Lamentations (Esperanto)

Lamentations (Esperanto)

Plorkanto

1

1:1b.LAM.001.001 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

1:2b.LAM.001.002 Sencxese sxi ploras en la nokto, kaj sxiaj larmoj estas sur sxiaj vangoj; SXi havas neniun konsolanton inter cxiuj siaj amintoj, CXiuj sxiaj amikoj sxin perfidis, farigxis sxiaj malamikoj.

1:3b.LAM.001.003 Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li eklogxis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; CXiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.

1:4b.LAM.001.004 La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.

1:5b.LAM.001.005 GXiaj kontrauxuloj farigxis cxefoj, gxiaj malamikoj gxuas bonstaton; CXar la Eternulo jxetis sur gxin mizeron pro la multo de gxiaj malbonagoj; GXiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.

1:6b.LAM.001.006 Forigxis de la filino de Cion sxia tuta beleco; SXiaj princoj farigxis kiel cervoj, kiuj ne trovas pasxtejon, Kaj ili iras senforte antaux la pelanto.

1:7b.LAM.001.007 En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.

1:8b.LAM.001.008 Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.

1:9b.LAM.001.009 SXia malpurajxo estas sur la rando de sxia vesto; sxi ne pensis pri sia estonteco; Tial sxi terure malaltigxis, kaj sxi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, cxar la malamiko forte fieras.

1:10b.LAM.001.010 La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

1:11b.LAM.001.011 SXia tuta popolo gxemas, ili sercxas panon, Ili fordonas siajn grandvalorajxojn pro mangxajxo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi farigxis!

1:12b.LAM.001.012 Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, CXu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en la tago de Lia flama kolero.

1:13b.LAM.001.013 De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi ekregis en ili; Li etendis reton antaux miaj piedoj, renversis min malantauxen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.

1:14b.LAM.001.014 Kunplektigxis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas levigxi.

1:15b.LAM.001.015 La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

1:16b.LAM.001.016 Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas akvon; CXar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.

1:17b.LAM.001.017 Cion etendas siajn manojn, sed gxi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraux Jakobon liajn malamikojn de cxiuj flankoj; Jerusalem farigxis inter ili kiel hontindulino.

1:18b.LAM.001.018 Justa Li estas, la Eternulo, cxar mi malobeis Liajn vortojn. Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

1:19b.LAM.001.019 Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la urbo, Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.

1:20b.LAM.001.020 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi, cxar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

1:21b.LAM.001.021 Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.

1:22b.LAM.001.022 Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.

2

2:1b.LAM.002.001 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.

2:2b.LAM.002.002 Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.

2:3b.LAM.002.003 En flama kolero Li rompis cxiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantauxen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaux flamantan fajron, kiu ekstermas cxion cxirkauxe.

2:4b.LAM.002.004 Li strecxis Sian pafarkon kiel malamiko, direktis Sian dekstran manon kiel atakanto, Kaj mortigis cxion, kio estis cxarma por la okuloj; En la tendo de la filino de Cion Li elversxis Sian koleron kiel fajron.

2:5b.LAM.002.005 La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado.

2:6b.LAM.002.006 Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj pastron.

2:7b.LAM.002.007 La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de gxiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.

2:8b.LAM.002.008 La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de Cion; Li eltiris la mezursxnuron, ne detenis Sian manon de ekstermado; Li funebrigis la fortikajxon kaj muregon, ambaux havas nun mizeran aspekton.

2:9b.LAM.002.009 Enprofundigxis en la teron gxiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis gxiajn riglilojn; GXia regxo kaj gxiaj princoj estas inter la nacioj; La legxoj jam ne ekzistas, kaj gxiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.

2:10b.LAM.002.010 Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

2:11b.LAM.002.011 Konsumigxis de larmoj miaj okuloj, sxvelis miaj internajxoj, Elversxigxis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la filino de mia popolo, Kiam infanoj kaj sucxinfanoj senfortigxis de malsato sur la stratoj de la urbo.

2:12b.LAM.002.012 Al siaj patrinoj ili diris:Kie estas pano kaj vino? Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo, Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.

2:13b.LAM.002.013 Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?

2:14b.LAM.002.014 Viaj profetoj profetis al vi malverajxon kaj sensencajxon, Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antauxgardi vin kontraux kaptiteco; Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi elpelon.

