Ezekiel (Esperanto)

Ezekiel (Esperanto)

Jeĥezkel

1

1:1b.EZE.001.001 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar, malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.

1:2b.EZE.001.002 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la regxo Jehojahxin,

1:3b.EZE.001.003 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo de Buzi, en la lando HXaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.

1:4b.EZE.001.004 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

1:5b.EZE.001.005 El la mezo vidigxis bildo de kvar kreitajxoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo.

1:6b.EZE.001.006 Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu el ili havis kvar flugilojn.

1:7b.EZE.001.007 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro.

1:8b.EZE.001.008 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj cxe iliaj kvar flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn kaj siajn flugilojn.

1:9b.EZE.001.009 Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo.

1:10b.EZE.001.010 La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar.

1:11b.EZE.001.011 Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.

1:12b.EZE.001.012 CXiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

1:13b.EZE.001.013 La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.

1:14b.EZE.001.014 Kaj la kreitajxoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.

1:15b.EZE.001.015 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.

1:16b.EZE.001.016 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia.

1:17b.EZE.001.017 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado.

1:18b.EZE.001.018 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe.

1:19b.EZE.001.019 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj.

1:20b.EZE.001.020 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

1:21b.EZE.001.021 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

1:22b.EZE.001.022 Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al firmamento, kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre.

1:23b.EZE.001.023 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj.

1:24b.EZE.001.024 Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis.

1:25b.EZE.001.025 Kiam auxdigxis vocxo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.

1:26b.EZE.001.026 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi.

1:27b.EZE.001.027 Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon cxirkaux de li.

1:28b.EZE.001.028 Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere, kaj mi auxdis vocxon de parolanto.

2

2:1b.EZE.002.001 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, starigxu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi.

2:2b.EZE.002.002 Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi auxskultis Tiun, kiu parolis al mi.

2:3b.EZE.002.003 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago.

2:4b.EZE.002.004 La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo.

2:5b.EZE.002.005 CXu ili auxskultos, cxu ili ne auxskultos (cxar ili estas domo malobeema), ili almenaux sciu, ke profeto estis inter ili.

2:6b.EZE.002.006 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.

2:7b.EZE.002.007 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.

2:8b.EZE.002.008 Kaj vi, ho filo de homo, auxskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian busxon, kaj mangxu tion, kion Mi donos al vi.

2:9b.EZE.002.009 Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en gxi estas skribrulajxo.

2:10b.EZE.002.010 Kaj Li disvolvis gxin antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur gxi estis skribitaj lamentoj, gxemoj, kaj veoj.

3

3:1b.EZE.003.001 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, mangxu tion, kion vi trovas, mangxu cxi tiun skribrulajxon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.

3:2b.EZE.003.002 Kaj mi malfermis mian busxon, kaj Li mangxigis al mi tiun skribrulajxon.

3:3b.EZE.003.003 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, en vian ventron mangxu, kaj vian internajxon plenigu per cxi tiu skribrulajxo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi mangxis, kaj en mia busxo gxi estis dolcxa, kiel mielo.

3:4b.EZE.003.004 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj.

3:5b.EZE.003.005 CXar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;

3:6b.EZE.003.006 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se ecx al ili Mi sendus vin, ecx ili auxskultus vin.

3:7b.EZE.003.007 Sed la domo de Izrael ne volos auxskulti vin, cxar ili ne volas auxskulti Min; cxar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.

3:8b.EZE.003.008 Jen Mi faris vian vizagxon forta kontraux iliaj vizagxoj kaj vian frunton forta kontraux iliaj fruntoj.

3:9b.EZE.003.009 Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaux ili, cxar ili estas domo malobeema.

3:10b.EZE.003.010 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj auxskultu per viaj oreloj.

3:11b.EZE.003.011 Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo-tute egale, cxu ili auxskultos aux ne auxskultos.

3:12b.EZE.003.012 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

3:13b.EZE.003.013 Kaj auxdigxis bruo de la flugiloj de la kreitajxoj, kiuj kunfrapigxadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.

3:14b.EZE.003.014 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

3:15b.EZE.003.015 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj logxis cxe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili logxis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malgxoje.

3:16b.EZE.003.016 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

3:17b.EZE.003.017 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo, tiam instruu ilin de Mi.

3:18b.EZE.003.018 Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

3:19b.EZE.003.019 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.

3:20b.EZE.003.020 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaux lin falpusxilon, kaj li mortos; cxar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

3:21b.EZE.003.021 Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

3:22b.EZE.003.022 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

3:23b.EZE.003.023 Kaj mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

3:24b.EZE.003.024 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, ensxlosu vin en via domo.

3:25b.EZE.003.025 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;

3:26b.EZE.003.026 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutigxos kaj ne estos admonanto por ili; cxar ili estas domo malobeema.

3:27b.EZE.003.027 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas auxskulti, tiu auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo malobeema.

4

4:1b.EZE.004.001 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kusxigu gxin antaux vi, kaj desegnu sur gxi urbon, nome Jerusalemon.

4:2b.EZE.004.002 Kaj faru cxirkaux gxi siegxon, arangxu kontraux gxi bastionon, sursxutu kontraux gxi remparon, faru kontraux gxi tendaron, kaj starigu cxirkaux gxi muregrompilojn.

4:3b.EZE.004.003 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu gxin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizagxon kontraux gxin; gxi estu sub siegxo, kaj vi siegxu gxin. Tio estu signo por la domo de Izrael.

4:4b.EZE.004.004 Kaj vi kusxigxu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur gxin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kusxos sur gxi, vi portos sur vi ilian malpiecon.

4:5b.EZE.004.005 La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn:dum tricent nauxdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.

4:6b.EZE.004.006 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kusxigxu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; cxiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.

4:7b.EZE.004.007 Kaj kontraux la siegxatan Jerusalemon direktu vian vizagxon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraux gxi.

4:8b.EZE.004.008 Kaj jen Mi metos sur vin sxnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, gxis vi finos la tagojn de via siegxado.

4:9b.EZE.004.009 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj sxutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kusxos sur via flanko:dum tricent nauxdek tagoj mangxu gxin.

4:10b.EZE.004.010 Kaj vian mangxajxon, kiun vi mangxos, uzu lauxpeze, po dudek sikloj cxiutage; de tempo al tempo mangxu gxin.

4:11b.EZE.004.011 Kaj akvon trinku lauxmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo.

4:12b.EZE.004.012 En formo de hordeaj platkukoj mangxu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaux iliaj okuloj.

4:13b.EZE.004.013 Kaj la Eternulo diris:Tiele la Izraelidoj mangxados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.

4:14b.EZE.004.014 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon.

4:15b.EZE.004.015 Kaj Li diris al mi:Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataux ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.

4:16b.EZE.004.016 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni mangxos panon lauxpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos lauxmezure kaj kun afliktoj;

4:17b.EZE.004.017 cxar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumigxos pro sia malpieco.

5

5:1b.EZE.005.001 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu gxin al vi, kaj pasigu gxin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:

5:2b.EZE.005.002 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finigxos la tagoj de la siegxado; trionon prenu, kaj dishaku gxin per la glavo en la cxirkauxajxo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

5:3b.EZE.005.003 Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu gxin en la randon de via vesto.

5:4b.EZE.005.004 Kaj ankoraux iom prenu el tio, kaj jxetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5:5b.EZE.005.005 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas Jerusalem; Mi starigis gxin meze de la nacioj, kaj cxirkaux gxi estas diversaj landoj.

5:6b.EZE.005.006 Sed gxi agis kontraux Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraux Miaj legxoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas cxirkaux gxi; cxar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili ne sekvis.

5:7b.EZE.005.007 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, cxar Miajn legxojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis ecx laux la justeco de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi,

5:8b.EZE.005.008 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ankaux iros kontraux vin, kaj Mi faros inter vi jugxon antaux la okuloj de la nacioj.

5:9b.EZE.005.009 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj viaj abomenindajxoj.

5:10b.EZE.005.010 Tial gepatroj mangxos gefilojn inter vi, kaj gefiloj mangxos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraux vi jugxon, kaj Mi disblovos vian tutan restajxon al cxiuj ventoj.

5:11b.EZE.005.011 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.

5:12b.EZE.005.012 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj cxirkauxajxoj; kaj trionon Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

5:13b.EZE.005.013 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.

5:14b.EZE.005.014 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto.

5:15b.EZE.005.015 Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.

5:16b.EZE.005.016 Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda, kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon.

5:17b.EZE.005.017 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

6

6:1b.EZE.006.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

6:2b.EZE.006.002 Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;

6:3b.EZE.006.003 kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altajxojn.

6:4b.EZE.006.004 Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaux viaj idoloj.

6:5b.EZE.006.005 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj idoloj, kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj.

6:6b.EZE.006.006 En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.

6:7b.EZE.006.007 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

6:8b.EZE.006.008 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu savigxos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disjxetitaj en la landojn.

6:9b.EZE.006.009 Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.

6:10b.EZE.006.010 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.

6:11b.EZE.006.011 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plauxdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru:Ve pro cxiuj malbonaj abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.

6:12b.EZE.006.012 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.

6:13b.EZE.006.013 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj altaroj sur cxiu alta monteto, sur cxiuj suproj de la montoj, sub cxiu verda arbo, kaj sub cxiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj.

6:14b.EZE.006.014 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

7

7:1b.EZE.007.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

7:2b.EZE.007.002 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.

7:3b.EZE.007.003 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

7:4b.EZE.007.004 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

7:5b.EZE.007.005 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas;

7:6b.EZE.007.006 fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.

7:7b.EZE.007.007 Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.

7:8b.EZE.007.008 Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

7:9b.EZE.007.009 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

7:10b.EZE.007.010 Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.

7:11b.EZE.007.011 La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.

7:12b.EZE.007.012 Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.

7:13b.EZE.007.013 CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.

7:14b.EZE.007.014 Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en la militon, cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.

7:15b.EZE.007.015 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.

7:16b.EZE.007.016 Kaj tiuj el ili, kiuj forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj.

7:17b.EZE.007.017 CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo.

7:18b.EZE.007.018 Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.

7:19b.EZE.007.019 Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.

7:20b.EZE.007.020 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.

7:21b.EZE.007.021 Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin.

7:22b.EZE.007.022 Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.

7:23b.EZE.007.023 Faru cxenon; cxar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.

7:24b.EZE.007.024 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.

7:25b.EZE.007.025 Pereo venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin.

7:26b.EZE.007.026 Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj.

7:27b.EZE.007.027 La regxo malgxojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuragxigxos. Laux ilia konduto Mi agos kun ili, laux iliaj meritoj Mi jugxos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8

8:1b.EZE.008.001 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.

8:2b.EZE.008.002 Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.

8:3b.EZE.008.003 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la cxielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga jxaluzo.

8:4b.EZE.008.004 Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.

8:5b.EZE.008.005 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, cxe la enirejo, staras tiu statuo de jxaluzo.

8:6b.EZE.008.006 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos grandajn abomenindajxojn.

8:7b.EZE.008.007 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.

8:8b.EZE.008.008 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo.

8:9b.EZE.008.009 Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie.

8:10b.EZE.008.010 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur cxiuj flankoj.

8:11b.EZE.008.011 Kaj antaux ili staras sepdek viroj el la plejagxuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de SXafan, staras meze de ili; kaj cxiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj levigxas densa nubo.

8:12b.EZE.008.012 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

8:13b.EZE.008.013 Kaj Li diris al mi:Vi denove ankoraux vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras.

8:14b.EZE.008.014 Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.

8:15b.EZE.008.015 Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraux pli grandajn abomenindajxojn ol tiuj.

8:16b.EZE.008.016 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas orienten, al la suno.

8:17b.EZE.008.017 Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.

8:18b.EZE.008.018 Tial Mi ankaux agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ecx se ili krios al Miaj oreloj per lauxta vocxo, Mi ne auxskultos ilin.

9

9:1b.EZE.009.001 Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:Alproksimigxu la punantoj de la urbo, kaj cxiu havu en sia mano sian pereigilon.

9:2b.EZE.009.002 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis apud la kupra altaro.

9:3b.EZE.009.003 Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj.

9:4b.EZE.009.004 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.

9:5b.EZE.009.005 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.

9:6b.EZE.009.006 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.

9:7b.EZE.009.007 Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.

