Job (Esperanto)

Job (Esperanto)

Ijob

1

1:1b.JOB.001.001 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.

1:2b.JOB.001.002 Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj.

1:3b.JOB.001.003 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

1:4b.JOB.001.004 Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.

1:5b.JOB.001.005 Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.

1:6b.JOB.001.006 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.

1:7b.JOB.001.007 Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.

1:8b.JOB.001.008 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.

1:9b.JOB.001.009 Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:CXu vane Ijob timas Dion?

1:10b.JOB.001.010 Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.

1:11b.JOB.001.011 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.

1:12b.JOB.001.012 Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.

1:13b.JOB.001.013 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,

1:14b.JOB.001.014 venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili,

1:15b.JOB.001.015 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

1:16b.JOB.001.016 Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

1:17b.JOB.001.017 Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

1:18b.JOB.001.018 Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;

1:19b.JOB.001.019 kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

1:20b.JOB.001.020 Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;

1:21b.JOB.001.021 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

1:22b.JOB.001.022 Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.

2

2:1b.JOB.002.001 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis ankaux Satano inter ili, por starigxi antaux la Eternulo.

2:2b.JOB.002.002 Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.

2:3b.JOB.002.003 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe.

2:4b.JOB.002.004 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.

2:5b.JOB.002.005 Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.

2:6b.JOB.002.006 La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.

2:7b.JOB.002.007 Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.

2:8b.JOB.002.008 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per gxi, sidante meze de cindro.

2:9b.JOB.002.009 Kaj lia edzino diris al li:Vi cxiam ankoraux estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.

2:10b.JOB.002.010 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

2:11b.JOB.002.011 Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.

2:12b.JOB.002.012 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.

2:13b.JOB.002.013 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

3

3:1b.JOB.003.001 Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.

3:2b.JOB.003.002 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:

3:3b.JOB.003.003 Pereu la tago, en kiu mi naskigxis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo.

3:4b.JOB.003.004 Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi.

3:5b.JOB.003.005 Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin; Nubo gxin kovru; Eklipsoj de tago faru gxin terura.

3:6b.JOB.003.006 Tiun nokton prenu mallumego; GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro, GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.

3:7b.JOB.003.007 Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.

3:8b.JOB.003.008 Malbenu gxin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.

3:9b.JOB.003.009 Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;

3:10b.JOB.003.010 Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.

3:11b.JOB.003.011 Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?

3:12b.JOB.003.012 Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi sucxu?

3:13b.JOB.003.013 Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,

3:14b.JOB.003.014 Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,

3:15b.JOB.003.015 Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;

3:16b.JOB.003.016 Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

3:17b.JOB.003.017 Tie la malpiuloj cxesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumigxis.

3:18b.JOB.003.018 Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne auxdas la vocxon de premanto.

3:19b.JOB.003.019 Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.

3:20b.JOB.003.020 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

3:21b.JOB.003.021 Kiuj atendas la morton, kaj gxi ne aperas, Kiuj elfosus gxin pli volonte ol trezorojn,

3:22b.JOB.003.022 Kiuj ekgxojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?

3:23b.JOB.003.023 Al la homo, kies vojo estas kasxita, Kaj antaux kiu Dio starigis barilon?

3:24b.JOB.003.024 Antaux ol mi ekmangxas panon, mi devas gxemi, Kaj mia plorkriado versxigxas kiel akvo;

3:25b.JOB.003.025 CXar terurajxo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

3:26b.JOB.003.026 Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.

4

4:1b.JOB.004.001 Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

4:2b.JOB.004.002 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?

4:3b.JOB.004.003 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;

4:4b.JOB.004.004 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;

4:5b.JOB.004.005 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis.

4:6b.JOB.004.006 CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

4:7b.JOB.004.007 Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

4:8b.JOB.004.008 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;

4:9b.JOB.004.009 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.

4:10b.JOB.004.010 La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis;

4:11b.JOB.004.011 Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

4:12b.JOB.004.012 Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.

4:13b.JOB.004.013 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,

4:14b.JOB.004.014 Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon.

4:15b.JOB.004.015 Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis.

4:16b.JOB.004.016 Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:

4:17b.JOB.004.017 CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto?

4:18b.JOB.004.018 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:

4:19b.JOB.004.019 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

4:20b.JOB.004.020 De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.

4:21b.JOB.004.021 La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.

5

5:1b.JOB.005.001 Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?

5:2b.JOB.005.002 Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.

5:3b.JOB.005.003 Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.

5:4b.JOB.005.004 Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

5:5b.JOB.005.005 Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.

5:6b.JOB.005.006 Ne el la polvo eliras malpiajxo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.

5:7b.JOB.005.007 Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.

5:8b.JOB.005.008 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

5:9b.JOB.005.009 Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

5:10b.JOB.005.010 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,

5:11b.JOB.005.011 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.

5:12b.JOB.005.012 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.

5:13b.JOB.005.013 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.

5:14b.JOB.005.014 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.

5:15b.JOB.005.015 Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.

5:16b.JOB.005.016 Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.

5:17b.JOB.005.017 Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu;

5:18b.JOB.005.018 CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.

5:19b.JOB.005.019 En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.

5:20b.JOB.005.020 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.

5:21b.JOB.005.021 Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.

5:22b.JOB.005.022 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

5:23b.JOB.005.023 CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.

5:24b.JOB.005.024 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

5:25b.JOB.005.025 Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.

5:26b.JOB.005.026 En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.

5:27b.JOB.005.027 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

6

6:1b.JOB.006.001 Ijob respondis kaj diris:

6:2b.JOB.006.002 Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,

6:3b.JOB.006.003 GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

6:4b.JOB.006.004 CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

6:5b.JOB.006.005 CXu krias sovagxa azeno sur herbo? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?

6:6b.JOB.006.006 CXu oni mangxas sengustajxon sen salo? CXu havas guston la albumeno de ovo?

6:7b.JOB.006.007 Kion ne volis tusxi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.

6:8b.JOB.006.008 Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!

6:9b.JOB.006.009 Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!

6:10b.JOB.006.010 Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.

6:11b.JOB.006.011 Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

6:12b.JOB.006.012 CXu mia forto estas forto de sxtonoj? CXu mia karno estas kupro?

6:13b.JOB.006.013 Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpusxita for de mi.

6:14b.JOB.006.014 Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

6:15b.JOB.006.015 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

6:16b.JOB.006.016 Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kasxas sin negxo;

6:17b.JOB.006.017 En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko.

6:18b.JOB.006.018 Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.

