Proverbs (Esperanto)
Sentencoj
1
1:1b.PRO.001.001 Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael:
1:2b.PRO.001.002 Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;
1:3b.PRO.001.003 Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto;
1:4b.PRO.001.004 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.
1:5b.PRO.001.005 Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
1:6b.PRO.001.006 Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.
1:7b.PRO.001.007 La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas.
1:8b.PRO.001.008 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;
1:9b.PRO.001.009 CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
1:10b.PRO.001.010 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
1:11b.PRO.001.011 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn;
1:12b.PRO.001.012 Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
1:13b.PRO.001.013 Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo;
1:14b.PRO.001.014 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj:
1:15b.PRO.001.015 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
1:16b.PRO.001.016 CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon.
1:17b.PRO.001.017 CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo.
1:18b.PRO.001.018 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
1:19b.PRO.001.019 Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto.
1:20b.PRO.001.020 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj;
1:21b.PRO.001.021 GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn.
1:22b.PRO.001.022 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
1:23b.PRO.001.023 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
1:24b.PRO.001.024 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
1:25b.PRO.001.025 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
1:26b.PRO.001.026 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
1:27b.PRO.001.027 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
1:28b.PRO.001.028 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos.
1:29b.PRO.001.029 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi,
1:30b.PRO.001.030 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn:
1:31b.PRO.001.031 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.
1:32b.PRO.001.032 CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
1:33b.PRO.001.033 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
2
2:1b.PRO.002.001 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn,
2:2b.PRO.002.002 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
2:3b.PRO.002.003 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo:
2:4b.PRO.002.004 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron:
2:5b.PRO.002.005 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
2:6b.PRO.002.006 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.
2:7b.PRO.002.007 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.
2:8b.PRO.002.008 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
2:9b.PRO.002.009 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj cxiun bonan vojon.
2:10b.PRO.002.010 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
2:11b.PRO.002.011 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,
2:12b.PRO.002.012 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon,
2:13b.PRO.002.013 De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
2:14b.PRO.002.014 Kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
2:15b.PRO.002.015 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankigxis;
2:16b.PRO.002.016 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
2:17b.PRO.002.017 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
2:18b.PRO.002.018 CXar sxia domo kondukas al morto, Kaj sxiaj pasxoj al la inferuloj;
2:19b.PRO.002.019 CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
2:20b.PRO.002.020 Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la pasxosignojn de piuloj.
2:21b.PRO.002.021 CXar la piuloj logxos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur gxi;
2:22b.PRO.002.022 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
3
3:1b.PRO.003.001 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
3:2b.PRO.003.002 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
3:3b.PRO.003.003 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
3:4b.PRO.003.004 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.
3:5b.PRO.003.005 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.
3:6b.PRO.003.006 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.
3:7b.PRO.003.007 Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
3:8b.PRO.003.008 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
3:9b.PRO.003.009 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:
3:10b.PRO.003.010 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
3:11b.PRO.003.011 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
3:12b.PRO.003.012 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
3:13b.PRO.003.013 Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
3:14b.PRO.003.014 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro.
3:15b.PRO.003.015 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.
3:16b.PRO.003.016 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.
3:17b.PRO.003.017 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco.
3:18b.PRO.003.018 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.
3:19b.PRO.003.019 La Eternulo per sagxo fondis la teron; Per prudento Li arangxis la cxielon.
3:20b.PRO.003.020 Per Lia cxionsciado disigxis abismoj; Kaj la nuboj elversxas roson.
3:21b.PRO.003.021 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
3:22b.PRO.003.022 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
3:23b.PRO.003.023 Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.
3:24b.PRO.003.024 Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.
3:25b.PRO.003.025 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
3:26b.PRO.003.026 CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.
3:27b.PRO.003.027 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
3:28b.PRO.003.028 Kiam vi havas cxe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaux mi donos.
3:29b.PRO.003.029 Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, Kiam li kun konfido logxas cxe vi.
3:30b.PRO.003.030 Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon.
3:31b.PRO.003.031 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;
3:32b.PRO.003.032 CXar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkasxas al la piuloj.
3:33b.PRO.003.033 Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la logxejon de piuloj Li benas.
3:34b.PRO.003.034 La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.
3:35b.PRO.003.035 Honoron heredas sagxuloj; Sed malsagxuloj forportas honton.
4
4:1b.PRO.004.001 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
4:2b.PRO.004.002 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.
4:3b.PRO.004.003 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4:4b.PRO.004.004 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
4:5b.PRO.004.005 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo.
4:6b.PRO.004.006 Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.
4:7b.PRO.004.007 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
4:8b.PRO.004.008 SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos.
4:9b.PRO.004.009 GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.
4:10b.PRO.004.010 Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.
4:11b.PRO.004.011 Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
4:12b.PRO.004.012 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.
4:13b.PRO.004.013 Tenu forte la instruon, ne forlasu gxin; Konservu gxin, cxar gxi estas via vivo.
4:14b.PRO.004.014 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpasxu sur la vojo de malbonuloj;
4:15b.PRO.004.015 Evitu gxin, ne trapasu gxin; Flankigxu de gxi, kaj preterpasu.
4:16b.PRO.004.016 CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
4:17b.PRO.004.017 CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
4:18b.PRO.004.018 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.
4:19b.PRO.004.019 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.
4:20b.PRO.004.020 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
4:21b.PRO.004.021 Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
4:22b.PRO.004.022 CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
4:23b.PRO.004.023 Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.
4:24b.PRO.004.024 Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
4:25b.PRO.004.025 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen.
4:26b.PRO.004.026 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj.
4:27b.PRO.004.027 Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
5
5:1b.PRO.005.001 Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon,
5:2b.PRO.005.002 Por ke vi konservu prudenton Kaj via busxo tenu scion.
5:3b.PRO.005.003 CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.
5:4b.PRO.005.004 Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto, Akra kiel ambauxtrancxa glavo.
5:5b.PRO.005.005 SXiaj piedoj iras malsupren al la morto; SXiaj pasxoj atingas SXeolon.
5:6b.PRO.005.006 SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.
5:7b.PRO.005.007 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo.
5:8b.PRO.005.008 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,
5:9b.PRO.005.009 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
5:10b.PRO.005.010 Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
5:11b.PRO.005.011 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,
5:12b.PRO.005.012 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon!
5:13b.PRO.005.013 Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
5:14b.PRO.005.014 Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo.
5:15b.PRO.005.015 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.
5:16b.PRO.005.016 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.
5:17b.PRO.005.017 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.
5:18b.PRO.005.018 Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco.
5:19b.PRO.005.019 SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.
5:20b.PRO.005.020 Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
5:21b.PRO.005.021 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.
5:22b.PRO.005.022 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.
5:23b.PRO.005.023 Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.
6
6:1b.PRO.006.001 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
6:2b.PRO.006.002 Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.
6:3b.PRO.006.003 Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon;
6:4b.PRO.006.004 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
6:5b.PRO.006.005 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6:6b.PRO.006.006 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.
6:7b.PRO.006.007 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
6:8b.PRO.006.008 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.
6:9b.PRO.006.009 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?
6:10b.PRO.006.010 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
6:11b.PRO.006.011 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
6:12b.PRO.006.012 Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica,
6:13b.PRO.006.013 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;
6:14b.PRO.006.014 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En cxiu tempo li semas malpacon.
