Acts (Esperanto)
Agoj
1
1:1b.ACT.001.001 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,
1:2b.ACT.001.002 gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;
1:3b.ACT.001.003 al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;
1:4b.ACT.001.004 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi;
1:5b.ACT.001.005 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
1:6b.ACT.001.006 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?
1:7b.ACT.001.007 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.
1:8b.ACT.001.008 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.
1:9b.ACT.001.009 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.
1:10b.ACT.001.010 Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;
1:11b.ACT.001.011 kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.
1:12b.ACT.001.012 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojagxo.
1:13b.ACT.001.013 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
1:14b.ACT.001.014 CXiuj cxi tiuj unuanime persistis en pregxado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
1:15b.ACT.001.015 Kaj en tiuj tagoj Petro, starigxinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, cxirkaux cent dudek):
1:16b.ACT.001.016 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
1:17b.ACT.001.017 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado.
1:18b.ACT.001.018 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis.
1:19b.ACT.001.019 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)
1:20b.ACT.001.020 CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.
1:21b.ACT.001.021 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,
1:22b.ACT.001.022 komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo.
1:23b.ACT.001.023 Kaj ili starigis du:Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.
1:24b.ACT.001.024 Kaj pregxante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis,
1:25b.ACT.001.025 por ricevi la parton en cxi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.
1:26b.ACT.001.026 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.
2
2:1b.ACT.002.001 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko.
2:2b.ACT.002.002 Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.
2:3b.ACT.002.003 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili.
2:4b.ACT.002.004 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
2:5b.ACT.002.005 Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo.
2:6b.ACT.002.006 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto.
2:7b.ACT.002.007 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj?
2:8b.ACT.002.008 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis?
2:9b.ACT.002.009 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,
2:10b.ACT.002.010 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,
2:11b.ACT.002.011 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.
2:12b.ACT.002.012 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas?
2:13b.ACT.002.013 Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.
2:14b.ACT.002.014 Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj cxiuj logxantaj en Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn vortojn.
2:15b.ACT.002.015 CXar cxi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, cxar estas la tria horo de la tago;
2:16b.ACT.002.016 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:
2:17b.ACT.002.017 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;
2:18b.ACT.002.018 Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos.
2:19b.ACT.002.019 Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
2:20b.ACT.002.020 La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
2:21b.ACT.002.021 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.
2:22b.ACT.002.022 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,
2:23b.ACT.002.023 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;
2:24b.ACT.002.024 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.
2:25b.ACT.002.025 CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
2:26b.ACT.002.026 Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero;
2:27b.ACT.002.027 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
2:28b.ACT.002.028 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.
2:29b.ACT.002.029 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago.
2:30b.ACT.002.030 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,
2:31b.ACT.002.031 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros.
2:32b.ACT.002.032 CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj.
2:33b.ACT.002.033 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.
2:34b.ACT.002.034 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi,
2:35b.ACT.002.035 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
2:36b.ACT.002.036 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.
2:37b.ACT.002.037 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?
2:38b.ACT.002.038 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.
2:39b.ACT.002.039 CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.
2:40b.ACT.002.040 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante:Savu vin el cxi tiu perversa generacio.
2:41b.ACT.002.041 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.
2:42b.ACT.002.042 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en pregxoj.
2:43b.ACT.002.043 Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj farigxis per la apostoloj.
2:44b.ACT.002.044 Kaj cxiuj kredantoj estis kune, kaj havis cxion komuna;
2:45b.ACT.002.045 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono.
2:46b.ACT.002.046 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,
2:47b.ACT.002.047 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.
3
3:1b.ACT.003.001 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa.
3:2b.ACT.003.002 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;
3:3b.ACT.003.003 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.
3:4b.ACT.003.004 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.
3:5b.ACT.003.005 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.
3:6b.ACT.003.006 Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
3:7b.ACT.003.007 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.
3:8b.ACT.003.008 Kaj li suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion.
3:9b.ACT.003.009 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj lauxdantan Dion;
3:10b.ACT.003.010 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili plenigxis de mirego kaj konfuzigxo pri tio, kio okazis al li.
3:11b.ACT.003.011 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.
3:12b.ACT.003.012 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo:Izraelidoj, kial vi miras pri cxi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaux per propra potenco aux pieco ni igis lin piediri?
3:13b.ACT.003.013 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.
3:14b.ACT.003.014 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
3:15b.ACT.003.015 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
3:16b.ACT.003.016 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis cxi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li cxi tiun plensanecon antaux vi cxiuj.
3:17b.ACT.003.017 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaux viaj regantoj.
3:18b.ACT.003.018 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
3:19b.ACT.003.019 Pentu do, kaj konvertigxu, por ke viaj pekoj estu forvisxitaj, por ke venu tempoj de refresxigxo de la vizagxo de la Eternulo,
3:20b.ACT.003.020 kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,
3:21b.ACT.003.021 kiun la cxielo devas ricevi gxis la tempoj de restarigo de cxio, pri kiuj parolis Dio per la busxo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.
3:22b.ACT.003.022 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos.
3:23b.ACT.003.023 Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun profeton, ekstermigxos el la popolo.
3:24b.ACT.003.024 Kaj cxiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antauxanoncis ankaux tiujn tagojn.
3:25b.ACT.003.025 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:Kaj benigxos per via idaro cxiuj gentoj de la tero.
3:26b.ACT.003.026 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante cxiun el vi for de liaj pekoj.
4
4:1b.ACT.004.001 Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
4:2b.ACT.004.002 cxagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la relevigxon el la mortintoj.
4:3b.ACT.004.003 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon gxis la sekvanta tago; cxar estis jam vespero.
4:4b.ACT.004.004 Tamen multaj el tiuj, kiuj auxdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.
4:5b.ACT.004.005 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliagxuloj kaj skribistoj
4:6b.ACT.004.006 kaj Anas, la cxefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj cxiuj, kiuj estis de la cxefpastra parencaro.
4:7b.ACT.004.007 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aux per kia nomo vi faris tion?
4:8b.ACT.004.008 Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliagxuloj,
4:9b.ACT.004.009 se ni hodiaux estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis,
4:10b.ACT.004.010 estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.
4:11b.ACT.004.011 Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula.
4:12b.ACT.004.012 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
4:13b.ACT.004.013 Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
4:14b.ACT.004.014 Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri.
4:15b.ACT.004.015 Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiligxis,
4:16b.ACT.004.016 dirante:Kion ni devas fari al cxi tiuj homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas.
4:17b.ACT.004.017 Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo.
4:18b.ACT.004.018 Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
4:19b.ACT.004.019 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu;
4:20b.ACT.004.020 cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis.
4:21b.ACT.004.021 Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo.
4:22b.ACT.004.022 CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.
4:23b.ACT.004.023 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion, kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili.
4:24b.ACT.004.024 Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,
4:25b.ACT.004.025 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?
4:26b.ACT.004.026 Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito;
4:27b.ACT.004.027 cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
4:28b.ACT.004.028 por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.
4:29b.ACT.004.029 Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuragxo,
4:30b.ACT.004.030 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
4:31b.ACT.004.031 Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.
4:32b.ACT.004.032 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna.
4:33b.ACT.004.033 Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la relevigxo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur cxiuj.
4:34b.ACT.004.034 Inter ili neniu havis mankon, cxar cxiuj posedantoj de bienoj aux domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditajxoj
4:35b.ACT.004.035 kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al cxiu laux cxies aparta bezono.
4:36b.ACT.004.036 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo,
4:37b.ACT.004.037 posedante kampon, vendis gxin, kaj alportis la prezon kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj.
5
5:1b.ACT.005.001 Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedajxon,
5:2b.ACT.005.002 kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la apostoloj.
5:3b.ACT.005.003 Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?
5:4b.ACT.005.004 Dum gxi restis, cxu gxi ne estis via? kaj post la vendo, cxu gxi ne estis en via rajto? Kial do cxi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
5:5b.ACT.005.005 Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn.
5:6b.ACT.005.006 Kaj la junuloj levigxis, kaj lin cxirkauxvindis, kaj forportis kaj enterigis.
5:7b.ACT.005.007 Kaj post paso de cxirkaux tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.
5:8b.ACT.005.008 Kaj Petro sxin demandis:Diru al mi, cxu por tiom vi vendis la bienon? Kaj sxi respondis:Jes, por tiom.
5:9b.ACT.005.009 Kaj Petro respondis al sxi:Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
5:10b.ACT.005.010 Kaj sxi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspirigxis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis sxin mortinta, kaj sxin forportis kaj enterigis apud sxia edzo.
5:11b.ACT.005.011 Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri tio.
5:12b.ACT.005.012 Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona.
5:13b.ACT.005.013 Sed el la ceteraj neniu kuragxis aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
5:14b.ACT.005.014 kaj kredantoj pligrandnombre aldonigxis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
5:15b.ACT.005.015 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.
5:16b.ACT.005.016 Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.
5:17b.ACT.005.017 Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo,
5:18b.ACT.005.018 kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.
