Ecclesiastes (Esperanto)

Ecclesiastes (Esperanto)

Predikanto

1

1:1b.ECC.001.001 Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.

1:2b.ECC.001.002 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.

1:3b.ECC.001.003 Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?

1:4b.ECC.001.004 Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.

1:5b.ECC.001.005 Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas.

1:6b.ECC.001.006 Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.

1:7b.ECC.001.007 CXiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove.

1:8b.ECC.001.008 CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado.

1:9b.ECC.001.009 Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.

1:10b.ECC.001.010 Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.

1:11b.ECC.001.011 Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos poste.

1:12b.ECC.001.012 Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.

1:13b.ECC.001.013 Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion, kio farigxas sub la cxielo:cxi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

1:14b.ECC.001.014 Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.

1:15b.ECC.001.015 Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.

1:16b.ECC.001.016 Mi meditis kun mia koro tiele:Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da sagxo kaj scio.

1:17b.ECC.001.017 Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.

1:18b.ECC.001.018 CXar cxe multe da sagxeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.

2

2:1b.ECC.002.001 Mi diris en mia koro:Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj vi gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo.

2:2b.ECC.002.002 Pri la rido mi diris:GXi estas sensencajxo! kaj pri la gxojo:Kion gxi havigas?

2:3b.ECC.002.003 Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.

2:4b.ECC.002.004 Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;

2:5b.ECC.002.005 mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn;

2:6b.ECC.002.006 mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn;

2:7b.ECC.002.007 mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem;

2:8b.ECC.002.008 mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.

2:9b.ECC.002.009 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi.

2:10b.ECC.002.010 Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj.

2:11b.ECC.002.011 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

2:12b.ECC.002.012 Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?

2:13b.ECC.002.013 Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.

2:14b.ECC.002.014 La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn.

2:15b.ECC.002.015 Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.

2:16b.ECC.002.016 CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!

2:17b.ECC.002.017 Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.

2:18b.ECC.002.018 Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi.

2:19b.ECC.002.019 Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.

2:20b.ECC.002.020 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.

2:21b.ECC.002.021 CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.

2:22b.ECC.002.022 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?

2:23b.ECC.002.023 CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.

2:24b.ECC.002.024 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.

2:25b.ECC.002.025 CXar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li?

2:26b.ECC.002.026 CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

3

3:1b.ECC.003.001 Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;

3:2b.ECC.003.002 estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;

3:3b.ECC.003.003 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;

3:4b.ECC.003.004 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;

3:5b.ECC.003.005 estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de cxirkauxbrakado;

3:6b.ECC.003.006 estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;

3:7b.ECC.003.007 estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;

3:8b.ECC.003.008 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.

3:9b.ECC.003.009 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?

3:10b.ECC.003.010 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

3:11b.ECC.003.011 CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.

3:12b.ECC.003.012 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.

3:13b.ECC.003.013 Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.

3:14b.ECC.003.014 Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.

3:15b.ECC.003.015 Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas pasintajxon.

3:16b.ECC.003.016 Ankoraux mi vidis sub la suno:en la loko de jugxo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.

3:17b.ECC.003.017 Mi diris en mia koro:Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie.

3:18b.ECC.003.018 Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.

3:19b.ECC.003.019 CXar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala:kiel cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj sama spirito estas en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas, cxar cxio estas vantajxo.

3:20b.ECC.003.020 CXiuj iras al unu loko:cxiuj farigxis el polvo, kaj cxiuj refarigxos polvo.

3:21b.ECC.003.021 Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron?

3:22b.ECC.003.022 Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

4

4:1b.ECC.004.001 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.

4:2b.ECC.004.002 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;

4:3b.ECC.004.003 kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.

4:4b.ECC.004.004 Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

4:5b.ECC.004.005 Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon.

4:6b.ECC.004.006 Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.

4:7b.ECC.004.007 Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:

4:8b.ECC.004.008 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.

4:9b.ECC.004.009 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.

4:10b.ECC.004.010 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.

4:11b.ECC.004.011 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos?

4:12b.ECC.004.012 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.

4:13b.ECC.004.013 Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion.

4:14b.ECC.004.014 Iu el malliberejo eliris, kaj farigxis regxo; alia por regxeco naskigxis, kaj tamen estas malricxa.