6:19b.JOB.006.019 Sercxas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el SXeba;

6:20b.JOB.006.020 Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj rugxigxas de honto.

6:21b.JOB.006.021 Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis.

6:22b.JOB.006.022 CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi,

6:23b.JOB.006.023 Savu min el la mano de premanto, Aux liberigu min el la mano de turmentantoj?

6:24b.JOB.006.024 Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

6:25b.JOB.006.025 Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

6:26b.JOB.006.026 CXu vi intencas riprocxi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

6:27b.JOB.006.027 Ecx orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.

6:28b.JOB.006.028 Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

6:29b.JOB.006.029 Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

6:30b.JOB.006.030 CXu estas peko sur mia lango? CXu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

7

7:1b.JOB.007.001 Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

7:2b.JOB.007.002 Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,

7:3b.JOB.007.003 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

7:4b.JOB.007.004 Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

7:5b.JOB.007.005 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

7:6b.JOB.007.006 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

7:7b.JOB.007.007 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

7:8b.JOB.007.008 Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

7:9b.JOB.007.009 Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en SXeolon;

7:10b.JOB.007.010 Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.

7:11b.JOB.007.011 Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

7:12b.JOB.007.012 CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?

7:13b.JOB.007.013 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,

7:14b.JOB.007.014 Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;

7:15b.JOB.007.015 Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton.

7:16b.JOB.007.016 Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

7:17b.JOB.007.017 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

7:18b.JOB.007.018 Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?

7:19b.JOB.007.019 Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

7:20b.JOB.007.020 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

7:21b.JOB.007.021 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

8

8:1b.JOB.008.001 Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

8:2b.JOB.008.002 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

8:3b.JOB.008.003 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

8:4b.JOB.008.004 Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.

8:5b.JOB.008.005 Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

8:6b.JOB.008.006 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

8:7b.JOB.008.007 Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.

8:8b.JOB.008.008 CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

8:9b.JOB.008.009 CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

8:10b.JOB.008.010 Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

8:11b.JOB.008.011 CXu povas kreski kano sen malsekeco? CXu kreskas junko sen akvo?

8:12b.JOB.008.012 En tia okazo gxi velksekigxas pli frue ol cxiu herbo, Kiam gxi estas ankoraux en sia fresxeco, Kiam gxi ankoraux ne estas detrancxita.

8:13b.JOB.008.013 Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

8:14b.JOB.008.014 Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.

8:15b.JOB.008.015 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni.

8:16b.JOB.008.016 Li estis verda antaux la suno, Kaj super lia gxardeno etendigxas liaj brancxoj;

8:17b.JOB.008.017 Amase plektigxas liaj radikoj, Inter sxtonoj ili tenas sin forte;

8:18b.JOB.008.018 Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

8:19b.JOB.008.019 Tia estas la gxojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

8:20b.JOB.008.020 Vidu, Dio ne forpusxas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

8:21b.JOB.008.021 Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.

8:22b.JOB.008.022 Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

9

9:1b.JOB.009.001 Ijob respondis kaj diris:

9:2b.JOB.009.002 Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

9:3b.JOB.009.003 Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

9:4b.JOB.009.004 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

9:5b.JOB.009.005 Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;

9:6b.JOB.009.006 Li skuas la teron de gxia loko, Ke gxiaj kolonoj tremas;

9:7b.JOB.009.007 Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;

9:8b.JOB.009.008 Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;

9:9b.JOB.009.009 Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;

9:10b.JOB.009.010 Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.

9:11b.JOB.009.011 Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.

9:12b.JOB.009.012 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

9:13b.JOB.009.013 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

9:14b.JOB.009.014 Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?

9:15b.JOB.009.015 Ecx se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian jugxanton.

9:16b.JOB.009.016 Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,

9:17b.JOB.009.017 Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

9:18b.JOB.009.018 Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.

9:19b.JOB.009.019 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

9:20b.JOB.009.020 Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

9:21b.JOB.009.021 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

9:22b.JOB.009.022 CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.

9:23b.JOB.009.023 Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

9:24b.JOB.009.024 La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

9:25b.JOB.009.025 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

9:26b.JOB.009.026 Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo.

9:27b.JOB.009.027 Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:

9:28b.JOB.009.028 Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

9:29b.JOB.009.029 Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?

9:30b.JOB.009.030 Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,

9:31b.JOB.009.031 Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

9:32b.JOB.009.032 CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.

9:33b.JOB.009.033 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

9:34b.JOB.009.034 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;

9:35b.JOB.009.035 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, CXar ne tia mi estas en mi mem.

10

10:1b.JOB.010.001 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

10:2b.JOB.010.002 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

10:3b.JOB.010.003 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

10:4b.JOB.010.004 CXu Vi havas okulojn karnajn, Kaj cxu Vi rigardas, kiel homo rigardas?

10:5b.JOB.010.005 CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,

10:6b.JOB.010.006 Ke Vi sercxas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,

10:7b.JOB.010.007 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

10:8b.JOB.010.008 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!

10:9b.JOB.010.009 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

10:10b.JOB.010.010 Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis.

10:11b.JOB.010.011 Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.

10:12b.JOB.010.012 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

10:13b.JOB.010.013 Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

10:14b.JOB.010.014 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.

10:15b.JOB.010.015 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

10:16b.JOB.010.016 Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.

10:17b.JOB.010.017 Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

10:18b.JOB.010.018 Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!

10:19b.JOB.010.019 Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.

10:20b.JOB.010.020 Mia vivo estas ja mallonga; CXesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigligxu,

10:21b.JOB.010.021 Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,

10:22b.JOB.010.022 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.

11

11:1b.JOB.011.001 Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

11:2b.JOB.011.002 CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?

11:3b.JOB.011.003 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

11:4b.JOB.011.004 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

11:5b.JOB.011.005 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,

11:6b.JOB.011.006 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

11:7b.JOB.011.007 CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

11:8b.JOB.011.008 Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii?

11:9b.JOB.011.009 Pli longa ol la tero estas gxia mezuro, Kaj pli largxa ol la maro.

11:10b.JOB.011.010 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?

11:11b.JOB.011.011 CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

11:12b.JOB.011.012 Ecx vanta homo devas kompreni, Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo.

11:13b.JOB.011.013 Se vi arangxas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;

11:14b.JOB.011.014 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

11:15b.JOB.011.015 Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.

11:16b.JOB.011.016 Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon.

11:17b.JOB.011.017 Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

11:18b.JOB.011.018 Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.

