Isaiah (Esperanto)

Isaiah (Esperanto)

Jesaja

1

1:1b.ISA.001.001 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo.

1:2b.ISA.001.002 Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.

1:3b.ISA.001.003 Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.

1:4b.ISA.001.004 Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.

1:5b.ISA.001.005 Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

1:6b.ISA.001.006 De la plando de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per oleo.

1:7b.ISA.001.007 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

1:8b.ISA.001.008 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinbergxardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo siegxata.

1:9b.ISA.001.009 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.

1:10b.ISA.001.010 Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!

1:11b.ISA.001.011 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.

1:12b.ISA.001.012 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton?

1:13b.ISA.001.013 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!

1:14b.ISA.001.014 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.

1:15b.ISA.001.015 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

1:16b.ISA.001.016 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.

1:17b.ISA.001.017 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.

1:18b.ISA.001.018 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

1:19b.ISA.001.019 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;

1:20b.ISA.001.020 sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; cxar tiel diris la busxo de la Eternulo.

1:21b.ISA.001.021 Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj.

1:22b.ISA.001.022 Via argxento farigxis skorio, via vino miksigxis kun akvo.

1:23b.ISA.001.023 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.

1:24b.ISA.001.024 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael:Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi vengxos al Miaj malamikoj.

1:25b.ISA.001.025 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.

1:26b.ISA.001.026 Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.

1:27b.ISA.001.027 Cion elacxetigxos per justeco, kaj gxiaj revenintoj per virto.

1:28b.ISA.001.028 La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermigxos.

1:29b.ISA.001.029 CXar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la gxardenoj, kiujn vi elektis.

1:30b.ISA.001.030 CXar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel gxardeno, kiu ne havas akvon.

1:31b.ISA.001.031 Kaj la fortulo farigxos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaux brulos, kaj neniu estingos.

2

2:1b.ISA.002.001 Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.

2:2b.ISA.002.002 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj.

2:3b.ISA.002.003 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

2:4b.ISA.002.004 Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

2:5b.ISA.002.005 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

2:6b.ISA.002.006 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.

2:7b.ISA.002.007 Kaj ilia lando plenigxis de argxento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando plenigxis de cxevaloj, kaj sennombraj estas iliaj cxaroj.

2:8b.ISA.002.008 Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.

2:9b.ISA.002.009 Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.

2:10b.ISA.002.010 Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco.

2:11b.ISA.002.011 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

2:12b.ISA.002.012 CXar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita;

2:13b.ISA.002.013 kaj super cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super cxiuj kverkoj de Basxan;

2:14b.ISA.002.014 kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super cxiuj levigxintaj montetoj;

2:15b.ISA.002.015 kaj super cxiu alta turo, kaj super cxiu fortikigita muro;

2:16b.ISA.002.016 kaj super cxiuj sxipoj de Tarsxisx, kaj super cxiuj belaspektajxoj.

2:17b.ISA.002.017 Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

2:18b.ISA.002.018 La idoloj estos tute neniigitaj.

2:19b.ISA.002.019 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

2:20b.ISA.002.020 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;

2:21b.ISA.002.021 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

2:22b.ISA.002.022 CXesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar kion li valoras?

3

3:1b.ISA.003.001 CXar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo;

3:2b.ISA.003.002 heroon kaj militiston, jugxiston kaj profeton, auxguriston kaj plejagxulon,

3:3b.ISA.003.003 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.

3:4b.ISA.003.004 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.

3:5b.ISA.003.005 Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.

3:6b.ISA.003.006 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.

3:7b.ISA.003.007 Sed cxi tiu lauxte protestos, dirante:Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.

3:8b.ISA.003.008 CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

3:9b.ISA.003.009 La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

3:10b.ISA.003.010 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

3:11b.ISA.003.011 Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

3:12b.ISA.003.012 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

3:13b.ISA.003.013 La Eternulo starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.

3:14b.ISA.003.014 La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

3:15b.ISA.003.015 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

3:16b.ISA.003.016 Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj:

3:17b.ISA.003.017 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon.

3:18b.ISA.003.018 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,

3:19b.ISA.003.019 la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn,

3:20b.ISA.003.020 la brilajxetojn kaj la bukojn kaj la lacxojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,

3:21b.ISA.003.021 la ringojn kaj la nazringojn,

3:22b.ISA.003.022 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,

3:23b.ISA.003.023 la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.

3:24b.ISA.003.024 Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos sako, anstataux beleco estos brulmakuloj.

3:25b.ISA.003.025 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.

3:26b.ISA.003.026 Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.

4

4:1b.ISA.004.001 En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros:Ni mangxados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

4:2b.ISA.004.002 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitajxo de Izrael.

4:3b.ISA.004.003 Kaj la restintoj en Cion kaj la retenigxintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, cxiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,

4:4b.ISA.004.004 se la Sinjoro forlavos la malpurajxon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de gxi, per la spirito de jugxo kaj per la spirito de fajro.

4:5b.ISA.004.005 Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio honora estos sxirmo.

4:6b.ISA.004.006 Kaj estos tendo, por ombri kontraux la varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux malbona vetero kaj pluvo.

5

5:1b.ISA.005.001 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo;

5:2b.ISA.005.002 kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn.

5:3b.ISA.005.003 Nun, ho logxantoj de Jerusalem kaj Judujo, jugxu do inter mi kaj mia vinbergxardeno.

5:4b.ISA.005.004 Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?

5:5b.ISA.005.005 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata.

5:6b.ISA.005.006 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon.

5:7b.ISA.005.007 La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

5:8b.ISA.005.008 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, gxis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

5:9b.ISA.005.009 En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot:Multaj domoj farigxos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen logxantoj.

5:10b.ISA.005.010 CXar dek parceloj da vinbergxardeno donos nur unu bat�on, kaj hxomero da semoj donos nur unu efon.

5:11b.ISA.005.011 Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!

5:12b.ISA.005.012 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

5:13b.ISA.005.013 Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo.

5:14b.ISA.005.014 Pro tio SXeol largxigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo.

5:15b.ISA.005.015 Klinigxos homo kaj malaltigxos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiligxos.

5:16b.ISA.005.016 Sed la Eternulo Cebaot altigxos en la jugxo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.

5:17b.ISA.005.017 Tiam la sxafidoj pasxtigxos en bona ordo, kaj fremduloj mangxos tion, kio restos de la fortuloj.

5:18b.ISA.005.018 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per sxnuroj de vanteco kaj pekon kvazaux per cxenoj de cxaroj;

5:19b.ISA.005.019 al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!

5:20b.ISA.005.020 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo!

5:21b.ISA.005.021 Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si mem estas kompetentuloj!

5:22b.ISA.005.022 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigajxon,

5:23b.ISA.005.023 kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!

5:24b.ISA.005.024 Pro tio, kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.

5:25b.ISA.005.025 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

5:26b.ISA.005.026 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile.

5:27b.ISA.005.027 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo.

5:28b.ISA.005.028 GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego.

5:29b.ISA.005.029 GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.

5:30b.ISA.005.030 Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.

6

6:1b.ISA.006.001 En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

6:2b.ISA.006.002 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.

6:3b.ISA.006.003 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

6:4b.ISA.006.004 Eksxanceligxis de la vokanta vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo.

6:5b.ISA.006.005 Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.

6:6b.ISA.006.006 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,

6:7b.ISA.006.007 kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

6:8b.ISA.006.008 Kaj mi ekauxdis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.

6:9b.ISA.006.009 Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

6:10b.ISA.006.010 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

6:11b.ISA.006.011 Mi diris:GXis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis:GXis malplenigxos la urboj pro nehavado de logxantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj gxis la tero tute dezertigxos.

6:12b.ISA.006.012 Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.

6:13b.ISA.006.013 Se restos en gxi dekono, gxi ankaux ekstermigxos, sed kiel terebintarbo aux kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraux radiko; sankta semo estos gxia radiko.

7

7:1b.ISA.007.001 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.

7:2b.ISA.007.002 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.

7:3b.ISA.007.003 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,

7:4b.ISA.007.004 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.

7:5b.ISA.007.005 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras:

7:6b.ISA.007.006 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel.

7:7b.ISA.007.007 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos.

7:8b.ISA.007.008 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.

7:9b.ISA.007.009 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

7:10b.ISA.007.010 Kaj plue diris la Eternulo:Diru al Ahxaz jene:

7:11b.ISA.007.011 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre.

7:12b.ISA.007.012 Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.

7:13b.ISA.007.013 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?

7:14b.ISA.007.014 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

7:15b.ISA.007.015 Buteron kaj mielon li mangxos, gxis li povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon.

7:16b.ISA.007.016 Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.

7:17b.ISA.007.017 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

7:18b.ISA.007.018 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;

7:19b.ISA.007.019 kaj ili venos kaj sidigxos cxiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur cxiuj arbustoj kaj sur cxiuj pikarbetajxoj.

7:20b.ISA.007.020 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.

7:21b.ISA.007.021 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du sxafojn;

7:22b.ISA.007.022 kaj pro la abundo de lakto li mangxos buteron; cxar buteron kaj lakton mangxos cxiu, kiu restos en la lando.

7:23b.ISA.007.023 En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.

7:24b.ISA.007.024 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.

7:25b.ISA.007.025 Kaj sur cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.

8

8:1b.ISA.008.001 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur gxi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaux rabado.

8:2b.ISA.008.002 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja.

8:3b.ISA.008.003 Kaj mi iris al la profetino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:Donu al li la nomon:Rapidu-Akiri-Baldaux-Rabado.

8:4b.ISA.008.004 CXar antaux ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la ricxajxon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaux la regxo de Asirio.

8:5b.ISA.008.005 Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante:

8:6b.ISA.008.006 Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de SXiloahx, kiu fluas kviete, kaj gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:

8:7b.ISA.008.007 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.

8:8b.ISA.008.008 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

8:9b.ISA.008.009 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos.

8:10b.ISA.008.010 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

8:11b.ISA.008.011 CXar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris:

8:12b.ISA.008.012 Ne nomu konspiro cxion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion gxi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.

8:13b.ISA.008.013 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.

8:14b.ISA.008.014 Li estos sanktajxo kaj sxtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la logxantoj de Jerusalem.

8:15b.ISA.008.015 Kaj multaj falpusxigxos, kaj falos kaj rompigxos, kaj enretigxos kaj kaptigxos.

8:16b.ISA.008.016 Ligu la ateston, sigelu la legxon cxe Miaj lernantoj.

8:17b.ISA.008.017 Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kasxis Sian vizagxon antaux la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.

8:18b.ISA.008.018 Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu logxas sur la monto Cion.

8:19b.ISA.008.019 Kaj se oni diros al vi:Demandu la antauxdiristojn kaj la sorcxistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, cxar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:

8:20b.ISA.008.020 tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan cxielrugxon.

8:21b.ISA.008.021 Ili irados sur gxi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian regxon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.

8:22b.ISA.008.022 Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos pusxataj.

