2 Corinthians (Esperanto)

2 Corinthians (Esperanto)

2 Korintanoj

1

1:1b.2CO.001.001 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja lando:

1:2b.2CO.001.002 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:3b.2CO.001.003 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo;

1:4b.2CO.001.004 kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

1:5b.2CO.001.005 CXar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same abundas ankaux per Kristo nia konsolo.

1:6b.2CO.001.006 Sed se ni afliktigxas, tio estas por via konsolo kaj savigxo; aux se ni konsoligxas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaux suferadas;

1:7b.2CO.001.007 kaj nia espero pri vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaux vi estas partoprenantoj en la konsolo.

1:8b.2CO.001.008 CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;

1:9b.2CO.001.009 ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,

1:10b.2CO.001.010 kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

1:11b.2CO.001.011 dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

1:12b.2CO.001.012 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

1:13b.2CO.001.013 CXar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos gxis la fino;

1:14b.2CO.001.014 kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

1:15b.2CO.001.015 Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon,

1:16b.2CO.001.016 kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo.

1:17b.2CO.001.017 Kiam mi do tiel intencis, cxu mi elmontris kapricemon? aux kion mi celas, cxu mi tion celas lauxkarne, tiel ke estu cxe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?

1:18b.2CO.001.018 Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.

1:19b.2CO.001.019 CXar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estigxis.

1:20b.2CO.001.020 CXar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni.

1:21b.2CO.001.021 Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio,

1:22b.2CO.001.022 kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj.

1:23b.2CO.001.023 Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.

1:24b.2CO.001.024 Ne kvazaux ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo; cxar per via fido vi staras.

2

2:1b.2CO.002.001 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malgxojo.

2:2b.2CO.002.002 CXar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi?

2:3b.2CO.002.003 Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj.

2:4b.2CO.002.004 CXar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.

2:5b.2CO.002.005 Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj.

2:6b.2CO.002.006 Suficxa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto;

2:7b.2CO.002.007 pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.

2:8b.2CO.002.008 Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.

2:9b.2CO.002.009 GXuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, cxu vi en cxio estas obeemaj.

2:10b.2CO.002.010 Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,

2:11b.2CO.002.011 por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni:cxar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

2:12b.2CO.002.012 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,

2:13b.2CO.002.013 mi ne ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al Makedonujo.

2:14b.2CO.002.014 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

2:15b.2CO.002.015 CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;

2:16b.2CO.002.016 al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?

2:17b.2CO.002.017 CXar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni parolas en Kristo.

3

3:1b.2CO.003.001 CXu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi?

3:2b.2CO.003.002 Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj;

3:3b.2CO.003.003 cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

3:4b.2CO.003.004 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;

3:5b.2CO.003.005 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

3:6b.2CO.003.006 kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

3:7b.2CO.003.007 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,

3:8b.2CO.003.008 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

3:9b.2CO.003.009 CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.

3:10b.2CO.003.010 CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro.

3:11b.2CO.003.011 CXar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraux pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

3:12b.2CO.003.012 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

3:13b.2CO.003.013 kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis forpasanta;

3:14b.2CO.003.014 sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

3:15b.2CO.003.015 sed gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia koro.

3:16b.2CO.003.016 Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.

3:17b.2CO.003.017 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

3:18b.2CO.003.018 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

4

4:1b.2CO.004.001 Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas;

4:2b.2CO.004.002 sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio.

4:3b.2CO.004.003 Sed se nia evangelio eble estas vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;

4:4b.2CO.004.004 en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

4:5b.2CO.004.005 CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.

4:6b.2CO.004.006 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

4:7b.2CO.004.007 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

4:8b.2CO.004.008 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;

4:9b.2CO.004.009 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;

4:10b.2CO.004.010 cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo.

4:11b.2CO.004.011 CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno.

4:12b.2CO.004.012 La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

4:13b.2CO.004.013 Sed havante la saman spiriton de fido laux la skribo:Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaux kredas, kaj tial ankaux ni parolas;

4:14b.2CO.004.014 sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.

4:15b.2CO.004.015 CXar cxio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.

4:16b.2CO.004.016 Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.

4:17b.2CO.004.017 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

4:18b.2CO.004.018 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

5

5:1b.2CO.005.001 CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

5:2b.2CO.005.002 CXar vere en cxi tiu ni gxemas, sopirante al la survestado per nia logxejo, kiu devenas de la cxielo;

5:3b.2CO.005.003 se almenaux, vestite, ni ne trovigxos nudaj.

5:4b.2CO.005.004 CXar ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi, por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.

5:5b.2CO.005.005 Kaj Tiu, kiu nin elfaris por cxi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito.

5:6b.2CO.005.006 Ni do cxiam gxoje kuragxas, kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro

5:7b.2CO.005.007 (cxar ni iradas fide, ne vide);

5:8b.2CO.005.008 ni gxoje kuragxas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.