11:19b.JOB.011.019 Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

11:20b.JOB.011.020 Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

12

12:1b.JOB.012.001 Kaj Ijob respondis kaj diris:

12:2b.JOB.012.002 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

12:3b.JOB.012.003 Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

12:4b.JOB.012.004 Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

12:5b.JOB.012.005 Malestimata lucerneto li estas antaux la pensoj de felicxuloj, Pretigita por migrantoj.

12:6b.JOB.012.006 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

12:7b.JOB.012.007 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;

12:8b.JOB.012.008 Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.

12:9b.JOB.012.009 Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,

12:10b.JOB.012.010 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

12:11b.JOB.012.011 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la mangxajxon.

12:12b.JOB.012.012 La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon.

12:13b.JOB.012.013 CXe Li estas la sagxo kaj la forto; CXe Li estas konsilo kaj kompetenteco.

12:14b.JOB.012.014 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

12:15b.JOB.012.015 Kiam Li digas la akvon, gxi elsekigxas; Kiam Li fluigas gxin, gxi renversas la teron.

12:16b.JOB.012.016 CXe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.

12:17b.JOB.012.017 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

12:18b.JOB.012.018 La ligilojn de regxoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.

12:19b.JOB.012.019 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.

12:20b.JOB.012.020 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.

12:21b.JOB.012.021 Li versxas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.

12:22b.JOB.012.022 Li malkovras profundajxon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.

12:23b.JOB.012.023 Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.

12:24b.JOB.012.024 Li senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;

12:25b.JOB.012.025 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.

13

13:1b.JOB.013.001 CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis.

13:2b.JOB.013.002 Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.

13:3b.JOB.013.003 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.

13:4b.JOB.013.004 Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj.

13:5b.JOB.013.005 Ho, se vi silentus, Tio estus sagxeco de via flanko.

13:6b.JOB.013.006 Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo.

13:7b.JOB.013.007 CXu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsajxon?

13:8b.JOB.013.008 CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi?

13:9b.JOB.013.009 CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?

13:10b.JOB.013.010 Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.

13:11b.JOB.013.011 CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li?

13:12b.JOB.013.012 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.

13:13b.JOB.013.013 Silentu antaux mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.

13:14b.JOB.013.014 Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?

13:15b.JOB.013.015 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.

13:16b.JOB.013.016 Tio jam estos savo por mi, CXar ne hipokritulo venos antaux Lin.

13:17b.JOB.013.017 Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj.

13:18b.JOB.013.018 Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava.

13:19b.JOB.013.019 Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.

13:20b.JOB.013.020 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo:

13:21b.JOB.013.021 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.

13:22b.JOB.013.022 Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.

13:23b.JOB.013.023 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.

13:24b.JOB.013.024 Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?

13:25b.JOB.013.025 CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?

13:26b.JOB.013.026 CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.

13:27b.JOB.013.027 Vi metis miajn piedojn en sxtipon, Vi observas cxiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;

13:28b.JOB.013.028 Dum mi ja disfalas kiel putrajxo, Kiel vesto dismangxita de tineoj.

14

14:1b.JOB.014.001 Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

14:2b.JOB.014.002 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

14:3b.JOB.014.003 Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!

14:4b.JOB.014.004 CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

14:5b.JOB.014.005 Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

14:6b.JOB.014.006 Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

14:7b.JOB.014.007 Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn.

14:8b.JOB.014.008 Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo,

14:9b.JOB.014.009 Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.

14:10b.JOB.014.010 Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?

14:11b.JOB.014.011 Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elcxerpigxas kaj elsekigxas:

14:12b.JOB.014.012 Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado.

14:13b.JOB.014.013 Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

14:14b.JOB.014.014 Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

14:15b.JOB.014.015 Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.

14:16b.JOB.014.016 Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

14:17b.JOB.014.017 Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.

14:18b.JOB.014.018 Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;

14:19b.JOB.014.019 SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

14:20b.JOB.014.020 Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

14:21b.JOB.014.021 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

14:22b.JOB.014.022 Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

15

15:1b.JOB.015.001 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

15:2b.JOB.015.002 CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj?

15:3b.JOB.015.003 Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.

15:4b.JOB.015.004 Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio.

15:5b.JOB.015.005 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.

15:6b.JOB.015.006 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

15:7b.JOB.015.007 CXu vi naskigxis la unua homo? CXu vi estas kreita pli frue ol la altajxoj?

15:8b.JOB.015.008 CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon?

15:9b.JOB.015.009 Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?

15:10b.JOB.015.010 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

15:11b.JOB.015.011 CXu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?

15:12b.JOB.015.012 Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,

15:13b.JOB.015.013 Ke vi direktas kontraux Dion vian koleron, Kaj elirigis el via busxo tiajn vortojn?

15:14b.JOB.015.014 Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?

15:15b.JOB.015.015 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj:

15:16b.JOB.015.016 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.

15:17b.JOB.015.017 Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,

15:18b.JOB.015.018 Kion sagxuloj diris kaj ne kasxis antaux siaj patroj,

15:19b.JOB.015.019 Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:

15:20b.JOB.015.020 Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kasxita antaux li;

15:21b.JOB.015.021 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.

15:22b.JOB.015.022 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.

15:23b.JOB.015.023 Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.

15:24b.JOB.015.024 Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel regxo, pretigxinta por batalo;

15:25b.JOB.015.025 Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo,

15:26b.JOB.015.026 Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj.

15:27b.JOB.015.027 Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.

15:28b.JOB.015.028 Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.

15:29b.JOB.015.029 Li ne restos ricxa, lia bonstato ne tenigxos, Kaj lia havajxo ne disvastigxos sur la tero.

15:30b.JOB.015.030 Li ne forklinigxos de mallumo; Flamo velksekigos liajn brancxojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia busxo.

15:31b.JOB.015.031 La erarinto ne fidu vantajxon, CXar vanta estos lia rekompenco.

15:32b.JOB.015.032 Antauxtempe li finigxos, Kaj lia brancxo ne estos verda.

15:33b.JOB.015.033 Lia nematura bero estos desxirita, kiel cxe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel cxe olivarbo.

15:34b.JOB.015.034 CXar la anaro de la hipokrituloj senhomigxos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subacxeton.

15:35b.JOB.015.035 Ili gravedigxis per malpiajxo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicajxon.

16

16:1b.JOB.016.001 Ijob respondis kaj diris:

16:2b.JOB.016.002 Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas.

16:3b.JOB.016.003 CXu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?

16:4b.JOB.016.004 Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.