5:19b.ACT.005.019 Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
5:20b.ACT.005.020 Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri cxi tiu Vivo.
5:21b.ACT.005.021 Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
5:22b.ACT.005.022 Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
5:23b.ACT.005.023 dirante:Ni ja trovis la malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
5:24b.ACT.005.024 Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu afero.
5:25b.ACT.005.025 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
5:26b.ACT.005.026 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj.
5:27b.ACT.005.027 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis,
5:28b.ACT.005.028 dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.
5:29b.ACT.005.029 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.
5:30b.ACT.005.030 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.
5:31b.ACT.005.031 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
5:32b.ACT.005.032 Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
5:33b.ACT.005.033 Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin.
5:34b.ACT.005.034 Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.
5:35b.ACT.005.035 Kaj li diris al ili:Izraelidoj, estu singardaj rilate al cxi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari.
5:36b.ACT.005.036 CXar antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent; kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj nuligxis.
5:37b.ACT.005.037 Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis.
5:38b.ACT.005.038 Kaj nun mi diras al vi:Detenu vin de cxi tiuj homoj, kaj lasu ilin; cxar, se cxi tiu intenco aux cxi tiu laboro estas de homoj, gxi renversigxos;
5:39b.ACT.005.039 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.
5:40b.ACT.005.040 Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.
5:41b.ACT.005.041 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
5:42b.ACT.005.042 Kaj cxiutage en la templo kaj dome ili ne cxesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.
6
6:1b.ACT.006.001 Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la discxiploj multigxis, farigxis murmurado de la Grekaj Judoj kontraux la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la cxiutaga servado.
6:2b.ACT.006.002 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la discxiploj, diris:Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi cxe tabloj.
6:3b.ACT.006.003 Tial elsercxu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de sagxo, kiujn ni difinos por tiu afero.
6:4b.ACT.006.004 Sed ni persistos en pregxado kaj la servado de la Vorto.
6:5b.ACT.006.005 Kaj tiu diro placxis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Prohxoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antiohxia;
6:6b.ACT.006.006 tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte, metis sur ilin la manojn.
6:7b.ACT.006.007 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
6:8b.ACT.006.008 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindajxojn kaj signojn inter la popolo.
6:9b.ACT.006.009 Sed starigxis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano.
6:10b.ACT.006.010 Kaj ili ne povis rezisti al la sagxeco kaj la Spirito, per kiu li parolis.
6:11b.ACT.006.011 Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni auxdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio.
6:12b.ACT.006.012 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
6:13b.ACT.006.013 kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris:CXi tiu homo ne cxesas paroli vortojn kontraux cxi tiu sankta loko kaj la legxo;
6:14b.ACT.006.014 cxar ni auxdis lin diri, ke cxi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos cxi tiun lokon, kaj sxangxos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni.
6:15b.ACT.006.015 Kaj cxiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizagxon kvazaux vizagxon de angxelo.
7
7:1b.ACT.007.001 Tiam diris la cxefpastro:CXu cxi tiuj aferoj estas tiel?
7:2b.ACT.007.002 Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis en HXaran,
7:3b.ACT.007.003 kaj diris al li:Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.
7:4b.ACT.007.004 Tiam li iris el la lando de la HXaldeoj, kaj logxis en HXaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li translogxigis lin en cxi tiun landon, kie vi nun logxas;
7:5b.ACT.007.005 kaj Li donis al li nenian heredajxon en gxi, ecx ne piedspacon, sed Li promesis doni gxin al li por posedajxo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraux ne havis infanon.
7:6b.ACT.007.006 Kaj Dio parolis jene:ke lia idaro logxos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
7:7b.ACT.007.007 Kaj la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur cxi tiu loko.
7:8b.ACT.007.008 Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.
7:9b.ACT.007.009 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
7:10b.ACT.007.010 kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.
7:11b.ACT.007.011 Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.
7:12b.ACT.007.012 Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
7:13b.ACT.007.013 Kaj la duan fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.
7:14b.ACT.007.014 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
7:15b.ACT.007.015 Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
7:16b.ACT.007.016 kaj ili estis transportitaj al SXehxem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham acxetis por prezo argxenta de la filoj de HXamor en SXehxem.
7:17b.ACT.007.017 Sed kiam alproksimigxis la tempo de la promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multigxis en Egiptujo,
7:18b.ACT.007.018 gxis aperis alia regxo, kiu ne konis Jozefon.
7:19b.ACT.007.019 Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.
7:20b.ACT.007.020 En tiu tempo Moseo naskigxis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;
7:21b.ACT.007.021 kaj kiam oni lin eljxetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.
7:22b.ACT.007.022 Kaj Moseo estis instruita en la tuta sagxeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.
7:23b.ACT.007.023 Sed kiam li jam havis la agxon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn.
7:24b.ACT.007.024 Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj vengxis la premiton, batante la Egipton;
7:25b.ACT.007.025 kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.
7:26b.ACT.007.026 Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante:Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia?
7:27b.ACT.007.027 Sed la ofendanto de sia proksimulo forpusxis lin, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni?
7:28b.ACT.007.028 CXu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraux?
7:29b.ACT.007.029 Kaj cxe tiu parolo Moseo forkuris kaj eklogxis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.
7:30b.ACT.007.030 Kaj post paso de kvardek jaroj angxelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetajxo.
7:31b.ACT.007.031 Kaj kiam Moseo gxin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimigxis, por rigardi, venis al li vocxo de la Eternulo:
7:32b.ACT.007.032 Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuragxis rigardi.
7:33b.ACT.007.033 Kaj la Eternulo diris al li:Deprenu la sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
7:34b.ACT.007.034 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.
7:35b.ACT.007.035 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la angxelo, kiu aperis al li en la arbetajxo.
7:36b.ACT.007.036 Tiu elkondukis ilin, farinte mirindajxojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Rugxa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.
7:37b.ACT.007.037 GXi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.
7:38b.ACT.007.038 Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;
7:39b.ACT.007.039 al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al Egiptujo,
7:40b.ACT.007.040 dirante al Aaron:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li.
7:41b.ACT.007.041 Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj gxojis pri la faritajxo de siaj manoj.
7:42b.ACT.007.042 Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: CXu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
7:43b.ACT.007.043 Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx Kaj la stelon de la dio Refan, La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
7:44b.ACT.007.044 Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu gxin laux la modelo, kiun li vidis.
7:45b.ACT.007.045 GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;
7:46b.ACT.007.046 kiu trovis favoron antaux Dio, kaj petis trovi logxejon por la Dio de Jakob.
7:47b.ACT.007.047 Sed Salomono konstruis por Li domon.
7:48b.ACT.007.048 Tamen la Plejaltulo ne logxas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
7:49b.ACT.007.049 La cxielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
7:50b.ACT.007.050 CXu ne faris Mia mano cxion tion?
7:51b.ACT.007.051 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.
7:52b.ACT.007.052 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;
7:53b.ACT.007.053 vi, kiuj ricevis la legxon, kiel anoncitan per angxeloj, sed gxin ne observis.
7:54b.ACT.007.054 Kaj auxdante tion, ili kolerigxis en la koro, kaj grincigis kontraux li siajn dentojn.
7:55b.ACT.007.055 Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,
7:56b.ACT.007.056 kaj diris:Jen mi vidas la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.
7:57b.ACT.007.057 Sed ili ekkriis per lauxta vocxo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,
7:58b.ACT.007.058 kaj elpelis lin el la urbo, kaj jxetis sur lin sxtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Sauxlo.
7:59b.ACT.007.059 Kaj ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan:Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.
7:60b.ACT.007.060 Kaj li genuigxis, kaj kriis per lauxta vocxo:Sinjoro, ne metu sur ilin cxi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormigxis.
8
8:1b.ACT.008.001 Kaj Sauxlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komencigxis granda persekutado kontraux la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj cxiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.
8:2b.ACT.008.002 Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.
8:3b.ACT.008.003 Sed Sauxlo atakis la eklezion, enirante en cxiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.
8:4b.ACT.008.004 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.
8:5b.ACT.008.005 Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
8:6b.ACT.008.006 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin auxdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
8:7b.ACT.008.007 CXar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, cxi tiuj elvenis, kriante per lauxta vocxo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resanigxis.
8:8b.ACT.008.008 Kaj estis granda gxojo en tiu urbo.
8:9b.ACT.008.009 Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
8:10b.ACT.008.010 al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, dirante:CXi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
8:11b.ACT.008.011 Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per magiajxoj.
8:12b.ACT.008.012 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptigxis, viroj kaj virinoj.
8:13b.ACT.008.013 Kaj Simon mem ankaux kredis; kaj kiam li baptigxis, li forte aligxis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuzigxis.
8:14b.ACT.008.014 Kaj la apostoloj en Jerusalem, auxdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
8:15b.ACT.008.015 kiuj, alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
8:16b.ACT.008.016 cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
8:17b.ACT.008.017 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
8:18b.ACT.008.018 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
8:19b.ACT.008.019 kaj diris:Donu ankaux al mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
8:20b.ACT.008.020 Sed Petro diris al li:Via argxentajxo iru kun vi en pereon, cxar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
8:21b.ACT.008.021 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, cxar via koro ne estas rekta antaux Dio.
