John (Esperanto)

John (Esperanto)

Johano

1

1:1b.JOH.001.001 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.

1:2b.JOH.001.002 Tiu estis en la komenco kun Dio.

1:3b.JOH.001.003 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

1:4b.JOH.001.004 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.

1:5b.JOH.001.005 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis.

1:6b.JOH.001.006 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.

1:7b.JOH.001.007 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu.

1:8b.JOH.001.008 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.

1:9b.JOH.001.009 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon.

1:10b.JOH.001.010 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis.

1:11b.JOH.001.011 Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.

1:12b.JOH.001.012 Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,

1:13b.JOH.001.013 kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.

1:14b.JOH.001.014 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

1:15b.JOH.001.015 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.

1:16b.JOH.001.016 CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco.

1:17b.JOH.001.017 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

1:18b.JOH.001.018 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

1:19b.JOH.001.019 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas?

1:20b.JOH.001.020 Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo.

1:21b.JOH.001.021 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.

1:22b.JOH.001.022 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?

1:23b.JOH.001.023 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.

1:24b.JOH.001.024 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.

1:25b.JOH.001.025 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?

1:26b.JOH.001.026 Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,

1:27b.JOH.001.027 kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi.

1:28b.JOH.001.028 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

1:29b.JOH.001.029 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

1:30b.JOH.001.030 Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.

1:31b.JOH.001.031 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.

1:32b.JOH.001.032 Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li.

1:33b.JOH.001.033 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.

1:34b.JOH.001.034 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.

1:35b.JOH.001.035 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj;

1:36b.JOH.001.036 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio!

1:37b.JOH.001.037 Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.

1:38b.JOH.001.038 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas?

1:39b.JOH.001.039 Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo.

1:40b.JOH.001.040 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.

1:41b.JOH.001.041 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

1:42b.JOH.001.042 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

1:43b.JOH.001.043 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min.

1:44b.JOH.001.044 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.

1:45b.JOH.001.045 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.

1:46b.JOH.001.046 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.

1:47b.JOH.001.047 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

1:48b.JOH.001.048 Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.

1:49b.JOH.001.049 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael!

1:50b.JOH.001.050 Jesuo respondis kaj diris al li:CXu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol cxi tio.

1:51b.JOH.001.051 Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

2

2:1b.JOH.002.001 La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie;

2:2b.JOH.002.002 ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo.

2:3b.JOH.002.003 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.

2:4b.JOH.002.004 Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

2:5b.JOH.002.005 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.

2:6b.JOH.002.006 Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj.

2:7b.JOH.002.007 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.

2:8b.JOH.002.008 Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.

2:9b.JOH.002.009 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon,

2:10b.JOH.002.010 kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun.

2:11b.JOH.002.011 CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

2:12b.JOH.002.012 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

2:13b.JOH.002.013 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

2:14b.JOH.002.014 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn;

2:15b.JOH.002.015 kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn;

2:16b.JOH.002.016 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.

2:17b.JOH.002.017 La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.

2:18b.JOH.002.018 La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion?

2:19b.JOH.002.019 Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj.

2:20b.JOH.002.020 La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj?

2:21b.JOH.002.021 Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.

2:22b.JOH.002.022 Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

2:23b.JOH.002.023 Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.

2:24b.JOH.002.024 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,

2:25b.JOH.002.025 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

3

3:1b.JOH.003.001 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj;

3:2b.JOH.003.002 tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

3:3b.JOH.003.003 Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

3:4b.JOH.003.004 Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?

3:5b.JOH.003.005 Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

3:6b.JOH.003.006 Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito.

3:7b.JOH.003.007 Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj.

3:8b.JOH.003.008 La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito.

3:9b.JOH.003.009 Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi?

3:10b.JOH.003.010 Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion?

3:11b.JOH.003.011 Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.

3:12b.JOH.003.012 Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros encxielajn?

3:13b.JOH.003.013 Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo.

3:14b.JOH.003.014 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita;

3:15b.JOH.003.015 por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

3:16b.JOH.003.016 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

3:17b.JOH.003.017 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

3:18b.JOH.003.018 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

3:19b.JOH.003.019 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj.

3:20b.JOH.003.020 CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj.

3:21b.JOH.003.021 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.

3:22b.JOH.003.022 Post tio venis Jesuo kun siaj discxiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis.

3:23b.JOH.003.023 Johano ankaux baptadis en Enon, proksime de Salim, cxar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj.

3:24b.JOH.003.024 CXar Johano ankoraux ne estis jxetita en malliberejon.

3:25b.JOH.003.025 Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo.

3:26b.JOH.003.026 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li.

3:27b.JOH.003.027 Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo.

3:28b.JOH.003.028 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li.

3:29b.JOH.003.029 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis.

3:30b.JOH.003.030 Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi.

3:31b.JOH.003.031 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj.

3:32b.JOH.003.032 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.

3:33b.JOH.003.033 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.

3:34b.JOH.003.034 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.

3:35b.JOH.003.035 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon.

3:36b.JOH.003.036 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

4

4:1b.JOH.004.001 Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj auxdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj, ol Johano

4:2b.JOH.004.002 (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj discxiploj),

4:3b.JOH.004.003 li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.

4:4b.JOH.004.004 Kaj li devis trairi tra Samario.

4:5b.JOH.004.005 Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;

4:6b.JOH.004.006 kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.

4:7b.JOH.004.007 Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.

4:8b.JOH.004.008 CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn.

4:9b.JOH.004.009 La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)

4:10b.JOH.004.010 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

4:11b.JOH.004.011 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

4:12b.JOH.004.012 CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?

4:13b.JOH.004.013 Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos;

4:14b.JOH.004.014 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

4:15b.JOH.004.015 La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi.

4:16b.JOH.004.016 Jesuo diris al sxi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu cxi tien.

4:17b.JOH.004.017 La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon;

4:18b.JOH.004.018 cxar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; cxi tion vi diris vere.

4:19b.JOH.004.019 La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.

4:20b.JOH.004.020 Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.

4:21b.JOH.004.021 Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.

4:22b.JOH.004.022 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.

4:23b.JOH.004.023 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.

4:24b.JOH.004.024 Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero.

4:25b.JOH.004.025 La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.

4:26b.JOH.004.026 Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.

