Romans (Esperanto)

Romans (Esperanto)

Romanoj

1

1:1b.ROM.001.001 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

1:2b.ROM.001.002 kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,

1:3b.ROM.001.003 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno,

1:4b.ROM.001.004 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

1:5b.ROM.001.005 per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,

1:6b.ROM.001.006 inter kiuj estas ankaux vi, vokitaj de Jesuo Kristo;

1:7b.ROM.001.007 al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:8b.ROM.001.008 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.

1:9b.ROM.001.009 CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj,

1:10b.ROM.001.010 cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.

1:11b.ROM.001.011 CXar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;

1:12b.ROM.001.012 tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.

1:13b.ROM.001.013 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.

1:14b.ROM.001.014 Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj al senprudentuloj.

1:15b.ROM.001.015 Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo.

1:16b.ROM.001.016 CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj.

1:17b.ROM.001.017 CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco.

1:18b.ROM.001.018 CXar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;

1:19b.ROM.001.019 cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio elmontris gxin al ili.

1:20b.ROM.001.020 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;

1:21b.ROM.001.021 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.

1:22b.ROM.001.022 Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis,

1:23b.ROM.001.023 kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj.

1:24b.ROM.001.024 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;

1:25b.ROM.001.025 kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.

1:26b.ROM.001.026 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;

1:27b.ROM.001.027 kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto.

1:28b.ROM.001.028 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

1:29b.ROM.001.029 plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,

1:30b.ROM.001.030 kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj,

1:31b.ROM.001.031 senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;

1:32b.ROM.001.032 kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.

2

2:1b.ROM.002.001 Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto, faradas la samajn agojn.

2:2b.ROM.002.002 Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.

2:3b.ROM.002.003 Kaj cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de Dio?

2:4b.ROM.002.004 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

2:5b.ROM.002.005 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

2:6b.ROM.002.006 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;

2:7b.ROM.002.007 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;

2:8b.ROM.002.008 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,

2:9b.ROM.002.009 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

2:10b.ROM.002.010 sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;

2:11b.ROM.002.011 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

2:12b.ROM.002.012 CXar cxiu, kiu pekis sen legxo, ankaux pereos sen legxo; kaj cxiu, kiu pekis sub legxo, estos jugxata per legxo;

2:13b.ROM.002.013 cxar ne la auxskultantoj de legxo estos justaj antaux Dio, sed la plenumantoj de legxo estos pravigitaj

2:14b.ROM.002.014 cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon, faras nature la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon, estas legxo por si mem;

2:15b.ROM.002.015 kiuj elmontras la faradon de la legxo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aux defendas ilin.)

2:16b.ROM.002.016 en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio, per Jesuo Kristo.

2:17b.ROM.002.017 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio,

2:18b.ROM.002.018 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo,

2:19b.ROM.002.019 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,

2:20b.ROM.002.020 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero;

2:21b.ROM.002.021 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas?

2:22b.ROM.002.022 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn?

2:23b.ROM.002.023 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo?

2:24b.ROM.002.024 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.

2:25b.ROM.002.025 CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido.

2:26b.ROM.002.026 Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido?

2:27b.ROM.002.027 kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon?

2:28b.ROM.002.028 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;

2:29b.ROM.002.029 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.

3

3:1b.ROM.003.001 Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido?

3:2b.ROM.003.002 Multa en cxiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.

3:3b.ROM.003.003 CXu do estas grave, se kelkaj ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?

3:4b.ROM.003.004 Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

3:5b.ROM.003.005 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

3:6b.ROM.003.006 Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon?

3:7b.ROM.003.007 CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?

