1 Corinthians (Esperanto)

1 Corinthians (Esperanto)

1 Korintanoj

1

1:1b.1CO.001.001 Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,

1:2b.1CO.001.002 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:

1:3b.1CO.001.003 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:4b.1CO.001.004 Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;

1:5b.1CO.001.005 ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio;

1:6b.1CO.001.006 kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi;

1:7b.1CO.001.007 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

1:8b.1CO.001.008 kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

1:9b.1CO.001.009 Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

1:10b.1CO.001.010 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.

1:11b.1CO.001.011 CXar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de HXloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.

1:12b.1CO.001.012 Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.

1:13b.1CO.001.013 CXu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?

1:14b.1CO.001.014 Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;

1:15b.1CO.001.015 por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.

1:16b.1CO.001.016 Kaj mi baptis ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, cxu mi baptis iun alian.

1:17b.1CO.001.017 CXar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantigxu.

1:18b.1CO.001.018 CXar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.

1:19b.1CO.001.019 CXar estas skribite: Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.

1:20b.1CO.001.020 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?

1:21b.1CO.001.021 CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

1:22b.1CO.001.022 CXar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;

1:23b.1CO.001.023 sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon;

1:24b.1CO.001.024 sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.

1:25b.1CO.001.025 CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

1:26b.1CO.001.026 CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;

1:27b.1CO.001.027 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;

1:28b.1CO.001.028 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn;

1:29b.1CO.001.029 por ke neniu karno fieru antaux Dio.

1:30b.1CO.001.030 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

1:31b.1CO.001.031 por ke, kiel estas skribite:Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

2

2:1b.1CO.002.001 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio.

2:2b.1CO.002.002 CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.

2:3b.1CO.002.003 Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.

2:4b.1CO.002.004 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,

2:5b.1CO.002.005 por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.

2:6b.1CO.002.006 Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj neniigxas;

2:7b.1CO.002.007 sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj por nia glorado;

2:8b.1CO.002.008 kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

2:9b.1CO.002.009 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

2:10b.1CO.002.010 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.

2:11b.1CO.002.011 CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.

2:12b.1CO.002.012 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.

2:13b.1CO.002.013 Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

2:14b.1CO.002.014 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

2:15b.1CO.002.015 Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.

2:16b.1CO.002.016 CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

3

3:1b.1CO.003.001 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.

3:2b.1CO.003.002 Mi nutris vin per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis; kaj ecx nun vi ne kapablas;

3:3b.1CO.003.003 cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj?

3:4b.1CO.003.004 CXar kiam unu diras:Mi estas de Pauxlo; kaj alia:Mi estas de Apolos; cxu vi ne estas homoj?

3:5b.1CO.003.005 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis.

3:6b.1CO.003.006 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.

3:7b.1CO.003.007 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.

3:8b.1CO.003.008 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.

3:9b.1CO.003.009 CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

3:10b.1CO.003.010 Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas.

3:11b.1CO.003.011 CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.

3:12b.1CO.003.012 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon,

3:13b.1CO.003.013 cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas.

3:14b.1CO.003.014 Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.

3:15b.1CO.003.015 Se ies laborajxo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.

3:16b.1CO.003.016 CXu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas la Spirito de Dio?

3:17b.1CO.003.017 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; cxar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

3:18b.1CO.003.018 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu.

3:19b.1CO.003.019 CXar la sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. CXar estas skribite:Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo;

3:20b.1CO.003.020 kaj ankaux:La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj.

3:21b.1CO.003.021 Tial neniu fanfaronu pri homoj. CXar cxio apartenas al vi,

3:22b.1CO.003.022 cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj:cxio apartenas al vi,

3:23b.1CO.003.023 kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

4

4:1b.1CO.004.001 Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.

4:2b.1CO.004.002 Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.

4:3b.1CO.004.003 Sed cxe mi estas tre malgrava afero esti jugxata de vi, aux per homa jugxo:mi ja ne jugxas min mem.

4:4b.1CO.004.004 CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro.

4:5b.1CO.004.005 Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

4:6b.1CO.004.006 Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia.

4:7b.1CO.004.007 CXar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi gxin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaux vi gxin ne ricevus?

4:8b.1CO.004.008 Jam vi estas plenigitaj, jam vi ricxigxis, vi regxis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive regxu, por ke ni ankaux regxu kun vi.

4:9b.1CO.004.009 CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj.

4:10b.1CO.004.010 Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.