9:8b.EZE.009.008 Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael, elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?

9:9b.EZE.009.009 Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.

9:10b.EZE.009.010 Tial ankaux Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.

9:11b.EZE.009.011 Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj, alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

10

10:1b.EZE.010.001 Kaj mi vidis:jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili.

10:2b.EZE.010.002 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.

10:3b.EZE.010.003 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.

10:4b.EZE.010.004 Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo.

10:5b.EZE.010.005 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.

10:6b.EZE.010.006 Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante:Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj cxi tiu eniris kaj starigxis apud la rado,

10:7b.EZE.010.007 tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj cxi tiu prenis kaj eliris.

10:8b.EZE.010.008 Kaj cxe la keruboj montrigxis similajxo de homa mano sub iliaj flugiloj.

10:9b.EZE.010.009 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.

10:10b.EZE.010.010 Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu rado estus en la alia.

10:11b.EZE.010.011 Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado.

10:12b.EZE.010.012 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaux la radoj, estis cxirkauxe plenaj de okuloj; cxiuj kvar havis siajn radojn.

10:13b.EZE.010.013 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion auxdi.

10:14b.EZE.010.014 CXiu havis kvar vizagxojn:unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la kvara estis vizagxo de aglo.

10:15b.EZE.010.015 Kaj levigxis la keruboj. Tio estis tiu kreitajxo, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar.

10:16b.EZE.010.016 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili.

10:17b.EZE.010.017 Kiam tiuj staris, ili ankaux staris, kaj kiam tiuj levigxis, ili ankaux levigxadis; cxar la spirito de la kreitajxoj estis en ili.

10:18b.EZE.010.018 Kaj la majesto de la Eternulo forigxis de la sojlo de la domo kaj starigxis super la keruboj.

10:19b.EZE.010.019 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.

10:20b.EZE.010.020 Tio estis la kreitajxo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael cxe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.

10:21b.EZE.010.021 CXiu el ili havis kvar vizagxojn, kaj cxiu havis kvar flugilojn, kaj similajxo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj.

10:22b.EZE.010.022 Kaj la aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel tiuj vizagxoj, kiujn mi vidis cxe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. CXiu movigxis laux la direkto de sia vizagxo.

11

11:1b.EZE.011.001 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.

11:2b.EZE.011.002 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en cxi tiu urbo.

11:3b.EZE.011.003 Ili diras:Ankoraux ne baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.

11:4b.EZE.011.004 Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.

11:5b.EZE.011.005 Kaj mallevigxis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi:Diru:Tiele diras la Eternulo:Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.

11:6b.EZE.011.006 Multajn vi mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.

11:7b.EZE.011.007 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en gxi, estas la viando, kaj gxi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el gxi.

11:8b.EZE.011.008 Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11:9b.EZE.011.009 Mi elkondukos vin el gxi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi jugxon.

11:10b.EZE.011.010 De glavo vi falos; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

11:11b.EZE.011.011 La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en gxi kiel viando; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin.

11:12b.EZE.011.012 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies legxojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laux la maniero de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi.

11:13b.EZE.011.013 Kiam mi eldiris mian profetajxon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi jxetis min vizagxaltere, kaj ekkriis per lauxta vocxo, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restajxo de Izrael!

11:14b.EZE.011.014 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

11:15b.EZE.011.015 Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la logxantoj de Jerusalem:Forigxu de la Eternulo, al ni estas donita cxi tiu lando kiel hereda posedajxo.

11:16b.EZE.011.016 Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disjxetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaux estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.

11:17b.EZE.011.017 Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.

11:18b.EZE.011.018 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el gxi cxiujn gxiajn fiajxojn kaj cxiujn gxiajn abomenindajxojn.

11:19b.EZE.011.019 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan,

11:20b.EZE.011.020 por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

11:21b.EZE.011.021 Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiajxoj kaj abomenindajxoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraux ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11:22b.EZE.011.022 Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.

11:23b.EZE.011.023 Kaj la majesto de la Eternulo levigxis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.

11:24b.EZE.011.024 Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en HXaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.

11:25b.EZE.011.025 Kaj mi rakontis al la forkondukitoj cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.

12

12:1b.EZE.012.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12:2b.EZE.012.002 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.

12:3b.EZE.012.003 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.

12:4b.EZE.012.004 Kaj elportu viajn necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.

12:5b.EZE.012.005 Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra gxi.

12:6b.EZE.012.006 Antaux iliaj okuloj metu la necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin antauxsigno por la domo de Izrael.

12:7b.EZE.012.007 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.

12:8b.EZE.012.008 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12:9b.EZE.012.009 Ho filo de homo! cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?

12:10b.EZE.012.010 Diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXi tiu portajxo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en gxi.

12:11b.EZE.012.011 Diru:Mi estas via antauxsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmigxon, en kaptitecon ili iros.

12:12b.EZE.012.012 Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.

12:13b.EZE.012.013 Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.

12:14b.EZE.012.014 Kaj cxiujn liajn cxirkauxantojn, liajn helpantojn, kaj cxiujn liajn tacxmentojn Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.

12:15b.EZE.012.015 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disjxetos ilin en la landojn.

12:16b.EZE.012.016 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12:17b.EZE.012.017 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12:18b.EZE.012.018 Ho filo de homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun cxagreno kaj zorgoj.

12:19b.EZE.012.019 Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj.

12:20b.EZE.012.020 Kaj la logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12:21b.EZE.012.021 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12:22b.EZE.012.022 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?

12:23b.EZE.012.023 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.

12:24b.EZE.012.024 CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.

12:25b.EZE.012.025 CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

12:26b.EZE.012.026 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12:27b.EZE.012.027 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetajxo, kiun li profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.

12:28b.EZE.012.028 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13

13:1b.EZE.013.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

13:2b.EZE.013.002 Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laux sia propra bontrovo:Auxskultu la vorton de la Eternulo!

13:3b.EZE.013.003 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!

13:4b.EZE.013.004 Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael.

13:5b.EZE.013.005 Vi ne eliras al la brecxoj, nek baras baron cxirkaux la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo.

13:6b.EZE.013.006 Ilia vizio estas senenhava, ilia antauxdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumigxos.

13:7b.EZE.013.007 Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antauxdiron mensogan; vi diras:Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.

13:8b.EZE.013.008 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antauxdiras malverajxon, jen Mi iras kontraux vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13:9b.EZE.013.009 Kaj Mia mano estos kontraux la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antauxdiras malverajxon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

13:10b.EZE.013.010 Pro tio, gxuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antauxdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili sxmiras gxin per maltauxga mortero-

13:11b.EZE.013.011 diru al tiuj, kiuj sxmiras per maltauxga mortero, ke gxi defalos; estos pluvego, kaj vi, sxtonoj de grandega hajlo, falos sur gxin, kaj forta vento gxin krevigos.

13:12b.EZE.013.012 Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi sxmiris?

13:13b.EZE.013.013 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi elpusxos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj sxtonojn de hajlo en Mia furiozo, por cxion ekstermi.

13:14b.EZE.013.014 Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

13:15b.EZE.013.015 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj sxmiris gxin per maltauxga mortero, kaj Mi diros al vi:Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj sxmiris gxin.

13:16b.EZE.013.016 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al gxi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13:17b.EZE.013.017 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laux elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,

13:18b.EZE.013.018 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.

13:19b.EZE.013.019 Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.

13:20b.EZE.013.020 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.

13:21b.EZE.013.021 Kaj Mi dissxiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotajxo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

13:22b.EZE.013.022 CXar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-

13:23b.EZE.013.023 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antauxdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

14

14:1b.EZE.014.001 Venis al mi kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, kaj sidigxis antaux mi.

14:2b.EZE.014.002 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

14:3b.EZE.014.003 Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?

14:4b.EZE.014.004 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,

14:5b.EZE.014.005 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per cxiuj siaj idoloj.

14:6b.EZE.014.006 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian vizagxon.

14:7b.EZE.014.007 CXar se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiu logxas cxe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaux sia vizagxo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;

14:8b.EZE.014.008 Mi direktos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

14:9b.EZE.014.009 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsagxigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.

14:10b.EZE.014.010 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;

14:11b.EZE.014.011 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per cxiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

14:12b.EZE.014.012 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

14:13b.EZE.014.013 Ho filo de homo! se lando pekos kontraux Mi, forte kulpigxante antaux Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur gxin, kaj rompos al gxi la panan apogon, venigos sur gxin malsaton, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn.

14:14b.EZE.014.014 Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

14:15b.EZE.014.015 Se Mi venigus en la landon sovagxajn bestojn, por gxin senhomigi, por ke gxi farigxu dezerta kaj neniu povu iri tra gxi pro la bestoj-

14:16b.EZE.014.016 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus, sed la lando farigxus dezerta.

14:17b.EZE.014.017 Aux se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus:Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en gxi homojn kaj brutojn-

14:18b.EZE.014.018 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus.

14:19b.EZE.014.019 Aux se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn,

14:20b.EZE.014.020 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

14:21b.EZE.014.021 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn-

14:22b.EZE.014.022 tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin.

14:23b.EZE.014.023 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris cxion, kion Mi faris kontraux gxi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15

15:1b.EZE.015.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

15:2b.EZE.015.002 Ho filo de homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?

15:3b.EZE.015.003 CXu oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton?

15:4b.EZE.015.004 Jen gxi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas por laboro?

15:5b.EZE.015.005 Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi?

15:6b.EZE.015.006 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem.

15:7b.EZE.015.007 Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin.

15:8b.EZE.015.008 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpigxis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16

16:1b.EZE.016.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

16:2b.EZE.016.002 Ho filo de homo, montru al Jerusalem gxiajn abomenindajxojn;

16:3b.EZE.016.003 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem:Via deveno kaj via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas HXetidino.

16:4b.EZE.016.004 CXe via naskigxo, kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindajxoj.

16:5b.EZE.016.005 Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni eljxetis vin sur la kampon pro abomeno kontraux vi en la tago, kiam vi estis naskita.

16:6b.EZE.016.006 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango:Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango:Vivu.

16:7b.EZE.016.007 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon; vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita.

16:8b.EZE.016.008 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.

16:9b.EZE.016.009 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi sxmiris vin per oleo.

16:10b.EZE.016.010 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.

16:11b.EZE.016.011 Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon.

16:12b.EZE.016.012 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon.

16:13b.EZE.016.013 Vi ornamigxis per oro kaj argxento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditajxo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi mangxis; kaj vi farigxis tre kaj tre bela kaj atingis regxecon.

16:14b.EZE.016.014 Kaj disvastigxis via renomo inter la nacioj pro via beleco, cxar gxi estis perfekta per la ornamajxo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16:15b.EZE.016.015 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto, fordonante vin al li.

16:16b.EZE.016.016 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel neniam estis kaj neniam estos.

16:17b.EZE.016.017 Vi prenis viajn ornamajxojn el oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili.

16:18b.EZE.016.018 Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili.

16:19b.EZE.016.019 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16:20b.EZE.016.020 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco?

16:21b.EZE.016.021 Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili.

16:22b.EZE.016.022 Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.

16:23b.EZE.016.023 Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo)

16:24b.EZE.016.024 vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi fialtajxojn sur cxiu strato.

16:25b.EZE.016.025 En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.

16:26b.EZE.016.026 Vi malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min.

16:27b.EZE.016.027 Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.

16:28b.EZE.016.028 Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis.

16:29b.EZE.016.029 Vi multigis viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, HXaldeujo, sed ankaux tio vin ne kontentigis.

16:30b.EZE.016.030 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino?

16:31b.EZE.016.031 Kiam vi arangxis viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu sxatas donacojn;

16:32b.EZE.016.032 sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux sia edzo akceptas fremdulojn.

16:33b.EZE.016.033 Al cxiuj malcxastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu malcxasti kun vi.

16:34b.EZE.016.034 CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

16:35b.EZE.016.035 Tial, ho malcxastistino, auxskultu la vorton de la Eternulo:

16:36b.EZE.016.036 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili-

16:37b.EZE.016.037 pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon.

16:38b.EZE.016.038 Kaj Mi jugxos vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela kaj severa.

16:39b.EZE.016.039 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita.

16:40b.EZE.016.040 Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj.

16:41b.EZE.016.041 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.

