Nahum (Esperanto)
Naĥum
1
1:1b.NAH.001.001 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.
1:2b.NAH.001.002 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.
1:3b.NAH.001.003 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
1:4b.NAH.001.004 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.
1:5b.NAH.001.005 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.
1:6b.NAH.001.006 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.
1:7b.NAH.001.007 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
1:8b.NAH.001.008 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
1:9b.NAH.001.009 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.
1:10b.NAH.001.010 CXar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
1:11b.NAH.001.011 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
1:12b.NAH.001.012 Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
1:13b.NAH.001.013 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros viajn ligilojn.
1:14b.NAH.001.014 Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis senvalora.
1:15b.NAH.001.015 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.
2
2:1b.NAH.002.001 Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.
2:2b.NAH.002.002 CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.
2:3b.NAH.002.003 La sxildo de liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo; la lancoj sxanceligxas.
2:4b.NAH.002.004 Sur la stratoj rapide ruligxas la cxaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torcxoj, brilas kiel fulmoj.
2:5b.NAH.002.005 Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpusxigxos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.
2:6b.NAH.002.006 La pordegoj cxe la akvo malfermigxos, kaj la palaco cedos.
2:7b.NAH.002.007 Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.
2:8b.NAH.002.008 Nineve estas de cxiam kiel baseno da akvo; sed nun gxi forkuras:Haltu, haltu! sed neniu revenas.
2:9b.NAH.002.009 Disrabu argxenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valorajxoj.
2:10b.NAH.002.010 Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.
2:11b.NAH.002.011 Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?
2:12b.NAH.002.012 La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.
2:13b.NAH.002.013 Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.
3
3:1b.NAH.003.001 Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas cxesigi la rabadon!
3:2b.NAH.003.002 Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro;
3:3b.NAH.003.003 movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpusxigxas sur ili.
3:4b.NAH.003.004 Tio estas pro la granda malcxastado de la malcxastistino, kiu cxarmas per sia beleco, estas lerta sorcxistino, kaj vendas naciojn per sia malcxastado kaj gentojn per sia sorcxado.
3:5b.NAH.003.005 Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos gxis via vizagxo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron.
3:6b.NAH.003.006 Mi jxetos sur vin abomenindajxojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokatajxo.
3:7b.NAH.003.007 CXiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros:Ruinigita estas Nineve; kiu bedauxros gxin? kie mi povas sercxi por vi konsolantojn?
3:8b.NAH.003.008 CXu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu trovigxas inter riveroj, estas cxirkauxata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro?
3:9b.NAH.003.009 Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;
3:10b.NAH.003.010 tamen gxi ankaux estas elpatrujigita kaj forkaptita; ecx gxiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de cxiuj stratoj; pri gxiaj eminentuloj oni lotis, kaj cxiujn gxiajn altrangulojn oni katenis.
3:11b.NAH.003.011 Tiel ankaux vi ebriigxos kaj kasxos vin kaj sercxos defendon kontraux la malamikoj.
3:12b.NAH.003.012 CXiuj viaj fortikajxoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la busxon de mangxonto.
3:13b.NAH.003.013 Jen via popolo estas cxe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj largxe malfermigxos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn.
3:14b.NAH.003.014 Provizu al vi akvon por la tempo de siegxo; fortigu viajn fortikajxojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn.
3:15b.NAH.003.015 Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formangxos vin kiel skarabo, se vi ecx estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.
3:16b.NAH.003.016 Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la cxielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.
3:17b.NAH.003.017 Viaj tacxmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj tacxmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kasxas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.
3:18b.NAH.003.018 Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj; via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu, kiu gxin kolektus.
3:19b.NAH.003.019 Ne resanigxas via vundo, doloriga estas via ulcero; cxiu, kiu auxdas la sciigon pri vi, aplauxdas pri vi; cxar kiun ne trafis sencxese via malboneco?
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Nahum (Esperanto). Nahum (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-963B-D