Mark (Esperanto)

Mark (Esperanto)

Marko

1

1:1b.MAR.001.001 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

1:2b.MAR.001.002 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;

1:3b.MAR.001.003 Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;

1:4b.MAR.001.004 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.

1:5b.MAR.001.005 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

1:6b.MAR.001.006 Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon.

1:7b.MAR.001.007 Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi.

1:8b.MAR.001.008 Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

1:9b.MAR.001.009 Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.

1:10b.MAR.001.010 Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;

1:11b.MAR.001.011 kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

1:12b.MAR.001.012 Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.

1:13b.MAR.001.013 Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovagxaj bestoj, kaj la angxeloj servadis al li.

1:14b.MAR.001.014 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,

1:15b.MAR.001.015 kaj dirante:La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

1:16b.MAR.001.016 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj.

1:17b.MAR.001.017 Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj.

1:18b.MAR.001.018 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

1:19b.MAR.001.019 Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn.

1:20b.MAR.001.020 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

1:21b.MAR.001.021 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.

1:22b.MAR.001.022 Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.

1:23b.MAR.001.023 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,

1:24b.MAR.001.024 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

1:25b.MAR.001.025 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.

1:26b.MAR.001.026 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li.

1:27b.MAR.001.027 Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.

1:28b.MAR.001.028 Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo.

1:29b.MAR.001.029 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.

1:30b.MAR.001.030 Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri sxi;

1:31b.MAR.001.031 kaj veninte, li prenis sxian manon kaj levis sxin; kaj la febro forlasis sxin, kaj sxi servis al ili.

1:32b.MAR.001.032 Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li cxiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.

1:33b.MAR.001.033 Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo.

1:34b.MAR.001.034 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, cxar ili konis lin.

1:35b.MAR.001.035 Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis.

1:36b.MAR.001.036 Kaj Simon kaj liaj kunuloj elsercxis lin;

1:37b.MAR.001.037 kaj ili trovis lin, kaj diris al li:CXiuj vin sercxas.

1:38b.MAR.001.038 Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis.

1:39b.MAR.001.039 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

1:40b.MAR.001.040 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.

1:41b.MAR.001.041 Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita.

1:42b.MAR.001.042 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura.

1:43b.MAR.001.043 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,

1:44b.MAR.001.044 kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.

1:45b.MAR.001.045 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.

2

2:1b.MAR.002.001 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo.

2:2b.MAR.002.002 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.

2:3b.MAR.002.003 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.

2:4b.MAR.002.004 Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo.

2:5b.MAR.002.005 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

2:6b.MAR.002.006 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:

2:7b.MAR.002.007 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?

2:8b.MAR.002.008 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?

2:9b.MAR.002.009 Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru?

2:10b.MAR.002.010 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:

2:11b.MAR.002.011 Mi diras al vi:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

2:12b.MAR.002.012 Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.

2:13b.MAR.002.013 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin.

2:14b.MAR.002.014 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

2:15b.MAR.002.015 Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.

2:16b.MAR.002.016 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj:Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.

2:17b.MAR.002.017 Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

2:18b.MAR.002.018 Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?

2:19b.MAR.002.019 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti.

2:20b.MAR.002.020 Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.

2:21b.MAR.002.021 Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

2:22b.MAR.002.022 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn.

2:23b.MAR.002.023 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj komencis dum la vojiro desxiri la spikojn.

2:24b.MAR.002.024 Kaj la Fariseoj diris al li:Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata?

2:25b.MAR.002.025 Kaj li diris al ili:CXu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?

2:26b.MAR.002.026 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis cxefpastro, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaux al siaj kunuloj?

2:27b.MAR.002.027 Kaj li diris al ili:La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato;

2:28b.MAR.002.028 tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.

3

3:1b.MAR.003.001 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.

3:2b.MAR.003.002 Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.

3:3b.MAR.003.003 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Starigxu en la mezo.

3:4b.MAR.003.004 Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.

3:5b.MAR.003.005 Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.

3:6b.MAR.003.006 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

3:7b.MAR.003.007 Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo

3:8b.MAR.003.008 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li.

3:9b.MAR.003.009 Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;

3:10b.MAR.003.010 cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.

3:11b.MAR.003.011 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.

3:12b.MAR.003.012 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.

3:13b.MAR.003.013 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.

3:14b.MAR.003.014 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,

3:15b.MAR.003.015 kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn:

3:16b.MAR.003.016 kaj Simonon li alnomis Petro;

3:17b.MAR.003.017 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;

3:18b.MAR.003.018 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,

3:19b.MAR.003.019 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon.

3:20b.MAR.003.020 Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon.

3:21b.MAR.003.021 Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas.

3:22b.MAR.003.022 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.

3:23b.MAR.003.023 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon?

3:24b.MAR.003.024 Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari.

3:25b.MAR.003.025 Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari.

3:26b.MAR.003.026 Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.

3:27b.MAR.003.027 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.

3:28b.MAR.003.028 Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;

3:29b.MAR.003.029 sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;

3:30b.MAR.003.030 cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

3:31b.MAR.003.031 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.