9

9:1b.ISA.009.001 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.

9:2b.ISA.009.002 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

9:3b.ISA.009.003 Vi multigis la popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de rabakiro.

9:4b.ISA.009.004 CXar la jugon de ilia sxargxo, la kanon de ilia sxultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan.

9:5b.ISA.009.005 CXar cxiu armajxo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruligxis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.

9:6b.ISA.009.006 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

9:7b.ISA.009.007 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

9:8b.ISA.009.008 Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj gxi falis en Izrael.

9:9b.ISA.009.009 Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la logxantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro:

9:10b.ISA.009.010 Brikoj falis, sed el hakitaj sxtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstatauxigos ilin per cedroj.

9:11b.ISA.009.011 La Eternulo fortigos kontraux ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontrauxulojn Li ekscitos,

9:12b.ISA.009.012 la Sirianojn de antauxe kaj la Filisxtojn de malantauxe; kaj ili formangxos Izraelon per la tuta busxo. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

9:13b.ISA.009.013 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu gxin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne sercxas.

9:14b.ISA.009.014 Tial la Eternulo dehakos cxe Izrael la kapon kaj la voston, brancxon kaj kanon, en unu tago.

9:15b.ISA.009.015 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malverajxon, estas la vosto.

9:16b.ISA.009.016 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

9:17b.ISA.009.017 Tial la Sinjoro ne gxojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; cxar cxiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj cxiu busxo parolas malnoblajxon. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

9:18b.ISA.009.018 CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo.

9:19b.ISA.009.019 De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo farigxis mangxajxo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.

9:20b.ISA.009.020 Oni trancxas dekstre kaj restas malsataj, oni mangxas maldekstre kaj ne satigxas; cxiu mangxas la karnon de sia brako.

9:21b.ISA.009.021 Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

10

10:1b.ISA.010.001 Ve al la legxdonantoj, kiuj starigas maljustajn legxojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn,

10:2b.ISA.010.002 por forpusxi malricxulojn de la legxo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj farigxu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!

10:3b.ISA.010.003 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,

10:4b.ISA.010.004 por ne fleksigxi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

10:5b.ISA.010.005 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.

10:6b.ISA.010.006 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.

10:7b.ISA.010.007 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;

10:8b.ISA.010.008 cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?

10:9b.ISA.010.009 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?

10:10b.ISA.010.010 CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,

10:11b.ISA.010.011 tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.

10:12b.ISA.010.012 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;

10:13b.ISA.010.013 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

10:14b.ISA.010.014 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

10:15b.ISA.010.015 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!

10:16b.ISA.010.016 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.

10:17b.ISA.010.017 Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro, kaj lia Sanktulo farigxos flamo; kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,

10:18b.ISA.010.018 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo.

10:19b.ISA.010.019 La restajxo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.

10:20b.ISA.010.020 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.

10:21b.ISA.010.021 Konvertigxos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

10:22b.ISA.010.022 CXar se via popolo, ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.

10:23b.ISA.010.023 CXar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.

10:24b.ISA.010.024 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu logxas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraux vin, kiel la Egiptoj;

10:25b.ISA.010.025 cxar ankoraux tre malmulte dauxros, kaj finigxos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;

10:26b.ISA.010.026 kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn cxe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos gxin, kiel kontraux la Egiptojn.

10:27b.ISA.010.027 Kaj en tiu tago lia sxargxo estos deprenita de sur viaj sxultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.

10:28b.ISA.010.028 Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Mihxmasx;

10:29b.ISA.010.029 ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.

10:30b.ISA.010.030 Kriu lauxte, filino de Galim! atentu, Laisx! ho malricxa Anatot!

10:31b.ISA.010.031 Madmena cedas, la logxantoj de Gebim forkuras.

10:32b.ISA.010.032 Jam hodiaux li restos en Nob; li etendas sian manon kontraux la monton de la filino de Cion, kontraux la monteton de Jerusalem.

10:33b.ISA.010.033 Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos brancxojn; la alte levigxintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.

10:34b.ISA.010.034 Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.

11

11:1b.ISA.011.001 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.

11:2b.ISA.011.002 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.

11:3b.ISA.011.003 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;

11:4b.ISA.011.004 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.

11:5b.ISA.011.005 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

11:6b.ISA.011.006 Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.

11:7b.ISA.011.007 Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon.

11:8b.ISA.011.008 Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.

11:9b.ISA.011.009 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

11:10b.ISA.011.010 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

11:11b.ISA.011.011 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro.

11:12b.ISA.011.012 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.

11:13b.ISA.011.013 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.

11:14b.ISA.011.014 Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.

11:15b.ISA.011.015 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.

11:16b.ISA.011.016 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

12

12:1b.ISA.012.001 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

12:2b.ISA.012.002 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

12:3b.ISA.012.003 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

12:4b.ISA.012.004 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

12:5b.ISA.012.005 Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.

12:6b.ISA.012.006 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

13

13:1b.ISA.013.001 Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.

13:2b.ISA.013.002 Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.

13:3b.ISA.013.003 Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.

13:4b.ISA.013.004 Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.

13:5b.ISA.013.005 Ili venis el lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.

13:6b.ISA.013.006 GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

13:7b.ISA.013.007 Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas.

13:8b.ISA.013.008 Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.

13:9b.ISA.013.009 Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.

13:10b.ISA.013.010 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

13:11b.ISA.013.011 Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi cxesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.

13:12b.ISA.013.012 Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.

13:13b.ISA.013.013 Por tio Mi ektremigos la cxielon, kaj la tero skuigxos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.

13:14b.ISA.013.014 Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel sxafo forlasita; cxiu sin turnos al sia popolo, kaj cxiu kuros al sia lando.

13:15b.ISA.013.015 CXiu renkontita estos trapikita, kaj cxiu kaptita falos de glavo.

13:16b.ISA.013.016 Iliaj infanoj estos frakasitaj antaux iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.

13:17b.ISA.013.017 Mi vekos kontraux ilin la Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas,

13:18b.ISA.013.018 sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo.

13:19b.ISA.013.019 Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;

13:20b.ISA.013.020 neniu iam tie sidos, kaj por eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj pasxtistoj tie ne ripozos.

13:21b.ISA.013.021 Ripozos tie sovagxaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos, kaj virkaproj tie saltados.

13:22b.ISA.013.022 Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

14

14:1b.ISA.014.001 CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.

14:2b.ISA.014.002 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

14:3b.ISA.014.003 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

14:4b.ISA.014.004 vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!

14:5b.ISA.014.005 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,

14:6b.ISA.014.006 kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.

14:7b.ISA.014.007 Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.

14:8b.ISA.014.008 Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.

14:9b.ISA.014.009 SXeol sube ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.

14:10b.ISA.014.010 Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;

14:11b.ISA.014.011 en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

14:12b.ISA.014.012 Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.

14:13b.ISA.014.013 Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;

14:14b.ISA.014.014 mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo.

14:15b.ISA.014.015 Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!

14:16b.ISA.014.016 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

14:17b.ISA.014.017 kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?

14:18b.ISA.014.018 CXiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;

14:19b.ISA.014.019 sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.

14:20b.ISA.014.020 Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

14:21b.ISA.014.021 Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.

14:22b.ISA.014.022 Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.

14:23b.ISA.014.023 Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.

14:24b.ISA.014.024 JXuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;

14:25b.ISA.014.025 frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu deprenita de sur iliaj sxultroj.

14:26b.ISA.014.026 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn.

14:27b.ISA.014.027 CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?

14:28b.ISA.014.028 En la jaro de la morto de la regxo Ahxaz estis farita la sekvanta profetajxo:

14:29b.ISA.014.029 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.

14:30b.ISA.014.030 Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.

14:31b.ISA.014.031 GXemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj tacxmentoj.

14:32b.ISA.014.032 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.

15

15:1b.ISA.015.001 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.

15:2b.ISA.015.002 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj.

15:3b.ISA.015.003 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.

15:4b.ISA.015.004 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.

15:5b.ISA.015.005 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.

15:6b.ISA.015.006 CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.

15:7b.ISA.015.007 Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj.

15:8b.ISA.015.008 CXar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab, gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia plorado.

15:9b.ISA.015.009 CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.

16

16:1b.ISA.016.001 Sendu sxafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.

16:2b.ISA.016.002 Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la transirejoj de Arnon.

16:3b.ISA.016.003 Arangxu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kasxu la elpelitojn, ne malkasxu la vaganton.

16:4b.ISA.016.004 Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi; estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.

16:5b.ISA.016.005 Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon, akcelanta la veron.

16:6b.ISA.016.006 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.

16:7b.ISA.016.007 Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj.

16:8b.ISA.016.008 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.

16:9b.ISA.016.009 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.

16:10b.ISA.016.010 Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.

16:11b.ISA.016.011 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.

16:12b.ISA.016.012 Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.

16:13b.ISA.016.013 Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaux longe.

16:14b.ISA.016.014 Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.

17

17:1b.ISA.017.001 Profetajxo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed gxi estos amaso da ruinajxoj.

17:2b.ISA.017.002 Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie pasxtigxos, kaj neniu ilin fortimigos.

17:3b.ISA.017.003 Kaj detruita estos la fortikajxo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restajxo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.

17:4b.ISA.017.004 En tiu tempo maldikigxos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasigxos.

17:5b.ISA.017.005 Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim.

17:6b.ISA.017.006 Kaj restos tie postrikoltajxo, kiel cxe la skuado de olivarbo:du, tri olivoj sur la supro de alta brancxo, kvar, kvin sur la brancxoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.

17:7b.ISA.017.007 En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.

17:8b.ISA.017.008 Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritajxo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

17:9b.ISA.017.009 En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aux sur altajxo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.

17:10b.ISA.017.010 CXar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantajxojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbrancxon;

17:11b.ISA.017.011 en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.

17:12b.ISA.017.012 Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.

17:13b.ISA.017.013 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumajxo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.

17:14b.ISA.017.014 Dum la vespero jen estas teruro; sed antaux la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.

18

18:1b.ISA.018.001 Ve al la lando flanke ombrata, kiu trovigxas transe de la riveroj Etiopaj,

18:2b.ISA.018.002 kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj sxipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

18:3b.ISA.018.003 Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la mondo kaj logxas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.

18:4b.ISA.018.004 CXar tiel diris al mi la Eternulo:Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia logxejo, kiel serena varmego cxe hela lumo, kiel rosa nubo cxe varmego de rikolto.

18:5b.ISA.018.005 CXar antaux la rikolto, kiam la florado finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.

18:6b.ISA.018.006 CXio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj logxos super gxi en somero, kaj cxiaj bestoj de la tero super gxi vintros.

18:7b.ISA.018.007 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

19

19:1b.ISA.019.001 Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.

19:2b.ISA.019.002 Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraux Egiptojn; kaj militos cxiu kontraux sia frato kaj cxiu kontraux sia amiko, urbo kontraux urbo, regno kontraux regno.

19:3b.ISA.019.003 Kaj malaperos la kuragxo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorcxistojn kaj la auxguristojn kaj la antauxdiristojn.