8:22b.ACT.008.022 Pentu do pri tiu via malboneco, kaj pregxu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.
8:23b.ACT.008.023 CXar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolcxeco kaj en la kateno de maljusteco.
8:24b.ACT.008.024 Kaj Simon responde diris:Pregxu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.
8:25b.ACT.008.025 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilagxoj de la Samarianoj.
8:26b.ACT.008.026 Sed angxelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Levigxu, kaj iru suden gxis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.
8:27b.ACT.008.027 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi;
8:28b.ACT.008.028 tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja.
8:29b.ACT.008.029 Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro.
8:30b.ACT.008.030 Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas?
8:31b.ACT.008.031 Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li.
8:32b.ACT.008.032 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon;
8:33b.ACT.008.033 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero.
8:34b.ACT.008.034 Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia?
8:35b.ACT.008.035 Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.
8:36b.ACT.008.036 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi?
8:37b.ACT.008.037 Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
8:38b.ACT.008.038 Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin.
8:39b.ACT.008.039 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante.
8:40b.ACT.008.040 Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.
9
9:1b.ACT.009.001 Kaj Sauxlo, ankoraux spirante minacojn kaj mortigon kontraux la discxiploj de la Sinjoro, iris al la cxefpastro,
9:2b.ACT.009.002 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
9:3b.ACT.009.003 Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo;
9:4b.ACT.009.004 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
9:5b.ACT.009.005 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;
9:6b.ACT.009.006 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.
9:7b.ACT.009.007 Kaj liaj kunvojagxantoj staris mutaj, auxdante la vocxon, sed vidante neniun.
9:8b.ACT.009.008 Kaj Sauxlo levigxis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermigxis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.
9:9b.ACT.009.009 Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne mangxis, nek trinkis.
9:10b.ACT.009.010 Kaj en Damasko estis unu discxiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro.
9:11b.ACT.009.011 Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas;
9:12b.ACT.009.012 kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.
9:13b.ACT.009.013 Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;
9:14b.ACT.009.014 kaj cxi tie li havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas vian nomon.
9:15b.ACT.009.015 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj;
9:16b.ACT.009.016 cxar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
9:17b.ACT.009.017 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.
9:18b.ACT.009.018 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaux skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj levigxis kaj baptigxis;
9:19b.ACT.009.019 kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.
9:20b.ACT.009.020 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
9:21b.ACT.009.021 Kaj miregis cxiuj, kiuj lin auxdis, kaj ili diris:CXu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis cxi tiun nomon? kaj li venis cxi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaux la cxefpastrojn.
9:22b.ACT.009.022 Sed Sauxlo des pli fortigxis, kaj li konfuzis la Judojn logxantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
9:23b.ACT.009.023 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiligxis, por lin mortigi;
9:24b.ACT.009.024 sed ilia konspiro sciigxis al Sauxlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
9:25b.ACT.009.025 sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
9:26b.ACT.009.026 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aligxi al la discxiploj; kaj cxiuj lin timis, ne kredante, ke li estas discxiplo.
9:27b.ACT.009.027 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.
9:28b.ACT.009.028 Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
9:29b.ACT.009.029 kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraux la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
9:30b.ACT.009.030 Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
9:31b.ACT.009.031 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, gxi kreskis.
9:32b.ACT.009.032 Kaj dum Petro trairis cxiujn regionojn, li ankaux malsupreniris al la sanktuloj logxantaj en Lida.
9:33b.ACT.009.033 Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kusxadis en sia lito jam ok jarojn; cxar li estis paralizulo.
9:34b.ACT.009.034 Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; levigxu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj levigxis.
9:35b.ACT.009.035 Kaj cxiuj logxantoj en Lida kaj en SXaron lin vidis, kaj turnigxis al la Sinjoro.
9:36b.ACT.009.036 Kaj estis en Jafo unu discxiplino, nomata Tabita, kiu laux traduko estas nomata Dorkas; sxi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn sxi faris.
9:37b.ACT.009.037 Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis, kaj mortis; kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron.
9:38b.ACT.009.038 Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.
9:39b.ACT.009.039 Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.
9:40b.ACT.009.040 Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.
9:41b.ACT.009.041 Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis sxin vivanta.
9:42b.ACT.009.042 Kaj tio farigxis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.
9:43b.ACT.009.043 Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu Simon, tanisto.
10
10:1b.ACT.010.001 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
10:2b.ACT.010.002 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante.
10:3b.ACT.010.003 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio.
10:4b.ACT.010.004 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.
10:5b.ACT.010.005 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
10:6b.ACT.010.006 li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
10:7b.ACT.010.007 Kaj kiam foriris la angxelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj cxiam dejxoris apud li;
10:8b.ACT.010.008 kaj klariginte cxion al ili, li sendis ilin al Jafo.
10:9b.ACT.010.009 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo;
10:10b.ACT.010.010 kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
10:11b.ACT.010.011 kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
10:12b.ACT.010.012 kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo.
10:13b.ACT.010.013 Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu.
10:14b.ACT.010.014 Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran.
10:15b.ACT.010.015 Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
10:16b.ACT.010.016 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la cxielon.
10:17b.ACT.010.017 Kaj dum Petro spirite embarasigxis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaux la pordo,
10:18b.ACT.010.018 kaj vokis kaj demandis, cxu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
10:19b.ACT.010.019 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li:Jen tri viroj vin sercxas.
10:20b.ACT.010.020 Sed levigxu, kaj malsupreniru, kaj vojagxu kun ili, tute ne hezitante; cxar mi ilin sendis.
10:21b.ACT.010.021 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis?
10:22b.ACT.010.022 Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.
10:23b.ACT.010.023 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
10:24b.ACT.010.024 Kaj la morgauxan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
10:25b.ACT.010.025 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li.
10:26b.ACT.010.026 Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo.
10:27b.ACT.010.027 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
10:28b.ACT.010.028 kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura;
10:29b.ACT.010.029 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
10:30b.ACT.010.030 Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita,
10:31b.ACT.010.031 kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio.
10:32b.ACT.010.032 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
10:33b.ACT.010.033 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
10:34b.ACT.010.034 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
10:35b.ACT.010.035 sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
10:36b.ACT.010.036 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj);
10:37b.ACT.010.037 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano-
10:38b.ACT.010.038 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.
10:39b.ACT.010.039 Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo.
10:40b.ACT.010.040 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,
10:41b.ACT.010.041 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj.
10:42b.ACT.010.042 Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.
10:43b.ACT.010.043 Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
10:44b.ACT.010.044 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron.
10:45b.ACT.010.045 Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito.
10:46b.ACT.010.046 CXar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro:
10:47b.ACT.010.047 CXu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?
10:48b.ACT.010.048 Kaj li ordonis, ke ili baptigxu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraux kelkajn tagojn.
11
11:1b.ACT.011.001 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, auxdis, ke la nacianoj ankaux ricevis la vorton de Dio.
11:2b.ACT.011.002 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li,
11:3b.ACT.011.003 dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili.
11:4b.ACT.011.004 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante:
11:5b.ACT.011.005 Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi;
11:6b.ACT.011.006 kun fiksa rigardo mi gxin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovagxajn bestojn kaj rampajxojn kaj birdojn de la cxielo.
11:7b.ACT.011.007 Kaj mi auxdis vocxon dirantan al mi:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu.
11:8b.ACT.011.008 Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon.
11:9b.ACT.011.009 Sed vocxo respondis al mi la duan fojon el la cxielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
11:10b.ACT.011.010 CXi tio farigxis trifoje, kaj cxio estis retirata en la cxielon.
11:11b.ACT.011.011 Kaj jen antaux la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi.
11:12b.ACT.011.012 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro;
11:13b.ACT.011.013 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro,
11:14b.ACT.011.014 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos.
11:15b.ACT.011.015 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.
11:16b.ACT.011.016 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito.
11:17b.ACT.011.017 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio?
11:18b.ACT.011.018 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
11:19b.ACT.011.019 Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
11:20b.ACT.011.020 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antiohxian, parolis al la Grekoj ankaux, predikante la Sinjoron Jesuo.
11:21b.ACT.011.021 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro.
11:22b.ACT.011.022 Kaj la raporto pri tio estis auxdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason gxis Antiohxia;
11:23b.ACT.011.023 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
11:24b.ACT.011.024 cxar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldonigxis al la Sinjoro.
11:25b.ACT.011.025 Kaj li iris al Tarso, por sercxi Sauxlon;
11:26b.ACT.011.026 kaj trovinte, li kondukis lin al Antiohxia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antiohxia la discxiploj unue nomigxis Kristanoj.
11:27b.ACT.011.027 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojagxis al Antiohxia.
11:28b.ACT.011.028 Kaj starigxis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klauxdio.
11:29b.ACT.011.029 Kaj la discxiploj decidis, ke cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en Judujo;
11:30b.ACT.011.030 tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.