3:32b.MAR.003.032 Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas.

3:33b.MAR.003.033 Kaj li respondis al ili, dirante:Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?

3:34b.MAR.003.034 Kaj cxirkauxrigardante tiujn, kiuj ronde cxirkaux li sidis, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!

3:35b.MAR.003.035 CXar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

4

4:1b.MAR.004.001 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.

4:2b.MAR.004.002 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:

4:3b.MAR.004.003 Auxskultu:jen semisto eliris, por semi;

4:4b.MAR.004.004 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin.

4:5b.MAR.004.005 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

4:6b.MAR.004.006 kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.

4:7b.MAR.004.007 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.

4:8b.MAR.004.008 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobligxante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.

4:9b.MAR.004.009 Kaj li diris:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

4:10b.MAR.004.010 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.

4:11b.MAR.004.011 Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;

4:12b.MAR.004.012 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.

4:13b.MAR.004.013 Kaj li diris al ili:CXu vi ne scias cxi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni cxiujn parabolojn?

4:14b.MAR.004.014 La semisto semas la vorton.

4:15b.MAR.004.015 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili auxdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.

4:16b.MAR.004.016 Kaj tiel same jen la semitaj cxe la sxtonaj lokoj:ili auxdas la vorton, kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;

4:17b.MAR.004.017 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.

4:18b.MAR.004.018 Kaj jen la semitaj cxe la dornoj:tiuj, kiuj auxdis la vorton;

4:19b.MAR.004.019 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj gxi farigxas senfrukta.

4:20b.MAR.004.020 Kaj jen la semitaj cxe la bona tero:tiuj, kiuj auxdas la vorton kaj akceptas gxin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

4:21b.MAR.004.021 Kaj li diris al ili:CXu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?

4:22b.MAR.004.022 CXar nenio estas kasxita krom por tio, ke gxi estu malkasxita; nek io estas sekreta krom por tio, ke gxi estu aperigita.

4:23b.MAR.004.023 Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

4:24b.MAR.004.024 Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.

4:25b.MAR.004.025 CXar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

4:26b.MAR.004.026 Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,

4:27b.MAR.004.027 kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.

4:28b.MAR.004.028 Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.

4:29b.MAR.004.029 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.

4:30b.MAR.004.030 Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin?

4:31b.MAR.004.031 Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,

4:32b.MAR.004.032 tamen semite, kreskas kaj farigxas pli granda ol cxiuj legomoj, kaj elmetas grandajn brancxojn, tiel ke sub gxia ombro povas eklogxi la birdoj de la cxielo.

4:33b.MAR.004.033 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laux tio, kiel ili povis auxskulti;

4:34b.MAR.004.034 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.

4:35b.MAR.004.035 Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.

4:36b.MAR.004.036 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin.

4:37b.MAR.004.037 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.

4:38b.MAR.004.038 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?

4:39b.MAR.004.039 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.

4:40b.MAR.004.040 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon?

4:41b.MAR.004.041 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.

5

5:1b.MAR.005.001 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.

5:2b.MAR.005.002 Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,

5:3b.MAR.005.003 kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno;

5:4b.MAR.005.004 cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin.

5:5b.MAR.005.005 Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj.

5:6b.MAR.005.006 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;

5:7b.MAR.005.007 kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.

5:8b.MAR.005.008 CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.

5:9b.MAR.005.009 Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, cxar ni estas multaj.

5:10b.MAR.005.010 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.

5:11b.MAR.005.011 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj.

5:12b.MAR.005.012 Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.

5:13b.MAR.005.013 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.

5:14b.MAR.005.014 Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.

5:15b.MAR.005.015 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.

5:16b.MAR.005.016 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.

5:17b.MAR.005.017 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.

5:18b.MAR.005.018 Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.

5:19b.MAR.005.019 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.

5:20b.MAR.005.020 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.

5:21b.MAR.005.021 Kaj kiam Jesuo retransiris en la sxipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektigxis al li; kaj li estis apud la maro.

5:22b.MAR.005.022 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaux liaj piedoj,

5:23b.MAR.005.023 kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu.

5:24b.MAR.005.024 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

5:25b.MAR.005.025 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,

5:26b.MAR.005.026 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis,

5:27b.MAR.005.027 auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon.

5:28b.MAR.005.028 CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

5:29b.MAR.005.029 Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano.

5:30b.MAR.005.030 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?

5:31b.MAR.005.031 Kaj liaj discxiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj cxu vi diras:Kiu min tusxis?

5:32b.MAR.005.032 Kaj li cxirkauxrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.

5:33b.MAR.005.033 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio farigxis al sxi, venis kaj falis antaux li, kaj diris al li la tutan veron.

5:34b.MAR.005.034 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

5:35b.MAR.005.035 Dum li ankoraux parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraux gxenas la instruiston?

5:36b.MAR.005.036 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.

5:37b.MAR.005.037 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.

5:38b.MAR.005.038 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre gxemantajn.

5:39b.MAR.005.039 Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.

5:40b.MAR.005.040 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte cxiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.