19:4b.ISA.019.004 Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata regxo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

19:5b.ISA.019.005 Kaj sekforigxos la akvo el la maro, kaj la rivero senakvigxos kaj sekigxos.

19:6b.ISA.019.006 Kaj senhavigxos la riveroj, elcxerpigxos kaj sekigxos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.

19:7b.ISA.019.007 La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj cxio semita apud la akvo velkos, sekigxos, kaj malaperos.

19:8b.ISA.019.008 Kaj malgxojos la fisxkaptistoj, kaj ploros cxiuj, kiuj jxetas fisxhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfelicxaj.

19:9b.ISA.019.009 Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.

19:10b.ISA.019.010 Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; cxiuj dungatoj estos malgajaj.

19:11b.ISA.019.011 Malsagxaj estas la princoj de Coan; la sagxaj konsilistoj de Faraono farigxis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono:Mi estas filo de sagxuloj, ido de antikvaj regxoj?

19:12b.ISA.019.012 Kie do nun estas viaj sagxuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.

19:13b.ISA.019.013 Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.

19:14b.ISA.019.014 La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante.

19:15b.ISA.019.015 Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aux vosto, brancxo aux kano.

19:16b.ISA.019.016 En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; gxi tremos kaj timos antaux la movigxo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super gxi.

19:17b.ISA.019.017 Kaj la lando de Jehuda farigxos terurajxo por la Egiptoj; cxiu, kiu rememoros gxin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.

19:18b.ISA.019.018 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.

19:19b.ISA.019.019 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud gxia limo;

19:20b.ISA.019.020 kaj gxi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; cxar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.

19:21b.ISA.019.021 Kaj la Eternulo farigxos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos bucxoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

19:22b.ISA.019.022 La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

19:23b.ISA.019.023 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.

19:24b.ISA.019.024 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.

19:25b.ISA.019.025 La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.

20

20:1b.ISA.020.001 En la jaro, kiam Tartan venis Asxdodon, kien lin sendis Sargon, regxo de Asirio, kaj li militis kontraux Asxdod kaj prenis gxin,

20:2b.ISA.020.002 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

20:3b.ISA.020.003 Kaj la Eternulo diris:Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antauxdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,

20:4b.ISA.020.004 tiel la regxo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.

20:5b.ISA.020.005 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.

20:6b.ISA.020.006 Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

21

21:1b.ISA.021.001 Profetajxo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.

21:2b.ISA.021.002 Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.

21:3b.ISA.021.003 Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.

21:4b.ISA.021.004 Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto farigxis por mi teruro.

21:5b.ISA.021.005 Preparu tablon, starigu gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la sxildon.

21:6b.ISA.021.006 CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.

21:7b.ISA.021.007 Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento.

21:8b.ISA.021.008 Kaj li ekkriis kiel leono:Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;

21:9b.ISA.021.009 kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron.

21:10b.ISA.021.010 Mia drasxajxo, kaj filo de mia garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.

21:11b.ISA.021.011 Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?

21:12b.ISA.021.012 La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

21:13b.ISA.021.013 Profetajxo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!

21:14b.ISA.021.014 Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, logxantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;

21:15b.ISA.021.015 cxar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko strecxita, kaj de kruela batalo.

21:16b.ISA.021.016 CXar tiele diris al mi la Sinjoro:Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;

21:17b.ISA.021.017 kaj la restajxo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.

22

22:1b.ISA.022.001 Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?

22:2b.ISA.022.002 Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;

22:3b.ISA.022.003 cxiuj viaj cxefoj kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.

22:4b.ISA.022.004 Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

22:5b.ISA.022.005 CXar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaux la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.

22:6b.ISA.022.006 Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.

22:7b.ISA.022.007 Kaj viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin arangxis antaux la pordego.

22:8b.ISA.022.008 Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,

22:9b.ISA.022.009 kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.

22:10b.ISA.022.010 Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.

22:11b.ISA.022.011 Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.

22:12b.ISA.022.012 Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.

22:13b.ISA.022.013 Jen estas gxojo kaj gajeco:oni mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas vinon, dirante:Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

22:14b.ISA.022.014 Sed al mia orelo malkasxis la Eternulo Cebaot:CXi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, gxis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

22:15b.ISA.022.015 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Iru, venu al tiu administranto, al SXebna, la palacestro, kaj diru:

22:16b.ISA.022.016 Kion vi havas cxi tie? kaj kiun vi havas cxi tie, ke vi elhakigis al vi cxi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elcxizigas en la roko logxejon por si.

22:17b.ISA.022.017 Jen la Eternulo forte vin jxetos kaj forte vin kaptos;

22:18b.ISA.022.018 Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la cxaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!

22:19b.ISA.022.019 Kaj Mi depusxos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.

22:20b.ISA.022.020 Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de HXilkija,

22:21b.ISA.022.021 kaj Mi vestos lin per via hxitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la logxantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.

22:22b.ISA.022.022 Kaj Mi metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.

22:23b.ISA.022.023 Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.

22:24b.ISA.022.024 Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, cxiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por mangxado gxis la vazoj por trinkado.

22:25b.ISA.022.025 En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; gxi estos rompita kaj falos, kaj pereos la sxargxo, kiu estis sur gxi; cxar la Eternulo diris.

23

23:1b.ISA.023.001 Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.

23:2b.ISA.023.002 Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;

23:3b.ISA.023.003 sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.

23:4b.ISA.023.004 Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.

23:5b.ISA.023.005 Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.

23:6b.ISA.023.006 Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.

23:7b.ISA.023.007 CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.

23:8b.ISA.023.008 Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?

23:9b.ISA.023.009 La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando.

23:10b.ISA.023.010 Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.

23:11b.ISA.023.011 Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikajxojn.

23:12b.ISA.023.012 Kaj Li diris:Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos trankvilecon.

23:13b.ISA.023.013 Jen la lando de la HXaldeoj:cxi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto; ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin ruino.

23:14b.ISA.023.014 Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas via potenco.

23:15b.ISA.023.015 En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malcxastistino:

23:16b.ISA.023.016 Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.

23:17b.ISA.023.017 Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la tero.

23:18b.ISA.023.018 Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.

24

24:1b.ISA.024.001 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.

24:2b.ISA.024.002 Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.

24:3b.ISA.024.003 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris.

24:4b.ISA.024.004 Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.

24:5b.ISA.024.005 Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon.

24:6b.ISA.024.006 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

24:7b.ISA.024.007 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.

24:8b.ISA.024.008 CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo.

24:9b.ISA.024.009 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.

24:10b.ISA.024.010 Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.

24:11b.ISA.024.011 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.

24:12b.ISA.024.012 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.

24:13b.ISA.024.013 CXar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj:kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.

24:14b.ISA.024.014 Ili levos sian vocxon kaj gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.

24:15b.ISA.024.015 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.

24:16b.ISA.024.016 De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

24:17b.ISA.024.017 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero.

24:18b.ISA.024.018 Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.

24:19b.ISA.024.019 Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero.

24:20b.ISA.024.020 SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.

24:21b.ISA.024.021 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero.

24:22b.ISA.024.022 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.

24:23b.ISA.024.023 Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.

25

25:1b.ISA.025.001 Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis efektivajxoj kaj verajxoj.

25:2b.ISA.025.002 CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.

25:3b.ISA.025.003 Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.

25:4b.ISA.025.004 CXar Vi farigxis fortikajxo por senhavulo, fortikajxo por malricxulo en lia mizero, rifugxejo kontraux pluvego, ombro kontraux varmego; cxar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraux muron.

25:5b.ISA.025.005 Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallauxtigita la kantado de la potenculoj.

25:6b.ISA.025.006 Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.

25:7b.ISA.025.007 Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras cxiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super cxiuj gentoj.

25:8b.ISA.025.008 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.

25:9b.ISA.025.009 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

25:10b.ISA.025.010 CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.

25:11b.ISA.025.011 Kaj se li etendos siajn manojn meze de gxi, kiel nagxanto etendas, por nagxi, tiam humiligxos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.

25:12b.ISA.025.012 Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, jxetos sur la teron al la polvo.

26

26:1b.ISA.026.001 En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

26:2b.ISA.026.002 Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.

26:3b.ISA.026.003 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

26:4b.ISA.026.004 Fidu la Eternulon por cxiam; cxar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.

26:5b.ISA.026.005 CXar Li jxetis malsupren logxantojn de la altajxo, urbon alte levigxintan; Li malaltigis gxin, malaltigis gxis la tero, jxetis gxin al la polvo.

26:6b.ISA.026.006 Piedo gxin premas, la piedoj de malricxuloj, la plandoj de senhavuloj.

26:7b.ISA.026.007 La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

26:8b.ISA.026.008 Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

26:9b.ISA.026.009 Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi sercxis Vin matene; cxar dum Via jugxado sur la tero la logxantoj de la mondo lernis justecon.

26:10b.ISA.026.010 Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.

26:11b.ISA.026.011 Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian jxaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraux Viaj malamikoj formangxos ilin.

26:12b.ISA.026.012 Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; cxar ankaux cxiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

26:13b.ISA.026.013 Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.

26:14b.ISA.026.014 Ili mortis kaj ne revivigxos, ili estas malvivuloj kaj ne relevigxos; cxar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis cxiun memoron pri ili.

26:15b.ISA.026.015 Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi glorigxis vaste sur cxiuj finoj de la tero.

26:16b.ISA.026.016 Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis mallauxte, kiam Vi ilin punis.

26:17b.ISA.026.017 Kiel gravedulino cxe la alproksimigxo de la naskado turmentigxas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaux Vi, ho Eternulo.

26:18b.ISA.026.018 Ni estis gravedaj, ni turmentigxis, ni naskis kvazaux venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la logxantoj de la mondo.

26:19b.ISA.026.019 Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.

26:20b.ISA.026.020 Iru, mia popolo, eniru en viajn cxambrojn kaj sxlosu viajn pordojn post vi; kasxu vin por mallonga momento, gxis pasos la kolero.

26:21b.ISA.026.021 CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

27

27:1b.ISA.027.001 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

27:2b.ISA.027.002 En tiu tago kantu pri gxi, pri la kara vinbergxardeno:

27:3b.ISA.027.003 Mi, la Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.

27:4b.ISA.027.004 CXu Mi ne havas koleron? cxu iu elmetus batale kontraux Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpasxus kontraux ilin, kaj cxiujn kune forbruligus.

27:5b.ISA.027.005 Nur en la okazo, se oni sercxus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.

27:6b.ISA.027.006 En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

27:7b.ISA.027.007 CXu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aux cxu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj?

27:8b.ISA.027.008 Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.

27:9b.ISA.027.009 Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

27:10b.ISA.027.010 CXar urbo fortikigita estos solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos gxiajn kreskajxojn.

27:11b.ISA.027.011 Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.

27:12b.ISA.027.012 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero gxis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.

27:13b.ISA.027.013 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

28

28:1b.ISA.028.001 Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.

28:2b.ISA.028.002 Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disversxigxinta akvo, li potence jxetos ilin sur la teron.