4:27b.JOH.004.027 Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi?

4:28b.JOH.004.028 La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:

4:29b.JOH.004.029 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?

4:30b.JOH.004.030 Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.

4:31b.JOH.004.031 Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu.

4:32b.JOH.004.032 Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias.

4:33b.JOH.004.033 La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi?

4:34b.JOH.004.034 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

4:35b.JOH.004.035 CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.

4:36b.JOH.004.036 La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto.

4:37b.JOH.004.037 CXar en cxi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas.

4:38b.JOH.004.038 Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.

4:39b.JOH.004.039 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris.

4:40b.JOH.004.040 Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu cxe ili; kaj li restis tie du tagojn.

4:41b.JOH.004.041 Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,

4:42b.JOH.004.042 kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

4:43b.JOH.004.043 Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.

4:44b.JOH.004.044 CXar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.

4:45b.JOH.004.045 Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, cxar ili jam vidis cxion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; cxar ili ankaux iris al la festo.

4:46b.JOH.004.046 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.

4:47b.JOH.004.047 Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis.

4:48b.JOH.004.048 Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos.

4:49b.JOH.004.049 La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos.

4:50b.JOH.004.050 Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.

4:51b.JOH.004.051 Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.

4:52b.JOH.004.052 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis.

4:53b.JOH.004.053 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.

4:54b.JOH.004.054 CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

5

5:1b.JOH.005.001 Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

5:2b.JOH.005.002 En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.

5:3b.JOH.005.003 En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;

5:4b.JOH.005.004 cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis.

5:5b.JOH.005.005 Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.

5:6b.JOH.005.006 Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana?

5:7b.JOH.005.007 La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi.

5:8b.JOH.005.008 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru.

5:9b.JOH.005.009 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

5:10b.JOH.005.010 La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.

5:11b.JOH.005.011 Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru.

5:12b.JOH.005.012 Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru?

5:13b.JOH.005.013 Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso.

5:14b.JOH.005.014 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.

5:15b.JOH.005.015 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.

5:16b.JOH.005.016 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

5:17b.JOH.005.017 Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras.

5:18b.JOH.005.018 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

5:19b.JOH.005.019 Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi:La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; cxar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaux faras.

5:20b.JOH.005.020 CXar la Patro amas la Filon, kaj montras al li cxion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio, por ke vi miru.

5:21b.JOH.005.021 CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.

5:22b.JOH.005.022 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo,

5:23b.JOH.005.023 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.

5:24b.JOH.005.024 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.

5:25b.JOH.005.025 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos.

5:26b.JOH.005.026 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon;

5:27b.JOH.005.027 kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo.

5:28b.JOH.005.028 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon,

5:29b.JOH.005.029 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

5:30b.JOH.005.030 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

5:31b.JOH.005.031 Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera.

5:32b.JOH.005.032 Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi.

5:33b.JOH.005.033 Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero.

5:34b.JOH.005.034 Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj.

5:35b.JOH.005.035 Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis gxoji kelkan tempon en lia lumo.

5:36b.JOH.005.036 Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; cxar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis.

5:37b.JOH.005.037 Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon.

5:38b.JOH.005.038 Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, cxar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis.

5:39b.JOH.005.039 Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;

5:40b.JOH.005.040 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

5:41b.JOH.005.041 De homoj mi ne prenas gloron.

5:42b.JOH.005.042 Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio.

5:43b.JOH.005.043 Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.

5:44b.JOH.005.044 Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne sercxas?

5:45b.JOH.005.045 Ne pensu, ke mi akuzos vin antaux la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas.

5:46b.JOH.005.046 CXar se vi kredus al Moseo, vi ankaux kredus al mi, cxar li skribis pri mi.

5:47b.JOH.005.047 Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?

6

6:1b.JOH.006.001 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.

6:2b.JOH.006.002 Kaj granda homamaso lin sekvis, cxar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.

6:3b.JOH.006.003 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj.

6:4b.JOH.006.004 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima.

6:5b.JOH.006.005 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu?

6:6b.JOH.006.006 Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros.

6:7b.JOH.006.007 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu.

6:8b.JOH.006.008 Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:

6:9b.JOH.006.009 CXi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; sed kio estas tio por tiom da homoj?

6:10b.JOH.006.010 Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidigxis, nombre cxirkaux kvin mil.

6:11b.JOH.006.011 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris.

6:12b.JOH.006.012 Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu.

6:13b.JOH.006.013 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj.

6:14b.JOH.006.014 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

6:15b.JOH.006.015 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.

6:16b.JOH.006.016 Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro;

6:17b.JOH.006.017 kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili.

6:18b.JOH.006.018 Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis.

6:19b.JOH.006.019 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis.

6:20b.JOH.006.020 Sed li diris al ili:GXi estas mi; ne timu.

6:21b.JOH.006.021 Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis.

6:22b.JOH.006.022 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis

6:23b.JOH.006.023 (venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) -

6:24b.JOH.006.024 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.

6:25b.JOH.006.025 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis cxi tien?

6:26b.JOH.006.026 Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis.

6:27b.JOH.006.027 Laboru ne por la pereema nutrajxo, sed por la nutrajxo, kiu restas gxis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; cxar lin Dio, la Patro, sigelis.

6:28b.JOH.006.028 Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?

6:29b.JOH.006.029 Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.

6:30b.JOH.006.030 Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?

6:31b.JOH.006.031 Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi.

6:32b.JOH.006.032 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon.

6:33b.JOH.006.033 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo.

6:34b.JOH.006.034 Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon.

6:35b.JOH.006.035 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

6:36b.JOH.006.036 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.

6:37b.JOH.006.037 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.

6:38b.JOH.006.038 CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

6:39b.JOH.006.039 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago.

6:40b.JOH.006.040 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

6:41b.JOH.006.041 La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo.

6:42b.JOH.006.042 Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo?

6:43b.JOH.006.043 Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi.

6:44b.JOH.006.044 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

6:45b.JOH.006.045 Estas skribite en la profetoj:Kaj cxiuj estos instruitaj de Dio. CXiu do, kiu auxdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

6:46b.JOH.006.046 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.

6:47b.JOH.006.047 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.

6:48b.JOH.006.048 Mi estas la pano de vivo.

6:49b.JOH.006.049 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis.