5:41b.MAR.005.041 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al sxi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Levigxu.

5:42b.MAR.005.042 Kaj tuj levigxis la knabineto kaj piediris; cxar sxi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.

5:43b.MAR.005.043 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.

6

6:1b.MAR.006.001 Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj discxiploj lin sekvis.

6:2b.MAR.006.002 Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj?

6:3b.MAR.006.003 CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.

6:4b.MAR.006.004 Kaj Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.

6:5b.MAR.006.005 Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.

6:6b.MAR.006.006 Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilagxojn, instruante.

6:7b.MAR.006.007 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;

6:8b.MAR.006.008 kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;

6:9b.MAR.006.009 sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.

6:10b.MAR.006.010 Kaj li diris al ili:Kie ajn vi eniros en domon, tie logxu, gxis vi foriros el tiu loko.

6:11b.MAR.006.011 Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin auxskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.

6:12b.MAR.006.012 Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.

6:13b.MAR.006.013 Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj sxmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.

6:14b.MAR.006.014 Kaj la regxo Herodo auxdis pri tio, cxar lia nomo jam konatigxis; kaj li diris:Johano, la Baptisto, levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.

6:15b.MAR.006.015 Sed aliaj diris:Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris:Tiu estas profeto, kvazaux unu el la profetoj.

6:16b.MAR.006.016 Sed, tion auxdinte, Herodo diris:Johano, kiun mi senkapigis, levigxis.

6:17b.MAR.006.017 CXar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, cxar li estis edzigxinta kun sxi.

6:18b.MAR.006.018 CXar Johano diris al Herodo:Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.

6:19b.MAR.006.019 Kaj Herodias klopodis kontraux li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;

6:20b.MAR.006.020 cxar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj auxskultante lin, li embarasigxis, kaj auxskultis lin volonte.

6:21b.MAR.006.021 Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo,

6:22b.MAR.006.022 eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj sxi placxis al Herodo kaj al liaj kunmangxantoj; kaj la regxo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.

6:23b.MAR.006.023 Kaj li jxuris al sxi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno.

6:24b.MAR.006.024 Kaj elirinte, sxi diris al sia patrino:Kion mi petu? Kaj tiu diris:La kapon de Johano, la Baptisto.

6:25b.MAR.006.025 Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

6:26b.MAR.006.026 Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi.

6:27b.MAR.006.027 Kaj tuj la regxo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,

6:28b.MAR.006.028 kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino.

6:29b.MAR.006.029 Kaj kiam liaj discxiploj auxdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis gxin en tombon.

6:30b.MAR.006.030 Kaj la apostoloj kolektigxis al Jesuo, kaj rakontis al li cxion, kion ili faris kaj instruis.

6:31b.MAR.006.031 Kaj li diris al ili:Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. CXar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon ecx por mangxi.

6:32b.MAR.006.032 Kaj ili foriris en la sxipeto al dezerta loko aparte.

6:33b.MAR.006.033 Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.

6:34b.MAR.006.034 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.

6:35b.MAR.006.035 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;

6:36b.MAR.006.036 forsendu ilin, por ke ili iru en la cxirkauxajn kampojn kaj vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.

6:37b.MAR.006.037 Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi?

6:38b.MAR.006.038 Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciigxinte, ili diris:Kvin, kaj du fisxojn.

6:39b.MAR.006.039 Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo.

6:40b.MAR.006.040 Kaj ili sidigxis en aroj, centope kaj kvindekope.

6:41b.MAR.006.041 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj.

6:42b.MAR.006.042 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis.

6:43b.MAR.006.043 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaux el la fisxoj.

6:44b.MAR.006.044 Kaj tiuj, kiuj mangxis la panojn, estis kvin mil viroj.

6:45b.MAR.006.045 Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.

6:46b.MAR.006.046 Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi.

6:47b.MAR.006.047 Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.

6:48b.MAR.006.048 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;

6:49b.MAR.006.049 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis;

6:50b.MAR.006.050 cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

6:51b.MAR.006.051 Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon;

6:52b.MAR.006.052 cxar ili ne komprenis pri la panoj, cxar ilia koro estis sensenta.

6:53b.MAR.006.053 Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret, kaj alligis la sxipeton.

6:54b.MAR.006.054 Kaj kiam ili estis elsxipigxintaj, tuj oni rekonis lin,

6:55b.MAR.006.055 kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis cxirkauxporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili auxdis, ke li estas.

6:56b.MAR.006.056 Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.

7

7:1b.MAR.007.001 Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,

7:2b.MAR.007.002 kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj discxiploj mangxas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.

7:3b.MAR.007.003 Kaj la Fariseoj kaj cxiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne mangxas, tenante la tradicion de la antauxuloj;

7:4b.MAR.007.004 kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.

7:5b.MAR.007.005 Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj:Kial ne faras viaj discxiploj laux la tradicio de la antauxuloj, sed mangxas panon kun manoj profanaj?

7:6b.MAR.007.006 Kaj li diris al ili:Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

7:7b.MAR.007.007 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

7:8b.MAR.007.008 CXar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.

