Matthew (Esperanto)

Matthew (Esperanto)

Mateo

1

1:1b.MAT.001.001 La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

1:2b.MAT.001.002 Al Abraham naskigxis Isaak, kaj al Isaak naskigxis Jakob, kaj al Jakob naskigxis Jehuda kaj liaj fratoj,

1:3b.MAT.001.003 kaj al Jehuda naskigxis Perec kaj Zerahx el Tamar, kaj al Perec naskigxis HXecron, kaj al HXecron naskigxis Ram,

1:4b.MAT.001.004 kaj al Ram naskigxis Aminadab, kaj al Aminadab naskigxis Nahxsxon, kaj al Nahxsxon naskigxis Salma,

1:5b.MAT.001.005 kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj,

1:6b.MAT.001.006 kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,

1:7b.MAT.001.007 kaj al Salomono naskigxis Rehxabeam, kaj al Rehxabeam naskigxis Abija, kaj al Abija naskigxis Asa,

1:8b.MAT.001.008 kaj al Asa naskigxis Jehosxafat, kaj al Jehosxafat naskigxis Joram, kaj al Joram naskigxis Uzija,

1:9b.MAT.001.009 kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj al Ahxaz naskigxis HXizkija,

1:10b.MAT.001.010 kaj al HXizkija naskigxis Manase, kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija,

1:11b.MAT.001.011 kaj al Josxija naskigxis Jehxonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la translogxigxo en Babelon.

1:12b.MAT.001.012 Kaj post la translogxigxo en Babelon, al Jehxonja naskigxis SXealtiel, kaj al SXealtiel naskigxis Zerubabel,

1:13b.MAT.001.013 kaj al Zerubabel naskigxis Abiud, kaj al Abiud naskigxis Eljakim, kaj al Eljakim naskigxis Azor,

1:14b.MAT.001.014 kaj al Azor naskigxis Cadok, kaj al Cadok naskigxis Ahxim, kaj al Ahxim naskigxis Eliud,

1:15b.MAT.001.015 kaj al Eliud naskigxis Eleazar, kaj al Eleazar naskigxis Mattan, kaj al Mattan naskigxis Jakob,

1:16b.MAT.001.016 kaj al Jakob naskigxis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

1:17b.MAT.001.017 Tial cxiuj generacioj de Abraham gxis David estas dek kvar generacioj, kaj de David gxis la translogxigxo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la translogxigxo en Babelon gxis la Kristo dek kvar generacioj.

1:18b.MAT.001.018 Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito.

1:19b.MAT.001.019 Kaj sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi.

1:20b.MAT.001.020 Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.

1:21b.MAT.001.021 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

1:22b.MAT.001.022 Kaj cxio tio okazis, por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

1:23b.MAT.001.023 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

1:24b.MAT.001.024 Kaj Jozef, levigxinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la angxelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;

1:25b.MAT.001.025 kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

2

2:1b.MAT.002.001 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:

2:2b.MAT.002.002 Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.

2:3b.MAT.002.003 Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.

2:4b.MAT.002.004 Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.

2:5b.MAT.002.005 Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:

2:6b.MAT.002.006 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

2:7b.MAT.002.007 Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.

2:8b.MAT.002.008 Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li.

2:9b.MAT.002.009 Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.

2:10b.MAT.002.010 Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo.

2:11b.MAT.002.011 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.

2:12b.MAT.002.012 Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

2:13b.MAT.002.013 Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.

2:14b.MAT.002.014 Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,

2:15b.MAT.002.015 kaj restis tie gxis la morto de Herodo; por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:El Egiptujo Mi vokis Mian filon.

2:16b.MAT.002.016 Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli, laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj.

2:17b.MAT.002.017 Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

2:18b.MAT.002.018 Vocxo estas auxdita en Rama, GXemado kaj maldolcxa plorado, Rahxel priploras siajn infanojn, Kaj sxi ne volas konsoligxi, cxar ili forestas.

2:19b.MAT.002.019 Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef en Egiptujo, dirante:

2:20b.MAT.002.020 Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; cxar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.

2:21b.MAT.002.021 Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.

2:22b.MAT.002.022 Sed kiam li auxdis, ke Arhxelao regxas en Judujo anstataux sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en songxo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,

2:23b.MAT.002.023 kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

3

3:1b.MAT.003.001 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,

3:2b.MAT.003.002 kaj dirante:Pentu, cxar alproksimigxis la regno de la cxielo.

3:3b.MAT.003.003 CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

3:4b.MAT.003.004 Kaj tiu Johano havis sian vestajxon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon cxirkaux siaj lumboj, kaj lia nutrajxo estis akridoj kaj sovagxa mielo.

3:5b.MAT.003.005 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta cxirkauxajxo de Jordan;

3:6b.MAT.003.006 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

3:7b.MAT.003.007 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

3:8b.MAT.003.008 Donu do fruktojn tauxgajn por pento;

3:9b.MAT.003.009 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.

3:10b.MAT.003.010 Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

3:11b.MAT.003.011 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;

3:12b.MAT.003.012 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

3:13b.MAT.003.013 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.

3:14b.MAT.003.014 Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj cxu vi venas al mi?

3:15b.MAT.003.015 Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.

3:16b.MAT.003.016 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;

3:17b.MAT.003.017 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

4

4:1b.MAT.004.001 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

4:2b.MAT.004.002 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

4:3b.MAT.004.003 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.

4:4b.MAT.004.004 Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.

4:5b.MAT.004.005 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

4:6b.MAT.004.006 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

4:7b.MAT.004.007 Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

4:8b.MAT.004.008 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,

4:9b.MAT.004.009 kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.

4:10b.MAT.004.010 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

4:11b.MAT.004.011 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.

4:12b.MAT.004.012 Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;

4:13b.MAT.004.013 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;

4:14b.MAT.004.014 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

4:15b.MAT.004.015 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,

4:16b.MAT.004.016 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

4:17b.MAT.004.017 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.

4:18b.MAT.004.018 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.

4:19b.MAT.004.019 Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.

4:20b.MAT.004.020 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

4:21b.MAT.004.021 Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

4:22b.MAT.004.022 Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

4:23b.MAT.004.023 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

4:24b.MAT.004.024 Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

4:25b.MAT.004.025 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

5

5:1b.MAT.005.001 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;

5:2b.MAT.005.002 kaj malferminte la busxon, li instruis ilin, dirante:

5:3b.MAT.005.003 Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo.

5:4b.MAT.005.004 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.

5:5b.MAT.005.005 Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron.

5:6b.MAT.005.006 Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos.

5:7b.MAT.005.007 Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton.

5:8b.MAT.005.008 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

5:9b.MAT.005.009 Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj.

5:10b.MAT.005.010 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo.

5:11b.MAT.005.011 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.

5:12b.MAT.005.012 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

5:13b.MAT.005.013 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.

5:14b.MAT.005.014 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.

5:15b.MAT.005.015 Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.

5:16b.MAT.005.016 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.

5:17b.MAT.005.017 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.

5:18b.MAT.005.018 Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.

5:19b.MAT.005.019 Tial, kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la cxielo.

5:20b.MAT.005.020 CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.

5:21b.MAT.005.021 Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado;

5:22b.MAT.005.022 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.

5:23b.MAT.005.023 Tial, se vi prezentas vian oferon cxe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraux vi,

5:24b.MAT.005.024 lasu tie vian oferon antaux la altaro, kaj foriru, unue pacigxu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.

5:25b.MAT.005.025 Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.

5:26b.MAT.005.026 Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, gxis vi pagos la lastan kodranton.

5:27b.MAT.005.027 Vi auxdis, ke estas dirite:Ne adultu;

5:28b.MAT.005.028 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

5:29b.MAT.005.029 Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en Gehenan.

5:30b.MAT.005.030 Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.