6:15b.PRO.006.015 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
6:16b.PRO.006.016 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
6:17b.PRO.006.017 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon,
6:18b.PRO.006.018 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
6:19b.PRO.006.019 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
6:20b.PRO.006.020 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino.
6:21b.PRO.006.021 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.
6:22b.PRO.006.022 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi.
6:23b.PRO.006.023 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,
6:24b.PRO.006.024 Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino.
6:25b.PRO.006.025 Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj.
6:26b.PRO.006.026 CXar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.
6:27b.PRO.006.027 CXu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?
6:28b.PRO.006.028 CXu iu povas marsxi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?
6:29b.PRO.006.029 Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno.
6:30b.PRO.006.030 Oni ne faras grandan honton al sxtelanto, Se li sxtelas por sin satigi, kiam li malsatas;
6:31b.PRO.006.031 Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.
6:32b.PRO.006.032 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;
6:33b.PRO.006.033 Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elvisxigxas;
6:34b.PRO.006.034 CXar furiozas la jxaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la vengxo.
6:35b.PRO.006.035 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.
7
7:1b.PRO.007.001 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn.
7:2b.PRO.007.002 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
7:3b.PRO.007.003 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
7:4b.PRO.007.004 Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
7:5b.PRO.007.005 Por ke vi estu gardata kontraux fremda edzino, Kontraux fremdulino, kies paroloj estas glataj.
7:6b.PRO.007.006 CXar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
7:7b.PRO.007.007 Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
7:8b.PRO.007.008 Kiu pasis sur la placo preter sxia angulo, Kaj iris la vojon al sxia domo,
7:9b.PRO.007.009 En krepusko, en vespero de tago, Kiam farigxis nokto kaj mallumo.
7:10b.PRO.007.010 Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
7:11b.PRO.007.011 Bruema kaj vagema; SXiaj piedoj ne logxas en sxia domo.
7:12b.PRO.007.012 Jen sxi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud cxiu angulo sxi embuskas.
7:13b.PRO.007.013 Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li:
7:14b.PRO.007.014 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson.
7:15b.PRO.007.015 Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis.
7:16b.PRO.007.016 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo.
7:17b.PRO.007.017 Mi parfumis mian kusxejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.
7:18b.PRO.007.018 Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo.
7:19b.PRO.007.019 CXar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;
7:20b.PRO.007.020 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.
7:21b.PRO.007.021 SXi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata busxo sxi lin entiris.
7:22b.PRO.007.022 Li tuj iras post sxi, Kiel bovo iras al la bucxo Kaj kiel katenita malsagxulo al la puno;
7:23b.PRO.007.023 GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon.
7:24b.PRO.007.024 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Atentu la vortojn de mia busxo.
7:25b.PRO.007.025 Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo;
7:26b.PRO.007.026 CXar multajn sxi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas sxiaj mortigitoj.
7:27b.PRO.007.027 SXia domo estas vojoj al SXeol, Kiuj kondukas malsupren al la cxambroj de la morto.
8
8:1b.PRO.008.001 CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon?
8:2b.PRO.008.002 GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj.
8:3b.PRO.008.003 Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:
8:4b.PRO.008.004 Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj:
8:5b.PRO.008.005 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.
8:6b.PRO.008.006 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo.
8:7b.PRO.008.007 CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj.
8:8b.PRO.008.008 Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
8:9b.PRO.008.009 CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
8:10b.PRO.008.010 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.
8:11b.PRO.008.011 CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.
8:12b.PRO.008.012 Mi, sagxo, logxas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
8:13b.PRO.008.013 Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas.
8:14b.PRO.008.014 De mi venas konsilo kaj bonarangxo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
8:15b.PRO.008.015 Per mi regxas la regxoj, Kaj la estroj donas legxojn de justeco.
8:16b.PRO.008.016 Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero.
8:17b.PRO.008.017 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj sercxantoj min trovos.
8:18b.PRO.008.018 Ricxo kaj gloro estas cxe mi, Dauxra havo kaj justo.
8:19b.PRO.008.019 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita argxento.
8:20b.PRO.008.020 Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo;
8:21b.PRO.008.021 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
8:22b.PRO.008.022 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve.
8:23b.PRO.008.023 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero.
8:24b.PRO.008.024 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon.
8:25b.PRO.008.025 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita;
8:26b.PRO.008.026 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
8:27b.PRO.008.027 Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo,
8:28b.PRO.008.028 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,
8:29b.PRO.008.029 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:
8:30b.PRO.008.030 Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe.
8:31b.PRO.008.031 Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia gxojo estas inter la homidoj.
8:32b.PRO.008.032 Kaj nun, infanoj, auxskultu min; Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj.
8:33b.PRO.008.033 Auxskultu instruon kaj sagxigxu, Kaj ne forjxetu gxin.
8:34b.PRO.008.034 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj.
8:35b.PRO.008.035 CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.
8:36b.PRO.008.036 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.
9
9:1b.PRO.009.001 La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn.
9:2b.PRO.009.002 GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
9:3b.PRO.009.003 GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo:
9:4b.PRO.009.004 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo gxi diris:
9:5b.PRO.009.005 Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis.
9:6b.PRO.009.006 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.
9:7b.PRO.009.007 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata.
9:8b.PRO.009.008 Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos.
9:9b.PRO.009.009 Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
9:10b.PRO.009.010 La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
9:11b.PRO.009.011 CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo.
9:12b.PRO.009.012 Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.
9:13b.PRO.009.013 Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,
9:14b.PRO.009.014 Sidas cxe la pordo de sia domo, Sur segxo sur altajxo de la urbo,
9:15b.PRO.009.015 Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian gxustan vojon:
9:16b.PRO.009.016 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Kaj al la senspritulo sxi diris:
9:17b.PRO.009.017 Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla.
9:18b.PRO.009.018 Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol.
10
10:1b.PRO.010.001 Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino.
10:2b.PRO.010.002 Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
10:3b.PRO.010.003 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas.
10:4b.PRO.010.004 Maldiligenta mano malricxigas; Sed mano de diligentuloj ricxigas.
10:5b.PRO.010.005 Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo sagxa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.
10:6b.PRO.010.006 Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.
10:7b.PRO.010.007 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
10:8b.PRO.010.008 Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.
10:9b.PRO.010.009 Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
10:10b.PRO.010.010 Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon; Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.
10:11b.PRO.010.011 La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.
10:12b.PRO.010.012 Malamo kauxzas malpacon; Sed amo kovras cxiujn pekojn.
10:13b.PRO.010.013 Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo.
10:14b.PRO.010.014 Sagxuloj konservas la scion; Sed la busxo de malsagxulo estas proksima al la pereo.
10:15b.PRO.010.015 La havo de ricxulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malricxuloj estas ilia malricxo.
10:16b.PRO.010.016 La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
10:17b.PRO.010.017 Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro.
10:18b.PRO.010.018 Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo.
10:19b.PRO.010.019 CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.
10:20b.PRO.010.020 La lango de piulo estas plej bonspeca argxento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
10:21b.PRO.010.021 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.
10:22b.PRO.010.022 La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi.