4:11b.1CO.004.011 Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;

4:12b.1CO.004.012 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;

4:13b.1CO.004.013 kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.

4:14b.1CO.004.014 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.

4:15b.1CO.004.015 CXar kvankam vi ecx havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.

4:16b.1CO.004.016 Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.

4:17b.1CO.004.017 Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, gxuste kiel mi instruas cxie en cxiu eklezio.

4:18b.1CO.004.018 Kelkaj blovesxvelas, kvazaux mi ne venus al vi.

4:19b.1CO.004.019 Sed mi venos al vi baldaux, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la blovesxvelintoj, sed la potencon.

4:20b.1CO.004.020 CXar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.

4:21b.1CO.004.021 Kion vi volas? cxu kun vergo mi venu al vi, aux en amo kaj en spirito de humileco?

5

5:1b.1CO.005.001 Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.

5:2b.1CO.005.002 Kaj vi blovesxvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, forigxu el inter vi.

5:3b.1CO.005.003 CXar mi vere, korpe forestante, sed spirite cxeestante, jam jugxis, kvazaux cxeestante, tiun, kiu tiel faris tion,

5:4b.1CO.005.004 en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,

5:5b.1CO.005.005 transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.

5:6b.1CO.005.006 Ne bona estas via fanfaronado. CXu vi ne scias, ke malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason?

5:7b.1CO.005.007 Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo;

5:8b.1CO.005.008 tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

5:9b.1CO.005.009 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malcxastuloj;

5:10b.1CO.005.010 ne tute kun la malcxastuloj de cxi tiu mondo, aux kun la aviduloj kaj rabemuloj, aux kun idolanoj; cxar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo;

5:11b.1CO.005.011 sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malcxastulo, aux avidulo, aux idolano, aux insultanto, aux drinkulo, aux rabemulo; kun tia homo ecx ne kunmangxu.

5:12b.1CO.005.012 CXar kiel koncernas min jugxi la eksterulojn? CXu vi ne jugxas la internulojn,

5:13b.1CO.005.013 dum la eksterulojn jugxas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

6

6:1b.1CO.006.001 CXu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj?

6:2b.1CO.006.002 Aux cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn aferojn?

6:3b.1CO.006.003 CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?

6:4b.1CO.006.004 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?

6:5b.1CO.006.005 Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,

6:6b.1CO.006.006 sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx antaux nekredantoj?

6:7b.1CO.006.007 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

6:8b.1CO.006.008 Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.

6:9b.1CO.006.009 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj,

6:10b.1CO.006.010 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

6:11b.1CO.006.011 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

6:12b.1CO.006.012 CXio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. CXio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi.

6:13b.1CO.006.013 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

6:14b.1CO.006.014 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco.

6:15b.1CO.006.015 CXu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malcxastistino? Nepre ne!

6:16b.1CO.006.016 Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno.

6:17b.1CO.006.017 Sed tiu, kiu kunigxas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.

6:18b.1CO.006.018 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

6:19b.1CO.006.019 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

6:20b.1CO.006.020 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

7

7:1b.1CO.007.001 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tusxi virinon.

7:2b.1CO.007.002 Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon.

7:3b.1CO.007.003 La edzo donu al la edzino sxian rajtajxon; tiel same ankaux la edzino al la edzo.

7:4b.1CO.007.004 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri sxia korpo; tiel same ankaux ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.

7:5b.1CO.007.005 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

7:6b.1CO.007.006 Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon.

7:7b.1CO.007.007 Sed mi volus, ke cxiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen cxiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.

7:8b.1CO.007.008 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj:Estas bone por ili resti kiel mi.

7:9b.1CO.007.009 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edzigxu; cxar estas pli bone edzigxi, ol bruladi.

7:10b.1CO.007.010 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro):Ke edzino ne forigxu de sia edzo

7:11b.1CO.007.011 (tamen, se sxi forigxas, sxi restu senedza, aux denove konsentigxu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.

7:12b.1CO.007.012 Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro:Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj sxi konsentas logxadi kun li, li ne forigu sxin.

7:13b.1CO.007.013 Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas logxadi kun sxi, sxi ne forlasu sian edzon.

7:14b.1CO.007.014 CXar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj.

7:15b.1CO.007.015 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco.

7:16b.1CO.007.016 CXar kiel vi scias, ho edzino, cxu vi savos vian edzon? aux kiel vi scias, ho edzo, cxu vi savos vian edzinon?

7:17b.1CO.007.017 Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj.