6:50b.JOH.006.050 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu.

6:51b.JOH.006.051 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

6:52b.JOH.006.052 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi?

6:53b.JOH.006.053 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.

6:54b.JOH.006.054 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

6:55b.JOH.006.055 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo.

6:56b.JOH.006.056 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.

6:57b.JOH.006.057 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi.

6:58b.JOH.006.058 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.

6:59b.JOH.006.059 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.

6:60b.JOH.006.060 Multaj do el liaj discxiploj, auxdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin auxskulti?

6:61b.JOH.006.061 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin?

6:62b.JOH.006.062 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antauxe estis?

6:63b.JOH.006.063 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

6:64b.JOH.006.064 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.

6:65b.JOH.006.065 Kaj li diris:Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.

6:66b.JOH.006.066 CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.

6:67b.JOH.006.067 Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri?

6:68b.JOH.006.068 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

6:69b.JOH.006.069 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.

6:70b.JOH.006.070 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?

6:71b.JOH.006.071 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

7

7:1b.JOH.007.001 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin.

7:2b.JOH.007.002 La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis.

7:3b.JOH.007.003 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras.

7:4b.JOH.007.004 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.

7:5b.JOH.007.005 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li.

7:6b.JOH.007.006 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta.

7:7b.JOH.007.007 La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj.

7:8b.JOH.007.008 Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis.

7:9b.JOH.007.009 Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo.

7:10b.JOH.007.010 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete.

7:11b.JOH.007.011 La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas?

7:12b.JOH.007.012 Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason.

7:13b.JOH.007.013 Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj.

7:14b.JOH.007.014 Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

7:15b.JOH.007.015 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte?

7:16b.JOH.007.016 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.

7:17b.JOH.007.017 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

7:18b.JOH.007.018 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.

7:19b.JOH.007.019 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min?

7:20b.JOH.007.020 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?

7:21b.JOH.007.021 Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio.

7:22b.JOH.007.022 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.

7:23b.JOH.007.023 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?

7:24b.JOH.007.024 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

7:25b.JOH.007.025 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?

7:26b.JOH.007.026 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo?

7:27b.JOH.007.027 Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.

7:28b.JOH.007.028 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

7:29b.JOH.007.029 Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis.

7:30b.JOH.007.030 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis.

7:31b.JOH.007.031 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, cxu li faros pli multe da signoj, ol cxi tiu faris?

7:32b.JOH.007.032 La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.

7:33b.JOH.007.033 Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.

7:34b.JOH.007.034 Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.

7:35b.JOH.007.035 Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros, ke ni lin ne trovos? cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?

7:36b.JOH.007.036 Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

7:37b.JOH.007.037 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

7:38b.JOH.007.038 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

7:39b.JOH.007.039 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

7:40b.JOH.007.040 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto.

7:41b.JOH.007.041 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas?

7:42b.JOH.007.042 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis?

7:43b.JOH.007.043 Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso.

7:44b.JOH.007.044 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

7:45b.JOH.007.045 Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis?

7:46b.JOH.007.046 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo.

7:47b.JOH.007.047 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj?

7:48b.JOH.007.048 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj?

7:49b.JOH.007.049 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita.

7:50b.JOH.007.050 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:

7:51b.JOH.007.051 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras?

7:52b.JOH.007.052 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

7:53b.JOH.007.053 Kaj cxiu iris al sia domo;

8

8:1b.JOH.008.001 sed Jesuo iris al la monto Olivarba.

8:2b.JOH.008.002 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidigxis, kaj instruadis ilin.

8:3b.JOH.008.003 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte sxin en la mezo,

8:4b.JOH.008.004 ili diris al li:Majstro, cxi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem.

8:5b.JOH.008.005 En la legxo Moseo ordonis al ni tiajn sxtonmortigi; sed kion vi diras?

8:6b.JOH.008.006 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.

8:7b.JOH.008.007 Kiam ili ankoraux demandis lin, li levigxis, kaj diris al ili:Kiu el vi estas senpeka, tiu unua jxetu sur sxin sxtonon.

8:8b.JOH.008.008 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero.

8:9b.JOH.008.009 Sed auxdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj gxis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.

8:10b.JOH.008.010 Kaj Jesuo levigxis, kaj diris al sxi:Virino, kie ili estas? cxu neniu vin kondamnis?

8:11b.JOH.008.011 Kaj sxi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al sxi:Ankaux mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.

8:12b.JOH.008.012 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

8:13b.JOH.008.013 La Fariseoj do diris al li:Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera.

8:14b.JOH.008.014 Jesuo respondis kaj diris al ili:Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; cxar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.

8:15b.JOH.008.015 Vi jugxas laux la karno; mi jugxas neniun.

8:16b.JOH.008.016 Tamen, ecx se mi jugxas, mia jugxo estas vera; cxar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.

8:17b.JOH.008.017 Estas ja skribite en via legxo, ke la atesto de du homoj estas vera.

8:18b.JOH.008.018 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.

8:19b.JOH.008.019 Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron.

8:20b.JOH.008.020 Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, cxar lia horo ankoraux ne venis.

8:21b.JOH.008.021 Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni.

8:22b.JOH.008.022 La Judoj do diris:CXu li sin mortigos? cxar li diras:Kien mi iras, tien vi ne povas veni.

8:23b.JOH.008.023 Kaj li diris al ili:Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de cxi tiu mondo, mi ne estas de cxi tiu mondo.

8:24b.JOH.008.024 Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; cxar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.

8:25b.JOH.008.025 Ili do diris al li:Kiu vi estas? Jesuo diris al ili:Laux tio, kion mi diradis al vi de la komenco.

8:26b.JOH.008.026 Mi havas multon por diri kaj jugxi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi auxdis de Li, mi parolas al la mondo.

8:27b.JOH.008.027 Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro.

8:28b.JOH.008.028 Jesuo do diris:Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.

8:29b.JOH.008.029 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; cxar mi cxiam faras tion, kio placxas al Li.

8:30b.JOH.008.030 Dum li parolis tion, multaj kredis al li.

8:31b.JOH.008.031 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj;

8:32b.JOH.008.032 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

8:33b.JOH.008.033 Ili respondis al li:Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraux al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras:Vi estos liberigitaj?