3:8b.ROM.003.008 kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

3:9b.ROM.003.009 Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;

3:10b.ROM.003.010 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu;

3:11b.ROM.003.011 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;

3:12b.ROM.003.012 CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu;

3:13b.ROM.003.013 Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;

3:14b.ROM.003.014 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico;

3:15b.ROM.003.015 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon;

3:16b.ROM.003.016 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

3:17b.ROM.003.017 Kaj vojon de paco ili ne konas;

3:18b.ROM.003.018 Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

3:19b.ROM.003.019 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

3:20b.ROM.003.020 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

3:21b.ROM.003.021 Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj;

3:22b.ROM.003.022 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;

3:23b.ROM.003.023 cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;

3:24b.ROM.003.024 pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo;

3:25b.ROM.003.025 kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio;

3:26b.ROM.003.026 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

3:27b.ROM.003.027 Kie do estas la fanfaronado? GXi estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo de fido.

3:28b.ROM.003.028 Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster la faroj de la legxo.

3:29b.ROM.003.029 CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;

3:30b.ROM.003.030 cxar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.

3:31b.ROM.003.031 CXu ni do per fido vantigas la legxon? Nepre ne! sed ni firmigas la legxon.

4

4:1b.ROM.004.001 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?

4:2b.ROM.004.002 CXar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaux Dio.

4:3b.ROM.004.003 CXar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

4:4b.ROM.004.004 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo.

4:5b.ROM.004.005 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.

4:6b.ROM.004.006 Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,

4:7b.ROM.004.007 dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.

4:8b.ROM.004.008 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

4:9b.ROM.004.009 CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.

4:10b.ROM.004.010 Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;

4:11b.ROM.004.011 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;

4:12b.ROM.004.012 kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.

4:13b.ROM.004.013 CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.

4:14b.ROM.004.014 CXar se tiuj, kiuj estas laux la legxo, estas heredantoj, la fido nuligxis, kaj la promeso vantigxis;

4:15b.ROM.004.015 cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.

4:16b.ROM.004.016 GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj

4:17b.ROM.004.017 (kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus.

4:18b.ROM.004.018 Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro.

4:19b.ROM.004.019 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;

4:20b.ROM.004.020 tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,

4:21b.ROM.004.021 kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari.

4:22b.ROM.004.022 Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto.

4:23b.ROM.004.023 Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li;

4:24b.ROM.004.024 sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,

4:25b.ROM.004.025 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

5

5:1b.ROM.005.001 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

5:2b.ROM.005.002 per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio.

5:3b.ROM.005.003 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;

5:4b.ROM.005.004 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;

5:5b.ROM.005.005 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

5:6b.ROM.005.006 CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.

5:7b.ROM.005.007 CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.

5:8b.ROM.005.008 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.

5:9b.ROM.005.009 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.

5:10b.ROM.005.010 CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

5:11b.ROM.005.011 kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

5:12b.ROM.005.012 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis;

5:13b.ROM.005.013 cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo.

5:14b.ROM.005.014 Sed morto regxis de post Adam gxis Moseo, ecx super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpasxo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.

5:15b.ROM.005.015 Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. CXar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.

5:16b.ROM.005.016 Kaj la donaco ne estis laux la unu pekinta; cxar la jugxo venis el unu gxis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj gxis pravigo.

5:17b.ROM.005.017 CXar se, per la eraro de la unu, morto regxis per unu, des plimulte regxos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.

5:18b.ROM.005.018 Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo.

5:19b.ROM.005.019 CXar kiel per la malobeo de unu la multaj farigxis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj farigxos justaj.

5:20b.ROM.005.020 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis,

5:21b.ROM.005.021 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

6

6:1b.ROM.006.001 Kion do ni diru? CXu ni restu en peko, por ke graco abundu?

6:2b.ROM.006.002 Nepre ne! CXu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi?

6:3b.ROM.006.003 CXu vi ne scias, ke ni cxiuj, kiuj baptigxis al Jesuo Kristo, baptigxis al lia morto?

6:4b.ROM.006.004 Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaux iradu en noveco de vivo.

6:5b.ROM.006.005 CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo,

6:6b.ROM.006.006 sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;

6:7b.ROM.006.007 cxar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.

6:8b.ROM.006.008 Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaux vivos kun li;

6:9b.ROM.006.009 sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.