7:9b.MAR.007.009 Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.

7:10b.MAR.007.010 CXar Moseo diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.

7:11b.MAR.007.011 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,

7:12b.MAR.007.012 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aux sia patrino;

7:13b.MAR.007.013 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.

7:14b.MAR.007.014 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili:CXiuj min auxskultu kaj komprenu:

7:15b.MAR.007.015 ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.

7:16b.MAR.007.016 Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

7:17b.MAR.007.017 Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj discxiploj demandis lin pri la parabolo.

7:18b.MAR.007.018 Kaj li diris al ili:CXu vi ankaux estas tiel sen kompreno? CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;

7:19b.MAR.007.019 cxar gxi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante cxiajn mangxajxojn.

7:20b.MAR.007.020 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.

7:21b.MAR.007.021 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj,

7:22b.MAR.007.022 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco;

7:23b.MAR.007.023 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

7:24b.MAR.007.024 Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita.

7:25b.MAR.007.025 Sed auxdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaux liaj piedoj.

7:26b.MAR.007.026 Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj sxi petis lin, ke li elpelu la demonon el sxia filino.

7:27b.MAR.007.027 Kaj li diris al sxi:Lasu unue satigi la infanojn, cxar ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.

7:28b.MAR.007.028 Sed sxi respondis kaj diris al li:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj sub la tablo mangxas el la panpecetoj de la infanoj.

7:29b.MAR.007.029 Kaj li diris al sxi:Pro cxi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.

7:30b.MAR.007.030 Kaj kiam sxi iris en sian domon, sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

7:31b.MAR.007.031 Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.

7:32b.MAR.007.032 Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.

7:33b.MAR.007.033 Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kracxinte, li tusxis lian langon;

7:34b.MAR.007.034 kaj suprenrigardinte al la cxielo, li gxemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermigxu.

7:35b.MAR.007.035 Kaj liaj oreloj malfermigxis, kaj la ligilo de lia lango malstrecxigxis, kaj li parolis klare.

7:36b.MAR.007.036 Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin.

7:37b.MAR.007.037 Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.

8

8:1b.MAR.008.001 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili:

8:2b.MAR.008.002 Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi;

8:3b.MAR.008.003 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.

8:4b.MAR.008.004 Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto?

8:5b.MAR.008.005 Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep.

8:6b.MAR.008.006 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.

8:7b.MAR.008.007 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux.

8:8b.MAR.008.008 Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.

8:9b.MAR.008.009 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.

8:10b.MAR.008.010 Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

8:11b.MAR.008.011 Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin.

8:12b.MAR.008.012 Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio.

8:13b.MAR.008.013 Kaj forlasinte ilin, li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo.

8:14b.MAR.008.014 Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto.

8:15b.MAR.008.015 Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.

8:16b.MAR.008.016 Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:CXar ni ne havas panojn.

8:17b.MAR.008.017 Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita?

8:18b.MAR.008.018 Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras?

8:19b.MAR.008.019 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du.

8:20b.MAR.008.020 Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep.

8:21b.MAR.008.021 Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas?

8:22b.MAR.008.022 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin.

8:23b.MAR.008.023 Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:CXu vi vidas ion?

8:24b.MAR.008.024 Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, cxar mi vidas kvazaux arbojn irantajn.

8:25b.MAR.008.025 Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare.

8:26b.MAR.008.026 Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilagxon.

8:27b.MAR.008.027 Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?

8:28b.MAR.008.028 Kaj ili respondis al li:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Unu el la profetoj.

8:29b.MAR.008.029 Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo.

8:30b.MAR.008.030 Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.

8:31b.MAR.008.031 Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj relevigxi.

8:32b.MAR.008.032 Kaj li parolis tiun diron malkasxe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin.

8:33b.MAR.008.033 Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn, li admonis Petron, dirante:Iru malantaux min, Satano, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

8:34b.MAR.008.034 Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.

8:35b.MAR.008.035 CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu gxin savos.

8:36b.MAR.008.036 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?

8:37b.MAR.008.037 CXar kion homo donu intersxangxe por sia animo?

8:38b.MAR.008.038 CXar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaux cxi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaux hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angxeloj.

9

9:1b.MAR.009.001 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

9:2b.MAR.009.002 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;

9:3b.MAR.009.003 kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.

9:4b.MAR.009.004 Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.

9:5b.MAR.009.005 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

9:6b.MAR.009.006 CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis.

9:7b.MAR.009.007 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.

9:8b.MAR.009.008 Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

9:9b.MAR.009.009 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.

9:10b.MAR.009.010 Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj.

9:11b.MAR.009.011 Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?

9:12b.MAR.009.012 Kaj li diris al ili:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigas cxion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata?

9:13b.MAR.009.013 Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.

9:14b.MAR.009.014 Kaj veninte al la discxiploj, ili vidis grandan homamason cxirkaux ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.

9:15b.MAR.009.015 Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.

9:16b.MAR.009.016 Kaj li demandis ilin:Pri kio vi diskutas kun ili?