8:34b.JOH.008.034 Jesuo respondis al ili:Vere, vere, mi diras al vi:CXiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.

8:35b.JOH.008.035 Kaj la sklavo ne cxiam restas en la domo, sed la filo cxiam restas.

8:36b.JOH.008.036 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.

8:37b.JOH.008.037 Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, cxar mia vorto ne progresas en vi.

8:38b.JOH.008.038 Mi parolas tion, kion mi vidis cxe mia Patro; kaj vi ankaux faras tion, kion vi vidis cxe via patro.

8:39b.JOH.008.039 Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.

8:40b.JOH.008.040 Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi auxdis de Dio; tion Abraham ne faris.

8:41b.JOH.008.041 Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion.

8:42b.JOH.008.042 Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.

8:43b.JOH.008.043 Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas auxdi mian vorton.

8:44b.JOH.008.044 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.

8:45b.JOH.008.045 Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi.

8:46b.JOH.008.046 Kiu el vi pruvas kontraux mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?

8:47b.JOH.008.047 Kiu estas de Dio, tiu auxskultas la vortojn de Dio; vi ne auxskultas, cxar vi ne estas el Dio.

8:48b.JOH.008.048 La Judoj respondis kaj diris al li:CXu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?

8:49b.JOH.008.049 Jesuo respondis:Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.

8:50b.JOH.008.050 Sed mi ne sercxas mian gloron:estas Unu, kiu sercxas kaj jugxas.

8:51b.JOH.008.051 Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

8:52b.JOH.008.052 La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

8:53b.JOH.008.053 CXu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?

8:54b.JOH.008.054 Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;

8:55b.JOH.008.055 kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

8:56b.JOH.008.056 Via patro Abraham gxojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.

8:57b.JOH.008.057 Tiam la Judoj diris al li:Vi ankoraux ne estas kvindekjara, kaj cxu vi vidis Abrahamon?

8:58b.JOH.008.058 Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.

8:59b.JOH.008.059 Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.

9

9:1b.JOH.009.001 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo.

9:2b.JOH.009.002 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda?

9:3b.JOH.009.003 Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.

9:4b.JOH.009.004 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.

9:5b.JOH.009.005 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.

9:6b.JOH.009.006 Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo,

9:7b.JOH.009.007 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.

9:8b.JOH.009.008 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:CXu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?

9:9b.JOH.009.009 Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas.

9:10b.JOH.009.010 Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis?

9:11b.JOH.009.011 Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj sxmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al SXiloahx, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.

9:12b.JOH.009.012 Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias.

9:13b.JOH.009.013 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.

9:14b.JOH.009.014 Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.

9:15b.JOH.009.015 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.

9:16b.JOH.009.016 Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.

9:17b.JOH.009.017 Denove ili diris al la blindulo:Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris:Li estas profeto.

9:18b.JOH.009.018 La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antauxe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, gxis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,

9:19b.JOH.009.019 kaj demandis ilin, dirante:CXu cxi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskigxis blinda? kiel do li nun vidas?

9:20b.JOH.009.020 Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke cxi tiu estas nia filo, kaj ke li naskigxis blinda;

9:21b.JOH.009.021 sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenagxon; li pri si mem parolos.

9:22b.JOH.009.022 Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.

9:23b.JOH.009.023 Tial la gepatroj diris:Li havas plenagxon, demandu lin.

9:24b.JOH.009.024 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.

9:25b.JOH.009.025 Li do respondis:CXu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.

9:26b.JOH.009.026 Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?

9:27b.JOH.009.027 Li respondis al ili:Mi jxus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove gxin auxdi? cxu vi ankaux volas farigxi liaj discxiploj?

9:28b.JOH.009.028 Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo.

9:29b.JOH.009.029 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

9:30b.JOH.009.030 La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindajxo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.

9:31b.JOH.009.031 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.

9:32b.JOH.009.032 De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda.

9:33b.JOH.009.033 Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.

9:34b.JOH.009.034 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

9:35b.JOH.009.035 Jesuo auxdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li:CXu vi kredas al la Filo de Dio?

9:36b.JOH.009.036 Li respondis kaj diris:Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li?

9:37b.JOH.009.037 Jesuo diris al li:Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.

9:38b.JOH.009.038 Kaj li diris:Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorklinigxis al li.

9:39b.JOH.009.039 Kaj Jesuo diris:Por jugxo mi venis en cxi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj farigxu blindaj.

9:40b.JOH.009.040 Kaj tion auxdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li:CXu ni ankaux estas blindaj?

9:41b.JOH.009.041 Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras:Ni vidas; via peko do restas.

10

10:1b.JOH.010.001 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas sxtelisto kaj rabisto.

10:2b.JOH.010.002 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la pasxtisto de la sxafoj.

10:3b.JOH.010.003 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la sxafoj auxskultas lian vocxon, kaj li alvokas laux nomoj siajn proprajn sxafojn, kaj elkondukas ilin.

10:4b.JOH.010.004 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn sxafojn, li iras antaux ili, kaj la sxafoj lin sekvas, cxar ili konas lian vocxon.

10:5b.JOH.010.005 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj.

10:6b.JOH.010.006 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

10:7b.JOH.010.007 Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj.

10:8b.JOH.010.008 CXiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas sxtelistoj kaj rabistoj; sed la sxafoj ne auxskultis ilin.

10:9b.JOH.010.009 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon.

10:10b.JOH.010.010 La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde.

10:11b.JOH.010.011 Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj.

10:12b.JOH.010.012 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;

10:13b.JOH.010.013 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj.

10:14b.JOH.010.014 Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas

10:15b.JOH.010.015 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj.

10:16b.JOH.010.016 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.

10:17b.JOH.010.017 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gxin reprenu.

10:18b.JOH.010.018 Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

10:19b.JOH.010.019 Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.

10:20b.JOH.010.020 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas?

10:21b.JOH.010.021 Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

10:22b.JOH.010.022 Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro;

10:23b.JOH.010.023 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.

10:24b.JOH.010.024 La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe.

10:25b.JOH.010.025 Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.

10:26b.JOH.010.026 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj.

10:27b.JOH.010.027 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

10:28b.JOH.010.028 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

10:29b.JOH.010.029 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

10:30b.JOH.010.030 Mi kaj la Patro estas unu.

