Amos (Esperanto)

Amos (Esperanto)

Amos

1

1:1b.AMO.001.001 Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, du jarojn antaux la tertremo.

1:2b.AMO.001.002 Li diris:La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.

1:3b.AMO.001.003 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili drasxis Gileadon per fera drasxilo.

1:4b.AMO.001.004 Mi sendos fajron sur la domon de HXazael, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.

1:5b.AMO.001.005 Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la logxantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.

1:6b.AMO.001.006 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.

1:7b.AMO.001.007 Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn.

1:8b.AMO.001.008 Mi ekstermos la logxantojn de Asxdod kaj la tenanton de sceptro el Asxkelon, Mi direktos Mian manon kontraux Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filisxtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

1:9b.AMO.001.009 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.

1:10b.AMO.001.010 Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn.

1:11b.AMO.001.011 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam.

1:12b.AMO.001.012 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Bocra.

1:13b.AMO.001.013 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.

1:14b.AMO.001.014 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.

1:15b.AMO.001.015 Kaj ilia regxo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaux liaj eminentuloj, diras la Eternulo.

2

2:1b.AMO.002.001 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo de Edom gxis cindreco.

2:2b.AMO.002.002 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe bruo kaj sonado de trumpeto.

2:3b.AMO.002.003 Mi ekstermos jugxiston el meze de li, kaj cxiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.

2:4b.AMO.002.004 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.

2:5b.AMO.002.005 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

2:6b.AMO.002.006 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.

2:7b.AMO.002.007 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.

2:8b.AMO.002.008 Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

2:9b.AMO.002.009 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.

2:10b.AMO.002.010 Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.

2:11b.AMO.002.011 El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

2:12b.AMO.002.012 Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.

2:13b.AMO.002.013 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

2:14b.AMO.002.014 Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

2:15b.AMO.002.015 la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

2:16b.AMO.002.016 kaj la plej kuragxa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

3

3:1b.AMO.003.001 Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

3:2b.AMO.003.002 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

3:3b.AMO.003.003 CXu iras du kune, se ili ne interkonsentis?

3:4b.AMO.003.004 CXu leono krias en la arbaro, se gxi ne havas dissxirotajxon? cxu leonido auxdigas sian vocxon el sia kaverno, se gxi nenion kaptis?

3:5b.AMO.003.005 CXu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la tero, se nenio kaptigxis per gxi?

3:6b.AMO.003.006 CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?

3:7b.AMO.003.007 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

3:8b.AMO.003.008 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

3:9b.AMO.003.009 Auxdigu en la palacoj de Asxdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru:Kolektigxu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en gxi kaj kia granda rabado estas farata meze de gxi.

3:10b.AMO.003.010 Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.

3:11b.AMO.003.011 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malamiko aperos kaj cxirkauxos la landon, kaj li desxiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.

3:12b.AMO.003.012 Tiele diras la Eternulo:Kiel pasxtisto savas el la busxo de leono du krurojn aux parton de orelo, tiel savigxos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kusxejo.

3:13b.AMO.003.013 Auxskultu, kaj atestu kontraux la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.

3:14b.AMO.003.014 CXar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaux la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.

3:15b.AMO.003.015 Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.

4

4:1b.AMO.004.001 Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

4:2b.AMO.004.002 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

4:3b.AMO.004.003 Kaj tra brecxoj vi eliros, cxiu aparte, kaj estos jxetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.

4:4b.AMO.004.004 Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn cxiumatene kaj vian dekonajxon en cxiu tria tago.

4:5b.AMO.004.005 Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

4:6b.AMO.004.006 Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

4:7b.AMO.004.007 Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.

4:8b.AMO.004.008 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

4:9b.AMO.004.009 Mi frapis vin per brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn, vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

4:10b.AMO.004.010 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

4:11b.AMO.004.011 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

4:12b.AMO.004.012 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.

4:13b.AMO.004.013 CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

5

5:1b.AMO.005.001 Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.

5:2b.AMO.005.002 Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

5:3b.AMO.005.003 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.

5:4b.AMO.005.004 CXar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.

5:5b.AMO.005.005 Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-SXeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El farigxos senvalora.

5:6b.AMO.005.006 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.

5:7b.AMO.005.007 La jugxon vi faras vermuto, kaj la veron vi jxetas sur la teron.

5:8b.AMO.005.008 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

5:9b.AMO.005.009 Li sendas malfelicxon sur fortulon, kaj malfelicxo trafas urbon fortikigitan.

5:10b.AMO.005.010 Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestajxon.

5:11b.AMO.005.011 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.

