Jonah (Esperanto)
Jona
1
1:1b.JON.001.001 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:
1:2b.JON.001.002 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.
1:3b.JON.001.003 Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.
1:4b.JON.001.004 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo pereos.
1:5b.JON.001.005 La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj endormigxis.
1:6b.JON.001.006 Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.
1:7b.JON.001.007 Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.
1:8b.JON.001.008 Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?
1:9b.JON.001.009 Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.
1:10b.JON.001.010 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? CXar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.
1:11b.JON.001.011 Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta.
1:12b.JON.001.012 Li respondis al ili:Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi tiu granda ventego.
1:13b.JON.001.013 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.
1:14b.JON.001.014 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas.
1:15b.JON.001.015 Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la maro cxesis koleri.
1:16b.JON.001.016 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.
1:17b.JON.001.017 Kaj la Eternulo pretigis grandan fisxon, ke gxi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fisxo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
2
2:1b.JON.002.001 Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.
2:2b.JON.002.002 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
2:3b.JON.002.003 Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
2:4b.JON.002.004 Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
2:5b.JON.002.005 CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon.
2:6b.JON.002.006 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
2:7b.JON.002.007 Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
2:8b.JON.002.008 Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco.
2:9b.JON.002.009 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.
2:10b.JON.002.010 Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.
3
3:1b.JON.003.001 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
3:2b.JON.003.002 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.
3:3b.JON.003.003 Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
3:4b.JON.003.004 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.
3:5b.JON.003.005 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.
3:6b.JON.003.006 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.
3:7b.JON.003.007 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;
3:8b.JON.003.008 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:
3:9b.JON.003.009 eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
3:10b.JON.003.010 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
4
4:1b.JON.004.001 Tio tre forte cxagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.
4:2b.JON.004.002 Kaj li ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraux en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarsxisxon, cxar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedauxras malbonon.
4:3b.JON.004.003 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; cxar pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4:4b.JON.004.004 La Eternulo diris:CXu vi havas grandan cxagrenon?
4:5b.JON.004.005 Jona eliris el la urbo, sidigxis oriente de la urbo, faris al si tie lauxbon, kaj sidigxis sub gxi en la ombro, gxis li vidos, kio estos kun la urbo.
4:6b.JON.004.006 Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj gxi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberigxu el sia suferado. Kaj Jona forte ekgxojis pro la hedero.
4:7b.JON.004.007 Sed kiam levigxis la matenrugxo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj gxi forvelkis.
4:8b.JON.004.008 Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortigxis kaj petis por si morton; li diris:Pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4:9b.JON.004.009 Tiam Dio diris al Jona:CXu vi havas grandan cxagrenon pro la hedero? Li respondis:Mi havas grandan cxagrenon, ecx gxis deziro al morto.
4:10b.JON.004.010 La Eternulo tiam diris:Vi domagxas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;
4:11b.JON.004.011 kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Jonah (Esperanto). Jonah (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9635-3