10:23b.PRO.010.023 Por malsagxulo estas gxojo fari malbonon; Kaj sagxo, por sagxulo.
10:24b.PRO.010.024 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
10:25b.PRO.010.025 Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.
10:26b.PRO.010.026 Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.
10:27b.PRO.010.027 La timo antaux la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
10:28b.PRO.010.028 La atendo de piuloj farigxos gxojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
10:29b.PRO.010.029 La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.
10:30b.PRO.010.030 Piulo neniam falpusxigxos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
10:31b.PRO.010.031 La busxo de piulo eligas sagxon; Sed lango falsema estos ekstermita.
10:32b.PRO.010.032 La lipoj de piulo anoncas favorajxon, Kaj la busxo de malpiuloj malicajxon.
11
11:1b.PRO.011.001 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.
11:2b.PRO.011.002 Se venis malhumileco, venos ankaux honto; Sed cxe la humiluloj estas sagxo.
11:3b.PRO.011.003 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
11:4b.PRO.011.004 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
11:5b.PRO.011.005 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
11:6b.PRO.011.006 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
11:7b.PRO.011.007 Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
11:8b.PRO.011.008 Piulo estas savata kontraux mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
11:9b.PRO.011.009 Per la busxo de hipokritulo difektigxas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj savigxas.
11:10b.PRO.011.010 Kiam al la piuloj estas bone, la urbo gxojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, gxi estas gaja.
11:11b.PRO.011.011 Per la beno de piuloj urbo altigxas; Kaj per la busxo de malpiuloj gxi ruinigxas.
11:12b.PRO.011.012 Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsagxulo; Sed homo prudenta silentas.
11:13b.PRO.011.013 Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
11:14b.PRO.011.014 CXe manko de prikonsiligxo popolo pereas; Sed cxe multe da konsilantoj estas bonstato.
11:15b.PRO.011.015 Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster dangxero.
11:16b.PRO.011.016 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras ricxon.
11:17b.PRO.011.017 Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
11:18b.PRO.011.018 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
11:19b.PRO.011.019 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
11:20b.PRO.011.020 Abomenajxo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed placxas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
11:21b.PRO.011.021 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
11:22b.PRO.011.022 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
11:23b.PRO.011.023 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
11:24b.PRO.011.024 Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas.
11:25b.PRO.011.025 Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.
11:26b.PRO.011.026 Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.
11:27b.PRO.011.027 Kiu celas bonon, tiu atingos placxon; Sed kiu sercxas malbonon, tiun gxi trafos.
11:28b.PRO.011.028 Kiu fidas sian ricxecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
11:29b.PRO.011.029 Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsagxulo estas sklavo de sagxulo.
11:30b.PRO.011.030 La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas sagxulo.
11:31b.PRO.011.031 Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!
12
12:1b.PRO.012.001 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.
12:2b.PRO.012.002 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
12:3b.PRO.012.003 Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos.
12:4b.PRO.012.004 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
12:5b.PRO.012.005 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
12:6b.PRO.012.006 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas.
12:7b.PRO.012.007 La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
12:8b.PRO.012.008 Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita.
12:9b.PRO.012.009 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano.
12:10b.PRO.012.010 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
12:11b.PRO.012.011 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo.
12:12b.PRO.012.012 Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
12:13b.PRO.012.013 Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
12:14b.PRO.012.014 Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
12:15b.PRO.012.015 La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon.
12:16b.PRO.012.016 Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon.
12:17b.PRO.012.017 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta, Sed falsama atestulo trompon.
12:18b.PRO.012.018 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.
12:19b.PRO.012.019 Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.
12:20b.PRO.012.020 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo.
12:21b.PRO.012.021 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
12:22b.PRO.012.022 Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li.
12:23b.PRO.012.023 Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon.
12:24b.PRO.012.024 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
12:25b.PRO.012.025 Zorgo en la koro de homo gxin premas; Sed amika vorto gxin gxojigas.
12:26b.PRO.012.026 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
12:27b.PRO.012.027 Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon; Sed homo diligenta havas ricxecon.
12:28b.PRO.012.028 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.
13
13:1b.PRO.013.001 Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.
13:2b.PRO.013.002 La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
13:3b.PRO.013.003 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.
13:4b.PRO.013.004 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.
13:5b.PRO.013.005 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
13:6b.PRO.013.006 La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
13:7b.PRO.013.007 Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.
13:8b.PRO.013.008 Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.
13:9b.PRO.013.009 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.
13:10b.PRO.013.010 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.
13:11b.PRO.013.011 Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.
13:12b.PRO.013.012 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13:13b.PRO.013.013 Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
13:14b.PRO.013.014 Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
13:15b.PRO.013.015 Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
13:16b.PRO.013.016 CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.
13:17b.PRO.013.017 Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.
13:18b.PRO.013.018 Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
13:19b.PRO.013.019 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.
13:20b.PRO.013.020 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.
13:21b.PRO.013.021 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
13:22b.PRO.013.022 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.
13:23b.PRO.013.023 Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
13:24b.PRO.013.024 Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.
13:25b.PRO.013.025 Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.
14
14:1b.PRO.014.001 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.
14:2b.PRO.014.002 Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas.
14:3b.PRO.014.003 En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas.
14:4b.PRO.014.004 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
14:5b.PRO.014.005 Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
14:6b.PRO.014.006 Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas; Sed por sagxulo la sciado estas facila.
14:7b.PRO.014.007 Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.
14:8b.PRO.014.008 La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado.
14:9b.PRO.014.009 Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
14:10b.PRO.014.010 Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo.
14:11b.PRO.014.011 Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.
14:12b.PRO.014.012 Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.
14:13b.PRO.014.013 Ankaux dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de gxojo estas malgxojo.
14:14b.PRO.014.014 Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora; Kaj homo bona satigxos per siaj faroj.
14:15b.PRO.014.015 Naivulo kredas cxiun vorton; Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo.
14:16b.PRO.014.016 Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema.
14:17b.PRO.014.017 Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.
14:18b.PRO.014.018 Naivuloj akiras malsagxecon; Sed sagxuloj estas kronataj de klereco.
14:19b.PRO.014.019 Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo.
14:20b.PRO.014.020 Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo; Sed ricxulo havas multe da amikoj.
14:21b.PRO.014.021 Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa.
14:22b.PRO.014.022 CXu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
14:23b.PRO.014.023 De cxiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
14:24b.PRO.014.024 Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj; Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco.
14:25b.PRO.014.025 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
14:26b.PRO.014.026 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.
14:27b.PRO.014.027 La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
14:28b.PRO.014.028 Grandeco de popolo estas gloro por regxo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
14:29b.PRO.014.029 Pacienculo havas multe da sagxo; Sed malpacienculo elmontras malsagxecon.
14:30b.PRO.014.030 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
14:31b.PRO.014.031 Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon.
14:32b.PRO.014.032 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.
14:33b.PRO.014.033 En la koro de sagxulo ripozas sagxo; Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas.
14:34b.PRO.014.034 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.
14:35b.PRO.014.035 Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras.
15
15:1b.PRO.015.001 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
15:2b.PRO.015.002 La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon.
15:3b.PRO.015.003 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.
15:4b.PRO.015.004 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.
15:5b.PRO.015.005 Malsagxulo malsxatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.