2:15b.LAM.002.015 Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero?

2:16b.LAM.002.016 Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante:Ni englutis sxin; CXi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin vidas.

2:17b.LAM.002.017 La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa tempo; Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.

2:18b.LAM.002.018 Ilia koro krias al la Sinjoro: Ho murego de la filino de Cion, versxu larmojn kiel torento tage kaj nokte; Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.

2:19b.LAM.002.019 Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj.

2:20b.LAM.002.020 Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

2:21b.LAM.002.021 Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne kompatis.

2:22b.LAM.002.022 Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.

3

3:1b.LAM.003.001 Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.

3:2b.LAM.003.002 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.

3:3b.LAM.003.003 Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove.

3:4b.LAM.003.004 Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.

3:5b.LAM.003.005 Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj.

3:6b.LAM.003.006 En mallumon Li lokis min, kiel porcxiamajn mortintojn.

3:7b.LAM.003.007 Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj.

3:8b.LAM.003.008 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.

3:9b.LAM.003.009 Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.

3:10b.LAM.003.010 Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kasxita loko.

3:11b.LAM.003.011 Li depusxis min de miaj vojoj, kaj dissxiris min; Li faris min objekto de teruro.

3:12b.LAM.003.012 Li strecxis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.

3:13b.LAM.003.013 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.

3:14b.LAM.003.014 Mi farigxis mokatajxo por mia tuta popolo, ilia cxiutaga rekantajxo.

3:15b.LAM.003.015 Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

3:16b.LAM.003.016 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpusxis min en cindron.

3:17b.LAM.003.017 Mia animo estas forpusxita for de paco; bonstaton mi forgesis.

3:18b.LAM.003.018 Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.

3:19b.LAM.003.019 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.

3:20b.LAM.003.020 Konstante rememorante tion, senfortigxas en mi mia animo.

3:21b.LAM.003.021 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:

3:22b.LAM.003.022 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

3:23b.LAM.003.023 Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

3:24b.LAM.003.024 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

3:25b.LAM.003.025 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin.

3:26b.LAM.003.026 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

3:27b.LAM.003.027 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;

3:28b.LAM.003.028 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas sxargxita;

3:29b.LAM.003.029 Li metas sian busxon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;

3:30b.LAM.003.030 Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.

3:31b.LAM.003.031 CXar ne por eterne forlasas la Sinjoro;

3:32b.LAM.003.032 Se Li iun suferigas, Li ankaux kompatas pro Sia granda favorkoreco;

3:33b.LAM.003.033 CXar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

3:34b.LAM.003.034 Kiam oni premas sub siaj piedoj cxiujn malliberulojn de la tero,

3:35b.LAM.003.035 Kiam oni forklinas la rajton de homo antaux la vizagxo de la Plejaltulo,

3:36b.LAM.003.036 Kiam oni estas maljusta kontraux homo en lia jugxa afero-CXu la Sinjoro tion ne vidas?

3:37b.LAM.003.037 Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?

3:38b.LAM.003.038 CXu ne el la busxo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?

3:39b.LAM.003.039 Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj.

3:40b.LAM.003.040 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;

3:41b.LAM.003.041 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

3:42b.LAM.003.042 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.

3:43b.LAM.003.043 Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.

3:44b.LAM.003.044 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.

3:45b.LAM.003.045 Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.

3:46b.LAM.003.046 Malfermegis kontraux ni sian busxon cxiuj niaj malamikoj.

3:47b.LAM.003.047 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfelicxo.

3:48b.LAM.003.048 Torentojn da akvo versxas mia okulo pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

3:49b.LAM.003.049 Mia okulo fluigas kaj ne cxesas, ne ekzistas por gxi halto,

3:50b.LAM.003.050 GXis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la cxielo.

3:51b.LAM.003.051 Mia okulo suferigas mian animon pri cxiuj filinoj de mia urbo.

3:52b.LAM.003.052 Senkauxze cxasas min kiel birdon miaj malamikoj;

3:53b.LAM.003.053 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili jxetas sur min sxtonojn.

3:54b.LAM.003.054 Akvo levigxis kontraux mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis.