16:42b.EZE.016.042 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviligxos sur vi tiel, ke Mi trankviligxos kaj ne plu koleros.

16:43b.EZE.016.043 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.

16:44b.EZE.016.044 Jen cxiu proverbisto diros pri vi proverbon:Kia la patrino, tia la filino.

16:45b.EZE.016.045 Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas HXetidino, kaj via patro estas Amorido.

16:46b.EZE.016.046 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj.

16:47b.EZE.016.047 Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.

16:48b.EZE.016.048 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj.

16:49b.EZE.016.049 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis.

16:50b.EZE.016.050 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.

16:51b.EZE.016.051 Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.

16:52b.EZE.016.052 Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.

16:53b.EZE.016.053 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili,

16:54b.EZE.016.054 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili.

16:55b.EZE.016.055 Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato.

16:56b.EZE.016.056 CXu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via busxo en la tempo de via fiereco,

16:57b.EZE.016.057 antaux ol elmontrigxis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, kaj de la filinoj de Filisxtujo, kiuj malestimis vin cxirkauxe?

16:58b.EZE.016.058 Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo.

16:59b.EZE.016.059 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malsxatante la jxuron kaj rompante la interligon.

16:60b.EZE.016.060 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.

16:61b.EZE.016.061 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo.

16:62b.EZE.016.062 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;

16:63b.EZE.016.063 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17

17:1b.EZE.017.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

17:2b.EZE.017.002 Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;

17:3b.EZE.017.003 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;

17:4b.EZE.017.004 gxi desxiris gxian supran junan brancxeton kaj alportis gxin en la landon de komercado kaj kusxigis gxin en urbo de komercistoj.

17:5b.EZE.017.005 GXi prenis iom el la semoj de la lando, plantis gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre singarde.

17:6b.EZE.017.006 Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.

17:7b.EZE.017.007 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.

17:8b.EZE.017.008 Sur bona kampo, apud abunda akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.

17:9b.EZE.017.009 Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.

17:10b.EZE.017.010 Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.

17:11b.EZE.017.011 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

17:12b.EZE.017.012 Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;

17:13b.EZE.017.013 kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,

17:14b.EZE.017.014 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi konservu lian interligon kaj povu sin teni.

17:15b.EZE.017.015 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?

17:16b.EZE.017.016 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon, cxe li, en Babel, li mortos.

17:17b.EZE.017.017 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.

17:18b.EZE.017.018 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.

17:19b.EZE.017.019 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.

17:20b.EZE.017.020 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.

17:21b.EZE.017.021 Kaj cxiuj liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

17:22b.EZE.017.022 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi mem prenos brancxon de alta cedro kaj metos gxin; el la supraj junaj brancxetoj Mi desxiros la plej delikatan, kaj Mi plantos gxin sur monto alta kaj eminenta.

17:23b.EZE.017.023 Sur la alta monto de Izrael Mi gxin plantos, kaj gxi elkreskigos brancxojn kaj donos fruktojn kaj farigxos belega cedro; kaj logxos sub gxi cxiaspecaj birdoj, cxiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de gxiaj brancxoj.

17:24b.EZE.017.024 Kaj ekscios cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

18

18:1b.EZE.018.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18:2b.EZE.018.002 Kial vi uzas cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis?

18:3b.EZE.018.003 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos cxe vi tiun proverbon en Izrael.

18:4b.EZE.018.004 Jen cxiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.

18:5b.EZE.018.005 Sed se iu estas virta kaj agas lauxlegxe kaj juste;

18:6b.EZE.018.006 ne mangxas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo;

18:7b.EZE.018.007 neniun perfortas, redonas al la sxuldanto lian garantiajxon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;

18:8b.EZE.018.008 ne donas kontraux procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustajxo, faras inter homo kaj homo jugxon justan;

18:9b.EZE.018.009 sekvas Miajn legxojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin gxuste:tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

18:10b.EZE.018.010 Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, versxas sangon, aux faras ion similan;

18:11b.EZE.018.011 kaj cxion diritan li mem ne faras, sed li mangxas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;

18:12b.EZE.018.012 perfortas malricxulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiajxon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindajxon;

18:13b.EZE.018.013 donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

18:14b.EZE.018.014 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:

18:15b.EZE.018.015 sur la montoj li ne mangxas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;

18:16b.EZE.018.016 li neniun perfortas, garantiajxon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto;

18:17b.EZE.018.017 de premado de malricxulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn legxojn:li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.

18:18b.EZE.018.018 Kaj lia patro, cxar li faris kruelajxojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona:li mortos pro siaj malbonagoj.

18:19b.EZE.018.019 Vi diros:Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis gxuste kaj juste, observis cxiujn Miajn legxojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.

18:20b.EZE.018.020 Tiu animo, kiu pekas, gxi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

18:21b.EZE.018.021 Sed se malpiulo deturnas sin de cxiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos cxiujn Miajn legxojn kaj agados gxuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.

18:22b.EZE.018.022 CXiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.

18:23b.EZE.018.023 CXu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

18:24b.EZE.018.024 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras malpiulo:cxu li tiam povas vivi? CXiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.

18:25b.EZE.018.025 Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta.

18:26b.EZE.018.026 Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.

18:27b.EZE.018.027 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.

18:28b.EZE.018.028 CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.

18:29b.EZE.018.029 La domo de Izrael diros:Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. CXu Mia agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne gxusta.

18:30b.EZE.018.030 Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.

18:31b.EZE.018.031 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

18:32b.EZE.018.032 CXar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

19

19:1b.EZE.019.001 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;

19:2b.EZE.019.002 kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?

19:3b.EZE.019.003 SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn.

19:4b.EZE.019.004 Kaj auxdis pri gxi popoloj; gxi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis gxin en cxenoj en la landon Egiptan.

19:5b.EZE.019.005 Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el siaj idoj kaj faris gxin leonido.

19:6b.EZE.019.006 Irante meze de leonoj, gxi farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn.

19:7b.EZE.019.007 GXi difektis iliajn logxejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun cxio, kio estis en gxi, eksentis teruron antaux la vocxo de gxia blekegado.

19:8b.EZE.019.008 Tiam kolektigxis kontraux gxi la popoloj el la cxirkauxaj landoj kaj jxetis sur gxin sian reton, kaj gxi kaptigxis en ilian kavon.

19:9b.EZE.019.009 Kaj oni metis gxin en cxenoj en kagxegon kaj forportis gxin al la regxo de Babel; kaj oni metis gxin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu auxdu gxian vocxon sur la montoj de Izrael.

19:10b.EZE.019.010 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo, plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de akvo.

19:11b.EZE.019.011 Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj.

19:12b.EZE.019.012 Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis.

19:13b.EZE.019.013 Kaj nun gxi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.

19:14b.EZE.019.014 Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra kanto.

20

20:1b.EZE.020.001 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidigxis antaux mi.

20:2b.EZE.020.002 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

20:3b.EZE.020.003 Ho filo de homo, parolu al la plejagxuloj de Izrael, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.

20:4b.EZE.020.004 Se vi volas jugxi ilin, se vi volas jugxi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindajxojn de iliaj patroj,

20:5b.EZE.020.005 kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio-

20:6b.EZE.020.006 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj.

20:7b.EZE.020.007 Kaj Mi diris al ili:CXiu el vi forjxetu la fiajxojn, kiuj estas antaux liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo:Mi, la Eternulo, estas via Dio.

20:8b.EZE.020.008 Sed ili malobeis Min kaj ne volis auxskulti Min, kaj neniu el ili forjxetis la fiajxojn, kiuj estis antaux liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta.

20:9b.EZE.020.009 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

20:10b.EZE.020.010 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton.

20:11b.EZE.020.011 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.

20:12b.EZE.020.012 Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

20:13b.EZE.020.013 Sed la domo de Izrael ribelis kontraux Mi en la dezerto:ili ne sekvis Miajn legxojn, kaj ili malsxatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.

20:14b.EZE.020.014 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

20:15b.EZE.020.015 Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj;

20:16b.EZE.020.016 pro tio, ke ili malsxatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn legxojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; cxar ilia koro sekvis iliajn idolojn.

20:17b.EZE.020.017 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto.

20:18b.EZE.020.018 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto:Ne sekvu la legxojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.

20:19b.EZE.020.019 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn legxojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;

20:20b.EZE.020.020 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

20:21b.EZE.020.021 Sed la infanoj malobeis Min:Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.

20:22b.EZE.020.022 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

20:23b.EZE.020.023 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disjxetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn

20:24b.EZE.020.024 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malsxatis Miajn legxojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj.

20:25b.EZE.020.025 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj ili ne povas vivi;

20:26b.EZE.020.026 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro cxiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

20:27b.EZE.020.027 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraux Mi:

20:28b.EZE.020.028 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn.

20:29b.EZE.020.029 Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.

20:30b.EZE.020.030 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn;

20:31b.EZE.020.031 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per cxiuj viaj idoloj gxis la nuna tempo; cxu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.

20:32b.EZE.020.032 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras:Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al sxtonoj-tio ne efektivigxos.

20:33b.EZE.020.033 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero Mi regxos super vi;

20:34b.EZE.020.034 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj;

20:35b.EZE.020.035 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo.

20:36b.EZE.020.036 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

20:37b.EZE.020.037 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo;

20:38b.EZE.020.038 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

20:39b.EZE.020.039 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne auxskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.

20:40b.EZE.020.040 CXar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun cxio, kion vi dedicxas al Mi.

20:41b.EZE.020.041 Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.

20:42b.EZE.020.042 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos gxin al viaj patroj.

20:43b.EZE.020.043 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj cxiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaux vi mem kontraux cxiuj malbonagoj, kiujn vi faris.

20:44b.EZE.020.044 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

20:45b.EZE.020.045 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

20:46b.EZE.020.046 Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.

20:47b.EZE.020.047 Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo.

20:48b.EZE.020.048 Kaj cxiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.

20:49b.EZE.020.049 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi:Li parolas ja nur parabolojn.

21

21:1b.EZE.021.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21:2b.EZE.021.002 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Jerusalem, prediku pri la sanktajxoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.

21:3b.EZE.021.003 Kaj diru al la lando de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, Mi eltiros Mian glavon el gxia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.

21:4b.EZE.021.004 CXar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraux cxiun karnon de la sudo gxia la nordo.

21:5b.EZE.021.005 Kaj cxiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el gxia ingo, kaj gxi ne plu revenos tien.

21:6b.EZE.021.006 Kaj vi, ho filo de homo, gxemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolcxe gxemu antaux iliaj okuloj.

21:7b.EZE.021.007 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21:8b.EZE.021.008 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21:9b.EZE.021.009 Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Proklamu:Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;

21:10b.EZE.021.010 gxi estas akrigita, por bucxi; gxi estas purigita, por brili. CXu oni povas gxoji, kiam la sceptron de Mia filo malsxatas cxia ligno?

21:11b.EZE.021.011 Li donis gxin, por purigi, por ke oni povu preni gxin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni gxin en la manon de mortiganto.

21:12b.EZE.021.012 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, cxar gxi iras kontraux Mian popolon, kontraux cxiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.

21:13b.EZE.021.013 CXar estis farita provo, sed kion gxi helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21:14b.EZE.021.014 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos; gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.

21:15b.EZE.021.015 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu cxe cxiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel gxi brilas, kiel akrigita gxi estas por la bucxado!

21:16b.EZE.021.016 Kolektigxu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizagxo sin tiras.

21:17b.EZE.021.017 Mi plauxdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.

21:18b.EZE.021.018 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21:19b.EZE.021.019 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la regxo de Babel; ambaux devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la cxefa vojo, elektu urbon.

21:20b.EZE.021.020 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.

21:21b.EZE.021.021 CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.

21:22b.EZE.021.022 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.

21:23b.EZE.021.023 Sed tio aperas al ili kiel antauxdiro malvera, ili faras jxurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

21:24b.EZE.021.024 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en cxiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.

21:25b.EZE.021.025 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-

21:26b.EZE.021.026 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos.

21:27b.EZE.021.027 Mi forigos, forigos, forigos gxin; kaj gxi ne ekzistos, gxis venos tiu, kiu havas rajton je gxi, kaj al li Mi gxin donos.

21:28b.EZE.021.028 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por ekstermado, ke gxi brilu;

21:29b.EZE.021.029 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.