15:6b.PRO.015.006 En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.
15:7b.PRO.015.007 La busxo de sagxuloj semas instruon; Sed la koro de malsagxuloj ne estas tia.
15:8b.PRO.015.008 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.
15:9b.PRO.015.009 Abomenajxo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
15:10b.PRO.015.010 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
15:11b.PRO.015.011 SXeol kaj la abismo estas antaux la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
15:12b.PRO.015.012 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al sagxuloj li ne iras.
15:13b.PRO.015.013 GXoja koro faras la vizagxon gxoja; Sed cxe cxagreno de la koro la spirito estas malgaja.
15:14b.PRO.015.014 La koro de sagxulo sercxas instruon; Sed la busxo de malsagxuloj nutras sin per malsagxeco.
15:15b.PRO.015.015 CXiuj tagoj de malfelicxulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
15:16b.PRO.015.016 Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi.
15:17b.PRO.015.017 Pli bona estas mangxo el verdajxo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
15:18b.PRO.015.018 Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
15:19b.PRO.015.019 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
15:20b.PRO.015.020 Sagxa filo gxojigas la patron; Sed homo malsagxa estas malhonoro por sia patrino.
15:21b.PRO.015.021 Malsagxeco estas gxojo por malsagxulo; Sed homo prudenta iras gxustan vojon.
15:22b.PRO.015.022 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas; Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
15:23b.PRO.015.023 Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!
15:24b.PRO.015.024 La vojo de la vivo por sagxulo iras supren, Por ke li evitu SXeolon malsupre.
15:25b.PRO.015.025 La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
15:26b.PRO.015.026 Abomenajxo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
15:27b.PRO.015.027 Profitemulo malgxojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.
15:28b.PRO.015.028 La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la busxo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
15:29b.PRO.015.029 La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la pregxon de la virtuloj Li auxskultas.
15:30b.PRO.015.030 Luma okulo gxojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.
15:31b.PRO.015.031 Orelo, kiu auxskultas la instruon de la vivo, Logxos inter sagxuloj.
15:32b.PRO.015.032 Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.
15:33b.PRO.015.033 La timo antaux la Eternulo instruas sagxon, Kaj humileco trovigxas antaux honoro.
16
16:1b.PRO.016.001 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
16:2b.PRO.016.002 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
16:3b.PRO.016.003 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
16:4b.PRO.016.004 CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.
16:5b.PRO.016.005 CXiu malhumilulo estas abomenajxo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
16:6b.PRO.016.006 Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon.
16:7b.PRO.016.007 Kiam al la Eternulo placxas la vojoj de homo, Li ecx liajn malamikojn pacigas kun li.
16:8b.PRO.016.008 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
16:9b.PRO.016.009 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
16:10b.PRO.016.010 Sorcxo estas sur la lipoj de regxo; Lia busxo ne peku cxe la jugxo.
16:11b.PRO.016.011 GXusta pesilo kaj gxustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; CXiuj pezilsxtonoj en la sako estas Lia faro.
16:12b.PRO.016.012 Abomenajxo por regxoj estas fari maljustajxon; CXar per justeco staras fortike la trono.
16:13b.PRO.016.013 Al la regxoj placxas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
16:14b.PRO.016.014 Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni.
16:15b.PRO.016.015 Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
16:16b.PRO.016.016 Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento.
16:17b.PRO.016.017 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
16:18b.PRO.016.018 Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco.
16:19b.PRO.016.019 Pli bone estas esti humila kun malricxuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
16:20b.PRO.016.020 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas felicxa.
16:21b.PRO.016.021 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata sagxulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
16:22b.PRO.016.022 Sagxo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsagxuloj estas malsagxeco.
16:23b.PRO.016.023 La koro de sagxulo prudentigas lian busxon, Kaj en lia busxo plivalorigxas la instruo.
16:24b.PRO.016.024 Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj.
16:25b.PRO.016.025 Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.
16:26b.PRO.016.026 Kiu laboras, tiu laboras por si mem; CXar lin devigas lia busxo.
16:27b.PRO.016.027 Malbona homo kauxzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaux brulanta fajro.
16:28b.PRO.016.028 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
16:29b.PRO.016.029 Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
16:30b.PRO.016.030 Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
16:31b.PRO.016.031 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata.
16:32b.PRO.016.032 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
16:33b.PRO.016.033 Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.
17
17:1b.PRO.017.001 Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.
17:2b.PRO.017.002 Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
17:3b.PRO.017.003 Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
17:4b.PRO.017.004 Malbonfaranto obeas malbonajn busxojn; Malveremulo atentas malpian langon.
17:5b.PRO.017.005 Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.
17:6b.PRO.017.006 Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
17:7b.PRO.017.007 Al malsagxulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraux malpli al nobelo mensogado.
17:8b.PRO.017.008 Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
17:9b.PRO.017.009 Kiu kovras kulpon, tiu sercxas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
17:10b.PRO.017.010 Pli efikas riprocxo cxe sagxulo, Ol cent batoj cxe malsagxulo.
17:11b.PRO.017.011 Malbonulo sercxas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraux lin.
17:12b.PRO.017.012 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj gxiaj infanoj, Ol malsagxulon kun lia malsagxeco.
17:13b.PRO.017.013 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.
17:14b.PRO.017.014 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaux ol gxi tro vastigxis, forlasu la malpacon.
17:15b.PRO.017.015 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.
17:16b.PRO.017.016 Por kio servas mono en la mano de malsagxulo? CXu por acxeti sagxon, kiam li prudenton ne havas?
17:17b.PRO.017.017 En cxiu tempo amiko amas, Kaj li farigxas frato en mizero.
17:18b.PRO.017.018 Homo malsagxa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
17:19b.PRO.017.019 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu sercxas pereon.
17:20b.PRO.017.020 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas negxustan langon, tiu enfalos en malfelicxon.
17:21b.PRO.017.021 Kiu naskas malsagxulon, tiu havas cxagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos gxojon.
17:22b.PRO.017.022 GXoja koro estas saniga; Kaj malgxoja spirito sekigas la ostojn.
17:23b.PRO.017.023 Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.
17:24b.PRO.017.024 Antaux la vizagxo de prudentulo estas sagxo; Sed la okuloj de malsagxulo estas en la fino de la tero.
17:25b.PRO.017.025 Filo malsagxa estas cxagreno por sia patro, Kaj malgxojo por sia patrino.
17:26b.PRO.017.026 Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.
17:27b.PRO.017.027 Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.
17:28b.PRO.017.028 Ecx malsagxulo, se li silentas, estas rigardata kiel sagxulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian busxon.
18
18:1b.PRO.018.001 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo.
18:2b.PRO.018.002 Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.
18:3b.PRO.018.003 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko.
18:4b.PRO.018.004 La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero.
18:5b.PRO.018.005 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon cxe la jugxo.
18:6b.PRO.018.006 La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn.
18:7b.PRO.018.007 La busxo de malsagxulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
18:8b.PRO.018.008 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
18:9b.PRO.018.009 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
18:10b.PRO.018.010 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata.
18:11b.PRO.018.011 La havo de ricxulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
18:12b.PRO.018.012 Antaux la pereo la koro de homo fierigxas, Kaj antaux honoro estas humileco.