6:10b.ROM.006.010 CXar mortante, li mortis al peko unufoje por cxiam; sed vivante, li vivas al Dio.

6:11b.ROM.006.011 Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

6:12b.ROM.006.012 Tial peko ne regxu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al gxiaj deziroj;

6:13b.ROM.006.013 ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.

6:14b.ROM.006.014 CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco.

6:15b.ROM.006.015 Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed sub graco? Nepre ne!

6:16b.ROM.006.016 CXu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, cxu de peko por morto, aux de obeemeco por justeco?

6:17b.ROM.006.017 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;

6:18b.ROM.006.018 kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco.

6:19b.ROM.006.019 Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo.

6:20b.ROM.006.020 CXar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.

6:21b.ROM.006.021 Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la fino de tio estas morto.

6:22b.ROM.006.022 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.

6:23b.ROM.006.023 CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

7

7:1b.ROM.007.001 Aux cxu vi ne scias, fratoj (cxar mi parolas al konantoj de la legxo), ke la legxo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?

7:2b.ROM.007.002 CXar la edzinigita virino estas legxe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, sxi liberigxas el la legxo de la edzo.

7:3b.ROM.007.003 Se do, dum la edzo vivas, sxi kunigxas kun alia viro, sxi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, sxi estas libera de la legxo, kaj ne estas adultulino, kvankam kunigxinte kun alia viro.

7:4b.ROM.007.004 Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.

7:5b.ROM.007.005 CXar dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.

7:6b.ROM.007.006 Sed ni jam liberigxis el la legxo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

7:7b.ROM.007.007 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;

7:8b.ROM.007.008 sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.

7:9b.ROM.007.009 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;

7:10b.ROM.007.010 kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;

7:11b.ROM.007.011 cxar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per gxi min mortigis.

7:12b.ROM.007.012 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.

7:13b.ROM.007.013 CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka.

7:14b.ROM.007.014 CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.

7:15b.ROM.007.015 CXar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.

7:16b.ROM.007.016 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona.

7:17b.ROM.007.017 La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.

7:18b.ROM.007.018 CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.

7:19b.ROM.007.019 CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.

7:20b.ROM.007.020 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.

7:21b.ROM.007.021 Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi.

7:22b.ROM.007.022 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;

7:23b.ROM.007.023 sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj.

7:24b.ROM.007.024 Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto?

7:25b.ROM.007.025 Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.

8

8:1b.ROM.008.001 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.

8:2b.ROM.008.002 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.

8:3b.ROM.008.003 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

8:4b.ROM.008.004 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito.

8:5b.ROM.008.005 CXar kiuj estas laux la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laux la spirito, pri la aferoj de la spirito.

8:6b.ROM.008.006 CXar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;

8:7b.ROM.008.007 cxar la intereso de la karno estas malamikeco kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne povas obei;

8:8b.ROM.008.008 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas placxi al Dio.

8:9b.ROM.008.009 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.

8:10b.ROM.008.010 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.

8:11b.ROM.008.011 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

8:12b.ROM.008.012 Tial do, fratoj, ni estas sxuldantoj, ne al la karno, por vivi laux la karno;

8:13b.ROM.008.013 cxar se vi vivas laux la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.

8:14b.ROM.008.014 CXar cxiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.

8:15b.ROM.008.015 CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.

8:16b.ROM.008.016 La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;

8:17b.ROM.008.017 kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

8:18b.ROM.008.018 CXar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni.

8:19b.ROM.008.019 CXar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de Dio.

8:20b.ROM.008.020 CXar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,

8:21b.ROM.008.021 ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.

8:22b.ROM.008.022 CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.

8:23b.ROM.008.023 Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.

8:24b.ROM.008.024 CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas?

8:25b.ROM.008.025 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

8:26b.ROM.008.026 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

8:27b.ROM.008.027 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio.

8:28b.ROM.008.028 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.

8:29b.ROM.008.029 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

8:30b.ROM.008.030 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

8:31b.ROM.008.031 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

8:32b.ROM.008.032 CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li?