10:31b.JOH.010.031 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin.

10:32b.JOH.010.032 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?

10:33b.JOH.010.033 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

10:34b.JOH.010.034 Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj?

10:35b.JOH.010.035 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),

10:36b.JOH.010.036 cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio?

10:37b.JOH.010.037 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi.

10:38b.JOH.010.038 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

10:39b.JOH.010.039 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

10:40b.JOH.010.040 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.

10:41b.JOH.010.041 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera.

10:42b.JOH.010.042 Kaj tie multaj kredis al li.

11

11:1b.JOH.011.001 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta.

11:2b.JOH.011.002 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj.

11:3b.JOH.011.003 La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.

11:4b.JOH.011.004 Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.

11:5b.JOH.011.005 Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron.

11:6b.JOH.011.006 Kaj kiam li sciigxis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraux du tagojn en la loko, kie li estis.

11:7b.JOH.011.007 Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon.

11:8b.JOH.011.008 La discxiploj diris al li:Rabeno, la Judoj jxus celis sxtonmortigi vin; kaj cxu vi denove iras tien?

11:9b.JOH.011.009 Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo.

11:10b.JOH.011.010 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo.

11:11b.JOH.011.011 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.

11:12b.JOH.011.012 La discxiploj do diris:Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos.

11:13b.JOH.011.013 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.

11:14b.JOH.011.014 Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.

11:15b.JOH.011.015 Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.

11:16b.JOH.011.016 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.

11:17b.JOH.011.017 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.

11:18b.JOH.011.018 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj;

11:19b.JOH.011.019 kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.

11:20b.JOH.011.020 Marta do, kiam sxi eksciis, ke Jesuo alproksimigxas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraux sidis en la domo.

11:21b.JOH.011.021 Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

11:22b.JOH.011.022 Sed ecx nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.

11:23b.JOH.011.023 Jesuo diris al sxi:Via frato relevigxos.

11:24b.JOH.011.024 Marta diris al li:Mi scias, ke li relevigxos cxe la relevigxo en la lasta tago.

11:25b.JOH.011.025 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos,

11:26b.JOH.011.026 kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. CXu vi tion kredas?

11:27b.JOH.011.027 SXi diris al li:Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

11:28b.JOH.011.028 Kaj dirinte tion, sxi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante:La Majstro cxeestas, kaj vokas vin.

11:29b.JOH.011.029 Kaj sxi, auxdinte tion, levigxis rapide kaj iris al li.

11:30b.JOH.011.030 (Sed Jesuo ankoraux ne eniris en la vilagxon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)

11:31b.JOH.011.031 La Judoj do, kiuj estis kun sxi en la domo kaj konsolis sxin, vidinte, ke Maria levigxis subite kaj eliris, sekvis sxin, dirante:SXi iras al la tombo, por plori tie.

11:32b.JOH.011.032 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

11:33b.JOH.011.033 Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis,

11:34b.JOH.011.034 kaj diris:Kie vi lin kusxigis? Ili diris al li:Sinjoro, venu kaj vidu.

11:35b.JOH.011.035 Jesuo larmis.

11:36b.JOH.011.036 La Judoj do diris:Jen kiel li lin amis!

11:37b.JOH.011.037 Sed kelkaj el ili diris:CXu cxi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kauxzi ankaux, ke cxi tiu homo ne mortu?

11:38b.JOH.011.038 Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono.

11:39b.JOH.011.039 Jesuo diris:Forprenu la sxtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, cxar li estis tie kvar tagojn.

11:40b.JOH.011.040 Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?

11:41b.JOH.011.041 Oni do forprenis la sxtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min auxskultis.

11:42b.JOH.011.042 Kaj mi sciis, ke Vi cxiam auxskultas min; sed pro la cxirkauxstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.

11:43b.JOH.011.043 Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo:Lazaro, elvenu.

11:44b.JOH.011.044 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

11:45b.JOH.011.045 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

11:46b.JOH.011.046 Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

11:47b.JOH.011.047 Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn;

11:48b.JOH.011.048 se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.

11:49b.JOH.011.049 Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion,

11:50b.JOH.011.050 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.

11:51b.JOH.011.051 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;

11:52b.JOH.011.052 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

11:53b.JOH.011.053 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

11:54b.JOH.011.054 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

11:55b.JOH.011.055 Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi.

11:56b.JOH.011.056 Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo?

11:57b.JOH.011.057 Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.

12

12:1b.JOH.012.001 Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.

12:2b.JOH.012.002 Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo.

12:3b.JOH.012.003 Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo.

12:4b.JOH.012.004 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta:

12:5b.JOH.012.005 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj?

12:6b.JOH.012.006 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.

12:7b.JOH.012.007 Sed Jesuo diris:Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo.

12:8b.JOH.012.008 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

12:9b.JOH.012.009 La amaso de la Judoj do sciigxis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaux por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.

12:10b.JOH.012.010 Sed la cxefpastroj konsiligxis, ke ili mortigu ankaux Lazaron;

12:11b.JOH.012.011 cxar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

12:12b.JOH.012.012 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,

12:13b.JOH.012.013 prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

12:14b.JOH.012.014 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite:

12:15b.JOH.012.015 Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.

12:16b.JOH.012.016 Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.

12:17b.JOH.012.017 La homamaso do, kiu cxeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.

12:18b.JOH.012.018 Pro tio ankaux la homamaso iris al li renkonte, cxar ili sciigxis, ke li faris tiun signon.

12:19b.JOH.012.019 La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

12:20b.JOH.012.020 Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj;

12:21b.JOH.012.021 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.

12:22b.JOH.012.022 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.

12:23b.JOH.012.023 Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

12:24b.JOH.012.024 Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, gxi restas sola; sed se gxi mortas, gxi donas multe da frukto.

12:25b.JOH.012.025 Kiu amas sian vivon, tiu gxin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en cxi tiu mondo, tiu gxin konservos gxis eterna vivo.

12:26b.JOH.012.026 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

12:27b.JOH.012.027 Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo.

12:28b.JOH.012.028 Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros.

12:29b.JOH.012.029 Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li.

12:30b.JOH.012.030 Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi.

12:31b.JOH.012.031 Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita.