21:30b.EZE.021.030 Remetu gxin en gxian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskigxo, Mi jugxos vin.

21:31b.EZE.021.031 Kaj Mi elversxos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.

21:32b.EZE.021.032 Vi farigxos mangxajxo por la fajro; via sango elversxigxos en la lando; oni ne rememoros vin; cxar Mi, la Eternulo, tion diris.

22

22:1b.EZE.022.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

22:2b.EZE.022.002 CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?

22:3b.EZE.022.003 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho urbo, kiu elversxas sangon en sia mezo, por ke venu gxia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpurigxi!

22:4b.EZE.022.004 Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.

22:5b.EZE.022.005 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.

22:6b.EZE.022.006 Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.

22:7b.EZE.022.007 Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

22:8b.EZE.022.008 Miajn sanktajxojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.

22:9b.EZE.022.009 Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.

22:10b.EZE.022.010 Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.

22:11b.EZE.022.011 Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

22:12b.EZE.022.012 Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

22:13b.EZE.022.013 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado de sango, kiu estis meze de vi.

22:14b.EZE.022.014 CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.

22:15b.EZE.022.015 Kaj Mi disjxetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.

22:16b.EZE.022.016 Kaj vi humiligos vin antaux la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

22:17b.EZE.022.017 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

22:18b.EZE.022.018 Ho filo de homo! la domo de Izrael farigxis por Mi kiel skorio:ili cxiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno farigxis skorio de argxento.

22:19b.EZE.022.019 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi cxiuj farigxis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.

22:20b.EZE.022.020 Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kusxigos, kaj fandos vin.

22:21b.EZE.022.021 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.

22:22b.EZE.022.022 Kiel fandigxas argxento en la forno, tiel vi fandigxos en gxi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elversxis sur vin Mian koleron.

22:23b.EZE.022.023 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

22:24b.EZE.022.024 Ho filo de homo, diru al gxi:Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.

22:25b.EZE.022.025 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.

22:26b.EZE.022.026 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

22:27b.EZE.022.027 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.

22:28b.EZE.022.028 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.

22:29b.EZE.022.029 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.

22:30b.EZE.022.030 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.

22:31b.EZE.022.031 Kaj Mi elversxos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

23

23:1b.EZE.023.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

23:2b.EZE.023.002 Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.

23:3b.EZE.023.003 Kaj ili malcxastis en Egiptujo, en sia juneco ili malcxastis; tie premigxis ilia brusto, kaj tie palpigxis iliaj virgaj mamoj.

23:4b.EZE.023.004 Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.

23:5b.EZE.023.005 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,

23:6b.EZE.023.006 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.

23:7b.EZE.023.007 Kaj sxi malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte amis.

23:8b.EZE.023.008 Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon.

23:9b.EZE.023.009 Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion.

23:10b.EZE.023.010 Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.

23:11b.EZE.023.011 Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia fratino.

23:12b.EZE.023.012 SXi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj cxiuj estis cxarmaj junuloj.

23:13b.EZE.023.013 Mi vidis, ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton.

23:14b.EZE.023.014 Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de HXaldeoj, kolore pentritajn,

23:15b.EZE.023.015 kun zonoj cxirkaux siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el HXaldeujo, ilia naskigxlando,

23:16b.EZE.023.016 tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon.

23:17b.EZE.023.017 Kaj la Babelanoj venis al sxi, por ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo, kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de ili.

23:18b.EZE.023.018 Kaj kiam sxia malcxastado kaj sxia hontindeco farigxis tro malkasxa, tiam Mia animo tedigxis de sxi, kiel Mia animo tedigxis de sxia fratino.

23:19b.EZE.023.019 Sed sxi malcxastadis cxiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam sxi malcxastadis en la lando Egipta.

23:20b.EZE.023.020 Kaj sxi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de cxevaloj.

23:21b.EZE.023.021 Kaj vi ripetis la malcxastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.

23:22b.EZE.023.022 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis, kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe:

23:23b.EZE.023.023 la Babelanojn, kaj cxiujn HXaldeojn el Pekod, el SXoa, kaj el Koa, kune kun cxiuj filoj de Asirio, la cxarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, cxiujn lertajn rajdistojn.

23:24b.EZE.023.024 Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero.

23:25b.EZE.023.025 Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per fajro.

23:26b.EZE.023.026 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamajxojn.

23:27b.EZE.023.027 Kaj Mi faros finon al via malcxastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.

23:28b.EZE.023.028 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tedigxis.

23:29b.EZE.023.029 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj.

23:30b.EZE.023.030 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malcxastis laux la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.

23:31b.EZE.023.031 Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi donos sxian kalikon en vian manon.

23:32b.EZE.023.032 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.

23:33b.EZE.023.033 Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.

23:34b.EZE.023.034 Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

23:35b.EZE.023.035 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forjxetis Min malantaux vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malcxastajxoj.

23:36b.EZE.023.036 Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn?

23:37b.EZE.023.037 CXar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel mangxajxon por ili.

23:38b.EZE.023.038 Ankoraux cxi tion ili faris al Mi:ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;

23:39b.EZE.023.039 kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis en Mia domo.

23:40b.EZE.023.040 Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj,

23:41b.EZE.023.041 kaj sidigxis sur luksa lito, antaux kiu estis arangxita tablo, kaj sur gxin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.

23:42b.EZE.023.042 Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.

23:43b.EZE.023.043 Mi diris pri la maljunigxinta en adultado:SXi alkutimigxis al la malcxastado kaj ne povas cxesi.

23:44b.EZE.023.044 Oni venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj.

23:45b.EZE.023.045 Sed la homoj virtaj jugxos ilin laux la jugxo kontraux adultulinoj kaj laux la jugxo kontraux sangoversxantinoj; cxar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.

23:46b.EZE.023.046 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Venigu kontraux ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.

23:47b.EZE.023.047 Kaj la amaso mortigu ilin per sxtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.

23:48b.EZE.023.048 Kaj Mi faros finon al la malcxastado en la lando, kaj tio estos averto por cxiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malcxastado.

23:49b.EZE.023.049 Kaj oni metos vian malcxastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

24

24:1b.EZE.024.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la nauxa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante:

24:2b.EZE.024.002 Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de cxi tiu tago, gxuste de cxi tiu tago; la regxo de Babel atingis Jerusalemon gxuste en cxi tiu tago.

24:3b.EZE.024.003 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Starigu kaldronon, starigu, kaj versxu en gxin akvon.

24:4b.EZE.024.004 Enkolektu en gxin gxiajn pecojn, cxiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj sxultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu gxin.

24:5b.EZE.024.005 Prenu plej bonan sxafajxon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaux la ostoj kuirigxu en gxi.

24:6b.EZE.024.006 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.

24:7b.EZE.024.007 CXar gxia sango estas en gxi; sur nudan rokon gxi versxis gxin, ne versxis gxin sur la teron, kie polvo povus gxin kovri.

24:8b.EZE.024.008 Por venigi sur gxin Mian koleron, por fari vengxon, Mi versxos gxian sangon sur nudan rokon, por ke gxi ne estu kovrita.

24:9b.EZE.024.009 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.

24:10b.EZE.024.010 Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke ecx la ostoj brulu.

24:11b.EZE.024.011 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur gxiaj karboj, por ke gxi farigxu varmega, por ke gxia kupro brulrugxigxu kaj gxia malpurajxo en gxi fandigxu kaj gxia sedimento malaperu.

24:12b.EZE.024.012 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el gxi; multe estas da sedimento, ecx en la fajro restas gxia sedimento.

24:13b.EZE.024.013 En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.

24:14b.EZE.024.014 Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laux via konduto kaj laux viaj agoj Mi jugxos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

24:15b.EZE.024.015 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

24:16b.EZE.024.016 Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn.

24:17b.EZE.024.017 GXemu mallauxte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn sxuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian busxon, kaj ne mangxu panon de funebrantoj.

24:18b.EZE.024.018 Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi.

24:19b.EZE.024.019 Kaj la popolo diris al mi:CXu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras?

24:20b.EZE.024.020 Kaj mi diris al ili:Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

24:21b.EZE.024.021 Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.

24:22b.EZE.024.022 Kaj vi agos, kiel mi agis:vian busxon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne mangxos.

24:23b.EZE.024.023 Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj sxuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumigxados pro viaj malbonagoj kaj gxemados unu al alia.

24:24b.EZE.024.024 Kaj Jehxezkel estos por vi antauxsigno:cxion, kion li faris, vi ankaux faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

24:25b.EZE.024.025 Kaj koncerne vin, ho filo de homo:en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la gxojon de ilia beleco, la gxuon de iliaj okuloj, la cxarmajxon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn-

24:26b.EZE.024.026 en tiu tago venos al vi forsavigxinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj;

24:27b.EZE.024.027 en tiu tago malfermigxos via busxo antaux la forsavigxinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antauxsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

25

25:1b.EZE.025.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

25:2b.EZE.025.002 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;

25:3b.EZE.025.003 kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

25:4b.EZE.025.004 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.

25:5b.EZE.025.005 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

25:6b.EZE.025.006 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-

25:7b.EZE.025.007 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

25:8b.EZE.025.008 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-

25:9b.EZE.025.009 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;

25:10b.EZE.025.010 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.

25:11b.EZE.025.011 Kaj kontraux Moab Mi faros jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

25:12b.EZE.025.012 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo kontraux ili-

25:13b.EZE.025.013 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo.

25:14b.EZE.025.014 Kaj Mi faros Mian vengxon kontraux Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke cxi tiuj ekkonu Mian vengxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

25:15b.EZE.025.015 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke la Filisxtoj agis vengxe kaj faris la vengxon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laux sia eterna malamo-

25:16b.EZE.025.016 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi etendos Mian manon kontraux la Filisxtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn cxe la bordo de la maro.

25:17b.EZE.025.017 Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.

26

26:1b.EZE.026.001 En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

26:2b.EZE.026.002 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo-

26:3b.EZE.026.003 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraux vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.

26:4b.EZE.026.004 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos gxiajn turojn; kaj Mi forbalaos de gxi gxian polvon, kaj Mi faros gxin nuda roko.

26:5b.EZE.026.005 Loko por sternado de retoj gxi farigxos meze de la maro, cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj gxi farigxos rabajxo por la nacioj.

26:6b.EZE.026.006 Kaj gxiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

26:7b.EZE.026.007 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos kontraux Tiron de norde Nebukadnecaron, regxon de Babel, la regxon de regxoj, kun cxevaloj, cxaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.

26:8b.EZE.026.008 Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraux vi bastionojn, li sxutarangxos cxirkaux vi remparojn, kaj starigos kontraux vi siajn sxildojn;

26:9b.EZE.026.009 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraux viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj.

26:10b.EZE.026.010 Pro la multo de siaj cxevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj cxaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.

26:11b.EZE.026.011 Per la hufoj de siaj cxevaloj li dispremos cxiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li jxetos sur la teron.

26:12b.EZE.026.012 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercajxojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn sxtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili jxetos en la akvon.

26:13b.EZE.026.013 Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata.

26:14b.EZE.026.014 Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26:15b.EZE.026.015 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.

26:16b.EZE.026.016 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.

26:17b.EZE.026.017 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono!

26:18b.EZE.026.018 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo.

26:19b.EZE.026.019 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,

26:20b.EZE.026.020 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.

26:21b.EZE.026.021 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.

27

27:1b.EZE.027.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

27:2b.EZE.027.002 Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;

27:3b.EZE.027.003 kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!

27:4b.EZE.027.004 En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.

27:5b.EZE.027.005 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.

27:6b.EZE.027.006 El kverkoj de Basxan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.

27:7b.EZE.027.007 El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.

27:8b.EZE.027.008 La logxantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj sxipgvidistoj.

27:9b.EZE.027.009 La plejagxuloj de Gebal kaj gxiaj kompetentuloj estis cxe vi kalfatristoj; cxiaj sxipoj de la maro kaj iliaj sxipistoj estis cxe vi, por servi al via komercado.

27:10b.EZE.027.010 Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis cxe vi siajn sxildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.

27:11b.EZE.027.011 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj cxirkauxe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn sxildojn ili pendigis cxirkauxe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.

27:12b.EZE.027.012 Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo.

27:13b.EZE.027.013 Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.