4:15b.ECC.004.015 Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun la junulo:gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon.

4:16b.ECC.004.016 Senfina estas la popolo, antaux kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne gxojos pri li; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

5

5:1b.ECC.005.001 Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.

5:2b.ECC.005.002 Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.

5:3b.ECC.005.003 CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.

5:4b.ECC.005.004 Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.

5:5b.ECC.005.005 Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.

5:6b.ECC.005.006 Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?

5:7b.ECC.005.007 CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.

5:8b.ECC.005.008 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

5:9b.ECC.005.009 Kaj superecon en cxio havas tiu lando, en kiu la regxo servas al la tero.

5:10b.ECC.005.010 Kiu amas monon, tiu ne satigxos per mono; kaj kiu amas ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon:ankaux cxi tio estas vantajxo.

5:11b.ECC.005.011 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj?

5:12b.ECC.005.012 Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon dormi.

5:13b.ECC.005.013 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro.

5:14b.ECC.005.014 Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano.

5:15b.ECC.005.015 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.

5:16b.ECC.005.016 Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?

5:17b.ECC.005.017 Kaj cxiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitigxo, en malsano kaj malagrablajxoj!

5:18b.ECC.005.018 Jen, kion mi vidis:ke estas bone kaj bele mangxi kaj trinki kaj gxui plezurojn de cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio estas lia apartenajxo.

5:19b.ECC.005.019 Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de Dio.

5:20b.ECC.005.020 CXar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li gxojon de lia koro.

6

6:1b.ECC.006.001 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda gxi estas por la homo:

6:2b.ECC.006.002 se al iu homo Dio donas ricxecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi gxin, nur fremda homo gxin konsumas-cxi tio estas vantajxo kaj malfacila doloro.

6:3b.ECC.006.003 Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.

6:4b.ECC.006.004 CXar cxi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo.

6:5b.ECC.006.005 Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.

6:6b.ECC.006.006 Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne gxuus, cxu ne al unu loko cxiuj iros?

6:7b.ECC.006.007 CXiuj laboroj de homo estas por lia busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.

6:8b.ECC.006.008 Kaj kian superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj?

6:9b.ECC.006.009 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

6:10b.ECC.006.010 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas jugxe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.

6:11b.ECC.006.011 CXar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantajxon; kian do superecon havas la homo?

6:12b.ECC.006.012 CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

7

7:1b.ECC.007.001 Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.

7:2b.ECC.007.002 Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.

7:3b.ECC.007.003 Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.

7:4b.ECC.007.004 La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.

7:5b.ECC.007.005 Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.

7:6b.ECC.007.006 CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.

7:7b.ECC.007.007 CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.

7:8b.ECC.007.008 La fino de afero estas pli bona, ol gxia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.

7:9b.ECC.007.009 Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.

7:10b.ECC.007.010 Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.

7:11b.ECC.007.011 Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.

7:12b.ECC.007.012 CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.

7:13b.ECC.007.013 Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?

7:14b.ECC.007.014 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

7:15b.ECC.007.015 CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.

7:16b.ECC.007.016 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi?

7:17b.ECC.007.017 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo?

7:18b.ECC.007.018 Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.

7:19b.ECC.007.019 La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.

7:20b.ECC.007.020 CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

7:21b.ECC.007.021 Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin:

7:22b.ECC.007.022 cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.

7:23b.ECC.007.023 CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi.

7:24b.ECC.007.024 Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?

7:25b.ECC.007.025 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.

7:26b.ECC.007.026 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.

7:27b.ECC.007.027 Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.

7:28b.ECC.007.028 Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.

7:29b.ECC.007.029 Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

8

8:1b.ECC.008.001 Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.

8:2b.ECC.008.002 Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio.

8:3b.ECC.008.003 Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero; cxar cxion, kion li volos, li povos fari.

8:4b.ECC.008.004 CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras?

8:5b.ECC.008.005 Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.

8:6b.ECC.008.006 CXar por cxiu afero estas gxia tempo kaj gxia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio,

8:7b.ECC.008.007 ke li ne scias, kio estos; cxar kiu diros al vi, kiel estos?