12:32b.JOH.012.032 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn.

12:33b.JOH.012.033 Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.

12:34b.JOH.012.034 La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo?

12:35b.JOH.012.035 Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

12:36b.JOH.012.036 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili.

12:37b.JOH.012.037 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li;

12:38b.JOH.012.038 por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?

12:39b.JOH.012.039 Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue:

12:40b.JOH.012.040 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

12:41b.JOH.012.041 Tion diris Jesaja, cxar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.

12:42b.JOH.012.042 Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;

12:43b.JOH.012.043 cxar ili sxatis la lauxdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

12:44b.JOH.012.044 Kaj Jesuo kriis kaj diris:Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.

12:45b.JOH.012.045 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaux Tiun, kiu min sendis.

12:46b.JOH.012.046 Mi venis lumo en la mondon, por ke cxiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.

12:47b.JOH.012.047 Kaj se iu auxdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne jugxas; cxar mi venis, ne por jugxi la mondon, sed por savi la mondon.

12:48b.JOH.012.048 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas jugxonton; la vorto, kiun mi parolis, jugxos lin en la lasta tago.

12:49b.JOH.012.049 CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.

12:50b.JOH.012.050 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

13

13:1b.JOH.013.001 Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.

13:2b.JOH.013.002 Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,

13:3b.JOH.013.003 Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

13:4b.JOH.013.004 levigxis de la vespermangxo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis visxtukon, kaj sin zonis.

13:5b.JOH.013.005 Poste li versxis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la discxiploj kaj visxi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.

13:6b.JOH.013.006 Tiam li venis al Simon Petro. CXi tiu diris al li:Sinjoro, cxu vi lavas al mi la piedojn?

13:7b.JOH.013.007 Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.

13:8b.JOH.013.008 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.

13:9b.JOH.013.009 Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon.

13:10b.JOH.013.010 Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.

13:11b.JOH.013.011 CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.

13:12b.JOH.013.012 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidigxis, li diris al ili:CXu vi scias, kion mi faris al vi?

13:13b.JOH.013.013 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, cxar tia mi estas.

13:14b.JOH.013.014 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaux devas inter vi lavi la piedojn.

13:15b.JOH.013.015 CXar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaux faru tion, kion mi faris al vi.

13:16b.JOH.013.016 Vere, vere, mi diras al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.

13:17b.JOH.013.017 Se cxi tion vi scias, vi estas felicxaj, se tion vi faras.

13:18b.JOH.013.018 Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon.

13:19b.JOH.013.019 De nun mi parolas al vi pri tio, antaux ol gxi okazos, por ke, kiam gxi okazos, vi kredu, ke mi estas.

13:20b.JOH.013.020 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

13:21b.JOH.013.021 Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

13:22b.JOH.013.022 Tiam la discxiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.

13:23b.JOH.013.023 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis.

13:24b.JOH.013.024 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.

13:25b.JOH.013.025 Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?

13:26b.JOH.013.026 Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.

13:27b.JOH.013.027 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

13:28b.JOH.013.028 Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion.

13:29b.JOH.013.029 Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.

13:30b.JOH.013.030 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.

13:31b.JOH.013.031 Kiam li eliris, Jesuo diris:Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;

13:32b.JOH.013.032 kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.

13:33b.JOH.013.033 Infanoj, ankoraux mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min sercxos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaux al vi mi nun diras.

13:34b.JOH.013.034 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian.

13:35b.JOH.013.035 Per tio cxiuj homoj scios, ke vi estas miaj discxiploj, se vi havos amon unu al alia.

13:36b.JOH.013.036 Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.

13:37b.JOH.013.037 Petro diris al li:Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.

13:38b.JOH.013.038 Jesuo respondis al li:CXu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi:La koko ne krios, antaux ol vi min malkonfesos tri fojojn.

14

14:1b.JOH.014.001 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi.

14:2b.JOH.014.002 CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.

14:3b.JOH.014.003 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.

14:4b.JOH.014.004 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.

14:5b.JOH.014.005 Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?

14:6b.JOH.014.006 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

14:7b.JOH.014.007 Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.

14:8b.JOH.014.008 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos.

14:9b.JOH.014.009 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?

14:10b.JOH.014.010 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.

14:11b.JOH.014.011 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.

14:12b.JOH.014.012 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro.

14:13b.JOH.014.013 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.

14:14b.JOH.014.014 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.

14:15b.JOH.014.015 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

14:16b.JOH.014.016 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam;

14:17b.JOH.014.017 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.

14:18b.JOH.014.018 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.

14:19b.JOH.014.019 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.

14:20b.JOH.014.020 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.

14:21b.JOH.014.021 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.

14:22b.JOH.014.022 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?

14:23b.JOH.014.023 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

14:24b.JOH.014.024 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

14:25b.JOH.014.025 Tion mi parolis al vi, dum mi cxe vi restas.

14:26b.JOH.014.026 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri cxio, kaj vin rememorigos pri cxio, kion mi diris al vi.

14:27b.JOH.014.027 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.

14:28b.JOH.014.028 Vi auxdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi gxojus pro tio, ke mi iras al la Patro, cxar la Patro estas pli granda ol mi.

14:29b.JOH.014.029 Kaj nun mi diris al vi, antaux ol gxi okazos, por ke vi kredu, kiam gxi okazos.

14:30b.JOH.014.030 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; cxar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;

14:31b.JOH.014.031 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.

15

15:1b.JOH.015.001 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.

15:2b.JOH.015.002 CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto.

15:3b.JOH.015.003 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.

15:4b.JOH.015.004 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi.

15:5b.JOH.015.005 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.

15:6b.JOH.015.006 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas.

15:7b.JOH.015.007 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

15:8b.JOH.015.008 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj.

15:9b.JOH.015.009 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo.

15:10b.JOH.015.010 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.

15:11b.JOH.015.011 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena.

15:12b.JOH.015.012 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.

15:13b.JOH.015.013 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

15:14b.JOH.015.014 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.

15:15b.JOH.015.015 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

15:16b.JOH.015.016 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

15:17b.JOH.015.017 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.

15:18b.JOH.015.018 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin.

15:19b.JOH.015.019 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.

15:20b.JOH.015.020 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaux ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaux vian ili observos.