5:31b.MAT.005.031 Estas ankaux dirite:Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al sxi eksedzigan leteron;

5:32b.MAT.005.032 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos kun forsenditino, tiu adultas.

5:33b.MAT.005.033 Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;

5:34b.MAT.005.034 sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;

5:35b.MAT.005.035 nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.

5:36b.MAT.005.036 Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.

5:37b.MAT.005.037 Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; cxio ekster tio estas el malbono.

5:38b.MAT.005.038 Vi auxdis, ke estas dirite:Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;

5:39b.MAT.005.039 sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.

5:40b.MAT.005.040 Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon.

5:41b.MAT.005.041 Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.

5:42b.MAT.005.042 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

5:43b.MAT.005.043 Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;

5:44b.MAT.005.044 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj;

5:45b.MAT.005.045 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

5:46b.MAT.005.046 CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj?

5:47b.MAT.005.047 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?

5:48b.MAT.005.048 Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.

6

6:1b.MAT.006.001 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo.

6:2b.MAT.006.002 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

6:3b.MAT.006.003 Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;

6:4b.MAT.006.004 por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

6:5b.MAT.006.005 Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

6:6b.MAT.006.006 Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

6:7b.MAT.006.007 Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia multvorteco.

6:8b.MAT.006.008 Ne estu similaj al ili; cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas de Li.

6:9b.MAT.006.009 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

6:10b.MAT.006.010 Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.

6:11b.MAT.006.011 Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.

6:12b.MAT.006.012 Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.

6:13b.MAT.006.013 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

6:14b.MAT.006.014 CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi.

6:15b.MAT.006.015 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.

6:16b.MAT.006.016 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

6:17b.MAT.006.017 Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizagxon;

6:18b.MAT.006.018 por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

6:19b.MAT.006.019 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;

6:20b.MAT.006.020 sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;

6:21b.MAT.006.021 cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.

6:22b.MAT.006.022 La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.

6:23b.MAT.006.023 Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!

6:24b.MAT.006.024 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

6:25b.MAT.006.025 Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?

6:26b.MAT.006.026 Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili?

6:27b.MAT.006.027 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

6:28b.MAT.006.028 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;

6:29b.MAT.006.029 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.

6:30b.MAT.006.030 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?

6:31b.MAT.006.031 Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu?

6:32b.MAT.006.032 CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion.

6:33b.MAT.006.033 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

6:34b.MAT.006.034 Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.

7

7:1b.MAT.007.001 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj.

7:2b.MAT.007.002 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

7:3b.MAT.007.003 Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?

7:4b.MAT.007.004 Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?

7:5b.MAT.007.005 Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

7:6b.MAT.007.006 Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.

7:7b.MAT.007.007 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;

7:8b.MAT.007.008 cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

7:9b.MAT.007.009 Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon;

7:10b.MAT.007.010 aux se li petos fisxon, donos al li serpenton?

7:11b.MAT.007.011 Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?

7:12b.MAT.007.012 CXion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la legxo kaj la profetoj.

7:13b.MAT.007.013 Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi eniras.

7:14b.MAT.007.014 CXar mallargxa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj gxin trovas.

7:15b.MAT.007.015 Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.

7:16b.MAT.007.016 Per iliaj fruktoj vi konos ilin. CXu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aux el kardoj figojn?

7:17b.MAT.007.017 Tiel cxiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.

7:18b.MAT.007.018 Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.

7:19b.MAT.007.019 CXiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj jxetata en fajron.

7:20b.MAT.007.020 Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.

7:21b.MAT.007.021 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

7:22b.MAT.007.022 Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn?

7:23b.MAT.007.023 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.

7:24b.MAT.007.024 Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;

7:25b.MAT.007.025 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.

7:26b.MAT.007.026 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;

7:27b.MAT.007.027 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

7:28b.MAT.007.028 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;

7:29b.MAT.007.029 cxar li instruis ilin, kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.

8

8:1b.MAT.008.001 Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.

8:2b.MAT.008.002 Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

8:3b.MAT.008.003 Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.

8:4b.MAT.008.004 Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

8:5b.MAT.008.005 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,

8:6b.MAT.008.006 kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.

8:7b.MAT.008.007 Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.

8:8b.MAT.008.008 Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.

8:9b.MAT.008.009 CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

8:10b.MAT.008.010 Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

8:11b.MAT.008.011 Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la cxielo;

8:12b.MAT.008.012 sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

8:13b.MAT.008.013 Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.

8:14b.MAT.008.014 Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kusxanta, malsana de febro.

8:15b.MAT.008.015 Kaj li tusxis sxian manon, kaj la febro forlasis sxin; kaj sxi levigxis kaj servis al li.

8:16b.MAT.008.016 Kaj kiam vesperigxis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis cxiujn malsanulojn;

8:17b.MAT.008.017 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Li mem prenis niajn malfortajxojn kaj portis niajn malsanojn.

8:18b.MAT.008.018 Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.

8:19b.MAT.008.019 Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

8:20b.MAT.008.020 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

8:21b.MAT.008.021 Kaj alia el la discxiploj diris al li:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.

8:22b.MAT.008.022 Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.

8:23b.MAT.008.023 Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.

8:24b.MAT.008.024 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.

8:25b.MAT.008.025 Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.

8:26b.MAT.008.026 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.

8:27b.MAT.008.027 Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas cxi tiu, ke ecx la ventoj kaj la maro lin obeas?

8:28b.MAT.008.028 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.

8:29b.MAT.008.029 Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?

8:30b.MAT.008.030 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, pasxtigxantaj tie.

8:31b.MAT.008.031 Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.

8:32b.MAT.008.032 Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj pereis en la akvoj.

8:33b.MAT.008.033 Kaj la pasxtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis cxion, kaj pri la demonhavintoj.

8:34b.MAT.008.034 Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

9

9:1b.MAT.009.001 Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

9:2b.MAT.009.002 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

9:3b.MAT.009.003 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas.

9:4b.MAT.009.004 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

9:5b.MAT.009.005 CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru?

9:6b.MAT.009.006 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

9:7b.MAT.009.007 Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo.

9:8b.MAT.009.008 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.

9:9b.MAT.009.009 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

9:10b.MAT.009.010 Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.

9:11b.MAT.009.011 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?

9:12b.MAT.009.012 Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

9:13b.MAT.009.013 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

9:14b.MAT.009.014 Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?

9:15b.MAT.009.015 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

9:16b.MAT.009.016 Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

9:17b.MAT.009.017 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

9:18b.MAT.009.018 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.

9:19b.MAT.009.019 Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.

9:20b.MAT.009.020 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;

9:21b.MAT.009.021 cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

9:22b.MAT.009.022 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

9:23b.MAT.009.023 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

9:24b.MAT.009.024 diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.

9:25b.MAT.009.025 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.

9:26b.MAT.009.026 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

9:27b.MAT.009.027 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.

9:28b.MAT.009.028 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.

9:29b.MAT.009.029 Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido.

9:30b.MAT.009.030 Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.

9:31b.MAT.009.031 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

9:32b.MAT.009.032 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

9:33b.MAT.009.033 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

9:34b.MAT.009.034 Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

9:35b.MAT.009.035 Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

9:36b.MAT.009.036 Kaj vidante la homamasojn, li estis kortusxita pri ili, cxar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston.

9:37b.MAT.009.037 Tiam li diris al siaj discxiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.

9:38b.MAT.009.038 Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

10

10:1b.MAT.010.001 Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

10:2b.MAT.010.002 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano,

10:3b.MAT.010.003 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo,

10:4b.MAT.010.004 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaux perfidis lin.

10:5b.MAT.010.005 CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;

10:6b.MAT.010.006 sed iru prefere al la perditaj sxafoj de la domo de Izrael.

10:7b.MAT.010.007 Kaj dum vi iros, prediku, dirante:La regno de la cxielo alproksimigxis.

10:8b.MAT.010.008 Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.