18:13b.PRO.018.013 Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton.
18:14b.PRO.018.014 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
18:15b.PRO.018.015 La koro de sagxulo akiras prudenton, Kaj la orelo de sagxuloj sercxas scion.
18:16b.PRO.018.016 Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
18:17b.PRO.018.017 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj gxin klarigas.
18:18b.PRO.018.018 La loto cxesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
18:19b.PRO.018.019 Malpacigxinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
18:20b.PRO.018.020 De la fruktoj de la busxo de homo satigxas lia ventro; Li mangxas la produktojn de siaj lipoj.
18:21b.PRO.018.021 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu gxin amas, tiu mangxos gxiajn fruktojn.
18:22b.PRO.018.022 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
18:23b.PRO.018.023 Per petegado parolas malricxulo; Kaj ricxulo respondas arogante.
18:24b.PRO.018.024 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.
19
19:1b.PRO.019.001 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbusxulo kaj malsagxulo.
19:2b.PRO.019.002 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.
19:3b.PRO.019.003 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
19:4b.PRO.019.004 Ricxeco donas multon da amikoj; Sed malricxulo estas forlasata de sia amiko.
19:5b.PRO.019.005 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos.
19:6b.PRO.019.006 Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
19:7b.PRO.019.007 CXiuj fratoj de malricxulo lin malamas; Tiom pli malproksimigxas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
19:8b.PRO.019.008 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon.
19:9b.PRO.019.009 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
19:10b.PRO.019.010 Al malsagxulo ne konvenas agrablajxo; Ankoraux malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
19:11b.PRO.019.011 Sagxo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
19:12b.PRO.019.012 Kiel kriego de leono estas la kolero de regxo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
19:13b.PRO.019.013 Pereo por sia patro estas malsagxa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
19:14b.PRO.019.014 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.
19:15b.PRO.019.015 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
19:16b.PRO.019.016 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
19:17b.PRO.019.017 Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
19:18b.PRO.019.018 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
19:19b.PRO.019.019 Koleranto devas esti punata; CXar se vi lin indulgos, li farigxos ankoraux pli kolerema.
19:20b.PRO.019.020 Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.
19:21b.PRO.019.021 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
19:22b.PRO.019.022 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema.
19:23b.PRO.019.023 Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
19:24b.PRO.019.024 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj ecx al sia busxo li gxin ne relevas.
19:25b.PRO.019.025 Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon.
19:26b.PRO.019.026 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
19:27b.PRO.019.027 CXesu, mia filo, auxskulti admonon Kaj tamen deklinigxi de la vortoj de la instruo.
19:28b.PRO.019.028 Fripona atestanto mokas jugxon; Kaj la busxo de malvirtuloj englutas maljustajxon.
19:29b.PRO.019.029 La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsagxuloj.
20
20:1b.PRO.020.001 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.
20:2b.PRO.020.002 Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.
20:3b.PRO.020.003 Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema.
20:4b.PRO.020.004 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.
20:5b.PRO.020.005 Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo sagxa gxin elcxerpos.
20:6b.PRO.020.006 Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
20:7b.PRO.020.007 Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.
20:8b.PRO.020.008 Regxo, kiu sidas sur trono de jugxo, Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan.
20:9b.PRO.020.009 Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
20:10b.PRO.020.010 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.
20:11b.PRO.020.011 Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj, CXu estas pura kaj justa lia konduto.
20:12b.PRO.020.012 Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.
20:13b.PRO.020.013 Ne amu dormon, por ke vi ne malricxigxu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satigxos de pano.
20:14b.PRO.020.014 Malbona, malbona, diras la acxetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
20:15b.PRO.020.015 Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.
20:16b.PRO.020.016 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.
20:17b.PRO.020.017 Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj.
20:18b.PRO.020.018 Intencoj fortikigxas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.
20:19b.PRO.020.019 Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.
20:20b.PRO.020.020 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.
20:21b.PRO.020.021 Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
20:22b.PRO.020.022 Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
20:23b.PRO.020.023 Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
20:24b.PRO.020.024 La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
20:25b.PRO.020.025 GXi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
20:26b.PRO.020.026 Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
20:27b.PRO.020.027 La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; GXi esploras cxiujn internajxojn de la korpo.
20:28b.PRO.020.028 Favorkoreco kaj veremeco hardas regxon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.
20:29b.PRO.020.029 Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
20:30b.PRO.020.030 Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.
21
21:1b.PRO.021.001 Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas.
21:2b.PRO.021.002 CXiuj vojoj de homo estas gxustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
21:3b.PRO.021.003 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
21:4b.PRO.021.004 Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturajxo de malvirtuloj, estas peko.
21:5b.PRO.021.005 La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed cxiu trorapidado kondukas nur al manko.
21:6b.PRO.021.006 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
21:7b.PRO.021.007 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; CXar ili ne volis fari justajxon.
21:8b.PRO.021.008 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas gxusta.
21:9b.PRO.021.009 Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
21:10b.PRO.021.010 La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
21:11b.PRO.021.011 Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo farigxas pli sagxa; Kaj kiam oni instruas sagxulon, li akiras prudenton.
21:12b.PRO.021.012 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.
21:13b.PRO.021.013 Se iu sxtopas sian orelon kontraux kriado de malricxulo, Li ankaux vokos kaj ne estos auxskultata.
21:14b.PRO.021.014 Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
21:15b.PRO.021.015 Farado de justajxo estas gxojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
21:16b.PRO.021.016 Homo, kiu erarforigxis de la vojo de prudento, Eklogxos en komunumo de mortintoj.
21:17b.PRO.021.017 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos ricxa.
21:18b.PRO.021.018 La malvirtulo estos liberiga anstatauxo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
21:19b.PRO.021.019 Pli bone estas logxi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
21:20b.PRO.021.020 CXarma trezoro kaj oleo estas en la domo de sagxulo; Sed homo malsagxa cxion englutas.
21:21b.PRO.021.021 Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
21:22b.PRO.021.022 Kontraux urbon de fortuloj eliras sagxulo, Kaj li faligas gxian fortan fortikajxon.
21:23b.PRO.021.023 Kiu gardas sian busxon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraux malfelicxoj.
21:24b.PRO.021.024 Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
21:25b.PRO.021.025 La deziro de mallaborulo lin mortigas, CXar liaj manoj ne volas labori.
21:26b.PRO.021.026 Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
21:27b.PRO.021.027 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!
21:28b.PRO.021.028 Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem auxdis, parolos por cxiam.
21:29b.PRO.021.029 Malvirtulo tenas sian vizagxon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.
21:30b.PRO.021.030 Ne ekzistas sagxo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraux la Eternulo.
21:31b.PRO.021.031 CXevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.
22
22:1b.PRO.022.001 Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco; Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro.
22:2b.PRO.022.002 Ricxulo kaj malricxulo renkontigxas: Ilin ambaux kreis la Eternulo.
22:3b.PRO.022.003 Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.
22:4b.PRO.022.004 Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon.
22:5b.PRO.022.005 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili.
22:6b.PRO.022.006 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.
22:7b.PRO.022.007 Ricxulo regas super malricxuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
22:8b.PRO.022.008 Kiu semas maljustajxon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompigxos.
