Haggai (Esperanto)

Haggai (Esperanto)

Ĥagaj

1

1:1b.HAG.001.001 En la dua jaro de la regxo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:

1:2b.HAG.001.002 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiu popolo diras, ke ankoraux ne venis la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo.

1:3b.HAG.001.003 Sed aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:

1:4b.HAG.001.004 CXu por vi mem estas nun la gxusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj?

1:5b.HAG.001.005 Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton:

1:6b.HAG.001.006 vi semas multe, sed enportas malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.

1:7b.HAG.001.007 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton.

1:8b.HAG.001.008 Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos gxin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo.

1:9b.HAG.001.009 Vi atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras cxiu al sia domo.

1:10b.HAG.001.010 Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktajxojn.

1:11b.HAG.001.011 Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.

1:12b.HAG.001.012 Zerubabel, file de SXealtiel, kaj la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo auxskultis la vocxon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto HXagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon.

1:13b.HAG.001.013 Kaj HXagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene:Mi estas kun vi, diras la Eternulo.

1:14b.HAG.001.014 Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio,

1:15b.HAG.001.015 en la dudek-kvara tago de la sesa monato, en la dua jaro de la regxo Dario.

2

2:1b.HAG.002.001 En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:

2:2b.HAG.002.002 Diru al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene:

2:3b.HAG.002.003 Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio?

2:4b.HAG.002.004 Sed estu kuragxa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.

2:5b.HAG.002.005 Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.

2:6b.HAG.002.006 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;

2:7b.HAG.002.007 Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj, kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.

2:8b.HAG.002.008 Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.

2:9b.HAG.002.009 La gloro de cxi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antauxa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur cxi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

2:10b.HAG.002.010 En la dudek-kvara tago de la nauxa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:

2:11b.HAG.002.011 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru:

2:12b.HAG.002.012 Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.

2:13b.HAG.002.013 HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos.

2:14b.HAG.002.014 Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo, kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj; kaj cxio, kion ili tie alportas, estas malpura.

2:15b.HAG.002.015 Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo:

2:16b.HAG.002.016 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;

2:17b.HAG.002.017 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.

2:18b.HAG.002.018 Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:

2:19b.HAG.002.019 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

2:20b.HAG.002.020 Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al HXagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:

2:21b.HAG.002.021 Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene:Mi ekmovos la cxielon kaj la teron;

2:22b.HAG.002.022 Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos cxarojn kun iliaj veturantoj; falos la cxevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.

2:23b.HAG.002.023 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de SXealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; cxar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Haggai (Esperanto). Haggai (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9644-2