10:9b.MAT.010.009 Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn,

10:10b.MAT.010.010 nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon.

10:11b.MAT.010.011 Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.

10:12b.MAT.010.012 Kaj venante en la domon, salutu gxin.

10:13b.MAT.010.013 Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.

10:14b.MAT.010.014 Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.

10:15b.MAT.010.015 Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.

10:16b.MAT.010.016 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

10:17b.MAT.010.017 Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;

10:18b.MAT.010.018 kaj antaux provincestrojn kaj regxojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj.

10:19b.MAT.010.019 Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aux kion vi parolos; cxar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.

10:20b.MAT.010.020 CXar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.

10:21b.MAT.010.021 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.

10:22b.MAT.010.022 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

10:23b.MAT.010.023 Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.

10:24b.MAT.010.024 Discxiplo ne estas super sia instruanto, nek sklavo super sia sinjoro.

10:25b.MAT.010.025 Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!

10:26b.MAT.010.026 Tial ne timu ilin, cxar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kasxita, kio ne estos konigita.

10:27b.MAT.010.027 Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.

10:28b.MAT.010.028 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

10:29b.MAT.010.029 CXu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;

10:30b.MAT.010.030 sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj.

10:31b.MAT.010.031 Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj.

10:32b.MAT.010.032 CXiun do, kiu konfesos min antaux homoj, mi ankaux konfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.

10:33b.MAT.010.033 Sed kiu malkonfesos min antaux homoj, tiun mi ankaux malkonfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.

10:34b.MAT.010.034 Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.

10:35b.MAT.010.035 CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon;

10:36b.MAT.010.036 kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.

10:37b.MAT.010.037 Kiu amas patron aux patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aux filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.

10:38b.MAT.010.038 Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.

10:39b.MAT.010.039 Kiu trovas sian vivon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu gxin trovos.

10:40b.MAT.010.040 Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

10:41b.MAT.010.041 Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo.

10:42b.MAT.010.042 Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

11

11:1b.MAT.011.001 Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

11:2b.MAT.011.002 Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj,

11:3b.MAT.011.003 por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

11:4b.MAT.011.004 Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas:

11:5b.MAT.011.005 blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.

11:6b.MAT.011.006 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

11:7b.MAT.011.007 Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?

11:8b.MAT.011.008 Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de regxoj.

11:9b.MAT.011.009 Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

11:10b.MAT.011.010 CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.

11:11b.MAT.011.011 Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.

11:12b.MAT.011.012 Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin.

11:13b.MAT.011.013 CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.

11:14b.MAT.011.014 Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.

11:15b.MAT.011.015 Kiu havas orelon por auxdi, tiu auxdu.

11:16b.MAT.011.016 Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,

11:17b.MAT.011.017 dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

11:18b.MAT.011.018 CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.

11:19b.MAT.011.019 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.

11:20b.MAT.011.020 Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.

11:21b.MAT.011.021 Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.

11:22b.MAT.011.022 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi.

11:23b.MAT.011.023 Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux.

11:24b.MAT.011.024 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.

11:25b.MAT.011.025 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

11:26b.MAT.011.026 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

11:27b.MAT.011.027 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

11:28b.MAT.011.028 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.

11:29b.MAT.011.029 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

11:30b.MAT.011.030 CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.

12

12:1b.MAT.012.001 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj malsatis, kaj komencis desxiri spikojn, kaj mangxi.

12:2b.MAT.012.002 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj discxiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.

12:3b.MAT.012.003 Sed li diris al ili:CXu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

12:4b.MAT.012.004 ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

12:5b.MAT.012.005 Kaj cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?

12:6b.MAT.012.006 Sed mi diras al vi, ke alestas cxi tie io pli granda ol la templo.

12:7b.MAT.012.007 Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.

12:8b.MAT.012.008 CXar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

12:9b.MAT.012.009 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;

12:10b.MAT.012.010 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.

12:11b.MAT.012.011 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin?

12:12b.MAT.012.012 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.

12:13b.MAT.012.013 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia.

12:14b.MAT.012.014 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

12:15b.MAT.012.015 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

12:16b.MAT.012.016 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;

12:17b.MAT.012.017 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

12:18b.MAT.012.018 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.

12:19b.MAT.012.019 Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.

12:20b.MAT.012.020 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko.

12:21b.MAT.012.021 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

12:22b.MAT.012.022 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.

12:23b.MAT.012.023 Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David?

12:24b.MAT.012.024 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

12:25b.MAT.012.025 Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados;

12:26b.MAT.012.026 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno?

12:27b.MAT.012.027 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj.

12:28b.MAT.012.028 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.

12:29b.MAT.012.029 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.

12:30b.MAT.012.030 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

12:31b.MAT.012.031 Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita.

12:32b.MAT.012.032 Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.

12:33b.MAT.012.033 Aux faru la arbon bona kaj gxian frukton bona, aux faru la arbon malbona kaj gxian frukton malbona; cxar la arbo estas konata per la frukto.

12:34b.MAT.012.034 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.

12:35b.MAT.012.035 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn.

12:36b.MAT.012.036 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado.

12:37b.MAT.012.037 CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

12:38b.MAT.012.038 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi.

12:39b.MAT.012.039 Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona;

12:40b.MAT.012.040 cxar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.

12:41b.MAT.012.041 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

12:42b.MAT.012.042 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

12:43b.MAT.012.043 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.

12:44b.MAT.012.044 Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.

12:45b.MAT.012.045 Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.

12:46b.MAT.012.046 Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.

12:47b.MAT.012.047 Kaj iu diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.

12:48b.MAT.012.048 Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li:Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?

12:49b.MAT.012.049 Kaj etendinte la manon al siaj discxiploj, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!

12:50b.MAT.012.050 CXar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

13

13:1b.MAT.013.001 En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro.

13:2b.MAT.013.002 Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.

13:3b.MAT.013.003 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante:Jen semisto eliris, por semi;

13:4b.MAT.013.004 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin;

13:5b.MAT.013.005 kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

13:6b.MAT.013.006 kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.

13:7b.MAT.013.007 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;

13:8b.MAT.013.008 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

13:9b.MAT.013.009 Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

13:10b.MAT.013.010 Kaj la discxiploj venis, kaj diris al li:Kial vi parolas al ili per paraboloj?

13:11b.MAT.013.011 Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.

13:12b.MAT.013.012 CXar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita ecx tio, kion li havas.

13:13b.MAT.013.013 Tial mi parolas al ili per paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne auxdas nek komprenas.

13:14b.MAT.013.014 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

13:15b.MAT.013.015 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

13:16b.MAT.013.016 Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas.

13:17b.MAT.013.017 Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, sed ili ne auxdis.

13:18b.MAT.013.018 Vi do auxdu la parabolon de la semisto.

13:19b.MAT.013.019 Kiam iu auxdas la vorton de la regno kaj ne komprenas gxin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. CXi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.

13:20b.MAT.013.020 Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;

13:21b.MAT.013.021 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.

13:22b.MAT.013.022 Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj li farigxas senfrukta.

13:23b.MAT.013.023 Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

13:24b.MAT.013.024 Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;

13:25b.MAT.013.025 sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.

13:26b.MAT.013.026 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo.

13:27b.MAT.013.027 Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon?

13:28b.MAT.013.028 Kaj li diris al ili:Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li:CXu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin?

13:29b.MAT.013.029 Sed li diris:Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon.

13:30b.MAT.013.030 Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.

13:31b.MAT.013.031 Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;

13:32b.MAT.013.032 gxi vere estas pli malgranda ol cxiuj semoj, sed kreskinte, gxi estas pli granda ol la legomoj, kaj farigxas arbo, tiel ke venas la birdoj de la cxielo kaj logxas en gxiaj brancxoj.

13:33b.MAT.013.033 Alian parabolon li parolis al ili:La regno de la cxielo similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis.