12
12:1b.ACT.012.001 Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj.
12:2b.ACT.012.002 Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano.
12:3b.ACT.012.003 Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.
12:4b.ACT.012.004 Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
12:5b.ACT.012.005 Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed pregxo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.
12:6b.ACT.012.006 Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon.
12:7b.ACT.012.007 Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.
12:8b.ACT.012.008 Kaj la angxelo diris al li:Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li:JXetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu min.
12:9b.ACT.012.009 Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas vizion.
12:10b.ACT.012.010 Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li.
12:11b.ACT.012.011 Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.
12:12b.ACT.012.012 Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj.
12:13b.ACT.012.013 Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por auxskulti,
12:14b.ACT.012.014 kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego.
12:15b.ACT.012.015 Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo.
12:16b.ACT.012.016 Sed Petro dauxrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.
12:17b.ACT.012.017 Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris:Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.
12:18b.ACT.012.018 Kaj kiam tagigxis, farigxis inter la soldatoj ne malgranda ekscitigxo, kio farigxis kun Petro.
12:19b.ACT.012.019 Kaj Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
12:20b.ACT.012.020 Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata de la lando de la regxo.
12:21b.ACT.012.021 Kaj en difinita tago Herodo, vestita en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili.
12:22b.ACT.012.022 Kaj la popolo kriis:GXi estas vocxo de dio, kaj ne de homo.
12:23b.ACT.012.023 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.
12:24b.ACT.012.024 Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandigxis.
12:25b.ACT.012.025 Kaj Barnabas kaj Sauxlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.
13
13:1b.ACT.013.001 Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo.
13:2b.ACT.013.002 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
13:3b.ACT.013.003 Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
13:4b.ACT.013.004 Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro.
13:5b.ACT.013.005 Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.
13:6b.ACT.013.006 Kaj trairinte la tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo,
13:7b.ACT.013.007 kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio.
13:8b.ACT.013.008 Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.
13:9b.ACT.013.009 Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin,
13:10b.ACT.013.010 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
13:11b.ACT.013.011 Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn.
13:12b.ACT.013.012 Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
13:13b.ACT.013.013 Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.
13:14b.ACT.013.014 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis.
13:15b.ACT.013.015 Kaj post la legado de la legxo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante:Fratoj, se estas cxe vi vorto de admono por la popolo, parolu.
13:16b.ACT.013.016 Kaj Pauxlo, starigxinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, auxskultu.
13:17b.ACT.013.017 La Dio de cxi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.
13:18b.ACT.013.018 Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.
13:19b.ACT.013.019 Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por cxirkaux kvarcent kvindek jaroj;
13:20b.ACT.013.020 kaj post tio Li donis jugxistojn gxis la profeto Samuel.
13:21b.ACT.013.021 Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
13:22b.ACT.013.022 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
13:23b.ACT.013.023 El lia idaro Dio laux promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
13:24b.ACT.013.024 kiam Johano jam predikis antaux lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
13:25b.ACT.013.025 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris:Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
13:26b.ACT.013.026 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de cxi tiu savo.
13:27b.ACT.013.027 CXar la logxantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la vocxojn de la profetoj cxiusabate legatajn.
13:28b.ACT.013.028 Kaj trovinte en li nenian kauxzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
13:29b.ACT.013.029 Kaj plenuminte cxion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignajxo kaj metis lin en tombon.
13:30b.ACT.013.030 Sed Dio levis lin el la mortintoj;
13:31b.ACT.013.031 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj cxe la popolo.
13:32b.ACT.013.032 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
13:33b.ACT.013.033 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis.
13:34b.ACT.013.034 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkorajxojn de David.
13:35b.ACT.013.035 CXar li ankaux diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
13:36b.ACT.013.036 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron;
13:37b.ACT.013.037 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.
13:38b.ACT.013.038 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per cxi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;
13:39b.ACT.013.039 kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo.
13:40b.ACT.013.040 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:
13:41b.ACT.013.041 Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, CXar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
13:42b.ACT.013.042 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke cxi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.
13:43b.ACT.013.043 Kaj kiam la sinagogo disigxis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Pauxlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urgxe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
13:44b.ACT.013.044 En la sekvanta sabato preskaux la tuta urbo kolektigxis, por auxdi la vorton de Dio.
13:45b.ACT.013.045 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj blasfemis.
13:46b.ACT.013.046 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.
13:47b.ACT.013.047 CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero.
13:48b.ACT.013.048 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
13:49b.ACT.013.049 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono.
13:50b.ACT.013.050 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
13:51b.ACT.013.051 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al Ikonio.
13:52b.ACT.013.052 Kaj la discxiploj plenigxis de gxojo kaj de la Sankta Spirito.
14
14:1b.ACT.014.001 Kaj en Ikonio ili ambaux eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis.
14:2b.ACT.014.002 Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraux la fratoj.
14:3b.ACT.014.003 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj farigxu per iliaj manoj.
14:4b.ACT.014.004 Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.
14:5b.ACT.014.005 Kaj kiam farigxis atenco de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj sxtonmortigi ilin,
14:6b.ACT.014.006 sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon;
14:7b.ACT.014.007 kaj tie ili proklamis la evangelion.
14:8b.ACT.014.008 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris.
14:9b.ACT.014.009 Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita,
14:10b.ACT.014.010 diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris.
14:11b.ACT.014.011 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris, levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo:La dioj en homa formo malsupreniris al ni.
14:12b.ACT.014.012 Kaj Barnabason ili nomis Zeuxs, kaj Pauxlon Hermes, cxar cxi tiu estis la cxefa parolanto.
14:13b.ACT.014.013 Kaj la pastro de la Zeuxs, kiu estis antaux la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj.
14:14b.ACT.014.014 Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas, auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la amason, kriante,
14:15b.ACT.014.015 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;
14:16b.ACT.014.016 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn.
14:17b.ACT.014.017 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.
14:18b.ACT.014.018 Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili.
14:19b.ACT.014.019 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.
14:20b.ACT.014.020 Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.
14:21b.ACT.014.021 Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia,
14:22b.ACT.014.022 firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.
14:23b.ACT.014.023 Kaj elektinte presbiterojn por ili en cxiu eklezio, kaj pregxinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.
14:24b.ACT.014.024 Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion.
14:25b.ACT.014.025 Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia;
14:26b.ACT.014.026 kaj de tie ili sxipiris al Antiohxia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis.
14:27b.ACT.014.027 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.
14:28b.ACT.014.028 Kaj ili restis kelkan tempon kun la discxiploj.
15
15:1b.ACT.015.001 Kaj iuj homoj vojagxis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:Se vi ne cirkumcidigxos laux la moro de Moseo, vi ne povas savigxi.
15:2b.ACT.015.002 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.
15:3b.ACT.015.003 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj.
15:4b.ACT.015.004 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili.
15:5b.ACT.015.005 Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo.
15:6b.ACT.015.006 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.
15:7b.ACT.015.007 Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
15:8b.ACT.015.008 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
15:9b.ACT.015.009 kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.
15:10b.ACT.015.010 Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?
15:11b.ACT.015.011 Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.
15:12b.ACT.015.012 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la nacianoj per ili.
15:13b.ACT.015.013 Kaj kiam ili cxesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, auxskultu min;
15:14b.ACT.015.014 Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.
15:15b.ACT.015.015 Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:
15:16b.ACT.015.016 Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitajxojn, Kaj Mi rekonstruos gxin;
15:17b.ACT.015.017 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,
15:18b.ACT.015.018 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.
15:19b.ACT.015.019 Tial mi decidas, ke ni ne gxenu tiujn el la nacianoj, kiuj turnigxas al Dio;
15:20b.ACT.015.020 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango.
15:21b.ACT.015.021 CXar de post antikvaj generacioj Moseo havas en cxiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj cxiusabate.
15:22b.ACT.015.022 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;
15:23b.ACT.015.023 kaj ili sendis per ili la jenan leteron:La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antiohxia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:
15:24b.ACT.015.024 CXar ni auxdis, ke iuj el ni gxenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,
15:25b.ACT.015.025 sxajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Pauxlo,
15:26b.ACT.015.026 homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
15:27b.ACT.015.027 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaux mem busxe diros tion saman.
15:28b.ACT.015.028 CXar al la Sankta Spirito kaj al ni sxajnis bone meti sur vin nenian alian sxargxon, krom la jenaj necesaj aferoj:
15:29b.ACT.015.029 ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio, vi bone agos. Adiaux!
15:30b.ACT.015.030 Ili do, forsendite, iris al Antiohxia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.
15:31b.ACT.015.031 Kaj leginte gxin, ili gxojis pro la konsolo.
15:32b.ACT.015.032 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaux mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.
15:33b.ACT.015.033 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
15:34b.ACT.015.034 (Tamen placxis al Silas tie restadi.)
15:35b.ACT.015.035 Sed Pauxlo kaj Barnabas restis en Antiohxia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.
15:36b.ACT.015.036 Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
15:37b.ACT.015.037 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
15:38b.ACT.015.038 Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.