8:33b.ROM.008.033 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;

8:34b.ROM.008.034 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

8:35b.ROM.008.035 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?

8:36b.ROM.008.036 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

8:37b.ROM.008.037 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

8:38b.ROM.008.038 CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj,

8:39b.ROM.008.039 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

9

9:1b.ROM.009.001 Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,

9:2b.ROM.009.002 ke mi havas grandan malgxojon kaj sencxesan doloron en la koro.

9:3b.ROM.009.003 CXar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laux la karno;

9:4b.ROM.009.004 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la legxdono kaj la Diservo kaj la promesoj;

9:5b.ROM.009.005 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

9:6b.ROM.009.006 Sed la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta. CXar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;

9:7b.ROM.009.007 nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.

9:8b.ROM.009.008 Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.

9:9b.ROM.009.009 CXar jen estas la vorto de promeso:En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo cxe Sara.

9:10b.ROM.009.010 Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak

9:11b.ROM.009.011 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),

9:12b.ROM.009.012 estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan.

9:13b.ROM.009.013 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.

9:14b.ROM.009.014 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!

9:15b.ROM.009.015 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

9:16b.ROM.009.016 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

9:17b.ROM.009.017 CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

9:18b.ROM.009.018 Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

9:19b.ROM.009.019 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?

9:20b.ROM.009.020 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

9:21b.ROM.009.021 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?

9:22b.ROM.009.022 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;

9:23b.ROM.009.023 kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,

9:24b.ROM.009.024 nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

9:25b.ROM.009.025 Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.

9:26b.ROM.009.026 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

9:27b.ROM.009.027 Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;

9:28b.ROM.009.028 cxar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj trancxe mallongigante gxin.

9:29b.ROM.009.029 Kiel Jesaja diris antauxe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, Ni farigxus kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.

9:30b.ROM.009.030 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;

9:31b.ROM.009.031 sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon.

9:32b.ROM.009.032 Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;

9:33b.ROM.009.033 kiel estas skribite: Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de alfrapigxo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

10

10:1b.ROM.010.001 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia pregxo al Dio pri ili estas por ilia savado.

10:2b.ROM.010.002 CXar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laux scio.

10:3b.ROM.010.003 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.

10:4b.ROM.010.004 CXar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas.

10:5b.ROM.010.005 CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.

10:6b.ROM.010.006 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),

10:7b.ROM.010.007 nek:Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).

10:8b.ROM.010.008 Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;

10:9b.ROM.010.009 cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos;

10:10b.ROM.010.010 cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.

10:11b.ROM.010.011 CXar la Skribo diras:CXiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.

10:12b.ROM.010.012 CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas;

10:13b.ROM.010.013 cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.

10:14b.ROM.010.014 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto?

10:15b.ROM.010.015 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

10:16b.ROM.010.016 Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis?

10:17b.ROM.010.017 La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.

10:18b.ROM.010.018 Sed mi diras:CXu ili ne auxdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj gxis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.

10:19b.ROM.010.019 Sed mi diras:CXu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.

10:20b.ROM.010.020 Kaj Jesaja estis tre kuragxa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.

10:21b.ROM.010.021 Sed pri Izrael li diris:CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.

11

11:1b.ROM.011.001 Mi do diras:CXu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! CXar ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.

11:2b.ROM.011.002 Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael:

11:3b.ROM.011.003 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon.

11:4b.ROM.011.004 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal.

11:5b.ROM.011.005 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco.

11:6b.ROM.011.006 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.

11:7b.ROM.011.007 Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;

11:8b.ROM.011.008 kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.

11:9b.ROM.011.009 Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago;

11:10b.ROM.011.010 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

11:11b.ROM.011.011 Mi do diras:CXu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin.

11:12b.ROM.011.012 Se do ilia eraro ricxigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?

11:13b.ROM.011.013 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laux tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;

11:14b.ROM.011.014 se nur mi iel povos jxaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.