13:34b.MAT.013.034 CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;

13:35b.MAT.013.035 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

13:36b.MAT.013.036 Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj discxiploj venis al li, dirante:Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.

13:37b.MAT.013.037 Kaj responde li diris:Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;

13:38b.MAT.013.038 kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;

13:39b.MAT.013.039 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj.

13:40b.MAT.013.040 Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos cxe la fino de la mondagxo.

13:41b.MAT.013.041 La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon,

13:42b.MAT.013.042 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

13:43b.MAT.013.043 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

13:44b.MAT.013.044 La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas cxion, kion li posedas, kaj acxetas tiun kampon.

13:45b.MAT.013.045 Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn;

13:46b.MAT.013.046 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin.

13:47b.MAT.013.047 Plue, la regno de la cxielo similas al reto, kiu estis jxetita en la maron kaj kolektis el cxiu speco,

13:48b.MAT.013.048 kaj kiun, kiam gxi plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis eksteren.

13:49b.MAT.013.049 Tiel estos en la fino de la mondagxo:la angxeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj,

13:50b.MAT.013.050 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

13:51b.MAT.013.051 CXu vi komprenis cxion tion? Ili diris al li:Jes.

13:52b.MAT.013.052 Kaj li diris al ili:Tial cxiu skribisto, discxipligita en la regnon de la cxielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.

13:53b.MAT.013.053 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.

13:54b.MAT.013.054 Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris:De kie cxi tiu viro havas tian sagxecon kaj la potencajxojn?

13:55b.MAT.013.055 CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?

13:56b.MAT.013.056 Kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas?

13:57b.MAT.013.057 Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.

13:58b.MAT.013.058 Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencajxojn.

14

14:1b.MAT.014.001 En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo,

14:2b.MAT.014.002 kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.

14:3b.MAT.014.003 CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.

14:4b.MAT.014.004 CXar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu sxin.

14:5b.MAT.014.005 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

14:6b.MAT.014.006 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.

14:7b.MAT.014.007 Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.

14:8b.MAT.014.008 Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

14:9b.MAT.014.009 Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;

14:10b.MAT.014.010 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.

14:11b.MAT.014.011 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.

14:12b.MAT.014.012 Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

14:13b.MAT.014.013 Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.

14:14b.MAT.014.014 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

14:15b.MAT.014.015 Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.

14:16b.MAT.014.016 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi.

14:17b.MAT.014.017 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj.

14:18b.MAT.014.018 Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi.

14:19b.MAT.014.019 Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

14:20b.MAT.014.020 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

14:21b.MAT.014.021 Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

14:22b.MAT.014.022 Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.

14:23b.MAT.014.023 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.

14:24b.MAT.014.024 Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.

14:25b.MAT.014.025 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.

14:26b.MAT.014.026 Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.

14:27b.MAT.014.027 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

14:28b.MAT.014.028 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.

14:29b.MAT.014.029 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.

14:30b.MAT.014.030 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.

14:31b.MAT.014.031 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

14:32b.MAT.014.032 Kaj kiam ili supreniris en la sxipeton, la vento cxesigxis.

14:33b.MAT.014.033 Kaj tiuj, kiuj estis en la sxipeto, adorklinigxis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.

14:34b.MAT.014.034 Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret.

14:35b.MAT.014.035 Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan cxirkauxajxon, kaj venigis al li cxiujn malsanulojn;

14:36b.MAT.014.036 kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.

15

15:1b.MAT.015.001 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:

15:2b.MAT.015.002 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon.

15:3b.MAT.015.003 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio?

15:4b.MAT.015.004 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.

15:5b.MAT.015.005 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,

15:6b.MAT.015.006 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

15:7b.MAT.015.007 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

15:8b.MAT.015.008 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

15:9b.MAT.015.009 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

15:10b.MAT.015.010 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Auxskultu kaj komprenu:

15:11b.MAT.015.011 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.

15:12b.MAT.015.012 Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron?

15:13b.MAT.015.013 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.

15:14b.MAT.015.014 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

15:15b.MAT.015.015 Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon.

15:16b.MAT.015.016 Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno?

15:17b.MAT.015.017 CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon?

15:18b.MAT.015.018 Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.

15:19b.MAT.015.019 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:

15:20b.MAT.015.020 jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.

15:21b.MAT.015.021 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.

15:22b.MAT.015.022 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.

15:23b.MAT.015.023 Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni.

15:24b.MAT.015.024 Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael.

15:25b.MAT.015.025 Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.

15:26b.MAT.015.026 Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.

15:27b.MAT.015.027 Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.

15:28b.MAT.015.028 Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

15:29b.MAT.015.029 Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.

15:30b.MAT.015.030 Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;

15:31b.MAT.015.031 tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.

15:32b.MAT.015.032 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.

15:33b.MAT.015.033 Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?

15:34b.MAT.015.034 Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fisxojn.

15:35b.MAT.015.035 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero;

15:36b.MAT.015.036 kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

15:37b.MAT.015.037 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.

15:38b.MAT.015.038 Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

15:39b.MAT.015.039 Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.

16

16:1b.MAT.016.001 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo.

16:2b.MAT.016.002 Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperigxas, vi diras:Estos bona vetero, cxar la cxielo rugxigxas;

16:3b.MAT.016.003 kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La vizagxon de la cxielo vi povas jugxi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.

16:4b.MAT.016.004 Generacio malbona kaj adultema sercxas signon; kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.

16:5b.MAT.016.005 Kaj la discxiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.

16:6b.MAT.016.006 Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

16:7b.MAT.016.007 Kaj ili diskutis inter si, dirante:CXar ni ne prenis panojn.

16:8b.MAT.016.008 Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

16:9b.MAT.016.009 CXu vi ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?

16:10b.MAT.016.010 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?

16:11b.MAT.016.011 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?

16:12b.MAT.016.012 Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

16:13b.MAT.016.013 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?

16:14b.MAT.016.014 Kaj ili diris:Laux iuj:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Jeremia, aux unu el la profetoj.

16:15b.MAT.016.015 Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?

16:16b.MAT.016.016 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.

16:17b.MAT.016.017 Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.

16:18b.MAT.016.018 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.

16:19b.MAT.016.019 Mi donos al vi la sxlosilojn de la regno de la cxielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la cxielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la cxielo.

16:20b.MAT.016.020 Tiam li admonis la discxiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

16:21b.MAT.016.021 De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj discxiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi cxe la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.

16:22b.MAT.016.022 Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante:Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!

16:23b.MAT.016.023 Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

16:24b.MAT.016.024 Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;

16:25b.MAT.016.025 cxar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin trovos.

16:26b.MAT.016.026 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?

16:27b.MAT.016.027 CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.

16:28b.MAT.016.028 Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

17

17:1b.MAT.017.001 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

17:2b.MAT.017.002 kaj li estis aliformita antaux ili, kaj lia vizagxo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj farigxis blankaj kiel la lumo.

17:3b.MAT.017.003 Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.

17:4b.MAT.017.004 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

17:5b.MAT.017.005 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

17:6b.MAT.017.006 Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis.

17:7b.MAT.017.007 Kaj Jesuo alvenis kaj ektusxis ilin, kaj diris:Levigxu, kaj ne timu.

17:8b.MAT.017.008 Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

17:9b.MAT.017.009 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.

17:10b.MAT.017.010 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?

17:11b.MAT.017.011 Kaj li responde diris:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigos cxion;

17:12b.MAT.017.012 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili.

17:13b.MAT.017.013 Tiam la discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

17:14b.MAT.017.014 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaux li, kaj dirante:

17:15b.MAT.017.015 Sinjoro, kompatu mian filon, cxar li frenezas kaj forte suferas; cxar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.

17:16b.MAT.017.016 Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.

17:17b.MAT.017.017 Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.

17:18b.MAT.017.018 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.

17:19b.MAT.017.019 Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin?

