2 Thessalonians (Esperanto)

2 Thessalonians (Esperanto)

2 Tesalonikanoj

1

1:1b.2TH.001.001 Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:

1:2b.2TH.001.002 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:3b.2TH.001.003 Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,

1:4b.2TH.001.004 tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;

1:5b.2TH.001.005 tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;

1:6b.2TH.001.006 cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,

1:7b.2TH.001.007 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

1:8b.2TH.001.008 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

1:9b.2TH.001.009 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

1:10b.2TH.001.010 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.

1:11b.2TH.001.011 Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;

1:12b.2TH.001.012 por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.

2

2:1b.2TH.002.001 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,

2:2b.2TH.002.002 ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus;

2:3b.2TH.002.003 neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo,

2:4b.2TH.002.004 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.

2:5b.2TH.002.005 CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi?

2:6b.2TH.002.006 Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe.

2:7b.2TH.002.007 CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita.

2:8b.2TH.002.008 Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno;

2:9b.2TH.002.009 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj,

2:10b.2TH.002.010 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

2:11b.2TH.002.011 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

2:12b.2TH.002.012 por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

2:13b.2TH.002.013 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;

2:14b.2TH.002.014 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2:15b.2TH.002.015 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.

2:16b.2TH.002.016 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

2:17b.2TH.002.017 konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj vorto.

3

3:1b.2TH.003.001 Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;

3:2b.2TH.003.002 kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido.

3:3b.2TH.003.003 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo.

3:4b.2TH.003.004 Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas.

3:5b.2TH.003.005 Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

3:6b.2TH.003.006 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni.

3:7b.2TH.003.007 CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi;

3:8b.2TH.003.008 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi;

3:9b.2TH.003.009 ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.

3:10b.2TH.003.010 CXar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi:Se iu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu.

3:11b.2TH.003.011 CXar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas.

3:12b.2TH.003.012 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.

3:13b.2TH.003.013 Sed vi, fratoj, ne lacigxu en bonfarado.

3:14b.2TH.003.014 Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontigxu.

3:15b.2TH.003.015 Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

3:16b.2TH.003.016 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

3:17b.2TH.003.017 La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas.

3:18b.2TH.003.018 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 2 Thessalonians (Esperanto). 2 Thessalonians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9674-C