16:5b.JOB.016.005 Mi fortigus vin per mia busxo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

16:6b.JOB.016.006 Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi?

16:7b.JOB.016.007 Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.

16:8b.JOB.016.008 Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.

16:9b.JOB.016.009 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.

16:10b.JOB.016.010 Ili malfermegis kontraux mi sian busxon, insulte batas min sur la vangojn; CXiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.

16:11b.JOB.016.011 Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.

16:12b.JOB.016.012 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.

16:13b.JOB.016.013 Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.

16:14b.JOB.016.014 Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto.

16:15b.JOB.016.015 Sakajxon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kasxis mian kornon.

16:16b.JOB.016.016 Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;

16:17b.JOB.016.017 Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

16:18b.JOB.016.018 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.

16:19b.JOB.016.019 Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

16:20b.JOB.016.020 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,

16:21b.JOB.016.021 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

16:22b.JOB.016.022 CXar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

17

17:1b.JOB.017.001 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

17:2b.JOB.017.002 Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.

17:3b.JOB.017.003 Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?

17:4b.JOB.017.004 CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.

17:5b.JOB.017.005 Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.

17:6b.JOB.017.006 Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon.

17:7b.JOB.017.007 Mia okulo mallumigxis de cxagreno, Kaj cxiuj miaj membroj farigxis kiel ombro.

17:8b.JOB.017.008 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo.

17:9b.JOB.017.009 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.

17:10b.JOB.017.010 Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon.

17:11b.JOB.017.011 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

17:12b.JOB.017.012 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.

17:13b.JOB.017.013 Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.

17:14b.JOB.017.014 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

17:15b.JOB.017.015 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?

17:16b.JOB.017.016 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

18

18:1b.JOB.018.001 Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

18:2b.JOB.018.002 Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

18:3b.JOB.018.003 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?

18:4b.JOB.018.004 Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?

18:5b.JOB.018.005 La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.

18:6b.JOB.018.006 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.

18:7b.JOB.018.007 Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.

18:8b.JOB.018.008 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.

18:9b.JOB.018.009 La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.

18:10b.JOB.018.010 Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.

18:11b.JOB.018.011 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.

18:12b.JOB.018.012 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.

18:13b.JOB.018.013 Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.

18:14b.JOB.018.014 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.

18:15b.JOB.018.015 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro.

18:16b.JOB.018.016 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj.

18:17b.JOB.018.017 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.

18:18b.JOB.018.018 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.

18:19b.JOB.018.019 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko.

18:20b.JOB.018.020 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo.

18:21b.JOB.018.021 Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

19

19:1b.JOB.019.001 Ijob respondis kaj diris:

19:2b.JOB.019.002 GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?

19:3b.JOB.019.003 Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.

19:4b.JOB.019.004 Se mi efektive eraris, Mia eraro restos cxe mi.

19:5b.JOB.019.005 Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riprocxas al mi hontindajxon,

19:6b.JOB.019.006 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustajxon, Kaj cxirkauxis min per Sia reto.

19:7b.JOB.019.007 Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas jugxon.

19:8b.JOB.019.008 Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.

19:9b.JOB.019.009 Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.

19:10b.JOB.019.010 Li disbatis min cxirkauxe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elsxiris kiel arbon.

19:11b.JOB.019.011 Ekflamis kontraux mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.

19:12b.JOB.019.012 Kune venis Liaj tacxmentoj, kaj ebenigis kontraux mi sian vojon Kaj starigxis siegxe cxirkaux mia tendo.

19:13b.JOB.019.013 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdigxis de mi.

19:14b.JOB.019.014 Miaj parencoj fortirigxis, Kaj miaj konantoj forgesis min.

19:15b.JOB.019.015 La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo.

19:16b.JOB.019.016 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia busxo mi devas petegi lin.

19:17b.JOB.019.017 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.

19:18b.JOB.019.018 Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi.

19:19b.JOB.019.019 Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi.

19:20b.JOB.019.020 Kun mia hauxto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun hauxto sur miaj dentoj.

19:21b.JOB.019.021 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; CXar la mano de Dio frapis min.

19:22b.JOB.019.022 Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satigxi de mia karno?

19:23b.JOB.019.023 Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,

19:24b.JOB.019.024 Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!

19:25b.JOB.019.025 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo.

19:26b.JOB.019.026 Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

19:27b.JOB.019.027 Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.

19:28b.JOB.019.028 Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraux li la radikon de la afero,

19:29b.JOB.019.029 Tiam timu glavon; CXar furioza estas la glavo kontraux malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas jugxo.

20

20:1b.JOB.020.001 Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

20:2b.JOB.020.002 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.

20:3b.JOB.020.003 Hontindan riprocxon mi auxdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.

20:4b.JOB.020.004 CXu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,

20:5b.JOB.020.005 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?

20:6b.JOB.020.006 Se lia grandeco ecx atingus gxis la cxielo, Kaj lia kapo tusxus la nubon,

20:7b.JOB.020.007 Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?

20:8b.JOB.020.008 Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

20:9b.JOB.020.009 Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.

20:10b.JOB.020.010 Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havajxon.

20:11b.JOB.020.011 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.

20:12b.JOB.020.012 Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango,

20:13b.JOB.020.013 Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato:

20:14b.JOB.020.014 Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li.

20:15b.JOB.020.015 Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos.

20:16b.JOB.020.016 Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.

20:17b.JOB.020.017 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.

20:18b.JOB.020.018 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin.

20:19b.JOB.020.019 CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.

20:20b.JOB.020.020 CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.

20:21b.JOB.020.021 Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra.

20:22b.JOB.020.022 Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.

20:23b.JOB.020.023 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.

20:24b.JOB.020.024 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.

20:25b.JOB.020.025 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.

20:26b.JOB.020.026 Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.

20:27b.JOB.020.027 La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin.

20:28b.JOB.020.028 Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero.

20:29b.JOB.020.029 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredajxo destinita por li de Dio.

21

21:1b.JOB.021.001 Ijob respondis kaj diris:

21:2b.JOB.021.002 Auxskultu mian parolon; Kaj gxi estu anstataux viaj konsoloj.

21:3b.JOB.021.003 Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.

21:4b.JOB.021.004 CXu kontraux homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?

21:5b.JOB.021.005 Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la busxon.

21:6b.JOB.021.006 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.

21:7b.JOB.021.007 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?

21:8b.JOB.021.008 Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj.

21:9b.JOB.021.009 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.