28:3b.ISA.028.003 Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.

28:4b.ISA.028.004 Kaj ilia bela majesto farigxos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaux la somero; kiam la vidanto gxin ekvidas, li, apenaux preninte gxin en la manon, tuj gxin englutas.

28:5b.ISA.028.005 En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restajxo de Sia popolo,

28:6b.ISA.028.006 kaj spirito de justeco por la sidantoj en la jugxejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.

28:7b.ISA.028.007 Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.

28:8b.ISA.028.008 CXar cxiuj tabloj estas plenaj de vomajxo kaj malpurajxo, mankas jam loko.

28:9b.ISA.028.009 Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li auxdigas predikon? cxu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?

28:10b.ISA.028.010 CXar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom cxi tie.

28:11b.ISA.028.011 Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,

28:12b.ISA.028.012 Tiu, kiu diris al ili:Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis auxskulti.

28:13b.ISA.028.013 Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom cxi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompigxu kaj enretigxu kaj kaptigxu.

28:14b.ISA.028.014 Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.

28:15b.ISA.028.015 CXar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun SXeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, gxi nin ne atingos, cxar mensogon ni faris nia rifugxejo kaj per malvero ni nin kovros.

28:16b.ISA.028.016 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.

28:17b.ISA.028.017 Kaj Mi faros justecon la mezursxnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifugxejon de mensogo, kaj la kasxejon forportos akvo.

28:18b.ISA.028.018 Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun SXeol ne tenigxos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de gxi.

28:19b.ISA.028.019 CXiufoje, kiam gxi trairos, gxi kaptos vin; cxar cxiutage gxi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun gxi donos.

28:20b.ISA.028.020 CXar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallargxa, por sin enkovri.

28:21b.ISA.028.021 CXar la Eternulo levigxos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.

28:22b.ISA.028.022 Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortigxu; cxar mi auxdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas nesxangxeble decidita pri la tuta lando.

28:23b.ISA.028.023 Atentu, kaj auxskultu mian vocxon; konsideru, kaj auxskultu mian parolon.

28:24b.ISA.028.024 CXu cxiutage la plugisto plugas por semado, sulkarangxas kaj erpas sian kampon?

28:25b.ISA.028.025 Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj.

28:26b.ISA.028.026 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.

28:27b.ISA.028.027 CXar ne per fera drasxilo oni drasxas nigelon, kaj oni ne rulas radon de cxaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.

28:28b.ISA.028.028 Greno estas drasxata; sed ne eterne oni gxin drasxas; oni frapas gxin per la rado de sia cxaro, sed per siaj cxevaloj oni gxin ne dispremas.

28:29b.ISA.028.029 Ankaux cxi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia sagxeco.

29

29:1b.ISA.029.001 Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.

29:2b.ISA.029.002 Mi premos Arielon, kaj estos gxemado kaj malgxojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.

29:3b.ISA.029.003 Kaj Mi siegxos vin cxirkauxe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraux vi turojn.

29:4b.ISA.029.004 Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via vocxo estos kiel vocxo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.

29:5b.ISA.029.005 Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumajxo; kaj tio farigxos subite, neatendite.

29:6b.ISA.029.006 De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.

29:7b.ISA.029.007 Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin.

29:8b.ISA.029.008 Kiel malsatanto songxas, ke li mangxas, sed li vekigxas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto songxas, ke li trinkas, sed li vekigxas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de cxiuj popoloj, kiuj batalos kontraux la monto Cion.

29:9b.ISA.029.009 Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.

29:10b.ISA.029.010 CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.

29:11b.ISA.029.011 Kaj cxia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion; sed li respondas:Mi ne povas, cxar gxi estas sigelita.

29:12b.ISA.029.012 Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion, li respondas:Mi ne povoscias legi.

29:13b.ISA.029.013 Kaj la Sinjoro diris:CXar cxi tiu popolo alproksimigxas per sia busxo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaux Mi estas nur lernita ordono de homoj:

29:14b.ISA.029.014 tial Mi plue agos mirinde kun cxi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la sagxeco de gxiaj sagxuloj, kaj la kompetenteco de gxiaj kompetentuloj malaperos.

29:15b.ISA.029.015 Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

29:16b.ISA.029.016 Ho, via perverseco! CXu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? cxu faritajxo diras pri sia farinto:Li min ne faris? kaj cxu kreitajxo diras pri sia kreinto:Li ne estas kompetenta?

29:17b.ISA.029.017 Sed jen baldaux, post mallonga tempo, Lebanon aliformigxos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.

29:18b.ISA.029.018 Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.

29:19b.ISA.029.019 Kaj la mizeruloj havos grandan gxojon en la Eternulo, kaj la homoj malricxaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.

29:20b.ISA.029.020 CXar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos cxiuj zorgantoj pri malbonagoj,

29:21b.ISA.029.021 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraux jugxopetanto cxe la pordego kaj trompe forpusxas justulon.

29:22b.ISA.029.022 Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elacxetis Abrahamon:Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizagxo ne paligxos.

29:23b.ISA.029.023 CXar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.

29:24b.ISA.029.024 Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.

30

30:1b.ISA.030.001 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,

30:2b.ISA.030.002 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo!

30:3b.ISA.030.003 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.

30:4b.ISA.030.004 CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson.

30:5b.ISA.030.005 CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.

30:6b.ISA.030.006 Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

30:7b.ISA.030.007 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.

30:8b.ISA.030.008 Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por cxiam, por eterne.

30:9b.ISA.030.009 CXar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas auxskulti instruon de la Eternulo.

30:10b.ISA.030.010 Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;

30:11b.ISA.030.011 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.

30:12b.ISA.030.012 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:

30:13b.ISA.030.013 tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

30:14b.ISA.030.014 Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.

30:15b.ISA.030.015 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:Per pento kaj trankvileco vi savigxus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.

30:16b.ISA.030.016 Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

30:17b.ISA.030.017 De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi cxiuj forkuros, gxis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.

30:18b.ISA.030.018 Tial la Eternulo atendos, antaux ol Li vin korfavoros, kaj tial Li levigxos, antaux ol Li vin kompatos; cxar la Eternulo estas Dio de jugxo; felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

30:19b.ISA.030.019 CXar, ho popolo de Cion, logxantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li auxdos vin, Li respondos al vi.

30:20b.ISA.030.020 Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kasxigxos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.

30:21b.ISA.030.021 Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.

30:22b.ISA.030.022 Kaj vi rigardos kiel malpuran la argxentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forjxetos ilin kiel malpurajxon, vi diros al ili:For!

30:23b.ISA.030.023 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.

30:24b.ISA.030.024 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, mangxos miksitan nutrajxon, sxutitan per kribrilo kaj sxovelilo.

30:25b.ISA.030.025 Kaj sur cxiu alta monto kaj sur cxiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.

30:26b.ISA.030.026 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.

30:27b.ISA.030.027 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia busxo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;

30:28b.ISA.030.028 kaj Lia spiro estas kiel torento disversxigxinta, kiu atingas gxis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.

30:29b.ISA.030.029 Kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora gxojo, kiel cxe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.

30:30b.ISA.030.030 Kaj la Eternulo auxdigos Sian majestan vocxon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj sxtona hajlo.

30:31b.ISA.030.031 CXar ektremos la Asiriano de la vocxo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.

30:32b.ISA.030.032 Kaj penetranta estos cxiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraux li.

30:33b.ISA.030.033 CXar delonge estas preparita la bruligejo; gxi estas preta ankaux por la regxo, profundigita, vastigita; gxia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos gxin kiel torenton da sulfuro.

31

31:1b.ISA.031.001 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.

31:2b.ISA.031.002 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj.

31:3b.ISA.031.003 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

31:4b.ISA.031.004 CXar tiele diris al mi la Eternulo:Kiel leono aux leonido blekegas super sia rabajxo, kaj, se ecx oni kunevokus kontraux gxin multon da pasxtistoj, gxi ne timas ilian vocxon kaj ne humiligxas antaux ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro gxia altajxo.

31:5b.ISA.031.005 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.

31:6b.ISA.031.006 Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael.

31:7b.ISA.031.007 CXar en tiu tago cxiu forjxetos siajn idolojn argxentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.

31:8b.ISA.031.008 Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj farigxos tributo.

31:9b.ISA.031.009 Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaux standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

32

32:1b.ISA.032.001 Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.

32:2b.ISA.032.002 Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.

32:3b.ISA.032.003 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.

32:4b.ISA.032.004 Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.

32:5b.ISA.032.005 Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.

32:6b.ISA.032.006 CXar malnoblulo parolas malnoblajxon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malverajxon, senmangxigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkajxon de soifanto.

32:7b.ISA.032.007 La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon.

32:8b.ISA.032.008 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.

32:9b.ISA.032.009 Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn.

32:10b.ISA.032.010 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.

32:11b.ISA.032.011 Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.

32:12b.ISA.032.012 Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj.

32:13b.ISA.032.013 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo.

32:14b.ISA.032.014 CXar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikajxoj kaj turoj farigxos por cxiam anstatauxajxo de kavernoj, gxojloko por sovagxaj azenoj, pasxtigxejo por brutaroj;

32:15b.ISA.032.015 gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.

32:16b.ISA.032.016 Kaj justeco eklogxos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.

32:17b.ISA.032.017 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.

32:18b.ISA.032.018 Kaj mia popolo logxos en logxejo paca kaj en sidejoj sendangxeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,

32:19b.ISA.032.019 kaj dissxutigxos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendigxos la urbo.

32:20b.ISA.032.020 Felicxaj estas vi, kiuj semas super cxiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.

33

33:1b.ISA.033.001 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.

33:2b.ISA.033.002 Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.

33:3b.ISA.033.003 De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.

33:4b.ISA.033.004 Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post gxi, kiel kuras akridoj.

33:5b.ISA.033.005 La Eternulo altigxis, cxar Li logxas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.

33:6b.ISA.033.006 Sagxo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiajxo de via estonteco; timo antaux la Eternulo estos lia trezoro.

33:7b.ISA.033.007 Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolcxe;

33:8b.ISA.033.008 la vojoj senhomigxis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne sxatis la homojn.

33:9b.ISA.033.009 Funebras, malgxojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; SXaron farigxis kiel dezerto; Basxan kaj Karmel senfoliigxis.

33:10b.ISA.033.010 Nun Mi starigxos, diras la Eternulo; nun Mi altigxos, nun Mi levigxos.

33:11b.ISA.033.011 Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.

33:12b.ISA.033.012 Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.

33:13b.ISA.033.013 Auxskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.

33:14b.ISA.033.014 Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego?

33:15b.ISA.033.015 Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,

33:16b.ISA.033.016 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

33:17b.ISA.033.017 Viaj okuloj vidos la regxon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.

33:18b.ISA.033.018 Via koro rememoros la terurajxon:Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?

33:19b.ISA.033.019 La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.

33:20b.ISA.033.020 Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos.

33:21b.ISA.033.021 CXar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataux riveroj, largxaj lagoj; sxipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca sxipo ilin ne trapasos.