7:18b.1CO.007.018 CXu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne farigxu necirkumcidita. CXu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidigxu.

7:19b.1CO.007.019 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.

7:20b.1CO.007.020 CXiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita.

7:21b.1CO.007.021 CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere.

7:22b.1CO.007.022 CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.

7:23b.1CO.007.023 Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj.

7:24b.1CO.007.024 Fratoj, cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

7:25b.1CO.007.025 Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela.

7:26b.1CO.007.026 Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.

7:27b.1CO.007.027 CXu vi estas ligita kun edzino? ne sercxu malligon. CXu vi estas malligita je edzino? ne sercxu edzinon.

7:28b.1CO.007.028 Sed se vi edzigxas, vi ne pekas; kaj se virgulino edzinigxas, sxi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin.

7:29b.1CO.007.029 Sed la jenon mi diras, fratoj:La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaux ili ne havus;

7:30b.1CO.007.030 kaj la plorantoj, kvazaux ne plorantaj; kaj la gxojantoj, kvazaux ne gxojantaj; kaj la acxetantoj, kvazaux ne posedantaj;

7:31b.1CO.007.031 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.

7:32b.1CO.007.032 Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needzigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos placxi al la Sinjoro;

7:33b.1CO.007.033 sed la edzigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos placxi al sia edzino.

7:34b.1CO.007.034 Kaj estas diferenco ankaux inter edzino kaj virgulino. La needzinigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke sxi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edzinigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere sxi povos placxi al sia edzo.

7:35b.1CO.007.035 Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por jxeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.

7:36b.1CO.007.036 Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraux sia virgulino, se sxi preteriras sian agxfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedzigxu.

7:37b.1CO.007.037 Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone.

7:38b.1CO.007.038 Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edzinigxi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas sxin edzinigxi, faros pli bone.

7:39b.1CO.007.039 Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas sxia edzo; sed se la edzo mortis, sxi estas libera edzinigxi kun iu, kun kiu sxi volas; nur en la Sinjoro.

7:40b.1CO.007.040 Sed laux mia opinio sxi estas pli felicxa, se sxi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaux havas la Spiriton de Dio.

8

8:1b.1CO.008.001 Nun rilate al oferitajxoj al idoloj:Ni scias, ke ni cxiuj havas scion. La scio blovesxveligas, sed la amo edifas.

8:2b.1CO.008.002 Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraux ne tiel scias, kiel li devus scii;

8:3b.1CO.008.003 sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.

8:4b.1CO.008.004 Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.

8:5b.1CO.008.005 CXar kvankam estas tiel nomataj dioj, cxu en la cxielo aux sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,

8:6b.1CO.008.006 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

8:7b.1CO.008.007 Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas.

8:8b.1CO.008.008 Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.

8:9b.1CO.008.009 Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj.

8:10b.1CO.008.010 CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn?

8:11b.1CO.008.011 Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.

8:12b.1CO.008.012 Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo.

8:13b.1CO.008.013 Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

9

9:1b.1CO.009.001 CXu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro?

9:2b.1CO.009.002 Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.

9:3b.1CO.009.003 Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:

9:4b.1CO.009.004 CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki?

9:5b.1CO.009.005 CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?

9:6b.1CO.009.006 Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori?

9:7b.1CO.009.007 Kiu soldato iam dejxoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinbergxardenon, kaj ne mangxas gxian frukton? aux kiu pasxtas sxafaron, kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro?

9:8b.1CO.009.008 CXu mi parolas tion kiel homo? cxu ne diras la legxo tion saman?

9:9b.1CO.009.009 CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas?

9:10b.1CO.009.010 aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno.

9:11b.1CO.009.011 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, cxu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn?

9:12b.1CO.009.012 Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.

9:13b.1CO.009.013 CXu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro, partoprenas kune kun la altaro?

9:14b.1CO.009.014 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.

9:15b.1CO.009.015 Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fierajxon.

9:16b.1CO.009.016 CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!

9:17b.1CO.009.017 CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita.

9:18b.1CO.009.018 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

9:19b.1CO.009.019 CXar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.

9:20b.1CO.009.020 Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo;

9:21b.1CO.009.021 al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo.

9:22b.1CO.009.022 Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

9:23b.1CO.009.023 Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por ke mi gxin partoprenu.

9:24b.1CO.009.024 CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.