9:17b.MAR.009.017 Kaj unu el la amaso respondis al li:Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;

9:18b.MAR.009.018 kaj kie ajn gxi kaptas lin, gxi sxiras lin, kaj li sxauxmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukigxas; kaj mi parolis al viaj discxiploj, ke ili elpelu gxin; kaj ili ne povis.

9:19b.MAR.009.019 Kaj li respondis al ili, dirante:Ho senfida generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.

9:20b.MAR.009.020 Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruligxis sxauxmanta.

9:21b.MAR.009.021 Kaj li demandis la patron:De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris:De infaneco.

9:22b.MAR.009.022 Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.

9:23b.MAR.009.023 Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! CXio estas ebla por kredanto.

9:24b.MAR.009.024 Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon.

9:25b.MAR.009.025 Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.

9:26b.MAR.009.026 Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, gxi eliris; kaj li farigxis kvazaux mortinto, tiel ke la plimulto diris:Li mortis.

9:27b.MAR.009.027 Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis.

9:28b.MAR.009.028 Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin:Kial ni ne povis elpeli gxin?

9:29b.MAR.009.029 Kaj li diris al ili:CXi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.

9:30b.MAR.009.030 Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.

9:31b.MAR.009.031 CXar li instruadis siajn discxiplojn, kaj diris al ili:La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li levigxos post tri tagoj.

9:32b.MAR.009.032 Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.

9:33b.MAR.009.033 Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin:Pri kio vi diskutis sur la vojo?

9:34b.MAR.009.034 Sed ili silentis; cxar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.

9:35b.MAR.009.035 Kaj sidigxinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili:Se iu volas esti unua, li estos lasta el cxiuj, kaj servanto de cxiuj.

9:36b.MAR.009.036 Kaj preninte infanon, li starigis gxin meze de ili; kaj cxirkauxbrakinte gxin, li diris al ili:

9:37b.MAR.009.037 Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.

9:38b.MAR.009.038 Johano diris al li:Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas nin.

9:39b.MAR.009.039 Sed Jesuo diris:Ne malpermesu lin; cxar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi.

9:40b.MAR.009.040 CXar tiu, kiu ne estas kontraux ni, estas por ni.

9:41b.MAR.009.041 CXar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

9:42b.MAR.009.042 Kaj kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron.

9:43b.MAR.009.043 Kaj se via mano faligas vin, detrancxu gxin:estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,

9:44b.MAR.009.044 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas.

9:45b.MAR.009.045 Kaj se via piedo faligas vin, detrancxu gxin:estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti jxetita en Gehenan,

9:46b.MAR.009.046 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas.

9:47b.MAR.009.047 Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin:estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti jxetita en Gehenan,

9:48b.MAR.009.048 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas.

9:49b.MAR.009.049 CXar cxiu estos salita per fajro.

9:50b.MAR.009.050 Salo estas bona; sed se la salo farigxis nesala, kiel vi rebonigos gxin? Havu salon en vi, kaj pacigxu unu kun alia.

10

10:1b.MAR.010.001 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove.

10:2b.MAR.010.002 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?

10:3b.MAR.010.003 Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi?

10:4b.MAR.010.004 Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin.

10:5b.MAR.010.005 Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon.

10:6b.MAR.010.006 Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina.

10:7b.MAR.010.007 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino,

10:8b.MAR.010.008 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.

10:9b.MAR.010.009 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

10:10b.MAR.010.010 Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero.

10:11b.MAR.010.011 Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi;

10:12b.MAR.010.012 kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.

10:13b.MAR.010.013 Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj admonis ilin.

10:14b.MAR.010.014 Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio.

10:15b.MAR.010.015 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.

10:16b.MAR.010.016 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

10:17b.MAR.010.017 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaux li, kaj demandis lin:Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?

10:18b.MAR.010.018 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

10:19b.MAR.010.019 Vi scias la ordonojn:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.

10:20b.MAR.010.020 Kaj li responde diris al li:Majstro, cxion tion mi observis detempe de mia juneco.

10:21b.MAR.010.021 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

10:22b.MAR.010.022 Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.

10:23b.MAR.010.023 Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

10:24b.MAR.010.024 Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio!

10:25b.MAR.010.025 Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

10:26b.MAR.010.026 Kaj ili forte miregis, dirante al li:Kiu do povas esti savita?

10:27b.MAR.010.027 Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.

10:28b.MAR.010.028 Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis.

10:29b.MAR.010.029 Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,

10:30b.MAR.010.030 kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.

10:31b.MAR.010.031 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

10:32b.MAR.010.032 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:

10:33b.MAR.010.033 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;

10:34b.MAR.010.034 kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.

10:35b.MAR.010.035 Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.

10:36b.MAR.010.036 Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi?

10:37b.MAR.010.037 Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.

10:38b.MAR.010.038 Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?

10:39b.MAR.010.039 Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;

10:40b.MAR.010.040 sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita.

10:41b.MAR.010.041 Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano.

10:42b.MAR.010.042 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.

10:43b.MAR.010.043 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;

10:44b.MAR.010.044 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj.