17:20b.MAT.017.020 Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.

17:21b.MAT.017.021 Sed cxi tiu speco ne eliras, krom per pregxado kaj fastado.

17:22b.MAT.017.022 Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;

17:23b.MAT.017.023 kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li levigxos. Kaj ili tre malgxojis.

17:24b.MAT.017.024 Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du drahxmoj, kaj diris:CXu via majstro pagas la du drahxmojn?

17:25b.MAT.017.025 Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel sxajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon? de siaj filoj aux de la fremduloj?

17:26b.MAT.017.026 Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj.

17:27b.MAT.017.027 Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

18

18:1b.MAT.018.001 En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la cxielo?

18:2b.MAT.018.002 Kaj alvokinte al si infanon, li starigis gxin meze de ili,

18:3b.MAT.018.003 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.

18:4b.MAT.018.004 Kiu do humiligos sin, kiel cxi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la cxielo.

18:5b.MAT.018.005 Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;

18:6b.MAT.018.006 sed kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.

18:7b.MAT.018.007 Ve al la mondo pro faliloj! cxar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!

18:8b.MAT.018.008 Kaj se via mano aux via piedo faligas vin, detrancxu gxin kaj forjxetu gxin de vi:estas bone por vi eniri en vivon kripla aux lama prefere ol, havante du manojn aux du piedojn, esti enjxetita en la eternan fajron.

18:9b.MAT.018.009 Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin kaj forjxetu gxin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enjxetita en Gehenan de fajro.

18:10b.MAT.018.010 Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; cxar mi diras al vi, ke iliaj angxeloj en la cxielo cxiam rigardas la vizagxon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

18:11b.MAT.018.011 CXar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.

18:12b.MAT.018.012 Kiel vi pensas? Se viro havas cent sxafojn, kaj unu el ili erarvagis, cxu li ne lasas la nauxdek naux, kaj iras al la montoj, kaj sercxas tiun, kiu erarvagis?

18:13b.MAT.018.013 Kaj se okazas, ke li trovas gxin, vere mi diras al vi, li plimulte gxojas pri gxi, ol pri la nauxdek naux, kiuj ne erarvagis.

18:14b.MAT.018.014 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la cxielo, ke unu el cxi tiuj malgranduloj pereu.

18:15b.MAT.018.015 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton.

18:16b.MAT.018.016 Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita.

18:17b.MAT.018.017 Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.

18:18b.MAT.018.018 Vere mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la cxielo.

18:19b.MAT.018.019 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, gxi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

18:20b.MAT.018.020 CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

18:21b.MAT.018.021 Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraux mi, kaj mi pardonu lin? gxis sep fojoj?

18:22b.MAT.018.022 Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:GXis sep fojoj; sed:GXis sepdekoble sep fojoj.

18:23b.MAT.018.023 Tial la regno de la cxielo similas al regxo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.

18:24b.MAT.018.024 Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis sxuldanto por dek mil talantoj.

18:25b.MAT.018.025 Sed cxar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj cxio, kion li posedis, kaj ke estu pago.

18:26b.MAT.018.026 Tiam la servisto, falinte, klinigxis antaux li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi cxion.

18:27b.MAT.018.027 Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortusxite, liberigis lin kaj pardonis al li la sxuldon.

18:28b.MAT.018.028 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi sxuldas.

18:29b.MAT.018.029 Kaj falinte antaux li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.

18:30b.MAT.018.030 Sed li ne volis; sed foriris kaj jxetis lin en malliberejon, gxis li pagos tion, kio estas sxuldata.

18:31b.MAT.018.031 Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre cxagrenigxis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro cxion, kio okazis.

18:32b.MAT.018.032 Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan sxuldon, cxar vi petegis min;

18:33b.MAT.018.033 cxu vi ankaux ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?

18:34b.MAT.018.034 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan.

18:35b.MAT.018.035 Tiel same mia cxiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, cxiu al sia frato.

19

19:1b.MAT.019.001 Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;

19:2b.MAT.019.002 kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.

19:3b.MAT.019.003 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo?

19:4b.MAT.019.004 Kaj responde li diris:CXu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,

19:5b.MAT.019.005 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?

19:6b.MAT.019.006 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

19:7b.MAT.019.007 Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin?

19:8b.MAT.019.008 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.

19:9b.MAT.019.009 Sed mi diras al vi:Kiu forsendos sian edzinon krom pro malcxasteco, kaj edzigxos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edzigxas kun la forsenditino, tiu adultas.

19:10b.MAT.019.010 La discxiploj diris al li:Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edzigxi.

19:11b.MAT.019.011 Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.

19:12b.MAT.019.012 CXar estas euxnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas euxnukoj, kiuj estis euxnukigitaj de homoj; kaj estas euxnukoj, kiuj euxnukigis sin pro la regno de la cxielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.

19:13b.MAT.019.013 Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj pregxu; kaj la discxiploj admonis ilin.

19:14b.MAT.019.014 Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; cxar el tiaj estas la regno de la cxielo.

19:15b.MAT.019.015 Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.

19:16b.MAT.019.016 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris:Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?

19:17b.MAT.019.017 Li diris al li:Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.

19:18b.MAT.019.018 Li diris al li:Kiujn? Kaj Jesuo diris:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston;

19:19b.MAT.019.019 Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

19:20b.MAT.019.020 La junulo diris al li:CXion tion mi observis; kio ankoraux mankas al mi?

19:21b.MAT.019.021 Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedajxojn, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

19:22b.MAT.019.022 Sed auxdinte tiun diron, la junulo foriris malgxoja, cxar li havis multajn posedajxojn.

19:23b.MAT.019.023 Kaj Jesuo diris al siaj discxiploj:Vere mi diras al vi:Malfacile ricxulo eniros en la regnon de la cxielo.

19:24b.MAT.019.024 Kaj cetere mi diras al vi:Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

19:25b.MAT.019.025 Kiam la discxiploj tion auxdis, ili forte miregis, dirante:Kiu do povas esti savita?

19:26b.MAT.019.026 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili:CXe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla.

19:27b.MAT.019.027 Tiam Petro responde diris al li:Jen ni cxion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?

19:28b.MAT.019.028 Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

19:29b.MAT.019.029 Kaj cxiu, kiu forlasis domojn aux fratojn aux fratinojn aux patron aux patrinon aux infanojn aux kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.

19:30b.MAT.019.030 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

20

20:1b.MAT.020.001 CXar la regno de la cxielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinbergxardeno.

20:2b.MAT.020.002 Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon.

20:3b.MAT.020.003 Kaj elirinte cxirkaux la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;

20:4b.MAT.020.004 kaj li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.

20:5b.MAT.020.005 Denove elirinte cxirkaux la sesa horo kaj la nauxa, li agis simile.

20:6b.MAT.020.006 Kaj elirinte cxirkaux la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:Kial vi staras cxi tie senokupe la tutan tagon?

20:7b.MAT.020.007 Ili diris al li:CXar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon.

20:8b.MAT.020.008 Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj gxis la unuaj.

20:9b.MAT.020.009 Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj cxirkaux la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.

20:10b.MAT.020.010 Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaux ricevis po unu denaro.

20:11b.MAT.020.011 Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraux la domomastro,

20:12b.MAT.020.012 dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon.

20:13b.MAT.020.013 Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?

20:14b.MAT.020.014 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi.

20:15b.MAT.020.015 CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

20:16b.MAT.020.016 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.

20:17b.MAT.020.017 Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:

20:18b.MAT.020.018 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,

20:19b.MAT.020.019 kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurgxi kaj krucumi; kaj la trian tagon li relevigxos.

20:20b.MAT.020.020 Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorklinigxante kaj farante al li peton.

20:21b.MAT.020.021 Li diris al sxi:Kion vi volas? SXi diris al li:Ordonu, ke cxi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.

