Zephaniah (Esperanto)
Cefanja
1
1:1b.ZEP.001.001 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de HXizkija, en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.
1:2b.ZEP.001.002 Mi forprenos cxion de sur la tero, diras la Eternulo.
1:3b.ZEP.001.003 Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo.
1:4b.ZEP.001.004 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de cxi tiu loko la restajxon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaux de la pastroj;
1:5b.ZEP.001.005 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;
1:6b.ZEP.001.006 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.
1:7b.ZEP.001.007 Silentu antaux la Sinjoro, la Eternulo, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; cxar la Eternulo pretigis bucxoferon kaj destinis la invitotojn.
1:8b.ZEP.001.008 En la tago de la bucxofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la regxidojn, kaj cxiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj;
1:9b.ZEP.001.009 Mi punos en tiu tago cxiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj.
1:10b.ZEP.001.010 En tiu tago, diras la Eternulo, estos lauxta kriado cxe la Pordego de Fisxoj, gxemegado cxe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj.
1:11b.ZEP.001.011 GXemegu, logxantoj de la malalta parto de la urbo; cxar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos cxiuj sxargxitaj per argxento.
1:12b.ZEP.001.012 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.
1:13b.ZEP.001.013 Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.
1:14b.ZEP.001.014 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.
1:15b.ZEP.001.015 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,
1:16b.ZEP.001.016 tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.
1:17b.ZEP.001.017 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.
1:18b.ZEP.001.018 Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.
2
2:1b.ZEP.002.001 Kolektigxu kaj konsciigxu, ho nacio ne aminda,
2:2b.ZEP.002.002 antaux ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumajxo), antaux ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaux ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.
2:3b.ZEP.002.003 Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.
2:4b.ZEP.002.004 CXar Gaza estos forlasita, Asxkelon estos dezertigita, Asxdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.
2:5b.ZEP.002.005 Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.
2:6b.ZEP.002.006 La apudmara regiono estos nur loko por logxejoj de pasxtistoj kaj por sxafejoj.
2:7b.ZEP.002.007 Kaj la regiono farigxos apartenajxo de la restajxo de la domo de Jehuda; tie ili pasxtos, en la domoj de Asxkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
2:8b.ZEP.002.008 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.
2:9b.ZEP.002.009 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
2:10b.ZEP.002.010 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.
2:11b.ZEP.002.011 La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj.
2:12b.ZEP.002.012 Ankaux vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.
2:13b.ZEP.002.013 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
2:14b.ZEP.002.014 Kaj ripozados en gxi amasoj da cxiuspecaj bestoj; ecx pelikanoj kaj botauxroj noktos en gxiaj kapiteloj, kaj ilia vocxo estos auxdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, cxar la cedraj tabuloj estos forsxiritaj.
2:15b.ZEP.002.015 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.
3
3:1b.ZEP.003.001 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!
3:2b.ZEP.003.002 GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.
3:3b.ZEP.003.003 GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno.
3:4b.ZEP.003.004 GXiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; gxiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.
3:5b.ZEP.003.005 La Eternulo estas justulo meze de gxi, Li ne faras maljustajxon; cxiumatene Li montras Siajn legxojn, ne cxesas; sed la malpiulo ne konas honton.
3:6b.ZEP.003.006 Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie trovigxas jam neniu homo, neniu logxanto.
3:7b.ZEP.003.007 Mi diris al gxi:Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita gxia logxejo, kiom ajn Mi punus gxin; sed ili rapidis malbonigi cxiujn siajn agojn.
3:8b.ZEP.003.008 Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.
3:9b.ZEP.003.009 Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.
3:10b.ZEP.003.010 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.
3:11b.ZEP.003.011 En tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.
3:12b.ZEP.003.012 Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malricxan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.
3:13b.ZEP.003.013 La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.
3:14b.ZEP.003.014 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.
3:15b.ZEP.003.015 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.
3:16b.ZEP.003.016 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu.
3:17b.ZEP.003.017 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.
3:18b.ZEP.003.018 La sentauxgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.
3:19b.ZEP.003.019 Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin.
3:20b.ZEP.003.020 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Zephaniah (Esperanto). Zephaniah (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9641-5