15:39b.ACT.015.039 Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro;
15:40b.ACT.015.040 sed Pauxlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
15:41b.ACT.015.041 Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.
16
16:1b.ACT.016.001 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
16:2b.ACT.016.002 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
16:3b.ACT.016.003 Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
16:4b.ACT.016.004 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
16:5b.ACT.016.005 Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis lauxnombre cxiutage.
16:6b.ACT.016.006 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
16:7b.ACT.016.007 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
16:8b.ACT.016.008 kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.
16:9b.ACT.016.009 Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.
16:10b.ACT.016.010 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.
16:11b.ACT.016.011 Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis;
16:12b.ACT.016.012 kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj.
16:13b.ACT.016.013 Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por pregxado; kaj ni sidigxis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj.
16:14b.ACT.016.014 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo.
16:15b.ACT.016.015 Kaj kiam sxi estis baptita, kun sia familio, sxi nin petegis, dirante:Se vi jugxas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj logxu en mia domo. Kaj sxi devigis nin.
16:16b.ACT.016.016 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.
16:17b.ACT.016.017 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
16:18b.ACT.016.018 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.
16:19b.ACT.016.019 Sed sxiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Pauxlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj,
16:20b.ACT.016.020 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris:CXi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,
16:21b.ACT.016.021 kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.
16:22b.ACT.016.022 Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.
16:23b.ACT.016.023 Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili jxetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;
16:24b.ACT.016.024 kaj li, ricevinte tiun ordonon, jxetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.
16:25b.ACT.016.025 Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin;
16:26b.ACT.016.026 kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj malfermigxis, kaj cxies katenoj falis.
16:27b.ACT.016.027 Kaj la malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris.
16:28b.ACT.016.028 Sed Pauxlo vokis per lauxta vocxo, dirante:Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj estas cxi tie.
16:29b.ACT.016.029 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas,
16:30b.ACT.016.030 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?
16:31b.ACT.016.031 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
16:32b.ACT.016.032 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo.
16:33b.ACT.016.033 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj.
16:34b.ACT.016.034 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
16:35b.ACT.016.035 Sed kiam tagigxis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:Forliberigu tiujn homojn.
16:36b.ACT.016.036 Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Pauxlo:La urbestroj jxus sendis, por ke vi forliberigxu; tial nun elvenu kaj foriru pace.
16:37b.ACT.016.037 Sed Pauxlo diris al ili:Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin jxetis en malliberejon; kaj cxu ili nun eljxetas nin kasxe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.
16:38b.ACT.016.038 Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj cxi tiuj timis, auxdante, ke ili estas Romanoj;
16:39b.ACT.016.039 kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.
16:40b.ACT.016.040 Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.
17
17:1b.ACT.017.001 Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;
17:2b.ACT.017.002 kaj laux sia kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,
17:3b.ACT.017.003 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj relevigxi el la mortintoj, kaj dirante:CXi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
17:4b.ACT.017.004 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortigxis kun Pauxlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la cxefaj virinoj ne malmultaj.
17:5b.ACT.017.005 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.
17:6b.ACT.017.006 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaux la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;
17:7b.ACT.017.007 ilin Jason akceptis; kaj ili cxiuj agas kontraux la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia regxo, Jesuo.
17:8b.ACT.017.008 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion auxdis.
17:9b.ACT.017.009 Kaj cxi tiuj, ricevinte garantiajxon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.
17:10b.ACT.017.010 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.
17:11b.ACT.017.011 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.
17:12b.ACT.017.012 Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj.
17:13b.ACT.017.013 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.
17:14b.ACT.017.014 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux tie.
17:15b.ACT.017.015 Kaj la gvidantoj de Pauxlo kondukis lin gxis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.
17:16b.ACT.017.016 Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.
17:17b.ACT.017.017 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo cxiutage kun la renkontitoj.
17:18b.ACT.017.018 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.
17:19b.ACT.017.019 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante:CXu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
17:20b.ACT.017.020 CXar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.
17:21b.ACT.017.021 (CXiuj Atenanoj kaj la tie logxantaj fremduloj pasigadis la tempon cxe nenio alia, krom diri aux auxdi ion plej novan.)
17:22b.ACT.017.022 Kaj Pauxlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas cxiurilate tro servemaj al diajxoj.
17:23b.ACT.017.023 CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.
17:24b.ACT.017.024 La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj;
17:25b.ACT.017.025 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion;
17:26b.ACT.017.026 kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj;
17:27b.ACT.017.027 por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni;
17:28b.ACT.017.028 cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj poetoj diris:CXar ni estas ankaux Lia idaro.
17:29b.ACT.017.029 Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono, gravurajxo de homa arto kaj imagado.
17:30b.ACT.017.030 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu;
17:31b.ACT.017.031 tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.
17:32b.ACT.017.032 Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni auxskultos vin denove pri tio.
17:33b.ACT.017.033 Kaj tiel Pauxlo eliris el inter ili.
17:34b.ACT.017.034 Sed iuj viroj aligxis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.
18
18:1b.ACT.018.001 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.
18:2b.ACT.018.002 Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laux gento, antaux ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, cxar Klauxdio jam ordonis, ke cxiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili;
18:3b.ACT.018.003 kaj, cxar li estis sammetiisto, li logxis cxe ili, kaj ili laboris, cxar ili estis laux metio tendofaristoj.
18:4b.ACT.018.004 Kaj li diskutadis en la sinagogo cxiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.
18:5b.ACT.018.005 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Pauxlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.
18:6b.ACT.018.006 Sed kiam ili kontrauxstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili:Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.
18:7b.ACT.018.007 Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.
18:8b.ACT.018.008 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun cxiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, auxdinte, kredis kaj baptigxis.
18:9b.ACT.018.009 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;
18:10b.ACT.018.010 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.
18:11b.ACT.018.011 Kaj li logxis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.
18:12b.ACT.018.012 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la tribunala segxo,
18:13b.ACT.018.013 dirante:Kontraux la legxo cxi tiu instigas homojn adori Dion.
18:14b.ACT.018.014 Sed kiam Pauxlo estis malfermonta la busxon, Galiono diris al la Judoj:Se vere tio estus ia maljustajxo aux malbonega kanajlajxo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;
18:15b.ACT.018.015 sed se prezentigxas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra legxo, vi mem gxin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti jugxanto.
18:16b.ACT.018.016 Kaj li forpelis ilin de la tribunala segxo.
18:17b.ACT.018.017 Kaj ili cxiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaux la tribunala segxo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.
18:18b.ACT.018.018 Kaj Pauxlo, restinte post tio ankoraux dum multe da tagoj, adiauxis la fratojn, kaj de tie sxipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, cxar li faris sanktan promeson.
18:19b.ACT.018.019 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.
18:20b.ACT.018.020 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;
18:21b.ACT.018.021 sed adiauxinte ilin, kaj dirinte:Mi denove revenos al vi, se placxos al Dio-li eksxipiris el Efeso.
18:22b.ACT.018.022 Kaj elsxipigxinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojagxis al Antiohxia.
18:23b.ACT.018.023 Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis lauxvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante cxiujn discxiplojn.
18:24b.ACT.018.024 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
18:25b.ACT.018.025 CXi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
18:26b.ACT.018.026 kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.
18:27b.ACT.018.027 Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;
18:28b.ACT.018.028 cxar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.
19
19:1b.ACT.019.001 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Pauxlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn discxiplojn,
19:2b.ACT.019.002 li diris al ili:CXu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li:Ni ankoraux ecx ne auxdis, cxu estas Sankta Spirito.
19:3b.ACT.019.003 Kaj li diris al ili:En kion do vi baptigxis? Kaj ili diris:En la bapton de Johano.
19:4b.ACT.019.004 Kaj Pauxlo diris:Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.
19:5b.ACT.019.005 Kaj tion auxdinte, ili baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
19:6b.ACT.019.006 Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
19:7b.ACT.019.007 Kaj ili cxiuj estis cxirkaux dek du viroj.
19:8b.ACT.019.008 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la dauxro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
19:9b.ACT.019.009 Sed kiam kelkaj obstinigxis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaux la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la discxiplojn, kaj diskutis cxiutage en la lernejo de Tiranos.
19:10b.ACT.019.010 Kaj tio dauxris dum du jaroj; tiel ke cxiuj logxantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, auxdis la vorton de la Sinjoro.
19:11b.ACT.019.011 Kaj Dio faris per la manoj de Pauxlo eksterordinarajn miraklojn;
19:12b.ACT.019.012 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.
19:13b.ACT.019.013 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas.
19:14b.ACT.019.014 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris.
19:15b.ACT.019.015 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi?
19:16b.ACT.019.016 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
19:17b.ACT.019.017 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.
19:18b.ACT.019.018 Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.
19:19b.ACT.019.019 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin kvindek miloj da moneroj argxentaj.
19:20b.ACT.019.020 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
19:21b.ACT.019.021 Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux vidi Romon.