21:10b.JOB.021.010 Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpusxata; Ilia bovino gravedigxas kaj ne abortas.

21:11b.JOB.021.011 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel sxafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.

21:12b.JOB.021.012 Ili gxojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.

21:13b.JOB.021.013 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente.

21:14b.JOB.021.014 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

21:15b.JOB.021.015 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

21:16b.JOB.021.016 Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.

21:17b.JOB.021.017 GXis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingigxu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.

21:18b.JOB.021.018 Ili estu kiel pajlero antaux vento, Kaj kiel grenventumajxo, kiun forportas ventego.

21:19b.JOB.021.019 Dio konservas lian malfelicxon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;

21:20b.JOB.021.020 Liaj propraj okuloj vidu lian malfelicxon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.

21:21b.JOB.021.021 CXar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finigxis?

21:22b.JOB.021.022 CXu oni povas instrui scion al Dio, Kiu jugxas ja plej altajn?

21:23b.JOB.021.023 Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;

21:24b.JOB.021.024 Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.

21:25b.JOB.021.025 Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne gxuis bonon.

21:26b.JOB.021.026 Sed ambaux kune ili kusxas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.

21:27b.JOB.021.027 Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

21:28b.JOB.021.028 Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu logxis la malpiuloj?

21:29b.JOB.021.029 Sed demandu la vojagxantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:

21:30b.JOB.021.030 En tago de malfelicxo la malpiulo estas sxirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.

21:31b.JOB.021.031 Kiu montros antaux lia vizagxo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?

21:32b.JOB.021.032 Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altajxeto estas starigataj gardistoj.

21:33b.JOB.021.033 Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li.

21:34b.JOB.021.034 Kiel do vi volas konsoli min per vantajxo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malgxustajxojn?

22

22:1b.JOB.022.001 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

22:2b.JOB.022.002 CXu Dion povas instrui homo? CXu povas Lin instrui ecx sagxulo?

22:3b.JOB.022.003 CXu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj cxu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?

22:4b.JOB.022.004 CXu pro timo antaux vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al jugxo?

22:5b.JOB.022.005 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.

22:6b.JOB.022.006 Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn;

22:7b.JOB.022.007 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;

22:8b.JOB.022.008 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi;

22:9b.JOB.022.009 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

22:10b.JOB.022.010 Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.

22:11b.JOB.022.011 Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?

22:12b.JOB.022.012 CXu ne estas Dio tie alte en la cxielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.

22:13b.JOB.022.013 Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo?

22:14b.JOB.022.014 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo.

22:15b.JOB.022.015 CXu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,

22:16b.JOB.022.016 Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero,

22:17b.JOB.022.017 Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?

22:18b.JOB.022.018 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.

22:19b.JOB.022.019 La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin:

22:20b.JOB.022.020 Certe malaperis nia kontrauxulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.

22:21b.JOB.022.021 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.

22:22b.JOB.022.022 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

22:23b.JOB.022.023 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.

22:24b.JOB.022.024 JXetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la sxtonojn de la torentoj;

22:25b.JOB.022.025 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta argxento;

22:26b.JOB.022.026 CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon;

22:27b.JOB.022.027 Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;

22:28b.JOB.022.028 Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.

22:29b.JOB.022.029 CXar tiujn, kiuj humiligxis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.

22:30b.JOB.022.030 Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

23

23:1b.JOB.023.001 Ijob respondis kaj diris:

23:2b.JOB.023.002 Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.

23:3b.JOB.023.003 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!

23:4b.JOB.023.004 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.

23:5b.JOB.023.005 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.

23:6b.JOB.023.006 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;

23:7b.JOB.023.007 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

23:8b.JOB.023.008 Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas;

23:9b.JOB.023.009 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

23:10b.JOB.023.010 Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.

23:11b.JOB.023.011 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

23:12b.JOB.023.012 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

23:13b.JOB.023.013 Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

23:14b.JOB.023.014 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.

23:15b.JOB.023.015 Tial mi tremas antaux Lia vizagxo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.

23:16b.JOB.023.016 Dio senkuragxigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.

23:17b.JOB.023.017 CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo, Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.

24

24:1b.JOB.024.001 Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

24:2b.JOB.024.002 Oni forsxovas la limojn; Oni rabas la sxafaron kaj pasxtas gxin.

24:3b.JOB.024.003 Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.

24:4b.JOB.024.004 Oni forpusxas malricxulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kasxi.

24:5b.JOB.024.005 Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.

24:6b.JOB.024.006 Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.

24:7b.JOB.024.007 Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.

24:8b.JOB.024.008 De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.

24:9b.JOB.024.009 Oni forsxiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malricxulon.

24:10b.JOB.024.010 Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;

24:11b.JOB.024.011 Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.

24:12b.JOB.024.012 El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

24:13b.JOB.024.013 Tiuj homoj estas kontrauxuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.

24:14b.JOB.024.014 Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.

24:15b.JOB.024.015 La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.

24:16b.JOB.024.016 En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.

24:17b.JOB.024.017 CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.

24:18b.JOB.024.018 Tia homo estas malpeza sur la suprajxo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laux la vojo de vinbergxardenoj.

24:19b.JOB.024.019 Kiel seka tero kaj varmego englutas negxan akvon, Tiel SXeol englutas la pekulojn.

24:20b.JOB.024.020 Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

24:21b.JOB.024.021 Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

24:22b.JOB.024.022 Kiu ecx potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li levigxis.

24:23b.JOB.024.023 Dio donas al ili sendangxerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.

24:24b.JOB.024.024 Ili levigxis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel cxiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakigxas.

24:25b.JOB.024.025 CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?

25

25:1b.JOB.025.001 Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

25:2b.JOB.025.002 Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.

25:3b.JOB.025.003 CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?

25:4b.JOB.025.004 Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?

25:5b.JOB.025.005 Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj:

25:6b.JOB.025.006 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!

26

26:1b.JOB.026.001 Ijob respondis kaj diris:

26:2b.JOB.026.002 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

26:3b.JOB.026.003 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!

26:4b.JOB.026.004 Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?

26:5b.JOB.026.005 La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.

26:6b.JOB.026.006 SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.

26:7b.JOB.026.007 Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.

26:8b.JOB.026.008 Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.

26:9b.JOB.026.009 Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.

26:10b.JOB.026.010 Li faris limon sur la akvo, GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.

26:11b.JOB.026.011 La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio.

26:12b.JOB.026.012 Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

26:13b.JOB.026.013 Per Lia spirito belegigxis la cxielo; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton.