9:25b.1CO.009.025 Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

9:26b.1CO.009.026 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;

9:27b.1CO.009.027 sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

10

10:1b.1CO.010.001 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron;

10:2b.1CO.010.002 kaj cxiuj baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro;

10:3b.1CO.010.003 kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon;

10:4b.1CO.010.004 kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.

10:5b.1CO.010.005 Tamen la plejmulto el ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.

10:6b.1CO.010.006 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis.

10:7b.1CO.010.007 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.

10:8b.1CO.010.008 Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.

10:9b.1CO.010.009 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.

10:10b.1CO.010.010 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.

10:11b.1CO.010.011 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.

10:12b.1CO.010.012 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.

10:13b.1CO.010.013 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

10:14b.1CO.010.014 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.

10:15b.1CO.010.015 Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras.

10:16b.1CO.010.016 CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

10:17b.1CO.010.017 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.

10:18b.1CO.010.018 Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?

10:19b.1CO.010.019 Kion do mi diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io?

10:20b.1CO.010.020 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.

10:21b.1CO.010.021 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.

10:22b.1CO.010.022 Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

10:23b.1CO.010.023 CXio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. CXio estas permesata; sed ne cxio edifas.

10:24b.1CO.010.024 Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.

10:25b.1CO.010.025 Kion oni vendas en la bucxejo, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco;

10:26b.1CO.010.026 cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas.

10:27b.1CO.010.027 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaux vi, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco.

10:28b.1CO.010.028 Sed se iu diras al vi:CXi tio estas oferitajxo-ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:

10:29b.1CO.010.029 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; cxar kial mia libereco estus jugxata per alia konscienco?

10:30b.1CO.010.030 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallauxdata pri tio, pro kio mi donas dankon?

10:31b.1CO.010.031 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

10:32b.1CO.010.032 Ne metu faligilon, cxu por Judoj, aux por Grekoj, aux por la eklezio de Dio;

10:33b.1CO.010.033 tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.

11

11:1b.1CO.011.001 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo.

11:2b.1CO.011.002 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.

11:3b.1CO.011.003 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.

11:4b.1CO.011.004 CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.

11:5b.1CO.011.005 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita.

11:6b.1CO.011.006 CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.

11:7b.1CO.011.007 CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.

11:8b.1CO.011.008 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro;

11:9b.1CO.011.009 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;

11:10b.1CO.011.010 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.

11:11b.1CO.011.011 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.

11:12b.1CO.011.012 CXar kiel virino estas el viro, tiel same ankaux estas viro per virino; sed cxio estas el Dio.

11:13b.1CO.011.013 Jugxu en vi mem:cxu decas, ke virino pregxu al Dio nevualite?

11:14b.1CO.011.014 CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?

11:15b.1CO.011.015 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo.

11:16b.1CO.011.016 Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

11:17b.1CO.011.017 Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo.

11:18b.1CO.011.018 CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.

11:19b.1CO.011.019 CXar necese estas, ke ankaux herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi.

11:20b.1CO.011.020 Kiam do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon;

11:21b.1CO.011.021 cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.

11:22b.1CO.011.022 Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.

11:23b.1CO.011.023 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

11:24b.1CO.011.024 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

11:25b.1CO.011.025 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

11:26b.1CO.011.026 CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.

11:27b.1CO.011.027 Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.

11:28b.1CO.011.028 Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.

11:29b.1CO.011.029 CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.

11:30b.1CO.011.030 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.

11:31b.1CO.011.031 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj.

11:32b.1CO.011.032 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

11:33b.1CO.011.033 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por mangxi, atendu unu la alian.

11:34b.1CO.011.034 Se iu malsatas, li mangxu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

12

12:1b.1CO.012.001 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.

12:2b.1CO.012.002 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.

12:3b.1CO.012.003 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

12:4b.1CO.012.004 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.

12:5b.1CO.012.005 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.

12:6b.1CO.012.006 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj.

12:7b.1CO.012.007 Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.

12:8b.1CO.012.008 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;

12:9b.1CO.012.009 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;

12:10b.1CO.012.010 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;

12:11b.1CO.012.011 sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.

12:12b.1CO.012.012 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo.

12:13b.1CO.012.013 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

12:14b.1CO.012.014 CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.

12:15b.1CO.012.015 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.

12:16b.1CO.012.016 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.

12:17b.1CO.012.017 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado?

12:18b.1CO.012.018 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis.

12:19b.1CO.012.019 Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?

12:20b.1CO.012.020 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.

12:21b.1CO.012.021 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas.

