Colossians (Esperanto)

Colossians (Esperanto)

Koloseanoj

1

1:1b.COL.001.001 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato,

1:2b.COL.001.002 al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose:Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.

1:3b.COL.001.003 Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, cxiam pregxante por vi,

1:4b.COL.001.004 auxdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al cxiuj sanktuloj,

1:5b.COL.001.005 pro la espero konservita por vi en la cxielo, pri kiu vi jam antauxe auxdis en la vorto de la vero de la evangelio,

1:6b.COL.001.006 kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero;

1:7b.COL.001.007 kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,

1:8b.COL.001.008 kaj kiu ankaux sciigis nin pri via amo en la Spirito.

1:9b.COL.001.009 Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento,

1:10b.COL.001.010 por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al cxia placxado, en cxia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;

1:11b.COL.001.011 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;

1:12b.COL.001.012 dankante la Patron, kiu tauxgigis nin por partopreno en la heredajxo de la sanktuloj en lumo,

1:13b.COL.001.013 kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;

1:14b.COL.001.014 en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;

1:15b.COL.001.015 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;

1:16b.COL.001.016 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;

1:17b.COL.001.017 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

1:18b.COL.001.018 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.

1:19b.COL.001.019 CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu;

1:20b.COL.001.020 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.

1:21b.COL.001.021 Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis

1:22b.COL.001.022 en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li;

1:23b.COL.001.023 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis.

1:24b.COL.001.024 Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

1:25b.COL.001.025 kies diakono mi farigxis laux la arangxo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,

1:26b.COL.001.026 la misteron, kiu estas kasxita for de la mondagxoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj,

1:27b.COL.001.027 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;

1:28b.COL.001.028 kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo;

1:29b.COL.001.029 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

2

2:1b.COL.002.001 Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno;

2:2b.COL.002.002 por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,

2:3b.COL.002.003 en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.

2:4b.COL.002.004 Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.

2:5b.COL.002.005 CXar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

2:6b.COL.002.006 Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,

2:7b.COL.002.007 enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

2:8b.COL.002.008 Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;

2:9b.COL.002.009 cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco,

2:10b.COL.002.010 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;

2:11b.COL.002.011 en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;

2:12b.COL.002.012 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.

2:13b.COL.002.013 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn;

2:14b.COL.002.014 elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco;

2:15b.COL.002.015 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.

2:16b.COL.002.016 Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato;

2:17b.COL.002.017 kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo.

2:18b.COL.002.018 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,

2:19b.COL.002.019 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

2:20b.COL.002.020 Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj:

2:21b.COL.002.021 Ne tusxu, ne gustumu, ne palpu,

2:22b.COL.002.022 pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?

2:23b.COL.002.023 CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

3

3:1b.COL.003.001 Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.

3:2b.COL.003.002 Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn.

3:3b.COL.003.003 CXar vi mortis, kaj via vivo kasxigxis kun Kristo en Dio.

3:4b.COL.003.004 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.

3:5b.COL.003.005 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

3:6b.COL.003.006 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;

3:7b.COL.003.007 en kiuj vi ankaux iam iradis, kiam vi vivis en ili.

3:8b.COL.003.008 Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo;

3:9b.COL.003.009 ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,

3:10b.COL.003.010 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;

3:11b.COL.003.011 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio.

3:12b.COL.003.012 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;

3:13b.COL.003.013 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru;

3:14b.COL.003.014 kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.

3:15b.COL.003.015 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

3:16b.COL.003.016 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

3:17b.COL.003.017 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

3:18b.COL.003.018 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.

3:19b.COL.003.019 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolcxigxu kontraux ili.

3:20b.COL.003.020 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en cxio, cxar tio placxas al la Sinjoro.

3:21b.COL.003.021 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu.

3:22b.COL.003.022 Sklavoj, obeu en cxio al la sinjoroj laux la karno, ne per okulservo, kiel homplacxantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;

3:23b.COL.003.023 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

3:24b.COL.003.024 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredajxo; cxar vi servas la Sinjoron Kristo.

3:25b.COL.003.025 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

4

4:1b.COL.004.001 Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justajxon kaj egalajxon, sciante, ke vi ankaux havas Sinjoron en la cxielo.

4:2b.COL.004.002 En pregxado persistu, viglante en gxi kun danko;

4:3b.COL.004.003 pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita;

4:4b.COL.004.004 por ke mi klarigu gxin, kiel mi devus paroli.

4:5b.COL.004.005 Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon.

4:6b.COL.004.006 Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.

4:7b.COL.004.007 Pri cxiuj miaj aferoj sciigos vin Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro,

4:8b.COL.004.008 kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,

4:9b.COL.004.009 kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri cxiuj cxi tieaj aferoj.

4:10b.COL.004.010 Salutas vin Aristarhxo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin),

4:11b.COL.004.011 kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo.

4:12b.COL.004.012 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.

4:13b.COL.004.013 CXar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis.

4:14b.COL.004.014 Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.

4:15b.COL.004.015 Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.

4:16b.COL.004.016 Kaj kiam la epistolo estos legita cxe vi, faru, ke gxi estu legata ankaux en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaux legu la epistolon el Laodikea.

4:17b.COL.004.017 Kaj diru al Arhxipo:Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu gxin.

4:18b.COL.004.018 La saluto per la propra mano de mi, Pauxlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Colossians (Esperanto). Colossians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-966E-4