8:8b.ECC.008.008 Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.

8:9b.ECC.008.009 CXion cxi tion mi vidis, kaj mi atentis cxiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.

8:10b.ECC.008.010 Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo.

8:11b.ECC.008.011 CXar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj, tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon.

8:12b.ECC.008.012 Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.

8:13b.ECC.008.013 Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.

8:14b.ECC.008.014 Ekzistas vantajxo, kiu farigxas sur la tero:ekzistas virtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio farigxas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.

8:15b.ECC.008.015 Kaj mi eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

8:16b.ECC.008.016 Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio:

8:17b.ECC.008.017 tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

9

9:1b.ECC.009.001 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.

9:2b.ECC.009.002 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.

9:3b.ECC.009.003 CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.

9:4b.ECC.009.004 CXar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.

9:5b.ECC.009.005 CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita.

9:6b.ECC.009.006 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio farigxas sub la suno.

9:7b.ECC.009.007 Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.

9:8b.ECC.009.008 En cxiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.

9:9b.ECC.009.009 GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.

9:10b.ECC.009.010 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

9:11b.ECC.009.011 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.

9:12b.ECC.009.012 CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

9:13b.ECC.009.013 Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:

9:14b.ECC.009.014 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;

9:15b.ECC.009.015 sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.

9:16b.ECC.009.016 Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj.

9:17b.ECC.009.017 La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.

9:18b.ECC.009.018 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

10

10:1b.ECC.010.001 Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo.

10:2b.ECC.010.002 La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra.

10:3b.ECC.010.003 Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li estas malsagxulo.

10:4b.ECC.010.004 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.

10:5b.ECC.010.005 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto:

10:6b.ECC.010.006 senscieco estas metata tre alte, kaj la ricxuloj sidas malalte.

10:7b.ECC.010.007 Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.

10:8b.ECC.010.008 Kiu fosas kavon, tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.

10:9b.ECC.010.009 Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi.

10:10b.ECC.010.010 Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe.

10:11b.ECC.010.011 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.

10:12b.ECC.010.012 Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas.

10:13b.ECC.010.013 La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo.

10:14b.ECC.010.014 Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li?

10:15b.ECC.010.015 Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo.

10:16b.ECC.010.016 Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!

10:17b.ECC.010.017 Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!

10:18b.ECC.010.018 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo.

10:19b.ECC.010.019 Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.

10:20b.ECC.010.020 Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.

11

11:1b.ECC.011.001 Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin retrovos.

11:2b.ECC.011.002 Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias, cxu ne estos malfelicxo sur la tero.

11:3b.ECC.011.003 Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux norden, gxi tie restos, kien gxi falis.

11:4b.ECC.011.004 Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos.

11:5b.ECC.011.005 Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu cxion faras.

11:6b.ECC.011.006 Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; cxar vi ne scias, cxu tio aux alio estos pli gxusta, aux cxu ambaux egale estos bonaj.

11:7b.ECC.011.007 Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.

11:8b.ECC.011.008 CXar se ecx multajn jarojn homo vivus, li gxoju en ili cxiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, cxar estos multe da ili; cxio, kio venos, estas vantajxo.

11:9b.ECC.011.009 GXoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo.

11:10b.ECC.011.010 Tial forpelu malgxojon de via koro, kaj forigu malagrablajxon de via korpo; cxar la infaneco kaj la juneco estas vantajxo.

12

12:1b.ECC.012.001 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

12:2b.ECC.012.002 dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;

12:3b.ECC.012.003 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj;

12:4b.ECC.012.004 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj;

12:5b.ECC.012.005 kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marsxos plorantoj;

12:6b.ECC.012.006 gxis dissxirigxos la argxenta cxeneto, rompigxos la ora lampeto, rompigxos la krucxo cxe la fonto, kaj falos la rado en la puton;

12:7b.ECC.012.007 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

12:8b.ECC.012.008 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo.

12:9b.ECC.012.009 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.

12:10b.ECC.012.010 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

12:11b.ECC.012.011 La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto.

12:12b.ECC.012.012 Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

12:13b.ECC.012.013 Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.

12:14b.ECC.012.014 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Ecclesiastes (Esperanto). Ecclesiastes (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9614-8