26:14b.JOB.026.014 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

27

27:1b.JOB.027.001 Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn, kaj diris:

27:2b.JOB.027.002 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

27:3b.JOB.027.003 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,

27:4b.JOB.027.004 Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon.

27:5b.JOB.027.005 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.

27:6b.JOB.027.006 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

27:7b.JOB.027.007 Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.

27:8b.JOB.027.008 CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?

27:9b.JOB.027.009 CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo?

27:10b.JOB.027.010 CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?

27:11b.JOB.027.011 Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kasxos antaux vi tion, kio estas cxe la Plejpotenculo.

27:12b.JOB.027.012 Jen vi cxiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavajxon?

27:13b.JOB.027.013 Tia estas la sorto de malbona homo cxe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:

27:14b.JOB.027.014 Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.

27:15b.JOB.027.015 Tiujn, kiuj restos cxe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.

27:16b.JOB.027.016 Se li kolektos argxenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,

27:17b.JOB.027.017 Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.

27:18b.JOB.027.018 Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si lauxbon.

27:19b.JOB.027.019 Li kusxigxas ricxa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.

27:20b.JOB.027.020 Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.

27:21b.JOB.027.021 Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.

27:22b.JOB.027.022 Li tion jxetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.

27:23b.JOB.027.023 Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

28

28:1b.JOB.028.001 La argxento havas lokon, kie oni gxin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni gxin fandas.

28:2b.JOB.028.002 La fero estas ricevata el polvo, Kaj el sxtono oni fandas la kupron.

28:3b.JOB.028.003 Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo.

28:4b.JOB.028.004 Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

28:5b.JOB.028.005 La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaux per fajro.

28:6b.JOB.028.006 GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.

28:7b.JOB.028.007 La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.

28:8b.JOB.028.008 Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj, Ne iris sur gxi leono.

28:9b.JOB.028.009 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

28:10b.JOB.028.010 En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.

28:11b.JOB.028.011 Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.

28:12b.JOB.028.012 Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento?

28:13b.JOB.028.013 La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.

28:14b.JOB.028.014 La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi.

28:15b.JOB.028.015 Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.

28:16b.JOB.028.016 Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.

28:17b.JOB.028.017 Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.

28:18b.JOB.028.018 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj.

28:19b.JOB.028.019 Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo.

28:20b.JOB.028.020 De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento?

28:21b.JOB.028.021 Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.

28:22b.JOB.028.022 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.

28:23b.JOB.028.023 Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon;

28:24b.JOB.028.024 CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo.

28:25b.JOB.028.025 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,

28:26b.JOB.028.026 Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:

28:27b.JOB.028.027 Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin;

28:28b.JOB.028.028 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

29

29:1b.JOB.029.001 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

29:2b.JOB.029.002 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;

29:3b.JOB.029.003 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

29:4b.JOB.029.004 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo;

29:5b.JOB.029.005 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj;

29:6b.JOB.029.006 Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo!

29:7b.JOB.029.007 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo,

29:8b.JOB.029.008 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris;

29:9b.JOB.029.009 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon;

29:10b.JOB.029.010 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato.

29:11b.JOB.029.011 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min;

29:12b.JOB.029.012 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.

29:13b.JOB.029.013 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

29:14b.JOB.029.014 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

29:15b.JOB.029.015 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;

29:16b.JOB.029.016 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;

29:17b.JOB.029.017 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

29:18b.JOB.029.018 Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;

29:19b.JOB.029.019 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj.

29:20b.JOB.029.020 Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano.

29:21b.JOB.029.021 Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

29:22b.JOB.029.022 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.

29:23b.JOB.029.023 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo.

29:24b.JOB.029.024 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis.

29:25b.JOB.029.025 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

30

30:1b.JOB.030.001 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;

30:2b.JOB.030.002 Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;

30:3b.JOB.030.003 Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;

30:4b.JOB.030.004 Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.

30:5b.JOB.030.005 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston;

30:6b.JOB.030.006 En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj;

30:7b.JOB.030.007 Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;

30:8b.JOB.030.008 Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.

30:9b.JOB.030.009 Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado.

30:10b.JOB.030.010 Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon.

30:11b.JOB.030.011 Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon.

30:12b.JOB.030.012 Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

30:13b.JOB.030.013 Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;

30:14b.JOB.030.014 Ili venas kiel tra largxa brecxo, JXetas sin tumulte.

30:15b.JOB.030.015 Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.

30:16b.JOB.030.016 Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.

30:17b.JOB.030.017 En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.

30:18b.JOB.030.018 Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo.

30:19b.JOB.030.019 Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro.

30:20b.JOB.030.020 Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.

30:21b.JOB.030.021 Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

30:22b.JOB.030.022 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

30:23b.JOB.030.023 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

30:24b.JOB.030.024 Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfelicxo?

30:25b.JOB.030.025 CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo?

30:26b.JOB.030.026 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

30:27b.JOB.030.027 Miaj internajxoj bolas kaj ne cxesas; Atakis min tempo de mizero.

30:28b.JOB.030.028 Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias.

30:29b.JOB.030.029 Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj.

30:30b.JOB.030.030 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

30:31b.JOB.030.031 Mia harpo farigxis plendilo, Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj.

31

31:1b.JOB.031.001 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

31:2b.JOB.031.002 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?

31:3b.JOB.031.003 CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj?

31:4b.JOB.031.004 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

31:5b.JOB.031.005 CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?

31:6b.JOB.031.006 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

31:7b.JOB.031.007 Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

31:8b.JOB.031.008 Tiam mi semu kaj alia mangxu, Kaj mia idaro elradikigxu.

31:9b.JOB.031.009 Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko:

31:10b.JOB.031.010 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

31:11b.JOB.031.011 CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.

31:12b.JOB.031.012 Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.

31:13b.JOB.031.013 CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?

31:14b.JOB.031.014 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?

31:15b.JOB.031.015 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.

31:16b.JOB.031.016 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

31:17b.JOB.031.017 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?

31:18b.JOB.031.018 CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.

31:19b.JOB.031.019 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro,

31:20b.JOB.031.020 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?

31:21b.JOB.031.021 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

31:22b.JOB.031.022 En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.

31:23b.JOB.031.023 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

31:24b.JOB.031.024 CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?

31:25b.JOB.031.025 CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?

31:26b.JOB.031.026 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,

31:27b.JOB.031.027 CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?

31:28b.JOB.031.028 Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto.