20:22b.MAT.020.022 Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.

20:23b.MAT.020.023 Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita de mia Patro.

20:24b.MAT.020.024 Kaj auxdinte, la dek indignis kontraux la du fratoj.

20:25b.MAT.020.025 Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.

20:26b.MAT.020.026 Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;

20:27b.MAT.020.027 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;

20:28b.MAT.020.028 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

20:29b.MAT.020.029 Kaj kiam ili eliris el Jerihxo, granda homamaso lin sekvis.

20:30b.MAT.020.030 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.

20:31b.MAT.020.031 Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.

20:32b.MAT.020.032 Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi?

20:33b.MAT.020.033 Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj.

20:34b.MAT.020.034 Kaj Jesuo, kortusxite, tusxis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

21

21:1b.MAT.021.001 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn,

21:2b.MAT.021.002 dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.

21:3b.MAT.021.003 Kaj se iu diros ion al vi, respondu:La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.

21:4b.MAT.021.004 Kaj cxi tio okazis, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

21:5b.MAT.021.005 Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.

21:6b.MAT.021.006 Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,

21:7b.MAT.021.007 kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.

21:8b.MAT.021.008 Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.

21:9b.MAT.021.009 Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!

21:10b.MAT.021.010 Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu?

21:11b.MAT.021.011 Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

21:12b.MAT.021.012 Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis cxiujn vendantojn kaj acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj, kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;

21:13b.MAT.021.013 kaj li diris al ili:Estas skribite:Mia domo estas nomata domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.

21:14b.MAT.021.014 Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.

21:15b.MAT.021.015 Sed la cxefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindajxojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn:Hosana al la Filo de David, indignis,

21:16b.MAT.021.016 kaj diris al li:CXu vi auxdas, kion cxi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili:Jes; cxu vi neniam legis:El la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi perfektigis lauxdon?

21:17b.MAT.021.017 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

21:18b.MAT.021.018 Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.

21:19b.MAT.021.019 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.

21:20b.MAT.021.020 Kaj kiam la discxiploj vidis, ili miris, dirante:Kiel rapide la figarbo forvelkis!

21:21b.MAT.021.021 Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.

21:22b.MAT.021.022 Kaj cxion, kion vi petos per pregxado, kredante, vi ricevos.

21:23b.MAT.021.023 Kaj kiam li jam venis en la templon, la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? kaj kiu donis al vi tian auxtoritaton?

21:24b.MAT.021.024 Kaj Jesuo responde diris al ili:Mi ankaux faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaux diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

21:25b.MAT.021.025 La baptado de Johano, de kie gxi estis? El la cxielo, aux el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros al ni:Kial do vi ne kredis al li?

21:26b.MAT.021.026 Sed se ni diros:El homoj, ni timas la popolon, cxar cxiuj opinias Johanon profeto.

21:27b.MAT.021.027 Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

21:28b.MAT.021.028 Kiel sxajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris:Filo, iru hodiaux kaj laboru en la vinbergxardeno.

21:29b.MAT.021.029 Kaj li respondis kaj diris:Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris.

21:30b.MAT.021.030 Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris:Mi iros, sinjoro; kaj ne iris.

21:31b.MAT.021.031 Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris:La unua. Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malcxastistinoj iras antaux vi en la regnon de Dio.

21:32b.MAT.021.032 CXar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malcxastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, ecx ne pentis poste, por kredi al li.

21:33b.MAT.021.033 Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.

21:34b.MAT.021.034 Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn.

21:35b.MAT.021.035 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.

21:36b.MAT.021.036 Li sendis ankoraux aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.

21:37b.MAT.021.037 Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante:Ili respektos mian filon.

21:38b.MAT.021.038 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.

21:39b.MAT.021.039 Kaj ili kaptis lin, eljxetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.

21:40b.MAT.021.040 Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj?

21:41b.MAT.021.041 Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

21:42b.MAT.021.042 Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

21:43b.MAT.021.043 Tial mi diras al vi:La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros gxiajn fruktojn.

21:44b.MAT.021.044 Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.

21:45b.MAT.021.045 Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj, auxdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili.

21:46b.MAT.021.046 Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

22

22:1b.MAT.022.001 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:

22:2b.MAT.022.002 La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo,

22:3b.MAT.022.003 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.

22:4b.MAT.022.004 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.

22:5b.MAT.022.005 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;

22:6b.MAT.022.006 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.

22:7b.MAT.022.007 Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.

22:8b.MAT.022.008 Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.

22:9b.MAT.022.009 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo.

22:10b.MAT.022.010 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.

22:11b.MAT.022.011 Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;

22:12b.MAT.022.012 kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.

22:13b.MAT.022.013 Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

22:14b.MAT.022.014 CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

22:15b.MAT.022.015 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.

22:16b.MAT.022.016 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

22:17b.MAT.022.017 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

22:18b.MAT.022.018 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?

22:19b.MAT.022.019 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.

22:20b.MAT.022.020 Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?

22:21b.MAT.022.021 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.

22:22b.MAT.022.022 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.

22:23b.MAT.022.023 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:

22:24b.MAT.022.024 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.

22:25b.MAT.022.025 Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;

22:26b.MAT.022.026 tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa.

22:27b.MAT.022.027 Kaj post cxiuj la virino mortis.

22:28b.MAT.022.028 En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis.

22:29b.MAT.022.029 Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.

22:30b.MAT.022.030 CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.

22:31b.MAT.022.031 Sed pri la relevigxo el la mortintoj, cxu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:

22:32b.MAT.022.032 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.

22:33b.MAT.022.033 Kaj kiam la homamaso tion auxdis, ili miregis pro lia instruado.

22:34b.MAT.022.034 Sed la Fariseoj, auxdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektigxis.

22:35b.MAT.022.035 Kaj unu el ili, legxisto, demandis lin, provante lin:

22:36b.MAT.022.036 Majstro, kiu estas la granda ordono en la legxo?

22:37b.MAT.022.037 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

22:38b.MAT.022.038 CXi tiu estas la granda kaj la unua ordono.

22:39b.MAT.022.039 Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

22:40b.MAT.022.040 De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj.

22:41b.MAT.022.041 Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,

22:42b.MAT.022.042 dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David.

22:43b.MAT.022.043 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:

22:44b.MAT.022.044 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

22:45b.MAT.022.045 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?

22:46b.MAT.022.046 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.

23

23:1b.MAT.023.001 Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj discxiploj, dirante:

23:2b.MAT.023.002 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la segxo de Moseo:

23:3b.MAT.023.003 cxion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laux iliaj faroj, cxar ili ordonas, sed ne faras.

23:4b.MAT.023.004 Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.

23:5b.MAT.023.005 Sed cxiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; cxar ili largxigas siajn filakteriojn kaj grandigas la frangxojn de siaj vestoj,

23:6b.MAT.023.006 kaj amas la cxeflokojn cxe festenoj, kaj la cxefsegxojn en la sinagogoj,

23:7b.MAT.023.007 kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.

23:8b.MAT.023.008 Sed vi ne estu nomataj Rabeno; cxar unu estas via instruanto, kaj vi cxiuj estas fratoj.

23:9b.MAT.023.009 Kaj nomu neniun sur la tero via patro; cxar Unu, kiu estas en la cxielo, estas via Patro.

23:10b.MAT.023.010 Kaj ne estu nomataj edukantoj; cxar unu, la Kristo, estas via edukanto.

23:11b.MAT.023.011 Sed la pli granda el vi estos via servanto.

23:12b.MAT.023.012 Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

23:13b.MAT.023.013 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi sxlosas la regnon de la cxielo kontraux la homoj; cxar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.

23:14b.MAT.023.014 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe pregxas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.

23:15b.MAT.023.015 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi cxirkauxiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia farigxis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

23:16b.MAT.023.016 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto.