27:14b.EZE.027.014 El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn, rajdocxevalojn, kaj mulojn.

27:15b.EZE.027.015 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.

27:16b.EZE.027.016 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.

27:17b.EZE.027.017 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.

27:18b.EZE.027.018 Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon.

27:19b.EZE.027.019 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.

27:20b.EZE.027.020 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.

27:21b.EZE.027.021 Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj.

27:22b.EZE.027.022 La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.

27:23b.EZE.027.023 HXaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el SXeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;

27:24b.EZE.027.024 ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj.

27:25b.EZE.027.025 SXipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro.

27:26b.EZE.027.026 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.

27:27b.EZE.027.027 Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.

27:28b.EZE.027.028 De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj.

27:29b.EZE.027.029 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero,

27:30b.EZE.027.030 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;

27:31b.EZE.027.031 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron.

27:32b.EZE.027.032 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?

27:33b.EZE.027.033 Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero.

27:34b.EZE.027.034 Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto.

27:35b.EZE.027.035 CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo.

27:36b.EZE.027.036 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

28

28:1b.EZE.028.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

28:2b.EZE.028.002 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

28:3b.EZE.028.003 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

28:4b.EZE.028.004 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;

28:5b.EZE.028.005 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

28:6b.EZE.028.006 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

28:7b.EZE.028.007 tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.

28:8b.EZE.028.008 En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.

28:9b.EZE.028.009 CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

28:10b.EZE.028.010 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

28:11b.EZE.028.011 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

28:12b.EZE.028.012 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.

28:13b.EZE.028.013 Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.

28:14b.EZE.028.014 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.

28:15b.EZE.028.015 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.

28:16b.EZE.028.016 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

28:17b.EZE.028.017 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.

28:18b.EZE.028.018 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.

28:19b.EZE.028.019 CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

28:20b.EZE.028.020 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

28:21b.EZE.028.021 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Cidon, kaj profetu pri gxi,

28:22b.EZE.028.022 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

28:23b.EZE.028.023 Mi sendos sur gxin peston, kaj sangoversxadon sur gxiajn stratojn, kaj falos en gxi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

28:24b.EZE.028.024 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol cxiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

28:25b.EZE.028.025 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn gxi estis disjxetita, kaj montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj, tiam ili logxos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

28:26b.EZE.028.026 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

29

29:1b.EZE.029.001 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

29:2b.EZE.029.002 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.

29:3b.EZE.029.003 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

29:4b.EZE.029.004 Mi metos hokojn en vian busxon, Mi alkrocxos la fisxojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj, kiuj estas alkrocxitaj al via skvamaro.

29:5b.EZE.029.005 Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

29:6b.EZE.029.006 Kaj ekscios cxiuj logxantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:

29:7b.EZE.029.007 kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendigxis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompigxis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.

29:8b.EZE.029.008 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la brutojn.

29:9b.EZE.029.009 Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris:La rivero estas mia, kaj mi gxin faris.

29:10b.EZE.029.010 Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene, gxis la limo de Etiopujo.

29:11b.EZE.029.011 Ne trairos gxin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos gxin, kaj gxi ne estos logxata dum kvardek jaroj.

29:12b.EZE.029.012 Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.

29:13b.EZE.029.013 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disjxetitaj;

29:14b.EZE.029.014 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.

29:15b.EZE.029.015 GXi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj.

29:16b.EZE.029.016 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

29:17b.EZE.029.017 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

29:18b.EZE.029.018 Ho filo de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro, kiun li faris antaux gxi.

29:19b.EZE.029.019 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi donos al Nebukadnecar, regxo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu gxiajn ricxajxojn kaj faru en gxi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.

29:20b.EZE.029.020 Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; cxar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

29:21b.EZE.029.021 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

30

30:1b.EZE.030.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

30:2b.EZE.030.002 Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plorkriu:Ve al la tago!

30:3b.EZE.030.003 CXar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.

30:4b.EZE.030.004 Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos gxiajn ricxajxojn kaj detruos gxiajn fundamentojn.

30:5b.EZE.030.005 La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj cxiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.

30:6b.EZE.030.006 Tiele diras la Eternulo:Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltigxos la fiereco de gxia forto; de Migdol gxis Sevene oni falos en gxi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

30:7b.EZE.030.007 Kaj gxi dezertigxos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.

30:8b.EZE.030.008 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj cxiuj gxiaj helpantoj estos frakasitaj.

30:9b.EZE.030.009 En tiu tempo senditoj de Mi iros sur sxipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster dangxero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; cxar la tempo venas.

30:10b.EZE.030.010 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, regxo de Babel.

30:11b.EZE.030.011 Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.

30:12b.EZE.030.012 Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

30:13b.EZE.030.013 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.

30:14b.EZE.030.014 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros jugxon en No.

30:15b.EZE.030.015 Mi elversxos Mian koleron sur la Egiptan fortikajxon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.

30:16b.EZE.030.016 Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.

30:17b.EZE.030.017 La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.

30:18b.EZE.030.018 En Tahxpanhxes mallumigxos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en gxi la fiereco de gxia forto; mallumo gxin kovros, kaj gxiaj filinoj iros en forkaptitecon.

30:19b.EZE.030.019 Kaj Mi faros jugxon kontraux Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

30:20b.EZE.030.020 En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

30:21b.EZE.030.021 Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon.

30:22b.EZE.030.022 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux Faraonon, regxon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.

30:23b.EZE.030.023 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.

30:24b.EZE.030.024 Kaj Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj cxi tiu gxemos antaux li, kiel gxemas morte-vundito.

30:25b.EZE.030.025 Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.

30:26b.EZE.030.026 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

31

31:1b.EZE.031.001 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

31:2b.EZE.031.002 Ho filo de homo, diru al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo:Al kiu vi similigas vin en via grandeco?

31:3b.EZE.031.003 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj brancxoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj gxia supro estis inter la nuboj.

31:4b.EZE.031.004 Akvo elkreskigis gxin, la profundo altigis gxin, cxirkauxante gxian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al cxiuj arboj de la kampo.

31:5b.EZE.031.005 Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.

31:6b.EZE.031.006 Sur gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.

31:7b.EZE.031.007 Kaj gxi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj radikoj trovigxis apud abunda akvo.

31:8b.EZE.031.008 La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco.

31:9b.EZE.031.009 Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de Dio, enviis gxin.

31:10b.EZE.031.010 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke gxi tro altigxis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj gxia koro fierigxis pro gxia alteco -

31:11b.EZE.031.011 pro tio Mi transdonos gxin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun gxi konforme al gxia malboneco kaj elpusxos gxin.

31:12b.EZE.031.012 Kaj elhakos gxin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disjxetos gxin; sur la montojn kaj sur cxiujn valojn falos gxiaj brancxoj, kaj gxiaj brancxetoj rompigxos sur cxiuj torentoj de la lando, kaj cxiuj popoloj de la tero foriros el sub gxia ombro kaj forlasos gxin.

31:13b.EZE.031.013 Kaj sur gxia renversigxinta trunko sidos cxiaj birdoj de la cxielo, kaj sur gxiaj brancxoj sidos cxiaj bestoj de la kampo,

31:14b.EZE.031.014 por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

31:15b.EZE.031.015 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.

31:16b.EZE.031.016 Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi pusxos gxin en SXeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj akvonutrataj.

31:17b.EZE.031.017 CXar ankaux ili iros en SXeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj gxiaj kunuloj, kiuj sidis sub gxia ombro inter la nacioj.

31:18b.EZE.031.018 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32

32:1b.EZE.032.001 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

32:2b.EZE.032.002 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

32:3b.EZE.032.003 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

32:4b.EZE.032.004 Kaj Mi jxetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin jxetos, kaj Mi sidigos sur vi cxiajn birdojn de la cxielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.

32:5b.EZE.032.005 Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.

32:6b.EZE.032.006 La landon de via nagxado Mi malsekigos per via sango gxis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.

32:7b.EZE.032.007 Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.

32:8b.EZE.032.008 CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32:9b.EZE.032.009 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.

32:10b.EZE.032.010 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.

32:11b.EZE.032.011 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La glavo de la regxo de Babel venos sur vin.

32:12b.EZE.032.012 Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.

32:13b.EZE.032.013 Mi pereigos cxiujn gxiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.

32:14b.EZE.032.014 Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32:15b.EZE.032.015 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

32:16b.EZE.032.016 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32:17b.EZE.032.017 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

32:18b.EZE.032.018 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj pusxu gxin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

32:19b.EZE.032.019 CXu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kusxu kun la necirkumciditoj.

32:20b.EZE.032.020 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo gxi estas transdonita; oni tiros gxin kaj gxian tutan grandnombran popolon.

32:21b.EZE.032.021 Ekparolos al gxi la potencaj herooj el meze de SXeol, kiuj kune kun gxiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkusxis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.

32:22b.EZE.032.022 Tie estas Asirio kaj gxia tuta homomulto; cxirkauxe de gxi estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.

32:23b.EZE.032.023 GXiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj gxia homomulto estas cxirkaux gxia tombo; cxiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

32:24b.EZE.032.024 Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

32:25b.EZE.032.025 Meze de mortigitoj estas donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.

32:26b.EZE.032.026 Tie estas Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

32:27b.EZE.032.027 Ili ne kusxas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en SXeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, cxar kiel fortuloj ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

32:28b.EZE.032.028 Kaj vi ankaux estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kusxos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.

32:29b.EZE.032.029 Tie estas Edom kun siaj regxoj kaj kun cxiuj siaj princoj, kiuj malgraux sia forteco estas jxetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kusxas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

32:30b.EZE.032.030 Tie estas cxiuj princoj de la nordo, kaj cxiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun jxetadis ilia forto; ili kusxas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

32:31b.EZE.032.031 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoligxos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32:32b.EZE.032.032 CXar Mi jxetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.

33

33:1b.EZE.033.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

33:2b.EZE.033.002 Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel observanton;

33:3b.EZE.033.003 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;

33:4b.EZE.033.004 kaj se iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo:

33:5b.EZE.033.005 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.

33:6b.EZE.033.006 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

33:7b.EZE.033.007 Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos el Mia busxo vorton, avertu ilin en Mia nomo.

33:8b.EZE.033.008 Kiam Mi diros pri la malvirtulo:Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraux lia konduto:tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

33:9b.EZE.033.009 Sed se vi avertis la malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

33:10b.EZE.033.010 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael:Vi diras:Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumigxas; kiel do ni povas vivi?

33:11b.EZE.033.011 Diru do al ili:Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael?

33:12b.EZE.033.012 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo:La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun gxi.

33:13b.EZE.033.013 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon:tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris.

33:14b.EZE.033.014 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte;

33:15b.EZE.033.015 se la malvirtulo redonos la garantiajxon, repagos la rabitajxon, agados laux la legxoj de la vivo, ne farante malbonagojn:tiam li restos vivanta kaj ne mortos.

33:16b.EZE.033.016 CXiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.

33:17b.EZE.033.017 Dume la filoj de via popolo diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne gxusta.

33:18b.EZE.033.018 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili;

33:19b.EZE.033.019 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta.

33:20b.EZE.033.020 Kaj vi diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! CXiun el vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

33:21b.EZE.033.021 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsavigxinto el Jerusalem, kaj diris:La urbo estas disbatita.

33:22b.EZE.033.022 Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.

33:23b.EZE.033.023 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

33:24b.EZE.033.024 Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo.

33:25b.EZE.033.025 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi mangxas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi versxas; kaj tamen vi volas posedi la landon?

33:26b.EZE.033.026 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon?

33:27b.EZE.033.027 Diru al ili jenon:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj trovigxas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel mangxajxon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikajxoj kaj en kavernoj, mortos de pesto.

33:28b.EZE.033.028 Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos gxia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertigxos tiel, ke neniu tie pasos.

33:29b.EZE.033.029 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro cxiuj iliaj abomenindajxoj, kiujn ili faris.

33:30b.EZE.033.030 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi cxe la muroj kaj cxe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene:Iru, kaj auxskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo!

33:31b.EZE.033.031 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidigxas antaux vi, kaj auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; cxar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj busxoj, kaj ilia koro celas nur profiton.

33:32b.EZE.033.032 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela vocxo kaj bone kantanta; ili auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin.