5:9b.2CO.005.009 Tial ankaux ni ambicias, cxu cxeestante aux forestante, esti akceptindaj cxe li.

5:10b.2CO.005.010 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

5:11b.2CO.005.011 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.

5:12b.2CO.005.012 Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kauxzon fierigxi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fierigxas sxajne kaj ne kore.

5:13b.2CO.005.013 CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.

5:14b.2CO.005.014 CXar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;

5:15b.2CO.005.015 kaj li mortis pro cxiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj relevigxis.

5:16b.2CO.005.016 Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

5:17b.2CO.005.017 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

5:18b.2CO.005.018 Sed cxio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo;

5:19b.2CO.005.019 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

5:20b.2CO.005.020 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.

5:21b.2CO.005.021 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

6

6:1b.2CO.006.001 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

6:2b.2CO.006.002 (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);

6:3b.2CO.006.003 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;

6:4b.2CO.006.004 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj,

6:5b.2CO.006.005 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,

6:6b.2CO.006.006 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,

6:7b.2CO.006.007 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre,

6:8b.2CO.006.008 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

6:9b.2CO.006.009 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;

6:10b.2CO.006.010 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

6:11b.2CO.006.011 Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

6:12b.2CO.006.012 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.

6:13b.2CO.006.013 Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux estu plivastigitaj.

6:14b.2CO.006.014 Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo?

6:15b.2CO.006.015 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?

6:16b.2CO.006.016 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

6:17b.2CO.006.017 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,

6:18b.2CO.006.018 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

7

7:1b.2CO.007.001 Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

7:2b.2CO.007.002 Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.

7:3b.2CO.007.003 Ne por vin kondamni mi tion diras; cxar mi antauxe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.

7:4b.2CO.007.004 Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.

7:5b.2CO.007.005 CXar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj, interne timoj.

7:6b.2CO.007.006 Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;

7:7b.2CO.007.007 kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

7:8b.2CO.007.008 CXar kvankam mi vin malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi ja bedauxris; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed nur mallonge.

7:9b.2CO.007.009 Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.

7:10b.2CO.007.010 CXar la malgxojo laux Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de la mondo elfaras morton.

7:11b.2CO.007.011 CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.

7:12b.2CO.007.012 Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontrigxu al vi mem antaux Dio.

7:13b.2CO.007.013 Tial ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.

7:14b.2CO.007.014 CXar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni cxion parolis vereme al vi, tiel same ankaux nia fanfaronado, kiun mi faris antaux Tito, montrigxis vera.

7:15b.2CO.007.015 Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi cxiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.

7:16b.2CO.007.016 Mi gxojas, ke en cxio mi povas fidi al vi.

8

8:1b.2CO.008.001 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;

8:2b.2CO.008.002 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco.

8:3b.2CO.008.003 CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

8:4b.2CO.008.004 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

8:5b.2CO.008.005 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

8:6b.2CO.008.006 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.

8:7b.2CO.008.007 Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.

8:8b.2CO.008.008 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux.

8:9b.2CO.008.009 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

8:10b.2CO.008.010 Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.

8:11b.2CO.008.011 Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.

8:12b.2CO.008.012 CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.

8:13b.2CO.008.013 CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,

8:14b.2CO.008.014 sed laux egaleco:via abundo nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por via manko, por ke estu egaleco;

8:15b.2CO.008.015 kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

8:16b.2CO.008.016 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.

8:17b.2CO.008.017 CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.

8:18b.2CO.008.018 Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj;

8:19b.2CO.008.019 kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,

8:20b.2CO.008.020 evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras;

8:21b.2CO.008.021 cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

8:22b.2CO.008.022 Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

8:23b.2CO.008.023 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.

8:24b.2CO.008.024 Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

9

9:1b.2CO.009.001 CXar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi;

9:2b.2CO.009.002 cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.

9:3b.2CO.009.003 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj,

9:4b.2CO.009.004 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido.

9:5b.2CO.009.005 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

9:6b.2CO.009.006 Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.

9:7b.2CO.009.007 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.

9:8b.2CO.009.008 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;

9:9b.2CO.009.009 kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.

9:10b.2CO.009.010 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;

9:11b.2CO.009.011 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

9:12b.2CO.009.012 CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;

9:13b.2CO.009.013 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;

9:14b.2CO.009.014 dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi.

9:15b.2CO.009.015 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

10

10:1b.2CO.010.001 Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:

10:2b.2CO.010.002 mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.

10:3b.2CO.010.003 CXar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laux karno

10:4b.2CO.010.004 (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);

10:5b.2CO.010.005 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,

10:6b.2CO.010.006 kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos.

10:7b.2CO.010.007 Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni.

10:8b.2CO.010.008 CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;

10:9b.2CO.010.009 por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj.

10:10b.2CO.010.010 CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda.

10:11b.2CO.010.011 Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.

