Habakkuk (Esperanto)

Habakkuk (Esperanto)

Ĥabakuk

1

1:1b.HAB.001.001 Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto HXabakuk.

1:2b.HAB.001.002 GXis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos?

1:3b.HAB.001.003 Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon? Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj malpaco.

1:4b.HAB.001.004 Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj.

1:5b.HAB.001.005 Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

1:6b.HAB.001.006 CXar jen Mi levos la HXaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi.

1:7b.HAB.001.007 Terura kaj timinda gxi estas; gxia jugxado kaj regado dependas de gxi mem.

1:8b.HAB.001.008 Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo.

1:9b.HAB.001.009 CXiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.

1:10b.HAB.001.010 Regxojn ili mokas, regantoj estas ridatajxo por ili; cxiun fortikajxon ili mokas; ili sxutas teron, kaj venkoprenas.

1:11b.HAB.001.011 Tiam sxangxigxas ilia spirito, transiras kaj farigxas peka, kaj ilia forto farigxas ilia dio.

1:12b.HAB.001.012 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

1:13b.HAB.001.013 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?

1:14b.HAB.001.014 Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton?

1:15b.HAB.001.015 CXiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas.

1:16b.HAB.001.016 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo.

1:17b.HAB.001.017 CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?

2

2:1b.HAB.002.001 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi.

2:2b.HAB.002.002 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.

2:3b.HAB.002.003 CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

2:4b.HAB.002.004 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

2:5b.HAB.002.005 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.

2:6b.HAB.002.006 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!

2:7b.HAB.002.007 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.

2:8b.HAB.002.008 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

2:9b.HAB.002.009 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo!

2:10b.HAB.002.010 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.

2:11b.HAB.002.011 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.

2:12b.HAB.002.012 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoversxado kaj pretigas fortikajxon per maljusteco!

2:13b.HAB.002.013 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.

2:14b.HAB.002.014 CXar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

2:15b.HAB.002.015 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!

2:16b.HAB.002.016 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

2:17b.HAB.002.017 CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

2:18b.HAB.002.018 Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn?

2:19b.HAB.002.019 Ve al tiu, kiu diras al ligno:Levigxu, kaj al muta sxtono:Vekigxu! CXu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton.

2:20b.HAB.002.020 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!

3

3:1b.HAB.003.001 Pregxo de la profeto HXabakuk laux maniero de psalmoj.

3:2b.HAB.003.002 Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

3:3b.HAB.003.003 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

3:4b.HAB.003.004 Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kasxita Lia potenco.

3:5b.HAB.003.005 Antaux Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.

3:6b.HAB.003.006 Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.

3:7b.HAB.003.007 En mizera stato mi vidis la tendojn de Kusxan; Skuigxis la tapisxoj de la lando Midjan.

3:8b.HAB.003.008 CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

3:9b.HAB.003.009 Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al jxura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.

3:10b.HAB.003.010 Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

3:11b.HAB.003.011 La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.

3:12b.HAB.003.012 Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.

3:13b.HAB.003.013 Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.

3:14b.HAB.003.014 Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj tacxmentestroj, Kiam ili sin jxetis ventege, por dispeli min kun gxojo, Kvazaux englutante mizerulon kasxe.

3:15b.HAB.003.015 Vi pasxis kun Viaj cxevaloj tra la maro, Tra la sxlimo de granda akvo.

3:16b.HAB.003.016 Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.

3:17b.HAB.003.017 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:

3:18b.HAB.003.018 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

3:19b.HAB.003.019 La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Habakkuk (Esperanto). Habakkuk (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-963E-A