10:45b.MAR.010.045 CXar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

10:46b.MAR.010.046 Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.

10:47b.MAR.010.047 Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min.

10:48b.MAR.010.048 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!

10:49b.MAR.010.049 Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.

10:50b.MAR.010.050 Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.

10:51b.MAR.010.051 Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.

10:52b.MAR.010.052 Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

11

11:1b.MAR.011.001 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,

11:2b.MAR.011.002 kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin.

11:3b.MAR.011.003 Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien.

11:4b.MAR.011.004 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.

11:5b.MAR.011.005 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?

11:6b.MAR.011.006 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.

11:7b.MAR.011.007 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.

11:8b.MAR.011.008 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj.

11:9b.MAR.011.009 Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;

11:10b.MAR.011.010 Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11:11b.MAR.011.011 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.

11:12b.MAR.011.012 Kaj la morgauxan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.

11:13b.MAR.011.013 Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur gxi; kaj veninte al gxi, li trovis nenion krom folioj, cxar la tempo de figoj ankoraux ne venis.

11:14b.MAR.011.014 Kaj responde li diris al gxi:Neniu por cxiam mangxu frukton el vi. Kaj auxdis la discxiploj.

11:15b.MAR.011.015 Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;

11:16b.MAR.011.016 kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.

11:17b.MAR.011.017 Kaj li instruis, kaj diris al ili:CXu ne estas skribite:Mia domo estos nomata domo de pregxo por cxiuj popoloj? Sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.

11:18b.MAR.011.018 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

11:19b.MAR.011.019 Kaj kiam vesperigxis, li eliris el la urbo.

11:20b.MAR.011.020 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.

11:21b.MAR.011.021 Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.

11:22b.MAR.011.022 Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.

11:23b.MAR.011.023 Vere mi diras al vi:Se iu diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu gxin havos.

11:24b.MAR.011.024 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, pregxante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi gxin havos.

11:25b.MAR.011.025 Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn.

11:26b.MAR.011.026 Sed se vi ne pardonos, ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, ne pardonos viajn erarojn.

11:27b.MAR.011.027 Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li cxirkauxiris en la templo, la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj venis al li,

11:28b.MAR.011.028 kaj diris al li:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? aux kiu donis al vi tian auxtoritaton, ke vi faru cxi tion?

11:29b.MAR.011.029 Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

11:30b.MAR.011.030 La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? respondu al mi.

11:31b.MAR.011.031 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros:Kial do vi ne kredis al li?

11:32b.MAR.011.032 Sed se ni diros:El homoj-ili timis la popolon, cxar cxiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.

11:33b.MAR.011.033 Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

12

12:1b.MAR.012.001 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.

12:2b.MAR.012.002 Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.

12:3b.MAR.012.003 Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.

12:4b.MAR.012.004 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.

12:5b.MAR.012.005 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.

12:6b.MAR.012.006 Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.

12:7b.MAR.012.007 Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.

12:8b.MAR.012.008 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.

12:9b.MAR.012.009 Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.

12:10b.MAR.012.010 CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;

12:11b.MAR.012.011 De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

12:12b.MAR.012.012 Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.

12:13b.MAR.012.013 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.

12:14b.MAR.012.014 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

12:15b.MAR.012.015 CXu ni donu, aux ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi gxin vidu.

12:16b.MAR.012.016 Kaj ili gxin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? Kaj ili diris al li:De Cezaro.

12:17b.MAR.012.017 Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

12:18b.MAR.012.018 Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:

12:19b.MAR.012.019 Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

12:20b.MAR.012.020 Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;

12:21b.MAR.012.021 kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;

12:22b.MAR.012.022 kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis.

12:23b.MAR.012.023 En la relevigxo, por kiu el ili sxi estos edzino? cxar cxiuj sep havis sxin kiel edzinon.

12:24b.MAR.012.024 Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?

12:25b.MAR.012.025 CXar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.

12:26b.MAR.012.026 Sed pri la mortintoj, ke ili relevigxas, cxu vi ne legis en la libro de Moseo cxe la arbetajxo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?

12:27b.MAR.012.027 Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras.

12:28b.MAR.012.028 Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el cxiuj?

12:29b.MAR.012.029 Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;

12:30b.MAR.012.030 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.

12:31b.MAR.012.031 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol cxi tiuj ne estas alia ordono.

12:32b.MAR.012.032 Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;

12:33b.MAR.012.033 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

12:34b.MAR.012.034 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

12:35b.MAR.012.035 Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?

12:36b.MAR.012.036 David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

12:37b.MAR.012.037 David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso auxskultis lin plezure.

12:38b.MAR.012.038 Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,

12:39b.MAR.012.039 kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;

12:40b.MAR.012.040 kaj kiuj formangxas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe pregxas; ili ricevos pli severan kondamnon.

12:41b.MAR.012.041 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon.

12:42b.MAR.012.042 Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton.

12:43b.MAR.012.043 Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston;

12:44b.MAR.012.044 cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.

13

13:1b.MAR.013.001 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj discxiploj diris al li:Majstro, jen kiaj sxtonoj kaj kiaj konstruajxoj!

