Hosea (Esperanto)

Hosea (Esperanto)

Hoŝea

1

1:1b.HOS.001.001 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael.

1:2b.HOS.001.002 Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea, la Eternulo diris al Hosxea:Iru, prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu infanojn malcxastajn, cxar la lando malcxastigxis for de la Eternulo.

1:3b.HOS.001.003 Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon.

1:4b.HOS.001.004 Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael.

1:5b.HOS.001.005 En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.

1:6b.HOS.001.006 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li:Donu al sxi la nomon Lo-Ruhxama; cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.

1:7b.HOS.001.007 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

1:8b.HOS.001.008 Kiam sxi demamigis Lo-Ruhxaman, sxi gravedigxis kaj naskis filon.

1:9b.HOS.001.009 Kaj Li diris:Donu al li la nomon Lo-Ami; cxar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.

1:10b.HOS.001.010 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

1:11b.HOS.001.011 Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.

2

2:1b.HOS.002.001 Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.

2:2b.HOS.002.002 Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

2:3b.HOS.002.003 por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

2:4b.HOS.002.004 Ankaux sxiajn infanojn Mi ne kompatus, cxar ili estas infanoj de malcxasto;

2:5b.HOS.002.005 cxar ilia patrino malcxastis, ilia naskintino malhonoris sin; cxar sxi diris:Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanajxojn kaj miajn linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.

2:6b.HOS.002.006 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

2:7b.HOS.002.007 SXi postkuros siajn amistojn, sed sxi ne kuratingos ilin; sxi sercxos ilin, sed ne trovos; kaj sxi diros:Mi iros returne al mia unua edzo, cxar pli bone estis al mi tiam, ol nun.

2:8b.HOS.002.008 Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al sxi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe da argxento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.

2:9b.HOS.002.009 Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanajxon kaj Mian linajxon, per kiu sxi kovris sian nudecon.

2:10b.HOS.002.010 Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

2:11b.HOS.002.011 Mi cxesigos cxian sxian gajecon, sxiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj cxiujn sxiajn solenajn kunvenojn.

2:12b.HOS.002.012 Mi dezertigos sxiajn vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn, pri kiuj sxi diras:Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin mangxos.

2:13b.HOS.002.013 Mi punos sxin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min sxi forgesis, diras la Eternulo.

2:14b.HOS.002.014 Tial jen Mi allogos sxin, kondukos sxin en dezerton, kaj parolos al sxi agrablajn vortojn;

2:15b.HOS.002.015 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

2:16b.HOS.002.016 En tiu tempo, diras la Eternulo, sxi nomos Min:Mia edzo; sxi ne plu nomos Min:Mia mastro.

2:17b.HOS.002.017 Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laux ilia nomo.

2:18b.HOS.002.018 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la cxielo, kaj kun la rampajxoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdangxere.

2:19b.HOS.002.019 Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.

2:20b.HOS.002.020 Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

2:21b.HOS.002.021 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;

2:22b.HOS.002.022 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj favoros Jizreelon.

2:23b.HOS.002.023 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

3

3:1b.HOS.003.001 Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amajxon kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

3:2b.HOS.003.002 Kaj mi akiris sxin al mi per dek kvin argxentaj moneroj kaj hxomero kaj duono da hordeo.

3:3b.HOS.003.003 Kaj mi diris al sxi:Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.

3:4b.HOS.003.004 CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;

3:5b.HOS.003.005 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

4

4:1b.HOS.004.001 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

4:2b.HOS.004.002 Malbenado kaj trompado, mortigado, sxtelado, kaj adultado tre disvastigxis, kaj sangoversxo sekvas sangoversxon.

4:3b.HOS.004.003 Pro tio ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la fisxoj de la maro malaperos.

4:4b.HOS.004.004 Sed neniu malpacu, neniu riprocxu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.

4:5b.HOS.004.005 Vi falos meze de la tago, kaj ankaux la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.

4:6b.HOS.004.006 Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.

4:7b.HOS.004.007 Ju pli ili multigxas, des pli ili pekas kontraux Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.

4:8b.HOS.004.008 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.

4:9b.HOS.004.009 Kaj farigxos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:Mi punos gxin pro gxia konduto, kaj Mi repagos al gxi pro gxiaj agoj.