19:22b.ACT.019.022 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
19:23b.ACT.019.023 Kaj cxirkaux tiu tempo levigxis ne malgranda ekscitigxo pri la Vojo.
19:24b.ACT.019.024 CXar unu viro, nomata Demetrio, argxentajxisto, kiu faradis argxentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
19:25b.ACT.019.025 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris:Ho viroj, vi scias, ke per cxi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
19:26b.ACT.019.026 Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
19:27b.ACT.019.027 kaj estas dangxero, ne sole ke cxi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaux ke la templo de la granda diino Artemis estos malsxatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.
19:28b.ACT.019.028 Auxdinte tion, ili plenigxis de kolero, kaj ekkriis, dirante:Granda estas Artemis de la Efesanoj.
19:29b.ACT.019.029 Kaj la urbo plenigxis de tumulto; kaj oni kure kolektigxis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarhxon, Makedonojn, kunvojagxantojn de Pauxlo.
19:30b.ACT.019.030 Kaj kiam Pauxlo volis eniri antaux la popolon, la discxiploj tion ne permesis al li.
19:31b.ACT.019.031 Kaj ankaux kelkaj el la cxefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron.
19:32b.ACT.019.032 Kriadis ili do diverse ion kaj alion, cxar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.
19:33b.ACT.019.033 Kaj el la homamaso ili elpasxigis Aleksandron, kiun la Judoj pusxis antauxen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaux la popolo.
19:34b.ACT.019.034 Sed sciigxinte, ke li estas Judo, cxiuj unuvocxe en la dauxro de cxirkaux du horoj kriadis:Granda estas Artemis de la Efesanoj!
19:35b.ACT.019.035 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris:Ho Efesanoj, cxu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elcxiela falintajxo?
19:36b.ACT.019.036 CXar tio do ne estas kontrauxdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.
19:37b.ACT.019.037 CXar vi alkondukis cxi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.
19:38b.ACT.019.038 Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraux iu, la jugxejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraux alia.
19:39b.ACT.019.039 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidigxos en la lauxlegxa kunveno.
19:40b.ACT.019.040 CXar estas dangxero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiauxan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate gxin, ni ne povos pravigi cxi tiun homamasigxon.
19:41b.ACT.019.041 Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.
20
20:1b.ACT.020.001 Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.
20:2b.ACT.020.002 Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.
20:3b.ACT.020.003 Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.
20:4b.ACT.020.004 Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj.
20:5b.ACT.020.005 Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas.
20:6b.ACT.020.006 Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
20:7b.ACT.020.007 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.
20:8b.ACT.020.008 Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis.
20:9b.ACT.020.009 Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis levita malviva.
20:10b.ACT.020.010 Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li.
20:11b.ACT.020.011 Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la tagigxo, fine li foriris.
20:12b.ACT.020.012 Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoligxis.
20:13b.ACT.020.013 Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri.
20:14b.ACT.020.014 Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis lin, kaj venis al Mitilene.
20:15b.ACT.020.015 Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraux HXios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
20:16b.ACT.020.016 CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
20:17b.ACT.020.017 Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.
20:18b.ACT.020.018 Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,
20:19b.ACT.020.019 servante la Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;
20:20b.ACT.020.020 kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,
20:21b.ACT.020.021 ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.
20:22b.ACT.020.022 Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,
20:23b.ACT.020.023 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.
20:24b.ACT.020.024 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
20:25b.ACT.020.025 Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon.
20:26b.ACT.020.026 Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj.
20:27b.ACT.020.027 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.
20:28b.ACT.020.028 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.
20:29b.ACT.020.029 Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;
20:30b.ACT.020.030 kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la discxiplojn.
20:31b.ACT.020.031 Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj.
20:32b.ACT.020.032 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj.
20:33b.ACT.020.033 Mi ne deziras ies argxenton, nek oron, nek vestaron.
20:34b.ACT.020.034 Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.
20:35b.ACT.020.035 En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.
20:36b.ACT.020.036 Kaj tiel dirinte, li genuigxis, kaj pregxis kun ili cxiuj.
20:37b.ACT.020.037 Kaj cxiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin kisis,
20:38b.ACT.020.038 malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.
21
21:1b.ACT.021.001 Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;
21:2b.ACT.021.002 kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis.
21:3b.ACT.021.003 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi.
21:4b.ACT.021.004 Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon.
21:5b.ACT.021.005 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;
21:6b.ACT.021.006 kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.
21:7b.ACT.021.007 Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
21:8b.ACT.021.008 Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis cxe li.
21:9b.ACT.021.009 CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.
21:10b.ACT.021.010 Kaj dum ni restis tie ankoraux dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el Judujo.
21:11b.ACT.021.011 Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
21:12b.ACT.021.012 Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
21:13b.ACT.021.013 Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
21:14b.ACT.021.014 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.
21:15b.ACT.021.015 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj supreniris al Jerusalem.
21:16b.ACT.021.016 Kaj iris ankaux kun ni kelkaj el la discxiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan discxiplon, cxe kiu ni devis logxadi.
21:17b.ACT.021.017 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje akceptis.
21:18b.ACT.021.018 Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.
21:19b.ACT.021.019 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
21:20b.ACT.021.020 Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo;
21:21b.ACT.021.021 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
21:22b.ACT.021.022 Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis.
21:23b.ACT.021.023 Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
21:24b.ACT.021.024 prenu cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde, observante la legxon.
21:25b.ACT.021.025 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco.
21:26b.ACT.021.026 Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.
21:27b.ACT.021.027 Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,
21:28b.ACT.021.028 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon.
21:29b.ACT.021.029 CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon.
21:30b.ACT.021.030 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.
21:31b.ACT.021.031 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.
21:32b.ACT.021.032 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj, vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon.
21:33b.ACT.021.033 Tiam la cxefkapitano alproksimigxis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris.
21:34b.ACT.021.034 Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la gxuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikajxon.
21:35b.ACT.021.035 Kaj kiam li venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;
21:36b.ACT.021.036 cxar la multego de la popolo sekvis, kriante:Forigu lin!
21:37b.ACT.021.037 Kaj Pauxlo, jam enkondukota en la fortikajxon, diris al la cxefkapitano:CXu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris:CXu vi scias la Grekan lingvon?
21:38b.ACT.021.038 CXu vi ne estas la Egipto, kiu antaux kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
21:39b.ACT.021.039 Sed Pauxlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.
21:40b.ACT.021.040 Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:
22
22:1b.ACT.022.001 Fratoj kaj patroj, auxskultu la pledon, kiun mi faras nun antaux vi.
22:2b.ACT.022.002 Kaj kiam ili auxdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentigxis; kaj li diris:
22:3b.ACT.022.003 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux.
22:4b.ACT.022.004 Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
22:5b.ACT.022.005 Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.
22:6b.ACT.022.006 Kaj dum mi vojagxis kaj alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la cxielo granda lumo cxirkaux mi.
22:7b.ACT.022.007 Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
22:8b.ACT.022.008 Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
22:9b.ACT.022.009 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis la vocxon de tiu, kiu parolis al mi.
22:10b.ACT.022.010 Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Levigxu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas difinita, ke vi gxin faru.
22:11b.ACT.022.011 Kaj, cxar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.
22:12b.ACT.022.012 Kaj unu Ananias, piulo laux la legxo, bone atestata de cxiuj Judoj tie logxantaj,
22:13b.ACT.022.013 venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi:Frato Sauxlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
22:14b.ACT.022.014 Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo.
22:15b.ACT.022.015 CXar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi vidis kaj auxdis.
22:16b.ACT.022.016 Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
22:17b.ACT.022.017 Kaj reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en ekstazo,
22:18b.ACT.022.018 kaj mi vidis lin dirantan al mi:Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, cxar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
22:19b.ACT.022.019 Kaj mi diris:Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en cxiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
22:20b.ACT.022.020 kaj kiam estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
22:21b.ACT.022.021 Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
22:22b.ACT.022.022 Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu.
22:23b.ACT.022.023 Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj jxetis polvon en la aeron,
22:24b.ACT.022.024 la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.
22:25b.ACT.022.025 Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan?
22:26b.ACT.022.026 Kaj kiam la centestro tion auxdis, li iris al la cxefkapitano kaj raportis, dirante:Kion vi celas fari? cxar cxi tiu viro estas Romano.
22:27b.ACT.022.027 Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes.
22:28b.ACT.022.028 Kaj la cxefkapitano respondis:Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Pauxlo respondis:Sed mi naskigxis tia.
22:29b.ACT.022.029 Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
22:30b.ACT.022.030 Sed en la sekvanta tago, cxar li volis certigxi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Pauxlon malsupren, kaj starigis lin antaux ili.
23
23:1b.ACT.023.001 Kaj Pauxlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaux Dio laux tute bona konscienco gxis la nuna tago.
23:2b.ACT.023.002 Kaj la cxefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian busxon.
23:3b.ACT.023.003 Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu?
23:4b.ACT.023.004 Kaj la apudstarantoj diris:CXu vi insultas la cxefpastron de Dio?
23:5b.ACT.023.005 Kaj Pauxlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas cxefpastro; cxar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.