33:33b.EZE.033.033 Sed kiam plenumigxos tio, kio devas plenumigxi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

34

34:1b.EZE.034.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

34:2b.EZE.034.002 Ho filo de homo, profetu pri la pasxtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la pasxtistoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj?

34:3b.EZE.034.003 La grasajxon vi mangxas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la sxafojn vi ne pasxtas.

34:4b.EZE.034.004 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.

34:5b.EZE.034.005 Kaj ili diskuris, cxar ili ne havas pasxtiston; kaj ili farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, ili diskuris.

34:6b.EZE.034.006 Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas.

34:7b.EZE.034.007 Tial, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo:

34:8b.EZE.034.008 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo:pro tio, ke Miaj sxafoj farigxis rabatajxo, kaj pro foresto de pasxtisto Miaj sxafoj farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj pasxistoj ne sercxis Miajn sxafojn, kaj la pasxtistoj pasxtis sin mem, sed Miajn sxafojn ili ne pasxtis -

34:9b.EZE.034.009 pro tio, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo:

34:10b.EZE.034.010 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili ne plu estu mangxajxo por ili.

34:11b.EZE.034.011 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi sercxos Miajn sxafojn kaj esploros ilin.

34:12b.EZE.034.012 Kiel pasxtisto esploras sian sxafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj sxafoj, tiel Mi esploros Miajn sxafojn; kaj Mi savos ilin el cxiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

34:13b.EZE.034.013 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero.

34:14b.EZE.034.014 Sur bona pasxtejo Mi ilin pasxtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia logxloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj pasxtigxos sur grasa pasxtejo, sur la montoj de Izrael.

34:15b.EZE.034.015 Mi pasxtos Miajn sxafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

34:16b.EZE.034.016 La sxafon perdigxintan Mi elsercxos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandagxos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi pasxtos kun justeco.

34:17b.EZE.034.017 Kaj pri vi, ho Miaj sxafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo, al virsxafoj kaj virkaproj.

34:18b.EZE.034.018 CXu ne suficxas al vi, ke vi pasxtigxas sur bona pasxtejo? la restajxon sur via pasxtejo vi dispremas per viaj piedoj! CXu ne suficxas, ke vi trinkas puran akvon? la restajxon vi movmalklarigas per viaj piedoj!

34:19b.EZE.034.019 Kaj Miaj sxafoj devas mangxi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.

34:20b.EZE.034.020 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi faros jugxon inter sxafo grasa kaj sxafo malgrasa.

34:21b.EZE.034.021 CXar vi pusxas per la flanko kaj per la sxultro kaj frapas per viaj kornoj cxiujn malfortajn, gxis vi forpelas ilin eksteren,

34:22b.EZE.034.022 Mi helpos al Miaj sxafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo.

34:23b.EZE.034.023 Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto.

34:24b.EZE.034.024 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

34:25b.EZE.034.025 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto sendangxere kaj dormi en la arbaroj.

34:26b.EZE.034.026 Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno.

34:27b.EZE.034.027 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.

34:28b.EZE.034.028 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere, kaj neniu teruros ilin.

34:29b.EZE.034.029 Kaj Mi arangxos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.

34:30b.EZE.034.030 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

34:31b.EZE.034.031 Kaj vi, homoj, estas Miaj sxafoj, la sxafoj de Mia pasxtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

35

35:1b.EZE.035.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

35:2b.EZE.035.002 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la monto Seir, kaj profetu pri gxi;

35:3b.EZE.035.003 kaj diru al gxi:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj faros vin absoluta dezerto.

35:4b.EZE.035.004 Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

35:5b.EZE.035.005 CXar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfelicxo, kiam iliaj malbonagoj finigxis:

35:6b.EZE.035.006 tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga vengxo vin persekutos; cxar vi ne malamis sangon, tial sanga vengxo vin persekutos.

35:7b.EZE.035.007 Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur gxi cxian pasanton.

35:8b.EZE.035.008 Mi plenigos gxiajn altajxojn de mortigitoj:sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en cxiuj viaj terfendoj kusxos falintoj, mortigitaj de glavo.

35:9b.EZE.035.009 Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos logxataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

35:10b.EZE.035.010 Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:

35:11b.EZE.035.011 tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin.

35:12b.EZE.035.012 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.

35:13b.EZE.035.013 Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis.

35:14b.EZE.035.014 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto.

35:15b.EZE.035.015 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

36

36:1b.EZE.036.001 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!

36:2b.EZE.036.002 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;

36:3b.EZE.036.003 tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,

36:4b.EZE.036.004 tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;

36:5b.EZE.036.005 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;

36:6b.EZE.036.006 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;

36:7b.EZE.036.007 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;

36:8b.EZE.036.008 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.

36:9b.EZE.036.009 CXar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizagxon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;

36:10b.EZE.036.010 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;

36:11b.EZE.036.011 Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en via antauxa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

36:12b.EZE.036.012 Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.

36:13b.EZE.036.013 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formangxas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-

36:14b.EZE.036.014 pro tio vi nun ne plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

36:15b.EZE.036.015 Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

36:16b.EZE.036.016 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

36:17b.EZE.036.017 Ho filo de homo! la domo de Izrael, logxante sur sia tero, malpurigis gxin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpurajxo de virino dum sxia monatajxo estis antaux Mi ilia konduto.

36:18b.EZE.036.018 Kaj Mi elversxis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili versxadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis gxin per siaj idoloj;

36:19b.EZE.036.019 kaj Mi disjxetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris jugxon kontraux ili.

36:20b.EZE.036.020 Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?

36:21b.EZE.036.021 Sed Mi domagxis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.

36:22b.EZE.036.022 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.

36:23b.EZE.036.023 Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj.

36:24b.EZE.036.024 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

36:25b.EZE.036.025 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.

36:26b.EZE.036.026 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.

36:27b.EZE.036.027 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

36:28b.EZE.036.028 Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

36:29b.EZE.036.029 Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.

36:30b.EZE.036.030 Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.

36:31b.EZE.036.031 Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.

36:32b.EZE.036.032 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!

36:33b.EZE.036.033 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,

36:34b.EZE.036.034 kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataux tio, ke gxi estis dezerto antaux la okuloj de cxiu pasanto:

36:35b.EZE.036.035 tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.

36:36b.EZE.036.036 Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos cxirkaux vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitajxon, priplantis la dezertigitajxon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

36:37b.EZE.036.037 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.

36:38b.EZE.036.038 Kiel la sanktaj sxafoj, kiel la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

37

37:1b.EZE.037.001 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenajxo, kiu estis plena de ostoj.

37:2b.EZE.037.002 Kaj Li kondukis min cxirkauxe cxirkaux ili; estis tre multe da ili sur la ebenajxo, kaj ili estis tre sekaj.

37:3b.EZE.037.003 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxu revivigxos cxi tiuj ostoj? Mi respondis:Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.

37:4b.EZE.037.004 Kaj Li diris al mi:Profetu pri cxi tiuj ostoj, kaj diru al ili:Ho sekaj ostoj, auxskultu la vorton de la Eternulo!

37:5b.EZE.037.005 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al cxi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi revivigxos;

37:6b.EZE.037.006 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos cxirkaux vi karnon, Mi kovros vin per hauxto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi revivigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

37:7b.EZE.037.007 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetajxon, farigxis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimigxadi, cxiu osto al sia osto.

37:8b.EZE.037.008 Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj hauxto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.

37:9b.EZE.037.009 Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur cxi tiujn mortigitojn, por ke ili revivigxu.

37:10b.EZE.037.010 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.

37:11b.EZE.037.011 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekigxis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.

37:12b.EZE.037.012 Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.

37:13b.EZE.037.013 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.

37:14b.EZE.037.014 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi revivigxos, kaj Mi arangxos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

37:15b.EZE.037.015 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

37:16b.EZE.037.016 Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur gxi:De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aligxintaj al li. Poste prenu ankoraux unu lignon, kaj skribu sur gxi:De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aligxis al li.

37:17b.EZE.037.017 Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili farigxu unu en via mano.

37:18b.EZE.037.018 Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin:CXu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas cxe vi?

37:19b.EZE.037.019 tiam diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aligxis al li; kaj Mi aligos gxin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano.

37:20b.EZE.037.020 Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaux iliaj okuloj.

37:21b.EZE.037.021 Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de cxirkauxe kaj venigos ilin en ilian landon.

37:22b.EZE.037.022 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.

37:23b.EZE.037.023 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

37:24b.EZE.037.024 Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos.

37:25b.EZE.037.025 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

37:26b.EZE.037.026 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.

37:27b.EZE.037.027 Kaj Mi logxos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

37:28b.EZE.037.028 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, cxar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

38

38:1b.EZE.038.001 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

38:2b.EZE.038.002 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Gog, en la lando Magog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal, kaj profetu pri li;

38:3b.EZE.038.003 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

38:4b.EZE.038.004 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;

38:5b.EZE.038.005 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, cxiujn kun sxildoj kaj kaskoj;

38:6b.EZE.038.006 Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.

38:7b.EZE.038.007 Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

38:8b.EZE.038.008 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

38:9b.EZE.038.009 Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.

38:10b.EZE.038.010 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.

38:11b.EZE.038.011 Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;

38:12b.EZE.038.012 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero.

38:13b.EZE.038.013 SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?

38:14b.EZE.038.014 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere?

38:15b.EZE.038.015 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;

38:16b.EZE.038.016 kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog.

38:17b.EZE.038.017 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.

38:18b.EZE.038.018 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.

38:19b.EZE.038.019 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;

38:20b.EZE.038.020 kaj ektremos antaux Mi la fisxoj de la maro, la birdoj de la cxielo, la bestoj de la kampo, cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversigxos la montoj, falos la rokkrutajxoj, kaj cxiuj muroj falos sur la teron.

38:21b.EZE.038.021 Kaj Mi vokos kontraux lin glavon sur cxiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; cxiu prenos glavon kontraux sian fraton.

38:22b.EZE.038.022 Kaj Mi faros kontraux li jugxon per pesto kaj sangoversxado; Mi sendos pluvegon, sxtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn tacxmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.

38:23b.EZE.038.023 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

39

39:1b.EZE.039.001 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

39:2b.EZE.039.002 Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.

39:3b.EZE.039.003 Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.

39:4b.EZE.039.004 Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al cxiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

39:5b.EZE.039.005 Sur la kampo vi falos; cxar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

39:6b.EZE.039.006 Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdangxerajn logxantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

39:7b.EZE.039.007 Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.

39:8b.EZE.039.008 Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.

39:9b.EZE.039.009 Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj.

39:10b.EZE.039.010 Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

39:11b.EZE.039.011 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog.

39:12b.EZE.039.012 Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj.

39:13b.EZE.039.013 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo.

39:14b.EZE.039.014 Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la suprajxo de la tero, por purigi cxi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la sercxadon.

39:15b.EZE.039.015 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog.

39:16b.EZE.039.016 Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

39:17b.EZE.039.017 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.

39:18b.EZE.039.018 Karnon de fortuloj vi mangxos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virsxafoj, sxafidoj, kaproj, kaj bovoj, cxiuj bone grasigitaj.

39:19b.EZE.039.019 Kaj vi mangxos grasajxon gxissate, kaj vi trinkos sangon gxisebrie de Mia bucxofero, kiun Mi bucxis por vi.

39:20b.EZE.039.020 Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

39:21b.EZE.039.021 Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj cxiuj nacioj vidos Mian jugxon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.

39:22b.EZE.039.022 Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.

39:23b.EZE.039.023 Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kasxis Mian vizagxon antaux ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili cxiuj falis de glavo.

39:24b.EZE.039.024 Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kasxis antaux ili Mian vizagxon.

39:25b.EZE.039.025 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.

39:26b.EZE.039.026 Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;

39:27b.EZE.039.027 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj.

39:28b.EZE.039.028 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.

39:29b.EZE.039.029 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

40

40:1b.EZE.040.001 En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, gxuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.

40:2b.EZE.040.002 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaux konstruajxoj de urbo.

40:3b.EZE.040.003 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan sxnureton kaj mezurstangon, kaj li staris cxe pordego.

40:4b.EZE.040.004 Kaj tiu viro ekparolis al mi:Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, auxskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro cxion, kion mi montros al vi; cxar vi estas venigita cxi tien, por ke mi tion montru al vi. CXion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.