3:55b.LAM.003.055 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;

3:56b.LAM.003.056 Vi auxdis mian vocxon; ne kovru Vian orelon antaux mia vokado pri liberigo.

3:57b.LAM.003.057 Vi alproksimigxis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris:Ne timu.

3:58b.LAM.003.058 Vi, ho Sinjoro, defendis mian jugxaferon; Vi liberigis mian vivon.

3:59b.LAM.003.059 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustajxon, kiun mi suferas; jugxu mian aferon.

3:60b.LAM.003.060 Vi vidis ilian tutan vengxon, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi.

3:61b.LAM.003.061 Vi auxdis ilian insultadon, ho Eternulo, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi,

3:62b.LAM.003.062 La parolojn de tiuj, kiuj levigxis kontraux min, kaj iliajn pensojn kontraux mi dum la tuta tago.

3:63b.LAM.003.063 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili levigxas; mi cxiam estas ilia rekantajxo.

3:64b.LAM.003.064 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laux la faroj de iliaj manoj.

3:65b.LAM.003.065 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.

3:66b.LAM.003.066 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la cxielo de la Eternulo.

4

4:1b.LAM.004.001 Kiele senbriligxis la oro, sxangxigxis la bonega metalo! La sxtonoj de la sanktejo kusxas disjxetitaj en la komenco de cxiuj stratoj!

4:2b.LAM.004.002 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similigxis al argilaj potoj, faritajxo de potisto!

4:3b.LAM.004.003 Ecx sxakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo farigxis kruela, kiel strutoj en la dezerto.

4:4b.LAM.004.004 La lango de sucxinfano algluigxis al gxia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.

4:5b.LAM.004.005 Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko.

4:6b.LAM.004.006 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj gxin ne turmentis.

4:7b.LAM.004.007 SXiaj princoj estis pli puraj ol negxo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizagxo estis pli rugxa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;

4:8b.LAM.004.008 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

4:9b.LAM.004.009 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo.

4:10b.LAM.004.010 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj cxi tiuj farigxis ilia mangxajxo en la mizerego de la filino de mia popolo.

4:11b.LAM.004.011 La Eternulo plene elcxerpis Sian koleron, Li elversxis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis gxiajn fundamentojn.

4:12b.LAM.004.012 Ne kredis la regxoj de la tero, nek cxiuj logxantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontrauxulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.

4:13b.LAM.004.013 Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj.

4:14b.LAM.004.014 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tusxi iliajn vestojn.

4:15b.LAM.004.015 Oni kriis al ili:For, malpuruloj! for, for, ne altusxigxu! Kiam ili forigxadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:Ili ne plu logxos tie.

4:16b.LAM.004.016 La vizagxo de la Eternulo ilin disjxetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejagxulojn ili ne kompatis.

4:17b.LAM.004.017 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

4:18b.LAM.004.018 Ili glitigis niajn pasxojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimigxis nia fino; plenigxis nia tempo, cxar venis nia fino.

4:19b.LAM.004.019 Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

4:20b.LAM.004.020 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptigxis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.

4:21b.LAM.004.021 GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.

4:22b.LAM.004.022 Finigxis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

5

5:1b.LAM.005.001 Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

5:2b.LAM.005.002 Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.

5:3b.LAM.005.003 Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

5:4b.LAM.005.004 Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

5:5b.LAM.005.005 Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al ni ripozi.

5:6b.LAM.005.006 Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.

5:7b.LAM.005.007 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

5:8b.LAM.005.008 Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

5:9b.LAM.005.009 Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.

5:10b.LAM.005.010 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

5:11b.LAM.005.011 La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.

5:12b.LAM.005.012 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.

5:13b.LAM.005.013 La junuloj devas porti muelsxtonojn; La knaboj falas sub la lignosxargxoj.

5:14b.LAM.005.014 La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.

5:15b.LAM.005.015 Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.

5:16b.LAM.005.016 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

5:17b.LAM.005.017 Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

5:18b.LAM.005.018 Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta, Ke vulpoj vagas sur gxi.

5:19b.LAM.005.019 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,

5:20b.LAM.005.020 Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?

5:21b.LAM.005.021 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.

5:22b.LAM.005.022 CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Lamentations (Esperanto). Lamentations (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9620-A