10:12b.2CO.010.012 CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem.

10:13b.2CO.010.013 Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi.

10:14b.2CO.010.014 CXar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo,

10:15b.2CO.010.015 ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo,

10:16b.2CO.010.016 por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.

10:17b.2CO.010.017 Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

10:18b.2CO.010.018 CXar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.

11

11:1b.2CO.011.001 Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.

11:2b.2CO.011.002 CXar mi jxaluzas pri vi per Dia jxaluzo, cxar mi fiancxigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo.

11:3b.2CO.011.003 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

11:4b.2CO.011.004 CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.

11:5b.2CO.011.005 CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.

11:6b.2CO.011.006 Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo, mi tamen ne tia estas laux scio; sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj.

11:7b.2CO.011.007 Aux cxu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?

11:8b.2CO.011.008 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;

11:9b.2CO.011.009 kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.

11:10b.2CO.011.010 Jen estas la vero de Kristo en mi, ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj.

11:11b.2CO.011.011 Kial? cxu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.

11:12b.2CO.011.012 Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.

11:13b.2CO.011.013 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.

11:14b.2CO.011.014 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.

11:15b.2CO.011.015 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.

11:16b.2CO.011.016 Denove mi diras:Neniu opiniu min malsagxa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsagxan, por ke mi ankaux iom fanfaronu.

11:17b.2CO.011.017 Tion, kion mi diras, mi diras ne laux la Sinjoro, sed kvazaux malsagxe, en cxi tiu insistado pri fierado.

11:18b.2CO.011.018 CXar multaj fanfaronas laux la karno, do mi ankaux fanfaronos.

11:19b.2CO.011.019 CXar vi afable toleras malsagxulojn, estante mem sagxaj.

11:20b.2CO.011.020 CXar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formangxas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizagxon.

11:21b.2CO.011.021 Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.

11:22b.2CO.011.022 CXu ili estas Hebreoj? mi ankaux. CXu ili estas Izraelidoj? mi ankaux. CXu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaux.

11:23b.2CO.011.023 CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.

11:24b.2CO.011.024 De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.

11:25b.2CO.011.025 Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;

11:26b.2CO.011.026 en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;

11:27b.2CO.011.027 en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.

11:28b.2CO.011.028 Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.

11:29b.2CO.011.029 Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?

11:30b.2CO.011.030 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.

11:31b.2CO.011.031 La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.

11:32b.2CO.011.032 En Damasko, la urbestro sub la regxo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;

11:33b.2CO.011.033 kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.

12

12:1b.2CO.012.001 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.

12:2b.2CO.012.002 Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon;

12:3b.2CO.012.003 kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),

12:4b.2CO.012.004 ke li estis eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.

12:5b.2CO.012.005 Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj.

12:6b.2CO.012.006 CXar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aux auxdas cxe mi.

12:7b.2CO.012.007 Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.

12:8b.2CO.012.008 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi.

12:9b.2CO.012.009 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

12:10b.2CO.012.010 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

12:11b.2CO.012.011 Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.

12:12b.2CO.012.012 Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en cxia pacienco, per signoj kaj mirindajxoj kaj potencajxoj.

12:13b.2CO.012.013 CXar en kio vi farigxis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne sxargxigxis al vi? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon.

12:14b.2CO.012.014 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.

12:15b.2CO.012.015 Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli amata?

12:16b.2CO.012.016 Tio estu, tamen mi ne estis sxargxo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo.

12:17b.2CO.012.017 CXu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi?

12:18b.2CO.012.018 Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. CXu Tito vin superruzis? cxu ni ne iradis laux la sama Spirito? cxu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

12:19b.2CO.012.019 Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi. Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas por via edifo.

12:20b.2CO.012.020 CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;

12:21b.2CO.012.021 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

13

13:1b.2CO.013.001 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.

13:2b.2CO.013.002 Mi antauxdiris, kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;

13:3b.2CO.013.003 cxar vi sercxas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;

13:4b.2CO.013.004 cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

13:5b.2CO.013.005 Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.

13:6b.2CO.013.006 Sed mi esperas, ke vi sciigxos, ke ni ne estas malaprobindaj.

13:7b.2CO.013.007 Ni pregxas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus malaprobindaj.

13:8b.2CO.013.008 CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed nur por la vero.

13:9b.2CO.013.009 CXar ni gxojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaux ni pregxas por via perfektigxo.

13:10b.2CO.013.010 Pro tio mi skribas cxi tion, forestante, por ke, cxeestante, mi ne agu severe laux la auxtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por dejxetado.

13:11b.2CO.013.011 Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.

13:12b.2CO.013.012 Salutu unu la alian per sankta kiso.

13:13b.2CO.013.013 CXiuj sanktuloj vin salutas.

13:14b.2CO.013.014 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi cxiuj.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 2 Corinthians (Esperanto). 2 Corinthians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9662-0