Philippians (Esperanto)

Philippians (Esperanto)

Filipianoj

1

1:1b.PHI.001.001 Pauxlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al cxiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:

1:2b.PHI.001.002 Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:3b.PHI.001.003 Mi dankas mian Dion cxe cxiu rememoro pri vi,

1:4b.PHI.001.004 cxiam en cxiu mia pregxo por vi cxiuj farante la peton kun gxojo,

1:5b.PHI.001.005 pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago gxis nun;

1:6b.PHI.001.006 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

1:7b.PHI.001.007 kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi cxiuj, cxar vi havas min en via koro, kaj vi cxiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaux en la defendo kaj fortigado de la evangelio.

1:8b.PHI.001.008 CXar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo.

1:9b.PHI.001.009 Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo,

1:10b.PHI.001.010 por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj gxis la tago de Kristo,

1:11b.PHI.001.011 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.

1:12b.PHI.001.012 Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektivigxis por la progresado de la evangelio,

1:13b.PHI.001.013 tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj cxie aliloke;

1:14b.PHI.001.014 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

1:15b.PHI.001.015 Unuj ja proklamas Kriston ecx envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;

1:16b.PHI.001.016 cxi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;

1:17b.PHI.001.017 sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.

1:18b.PHI.001.018 Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos.

1:19b.PHI.001.019 CXar mi scias, ke cxi tio efikos al mia savo, per viaj pregxoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,

1:20b.PHI.001.020 laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto.

1:21b.PHI.001.021 CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.

1:22b.PHI.001.022 Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.

1:23b.PHI.001.023 CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;

1:24b.PHI.001.024 tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi.

1:25b.PHI.001.025 Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj, por via progreso kaj gxojo de fido;

1:26b.PHI.001.026 por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova cxeestado kun vi.

1:27b.PHI.001.027 Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,

1:28b.PHI.001.028 kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo;

1:29b.PHI.001.029 cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li;

1:30b.PHI.001.030 havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis cxe mi, kaj pri kiu vi nun auxdas, ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas.

2

2:1b.PHI.002.001 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,

2:2b.PHI.002.002 plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,

2:3b.PHI.002.003 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;

2:4b.PHI.002.004 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.

2:5b.PHI.002.005 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo,

2:6b.PHI.002.006 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio

2:7b.PHI.002.007 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;

2:8b.PHI.002.008 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.

2:9b.PHI.002.009 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo,

2:10b.PHI.002.010 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

2:11b.PHI.002.011 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

2:12b.PHI.002.012 Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;

2:13b.PHI.002.013 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

2:14b.PHI.002.014 CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,

2:15b.PHI.002.015 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,

2:16b.PHI.002.016 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

2:17b.PHI.002.017 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

2:18b.PHI.002.018 kaj tiel same vi ankaux gxoju kaj kungxoju kun mi.

2:19b.PHI.002.019 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via stato.

2:20b.PHI.002.020 CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.

2:21b.PHI.002.021 CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.

2:22b.PHI.002.022 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.

2:23b.PHI.002.023 Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi okazos,

2:24b.PHI.002.024 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux.

2:25b.PHI.002.025 Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;

2:26b.PHI.002.026 cxar li sopiris al vi cxiuj, kaj forte maltrankviligxis pro tio, ke vi jam sciigxis pri lia malsano;

2:27b.PHI.002.027 cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne havu malgxojon super malgxojo.

2:28b.PHI.002.028 Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi gxoju, kaj ke mi estu sen malgxojo.

2:29b.PHI.002.029 Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena gxojo, kaj tiajn homojn honoru;

2:30b.PHI.002.030 cxar pro la laboro por Kristo li alproksimigxis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis cxe via servado al mi.

3

3:1b.PHI.003.001 Fine, fratoj, gxoju en la Sinjoro. Tute ne gxenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendangxeriga.

3:2b.PHI.003.002 Gardu vin kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin kontraux la karntrancxuloj;

3:3b.PHI.003.003 cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

3:4b.PHI.003.004 kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive;

3:5b.PHI.003.005 cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la legxon, Fariseo;

3:6b.PHI.003.006 rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu farigxas per la legxo, senkulpa.

3:7b.PHI.003.007 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo.

3:8b.PHI.003.008 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,

3:9b.PHI.003.009 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

3:10b.PHI.003.010 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto,

3:11b.PHI.003.011 se mi povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj.

3:12b.PHI.003.012 Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.

3:13b.PHI.003.013 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe,

3:14b.PHI.003.014 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.

3:15b.PHI.003.015 CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi;

3:16b.PHI.003.016 sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

3:17b.PHI.003.017 Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.

3:18b.PHI.003.018 CXar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun ecx plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo;

3:19b.PHI.003.019 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn.

3:20b.PHI.003.020 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

3:21b.PHI.003.021 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

4

4:1b.PHI.004.001 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

4:2b.PHI.004.002 Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.

4:3b.PHI.004.003 Kaj mi petegas vin ankaux, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, cxar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.

4:4b.PHI.004.004 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.

4:5b.PHI.004.005 Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima.

4:6b.PHI.004.006 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

4:7b.PHI.004.007 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

4:8b.PHI.004.008 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

4:9b.PHI.004.009 Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

4:10b.PHI.004.010 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.

4:11b.PHI.004.011 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.

4:12b.PHI.004.012 Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.

4:13b.PHI.004.013 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

4:14b.PHI.004.014 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.

4:15b.PHI.004.015 Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;

4:16b.PHI.004.016 cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.

4:17b.PHI.004.017 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultigxos por via profito.

4:18b.PHI.004.018 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

4:19b.PHI.004.019 Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo.

4:20b.PHI.004.020 Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

4:21b.PHI.004.021 Salutu cxiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas.

4:22b.PHI.004.022 CXiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.

4:23b.PHI.004.023 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Philippians (Esperanto). Philippians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-966B-7