13:2b.MAR.013.002 Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

13:3b.MAR.013.003 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:

13:4b.MAR.013.004 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi?

13:5b.MAR.013.005 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

13:6b.MAR.013.006 Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn.

13:7b.MAR.013.007 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.

13:8b.MAR.013.008 CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

13:9b.MAR.013.009 Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili.

13:10b.MAR.013.010 Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj.

13:11b.MAR.013.011 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.

13:12b.MAR.013.012 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.

13:13b.MAR.013.013 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

13:14b.MAR.013.014 Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;

13:15b.MAR.013.015 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;

13:16b.MAR.013.016 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

13:17b.MAR.013.017 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!

13:18b.MAR.013.018 Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro.

13:19b.MAR.013.019 CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos.

13:20b.MAR.013.020 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.

13:21b.MAR.013.021 Kaj tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux, Jen tie; ne kredu;

13:22b.MAR.013.022 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.

13:23b.MAR.013.023 Sed gardu vin; jen mi cxion antauxdiris al vi.

13:24b.MAR.013.024 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon,

13:25b.MAR.013.025 kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos.

13:26b.MAR.013.026 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

13:27b.MAR.013.027 Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.

13:28b.MAR.013.028 De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;

13:29b.MAR.013.029 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.

13:30b.MAR.013.030 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, antaux ol cxio tio farigxos.

13:31b.MAR.013.031 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

13:32b.MAR.013.032 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

13:33b.MAR.013.033 Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo.

13:34b.MAR.013.034 Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:

13:35b.MAR.013.035 vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene;

13:36b.MAR.013.036 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

13:37b.MAR.013.037 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj:Viglu.

14

14:1b.MAR.014.001 Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;

14:2b.MAR.014.002 cxar ili diris:Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.

14:3b.MAR.014.003 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.

14:4b.MAR.014.004 Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo?

14:5b.MAR.014.005 CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi.

14:6b.MAR.014.006 Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi.

14:7b.MAR.014.007 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas.

14:8b.MAR.014.008 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.

14:9b.MAR.014.009 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

14:10b.MAR.014.010 Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili.

14:11b.MAR.014.011 Kaj auxdinte, ili gxojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li sercxis, kiamaniere oportune transdoni lin.

14:12b.MAR.014.012 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon?

14:13b.MAR.014.013 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo;

14:14b.MAR.014.014 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?

14:15b.MAR.014.015 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni.

14:16b.MAR.014.016 Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

14:17b.MAR.014.017 Kaj kiam vesperigxis, li venis kun la dek du.

14:18b.MAR.014.018 Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi.

14:19b.MAR.014.019 Kaj ili komencis malgxoji, kaj diri al li unu post la alia:CXu eble mi?

14:20b.MAR.014.020 Sed li diris al ili:Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon.

14:21b.MAR.014.021 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

14:22b.MAR.014.022 Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo.

14:23b.MAR.014.023 Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj cxiuj trinkis el gxi.

14:24b.MAR.014.024 Kaj li diris al ili:CXi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj.

14:25b.MAR.014.025 Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan en la regno de Dio.

14:26b.MAR.014.026 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

14:27b.MAR.014.027 Kaj Jesuo diris al ili:Vi cxiuj ofendigxos; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj diskuros.

14:28b.MAR.014.028 Tamen post mia relevigxo, mi iros antaux vi en Galileon.

14:29b.MAR.014.029 Sed Petro diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos, tamen ne mi.

14:30b.MAR.014.030 Kaj Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke hodiaux en cxi tiu nokto, antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

14:31b.MAR.014.031 Sed tre insiste li diris:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili cxiuj.

14:32b.MAR.014.032 Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj discxiploj:Sidu cxi tie, dum mi pregxos.

14:33b.MAR.014.033 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi.

14:34b.MAR.014.034 Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu.

14:35b.MAR.014.035 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur la teron, kaj pregxis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.

14:36b.MAR.014.036 Kaj li diris:Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi:forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.

14:37b.MAR.014.037 Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:Simon, cxu vi dormas? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon?

14:38b.MAR.014.038 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

14:39b.MAR.014.039 Kaj denove foririnte, li pregxis, dirante la samajn vortojn.

14:40b.MAR.014.040 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.

14:41b.MAR.014.041 Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.

14:42b.MAR.014.042 Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

14:43b.MAR.014.043 Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj.

14:44b.MAR.014.044 Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.

14:45b.MAR.014.045 Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.

14:46b.MAR.014.046 Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.

14:47b.MAR.014.047 Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis al li la orelon.

14:48b.MAR.014.048 Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?

14:49b.MAR.014.049 CXiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumigxu la Skriboj.

14:50b.MAR.014.050 Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris.

14:51b.MAR.014.051 Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;

14:52b.MAR.014.052 sed lasinte la tolajxon, li forkuris nuda.

14:53b.MAR.014.053 Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj.

14:54b.MAR.014.054 Kaj Petro malproksime sekvis lin gxis interne de la korto de la cxefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro.

14:55b.MAR.014.055 Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.