23:17b.MAT.023.017 Vi malsagxaj kaj blindaj! cxar kio estas pli granda, la oro, aux la sanktejo, kiu sanktigas la oron?

23:18b.MAT.023.018 Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto.

23:19b.MAT.023.019 Vi blinduloj! cxar kio estas pli granda, la ofero, aux la altaro, kiu sanktigas la oferon?

23:20b.MAT.023.020 Tiu do, kiu jxuras per la altaro, jxuras per gxi, kaj per cxio, kusxanta sur gxi.

23:21b.MAT.023.021 Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi.

23:22b.MAT.023.022 Kaj tiu, kiu jxuras per la cxielo, jxuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur gxi.

23:23b.MAT.023.023 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la legxo:jugxon kaj kompaton kaj fidon. Sed cxi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.

23:24b.MAT.023.024 Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

23:25b.MAT.023.025 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.

23:26b.MAT.023.026 Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaux farigxu pura.

23:27b.MAT.023.027 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere sxajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de cxia malpureco.

23:28b.MAT.023.028 Tiel ankaux vi ekstere sxajnas justaj antaux homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

23:29b.MAT.023.029 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:

23:30b.MAT.023.030 Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.

23:31b.MAT.023.031 Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.

23:32b.MAT.023.032 Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.

23:33b.MAT.023.033 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?

23:34b.MAT.023.034 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;

23:35b.MAT.023.035 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.

23:36b.MAT.023.036 Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion.

23:37b.MAT.023.037 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj prijxetas per sxtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

23:38b.MAT.023.038 Jen via domo estas lasita al vi dezerta.

23:39b.MAT.023.039 CXar mi diras al vi:De nun vi ne vidos min, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

24

24:1b.MAT.024.001 Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo.

24:2b.MAT.024.002 Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

24:3b.MAT.024.003 Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?

24:4b.MAT.024.004 Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

24:5b.MAT.024.005 CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.

24:6b.MAT.024.006 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.

24:7b.MAT.024.007 CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.

24:8b.MAT.024.008 Sed cxio tio estas komenco de suferoj.

24:9b.MAT.024.009 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo.

24:10b.MAT.024.010 Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

24:11b.MAT.024.011 Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn.

24:12b.MAT.024.012 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos.

24:13b.MAT.024.013 Sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

24:14b.MAT.024.014 Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

24:15b.MAT.024.015 Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

24:16b.MAT.024.016 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;

24:17b.MAT.024.017 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

24:18b.MAT.024.018 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

24:19b.MAT.024.019 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!

24:20b.MAT.024.020 Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;

24:21b.MAT.024.021 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos.

24:22b.MAT.024.022 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

24:23b.MAT.024.023 Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu;

24:24b.MAT.024.024 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.

24:25b.MAT.024.025 Jen mi antauxdiris al vi.

24:26b.MAT.024.026 Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu.

24:27b.MAT.024.027 CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo.

24:28b.MAT.024.028 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.

24:29b.MAT.024.029 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;

24:30b.MAT.024.030 kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

24:31b.MAT.024.031 Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

24:32b.MAT.024.032 De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;

24:33b.MAT.024.033 tiel same vi, kiam vi vidos cxion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.

24:34b.MAT.024.034 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio tio plenumigxos.

24:35b.MAT.024.035 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

24:36b.MAT.024.036 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj de la cxielo, nek la Filo, sed la Patro sola.

24:37b.MAT.024.037 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.

24:38b.MAT.024.038 CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,

24:39b.MAT.024.039 kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.

24:40b.MAT.024.040 Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita;

24:41b.MAT.024.041 du virinoj estos muelantaj apud muelilo:unu estos prenita, kaj la alia lasita.

24:42b.MAT.024.042 Tial viglu; cxar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.

24:43b.MAT.024.043 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la sxtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosigxi.

24:44b.MAT.024.044 Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.

24:45b.MAT.024.045 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?

24:46b.MAT.024.046 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.

24:47b.MAT.024.047 Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.

24:48b.MAT.024.048 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas;

24:49b.MAT.024.049 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj,

24:50b.MAT.024.050 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,

24:51b.MAT.024.051 kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

25

25:1b.MAT.025.001 Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo.

25:2b.MAT.025.002 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.

25:3b.MAT.025.003 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;

25:4b.MAT.025.004 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.

25:5b.MAT.025.005 Kaj kiam la fiancxo malfruis, ili cxiuj malviglis kaj dormis.

25:6b.MAT.025.006 Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte.

25:7b.MAT.025.007 Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis, kaj ordigis siajn lampojn.

25:8b.MAT.025.008 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas.

25:9b.MAT.025.009 Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem.

25:10b.MAT.025.010 Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.

25:11b.MAT.025.011 Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.

25:12b.MAT.025.012 Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.

25:13b.MAT.025.013 Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.

25:14b.MAT.025.014 CXar tiel estas, kvazaux viro, forvojagxonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedajxojn.

25:15b.MAT.025.015 Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al cxiu laux lia kapableco; kaj li tuj forvojagxis.

25:16b.MAT.025.016 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.

25:17b.MAT.025.017 Tiel same ankaux tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.

25:18b.MAT.025.018 Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kasxis la monon de sia sinjoro.

25:19b.MAT.025.019 Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.

25:20b.MAT.025.020 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante:Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.

25:21b.MAT.025.021 Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

25:22b.MAT.025.022 Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris:Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.

25:23b.MAT.025.023 Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

25:24b.MAT.025.024 Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris:Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne dissxutis;

25:25b.MAT.025.025 kaj mi timis, kaj foriris, kaj kasxis vian talanton en la tero; jen vi havas vian proprajxon.

25:26b.MAT.025.026 Sed lia sinjoro responde diris al li:Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne dissxutis;

25:27b.MAT.025.027 pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian proprajxon kun procento.

25:28b.MAT.025.028 Forprenu de li do la talanton, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek talantojn.

25:29b.MAT.025.029 CXar al cxiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, ecx tio, kion li havas, estos prenita.

25:30b.MAT.025.030 Kaj eljxetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

25:31b.MAT.025.031 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

25:32b.MAT.025.032 kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj;

25:33b.MAT.025.033 kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.

25:34b.MAT.025.034 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

25:35b.MAT.025.035 cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;

25:36b.MAT.025.036 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.

25:37b.MAT.025.037 Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin?

25:38b.MAT.025.038 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis?

25:39b.MAT.025.039 Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi?

25:40b.MAT.025.040 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

25:41b.MAT.025.041 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

25:42b.MAT.025.042 cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;

25:43b.MAT.025.043 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.

25:44b.MAT.025.044 Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi?

25:45b.MAT.025.045 Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.

25:46b.MAT.025.046 Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

26

26:1b.MAT.026.001 Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj:

26:2b.MAT.026.002 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.

26:3b.MAT.026.003 Tiam kunvenis la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo, en la korto de la cxefpastro, kies nomo estis Kajafas;

26:4b.MAT.026.004 kaj ili konsiligxis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.

26:5b.MAT.026.005 Sed ili diris:Ne dum la festo, por ke ne levigxu tumulto cxe la popolo.

26:6b.MAT.026.006 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,

26:7b.MAT.026.007 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo.

26:8b.MAT.026.008 Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante:

26:9b.MAT.026.009 Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj.

26:10b.MAT.026.010 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi.

26:11b.MAT.026.011 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

26:12b.MAT.026.012 CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo.

26:13b.MAT.026.013 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

26:14b.MAT.026.014 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj,

26:15b.MAT.026.015 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn.

26:16b.MAT.026.016 Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.

26:17b.MAT.026.017 Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon?

26:18b.MAT.026.018 Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj.

26:19b.MAT.026.019 Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.

26:20b.MAT.026.020 Kaj kiam vesperigxis, li sidis cxe mangxo kun la dek du discxiploj;

26:21b.MAT.026.021 kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.