22:9b.PRO.022.009 Bonokululo estos benata; CXar li donas el sia pano al malricxulo.
22:10b.PRO.022.010 Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj cxesigxos malkonsento kaj ofendo.
22:11b.PRO.022.011 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la regxo estas amiko.
22:12b.PRO.022.012 La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
22:13b.PRO.022.013 Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
22:14b.PRO.022.014 La busxo de malcxastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
22:15b.PRO.022.015 Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi.
22:16b.PRO.022.016 Kiu premas malricxulon, por pligrandigi sian ricxecon, Tiu donas al ricxulo, por ke li malricxigxu.
22:17b.PRO.022.017 Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
22:18b.PRO.022.018 CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj.
22:19b.PRO.022.019 Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaux.
22:20b.PRO.022.020 CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
22:21b.PRO.022.021 Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
22:22b.PRO.022.022 Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa; Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego;
22:23b.PRO.022.023 CXar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.
22:24b.PRO.022.024 Ne amikigxu kun homo kolerema, Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema;
22:25b.PRO.022.025 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.
22:26b.PRO.022.026 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por sxuldoj.
22:27b.PRO.022.027 Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litajxon de sub vi.
22:28b.PRO.022.028 Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.
22:29b.PRO.022.029 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.
23
23:1b.PRO.023.001 Kiam vi sidigxos, por mangxi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaux vi;
23:2b.PRO.023.002 Kaj vi metu trancxilon al via gorgxo, Se vi estas avidulo.
23:3b.PRO.023.003 Ne deziru liajn bongustajn mangxojn; CXar gxi estas trompa pano.
23:4b.PRO.023.004 Ne penu ricxigxi; Forlasu vian pripensadon.
23:5b.PRO.023.005 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.
23:6b.PRO.023.006 Ne mangxu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn mangxojn.
23:7b.PRO.023.007 CXar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaux estas: Mangxu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
23:8b.PRO.023.008 La pecon, kiun vi mangxis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
23:9b.PRO.023.009 En la orelojn de malsagxulo ne parolu; CXar li malsxatos la sagxecon de viaj vortoj.
23:10b.PRO.023.010 Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
23:11b.PRO.023.011 CXar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraux vi.
23:12b.PRO.023.012 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
23:13b.PRO.023.013 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.
23:14b.PRO.023.014 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de SXeol.
23:15b.PRO.023.015 Mia filo, se via koro estos sagxa, Tiam gxojos ankaux mia koro.
23:16b.PRO.023.016 Kaj mia internajxo gxojos, Kiam viaj lipoj parolos gxustajxon.
23:17b.PRO.023.017 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage.
23:18b.PRO.023.018 CXar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdigxos.
23:19b.PRO.023.019 Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.
23:20b.PRO.023.020 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj mangxas tro da viando;
23:21b.PRO.023.021 CXar drinkemulo kaj mangxegemulo malricxigxos, Kaj dormemulo havos sur si cxifonajxojn.
23:22b.PRO.023.022 Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.
23:23b.PRO.023.023 Veron acxetu, kaj ne vendu sagxon Kaj instruon kaj prudenton.
23:24b.PRO.023.024 Grandan gxojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de sagxulo gxojos pro li.
23:25b.PRO.023.025 Via patro kaj via patrino gxojos, Kaj via naskintino triumfos.
23:26b.PRO.023.026 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj placxu miaj vojoj.
23:27b.PRO.023.027 CXar malcxastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
23:28b.PRO.023.028 SXi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas cxirkaux si perfidulojn.
23:29b.PRO.023.029 CXe kiu estas ploro? cxe kiu estas gxemoj? cxe kiu estas malpaco? CXe kiu estas plendoj? cxe kiu estas senkauxzaj batoj? CXe kiu estas malklaraj okuloj?
23:30b.PRO.023.030 CXe tiuj, kiuj sidas malfrue cxe vino, CXe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkajxon.
23:31b.PRO.023.031 Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras:
23:32b.PRO.023.032 En la fino gxi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
23:33b.PRO.023.033 Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn.
23:34b.PRO.023.034 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
23:35b.PRO.023.035 Ili batis min, sed gxi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekigxos, mi denove tion sercxos.
24
24:1b.PRO.024.001 Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;
24:2b.PRO.024.002 CXar ilia koro pensas pri perfortajxo, Kaj ilia busxo parolas malbonajxon.
24:3b.PRO.024.003 Per sagxo konstruigxas domo, Kaj per prudento gxi fortikigxas;
24:4b.PRO.024.004 Kaj per sciado la cxambroj plenigxas Per cxia havo grandvalora kaj agrabla.
24:5b.PRO.024.005 Homo sagxa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.
24:6b.PRO.024.006 Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
24:7b.PRO.024.007 Tro alta estas la sagxo por malsagxulo; CXe la pordego li ne malfermos sian busxon.
24:8b.PRO.024.008 Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
24:9b.PRO.024.009 Malico de malsagxulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenajxo por homo.
24:10b.PRO.024.010 Se vi montrigxis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
24:11b.PRO.024.011 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
24:12b.PRO.024.012 Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.
24:13b.PRO.024.013 Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo;
24:14b.PRO.024.014 Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
24:15b.PRO.024.015 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraux la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
24:16b.PRO.024.016 CXar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen levigxos; Sed malvirtuloj implikigxas en la malfelicxo.
24:17b.PRO.024.017 Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu;
24:18b.PRO.024.018 CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
24:19b.PRO.024.019 Ne koleru kontraux malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
24:20b.PRO.024.020 CXar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingigxos.
24:21b.PRO.024.021 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon; Kun ribeluloj ne komunikigxu.
24:22b.PRO.024.022 CXar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaux?
24:23b.PRO.024.023 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.
24:24b.PRO.024.024 Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
24:25b.PRO.024.025 Sed kiuj faras riprocxojn, tiuj placxas, Kaj sur ilin venos bona beno.
24:26b.PRO.024.026 Kiu respondas gxustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
24:27b.PRO.024.027 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu cxion sur via kampo; Kaj poste arangxu vian domon.
24:28b.PRO.024.028 Ne atestu sen kauxzo kontraux via proksimulo; CXu vi trompus per via busxo?
24:29b.PRO.024.029 Ne diru:Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos kontraux li; Mi redonos al la homo laux lia faro.
24:30b.PRO.024.030 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo;
24:31b.PRO.024.031 Kaj jen cxie elkreskis urtiko, CXio estas kovrita de dornoj, Kaj la sxtona muro estas detruita.
24:32b.PRO.024.032 Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:
24:33b.PRO.024.033 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
24:34b.PRO.024.034 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
25
25:1b.PRO.025.001 Ankaux cxi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de HXizkija, regxo de Judujo.
25:2b.PRO.025.002 Honoro de Dio estas kasxi aferon; Sed honoro de regxoj estas esplori aferon.
25:3b.PRO.025.003 La cxielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de regxoj estas neesplorebla.
25:4b.PRO.025.004 Forigu de argxento la almiksajxon, Kaj la puriganto ricevos vazon.
25:5b.PRO.025.005 Forigu malvirtulon de la regxo, Kaj lia trono fortikigxos en justeco.
