.005.002 la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun cxia cxasteco.
5:3b.1TI.005.003 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.
5:4b.1TI.005.004 Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio.
5:5b.1TI.005.005 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.
5:6b.1TI.005.006 Sed la voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas.
5:7b.1TI.005.007 Tion ankaux ordonu, por ke ili estu sen riprocxo.
5:8b.1TI.005.008 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
5:9b.1TI.005.009 Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,
5:10b.1TI.005.010 estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon.
5:11b.1TI.005.011 Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi,
5:12b.1TI.005.012 meritante kondamnon, cxar ili vantigis sian unuan fidon.
5:13b.1TI.005.013 Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaux babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenajxojn.
5:14b.1TI.005.014 Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;
5:15b.1TI.005.015 cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano.
5:16b.1TI.005.016 Se iu kredantino havas vidvinojn, sxi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu sxargxata; por ke gxi helpu la efektivajn vidvinojn.
5:17b.1TI.005.017 La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.
5:18b.1TI.005.018 CXar la Skribo diras:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron.
5:19b.1TI.005.019 Kontraux presbitero ne akceptu denuncon krom cxe du aux tri atestantoj.
5:20b.1TI.005.020 La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la ceteraj ankaux timu.
5:21b.1TI.005.021 Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antauxjugxo, farante nenion pro partieco.
5:22b.1TI.005.022 Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.
5:23b.1TI.005.023 Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.
5:24b.1TI.005.024 La pekoj de unuj estas evidentaj, antauxirantaj al la jugxo; kaj aliajn homojn ili sekvas.
5:25b.1TI.005.025 Tiel same ankaux ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kasxitaj.
6
6:1b.1TI.006.001 CXiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.
6:2b.1TI.006.002 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
6:3b.1TI.006.003 Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino,
6:4b.1TI.006.004 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco, mallauxdoj, malbonaj suspektoj,
6:5b.1TI.006.005 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
6:6b.1TI.006.006 Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;
6:7b.1TI.006.007 cxar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
6:8b.1TI.006.008 sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.
6:9b.1TI.006.009 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
6:10b.1TI.006.010 CXar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.
6:11b.1TI.006.011 Sed vi, ho homo de Dio, forsavigxu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.
6:12b.1TI.006.012 Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaux multaj atestantoj.
6:13b.1TI.006.013 Mi vin admonas antaux Dio, kiu cxion vivigadas, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu antaux Pontio Pilato atestis la bonan konfeson,
6:14b.1TI.006.014 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
6:15b.1TI.006.015 kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
6:16b.1TI.006.016 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.
6:17b.1TI.006.017 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;
6:18b.1TI.006.018 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
6:19b.1TI.006.019 provizante por si bonan fundamenton kontraux la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.
6:20b.1TI.006.020 Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontrauxparoloj de la falsenomata scio;
6:21b.1TI.006.021 kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 1 Timothy (Esperanto). 1 Timothy (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9677-9