15:21b.JOH.015.021 Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis.

15:22b.JOH.015.022 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko.

15:23b.JOH.015.023 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron.

15:24b.JOH.015.024 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron.

15:25b.JOH.015.025 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.

15:26b.JOH.015.026 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos;

15:27b.JOH.015.027 kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.

16

16:1b.JOH.016.001 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpusxigxu.

16:2b.JOH.016.002 Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.

16:3b.JOH.016.003 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

16:4b.JOH.016.004 Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam gxia tempo venos, ke mi gxin antauxdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, cxar mi estis kun vi.

16:5b.JOH.016.005 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?

16:6b.JOH.016.006 Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.

16:7b.JOH.016.007 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.

16:8b.JOH.016.008 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon:

16:9b.JOH.016.009 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi;

16:10b.JOH.016.010 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;

16:11b.JOH.016.011 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita.

16:12b.JOH.016.012 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti.

16:13b.JOH.016.013 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

16:14b.JOH.016.014 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

16:15b.JOH.016.015 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

16:16b.JOH.016.016 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.

16:17b.JOH.016.017 Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro?

16:18b.JOH.016.018 Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.

16:19b.JOH.016.019 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

16:20b.JOH.016.020 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.

16:21b.JOH.016.021 Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon.

16:22b.JOH.016.022 Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

16:23b.JOH.016.023 Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo.

16:24b.JOH.016.024 GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.

16:25b.JOH.016.025 CXi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro.

16:26b.JOH.016.026 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;

16:27b.JOH.016.027 cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

16:28b.JOH.016.028 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

16:29b.JOH.016.029 Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe, kaj nenian alegorion diras.

16:30b.JOH.016.030 Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

16:31b.JOH.016.031 Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas?

16:32b.JOH.016.032 Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi.

16:33b.JOH.016.033 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

17

17:1b.JOH.017.001 Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;

17:2b.JOH.017.002 kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.

17:3b.JOH.017.003 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

17:4b.JOH.017.004 Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.

17:5b.JOH.017.005 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

17:6b.JOH.017.006 Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.

17:7b.JOH.017.007 Nun ili scias, ke cxio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;

17:8b.JOH.017.008 cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.

17:9b.JOH.017.009 Mi pregxas por ili; mi pregxas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, cxar ili estas Viaj;

17:10b.JOH.017.010 kaj cxio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.

17:11b.JOH.017.011 Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.

17:12b.JOH.017.012 Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo.

17:13b.JOH.017.013 Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian gxojon gxis pleneco en si mem.

17:14b.JOH.017.014 Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, cxar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

17:15b.JOH.017.015 Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraux la malbono.

17:16b.JOH.017.016 Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

17:17b.JOH.017.017 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.

17:18b.JOH.017.018 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaux mi ilin sendis en la mondon.

17:19b.JOH.017.019 Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaux estu konsekritaj en la vero.

17:20b.JOH.017.020 Kaj mi pregxas ne nur por ili, sed ankaux por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;

17:21b.JOH.017.021 por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.

17:22b.JOH.017.022 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;

17:23b.JOH.017.023 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektigxu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

17:24b.JOH.017.024 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

17:25b.JOH.017.025 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj cxi tiuj scias, ke Vi min sendis;

17:26b.JOH.017.026 kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraux konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

18

18:1b.JOH.018.001 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj.

18:2b.JOH.018.002 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj.

18:3b.JOH.018.003 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj.

18:4b.JOH.018.004 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas?

18:5b.JOH.018.005 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.

18:6b.JOH.018.006 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron.

18:7b.JOH.018.007 Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi sercxas? Ili diris:Jesuon Nazaretan.

18:8b.JOH.018.008 Jesuo respondis:Mi jxus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min sercxas, lasu cxi tiujn foriri;

18:9b.JOH.018.009 por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.

18:10b.JOH.018.010 Simon Petro do, havante glavon, eltiris gxin, kaj frapis sklavon de la cxefpastro kaj detrancxis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malhxo.

18:11b.JOH.018.011 Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?

18:12b.JOH.018.012 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin,

18:13b.JOH.018.013 kaj kondukis lin unue al Anas; cxar cxi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis cxefpastro en tiu jaro.

18:14b.JOH.018.014 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.

18:15b.JOH.018.015 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaux alia discxiplo. CXi tiu discxiplo estis konata de la cxefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la cxefpastro;

18:16b.JOH.018.016 sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia discxiplo, kiu estis konata de la cxefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron.

18:17b.JOH.018.017 La sklavino pordistino diris al Petro:CXu vi ne estas ankaux el la discxiploj de tiu homo? Li diris:Mi ne estas.

18:18b.JOH.018.018 La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (cxar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaux estis kun ili, starante kaj sin varmigante.

18:19b.JOH.018.019 La cxefpastro demandis Jesuon pri liaj discxiploj kaj pri lia instruado.

18:20b.JOH.018.020 Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

18:21b.JOH.018.021 Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj auxdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris.

18:22b.JOH.018.022 Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante:CXu tiel vi respondas al la cxefpastro?

18:23b.JOH.018.023 Respondis Jesuo al li:Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?

18:24b.JOH.018.024 Anas sendis lin ligitan al la cxefpastro Kajafas.

18:25b.JOH.018.025 Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li:CXu vi estas unu el liaj discxiploj? Li neis, dirante:Mi ne estas.

18:26b.JOH.018.026 Unu el la sklavoj de la cxefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detrancxis, diris:CXu mi ne vidis vin kun li en la gxardeno?

18:27b.JOH.018.027 Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.

18:28b.JOH.018.028 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.

18:29b.JOH.018.029 Pilato do eliris al ili, kaj diris:Kian akuzon vi prezentas kontraux cxi tiu viro?

18:30b.JOH.018.030 Ili respondis kaj diris al li:Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.

18:31b.JOH.018.031 Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj jugxu lin laux via legxo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon;

18:32b.JOH.018.032 por ke plenumigxu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.

18:33b.JOH.018.033 Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:CXu vi estas la Regxo de la Judoj?

18:34b.JOH.018.034 Jesuo respondis:CXu vi tion diras de vi mem, aux cxu aliaj diris gxin al vi pri mi?