25:6b.PRO.025.006 Ne montru vin granda antaux la regxo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne starigxu;
25:7b.PRO.025.007 CXar pli bone estas, se oni diros al vi:Levigxu cxi tien, Ol se oni malaltigos vin antaux eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.
25:8b.PRO.025.008 Ne komencu tuj disputi; CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
25:9b.PRO.025.009 Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkasxu;
25:10b.PRO.025.010 CXar alie auxdanto vin riprocxos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
25:11b.PRO.025.011 Vorto dirita en gxusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retajxo argxenta.
25:12b.PRO.025.012 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.
25:13b.PRO.025.013 Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
25:14b.PRO.025.014 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
25:15b.PRO.025.015 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
25:16b.PRO.025.016 Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.
25:17b.PRO.025.017 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; CXar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
25:18b.PRO.025.018 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
25:19b.PRO.025.019 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
25:20b.PRO.025.020 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
25:21b.PRO.025.021 Se via malamanto estas malsata, mangxigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
25:22b.PRO.025.022 CXar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.
25:23b.PRO.025.023 Norda vento kauxzas pluvon, Kaj cxagrenita vizagxo kasxatan parolon.
25:24b.PRO.025.024 Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
25:25b.PRO.025.025 Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
25:26b.PRO.025.026 Virtulo, kiu falas antaux malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.
25:27b.PRO.025.027 Ne bone estas mangxi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas sercxi sian gloron.
25:28b.PRO.025.028 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.
26
26:1b.PRO.026.001 Kiel negxo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsagxulo.
26:2b.PRO.026.002 Kiel birdo forlevigxas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkauxza malbeno ne efektivigxas.
26:3b.PRO.026.003 Vipo estas por cxevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsagxuloj.
26:4b.PRO.026.004 Ne respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke vi mem ne farigxu egala al li.
26:5b.PRO.026.005 Respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke li ne estu sagxulo en siaj propraj okuloj.
26:6b.PRO.026.006 Kiu komisias aferon al malsagxulo, Tiu trancxas al si la piedojn kaj sin suferigas.
26:7b.PRO.026.007 Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la busxo de malsagxuloj.
26:8b.PRO.026.008 Kiel iu, kiu alligas sxtonon al jxetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsagxulo.
26:9b.PRO.026.009 Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la busxo de malsagxuloj.
26:10b.PRO.026.010 Kompetentulo cxion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsagxulojn.
26:11b.PRO.026.011 Kiel hundo revenas al sia vomitajxo, Tiel malsagxulo ripetas sian malsagxajxon.
26:12b.PRO.026.012 CXu vi vidas homon, kiu estas sagxa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.
26:13b.PRO.026.013 Maldiligentulo diras:Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
26:14b.PRO.026.014 Pordo turnigxas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
26:15b.PRO.026.015 Maldiligentulo sxovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi gxin al sia busxo.
26:16b.PRO.026.016 Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli sagxa, Ol sep veraj sagxuloj.
26:17b.PRO.026.017 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
26:18b.PRO.026.018 Kiel frenezulo, kiu jxetas fajron, Sagojn, kaj morton,
26:19b.PRO.026.019 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras:Mi ja sxercas.
26:20b.PRO.026.020 Kie ne estas ligno, estingigxas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, cxesigxas malpaco.
26:21b.PRO.026.021 Karbo servas por ardajxo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
26:22b.PRO.026.022 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
26:23b.PRO.026.023 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita argxento, kiu kovras argilajxon.
26:24b.PRO.026.024 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.
26:25b.PRO.026.025 Kiam li cxarmigas sian vocxon, ne kredu al li; CXar sep abomenajxoj estas en lia koro.
26:26b.PRO.026.026 Kiu trompe kasxas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.
26:27b.PRO.026.027 Kiu fosas foson, tiu falos en gxin; Kaj kiu rulas sxtonon, al tiu gxi revenos.
26:28b.PRO.026.028 Mensogema lango malamas tiujn, kiujn gxi dispremis; Kaj hipokrita busxo kauxzas pereon.
27
27:1b.PRO.027.001 Ne fanfaronu pri la morgauxa tago; CXar vi ne scias, kion naskos la tago.
27:2b.PRO.027.002 Alia vin lauxdu, sed ne via busxo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.
27:3b.PRO.027.003 Peza estas sxtono, kaj sablo estas sxargxo; Sed kolero de malsagxulo estas pli peza ol ambaux.
27:4b.PRO.027.004 Kolero estas kruelajxo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraux envio?
27:5b.PRO.027.005 Pli bona estas riprocxo nekasxita, Ol amo kasxita.
27:6b.PRO.027.006 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
27:7b.PRO.027.007 Sata animo malsxatas mieltavolon, Sed por malsata animo cxio maldolcxa estas dolcxa.
27:8b.PRO.027.008 Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
27:9b.PRO.027.009 Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.
27:10b.PRO.027.010 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
27:11b.PRO.027.011 Estu sagxa, mia filo, kaj gxojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
27:12b.PRO.027.012 Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.
27:13b.PRO.027.013 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.
27:14b.PRO.027.014 Kiu frue matene benas sian proksimulon per lauxta vocxo, Tiu estos opiniata malbenanto.
27:15b.PRO.027.015 Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.
27:16b.PRO.027.016 Kiu sxin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.
27:17b.PRO.027.017 Fero akrigxas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.
27:18b.PRO.027.018 Kiu gardas figarbon, tiu mangxos gxiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.
27:19b.PRO.027.019 Kiel en la akvo vizagxo speguligxas al vizagxo, Tiel la koro de homo estas kontraux alia koro.
27:20b.PRO.027.020 SXeol kaj la abismo neniam satigxas; Kaj ankaux la okuloj de homo neniam satigxas.
27:21b.PRO.027.021 Kiel fandujo por argxento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la busxo de lia lauxdanto.
27:22b.PRO.027.022 Se vi pistos malsagxulon en pistujo inter griajxo, Lia malsagxeco de li ne apartigxos.
27:23b.PRO.027.023 Bone konu viajn sxafojn, Atentu viajn brutarojn.
27:24b.PRO.027.024 CXar ricxeco ne dauxras eterne, Kaj krono ne restas por cxiuj generacioj.
27:25b.PRO.027.025 Aperas herbo, montrigxas verdajxo, Kaj kolektigxas kreskajxoj de la montoj.
27:26b.PRO.027.026 SXafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon acxeti kampon.
27:27b.PRO.027.027 Estas suficxe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.
28
28:1b.PRO.028.001 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
28:2b.PRO.028.002 Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
28:3b.PRO.028.003 Homo malricxa, kiu premas malricxulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
28:4b.PRO.028.004 Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon; Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li.
28:5b.PRO.028.005 Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion.
28:6b.PRO.028.006 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa.
28:7b.PRO.028.007 Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron.
28:8b.PRO.028.008 Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj.
28:9b.PRO.028.009 Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.
28:10b.PRO.028.010 Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
28:11b.PRO.028.011 Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.
28:12b.PRO.028.012 Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas.
28:13b.PRO.028.013 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
28:14b.PRO.028.014 Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon.
28:15b.PRO.028.015 Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo.
28:16b.PRO.028.016 Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
28:17b.PRO.028.017 Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
28:18b.PRO.028.018 Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos.