4:10b.HOS.004.010 Ili mangxos kaj ne satigxos, ili malcxastos kaj ne disvastigxos; cxar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.

4:11b.HOS.004.011 Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.

4:12b.HOS.004.012 Mia popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili malcxastas kontraux sia Dio.

4:13b.HOS.004.013 Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, cxar bona estas ilia ombro. Tial malcxastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.

4:14b.HOS.004.014 CXu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malcxastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartigxas kune kun la malcxastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

4:15b.HOS.004.015 Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.

4:16b.HOS.004.016 CXar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; cxu nun la Eternulo povas pasxti ilin, kiel sxafidon sur vasta pasxtejo?

4:17b.HOS.004.017 Efraim aligxis al idoloj; lasu lin.

4:18b.HOS.004.018 Abomeninda farigxis ilia drinkado; ili fordonis sin al malcxastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.

4:19b.HOS.004.019 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.

5

5:1b.HOS.005.001 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

5:2b.HOS.005.002 Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.

5:3b.HOS.005.003 Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.

5:4b.HOS.005.004 Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.

5:5b.HOS.005.005 La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

5:6b.HOS.005.006 Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili.

5:7b.HOS.005.007 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.

5:8b.HOS.005.008 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!

5:9b.HOS.005.009 Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.

5:10b.HOS.005.010 La princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon.

5:11b.HOS.005.011 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.

5:12b.HOS.005.012 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.

5:13b.HOS.005.013 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

5:14b.HOS.005.014 CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

5:15b.HOS.005.015 Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:

6

6:1b.HOS.006.001 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

6:2b.HOS.006.002 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.

6:3b.HOS.006.003 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

6:4b.HOS.006.004 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

6:5b.HOS.006.005 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.

6:6b.HOS.006.006 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

6:7b.HOS.006.007 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.

6:8b.HOS.006.008 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.

6:9b.HOS.006.009 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras.

6:10b.HOS.006.010 En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

6:11b.HOS.006.011 Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

7

7:1b.HOS.007.001 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.

7:2b.HOS.007.002 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.

7:3b.HOS.007.003 Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn.

7:4b.HOS.007.004 CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo.

7:5b.HOS.007.005 Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.

7:6b.HOS.007.006 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.

7:7b.HOS.007.007 CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.

7:8b.HOS.007.008 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim farigxis kiel platkuko, bakita sen renversado.

7:9b.HOS.007.009 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; ecx grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.

7:10b.HOS.007.010 La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.

7:11b.HOS.007.011 Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo:ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.

7:12b.HOS.007.012 Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.

7:13b.HOS.007.013 Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn.

7:14b.HOS.007.014 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas.

7:15b.HOS.007.015 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.

7:16b.HOS.007.016 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili en la lando Egipta.

8

8:1b.HOS.008.001 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.

8:2b.HOS.008.002 Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.

8:3b.HOS.008.003 Izrael forpusxis la bonon; malamiko lin persekutos.

8:4b.HOS.008.004 Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.

8:5b.HOS.008.005 Forpusxita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe ankoraux ili ne povos purigxi?

8:6b.HOS.008.006 CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.

8:7b.HOS.008.007 CXar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantajxo ne donos farunon; se gxi ecx donos, fremduloj gxin formangxos.

8:8b.HOS.008.008 Izrael estas formangxata; nun ili farigxis inter la popoloj kiel senvalora vazo.

8:9b.HOS.008.009 CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.

8:10b.HOS.008.010 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la sxargxo de la regxo de la princoj.

8:11b.HOS.008.011 Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili farigxis por li altaroj pekigaj.

8:12b.HOS.008.012 Mi skribis por li la multon de Miaj legxoj; sed li rigardas ilin kiel fremdajxon.

8:13b.HOS.008.013 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

8:14b.HOS.008.014 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

9

9:1b.HOS.009.001 Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.

9:2b.HOS.009.002 Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.

9:3b.HOS.009.003 Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.

9:4b.HOS.009.004 Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.

9:5b.HOS.009.005 Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?

9:6b.HOS.009.006 CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.

9:7b.HOS.009.007 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

9:8b.HOS.009.008 La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.

9:9b.HOS.009.009 Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.

9:10b.HOS.009.010 Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.

9:11b.HOS.009.011 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.

9:12b.HOS.009.012 Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.