33:22b.ISA.033.022 CXar la Eternulo estas nia jugxanto, la Eternulo estas nia legxdonanto, la Eternulo estas nia regxo; Li helpos nin.

33:23b.ISA.033.023 Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon.

33:24b.ISA.033.024 Kaj ne diros la logxanto:Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie logxas, estas pardonita la kulpo.

34

34:1b.ISA.034.001 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.

34:2b.ISA.034.002 CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado.

34:3b.ISA.034.003 Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango.

34:4b.ISA.034.004 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.

34:5b.ISA.034.005 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.

34:6b.ISA.034.006 La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom.

34:7b.ISA.034.007 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo.

34:8b.ISA.034.008 CXar tio estas tago de vengxo de la Eternulo, jaro de repago pro la jugxafero de Cion.

34:9b.ISA.034.009 Kaj liaj riveroj aliformigxos en pecxon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero farigxos brulanta pecxo.

34:10b.ISA.034.010 Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi.

34:11b.ISA.034.011 Ekposedos gxin pelikano kaj botauxro, kaj gufo kaj korvo logxos sur gxi; kaj Li etendos super gxi rektosxnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo.

34:12b.ISA.034.012 GXi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj cxiuj gxiaj princoj malaperos.

34:13b.ISA.034.013 Kaj en gxiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur gxiaj fortikajxoj kreskos pikarbustoj; kaj gxi estos logxejo de sxakaloj, spaco por strutoj.

34:14b.ISA.034.014 Kaj renkontigxos tie sovagxaj katoj kun sovagxaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.

34:15b.ISA.034.015 Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektigxos unu al alia.

34:16b.ISA.034.016 Sercxu en la libro de la Eternulo, kaj legu:ecx unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; cxar Lia busxo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas.

34:17b.ISA.034.017 Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laux rektosxnuro; ili heredos tion por cxiam, de generacio al generacio ili logxos tie.

35

35:1b.ISA.035.001 Ekgxojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.

35:2b.ISA.035.002 GXi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al gxi, la beleco de Karmel kaj SXaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.

35:3b.ISA.035.003 Fortigu la senfortigxintajn manojn, kaj fortikigu la sxanceligxantajn genuojn.

35:4b.ISA.035.004 Diru al tiuj, kiuj estas senkuragxigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos vengxo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.

35:5b.ISA.035.005 Tiam malkovrigxos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermigxos.

35:6b.ISA.035.006 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.

35:7b.ISA.035.007 Kaj la fantoma lago farigxos reala, kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo; la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko.

35:8b.ISA.035.008 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.

35:9b.ISA.035.009 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj.

35:10b.ISA.035.010 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

36

36:1b.ISA.036.001 Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija, eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.

36:2b.ISA.036.002 Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj.

36:3b.ISA.036.003 Kaj eliris al li Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.

36:4b.ISA.036.004 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?

36:5b.ISA.036.005 Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

36:6b.ISA.036.006 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

36:7b.ISA.036.007 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.

36:8b.ISA.036.008 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?

36:9b.ISA.036.009 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?

36:10b.ISA.036.010 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun landon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.

36:11b.ISA.036.011 Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.

36:12b.ISA.036.012 Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?

36:13b.ISA.036.013 Kaj Rabsxxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.

36:14b.ISA.036.014 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin; cxar li ne povos savi vin.

36:15b.ISA.036.015 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

36:16b.ISA.036.016 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon de sia puto;

36:17b.ISA.036.017 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj.

36:18b.ISA.036.018 HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?

36:19b.ISA.036.019 Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj?

36:20b.ISA.036.020 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?

36:21b.ISA.036.021 Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.

36:22b.ISA.036.022 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.

37

37:1b.ISA.037.001 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.

37:2b.ISA.037.002 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.

37:3b.ISA.037.003 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.

37:4b.ISA.037.004 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

37:5b.ISA.037.005 Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.

37:6b.ISA.037.006 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.

37:7b.ISA.037.007 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.

37:8b.ISA.037.008 Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.

37:9b.ISA.037.009 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:

37:10b.ISA.037.010 Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

37:11b.ISA.037.011 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos?

37:12b.ISA.037.012 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?

37:13b.ISA.037.013 Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?

37:14b.ISA.037.014 HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.

37:15b.ISA.037.015 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, dirante:

37:16b.ISA.037.016 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

37:17b.ISA.037.017 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.

37:18b.ISA.037.018 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis cxiujn regnojn kaj ilian teron,

37:19b.ISA.037.019 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin.

37:20b.ISA.037.020 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

37:21b.ISA.037.021 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Koncerne tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio,

37:22b.ISA.037.022 jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

37:23b.ISA.037.023 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!

37:24b.ISA.037.024 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

37:25b.ISA.037.025 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.

37:26b.ISA.037.026 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

37:27b.ISA.037.027 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.

37:28b.ISA.037.028 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.

37:29b.ISA.037.029 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

37:30b.ISA.037.030 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

37:31b.ISA.037.031 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.

37:32b.ISA.037.032 CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

37:33b.ISA.037.033 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.

37:34b.ISA.037.034 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.

37:35b.ISA.037.035 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

37:36b.ISA.037.036 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

37:37b.ISA.037.037 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.

37:38b.ISA.037.038 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

38

38:1b.ISA.038.001 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.

38:2b.ISA.038.002 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo,

38:3b.ISA.038.003 kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

38:4b.ISA.038.004 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:

38:5b.ISA.038.005 Iru, kaj diru al HXizkija:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.

38:6b.ISA.038.006 Kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon.

38:7b.ISA.038.007 Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:

38:8b.ISA.038.008 jen la hormontran ombron, kiu malsuprigxis sur la suna hormontrilo de Ahxaz, Mi retiros malantauxen je dek gradoj. Kaj la suno retirigxis je dek gradoj laux la gradaro, laux kiu gxi malsuprigxis.

38:9b.ISA.038.009 Jen estas la skribo de HXizkija, regxo de Judujo, kiam li malsanigxis kaj eliris viva el sia malsano:

38:10b.ISA.038.010 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;

38:11b.ISA.038.011 Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo;

38:12b.ISA.038.012 Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

38:13b.ISA.038.013 Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

38:14b.ISA.038.014 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!

38:15b.ISA.038.015 Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.

38:16b.ISA.038.016 Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.

38:17b.ISA.038.017 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.

38:18b.ISA.038.018 CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.

38:19b.ISA.038.019 La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

38:20b.ISA.038.020 La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.

38:21b.ISA.038.021 Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la sxvelajxon, kaj li estos sanigita.

38:22b.ISA.038.022 Kaj HXizkija diris:Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?

39

39:1b.ISA.039.001 En tiu tempo Merodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke li estis malsana kaj resanigxis.

39:2b.ISA.039.002 Kaj HXizkija gxojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

39:3b.ISA.039.003 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.

39:4b.ISA.039.004 Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

39:5b.ISA.039.005 Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo Cebaot:

39:6b.ISA.039.006 Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

39:7b.ISA.039.007 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

39:8b.ISA.039.008 Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.

40

40:1b.ISA.040.001 Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.

40:2b.ISA.040.002 Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.

40:3b.ISA.040.003 Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.

40:4b.ISA.040.004 CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo.

40:5b.ISA.040.005 Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.

40:6b.ISA.040.006 Vocxo diras:Proklamu! sed li diras:Kion mi proklamu? CXiu karno estas herbo, kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto.

40:7b.ISA.040.007 Sekigxas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur gxin; vere, la popolo estas herbo.

40:8b.ISA.040.008 Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.

40:9b.ISA.040.009 Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio!

40:10b.ISA.040.010 Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

40:11b.ISA.040.011 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

40:12b.ISA.040.012 Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?

40:13b.ISA.040.013 Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?

40:14b.ISA.040.014 De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de sagxeco?

40:15b.ISA.040.015 Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li dissxutas la insulojn, kiel polveretojn.

40:16b.ISA.040.016 Lebanon ne suficxus por fajro, kaj gxia bestaro ne suficxus por bruloferoj.

40:17b.ISA.040.017 CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.

40:18b.ISA.040.018 Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?

40:19b.ISA.040.019 CXu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun orajxisto kovras per oro kaj ornamas per argxentaj cxenoj?

40:20b.ISA.040.020 Kiu estas tro malricxa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, sercxas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.

40:21b.ISA.040.021 CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?

40:22b.ISA.040.022 Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;

40:23b.ISA.040.023 Li faras la princojn neniajxo, la jugxistojn de la tero Li faras neekzistajxo,

40:24b.ISA.040.024 kvazaux ili ne estus plantitaj, kvazaux ili ne estus semitaj, kvazaux ilia trunko ne havus radikon en la tero:apenaux Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.

40:25b.ISA.040.025 Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.

40:26b.ISA.040.026 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

40:27b.ISA.040.027 Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?

40:28b.ISA.040.028 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.

40:29b.ISA.040.029 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.

40:30b.ISA.040.030 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas;

40:31b.ISA.040.031 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

41

41:1b.ISA.041.001 Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.

41:2b.ISA.041.002 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.

41:3b.ISA.041.003 Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.

41:4b.ISA.041.004 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.

41:5b.ISA.041.005 Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimigxis kaj alvenis.

41:6b.ISA.041.006 CXiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato:Estu kuragxa!

41:7b.ISA.041.007 Kaj la skulptisto kuragxigas la fandiston, la ladfaristo la forgxiston, kaj li diras:La kunigxo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke gxi ne sxanceligxu.

41:8b.ISA.041.008 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,

41:9b.ISA.041.009 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

41:10b.ISA.041.010 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

41:11b.ISA.041.011 Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos.

41:12b.ISA.041.012 Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo.

41:13b.ISA.041.013 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

41:14b.ISA.041.014 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

41:15b.ISA.041.015 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo.

41:16b.ISA.041.016 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

41:17b.ISA.041.017 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

41:18b.ISA.041.018 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

41:19b.ISA.041.019 En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune;

41:20b.ISA.041.020 por ke cxiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.

41:21b.ISA.041.021 Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob.

41:22b.ISA.041.022 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos.

41:23b.ISA.041.023 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune.

41:24b.ISA.041.024 Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.

41:25b.ISA.041.025 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.

41:26b.ISA.041.026 Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn.

41:27b.ISA.041.027 Mi la unua diris al Cion:Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.

41:28b.ISA.041.028 Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu.

41:29b.ISA.041.029 Jen ili cxiuj estas vantajxo, neniajxo estas ilia faro, vento kaj senenhavajxo estas iliaj fanditaj idoloj.

42

42:1b.ISA.042.001 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

42:2b.ISA.042.002 Li ne krios nek bruos, kaj ne auxdigos sur la stratoj sian vocxon.

42:3b.ISA.042.003 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

42:4b.ISA.042.004 Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

42:5b.ISA.042.005 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

42:6b.ISA.042.006 Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,

42:7b.ISA.042.007 por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo sxlosita sidantajn en mallumo.

42:8b.ISA.042.008 Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj.