23:6b.ACT.023.006 Sed kiam Pauxlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata.
23:7b.ACT.023.007 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis.
23:8b.ACT.023.008 CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux.
23:9b.ACT.023.009 Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo?
23:10b.ACT.023.010 Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.
23:11b.ACT.023.011 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.
23:12b.ACT.023.012 Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon.
23:13b.ACT.023.013 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj.
23:14b.ACT.023.014 Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.
23:15b.ACT.023.015 Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.
23:16b.ACT.023.016 Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon.
23:17b.ACT.023.017 Kaj Pauxlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku cxi tiun junulon al la cxefkapitano, cxar li havas ion por diri al li.
23:18b.ACT.023.018 Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
23:19b.ACT.023.019 Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
23:20b.ACT.023.020 Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Pauxlon malsupren morgaux en la sinedrion, kvazaux ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
23:21b.ACT.023.021 Sed ne konsentu al ili, cxar embuskas kontraux li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena jxuro sin ligis nek mangxi nek trinki, gxis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
23:22b.ACT.023.022 Tiam la cxefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri cxi tio.
23:23b.ACT.023.023 Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru gxis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;
23:24b.ACT.023.024 kaj provizu bestojn, por sidigi Pauxlon kaj konduki lin sendangxere al Felikso, la provincestro.
23:25b.ACT.023.025 Kaj li skribis leteron laux jena formo:
23:26b.ACT.023.026 Klauxdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.
23:27b.ACT.023.027 CXi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciigxinte, ke li estas Romano.
23:28b.ACT.023.028 Kaj dezirante scii la kauxzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion;
23:29b.ACT.023.029 kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia legxo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aux katenojn.
23:30b.ACT.023.030 Kaj cxar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraux la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaux, ke liaj akuzantoj atestu kontraux li antaux vi.
23:31b.ACT.023.031 Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Pauxlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris.
23:32b.ACT.023.032 Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikajxo;
23:33b.ACT.023.033 sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaux Pauxlon antaux lin.
23:34b.ACT.023.034 Kaj kiam li gxin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciigxis, ke li estas el Kilikio,
23:35b.ACT.023.035 li diris:Mi auxskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaux cxeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.
24
24:1b.ACT.024.001 Kaj post kvin tagoj la cxefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliagxuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaux la provincestro kontraux Pauxlo.
24:2b.ACT.024.002 Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco,
24:3b.ACT.024.003 ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
24:4b.ACT.024.004 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco.
24:5b.ACT.024.005 CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;
24:6b.ACT.024.006 li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.
24:7b.ACT.024.007 Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
24:8b.ACT.024.008 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.
24:9b.ACT.024.009 Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.
24:10b.ACT.024.010 Tiam Pauxlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas jugxisto por cxi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
24:11b.ACT.024.011 cxar vi povas certigxi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorklinigxi;
24:12b.ACT.024.012 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.
24:13b.ACT.024.013 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.
24:14b.ACT.024.014 Sed mi konfesas al vi jenon:ke laux tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante cxion, kio estas laux la legxo, kaj cxion skribitan en la profetoj;
24:15b.ACT.024.015 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaux akceptas, ke estos iam relevigxo de la justuloj kaj de la maljustuloj.
24:16b.ACT.024.016 En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj.
24:17b.ACT.024.017 Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn;
24:18b.ACT.024.018 cxe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed cxeestis iuj Judoj el Azio,
24:19b.ACT.024.019 kiuj devus esti cxi tie antaux vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraux mi.
24:20b.ACT.024.020 Alie cxi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaux la sinedrio,
24:21b.ACT.024.021 krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili:Pri la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata de vi hodiaux.
24:22b.ACT.024.022 Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris:Kiam alvenos la cxefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon.
24:23b.ACT.024.023 Kaj li ordonis al la centestro gardi Pauxlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.
24:24b.ACT.024.024 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Pauxlon kaj auxskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo.
24:25b.ACT.024.025 Kaj dum Pauxlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la jugxo estonta, Felikso timigxis, kaj respondis:La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi.
24:26b.ACT.024.026 Li ankaux esperis, ke mono estos donita de Pauxlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Pauxlon kaj interparoladis kun li.
24:27b.ACT.024.027 Sed post du jaroj Felikso estis anstatauxita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, lasis Pauxlon ligita.
25
25:1b.ACT.025.001 Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
25:2b.ACT.025.002 Kaj la cxefpastro kaj la cxefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraux Pauxlo, kaj lin instigis,
25:3b.ACT.025.003 petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.
25:4b.ACT.025.004 Tamen Festo respondis, ke Pauxlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaux iros tien.
25:5b.ACT.025.005 Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.
25:6b.ACT.025.006 Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aux dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidigxis sur la tribunala segxo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Pauxlon.
25:7b.ACT.025.007 Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris cxirkauxe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;
25:8b.ACT.025.008 tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis.
25:9b.ACT.025.009 Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj?
25:10b.ACT.025.010 Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias.
25:11b.ACT.025.011 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.
25:12b.ACT.025.012 Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis:Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.
25:13b.ACT.025.013 Kaj post paso de kelke da tagoj, la regxo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.
25:14b.ACT.025.014 Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la regxo la aferon de Pauxlo, dirante:Felikso lasis katenita unu viron,
25:15b.ACT.025.015 pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la cxefpastro kaj pliagxuloj de la Judoj sciigis min, postulante jugxon kontraux li.
25:16b.ACT.025.016 Al ili mi respondis, ke cxe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaux ol la akuzito havos la akuzantojn vizagxon kontraux vizagxo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.
25:17b.ACT.025.017 Kiam do ili kunvenis cxi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidigxis sur la tribunala segxo kaj ordonis alkonduki la viron.
25:18b.ACT.025.018 La akuzantoj, starigxinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,
25:19b.ACT.025.019 sed havis kelkajn demandojn kontraux li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Pauxlo asertis, ke li vivas.
25:20b.ACT.025.020 Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, cxu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti jugxata koncerne tiun aferon.
25:21b.ACT.025.021 Sed kiam Pauxlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Mosxto, mi ordonis gardi lin, gxis mi povos lin sendi al Cezaro.
25:22b.ACT.025.022 Kaj Agripo diris al Festo:Volonte ankaux mi auxskultus tiun viron. Morgaux, li diris, vi lin auxskultos.
25:23b.ACT.025.023 Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la auxditorion kun la cxefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Pauxlon.
25:24b.ACT.025.024 Kaj Festo diris:Regxo Agripo, kaj cxiuj viroj, kiuj cxeestas kun ni, vi vidas cxi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaux cxi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
25:25b.ACT.025.025 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj cxar li mem apelaciis al lia Imperiestra Mosxto, mi decidis sendi lin.
25:26b.ACT.025.026 Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaux vin cxiujn, kaj precipe antaux vin, regxo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
25:27b.ACT.025.027 CXar sxajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraux li metitajn.
26
26:1b.ACT.026.001 Kaj Agripo diris al Pauxlo:Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Pauxlo, etendinte sian manon, responde pledis:
26:2b.ACT.026.002 Mi min trovas felicxa, regxo Agripo, ke mi respondos antaux vi hodiaux rilate cxion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;
26:3b.ACT.026.003 precipe cxar vi estas klera pri cxiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas cxe la Judoj; tial mi petegas vin auxskulti min pacience.
26:4b.ACT.026.004 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, cxiuj Judoj scias,
26:5b.ACT.026.005 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.
26:6b.ACT.026.006 Kaj nun mi staras cxi tie jugxota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,
26:7b.ACT.026.007 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho regxo!
26:8b.ACT.026.008 Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
26:9b.ACT.026.009 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraux la nomo de Jesuo, la Nazaretano.
26:10b.ACT.026.010 Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis.
26:11b.ACT.026.011 Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.
26:12b.ACT.026.012 Por tiaj celoj vojagxante al Damasko kun auxtoritato kaj komisio de la cxefpastroj,
26:13b.ACT.026.013 mi vidis tagmeze, ho regxo, sur la vojo lumon el la cxielo, superantan la helecon de la suno, brilantan cxirkaux mi kaj miaj kunvojagxantoj.
26:14b.ACT.026.014 Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj.
26:15b.ACT.026.015 Kaj mi diris:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.
26:16b.ACT.026.016 Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi;
26:17b.ACT.026.017 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas,
26:18b.ACT.026.018 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.
26:19b.ACT.026.019 Tial, ho regxo Agripo, mi ne igxis malobeema al la cxiela vizio;
26:20b.ACT.026.020 sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaux al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.
26:21b.ACT.026.021 Pro cxi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.
26:22b.ACT.026.022 Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras gxis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:
26:23b.ACT.026.023 ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.
26:24b.ACT.026.024 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.
26:25b.ACT.026.025 Sed Pauxlo diris:Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkasxe parolas vortojn de vero kaj prudento.
26:26b.ACT.026.026 CXar tiujn aferojn tre bone scias la regxo, al kiu mi parolas maltime; cxar mi konvinkigxis, ke nenio el cxi tio estas kasxita for de li, cxar cxi tio ne estas farita en angulo.