18:35b.JOH.018.035 Pilato respondis:CXu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la cxefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?

18:36b.JOH.018.036 Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie.

18:37b.JOH.018.037 Pilato demandis lin:CXu vi do estas regxo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas regxo. Por tio mi naskigxis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. CXiu, kiu estas el la vero, auxskultas mian vocxon.

18:38b.JOH.018.038 Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon.

18:39b.JOH.018.039 Sed estas cxe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko:cxu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj?

18:40b.JOH.018.040 Kaj ili kriis denove, dirante:Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

19

19:1b.JOH.019.001 Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.

19:2b.JOH.019.002 Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;

19:3b.JOH.019.003 kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.

19:4b.JOH.019.004 Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.

19:5b.JOH.019.005 Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!

19:6b.JOH.019.006 Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon.

19:7b.JOH.019.007 La Judoj respondis al li:Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.

19:8b.JOH.019.008 Kiam do Pilato auxdis tiun diron, li des pli timis;

19:9b.JOH.019.009 kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.

19:10b.JOH.019.010 Tiam diris Pilato al li:CXu vi ne parolas al mi? cxu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?

19:11b.JOH.019.011 Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

19:12b.JOH.019.012 CXe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante:Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; cxiu, kiu pretendas esti regxo, parolas kontraux Cezaro.

19:13b.JOH.019.013 Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.

19:14b.JOH.019.014 Estis la Preparado de la Pasko, cxirkaux la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj:Jen via Regxo!

19:15b.JOH.019.015 Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.

19:16b.JOH.019.016 Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.

19:17b.JOH.019.017 Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;

19:18b.JOH.019.018 tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.

19:19b.JOH.019.019 Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.

19:20b.JOH.019.020 Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

19:21b.JOH.019.021 Tiam la cxefpastroj de la Judoj diris al Pilato:Ne skribu:La Regxo de la Judoj; sed, ke li diris:Mi estas Regxo de la Judoj.

19:22b.JOH.019.022 Respondis Pilato:Kion mi skribis, tion mi skribis.

19:23b.JOH.019.023 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.

19:24b.JOH.019.024 Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.

19:25b.JOH.019.025 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.

19:26b.JOH.019.026 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo!

19:27b.JOH.019.027 Tiam li diris al la discxiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.

19:28b.JOH.019.028 Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris:Mi soifas.

19:29b.JOH.019.029 Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo.

19:30b.JOH.019.030 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

19:31b.JOH.019.031 La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.

19:32b.JOH.019.032 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;

19:33b.JOH.019.033 sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;

19:34b.JOH.019.034 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.

19:35b.JOH.019.035 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaux kredu.

19:36b.JOH.019.036 CXar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo:Osto en li ne estos rompita.

19:37b.JOH.019.037 Kaj ankoraux alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

19:38b.JOH.019.038 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

19:39b.JOH.019.039 Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj.

19:40b.JOH.019.040 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo.

19:41b.JOH.019.041 Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiun ankoraux neniu estis metita.

19:42b.JOH.019.042 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

20

20:1b.JOH.020.001 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraux mallume, al la tombo, kaj vidis la sxtonon prenita for de la tombo.

20:2b.JOH.020.002 SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.

20:3b.JOH.020.003 Eliris do Petro kaj la alia discxiplo, kaj iris al la tombo.

20:4b.JOH.020.004 Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;

20:5b.JOH.020.005 kaj klinigxinte, li enrigardis, kaj vidis la tolajxojn kusxantajn; tamen li ne eniris.

20:6b.JOH.020.006 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolajxojn kusxantajn,

20:7b.JOH.020.007 kaj la visxtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kusxantan kun la tolajxoj, sed kunvolvitan en aparta loko.

20:8b.JOH.020.008 Tiam eniris do la alia discxiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.

20:9b.JOH.020.009 CXar ili ankoraux ne komprenis la Skribon, ke li devas relevigxi el la mortintoj.

20:10b.JOH.020.010 Kaj la discxiploj iris returne hejmen.

20:11b.JOH.020.011 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon;

20:12b.JOH.020.012 kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis.

20:13b.JOH.020.013 Kaj ili diris al sxi:Virino, kial vi ploras? SXi respondis:CXar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

20:14b.JOH.020.014 Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

20:15b.JOH.020.015 Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

20:16b.JOH.020.016 Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.

20:17b.JOH.020.017 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

20:18b.JOH.020.018 Maria Magdalena venis al la discxiploj, sciigante:Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al sxi.

20:19b.JOH.020.019 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

20:20b.JOH.020.020 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron.

20:21b.JOH.020.021 Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas.

20:22b.JOH.020.022 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton:

20:23b.JOH.020.023 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

20:24b.JOH.020.024 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis.

20:25b.JOH.020.025 La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

20:26b.JOH.020.026 Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.

20:27b.JOH.020.027 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.

20:28b.JOH.020.028 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.

20:29b.JOH.020.029 Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

20:30b.JOH.020.030 Jesuo faris antaux la discxiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro;

20:31b.JOH.020.031 sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

21

21:1b.JOH.021.001 Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

21:2b.JOH.021.002 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj discxiploj.

21:3b.JOH.021.003 Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li:Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

21:4b.JOH.021.004 Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

21:5b.JOH.021.005 Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li:Ne.

21:6b.JOH.021.006 Kaj li diris al ili:JXetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo, kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni.

21:7b.JOH.021.007 Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.

21:8b.JOH.021.008 Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.

21:9b.JOH.021.009 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon.

21:10b.JOH.021.010 Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis.

21:11b.JOH.021.011 Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis.

21:12b.JOH.021.012 Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro.

21:13b.JOH.021.013 Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon.

21:14b.JOH.021.014 Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj discxiploj, post sia relevigxo el la mortintoj.

21:15b.JOH.021.015 Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn.

21:16b.JOH.021.016 Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj.

21:17b.JOH.021.017 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

21:18b.JOH.021.018 Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljunigxos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos.

21:19b.JOH.021.019 Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min.

21:20b.JOH.021.020 Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).

21:21b.JOH.021.021 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu?

21:22b.JOH.021.022 Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.

21:23b.JOH.021.023 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi?

21:24b.JOH.021.024 Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

21:25b.JOH.021.025 Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. John (Esperanto). John (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9656-E