42:9b.ISA.042.009 Kio antauxlonge estis profetita, jen gxi plenumigxis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaux ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

42:10b.ISA.042.010 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj.

42:11b.ISA.042.011 Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.

42:12b.ISA.042.012 Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.

42:13b.ISA.042.013 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

42:14b.ISA.042.014 Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion.

42:15b.ISA.042.015 Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.

42:16b.ISA.042.016 Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.

42:17b.ISA.042.017 Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.

42:18b.ISA.042.018 Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.

42:19b.ISA.042.019 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?

42:20b.ISA.042.020 Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.

42:21b.ISA.042.021 La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la legxon granda kaj glora.

42:22b.ISA.042.022 Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu.

42:23b.ISA.042.023 Kiu el vi atentos cxi tion, komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta?

42:24b.ISA.042.024 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon?

42:25b.ISA.042.025 Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.

43

43:1b.ISA.043.001 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia.

43:2b.ISA.043.002 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

43:3b.ISA.043.003 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi.

43:4b.ISA.043.004 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo.

43:5b.ISA.043.005 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

43:6b.ISA.043.006 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,

43:7b.ISA.043.007 cxiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.

43:8b.ISA.043.008 Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.

43:9b.ISA.043.009 CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero!

43:10b.ISA.043.010 Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.

43:11b.ISA.043.011 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.

43:12b.ISA.043.012 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.

43:13b.ISA.043.013 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

43:14b.ISA.043.014 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon.

43:15b.ISA.043.015 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.

43:16b.ISA.043.016 Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo,

43:17b.ISA.043.017 kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos, senfajrigxis, estingigxis kiel mecxo:

43:18b.ISA.043.018 Ne rememoru tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva.

43:19b.ISA.043.019 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.

43:20b.ISA.043.020 Gloros Min la bestoj de la kampo, sxakaloj kaj strutoj; cxar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,

43:21b.ISA.043.021 tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro.

43:22b.ISA.043.022 Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.

43:23b.ISA.043.023 Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.

43:24b.ISA.043.024 Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.

43:25b.ISA.043.025 Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.

43:26b.ISA.043.026 Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.

43:27b.ISA.043.027 Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi.

43:28b.ISA.043.028 Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.

44

44:1b.ISA.044.001 Sed nun auxskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.

44:2b.ISA.044.002 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskigxo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jesxurun, kiun Mi elektis.

44:3b.ISA.044.003 CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

44:4b.ISA.044.004 por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

44:5b.ISA.044.005 Unu diros:Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.

44:6b.ISA.044.006 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

44:7b.ISA.044.007 Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaux Mi cxion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.

44:8b.ISA.044.008 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

44:9b.ISA.044.009 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.

44:10b.ISA.044.010 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?

44:11b.ISA.044.011 CXiuj partoprenintoj estos hontigataj, cxar la majstroj estas ja el homoj; ili cxiuj kolektigxu kaj starigxu, ili ektimos, kaj cxiuj kune estos hontigataj.

44:12b.ISA.044.012 Unu trancxas la feron per cxizilo, laboras per karboj, formas gxin per marteloj, kaj prilaboras gxin per la forto de sia brako; li ecx malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj lacigxas.

44:13b.ISA.044.013 Alia hakas lignon, mezuras gxin per sxnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, cxirkauxsignas per cirkelo, kaj faras el gxi bildon de homo, de bela homo, por ke gxi logxu en la domo.

44:14b.ISA.044.014 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.

44:15b.ISA.044.015 Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaux faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorklinigxas antaux gxi, li faras el gxi idolon kaj adoras gxin.

44:16b.ISA.044.016 Parton el gxi li forbruligas en fajro, super parto li mangxas viandon, rostas rostajxon, kaj satigxas; li ankaux varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, farigxis al mi varme, mi eksentis fajron!

44:17b.ISA.044.017 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.

44:18b.ISA.044.018 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.

44:19b.ISA.044.019 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?

44:20b.ISA.044.020 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

44:21b.ISA.044.021 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, cxar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.

44:22b.ISA.044.022 Mi forvisxis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, cxar Mi savis vin.

44:23b.ISA.044.023 GXojkriu, ho cxielo, cxar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj cxiuj arboj en gxi; cxar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

44:24b.ISA.044.024 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

44:25b.ISA.044.025 kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorcxistojn, repusxas la sagxulojn malantauxen kaj malsagxigas ilian scion;

44:26b.ISA.044.026 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem:GXi havos multe da logxantoj; kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;

44:27b.ISA.044.027 kiu diras al la maro:Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;

44:28b.ISA.044.028 kiu diras pri Ciro:Li estas Mia pasxtisto, kaj li plenumos cxiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem:Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.

45

45:1b.ISA.045.001 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaux li popolojn, kaj la lumbojn de regxoj Mi senzonigos, por malfermi antaux li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu sxlositaj.

45:2b.ISA.045.002 Mi iros antaux vi kaj ebenigos altajxojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.

45:3b.ISA.045.003 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj ricxajxojn kasxitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laux via nomo, Mi, Dio de Izrael.

45:4b.ISA.045.004 Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laux via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.

45:5b.ISA.045.005 Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;

45:6b.ISA.045.006 por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,

45:7b.ISA.045.007 kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras cxion cxi tion.

45:8b.ISA.045.008 Gutigu, ho cxielo, de supre, kaj la nuboj versxu virton; malfermigxu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.

45:9b.ISA.045.009 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta?

45:10b.ISA.045.010 Ve al tiu, kiu diras al la patro:Por kio vi naskigas? kaj al la patrino:Por kio vi turmentas vin per naskado?

45:11b.ISA.045.011 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto:Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritajxo de Miaj manoj lasu al Mi.

45:12b.ISA.045.012 Mi faris la teron kaj kreis la homon sur gxi; Mi per Miaj manoj etendis la cxielon kaj arangxis cxiujn gxiajn apartenajxojn.

45:13b.ISA.045.013 Mi starigis lin por justeco, kaj cxiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elacxeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.

45:14b.ISA.045.014 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

45:15b.ISA.045.015 Vere Vi estas Dio Sin kasxanta, Dio de Izrael, Savanto.

45:16b.ISA.045.016 Hontigataj kaj malhonorataj ili cxiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.

45:17b.ISA.045.017 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco.

45:18b.ISA.045.018 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

45:19b.ISA.045.019 Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min sercxas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justajxon kaj anoncas verajxon.

45:20b.ISA.045.020 Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi.

45:21b.ISA.045.021 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

45:22b.ISA.045.022 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

45:23b.ISA.045.023 Mi jxuris per Mi, el Mia busxo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaux Mi klinigxos cxiu genuo, jxuros cxiu lango.

45:24b.ISA.045.024 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li.

45:25b.ISA.045.025 Per la Eternulo pravigxos kaj glorigxos la tuta idaro de Izrael.

46

46:1b.ISA.046.001 Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj.

46:2b.ISA.046.002 Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.

46:3b.ISA.046.003 Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.

46:4b.ISA.046.004 Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

46:5b.ISA.046.005 Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?

46:6b.ISA.046.006 Tiuj, kiuj sxutas oron el la saketo kaj pesas argxenton sur pesilo, dungas orajxiston, ke li faru el tio dion, antaux kiu ili klinigxas kaj jxetas sin teren,

46:7b.ISA.046.007 levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo.

46:8b.ISA.046.008 Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.

46:9b.ISA.046.009 Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.

46:10b.ISA.046.010 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

46:11b.ISA.046.011 Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.

46:12b.ISA.046.012 Auxskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:

46:13b.ISA.046.013 Mi alproksimigis Mian veron, por ke gxi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastigxos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

47

47:1b.ISA.047.001 Iru malsupren kaj sidigxu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidigxu sur la tero, sentronigita filino de la HXaldeoj; cxar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.

47:2b.ISA.047.002 Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.

47:3b.ISA.047.003 Malkovrigxos via nudajxo, kaj montrigxos via honto. Mi faros vengxon, kaj Mi neniun indulgos.

47:4b.ISA.047.004 Nia Liberiganto-Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.

47:5b.ISA.047.005 Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la HXaldeoj, cxar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.

47:6b.ISA.047.006 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

47:7b.ISA.047.007 vi diris:Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.

47:8b.ISA.047.008 Auxskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne farigxos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.

47:9b.ISA.047.009 Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj.

47:10b.ISA.047.010 Vi sentis vin sendangxera en via malboneco; vi diris:Neniu min vidas; via sagxeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.

47:11b.ISA.047.011 Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfelicxo, el kiu vi ne povos vin elacxeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antauxvidis.

47:12b.ISA.047.012 Restu do cxe viaj magiajxoj, kaj cxe viaj multaj sorcxoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortigxos.

47:13b.ISA.047.013 Vi lacigxis de la multo de viaj konsiligxoj; nun ili starigxu, la mezurantoj de la cxielo, la esplorantoj de la steloj, la antauxdiristoj laux la luno, kaj ili savu vin kontraux tio, kio trafos vin.

47:14b.ISA.047.014 Jen, ili farigxos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, cxe kiu sin varmigi, nek fajro, antaux kiu sidi.

47:15b.ISA.047.015 Tiaj farigxis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; cxiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.

48

48:1b.ISA.048.001 Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

48:2b.ISA.048.002 Laux la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

48:3b.ISA.048.003 La estintajn okazintajxojn Mi anoncis antauxlonge, el Mia busxo tio eliris, kaj Mi gxin auxdigis; Mi agis subite, kaj cxio plenumigxis.

48:4b.ISA.048.004 CXar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,

48:5b.ISA.048.005 tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis.

48:6b.ISA.048.006 Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

48:7b.ISA.048.007 Nun ili estas kreitaj, ne antauxlonge; ecx unu tagon antauxe vi ne auxdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.

48:8b.ISA.048.008 Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo.

48:9b.ISA.048.009 Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.

48:10b.ISA.048.010 Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis argxento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.

48:11b.ISA.048.011 Por Mi, por Mi Mi tion faras; cxar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

48:12b.ISA.048.012 Auxskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael:tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.

48:13b.ISA.048.013 Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la cxielon; se Mi vokos ilin, ili starigxos kune.

48:14b.ISA.048.014 Kolektigxu vi cxiuj kaj auxskultu:kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la HXaldeoj.

48:15b.ISA.048.015 Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.

48:16b.ISA.048.016 Alproksimigxu al Mi, auxskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komencigxis, Mi tie estis. Kaj ankaux nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.

48:17b.ISA.048.017 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri.

48:18b.ISA.048.018 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

48:19b.ISA.048.019 kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel gxiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaux Mi.

48:20b.ISA.048.020 Eliru el Babel, kuru el HXaldeujo, anoncu kun vocxo gxojkria, auxdigu tion, disportu gxin gxis la fino de la tero, diru:La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

48:21b.ISA.048.021 Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

48:22b.ISA.048.022 Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.

49

49:1b.ISA.049.001 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.

49:2b.ISA.049.002 Kaj Li faris mian busxon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kasxis min en Sia sagujo.