31:29b.JOB.031.029 CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

31:30b.JOB.031.030 Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

31:31b.JOB.031.031 CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!

31:32b.JOB.031.032 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.

31:33b.JOB.031.033 CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn?

31:34b.JOB.031.034 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.

31:35b.JOB.031.035 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

31:36b.JOB.031.036 Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon,

31:37b.JOB.031.037 Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo.

31:38b.JOB.031.038 Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris,

31:39b.JOB.031.039 Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj:

31:40b.JOB.031.040 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

32

32:1b.JOB.032.001 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

32:2b.JOB.032.002 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

32:3b.JOB.032.003 kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.

32:4b.JOB.032.004 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li.

32:5b.JOB.032.005 Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

32:6b.JOB.032.006 Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

32:7b.JOB.032.007 Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon.

32:8b.JOB.032.008 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.

32:9b.JOB.032.009 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,

32:10b.JOB.032.010 Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

32:11b.JOB.032.011 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.

32:12b.JOB.032.012 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

32:13b.JOB.032.013 Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.

32:14b.JOB.032.014 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

32:15b.JOB.032.015 Ili perdis la kuragxon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.

32:16b.JOB.032.016 Mi atendis, gxis ili cxesos paroli; Sed cxar ili haltis kaj ne plu respondis,

32:17b.JOB.032.017 Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.

32:18b.JOB.032.018 CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.

32:19b.JOB.032.019 Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

32:20b.JOB.032.020 Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos.

32:21b.JOB.032.021 Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;

32:22b.JOB.032.022 CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

33

33:1b.JOB.033.001 Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.

33:2b.JOB.033.002 Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

33:3b.JOB.033.003 GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

33:4b.JOB.033.004 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

33:5b.JOB.033.005 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

33:6b.JOB.033.006 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

33:7b.JOB.033.007 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

33:8b.JOB.033.008 Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

33:9b.JOB.033.009 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

33:10b.JOB.033.010 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

33:11b.JOB.033.011 Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.

33:12b.JOB.033.012 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

33:13b.JOB.033.013 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

33:14b.JOB.033.014 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

33:15b.JOB.033.015 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

33:16b.JOB.033.016 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

33:17b.JOB.033.017 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

33:18b.JOB.033.018 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

33:19b.JOB.033.019 Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.

33:20b.JOB.033.020 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

33:21b.JOB.033.021 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

33:22b.JOB.033.022 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

33:23b.JOB.033.023 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

33:24b.JOB.033.024 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

33:25b.JOB.033.025 Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

33:26b.JOB.033.026 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

33:27b.JOB.033.027 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

33:28b.JOB.033.028 Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

33:29b.JOB.033.029 CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

33:30b.JOB.033.030 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

33:31b.JOB.033.031 Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

33:32b.JOB.033.032 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

33:33b.JOB.033.033 Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

34

34:1b.JOB.034.001 Elihu parolis plue, kaj diris:

34:2b.JOB.034.002 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

34:3b.JOB.034.003 CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.

34:4b.JOB.034.004 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

34:5b.JOB.034.005 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

34:6b.JOB.034.006 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

34:7b.JOB.034.007 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?

34:8b.JOB.034.008 Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;

34:9b.JOB.034.009 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

34:10b.JOB.034.010 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

34:11b.JOB.034.011 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

34:12b.JOB.034.012 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

34:13b.JOB.034.013 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?

34:14b.JOB.034.014 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,

34:15b.JOB.034.015 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

34:16b.JOB.034.016 Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.

34:17b.JOB.034.017 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?

34:18b.JOB.034.018 CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?

34:19b.JOB.034.019 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

34:20b.JOB.034.020 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.

34:21b.JOB.034.021 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

34:22b.JOB.034.022 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj.

34:23b.JOB.034.023 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

34:24b.JOB.034.024 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;

34:25b.JOB.034.025 CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas.

34:26b.JOB.034.026 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas;

34:27b.JOB.034.027 Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn,

34:28b.JOB.034.028 Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

34:29b.JOB.034.029 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

34:30b.JOB.034.030 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

34:31b.JOB.034.031 Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon;

34:32b.JOB.034.032 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

34:33b.JOB.034.033 CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

34:34b.JOB.034.034 Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

34:35b.JOB.034.035 Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.

34:36b.JOB.034.036 Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;

34:37b.JOB.034.037 CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.

35

35:1b.JOB.035.001 Elihu parolis plue, kaj diris:

35:2b.JOB.035.002 CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

35:3b.JOB.035.003 CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

35:4b.JOB.035.004 Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

35:5b.JOB.035.005 Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

35:6b.JOB.035.006 Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

35:7b.JOB.035.007 Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?

35:8b.JOB.035.008 Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

35:9b.JOB.035.009 Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.

35:10b.JOB.035.010 Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

35:11b.JOB.035.011 Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

35:12b.JOB.035.012 Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.

35:13b.JOB.035.013 Tamen malvere estas, ke Dio ne auxdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

35:14b.JOB.035.014 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

35:15b.JOB.035.015 Sed cxar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

35:16b.JOB.035.016 Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.

36

36:1b.JOB.036.001 Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:

36:2b.JOB.036.002 Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.

36:3b.JOB.036.003 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.

36:4b.JOB.036.004 CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

36:5b.JOB.036.005 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

36:6b.JOB.036.006 Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.

36:7b.JOB.036.007 Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj.

36:8b.JOB.036.008 Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj,

36:9b.JOB.036.009 Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.

36:10b.JOB.036.010 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

36:11b.JOB.036.011 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;

36:12b.JOB.036.012 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.

36:13b.JOB.036.013 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

36:14b.JOB.036.014 Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

36:15b.JOB.036.015 Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

36:16b.JOB.036.016 Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

36:17b.JOB.036.017 Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.

36:18b.JOB.036.018 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

36:19b.JOB.036.019 CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

36:20b.JOB.036.020 Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.

36:21b.JOB.036.021 Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.

36:22b.JOB.036.022 Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?

36:23b.JOB.036.023 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

36:24b.JOB.036.024 Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.

36:25b.JOB.036.025 CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.

36:26b.JOB.036.026 Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.

36:27b.JOB.036.027 Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili versxigxas pluve el la nebulo;

36:28b.JOB.036.028 Versxigxas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.

36:29b.JOB.036.029 Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,

36:30b.JOB.036.030 Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.

36:31b.JOB.036.031 CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde.

36:32b.JOB.036.032 Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al gxi aperi denove.

36:33b.JOB.036.033 Antauxdiras pri gxi gxia bruo, Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.