12:22b.1CO.012.022 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;

12:23b.1CO.012.023 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;

12:24b.1CO.012.024 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,

12:25b.1CO.012.025 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.

12:26b.1CO.012.026 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

12:27b.1CO.012.027 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto.

12:28b.1CO.012.028 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.

12:29b.1CO.012.029 CXu cxiuj estas apostoloj? cxu cxiuj profetoj? cxu cxiuj instruantoj? cxu cxiuj mirakluloj?

12:30b.1CO.012.030 cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas?

12:31b.1CO.012.031 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraux pli preferindan vojon mi montras al vi.

13

13:1b.1CO.013.001 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo.

13:2b.1CO.013.002 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

13:3b.1CO.013.003 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

13:4b.1CO.013.004 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,

13:5b.1CO.013.005 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon,

13:6b.1CO.013.006 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;

13:7b.1CO.013.007 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.

13:8b.1CO.013.008 Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.

13:9b.1CO.013.009 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;

13:10b.1CO.013.010 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.

13:11b.1CO.013.011 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.

13:12b.1CO.013.012 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

13:13b.1CO.013.013 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

14

14:1b.1CO.014.001 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.

14:2b.1CO.014.002 CXar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.

14:3b.1CO.014.003 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.

14:4b.1CO.014.004 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.

14:5b.1CO.014.005 Mi volas, ke vi cxiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaux interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.

14:6b.1CO.014.006 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado, aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado?

14:7b.1CO.014.007 Ecx la senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aux harpata?

14:8b.1CO.014.008 CXar se la trumpeto donos necertan vocxon, kiu pretigxos por batalo?

14:9b.1CO.014.009 Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus.

14:10b.1CO.014.010 Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.

14:11b.1CO.014.011 Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.

14:12b.1CO.014.012 Tiel same ankaux vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.

14:13b.1CO.014.013 Tial kiu parolas per lingvo, tiu pregxu, ke li interpretu.

14:14b.1CO.014.014 CXar se mi pregxas per lingvo, mia spirito pregxas, sed mia intelekto estas senfrukta.

14:15b.1CO.014.015 Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux intelekte.

14:16b.1CO.014.016 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras.

14:17b.1CO.014.017 CXar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.

14:18b.1CO.014.018 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi cxiuj;

14:19b.1CO.014.019 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaux aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.

14:20b.1CO.014.020 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.

14:21b.1CO.014.021 En la legxo estas skribite:Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti Min, diras la Eternulo.

14:22b.1CO.014.022 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.

14:23b.1CO.014.023 Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas?

14:24b.1CO.014.024 Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj;

14:25b.1CO.014.025 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.

14:26b.1CO.014.026 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo.

14:27b.1CO.014.027 Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice; kaj unu interpretu;

14:28b.1CO.014.028 sed se ne cxeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.

14:29b.1CO.014.029 Kaj la profetoj parolu duope aux triope, kaj la aliaj interdiferencigu.

14:30b.1CO.014.030 Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos, la unua silentu.

14:31b.1CO.014.031 CXar vi cxiuj povas profeti unuope lauxvice, por ke cxiuj lernu, kaj cxiuj ricevu konsilon;

14:32b.1CO.014.032 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;

14:33b.1CO.014.033 cxar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj.

14:34b.1CO.014.034 La virinoj silentadu en la eklezioj; cxar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetigxu, kiel ankaux diras la legxo.

14:35b.1CO.014.035 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; cxar estas honte por virino paroli en la eklezio.

14:36b.1CO.014.036 Kio? cxu el vi la vorto de Dio eliris? cxu gxi venis al vi solaj?

14:37b.1CO.014.037 Se iu sxajnas al si esti profeto aux lauxspirita, li sciigxu pri tio, kion mi skribas al vi, ke gxi estas la ordono de la Sinjoro.

14:38b.1CO.014.038 Sed se iu ne scias, li ne sciu.

14:39b.1CO.014.039 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj.

14:40b.1CO.014.040 Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.

15

15:1b.1CO.015.001 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras,

15:2b.1CO.015.002 per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane.

15:3b.1CO.015.003 CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj;

15:4b.1CO.015.004 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj;

15:5b.1CO.015.005 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;

15:6b.1CO.015.006 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun, sed kelkaj jam ekdormis;

15:7b.1CO.015.007 poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj;

15:8b.1CO.015.008 kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita.