49:3b.ISA.049.003 Kaj Li diris al mi:Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi glorigxos.

49:4b.ISA.049.004 Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas cxe la Eternulo, kaj mia rekompenco cxe mia Dio.

49:5b.ISA.049.005 Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -

49:6b.ISA.049.006 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

49:7b.ISA.049.007 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

49:8b.ISA.049.008 Tiele diras la Eternulo:En la tempo de favoro Mi auxskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedajxojn,

49:9b.ISA.049.009 por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo.

49:10b.ISA.049.010 Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

49:11b.ISA.049.011 Kaj Mi faros cxiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.

49:12b.ISA.049.012 Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.

49:13b.ISA.049.013 GXojkriu, ho cxielo, kaj gxoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

49:14b.ISA.049.014 Sed Cion diris:La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.

49:15b.ISA.049.015 CXu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? ecx se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.

49:16b.ISA.049.016 Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas cxiam antaux Mi.

49:17b.ISA.049.017 Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.

49:18b.ISA.049.018 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauxligos vin per ili kiel fiancxino.

49:19b.ISA.049.019 CXar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.

49:20b.ISA.049.020 Viaj malaperintaj infanoj ankoraux diros en viajn orelojn:Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi.

49:21b.ISA.049.021 Tiam vi diros en via koro:Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?

49:22b.ISA.049.022 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj.

49:23b.ISA.049.023 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

49:24b.ISA.049.024 CXu de fortulo oni povas forpreni la akiritajxon? aux cxu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?

49:25b.ISA.049.025 Sed tiele diras la Eternulo:Ecx la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritajxo de la potenculo formalaperos; kaj kontraux viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.

49:26b.ISA.049.026 Kaj al viaj premantoj Mi mangxigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriigxos de sia propra sango; kaj ekscios cxiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

50

50:1b.ISA.050.001 Tiele diras la Eternulo:Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi sxin forpusxis? aux al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpusxita via patrino.

50:2b.ISA.050.002 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.

50:3b.ISA.050.003 Mi vestas la cxielon per mallumo, kaj sakajxon Mi faras gxia kovrilo.

50:4b.ISA.050.004 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj.

50:5b.ISA.050.005 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.

50:6b.ISA.050.006 Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harsxirantoj; mian vizagxon mi ne kovris kontraux insultoj kaj kracxado.

50:7b.ISA.050.007 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.

50:8b.ISA.050.008 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.

50:9b.ISA.050.009 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.

50:10b.ISA.050.010 Kiu inter vi timas la Eternulon, auxskultas la vocxon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.

50:11b.ISA.050.011 Jen vi cxiuj, kiuj ekbruligas fajron, cxirkauxas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio farigxos al vi; en doloro vi kusxos.

51

51:1b.ISA.051.001 Auxskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj sercxas la Eternulon:rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.

51:2b.ISA.051.002 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.

51:3b.ISA.051.003 CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.

51:4b.ISA.051.004 Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, auxskultu Min; cxar instruo eliros el Mi, kaj Mian legxon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.

51:5b.ISA.051.005 Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.

51:6b.ISA.051.006 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

51:7b.ISA.051.007 Auxskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro:ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuragxigxu.

51:8b.ISA.051.008 CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.

51:9b.ISA.051.009 Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?

51:10b.ISA.051.010 CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?

51:11b.ISA.051.011 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

51:12b.ISA.051.012 Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;

51:13b.ISA.051.013 kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la cxielon kaj fondis la teron; kaj konstante, cxiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?

51:14b.ISA.051.014 Baldaux la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano.

51:15b.ISA.051.015 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot.

51:16b.ISA.051.016 Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.

51:17b.ISA.051.017 Vekigxu, vekigxu, levigxu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la sxauxmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis gxis la fundo.

51:18b.ISA.051.018 El cxiuj filoj, kiujn sxi naskis, neniu sxin gvidis; el cxiuj filoj, kiujn sxi edukis, neniu tenis sxin je la mano.

51:19b.ISA.051.019 Tio ambaux vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfelicxo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?

51:20b.ISA.051.020 Viaj filoj senfortigxis, kusxis cxe la komenco de cxiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.

51:21b.ISA.051.021 Tial auxskultu cxi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:

51:22b.ISA.051.022 tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon:Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la sxauxmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos gxin;

51:23b.ISA.051.023 kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.

52

52:1b.ISA.052.001 Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

52:2b.ISA.052.002 Forskuu de vi la polvon, levigxu, sidigxu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.

52:3b.ISA.052.003 CXar tiele diras la Eternulo:Senpage vi estis vendita, kaj ne per argxento vi estos elacxetita.

52:4b.ISA.052.004 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En Egiptujon iam iris Mia popolo, por logxi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio gxin premis;

52:5b.ISA.052.005 kion do Mi nun cxi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? gxiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, cxiutage, Mia nomo estas insultata.

52:6b.ISA.052.006 Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial gxi ekscios en tiu tago, ke Mi estas Tiu sama, kiu diras:Jen Mi estas.

52:7b.ISA.052.007 Kiel cxarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:Regxas via Dio!

52:8b.ISA.052.008 Jen eksonis la vocxo de viaj gardostarantoj; ili levas la vocxon kaj kune gxojkrias, cxar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

52:9b.ISA.052.009 Triumfu, gxojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.

52:10b.ISA.052.010 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

52:11b.ISA.052.011 Foriru, foriru, eliru el tie, ne tusxu malpurajxon; eliru el gxia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.

52:12b.ISA.052.012 Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; cxar iros antaux vi la Eternulo, kaj gardos vin malantauxe la Dio de Izrael.

52:13b.ISA.052.013 Jen Mia servanto havos sukceson, li altigxos kaj glorigxos kaj staros tre alte.

52:14b.ISA.052.014 Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol cxe cxiu alia kaj lia eksterajxo pli ol cxe iu ajn homo),

52:15b.ISA.052.015 tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.

53

53:1b.ISA.053.001 Kiu kredus al tio, kion ni auxdis? kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?

53:2b.ISA.053.002 CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni.

53:3b.ISA.053.003 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

53:4b.ISA.053.004 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.

53:5b.ISA.053.005 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis.

53:6b.ISA.053.006 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.

53:7b.ISA.053.007 Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon.

53:8b.ISA.053.008 De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.

53:9b.ISA.053.009 Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter ricxuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustajxon kaj trompo ne estis en lia busxo.

53:10b.ISA.053.010 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

53:11b.ISA.053.011 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.

53:12b.ISA.053.012 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

54

54:1b.ISA.054.001 GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.

54:2b.ISA.054.002 Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapisxojn de viaj logxejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn sxnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.

54:3b.ISA.054.003 CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.

54:4b.ISA.054.004 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

54:5b.ISA.054.005 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

54:6b.ISA.054.006 CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio.

54:7b.ISA.054.007 Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.

54:8b.ISA.054.008 En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

54:9b.ISA.054.009 CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.

54:10b.ISA.054.010 CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.

54:11b.ISA.054.011 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.

54:12b.ISA.054.012 Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj cxiujn viajn limojn el multekostaj sxtonoj.

54:13b.ISA.054.013 Kaj cxiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

54:14b.ISA.054.014 Per vero vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi.

54:15b.ISA.054.015 Certe, oni sin armos kontraux vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraux vi, tiu falos antaux vi.

54:16b.ISA.054.016 Jen Mi kreis la forgxiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaux kreis ekstermanton por detruado.

54:17b.ISA.054.017 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

55

55:1b.ISA.055.001 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.

55:2b.ISA.055.002 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

55:3b.ISA.055.003 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

55:4b.ISA.055.004 Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.

55:5b.ISA.055.005 Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

55:6b.ISA.055.006 Sercxu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.

55:7b.ISA.055.007 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

55:8b.ISA.055.008 CXar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.

55:9b.ISA.055.009 Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

55:10b.ISA.055.010 CXar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto:

55:11b.ISA.055.011 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis.

55:12b.ISA.055.012 Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj.

55:13b.ISA.055.013 Anstataux pikarbetajxo elkreskos cipreso, anstataux urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermigxos.

56

56:1b.ISA.056.001 Tiele diras la Eternulo:Gardu justecon kaj faru bonon; cxar baldaux venos Mia savo kaj malkasxigxos Mia vero.

56:2b.ISA.056.002 Felicxa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

56:3b.ISA.056.003 La fremdulo, kiu aligxis al la Eternulo, ne diru:La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la euxnuko ne diru:Jen mi estas arbo velkinta.

56:4b.ISA.056.004 CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:

56:5b.ISA.056.005 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos.

56:6b.ISA.056.006 Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,

56:7b.ISA.056.007 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj.

56:8b.ISA.056.008 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras:Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraux pli.

56:9b.ISA.056.009 Venu por mangxi, ho cxiuj bestoj kampaj, cxiuj bestoj arbaraj.

56:10b.ISA.056.010 Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti.

56:11b.ISA.056.011 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:

56:12b.ISA.056.012 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.

57

57:1b.ISA.057.001 La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.

57:2b.ISA.057.002 Kiu iras gxustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kusxejo.

57:3b.ISA.057.003 Sed venu cxi tien vi, ho filoj de sorcxistino, idoj de adultulo kaj malcxastulino!

57:4b.ISA.057.004 Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,

57:5b.ISA.057.005 kiuj varmigxas en la arbaretoj, sub cxiu verdbrancxa arbo; kiuj bucxas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?

57:6b.ISA.057.006 Inter la glatajxoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi versxis versxoferojn, alportis farunoferojn; cxu Mi povas esti kontenta pri tio?

57:7b.ISA.057.007 Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon, vi tien supreniris, por bucxi oferojn.

57:8b.ISA.057.008 Kaj malantaux la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; cxar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, largxigis vian kusxejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kusxejon, elrigardis por vi oportunan lokon.

57:9b.ISA.057.009 Oleita vi pilgrimis al la regxo, uzis multe da aromajxoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltigxis gxis SXeol.

57:10b.ISA.057.010 Pro la multeco de viaj vojoj vi lacigxis, tamen vi ne diris:Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraux vivon en via mano, kaj pro tio vi ne lacigxis.

57:11b.ISA.057.011 Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?

57:12b.ISA.057.012 Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.

57:13b.ISA.057.013 Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin cxiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.

57:14b.ISA.057.014 Kaj Li diras:Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.

57:15b.ISA.057.015 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

57:16b.ISA.057.016 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

57:17b.ISA.057.017 Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.

57:18b.ISA.057.018 Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.

57:19b.ISA.057.019 Mi kreos diron de la busxo:Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.

57:20b.ISA.057.020 Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton.

57:21b.ISA.057.021 Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.

58

58:1b.ISA.058.001 Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.

58:2b.ISA.058.002 Min ili cxiutage sercxas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la legxon de sia Dio, ili postulas de Mi justan jugxon, deziras proksimecon de Dio:

58:3b.ISA.058.003 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.

58:4b.ISA.058.004 Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu auxdata via vocxo.

