Ephesians (Esperanto)

Ephesians (Esperanto)

Efesanoj

1

1:1b.EPH.001.001 Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo:

1:2b.EPH.001.002 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:3b.EPH.001.003 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

1:4b.EPH.001.004 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

1:5b.EPH.001.005 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo,

1:6b.EPH.001.006 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

1:7b.EPH.001.007 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

1:8b.EPH.001.008 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,

1:9b.EPH.001.009 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,

1:10b.EPH.001.010 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

1:11b.EPH.001.011 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

1:12b.EPH.001.012 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

1:13b.EPH.001.013 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,

1:14b.EPH.001.014 kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

1:15b.EPH.001.015 Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj,

1:16b.EPH.001.016 ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj;

1:17b.EPH.001.017 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;

1:18b.EPH.001.018 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,

1:19b.EPH.001.019 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

1:20b.EPH.001.020 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

1:21b.EPH.001.021 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta;

1:22b.EPH.001.022 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

1:23b.EPH.001.023 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

2

2:1b.EPH.002.001 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,

2:2b.EPH.002.002 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;

2:3b.EPH.002.003 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

2:4b.EPH.002.004 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

2:5b.EPH.002.005 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

2:6b.EPH.002.006 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo;

2:7b.EPH.002.007 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

2:8b.EPH.002.008 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;

2:9b.EPH.002.009 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

2:10b.EPH.002.010 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

2:11b.EPH.002.011 Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno, nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno-

2:12b.EPH.002.012 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.

2:13b.EPH.002.013 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.

2:14b.EPH.002.014 CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,

2:15b.EPH.002.015 en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;

2:16b.EPH.002.016 kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;

2:17b.EPH.002.017 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;

2:18b.EPH.002.018 cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.

2:19b.EPH.002.019 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,

2:20b.EPH.002.020 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;

2:21b.EPH.002.021 en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo;

2:22b.EPH.002.022 en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

3

3:1b.EPH.003.001 Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,

3:2b.EPH.003.002 se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,

3:3b.EPH.003.003 ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis,

3:4b.EPH.003.004 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,

3:5b.EPH.003.005 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,

3:6b.EPH.003.006 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

3:7b.EPH.003.007 al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.

3:8b.EPH.003.008 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

3:9b.EPH.003.009 kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;

3:10b.EPH.003.010 por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,

3:11b.EPH.003.011 laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;

3:12b.EPH.003.012 en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

3:13b.EPH.003.013 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

3:14b.EPH.003.014 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro,

3:15b.EPH.003.015 el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata,

3:16b.EPH.003.016 por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;

3:17b.EPH.003.017 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

3:18b.EPH.003.018 kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,

3:19b.EPH.003.019 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.

3:20b.EPH.003.020 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

3:21b.EPH.003.021 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.

4

4:1b.EPH.004.001 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,

4:2b.EPH.004.002 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

4:3b.EPH.004.003 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

4:4b.EPH.004.004 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

4:5b.EPH.004.005 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,

4:6b.EPH.004.006 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.

4:7b.EPH.004.007 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.

4:8b.EPH.004.008 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.

4:9b.EPH.004.009 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?

4:10b.EPH.004.010 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

4:11b.EPH.004.011 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

4:12b.EPH.004.012 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

4:13b.EPH.004.013 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

4:14b.EPH.004.014 por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;

4:15b.EPH.004.015 sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,

4:16b.EPH.004.016 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

4:17b.EPH.004.017 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,

4:18b.EPH.004.018 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;

4:19b.EPH.004.019 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.

4:20b.EPH.004.020 Sed vi ne tiel lernis Kriston;

4:21b.EPH.004.021 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;

4:22b.EPH.004.022 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,

4:23b.EPH.004.023 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso,

4:24b.EPH.004.024 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

4:25b.EPH.004.025 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

4:26b.EPH.004.026 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

4:27b.EPH.004.027 ankaux ne donu lokon al la diablo.

4:28b.EPH.004.028 SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

4:29b.EPH.004.029 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

4:30b.EPH.004.030 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.

4:31b.EPH.004.031 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

4:32b.EPH.004.032 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

5

5:1b.EPH.005.001 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

5:2b.EPH.005.002 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

5:3b.EPH.005.003 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

5:4b.EPH.005.004 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.

5:5b.EPH.005.005 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

5:6b.EPH.005.006 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

5:7b.EPH.005.007 Ne estu do partoprenantoj kun ili;

5:8b.EPH.005.008 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo

5:9b.EPH.005.009 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

5:10b.EPH.005.010 provante, kio bone placxas al la Sinjoro;

5:11b.EPH.005.011 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;

5:12b.EPH.005.012 cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete.

5:13b.EPH.005.013 Sed cxio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.

5:14b.EPH.005.014 Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

5:15b.EPH.005.015 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj;

5:16b.EPH.005.016 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj.

5:17b.EPH.005.017 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

5:18b.EPH.005.018 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

5:19b.EPH.005.019 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,

5:20b.EPH.005.020 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

5:21b.EPH.005.021 submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

5:22b.EPH.005.022 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

5:23b.EPH.005.023 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.

5:24b.EPH.005.024 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.

5:25b.EPH.005.025 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

5:26b.EPH.005.026 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto,

5:27b.EPH.005.027 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

5:28b.EPH.005.028 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;

5:29b.EPH.005.029 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;

5:30b.EPH.005.030 cxar ni estas membroj de lia korpo.

5:31b.EPH.005.031 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.

5:32b.EPH.005.032 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.

5:33b.EPH.005.033 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

6

6:1b.EPH.006.001 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.

6:2b.EPH.006.002 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso),

6:3b.EPH.006.003 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

6:4b.EPH.006.004 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

6:5b.EPH.006.005 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;

6:6b.EPH.006.006 ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;

6:7b.EPH.006.007 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;

6:8b.EPH.006.008 sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.

6:9b.EPH.006.009 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

6:10b.EPH.006.010 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.

6:11b.EPH.006.011 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.

6:12b.EPH.006.012 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.

6:13b.EPH.006.013 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.

6:14b.EPH.006.014 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

6:15b.EPH.006.015 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;

6:16b.EPH.006.016 super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.

6:17b.EPH.006.017 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;

6:18b.EPH.006.018 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

6:19b.EPH.006.019 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,

6:20b.EPH.006.020 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

6:21b.EPH.006.021 Plue, por ke vi sciigxu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos cxion al vi Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,

6:22b.EPH.006.022 kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

6:23b.EPH.006.023 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

6:24b.EPH.006.024 Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Ephesians (Esperanto). Ephesians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9668-A