14:56b.MAR.014.056 CXar multaj malvere atestis kontraux li, kaj iliaj atestoj ne akordigxis.

14:57b.MAR.014.057 Kaj elpasxis iuj, kaj malvere atestis kontraux li, dirante:

14:58b.MAR.014.058 Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.

14:59b.MAR.014.059 Kaj ecx tiel ilia atesto ne akordigxis.

14:60b.MAR.014.060 Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?

14:61b.MAR.014.061 Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la cxefpastro demandis lin, kaj diris al li:CXu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato?

14:62b.MAR.014.062 Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

14:63b.MAR.014.063 Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Pro kio ni plu bezonas atestantojn?

14:64b.MAR.014.064 Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto.

14:65b.MAR.014.065 Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li:Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

14:66b.MAR.014.066 Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la cxefpastro;

14:67b.MAR.014.067 kaj vidante Petron sin varmigantan, sxi rigardis lin, kaj diris:Vi ankaux estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo.

14:68b.MAR.014.068 Sed li malkonfesis, dirante:Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis.

14:69b.MAR.014.069 Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj:Tiu estas el ili.

14:70b.MAR.014.070 Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro:Vere vi estas el ili, cxar vi estas ja Galileano.

14:71b.MAR.014.071 Kaj li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.

14:72b.MAR.014.072 Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.

15

15:1b.MAR.015.001 Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.

15:2b.MAR.015.002 Kaj Pilato demandis lin:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj responde li diris al li:Vi diras.

15:3b.MAR.015.003 Kaj la cxefpastroj multe lin akuzis.

15:4b.MAR.015.004 Kaj Pilato denove lin demandis:CXu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.

15:5b.MAR.015.005 Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

15:6b.MAR.015.006 CXe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.

15:7b.MAR.015.007 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.

15:8b.MAR.015.008 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.

15:9b.MAR.015.009 Kaj Pilato respondis al ili, dirante:CXu vi volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj?

15:10b.MAR.015.010 CXar li eksciis, ke pro envio la cxefpastroj transdonis lin.

15:11b.MAR.015.011 Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.

15:12b.MAR.015.012 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Regxo de la Judoj?

15:13b.MAR.015.013 Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin.

15:14b.MAR.015.014 Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin.

15:15b.MAR.015.015 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

15:16b.MAR.015.016 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.

15:17b.MAR.015.017 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis gxin al li;

15:18b.MAR.015.018 kaj ili komencis aklami lin:Saluton, Regxo de la Judoj!

15:19b.MAR.015.019 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li.

15:20b.MAR.015.020 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

15:21b.MAR.015.021 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.

15:22b.MAR.015.022 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.

15:23b.MAR.015.023 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin.

15:24b.MAR.015.024 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu.

15:25b.MAR.015.025 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.

15:26b.MAR.015.026 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REGXO DE LA JUDOJ.

15:27b.MAR.015.027 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.

15:28b.MAR.015.028 Kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.

15:29b.MAR.015.029 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj,

15:30b.MAR.015.030 savu vin, deirante de la kruco.

15:31b.MAR.015.031 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.

15:32b.MAR.015.032 La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

15:33b.MAR.015.033 Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

15:34b.MAR.015.034 Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

15:35b.MAR.015.035 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan.

15:36b.MAR.015.036 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.

15:37b.MAR.015.037 Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton.

15:38b.MAR.015.038 Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre.

15:39b.MAR.015.039 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.

15:40b.MAR.015.040 Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;

15:41b.MAR.015.041 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

15:42b.MAR.015.042 Kaj kiam jam vesperigxis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaux sabato,

15:43b.MAR.015.043 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

15:44b.MAR.015.044 Kaj Pilato miris, cxu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, cxu li de longe estas mortinta.

15:45b.MAR.015.045 Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.

15:46b.MAR.015.046 Kaj li acxetis tolajxon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el sxtonego; kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo.

15:47b.MAR.015.047 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

16

16:1b.MAR.016.001 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin.

16:2b.MAR.016.002 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis.

16:3b.MAR.016.003 Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo?

16:4b.MAR.016.004 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda.

16:5b.MAR.016.005 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.

16:6b.MAR.016.006 Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!

16:7b.MAR.016.007 Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.

16:8b.MAR.016.008 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.

16:9b.MAR.016.009 Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.

16:10b.MAR.016.010 SXi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris.

16:11b.MAR.016.011 Kaj auxdinte, ke li vivas kaj estas vidita de sxi, ili ne kredis.

16:12b.MAR.016.012 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.

16:13b.MAR.016.013 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaux ili ne kredis.

16:14b.MAR.016.014 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis cxe mangxo, kaj riprocxis ilian nekredemon kaj korobstinon, cxar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin levigxintan.

16:15b.MAR.016.015 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo.

16:16b.MAR.016.016 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

16:17b.MAR.016.017 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;

16:18b.MAR.016.018 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos.

16:19b.MAR.016.019 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

16:20b.MAR.016.020 Kaj elirinte, ili predikis cxie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Mark (Esperanto). Mark (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9650-4