5:12b.AMO.005.012 CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.

5:13b.AMO.005.013 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.

5:14b.AMO.005.014 Sercxu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.

5:15b.AMO.005.015 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.

5:16b.AMO.005.016 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur cxiuj placoj estos plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.

5:17b.AMO.005.017 Kaj en cxiuj vinbergxardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.

5:18b.AMO.005.018 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.

5:19b.AMO.005.019 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.

5:20b.AMO.005.020 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.

5:21b.AMO.005.021 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.

5:22b.AMO.005.022 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

5:23b.AMO.005.023 Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas auxskulti.

5:24b.AMO.005.024 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.

5:25b.AMO.005.025 CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

5:26b.AMO.005.026 Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.

5:27b.AMO.005.027 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

6

6:1b.AMO.006.001 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!

6:2b.AMO.006.002 Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan HXamat, poste iru al Gat de la Filisxtoj:cxu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, cxu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?

6:3b.AMO.006.003 Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfelicxo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la segxo de maljusteco;

6:4b.AMO.006.004 kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;

6:5b.AMO.006.005 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;

6:6b.AMO.006.006 kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:

6:7b.AMO.006.007 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.

6:8b.AMO.006.008 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.

6:9b.AMO.006.009 Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaux mortos.

6:10b.AMO.006.010 Kaj prenos ilin ilia amiko aux kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas cxe la domo:CXu estas ankoraux iu cxe vi? Kaj cxi tiu respondos:Neniu plu. Kaj tiu diros:Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.

6:11b.AMO.006.011 CXar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per brecxoj.

6:12b.AMO.006.012 CXu kuras cxevaloj sur roko? cxu oni povas plugi gxin per bovoj? Vi tamen faris la jugxon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.

6:13b.AMO.006.013 Vi gxojas pro senvalorajxoj; vi diras:CXu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?

6:14b.AMO.006.014 Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraux vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de HXamat gxis la torento de la stepo.

7

7:1b.AMO.007.001 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.

7:2b.AMO.007.002 Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.

7:3b.AMO.007.003 Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.

7:4b.AMO.007.004 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.

7:5b.AMO.007.005 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.

7:6b.AMO.007.006 La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.

7:7b.AMO.007.007 Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.

7:8b.AMO.007.008 Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;

7:9b.AMO.007.009 kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.

7:10b.AMO.007.010 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;

7:11b.AMO.007.011 cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

7:12b.AMO.007.012 Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;

7:13b.AMO.007.013 sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.

7:14b.AMO.007.014 Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;

7:15b.AMO.007.015 sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

7:16b.AMO.007.016 Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;

7:17b.AMO.007.017 tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

8

8:1b.AMO.008.001 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.

8:2b.AMO.008.002 Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.

8:3b.AMO.008.003 La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu loko oni jxetos ilin silente.

8:4b.AMO.008.004 Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,

8:5b.AMO.008.005 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;

8:6b.AMO.008.006 ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.

8:7b.AMO.008.007 La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn.

8:8b.AMO.008.008 CXu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros cxiuj gxiaj logxantoj? GXi tuta ekskuigxos kiel lago, gxi levigxos kaj mallevigxos kiel la Rivero de Egiptujo.

8:9b.AMO.008.009 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.

8:10b.AMO.008.010 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.

8:11b.AMO.008.011 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por auxskultado de la vortoj de la Eternulo.

8:12b.AMO.008.012 Kaj ili vagados de maro gxis maro, kaj de nordo gxis oriento ili migrados, por sercxi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.

8:13b.AMO.008.013 En tiu tago senfortigxos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,

8:14b.AMO.008.014 kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.

9

9:1b.AMO.009.001 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.

9:2b.AMO.009.002 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.

9:3b.AMO.009.003 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.

9:4b.AMO.009.004 Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.

9:5b.AMO.009.005 La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas, kaj cxiuj logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel la Rivero de Egiptujo.

9:6b.AMO.009.006 Li konstruis Sian logxejon en la cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

9:7b.AMO.009.007 CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

9:8b.AMO.009.008 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.

9:9b.AMO.009.009 Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.

9:10b.AMO.009.010 De glavo mortos cxiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras:Malfelicxo ne alproksimigxos al ni kaj ne trafos nin.

9:11b.AMO.009.011 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,

9:12b.AMO.009.012 por ke ili ekposedu la restajxon de Edom kaj ankaux cxiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.

9:13b.AMO.009.013 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj.

9:14b.AMO.009.014 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

9:15b.AMO.009.015 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Amos (Esperanto). Amos (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-962F-B