40:5b.EZE.040.005 Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo cxirkauxe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlargxo por cxiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruajxo unu stangon lauxlargxe kaj unu stangon lauxalte.

40:6b.EZE.040.006 Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur gxia sxtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la largxon de unu stango kaj sur la dua sojlo la largxon de unu stango.

40:7b.EZE.040.007 Kaj en la flankaj cxambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da largxo, kaj inter la cxambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaux unu stangon.

40:8b.EZE.040.008 Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon.

40:9b.EZE.040.009 En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur gxiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruajxo.

40:10b.EZE.040.010 Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; cxiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaux la ambauxflankaj kolonoj havis unu mezuron.

40:11b.EZE.040.011 Li mezuris la largxon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; lauxlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn.

40:12b.EZE.040.012 La spaco antaux la cxambretoj estis po unu ulno sur ambaux flankoj, kaj la cxambretoj havis po ses ulnoj sur ambaux flankoj.

40:13b.EZE.040.013 Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu cxambreto gxis la tegmento de la dua cxambreto, dudek kvin ulnojn lauxlargxe; unu pordo estis kontraux la alia pordo.

40:14b.EZE.040.014 Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego cxirkauxe.

40:15b.EZE.040.015 Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.

40:16b.EZE.040.016 Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj cxambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, cxirkauxe de la pordego; tiel ankaux en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj cxe cxiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

40:17b.EZE.040.017 Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis cxambrojn kaj pavimon, faritan cxirkauxe cxe la korto; tridek cxambroj estis sur la pavimo.

40:18b.EZE.040.018 La pavimo estis flanke de la pordegoj; lauxlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.

40:19b.EZE.040.019 Kaj li mezuris la largxon deloke de la malsupra pordego gxis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.

40:20b.EZE.040.020 Li mezuris ankaux la longon kaj la largxon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.

40:21b.EZE.040.021 Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo.

40:22b.EZE.040.022 GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin; kaj antaux gxi estis gxia vestiblo.

40:23b.EZE.040.023 Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraux la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego gxis pordego cent ulnojn.

40:24b.EZE.040.024 Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris gxiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel cxe la aliaj.

40:25b.EZE.040.025 Kaj fenestrojn kaj vestiblojn cxirkauxe gxi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la largxo dudek kvin ulnoj.

40:26b.EZE.040.026 Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.

40:27b.EZE.040.027 Ankaux cxe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.

40:28b.EZE.040.028 Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris cxe la suda pordego la saman mezuron.

40:29b.EZE.040.029 Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

40:30b.EZE.040.030 Kaj la portikoj cxirkauxe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj.

40:31b.EZE.040.031 Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok sxtupoj por levigxo.

40:32b.EZE.040.032 Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris cxe la pordego la samajn mezurojn, kiel cxe la aliaj.

40:33b.EZE.040.033 Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

40:34b.EZE.040.034 Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

40:35b.EZE.040.035 Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.

40:36b.EZE.040.036 GXi havis cxambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

40:37b.EZE.040.037 Kaj gxiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

40:38b.EZE.040.038 Estis ankaux cxambro kun sia enirejo apud la kolonoj cxe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon.

40:39b.EZE.040.039 En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por bucxi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon.

40:40b.EZE.040.040 CXe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj cxe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaux du tabloj.

40:41b.EZE.040.041 Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris cxe la flankoj de la pordego:ok tabloj, sur kiuj oni bucxadis.

40:42b.EZE.040.042 Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kusxigadis la ilojn, per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.

40:43b.EZE.040.043 Kaj listeloj, havantaj la largxon de unu manplato, estis cxe la muroj de la domo cxirkauxe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.

40:44b.EZE.040.044 Ekstere de la interna pordego estis cxambroj por kantistoj, cxe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizagxa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta cxambro, estis turnita norden.

40:45b.EZE.040.045 Kaj li diris al mi:CXi tiu cxambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;

40:46b.EZE.040.046 kaj la cxambro, kiu estas turnita per sia vizagxa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon cxe la altaro:tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimigxi al la Eternulo, por servi al Li.

40:47b.EZE.040.047 Kaj li mezuris la korton:gxi havis la longon de cent ulnoj kaj la largxon de cent ulnoj, gxi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaux la domo.

40:48b.EZE.040.048 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko.

40:49b.EZE.040.049 La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.

41

41:1b.EZE.041.001 Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko, lauxlargxe de la tabernaklo.

41:2b.EZE.041.002 La largxo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la largxon, dudek ulnojn.

41:3b.EZE.041.003 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj.

41:4b.EZE.041.004 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la largxo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi:CXi tio estas la plejsanktejo.

41:5b.EZE.041.005 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.

41:6b.EZE.041.006 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limigxis per la muro, kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.

41:7b.EZE.041.007 Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.

41:8b.EZE.041.008 Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj.

41:9b.EZE.041.009 La largxo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.

41:10b.EZE.041.010 Kaj la interspaco inter la oficaj cxambroj, kiuj estis cxiuflanke cxirkaux la domo, estis dudek ulnoj.

41:11b.EZE.041.011 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe.

41:12b.EZE.041.012 La konstruajxo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la largxon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruajxo havis la largxon de kvin ulnoj cxiuflanke, kaj gxia longo estis nauxdek ulnoj.

41:13b.EZE.041.013 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruajxo kaj gxiaj muroj havis ankaux la longon de cent ulnoj.

41:14b.EZE.041.014 Kaj la largxo de la antauxa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaux cent ulnojn.

41:15b.EZE.041.015 Kaj li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo, kiu estis malantauxe, kun gxiaj flankaj partoj ambauxflanke, cent ulnojn; ankaux la internan templon kaj la portikojn de la korto.

41:16b.EZE.041.016 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj cxirkauxe en siaj tri etagxoj kontraux cxiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno cxiuflanke, ankaux la tero gxis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.

41:17b.EZE.041.017 De la supra parto de la pordo gxis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laux la tuta muro cxirkauxe, interne kaj ekstere cxio estis lauxmezura.

41:18b.EZE.041.018 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn.

41:19b.EZE.041.019 Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.

41:20b.EZE.041.020 De la tero gxis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaux sur la muro de la templo.

41:21b.EZE.041.021 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.

41:22b.EZE.041.022 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; gxiaj anguloj kaj cxiuj gxiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi:CXi tio estas la tablo, kiu staras antaux la Eternulo.

41:23b.EZE.041.023 Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo.

41:24b.EZE.041.024 CXiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaux estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.

41:25b.EZE.041.025 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, trovigxis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaux la portiko ekstere estis ligna podio.

41:26b.EZE.041.026 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis cxe ambaux flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

42

42:1b.EZE.042.001 Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica cxambro, kiu estis kontraux la placo kaj kontraux la konstruajxo norde.

42:2b.EZE.042.002 GXia longo gxis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la largxo kvindek ulnoj.

42:3b.EZE.042.003 Kontraux la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraux la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietagxe.

42:4b.EZE.042.004 Kaj antaux la oficaj cxambroj estis pasejo, havanta la largxon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermigxadis norden.

42:5b.EZE.042.005 La supraj cxambroj estis malpli ampleksaj, cxar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruajxo.

42:6b.EZE.042.006 CXar ili estis trietagxaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.

42:7b.EZE.042.007 Kaj la muro ekster la oficaj cxambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaux la cxambroj la longon de kvindek ulnoj.

42:8b.EZE.042.008 CXar la longo de la cxambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaux la templo estis cent ulnoj.

42:9b.EZE.042.009 Kaj malsupre por tiuj cxambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.

42:10b.EZE.042.010 Lauxlargxe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaux la placo kaj antaux la konstruajxo estis cxambroj.

42:11b.EZE.042.011 Kaj pasejo antaux ili estis tia sama, kiel antaux la cxambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj largxo, cxiuj iliaj eliroj kaj ilia arangxo kaj iliaj pordoj.

42:12b.EZE.042.012 Kaj simile al la pordoj de la cxambroj turnitaj suden ankaux cxe la orientaj cxambroj estis enira pordo cxe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris lauxlonge de la muro.

42:13b.EZE.042.013 Kaj li diris al mi:La cxambroj nordaj kaj la cxambroj sudaj, kiuj estas antaux la placo, estas cxambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kusxigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, cxar la loko estas sankta.

42:14b.EZE.042.014 Kiam la pastroj eniris cxi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaux ol ili restigis cxi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, cxar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.

42:15b.EZE.042.015 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon cxe cxiuj flankoj.

42:16b.EZE.042.016 Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.

42:17b.EZE.042.017 Li mezuris la nordan flankon, ankaux kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.

42:18b.EZE.042.018 La sudan flankon li mezuris, ankaux kvincent mezurajn stangojn.

42:19b.EZE.042.019 Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaux mezuris kvincent mezurajn stangojn.

42:20b.EZE.042.020 De kvar flankoj li mezuris; la muro cxirkauxe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da largxo, por apartigi la sanktajxon de la nesanktajxo.

43

43:1b.EZE.043.001 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.

43:2b.EZE.043.002 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.

43:3b.EZE.043.003 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

43:4b.EZE.043.004 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.

43:5b.EZE.043.005 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

43:6b.EZE.043.006 Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.

43:7b.EZE.043.007 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.

43:8b.EZE.043.008 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.

43:9b.EZE.043.009 Sed nun ili forigos de Mi sian malcxastajxon kaj la kadavrajxojn de siaj regxoj, kaj Mi logxos inter ili eterne.

43:10b.EZE.043.010 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo.

43:11b.EZE.043.011 Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.

43:12b.EZE.043.012 Jen estas la legxo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto cxirkauxe estas plejsanktejo; tio estas la legxo por la domo.

43:13b.EZE.043.013 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro.

43:14b.EZE.043.014 Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno.

43:15b.EZE.043.015 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj.

43:16b.EZE.043.016 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj.

43:17b.EZE.043.017 Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

43:18b.EZE.043.018 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Tio estas la legxoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos gxin, por alportadi sur gxi bruloferojn kaj aspergadi gxin per sango.

43:19b.EZE.043.019 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimigxos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.

43:20b.EZE.043.020 Kaj prenu iom el gxia sango, kaj sxprucigu sur gxiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo kaj sur la listelon cxirkauxe; kaj per tio vi gxin purigos kaj pekliberigos.

43:21b.EZE.043.021 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu gxin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.

43:22b.EZE.043.022 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.

43:23b.EZE.043.023 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virsxafon el la sxafoj;

43:24b.EZE.043.024 kaj alportu ilin antaux la Eternulon, kaj la pastroj jxetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.

43:25b.EZE.043.025 Dum sep tagoj alportu cxiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virsxafo el la sxafoj, sendifektajn.

43:26b.EZE.043.026 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu gxin kaj konsekru gxin.

43:27b.EZE.043.027 Kiam finigxos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

44

44:1b.EZE.044.001 Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed gxi estis sxlosita.

44:2b.EZE.044.002 Kaj la Eternulo diris al mi:CXi tiu pordego estos sxlosita, kaj oni gxin ne malfermu, kaj neniu iru tra gxi; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra gxi, tial gxi restu sxlosita.

44:3b.EZE.044.003 Nur la princo, la princo povas sidi en gxi, por mangxi panon antaux la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laux la sama vojo li eliru.

44:4b.EZE.044.004 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi jxetis min vizagxaltere.

44:5b.EZE.044.005 Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj auxskultu per viaj oreloj cxion, kion Mi diras al vi pri cxiuj legxoj de la domo de la Eternulo kaj pri cxiuj gxiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj cxiujn elirojn el la sanktejo.

44:6b.EZE.044.006 Kaj diru al la malobeema domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxaj estu por vi cxiuj viaj abomenindajxoj, ho domo de Izrael.

44:7b.EZE.044.007 Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasajxon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per cxiuj viaj abomenindajxoj.

44:8b.EZE.044.008 Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo.

44:9b.EZE.044.009 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, ecx el tiuj aligentuloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj.

44:10b.EZE.044.010 Sed la Levidoj, kiuj malproksimigxis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

44:11b.EZE.044.011 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon cxe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili bucxados por la popolo la bruloferon kaj bucxoferon, kaj ili staros antaux la homoj, por servi ilin.

