1 Thessalonians (Esperanto)

1 Thessalonians (Esperanto)

1 Tesalonikanoj

1

1:1b.1TH.001.001 Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco.

1:2b.1TH.001.002 Ni cxiam dankas Dion pri vi cxiuj, memorigante pri vi en niaj pregxoj;

1:3b.1TH.001.003 memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro;

1:4b.1TH.001.004 sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,

1:5b.1TH.001.005 cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.

1:6b.1TH.001.006 Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito;

1:7b.1TH.001.007 tiel, ke vi farigxis modelo por cxiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Ahxaja lando.

1:8b.1TH.001.008 CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.

1:9b.1TH.001.009 CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,

1:10b.1TH.001.010 kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

2

2:1b.1TH.002.001 CXar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis senfrukta;

2:2b.1TH.002.002 sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

2:3b.1TH.002.003 CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo;

2:4b.1TH.002.004 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

2:5b.1TH.002.005 CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),

2:6b.1TH.002.006 nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo.

2:7b.1TH.002.007 Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;

2:8b.1TH.002.008 tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj.

2:9b.1TH.002.009 CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

2:10b.1TH.002.010 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;

2:11b.1TH.002.011 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

2:12b.1TH.002.012 ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

2:13b.1TH.002.013 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

2:14b.1TH.002.014 CXar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj cxe la Judoj,

2:15b.1TH.002.015 kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al cxiuj homoj;

2:16b.1TH.002.016 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

2:17b.1TH.002.017 Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizagxon kun multa sopiro;

2:18b.1TH.002.018 cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.

2:19b.1TH.002.019 CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno?

2:20b.1TH.002.020 CXar vi estas nia gloro kaj nia gxojo.

3

3:1b.1TH.003.001 Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno;

3:2b.1TH.003.002 kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido,

3:3b.1TH.003.003 por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto.

3:4b.1TH.003.004 CXar kiam ni estis cxe vi, ni antauxdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.

3:5b.1TH.003.005 Pro tio mi ankaux, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certigxu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro farigxos senutila.

3:6b.1TH.003.006 Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin,

3:7b.1TH.003.007 pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido;

3:8b.1TH.003.008 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro.

3:9b.1TH.003.009 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

3:10b.1TH.003.010 nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

3:11b.1TH.003.011 Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi;

3:12b.1TH.003.012 kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu cxe vi la amon de unu al la alia kaj al cxiuj, kiel ni amas vin;

3:13b.1TH.003.013 por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

4

4:1b.1TH.004.001 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.

4:2b.1TH.004.002 CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.

4:3b.1TH.004.003 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco;

4:4b.1TH.004.004 ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro,

4:5b.1TH.004.005 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

4:6b.1TH.004.006 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.

4:7b.1TH.004.007 CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.

4:8b.1TH.004.008 Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

4:9b.1TH.004.009 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

4:10b.1TH.004.010 cxar vi ja tion faras al cxiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,

4:11b.1TH.004.011 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis;

4:12b.1TH.004.012 por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

4:13b.1TH.004.013 Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormigxis; por ke vi ne malgxoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.

4:14b.1TH.004.014 CXar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj relevigxis, tiel ankaux tiujn, kiuj endormigxis en Jesuo, Dio venigos kun li.

4:15b.1TH.004.015 CXar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj gxis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaux la endormigxintoj.

4:16b.1TH.004.016 CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj;

4:17b.1TH.004.017 poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.

4:18b.1TH.004.018 Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

5

5:1b.1TH.005.001 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.

5:2b.1TH.005.002 CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto.

5:3b.1TH.005.003 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

5:4b.1TH.005.004 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto;

5:5b.1TH.005.005 cxar vi cxiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;

5:6b.1TH.005.006 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.

5:7b.1TH.005.007 CXar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriigxas, tiuj ebriigxas en la nokto.

5:8b.1TH.005.008 Sed cxar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.

5:9b.1TH.005.009 CXar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

5:10b.1TH.005.010 kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, cxu ni maldormos aux dormos.

5:11b.1TH.005.011 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas.

5:12b.1TH.005.012 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras cxe vi kaj estras cxe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,

5:13b.1TH.005.013 kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.

5:14b.1TH.005.014 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj.

5:15b.1TH.005.015 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj.

5:16b.1TH.005.016 GXoju cxiam;

5:17b.1TH.005.017 pregxu sencxese;

5:18b.1TH.005.018 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

5:19b.1TH.005.019 Ne estingu la Spiriton;

5:20b.1TH.005.020 ne malestimu profetajxojn;

5:21b.1TH.005.021 elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona;

5:22b.1TH.005.022 detenu vin de cxia formo de malbono.

5:23b.1TH.005.023 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

5:24b.1TH.005.024 Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaux faros.

5:25b.1TH.005.025 Fratoj, pregxu por ni.

5:26b.1TH.005.026 Salutu cxiujn fratojn per sankta kiso.

5:27b.1TH.005.027 Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu cxi tiun epistolon antaux la tuta frataro.

5:28b.1TH.005.028 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 1 Thessalonians (Esperanto). 1 Thessalonians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9671-F