11:15b.ROM.011.015 CXar se la forjxetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?

11:16b.ROM.011.016 Kaj se la unuaajxo estas sankta, la maso ankaux estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la brancxoj ankaux estas sanktaj.

11:17b.ROM.011.017 Sed se kelkaj el la brancxoj derompigxis, kaj vi, estante sovagxa olivarbo, engreftigxis inter ili kaj farigxis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,

11:18b.ROM.011.018 ne fieru super la brancxoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin.

11:19b.ROM.011.019 Vi do diros:Brancxoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.

11:20b.ROM.011.020 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;

11:21b.ROM.011.021 cxar se Dio ne indulgis la naturajn brancxojn, Li ankaux vin ne indulgos.

11:22b.ROM.011.022 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio:al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaux detrancxigxos.

11:23b.ROM.011.023 Kaj ili ankaux, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftigxos; cxar Dio povas reengrefti ilin.

11:24b.ROM.011.024 CXar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj, engreftigxos en sian propran olivarbon?

11:25b.ROM.011.025 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

11:26b.ROM.011.026 kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

11:27b.ROM.011.027 Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

11:28b.ROM.011.028 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.

11:29b.ROM.011.029 CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.

11:30b.ROM.011.030 CXar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,

11:31b.ROM.011.031 tiel same ankaux cxi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaux nun ricevu kompaton.

11:32b.ROM.011.032 CXar Dio kunsxlosis cxiujn en malobeo, por ke Li kompatu cxiujn.

11:33b.ROM.011.033 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

11:34b.ROM.011.034 CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto?

11:35b.ROM.011.035 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li?

11:36b.ROM.011.036 CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

12

12:1b.ROM.012.001 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

12:2b.ROM.012.002 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

12:3b.ROM.012.003 CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu.

12:4b.ROM.012.004 CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,

12:5b.ROM.012.005 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.

12:6b.ROM.012.006 Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;

12:7b.ROM.012.007 aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;

12:8b.ROM.012.008 aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.

12:9b.ROM.012.009 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

12:10b.ROM.012.010 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;

12:11b.ROM.012.011 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;

12:12b.ROM.012.012 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;

12:13b.ROM.012.013 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

12:14b.ROM.012.014 Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.

12:15b.ROM.012.015 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.

12:16b.ROM.012.016 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

12:17b.ROM.012.017 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.

12:18b.ROM.012.018 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj.

12:19b.ROM.012.019 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro.

12:20b.ROM.012.020 Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.

12:21b.ROM.012.021 Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.

13

13:1b.ROM.013.001 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.

13:2b.ROM.013.002 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon.

13:3b.ROM.013.003 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon;

13:4b.ROM.013.004 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.

13:5b.ROM.013.005 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.

13:6b.ROM.013.006 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem.

13:7b.ROM.013.007 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

13:8b.ROM.013.008 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon.

13:9b.ROM.013.009 CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

13:10b.ROM.013.010 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la legxo.

13:11b.ROM.013.011 Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.

13:12b.ROM.013.012 La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.

13:13b.ROM.013.013 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.

13:14b.ROM.013.014 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

14

14:1b.ROM.014.001 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.

14:2b.ROM.014.002 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn.

14:3b.ROM.014.003 Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis.

14:4b.ROM.014.004 Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.

14:5b.ROM.014.005 Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso.

14:6b.ROM.014.006 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.

14:7b.ROM.014.007 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.

14:8b.ROM.014.008 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

14:9b.ROM.014.009 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

14:10b.ROM.014.010 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.

14:11b.ROM.014.011 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion.

14:12b.ROM.014.012 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

14:13b.ROM.014.013 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.

14:14b.ROM.014.014 Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.

14:15b.ROM.014.015 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.

14:16b.ROM.014.016 Via bono do ne estu kalumniita;

14:17b.ROM.014.017 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito.

14:18b.ROM.014.018 CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.

14:19b.ROM.014.019 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.