28:19b.PRO.028.019 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon.
28:20b.PRO.028.020 Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno.
28:21b.PRO.028.021 Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
28:22b.PRO.028.022 Homo enviema rapidas al ricxeco, Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas.
28:23b.PRO.028.023 Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
28:24b.PRO.028.024 Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
28:25b.PRO.028.025 Fierulo kauxzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
28:26b.PRO.028.026 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
28:27b.PRO.028.027 Kiu donas al malricxulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
28:28b.PRO.028.028 Kiam malvirtuloj altigxas, homoj kasxigxas; Sed kiam ili pereas, tiam multigxas virtuloj.
29
29:1b.PRO.029.001 Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.
29:2b.PRO.029.002 Kiam altigxas virtuloj, la popolo gxojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo gxemas.
29:3b.PRO.029.003 Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron; Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon.
29:4b.PRO.029.004 Regxo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto gxin ruinigas.
29:5b.PRO.029.005 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaux liaj piedoj.
29:6b.PRO.029.006 Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj gxojas.
29:7b.PRO.029.007 Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
29:8b.PRO.029.008 Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron.
29:9b.PRO.029.009 Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon.
29:10b.PRO.029.010 Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
29:11b.PRO.029.011 Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.
29:12b.PRO.029.012 Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
29:13b.PRO.029.013 Malricxulo kaj procentegisto renkontigxas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaux.
29:14b.PRO.029.014 Se regxo jugxas juste malricxulojn, Lia trono fortikigxas por cxiam.
29:15b.PRO.029.015 Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
29:16b.PRO.029.016 Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
29:17b.PRO.029.017 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.
29:18b.PRO.029.018 Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo farigxas sovagxa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la legxojn.
29:19b.PRO.029.019 Per vortoj sklavo ne instruigxas; CXar li komprenas, sed ne obeas.
29:20b.PRO.029.020 CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.
29:21b.PRO.029.021 Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotigxado, Li poste farigxas neregebla.
29:22b.PRO.029.022 Kolerema homo kauxzas malpacojn, Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn.
29:23b.PRO.029.023 La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.
29:24b.PRO.029.024 Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon; Li auxdas la jxuron kaj nenion diras.
29:25b.PRO.029.025 Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.
29:26b.PRO.029.026 Multaj sercxas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
29:27b.PRO.029.027 Maljusta homo estas abomenajxo por virtuloj; Kaj kiu iras la gxustan vojon, tiu estas abomenajxo por malvirtulo.
30
30:1b.PRO.030.001 Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
30:2b.PRO.030.002 Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.
30:3b.PRO.030.003 Kaj mi ne lernis sagxon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
30:4b.PRO.030.004 Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?
30:5b.PRO.030.005 CXiu diro de Dio estas pura; Li estas sxildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
30:6b.PRO.030.006 Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
30:7b.PRO.030.007 Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaux ol mi mortos:
30:8b.PRO.030.008 Falsajxon kaj mensogajxon forigu de mi; Malricxecon kaj ricxecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
30:9b.PRO.030.009 CXar alie mi eble trosatigxus kaj neus, kaj dirus:Kiu estas la Eternulo? Aux eble mi malricxigxus kaj sxtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
30:10b.PRO.030.010 Ne kalumniu sklavon antaux lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne farigxu kulpulo.
30:11b.PRO.030.011 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
30:12b.PRO.030.012 Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne lavigxis de siaj malpurajxoj;
30:13b.PRO.030.013 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
30:14b.PRO.030.014 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas trancxiloj, Por formangxi la malricxulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
30:15b.PRO.030.015 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias:Donu, donu; Ili tri neniam satigxas. Kvar objektoj ne diras:Suficxe:
30:16b.PRO.030.016 SXeol; senfrukta ventro; la tero ne satigxas de akvo; kaj la fajro ne diras:Suficxe.
30:17b.PRO.030.017 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malsxatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj cxe la rivero kaj formangxos aglidoj.
30:18b.PRO.030.018 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
30:19b.PRO.030.019 La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de sxipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro cxe virgulino.
30:20b.PRO.030.020 Tia estas la vojo de virino adultanta: SXi mangxas, visxas la busxon, Kaj diras:Mi faris nenian pekon.
30:21b.PRO.030.021 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar gxi ne povas porti:
30:22b.PRO.030.022 Sklavon, kiam li farigxis regxo; Malsagxulon, kiam li tro satigxis de pano;
30:23b.PRO.030.023 Malamatan virinon, kiam sxi edzinigxis, Kaj sklavinon, kiam sxi elpelis sian sinjorinon.
30:24b.PRO.030.024 Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre sagxaj:
30:25b.PRO.030.025 La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si mangxajxon;
30:26b.PRO.030.026 La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
30:27b.PRO.030.027 La akridoj ne havas regxon, Kaj tamen ili cxiuj eliras en vicoj;
30:28b.PRO.030.028 La lacerto krocxigxas per siaj manoj, Tamen gxi estas en regxaj palacoj.
30:29b.PRO.030.029 Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marsxas bele:
30:30b.PRO.030.030 La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;
30:31b.PRO.030.031 Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj regxo, kiun neniu povas kontrauxstari.
30:32b.PRO.030.032 Se vi agis malsagxe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la busxon.
30:33b.PRO.030.033 CXar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kauxzas malpacon.
31
31:1b.PRO.031.001 Vortoj de la regxo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
31:2b.PRO.031.002 Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
31:3b.PRO.031.003 Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de regxoj.
31:4b.PRO.031.004 Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn.
31:5b.PRO.031.005 CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.
31:6b.PRO.031.006 Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
31:7b.PRO.031.007 Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.
31:8b.PRO.031.008 Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.
31:9b.PRO.031.009 Malfermu vian busxon, por jugxi juste, Por defendi malricxulon kaj senhavulon.
31:10b.PRO.031.010 Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj.
31:11b.PRO.031.011 Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.
31:12b.PRO.031.012 SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo.
31:13b.PRO.031.013 SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
31:14b.PRO.031.014 SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon.
31:15b.PRO.031.015 SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
31:16b.PRO.031.016 SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.
31:17b.PRO.031.017 SXi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
31:18b.PRO.031.018 SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona; SXia lumilo ne estingigxas en la nokto.
31:19b.PRO.031.019 SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon.
31:20b.PRO.031.020 SXi malfermas sian manon al la malricxulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
31:21b.PRO.031.021 SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo.
31:22b.PRO.031.022 SXi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas sxiaj vestoj.
31:23b.PRO.031.023 SXia edzo estas konata cxe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
31:24b.PRO.031.024 SXi faras teksajxon kaj vendas, Kaj zonojn sxi donas al la komercisto.
31:25b.PRO.031.025 Fortika kaj bela estas sxia vesto, Kaj sxi ridas pri la venonta tago.
31:26b.PRO.031.026 Sian busxon sxi malfermas kun sagxo; Bonkora instruo estas sur sxia lango.
31:27b.PRO.031.027 SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco.
31:28b.PRO.031.028 Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante:
31:29b.PRO.031.029 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn.
31:30b.PRO.031.030 CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.
31:31b.PRO.031.031 Donu al sxi laux la fruktoj de sxiaj manoj; Kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Proverbs (Esperanto). Proverbs (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9611-B