26:27b.ACT.026.027 Regxo Agripo, cxu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas.
26:28b.ACT.026.028 Kaj Agripo diris al Pauxlo:En mallonga tempo vi konvinkos min farigxi Kristano.
26:29b.ACT.026.029 Kaj Pauxlo diris:Mi volus pregxi al Dio, ke, cxu en mallonga aux en longa, ne nur vi, sed ankaux cxiuj, kiuj auxskultas min hodiaux, farigxu tiaj, kia mi estas, krom cxi tiuj katenoj.
26:30b.ACT.026.030 Kaj starigxis la regxo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;
26:31b.ACT.026.031 kaj apartigxinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aux katenojn.
26:32b.ACT.026.032 Kaj Agripo diris al Festo:Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.
27
27:1b.ACT.027.001 Kaj kiam estis decidite, ke ni sxipiru al Italujo, oni transdonis Pauxlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Auxgusta kohorto.
27:2b.ACT.027.002 Kaj enirinte en sxipon el Adramitio, veturontan al la lokoj cxe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarhxon, Makedonon el Tesaloniko.
27:3b.ACT.027.003 Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Pauxlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refresxigxi.
27:4b.ACT.027.004 Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la sxirmo de Kipro, cxar la ventoj estis kontrauxaj.
27:5b.ACT.027.005 Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.
27:6b.ACT.027.006 Kaj la centestro, trovinte tie sxipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en gxin.
27:7b.ACT.027.007 Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (cxar la vento ne permesis al ni atingi gxin), ni veturis sub la sxirmo de Kreto, apud Salmone;
27:8b.ACT.027.008 kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.
27:9b.ACT.027.009 Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojagxo jam farigxis dangxera, cxar jam pasis la Fasto, Pauxlo avertis ilin,
27:10b.ACT.027.010 dirante al ili:Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojagxo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la sxargxo kaj de la sxipo, sed ankaux de niaj vivoj.
27:11b.ACT.027.011 Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la sxipo, ol la parolon de Pauxlo.
27:12b.ACT.027.012 Kaj cxar la haveno ne estis suficxe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis sxipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.
27:13b.ACT.027.013 Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime.
27:14b.ACT.027.014 Sed post mallonga tempo atakis nin el gxi uragana vento, kiu estas nomata Euxrakilo;
27:15b.ACT.027.015 kaj kiam la sxipo estis kaptita kaj ne povis kontrauxstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.
27:16b.ACT.027.016 Kaj kurinte sub la sxirma flanko de insuleto, nomata Kauxda, ni kun granda klopodo apenaux povis savi la boaton;
27:17b.ACT.027.017 kaj suprenlevinte gxin, oni uzis helpilojn, por subzoni la sxipon; kaj timante, ke ni estos jxetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.
27:18b.ACT.027.018 Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis eljxetadon;
27:19b.ACT.027.019 kaj la trian tagon oni eljxetis per siaj propraj manoj la ekipajxon de la sxipo.
27:20b.ACT.027.020 Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda cxirkauxis nin, fine cxia espero pri nia savo estis forprenita.
27:21b.ACT.027.021 Kaj kiam ili jam de longe nenion mangxis, Pauxlo, starigxinte meze de ili, diris:Ho viroj, vi devis auxskulti min, kaj ne sxipiri el Kreto, kaj ne suferi cxi tiun difekton kaj perdon.
27:22b.ACT.027.022 Kaj nun mi admonas vin esti kuragxaj; cxar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la sxipo.
27:23b.ACT.027.023 CXar en tiu nokto staris apud mi angxelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas,
27:24b.ACT.027.024 dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi.
27:25b.ACT.027.025 Tial, viroj, kuragxu; cxar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.
27:26b.ACT.027.026 Tamen ni devas esti jxetitaj sur ian insulon.
27:27b.ACT.027.027 Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis cxirkauxpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis cxirkaux noktomezo, ke ili alproksimigxas al ia lando;
27:28b.ACT.027.028 kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn.
27:29b.ACT.027.029 Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili jxetis kvar ankrojn el la sxiplmalantauxo, kaj pregxis, ke tagigxu.
27:30b.ACT.027.030 Kaj kiam la maristoj sercxis rimedon forkuri el la sxipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antauxo,
27:31b.ACT.027.031 Pauxlo diris al la centestro kaj la soldatoj:Se cxi tiuj ne restos en la sxipo, vi ne povas savigxi.
27:32b.ACT.027.032 Tiam la soldatoj detrancxis la sxnurojn de la boato, kaj lasis gxin defali.
27:33b.ACT.027.033 Sed gxis venis la tagigxo, Pauxlo petis cxiujn, ke ili prenu iom da nutrajxo, kaj li diris:La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi dauxre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
27:34b.ACT.027.034 Tial mi petas vin preni nutrajxon, cxar cxi tio koncernas vian savon; cxar ecx unu haro ne pereos el la kapo al vi cxiuj.
27:35b.ACT.027.035 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.
27:36b.ACT.027.036 Tiam ili cxiuj kuragxigxis, kaj ankaux mem prenis nutrajxon.
27:37b.ACT.027.037 Kaj ni cxiuj en la sxipo estis ducent sepdek ses animoj.
27:38b.ACT.027.038 Kaj mangxinte gxissate, ili malpezigis la sxipon, eljxetante la tritikon en la maron.
27:39b.ACT.027.039 Kaj kiam plene tagigxis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablajxo, kaj ili konsiligxis inter si, cxu ili povos surpeli sur gxin la sxipon.
27:40b.ACT.027.040 Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la sxnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antauxvelon kontraux la vento, ili sin direktis al la sablajxo.
27:41b.ACT.027.041 Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la sxipon; kaj la antauxo fiksigxis kaj restis nemovebla, sed la malantauxo rompigxis de la forto de la ondoj.
27:42b.ACT.027.042 Kaj farigxis intenco cxe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnagxu kaj forkuru.
27:43b.ACT.027.043 Sed la centestro, dezirante savi Pauxlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas nagxi, forjxetu sin unuaj kaj iru al la tero;
27:44b.ACT.027.044 kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la sxipo. Kaj tiamaniere cxiuj savigxis sur la teron.
28
28:1b.ACT.028.001 Kaj kiam ni savigxis, tiam ni sciigxis, ke la insulo estas nomata Melita.
28:2b.ACT.028.002 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; cxar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin cxiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.
28:3b.ACT.028.003 Sed kiam Pauxlo kolektis faskon da vergoj kaj metis gxin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkrocxigxis al lia mano.
28:4b.ACT.028.004 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia:Sendube cxi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li savigxis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.
28:5b.ACT.028.005 Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.
28:6b.ACT.028.006 Sed ili atendis, ke li sxvelos aux falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili sxangxis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.
28:7b.ACT.028.007 Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.
28:8b.ACT.028.008 Kaj la patro de Publio kusxis malsana de febro kaj disenterio; al li Pauxlo eniris, kaj pregxis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.
28:9b.ACT.028.009 Kaj post tiu faro, ankaux ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;
28:10b.ACT.028.010 cxi tiuj ankaux honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili sursxipigis cxion, kion ni bezonis.
28:11b.ACT.028.011 Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria, kiu travintris cxe la insulo; kaj gxia insigno estis la GXemeloj.
28:12b.ACT.028.012 Kaj albordigxinte cxe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.
28:13b.ACT.028.013 Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,
28:14b.ACT.028.014 kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti cxe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojagxis al Romo.
28:15b.ACT.028.015 Kaj de tie la fratoj, auxdinte pri ni, venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Pauxlo dankis Dion, kaj kuragxigxis.
28:16b.ACT.028.016 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato, kiu lin gardis.
28:17b.ACT.028.017 Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraux la popolo nek kontraux la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,
28:18b.ACT.028.018 kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, cxar en mi estis nenio meritanta morton.
28:19b.ACT.028.019 Sed kiam la Judoj kontrauxparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaux mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.
28:20b.ACT.028.020 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, cxar pro la espero de Izrael mi portas cxi tiun katenon.
28:21b.ACT.028.021 Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aux parolis pri vi ion malbonan.
28:22b.ACT.028.022 Sed ni deziras auxdi de vi, kion vi opinias; cxar pri tiu sekto ni scias, ke cxie oni kontrauxparolas al gxi.
28:23b.ACT.028.023 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.
28:24b.ACT.028.024 Kaj unuj kredis la parolitajxojn, kaj aliaj ne kredis.
28:25b.ACT.028.025 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,
28:26b.ACT.028.026 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
28:27b.ACT.028.027 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.
28:28b.ACT.028.028 Certigxu do al vi, ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili auxskultos.
28:29b.ACT.028.029 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.
28:30b.ACT.028.030 Kaj li logxadis tutajn du jarojn en sia propra logxejo, kaj li akceptis cxiujn, kiuj eniris al li,
28:31b.ACT.028.031 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Acts (Esperanto). Acts (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9659-B