26:22b.MAT.026.022 Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi?

26:23b.MAT.026.023 Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.

26:24b.MAT.026.024 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

26:25b.MAT.026.025 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris.

26:26b.MAT.026.026 Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.

26:27b.MAT.026.027 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi;

26:28b.MAT.026.028 cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.

26:29b.MAT.026.029 Sed mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el cxi tiu frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan kun vi en la regno de mia Patro.

26:30b.MAT.026.030 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

26:31b.MAT.026.031 Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros.

26:32b.MAT.026.032 Tamen, post mia relevigxo mi iros antaux vi en Galileon.

26:33b.MAT.026.033 Sed Petro responde diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos pro vi, mi neniam ofendigxos.

26:34b.MAT.026.034 Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke en cxi tiu nokto, antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

26:35b.MAT.026.035 Petro diris al li:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris cxiuj discxiploj.

26:36b.MAT.026.036 Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi.

26:37b.MAT.026.037 Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malgxoji kaj maltrankviligxi.

26:38b.MAT.026.038 Tiam li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi.

26:39b.MAT.026.039 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.

26:40b.MAT.026.040 Kaj li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:CXu vi do ne havis forton vigli kun mi ecx unu horon?

26:41b.MAT.026.041 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

26:42b.MAT.026.042 Denove la duan fojon foririnte, li pregxis, dirante:Ho mia Patro, se cxi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos gxin, Via volo plenumigxu.

26:43b.MAT.026.043 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis.

26:44b.MAT.026.044 Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon pregxis, denove dirante la samajn vortojn.

26:45b.MAT.026.045 Tiam li venis al la discxiploj, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu:jen la horo alproksimigxis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.

26:46b.MAT.026.046 Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

26:47b.MAT.026.047 Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo.

26:48b.MAT.026.048 Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.

26:49b.MAT.026.049 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.

26:50b.MAT.026.050 Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

26:51b.MAT.026.051 Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian orelon.

26:52b.MAT.026.052 Tiam diris Jesuo al li:Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.

26:53b.MAT.026.053 CXu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj?

26:54b.MAT.026.054 Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?

26:55b.MAT.026.055 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

26:56b.MAT.026.056 Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.

26:57b.MAT.026.057 Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la cxefpastro Kajafas, kie jam kolektigxis la skribistoj kaj pliagxuloj.

26:58b.MAT.026.058 Sed Petro malproksime sekvis lin gxis la korto de la cxefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.

26:59b.MAT.026.059 Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;

26:60b.MAT.026.060 kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:

26:61b.MAT.026.061 CXi tiu diris:Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui gxin en la dauxro de tri tagoj.

26:62b.MAT.026.062 Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?

26:63b.MAT.026.063 Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.

26:64b.MAT.026.064 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

26:65b.MAT.026.065 Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon:

26:66b.MAT.026.066 kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto.

26:67b.MAT.026.067 Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,

26:68b.MAT.026.068 dirante:Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

26:69b.MAT.026.069 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.

26:70b.MAT.026.070 Sed li malkonfesis antaux ili cxiuj, dirante:Mi ne scias, kion vi diras.

26:71b.MAT.026.071 Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la cxeestantoj:CXi tiu estis ankaux kun Jesuo, la Nazaretano.

26:72b.MAT.026.072 Kaj denove li malkonfesis kun jxuro:Mi ne konas tiun homon.

26:73b.MAT.026.073 Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro:Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin.

26:74b.MAT.026.074 Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.

26:75b.MAT.026.075 Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis:Antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

27

27:1b.MAT.027.001 Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

27:2b.MAT.027.002 kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

27:3b.MAT.027.003 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj,

27:4b.MAT.027.004 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

27:5b.MAT.027.005 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

27:6b.MAT.027.006 Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.

27:7b.MAT.027.007 Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.

27:8b.MAT.027.008 Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux.

27:9b.MAT.027.009 Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;

27:10b.MAT.027.010 kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

27:11b.MAT.027.011 Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.

27:12b.MAT.027.012 Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion.

27:13b.MAT.027.013 Tiam Pilato diris al li:CXu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi?

27:14b.MAT.027.014 Kaj li ne respondis al li ecx unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.

27:15b.MAT.027.015 Sed cxe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.

27:16b.MAT.027.016 Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.

27:17b.MAT.027.017 Kiam do ili kolektigxis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? cxu Barabason, aux Jesuon, nomatan Kristo?

27:18b.MAT.027.018 CXar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.

27:19b.MAT.027.019 Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

27:20b.MAT.027.020 Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.

27:21b.MAT.027.021 Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason.

27:22b.MAT.027.022 Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita.

27:23b.MAT.027.023 Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita.

27:24b.MAT.027.024 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.

27:25b.MAT.027.025 Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

27:26b.MAT.027.026 Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

27:27b.MAT.027.027 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.

27:28b.MAT.027.028 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.

27:29b.MAT.027.029 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!

27:30b.MAT.027.030 Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.

27:31b.MAT.027.031 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

27:32b.MAT.027.032 Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.

27:33b.MAT.027.033 Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,

27:34b.MAT.027.034 ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki.

27:35b.MAT.027.035 Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn;

27:36b.MAT.027.036 kaj ili sidigxis, kaj gardis lin tie.

27:37b.MAT.027.037 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:CXI TIU ESTAS JESUO, LA REGXO DE LA JUDOJ.

27:38b.MAT.027.038 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.

27:39b.MAT.027.039 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,

27:40b.MAT.027.040 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.

27:41b.MAT.027.041 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris:

27:42b.MAT.027.042 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.

27:43b.MAT.027.043 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.

27:44b.MAT.027.044 Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

27:45b.MAT.027.045 Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

27:46b.MAT.027.046 Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

27:47b.MAT.027.047 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan.

27:48b.MAT.027.048 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.

27:49b.MAT.027.049 Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.

27:50b.MAT.027.050 Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.

27:51b.MAT.027.051 Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

27:52b.MAT.027.052 kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis,

27:53b.MAT.027.053 kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.

27:54b.MAT.027.054 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.

27:55b.MAT.027.055 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;

27:56b.MAT.027.056 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

27:57b.MAT.027.057 Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:

27:58b.MAT.027.058 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.

27:59b.MAT.027.059 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,

27:60b.MAT.027.060 kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan sxtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.

27:61b.MAT.027.061 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.

27:62b.MAT.027.062 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la cxefpastroj kaj la Fariseoj kolektigxis al Pilato,

27:63b.MAT.027.063 dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.

27:64b.MAT.027.064 Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.

27:65b.MAT.027.065 Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu gxin laux via eblo.

27:66b.MAT.027.066 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la sxtonon, kune kun gardistaro.

28

28:1b.MAT.028.001 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.

28:2b.MAT.028.002 Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.

28:3b.MAT.028.003 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo;

28:4b.MAT.028.004 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj.

28:5b.MAT.028.005 Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan.

28:6b.MAT.028.006 Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis.

28:7b.MAT.028.007 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

28:8b.MAT.028.008 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.

28:9b.MAT.028.009 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li.

28:10b.MAT.028.010 Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

28:11b.MAT.028.011 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn.

28:12b.MAT.028.012 Kaj kunveninte kun la pliagxuloj, ili konsiligxis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,

28:13b.MAT.028.013 dirante:Diru:Liaj discxiploj venis nokte, kaj forsxtelis lin, dum ni dormis.

28:14b.MAT.028.014 Kaj se la provincestro tion auxdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de cxia zorgo.

28:15b.MAT.028.015 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastigxis inter la Judoj gxis hodiaux.

28:16b.MAT.028.016 Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.

28:17b.MAT.028.017 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorklinigxis al li; sed kelkaj dubis.

28:18b.MAT.028.018 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

28:19b.MAT.028.019 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;

28:20b.MAT.028.020 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Matthew (Esperanto). Matthew (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-964D-9