15:9b.1CO.015.009 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

15:10b.1CO.015.010 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

15:11b.1CO.015.011 CXu do mi, cxu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

15:12b.1CO.015.012 Nu, se Kristo estas predikata, ke li relevigxis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas relevigxo de mortintoj?

15:13b.1CO.015.013 Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis;

15:14b.1CO.015.014 kaj se Kristo ne relevigxis, vana ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido.

15:15b.1CO.015.015 Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas.

15:16b.1CO.015.016 CXar se la mortintoj ne relevigxas, ankaux Kristo ne relevigxis;

15:17b.1CO.015.017 kaj se Kristo ne relevigxis, via fido estas vana; vi estas ankoraux en viaj pekoj.

15:18b.1CO.015.018 Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo.

15:19b.1CO.015.019 Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

15:20b.1CO.015.020 Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj.

15:21b.1CO.015.021 CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj.

15:22b.1CO.015.022 CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj.

15:23b.1CO.015.023 Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno.

15:24b.1CO.015.024 Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon.

15:25b.1CO.015.025 CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn.

15:26b.1CO.015.026 La lasta neniigota malamiko estas la morto.

15:27b.1CO.015.027 CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li.

15:28b.1CO.015.028 Kaj kiam cxio estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.

15:29b.1CO.015.029 Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili?

15:30b.1CO.015.030 kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon?

15:31b.1CO.015.031 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage.

15:32b.1CO.015.032 Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

15:33b.1CO.015.033 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

15:34b.1CO.015.034 Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

15:35b.1CO.015.035 Sed iu diros:Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo ili venas?

15:36b.1CO.015.036 Ho malsagxulo! tio, kion vi mem semas, ne vivigxas, se gxi ne mortos;

15:37b.1CO.015.037 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia speco;

15:38b.1CO.015.038 sed Dio donas al gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu semo gxian propran korpon.

15:39b.1CO.015.039 Ne cxiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fisxoj.

15:40b.1CO.015.040 Ekzistas ankaux korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.

15:41b.1CO.015.041 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.

15:42b.1CO.015.042 Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco;

15:43b.1CO.015.043 gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco;

15:44b.1CO.015.044 gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.

15:45b.1CO.015.045 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

15:46b.1CO.015.046 Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita.

15:47b.1CO.015.047 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo.

15:48b.1CO.015.048 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj.

15:49b.1CO.015.049 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.

15:50b.1CO.015.050 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.

15:51b.1CO.015.051 Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos,

15:52b.1CO.015.052 en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos.

15:53b.1CO.015.053 CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon.

15:54b.1CO.015.054 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

15:55b.1CO.015.055 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?

15:56b.1CO.015.056 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo;

15:57b.1CO.015.057 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

15:58b.1CO.015.058 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

16

16:1b.1CO.016.001 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru.

16:2b.1CO.016.002 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.

16:3b.1CO.016.003 Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;

16:4b.1CO.016.004 kaj se konvenos, ke mi ankaux tien vojagxu, ili vojagxos kun mi.

16:5b.1CO.016.005 Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; cxar Makedonujon mi ja trapasos;

16:6b.1CO.016.006 sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos.

16:7b.1CO.016.007 CXar mi ne volas vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe vi, se la Sinjoro permesos.

16:8b.1CO.016.008 Sed mi restos en Efeso gxis Pentekosto;

16:9b.1CO.016.009 cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj estas multaj kontrauxstarantoj.

16:10b.1CO.016.010 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu cxe vi sentime; cxar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaux;

16:11b.1CO.016.011 neniu do lin malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; cxar mi atendas lin kun la fratoj.

16:12b.1CO.016.012 Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

16:13b.1CO.016.013 Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu.

16:14b.1CO.016.014 CXio via estu farata en amo.

16:15b.1CO.016.015 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al la servo de la sanktuloj),

16:16b.1CO.016.016 ke vi ankaux submetigxu al tiaj, kaj al cxiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.

16:17b.1CO.016.017 Kaj mi gxojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian mankajxon ili plenigis.

16:18b.1CO.016.018 CXar ili refresxigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.

16:19b.1CO.016.019 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.

16:20b.1CO.016.020 CXiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.

16:21b.1CO.016.021 La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano.

16:22b.1CO.016.022 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

16:23b.1CO.016.023 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

16:24b.1CO.016.024 Mia amo estu kun vi cxiuj en Kristo Jesuo. Amen.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 1 Corinthians (Esperanto). 1 Corinthians (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-965F-5