14:20b.ROM.014.020 Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo.

14:21b.ROM.014.021 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.

14:22b.ROM.014.022 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas.

14:23b.ROM.014.023 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.

15

15:1b.ROM.015.001 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la nefortaj, kaj ne placxi al ni mem.

15:2b.ROM.015.002 CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.

15:3b.ROM.015.003 CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

15:4b.ROM.015.004 CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.

15:5b.ROM.015.005 Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laux Kristo Jesuo;

15:6b.ROM.015.006 por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

15:7b.ROM.015.007 Tial akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

15:8b.ROM.015.008 CXar mi diras, ke Kristo farigxis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,

15:9b.ROM.015.009 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.

15:10b.ROM.015.010 Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

15:11b.ROM.015.011 Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj.

15:12b.ROM.015.012 Kaj ankaux Jesaja diras: Estos radiko de Jisxaj, Kaj la starigxanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.

15:13b.ROM.015.013 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

15:14b.ROM.015.014 Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.

15:15b.ROM.015.015 Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi, kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,

15:16b.ROM.015.016 ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.

15:17b.ROM.015.017 Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.

15:18b.ROM.015.018 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,

15:19b.ROM.015.019 en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;

15:20b.ROM.015.020 jenon ambiciante:tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;

15:21b.ROM.015.021 sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne auxdis.

15:22b.ROM.015.022 Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi;

15:23b.ROM.015.023 sed jam ne havante lokon en cxi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,

15:24b.ROM.015.024 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi);

15:25b.ROM.015.025 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.

15:26b.ROM.015.026 CXar Makedonujo kaj la Ahxaja lando volonte decidis fari monoferon por la nericxaj sanktuloj en Jerusalem.

15:27b.ROM.015.027 Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj.

15:28b.ROM.015.028 Tial, plenuminte cxi tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.

15:29b.ROM.015.029 Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.

15:30b.ROM.015.030 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi;

15:31b.ROM.015.031 ke mi liberigxu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;

15:32b.ROM.015.032 por ke mi venu gxoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon cxe vi.

15:33b.ROM.015.033 Kaj la Dio de paco estu kun vi cxiuj. Amen.

16

16:1b.ROM.016.001 Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;

16:2b.ROM.016.002 por ke vi akceptu sxin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu sxin, en cxiuj aferoj, pri kiuj sxi bezonos vin; cxar sxi ankaux estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.

16:3b.ROM.016.003 Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo,

16:4b.ROM.016.004 kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj;

16:5b.ROM.016.005 kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaajxo de Azio por Kristo.

16:6b.ROM.016.006 Salutu Marian, kiu multe laboris por vi.

16:7b.ROM.016.007 Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi.

16:8b.ROM.016.008 Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro.

16:9b.ROM.016.009 Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Stahxison.

16:10b.ROM.016.010 Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas cxe Aristobulo.

16:11b.ROM.016.011 Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn cxe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.

16:12b.ROM.016.012 Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro.

16:13b.ROM.016.013 Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.

16:14b.ROM.016.014 Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn cxe ili.

16:15b.ROM.016.015 Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj cxiujn sanktulojn kun ili.

16:16b.ROM.016.016 Salutu unu la alian per sankta kiso. CXiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

16:17b.ROM.016.017 Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.

16:18b.ROM.016.018 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

16:19b.ROM.016.019 CXar via obeemeco estas sciigita al cxiuj homoj. Tial mi gxojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu sagxaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.

16:20b.ROM.016.020 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

16:21b.ROM.016.021 Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.

16:22b.ROM.016.022 Mi, Tertio, kiu skribis cxi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.

16:23b.ROM.016.023 Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.

16:24b.ROM.016.024 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj. Amen.

16:25b.ROM.016.025 Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laux mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laux la malkasxo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,

16:26b.ROM.016.026 sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laux la ordono de la eterna Dio sciigita al cxiuj nacioj por obeado de fido;

16:27b.ROM.016.027 al la sola sagxa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Romans (Esperanto). Romans (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-965C-8