44:12b.EZE.044.012 Pro tio, ke ili servis ilin antaux iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

44:13b.EZE.044.013 Ili ne alproksimigxu al Mi, por fari pastran servadon antaux Mi kaj por aliri al cxiuj Miaj sanktajxoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindajxojn, kiujn ili faris.

44:14b.EZE.044.014 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por cxiuj laboroj en gxi, kaj por cxio, kio estas farata en gxi.

44:15b.EZE.044.015 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

44:16b.EZE.044.016 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon.

44:17b.EZE.044.017 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanajxo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo.

44:18b.EZE.044.018 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en sxvito.

44:19b.EZE.044.019 Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj cxambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.

44:20b.EZE.044.020 Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaux ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.

44:21b.EZE.044.021 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.

44:22b.EZE.044.022 Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.

44:23b.EZE.044.023 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktajxo kaj nesanktajxo, inter malpurajxo kaj purajxo.

44:24b.EZE.044.024 En disputa afero ili starigxu por jugxi, kaj ili jugxu laux Mia juro; Mian instruon kaj Miajn legxojn pri cxiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte.

44:25b.EZE.044.025 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne farigxi malpura; nur por la patro aux la patrino, por filo aux filino, por frato aux needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.

44:26b.EZE.044.026 Kaj kiam tia pastro repurigxos, oni kalkulu al li sep tagojn.

44:27b.EZE.044.027 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

44:28b.EZE.044.028 Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo.

44:29b.EZE.044.029 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili mangxu; kaj cxio anatemita en Izrael apartenu al ili.

44:30b.EZE.044.030 Kaj la unuaajxo el cxio unuenaskita, kaj cxiaj oferdonoj el cxiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaajxon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.

44:31b.EZE.044.031 CXian kadavrajxon aux dissxiritajxon el la birdoj aux el la brutoj la pastroj ne mangxu.

45

45:1b.EZE.045.001 Kiam vi lote dividos la teron en heredajxojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la largxon de dek mil; tiu loko estu sankta en cxiuj siaj limoj cxirkauxe.

45:2b.EZE.045.002 El gxi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj cxiuflanke, kaj kvindek ulnoj cxirkauxe kiel libera placo por gxi.

45:3b.EZE.045.003 Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktajxo.

45:4b.EZE.045.004 La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimigxas al la Eternulo, por servi al Li; gxi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.

45:5b.EZE.045.005 Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da largxo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek cxambroj estu tie ilia posedajxo.

45:6b.EZE.045.006 Kaj kiel posedajxon de la urbo apartigu kvin mil da largxo kaj dudek kvin mil da longo kontraux la sankta terpeco:gxi apartenu al la tuta domo de Izrael.

45:7b.EZE.045.007 Kaj al la princo donu parton ambauxflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedajxo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; gxia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo gxis la orienta.

45:8b.EZE.045.008 Tio estos lia tero, lia terposedajxo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laux iliaj triboj.

45:9b.EZE.045.009 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, cxesigu vian persekutadon kontraux Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45:10b.EZE.045.010 GXusta pesilo, gxusta sxutmezurilo, kaj gxusta versxmezurilo estu cxe vi.

45:11b.EZE.045.011 La efo kaj la bat�o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat�o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson.

45:12b.EZE.045.012 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min�o.

45:13b.EZE.045.013 Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi:sesono de efo el hxomero da tritiko, kaj sesono de efo el hxomero da hordeo.

45:14b.EZE.045.014 Kaj la legxo pri la oleo estas:bat�o da oleo; bat�o estas dekono de kor�o; dek bat�oj faras hxomeron, cxar hxomero entenas dek bat�ojn.

45:15b.EZE.045.015 Kaj unu sxafidon oni donu el ducento da sxafoj de pasxtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45:16b.EZE.045.016 La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael.

45:17b.EZE.045.017 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj versxofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en cxiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.

45:18b.EZE.045.018 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.

45:19b.EZE.045.019 Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj sxprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto.

45:20b.EZE.045.020 Tion saman faru en la sepa tago de la monato por cxiu, kiu pekis pro eraro aux pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.

45:21b.EZE.045.021 En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas mangxi macojn.

45:22b.EZE.045.022 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon.

45:23b.EZE.045.023 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virsxafoj sendifektaj cxiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon cxiutage.

45:24b.EZE.045.024 Kaj da farunofero li alportos po unu efo por cxiu bovo, kaj po unu efo por cxiu virsxafo, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

45:25b.EZE.045.025 En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj:tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.

46

46:1b.EZE.046.001 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu sxlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata gxi estu malfermita, kaj ankaux en la monatkomenco gxi estu malfermita.

46:2b.EZE.046.002 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj starigxos cxe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorklinigxos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos sxlosita gxis vespero.

46:3b.EZE.046.003 La popolo de la lando adorklinigxos antaux la Eternulo cxe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.

46:4b.EZE.046.004 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj sxafidoj kaj unu sendifekta virsxafo;

46:5b.EZE.046.005 kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

46:6b.EZE.046.006 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses sxafidoj kaj sendifekta virsxafo;

46:7b.EZE.046.007 kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

46:8b.EZE.046.008 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laux la sama vojo li devas eliri.

46:9b.EZE.046.009 Kaj kiam la popolo de la lando venos antaux la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorklinigxi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontrauxa.

46:10b.EZE.046.010 Kaj la princo estos inter ili:kiam ili eniros, li ankaux eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaux eliros.

46:11b.EZE.046.011 En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

46:12b.EZE.046.012 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aux memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaux li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aux sian pacoferon tiel, kiel li faras gxin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni sxlosos la pordegon.

46:13b.EZE.046.013 Unujaran sxafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon cxiutage al la Eternulo; cxiumatene li alportu gxin.

46:14b.EZE.046.014 Kaj farunoferon li alportu kune kun gxi cxiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por sxprucigi sur la farunon; tio devas esti la porcxiama legxo pri la farunofero al la Eternulo.

46:15b.EZE.046.015 Tiamaniere oni alportu cxiumatene la sxafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.

46:16b.EZE.046.016 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, gxi farigxu heredajxo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedajxo.

46:17b.EZE.046.017 Sed se li donos donacon el sia heredajxo al unu el siaj sklavoj, gxi apartenu al li gxis la jaro de libereco, kaj poste gxi revenu al la princo; nur la heredajxo donacita al liaj filoj devas resti cxe ili.

46:18b.EZE.046.018 La princo ne prenu ion el la heredajxo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedajxo:nur el sia terposedajxo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpusxita el sia terposedajxo.

46:19b.EZE.046.019 Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj cxambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon cxe la rando okcidente.

46:20b.EZE.046.020 Kaj li diris al mi:CXi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.

46:21b.EZE.046.021 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en cxiu angulo de la korto trovigxas ankoraux korto.

46:22b.EZE.046.022 En la kvar anguloj de la korto trovigxis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la largxon de tridek; la saman mezuron havis cxiuj kvar kortetoj.

46:23b.EZE.046.023 Kaj mureto estis cxirkauxe, cxirkaux cxiuj kvar, kaj kuirlokoj estis arangxitaj malsupre cxe tiuj muretoj cxirkauxe.

46:24b.EZE.046.024 Kaj li diris al mi:Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.

47

47:1b.EZE.047.001 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.

47:2b.EZE.047.002 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.

47:3b.EZE.047.003 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezursxnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la maleoloj.

47:4b.EZE.047.004 Kaj li mezuris ankoraux mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta gxis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraux mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la lumboj.

47:5b.EZE.047.005 Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis.

47:6b.EZE.047.006 Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.

47:7b.EZE.047.007 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj.

47:8b.EZE.047.008 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo.

47:9b.EZE.047.009 Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento.

47:10b.EZE.047.010 Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe.

47:11b.EZE.047.011 Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo.

47:12b.EZE.047.012 Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

47:13b.EZE.047.013 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas la limoj, laux kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael:al Jozef duoblan parton.

47:14b.EZE.047.014 Kaj dividu gxin al cxiuj egale; cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj, tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo.

47:15b.EZE.047.015 Jen estas la limo de la lando:sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, gxi iras tra HXetlon en la direkto al Cedad;

47:16b.EZE.047.016 tra HXamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat, gxis HXacer-Tihxon, kiu trovigxas cxe la limo de HXavran.

47:17b.EZE.047.017 Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat. Tio estas la rando norda.

47:18b.EZE.047.018 Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.

47:19b.EZE.047.019 La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, laux la torento gxis la Granda Maro; tio estas la rando suda.

47:20b.EZE.047.020 La okcidenta rando estas la Granda Maro, gxis la komenco de HXamat; tio estas la rando okcidenta.

47:21b.EZE.047.021 Kaj dividu inter vi cxi tiun landon laux la triboj de Izrael.

47:22b.EZE.047.022 Kaj dividu gxin lote al vi, kaj ankaux al la fremduloj, kiuj logxas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indigxenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedajxon inter la triboj de Izrael.

47:23b.EZE.047.023 En tiu tribo, inter kiu eklogxis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedajxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

48

48:1b.EZE.048.001 Jen estas la nomoj de la triboj:de la norda rando laux la vojo al HXetlon, en la direkto al HXamat, HXacar-Enan, norde de la limo de Damasko gxis HXamat; cxi tiu regiono de oriente gxis okcidente apartenos sole al Dan.

48:2b.EZE.048.002 Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Asxer.

48:3b.EZE.048.003 Apud la limo de Asxer, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Naftali.

48:4b.EZE.048.004 Apud la limo de Naftali, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Manase.

48:5b.EZE.048.005 Apud la limo de Manase, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Efraim.

48:6b.EZE.048.006 Apud la limo de Efraim, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Ruben.

48:7b.EZE.048.007 Apud la limo de Ruben, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.

48:8b.EZE.048.008 Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando gxis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la largxon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando gxis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.

48:9b.EZE.048.009 La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil.

48:10b.EZE.048.010 Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la largxon de dek mil, orienten la largxon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en gxia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.

48:11b.EZE.048.011 GXi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.

48:12b.EZE.048.012 Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktajxo, apud la limo de la Levidoj.

48:13b.EZE.048.013 Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da largxo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la largxo estos dek mil.

48:14b.EZE.048.014 Ili nenion devas vendi el tio, nek intersxangxi; la unuaajxo de la lando devas ne transiri, cxar gxi estas konsekrita al la Eternulo.

48:15b.EZE.048.015 La ceteraj kvin mil da largxo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenajxo de la urbo, kiel logxatejo kaj antauxurbo; kaj la urbo estos en la mezo.

48:16b.EZE.048.016 Jen estas gxiaj dimensioj:la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.

48:17b.EZE.048.017 La antauxurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.

48:18b.EZE.048.018 Koncerne la ceteran parton de la longo kontraux la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu trovigxas kontraux la sankta terpeco, gxiaj produktajxoj devas servi kiel mangxajxo por la laboristoj de la urbo.

48:19b.EZE.048.019 En la urbo laboros laboristoj el cxiuj triboj de Izrael.

48:20b.EZE.048.020 La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraux dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedajxon de la urbo.

48:21b.EZE.048.021 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedajxo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraux tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.

48:22b.EZE.048.022 Kio trovigxas inter la apartenajxo de la Levidoj kaj la apartenajxo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.

48:23b.EZE.048.023 La ceteraj triboj de la rando orienta gxis la rando okcidenta:Benjamen havos unu parton.

48:24b.EZE.048.024 Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Simeon.

48:25b.EZE.048.025 Apud la limo de Simeon, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Isahxar.

48:26b.EZE.048.026 Apud la limo de Isahxar, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.

48:27b.EZE.048.027 Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Gad.

48:28b.EZE.048.028 Apud la limo de Gad, cxe la rando suda, estos la limo de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, lauxlonge de la torento gxis la Granda Maro.

48:29b.EZE.048.029 Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedajxon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

48:30b.EZE.048.030 Kaj jen estas la randoj de la urbo:sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;

48:31b.EZE.048.031 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laux la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.

48:32b.EZE.048.032 Ankaux sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.

48:33b.EZE.048.033 Ankaux sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isahxar, unu Pordego de Zebulun.

48:34b.EZE.048.034 Ankaux sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn gxi havas tri:unu Pordego de Gad, unu Pordego de Asxer, unu Pordego de Naftali.

48:35b.EZE.048.035 La tuta cxirkauxo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Ezekiel (Esperanto). Ezekiel (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9623-7