9:13b.HOS.009.013 Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.

9:14b.HOS.009.014 Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.

9:15b.HOS.009.015 Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; cxiuj iliaj princoj estas defalintoj.

9:16b.HOS.009.016 Efraim estas batita; ilia radiko sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.

9:17b.HOS.009.017 Mia Dio ilin forpusxos, cxar ili ne auxskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.

10

10:1b.HOS.010.001 Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.

10:2b.HOS.010.002 Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.

10:3b.HOS.010.003 Nun ili diras:Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni regxo?

10:4b.HOS.010.004 Ili parolas vanajn vortojn, jxuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial jugxo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.

10:5b.HOS.010.005 Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.

10:6b.HOS.010.006 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

10:7b.HOS.010.007 Malaperos Samario kun sia regxo, kiel sxauxmo sur la suprajxo de akvo.

10:8b.HOS.010.008 Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj:Kovru nin; kaj al la montetoj:Falu sur nin.

10:9b.HOS.010.009 Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.

10:10b.HOS.010.010 Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektigxos kontraux ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.

10:11b.HOS.010.011 Efraim estas kiel bovido dresita, amanta drasxi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.

10:12b.HOS.010.012 Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotajxon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, gxis Li venos kaj versxos sur vin justecon.

10:13b.HOS.010.013 Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.

10:14b.HOS.010.014 Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.

10:15b.HOS.010.015 Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.

11

11:1b.HOS.011.001 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.

11:2b.HOS.011.002 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.

11:3b.HOS.011.003 Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.

11:4b.HOS.011.004 Per sxnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon.

11:5b.HOS.011.005 Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia regxo, cxar ili ne volis penti.

11:6b.HOS.011.006 Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formangxos ilin pro iliaj entreprenoj.

11:7b.HOS.011.007 Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo, gxi ne levas sin.

11:8b.HOS.011.008 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato.

11:9b.HOS.011.009 Mi ne agos laux Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.

11:10b.HOS.011.010 La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.

11:11b.HOS.011.011 Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enlogxigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.

11:12b.HOS.011.012 Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

12

12:1b.HOS.012.001 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

12:2b.HOS.012.002 Sed ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon, kaj Li punos Jakobon laux lia konduto, laux liaj agoj Li repagos al li.

12:3b.HOS.012.003 Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

12:4b.HOS.012.004 Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.

12:5b.HOS.012.005 La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.

12:6b.HOS.012.006 Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu cxiam vian Dion.

12:7b.HOS.012.007 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;

12:8b.HOS.012.008 kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

12:9b.HOS.012.009 Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.

12:10b.HOS.012.010 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

12:11b.HOS.012.011 En Gilead estis idoloj, sed ili farigxis senvalorajxo; en Gilgal oni oferbucxis bovojn, sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj sur la sulko de la kampo.

12:12b.HOS.012.012 Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.

12:13b.HOS.012.013 Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.

12:14b.HOS.012.014 Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindajxoj.

13

13:1b.HOS.013.001 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.

13:2b.HOS.013.002 Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.

13:3b.HOS.013.003 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.

13:4b.HOS.013.004 Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.

13:5b.HOS.013.005 Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.

13:6b.HOS.013.006 Kiam ili havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.

13:7b.HOS.013.007 Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas cxe la vojo.

13:8b.HOS.013.008 Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi dissxiros ilian sxlositan koron, Mi mangxegos ilin tie, kiel leono; sovagxaj bestoj ilin dissxiros.

13:9b.HOS.013.009 Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.

13:10b.HOS.013.010 Kie estas via regxo? li savu vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn?

13:11b.HOS.013.011 Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

13:12b.HOS.013.012 Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.

13:13b.HOS.013.013 Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensagxa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskigxantaj infanoj.

13:14b.HOS.013.014 El SXeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho SXeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj.

13:15b.HOS.013.015 Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.

13:16b.HOS.013.016 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

14

14:1b.HOS.014.001 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.

14:2b.HOS.014.002 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

14:3b.HOS.014.003 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

14:4b.HOS.014.004 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

14:5b.HOS.014.005 Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.

14:6b.HOS.014.006 Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.

14:7b.HOS.014.007 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.

14:8b.HOS.014.008 Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.

14:9b.HOS.014.009 Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Hosea (Esperanto). Hosea (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9629-1