58:5b.ISA.058.005 CXu tia estas fasto, kiu placxas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakajxon kaj cindron? cxu tion vi nomas fasto kaj tago placxanta al la Eternulo?

58:6b.ISA.058.006 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;

58:7b.ISA.058.007 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.

58:8b.ISA.058.008 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.

58:9b.ISA.058.009 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,

58:10b.ISA.058.010 kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

58:11b.ISA.058.011 kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

58:12b.ISA.058.012 Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.

58:13b.ISA.058.013 Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros gxin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantajxoj:

58:14b.ISA.058.014 tiam vi gxuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altajxoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredajxo de via patro Jakob; cxar tion diras la busxo de la Eternulo.

59

59:1b.ISA.059.001 Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu.

59:2b.ISA.059.002 Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu.

59:3b.ISA.059.003 CXar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via busxo parolas malveron, via lango esprimas maljustajxon.

59:4b.ISA.059.004 Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.

59:5b.ISA.059.005 Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneajxon. Kiu mangxas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.

59:6b.ISA.059.006 Ilia teksajxo ne tauxgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritajxo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.

59:7b.ISA.059.007 Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por versxi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.

59:8b.ISA.059.008 Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne trovigxas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; cxiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.

59:9b.ISA.059.009 Tial malproksimigxis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.

59:10b.ISA.059.010 Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.

59:11b.ISA.059.011 Ni cxiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni gxemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed gxi forestas; savon, sed gxi estas malproksime de ni.

59:12b.ISA.059.012 CXar multigxis niaj krimoj antaux Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraux ni; cxar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.

59:13b.ISA.059.013 Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.

59:14b.ISA.059.014 Kaj forturnigxis malantauxen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni.

59:15b.ISA.059.015 Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.

59:16b.ISA.059.016 Kaj Li vidis, ke ne trovigxas viro, kaj Li miris, ke ne trovigxas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.

59:17b.ISA.059.017 Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.

59:18b.ISA.059.018 Laux la faroj Li repagos:koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.

59:19b.ISA.059.019 Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.

59:20b.ISA.059.020 Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retirigxis de malbonagoj, diras la Eternulo.

59:21b.ISA.059.021 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

60

60:1b.ISA.060.001 Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

60:2b.ISA.060.002 CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.

60:3b.ISA.060.003 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj.

60:4b.ISA.060.004 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.

60:5b.ISA.060.005 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi.

60:6b.ISA.060.006 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.

60:7b.ISA.060.007 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.

60:8b.ISA.060.008 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?

60:9b.ISA.060.009 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

60:10b.ISA.060.010 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

60:11b.ISA.060.011 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.

60:12b.ISA.060.012 CXar popolo aux regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.

60:13b.ISA.060.013 La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kunigxos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.

60:14b.ISA.060.014 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

60:15b.ISA.060.015 Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindajxo de la mondo, gxojo de cxiuj generacioj.

60:16b.ISA.060.016 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

60:17b.ISA.060.017 Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

60:18b.ISA.060.018 Oni ne plu auxdos pri perforto en via lando, pri malfelicxo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn lauxda kanto.

60:19b.ISA.060.019 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

60:20b.ISA.060.020 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kasxigxos; cxar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finigxos.

60:21b.ISA.060.021 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.

60:22b.ISA.060.022 El la plej malgranda farigxos milo, kaj el la plej sensignifa farigxos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en gxia tempo.

61

61:1b.ISA.061.001 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

61:2b.ISA.061.002 por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia Dio, por konsoli cxiujn malgxojulojn,

61:3b.ISA.061.003 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

61:4b.ISA.061.004 Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitajxojn de la antauxa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaux multe da generacioj.

61:5b.ISA.061.005 Starigxos fremduloj kaj pasxtos viajn sxafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj.

61:6b.ISA.061.006 Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos.

61:7b.ISA.061.007 Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili gxojkantos sur siaj partoj; duoblajxon ili ekposedos en sia lando; gxojo eterna estos cxe ili.

61:8b.ISA.061.008 CXar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.

61:9b.ISA.061.009 Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; cxiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.

61:10b.ISA.061.010 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

61:11b.ISA.061.011 CXar kiel la tero elirigas siajn kreskajxojn kaj kiel gxardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaux cxiuj popoloj.

62

62:1b.ISA.062.001 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, gxis gxia praveco eligxos kiel brilo kaj gxia savo kiel brulanta torcxo.

62:2b.ISA.062.002 Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo.

62:3b.ISA.062.003 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj regxa kapornamo en la manplato de via Dio.

62:4b.ISA.062.004 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.

62:5b.ISA.062.005 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.

62:6b.ISA.062.006 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,

62:7b.ISA.062.007 kaj al Li ne donu ripozon, gxis Li arangxos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.

62:8b.ISA.062.008 La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;

62:9b.ISA.062.009 sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.

62:10b.ISA.062.010 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.

62:11b.ISA.062.011 Jen la Eternulo auxdigas gxis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

62:12b.ISA.062.012 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

63

63:1b.ISA.063.001 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.

63:2b.ISA.063.002 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo?

63:3b.ISA.063.003 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.

63:4b.ISA.063.004 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis.

63:5b.ISA.063.005 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.

63:6b.ISA.063.006 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

63:7b.ISA.063.007 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la lauxdon al la Eternulo, pro cxio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.

63:8b.ISA.063.008 Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li farigxis ilia Savanto.

63:9b.ISA.063.009 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

63:10b.ISA.063.010 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.

63:11b.ISA.063.011 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?

63:12b.ISA.063.012 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?

63:13b.ISA.063.013 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis?

63:14b.ISA.063.014 Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.

63:15b.ISA.063.015 Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

63:16b.ISA.063.016 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.

63:17b.ISA.063.017 Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.

63:18b.ISA.063.018 Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.

63:19b.ISA.063.019 Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

64

64:1b.ISA.064.001 Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;

64:2b.ISA.064.002 aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj!

64:3b.ISA.064.003 Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.

64:4b.ISA.064.004 Neniam oni tion auxdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.

64:5b.ISA.064.005 Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.

64:6b.ISA.064.006 Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

64:7b.ISA.064.007 Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

64:8b.ISA.064.008 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.

64:9b.ISA.064.009 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.

64:10b.ISA.064.010 Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino.

64:11b.ISA.064.011 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj.

64:12b.ISA.064.012 CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

65

65:1b.ISA.065.001 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:Jen Mi estas, jen Mi estas.

65:2b.ISA.065.002 CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laux siaj intencoj;

65:3b.ISA.065.003 al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj;

65:4b.ISA.065.004 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

65:5b.ISA.065.005 kiuj diras:Iru for, ne alproksimigxu al mi, cxar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.

65:6b.ISA.065.006 Tio estas enskribita antaux Mi:Mi ne eksilentos, gxis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston

65:7b.ISA.065.007 viajn kulpojn kaj kune ankaux la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antauxajn farojn sur ilian bruston.

65:8b.ISA.065.008 Tiele diras la Eternulo:Kiel se en vinberaro trovigxas mosto, oni diras:Ne difektu gxin, cxar en gxi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu cxiujn.

65:9b.ISA.065.009 Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie logxos.

65:10b.ISA.065.010 Kaj SXaron estos pasxtejo de sxafoj, kaj la valo Ahxor kusxejo de bovoj por Mia popolo, kiu sercxas Min.

65:11b.ISA.065.011 Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, arangxas tablon por la Felicxo, kaj faras versxon por la Destino-

65:12b.ISA.065.012 vin Mi destinos por la glavo, kaj cxiuj vi genuos por la bucxo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne auxskultis, kaj vi faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

65:13b.ISA.065.013 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos;

65:14b.ISA.065.014 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

65:15b.ISA.065.015 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.

65:16b.ISA.065.016 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu jxuros sur la tero, tiu jxuros per la Dio vera; cxar forgesitaj estos la antauxaj suferoj kaj forkasxigxos antaux Miaj okuloj.

65:17b.ISA.065.017 CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.

65:18b.ISA.065.018 Kaj vi nur gxojos kaj estos gajaj cxiam pri tio, kion Mi kreos; cxar jen Mi kreos Jerusalemon por gxojo kaj gxian popolon por gajeco.

65:19b.ISA.065.019 Kaj Mi gxojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu auxdos en gxi vocxon de ploro, nek vocxon de plendo.

65:20b.ISA.065.020 Ne plu estos tie infano aux maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; cxar junulo mortos en la agxo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per agxo centjara.

65:21b.ISA.065.021 Ili konstruos domojn kaj logxos en ili; ili plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

65:22b.ISA.065.022 Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo.

65:23b.ISA.065.023 Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; cxar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili.

65:24b.ISA.065.024 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos.

65:25b.ISA.065.025 Lupo kaj sxafido pasxtigxos kune, leono simile al bovo mangxos pajlon, kaj mangxajxo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.

66

66:1b.ISA.066.001 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

66:2b.ISA.066.002 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

66:3b.ISA.066.003 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

66:4b.ISA.066.004 tiel ankaux Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; cxar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne auxskultis; sed ili faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

66:5b.ISA.066.005 Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.

66:6b.ISA.066.006 Auxdigxas brua vocxo el la urbo, vocxo el la templo, vocxo de la Eternulo, kiu repagas merititajxon al Siaj malamikoj.

66:7b.ISA.066.007 Antaux ol sxi eksentis dolorojn, sxi naskis; antaux ol venis al sxi la akusxigxaj suferoj, sxi elfaligis filon.

66:8b.ISA.066.008 Kiu auxdis ion similan? kiu vidis ion similan? cxu la tero naskas en unu tago? cxu naskigxas popolo per unu fojo, kiel, apenaux eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?

66:9b.ISA.066.009 CXu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. CXu Mi, kiu pretigis la naskon, mem gxin haltigus? diras via Dio.

66:10b.ISA.066.010 GXoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri gxi cxiuj gxiaj amantoj; forte gxoju pri gxi cxiuj, kiuj ploris pri gxi.

66:11b.ISA.066.011 Sucxu kaj satigxu el la brusto de gxiaj konsoloj; sucxu kaj gxuu la abundon de gxia gloro.

66:12b.ISA.066.012 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.

66:13b.ISA.066.013 Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.

66:14b.ISA.066.014 Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

66:15b.ISA.066.015 CXar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia cxaro estos kiel ventego, por elversxi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.

66:16b.ISA.066.016 CXar per fajro kaj glavo la Eternulo faros jugxon super cxiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.

66:17b.ISA.066.017 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

66:18b.ISA.066.018 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.

66:19b.ISA.066.019 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

66:20b.ISA.066.020 Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

66:21b.ISA.066.021 Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.

66:22b.ISA.066.022 CXar kiel la nova cxielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaux Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.

66:23b.ISA.066.023 Kaj regule en cxiu monatkomenco kaj en cxiu sabato venos cxiu karno, por adorklinigxi antaux Mi, diras la Eternulo.

66:24b.ISA.066.024 Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Isaiah (Esperanto). Isaiah (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-961A-2