37

37:1b.JOB.037.001 Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.

37:2b.JOB.037.002 Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.

37:3b.JOB.037.003 Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.

37:4b.JOB.037.004 Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.

37:5b.JOB.037.005 Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.

37:6b.JOB.037.006 Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.

37:7b.JOB.037.007 Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.

37:8b.JOB.037.008 La sovagxa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia logxejo.

37:9b.JOB.037.009 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

37:10b.JOB.037.010 De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo.

37:11b.JOB.037.011 La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo dissxutas Lian lumon.

37:12b.JOB.037.012 Li direktas ilin cxirkauxen, kien Li volas, Por ke ili plenumu cxion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:

37:13b.JOB.037.013 CXu por puno de ia lando, CXu por favorkorajxo Li ilin direktas.

37:14b.JOB.037.014 Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.

37:15b.JOB.037.015 CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

37:16b.JOB.037.016 CXu vi komprenas, cxe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?

37:17b.JOB.037.017 Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

37:18b.JOB.037.018 CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

37:19b.JOB.037.019 Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.

37:20b.JOB.037.020 CXu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.

37:21b.JOB.037.021 Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la cxielo, Kiam la vento pasas kaj purigas gxin.

37:22b.JOB.037.022 De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

37:23b.JOB.037.023 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

37:24b.JOB.037.024 Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.

38

38:1b.JOB.038.001 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

38:2b.JOB.038.002 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

38:3b.JOB.038.003 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

38:4b.JOB.038.004 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

38:5b.JOB.038.005 Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?

38:6b.JOB.038.006 Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,

38:7b.JOB.038.007 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?

38:8b.JOB.038.008 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;

38:9b.JOB.038.009 Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj,

38:10b.JOB.038.010 Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,

38:11b.JOB.038.011 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

38:12b.JOB.038.012 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

38:13b.JOB.038.013 Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi;

38:14b.JOB.038.014 Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu;

38:15b.JOB.038.015 Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

38:16b.JOB.038.016 CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

38:17b.JOB.038.017 CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?

38:18b.JOB.038.018 CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

38:19b.JOB.038.019 Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,

38:20b.JOB.038.020 Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?

38:21b.JOB.038.021 CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

38:22b.JOB.038.022 CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,

38:23b.JOB.038.023 Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?

38:24b.JOB.038.024 Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

38:25b.JOB.038.025 Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,

38:26b.JOB.038.026 Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,

38:27b.JOB.038.027 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?

38:28b.JOB.038.028 CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso?

38:29b.JOB.038.029 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo?

38:30b.JOB.038.030 Simile al sxtono malmoligxas la akvo, Kaj la suprajxo de la abismo kunfirmigxas.

38:31b.JOB.038.031 CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?

38:32b.JOB.038.032 CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj?

38:33b.JOB.038.033 CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?

38:34b.JOB.038.034 CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru?

38:35b.JOB.038.035 CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

38:36b.JOB.038.036 Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

38:37b.JOB.038.037 Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo,

38:38b.JOB.038.038 Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas?

38:39b.JOB.038.039 CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

38:40b.JOB.038.040 Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo?

38:41b.JOB.038.041 Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?

39

39:1b.JOB.039.001 CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?

39:2b.JOB.039.002 CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?

39:3b.JOB.039.003 Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj.

39:4b.JOB.039.004 Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.

39:5b.JOB.039.005 Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?

39:6b.JOB.039.006 La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo;

39:7b.JOB.039.007 GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas;

39:8b.JOB.039.008 La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.

39:9b.JOB.039.009 CXu bubalo volos servi al vi? CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo?

39:10b.JOB.039.010 CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn?

39:11b.JOB.039.011 CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?

39:12b.JOB.039.012 CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?

39:13b.JOB.039.013 La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;

39:14b.JOB.039.014 CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;

39:15b.JOB.039.015 GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati.

39:16b.JOB.039.016 GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;

39:17b.JOB.039.017 CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton.

39:18b.JOB.039.018 Kiam gxi levigxas alten, GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.

39:19b.JOB.039.019 CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?

39:20b.JOB.039.020 CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado.

39:21b.JOB.039.021 GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; GXi eliras kontraux armiton;

39:22b.JOB.039.022 GXi ridas pri timo kaj ne senkuragxigxas, Kaj ne retiras sin de glavo.

39:23b.JOB.039.023 Super gxi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.

39:24b.JOB.039.024 Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto.

39:25b.JOB.039.025 Kiam eksonas la trumpeto, gxi ekkrias:Ho, ho! Kaj de malproksime gxi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.

39:26b.JOB.039.026 CXu pro via sagxo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?

39:27b.JOB.039.027 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston?

39:28b.JOB.039.028 Sur roko gxi logxas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.

39:29b.JOB.039.029 De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj.

39:30b.JOB.039.030 GXiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.

40

40:1b.JOB.040.001 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:

40:2b.JOB.040.002 CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.

40:3b.JOB.040.003 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

40:4b.JOB.040.004 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon.

40:5b.JOB.040.005 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.

40:6b.JOB.040.006 Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:

40:7b.JOB.040.007 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

40:8b.JOB.040.008 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

40:9b.JOB.040.009 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,

40:10b.JOB.040.010 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;

40:11b.JOB.040.011 Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin;

40:12b.JOB.040.012 Ekrigardu cxiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;

40:13b.JOB.040.013 Kasxu ilin cxiujn en la tero; Ilian vizagxon kovru per mallumo.

40:14b.JOB.040.014 Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.

40:15b.JOB.040.015 Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon gxi mangxas, kiel bovo.

40:16b.JOB.040.016 Vidu, gxia forto estas en gxiaj lumboj, Kaj gxia fortikeco estas en la muskoloj de gxia ventro.

40:17b.JOB.040.017 GXi strecxas sian voston kiel cedron, La tendenoj de gxiaj femuroj estas interplektitaj.

40:18b.JOB.040.018 GXiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, GXiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.

40:19b.JOB.040.019 GXi estas la komenco de la vojoj de Dio; GXia Kreinto donis al gxi gxian glavon.

40:20b.JOB.040.020 La montoj alportas al gxi mangxajxon, Kaj cxiuj bestoj de la kampo tie ludas.

40:21b.JOB.040.021 Sub ombroricxaj arboj gxi kusxas, Sub kovro de kanoj kaj en sxlimo.

40:22b.JOB.040.022 Ombroricxaj arboj sxirmas gxin per sia ombro, CXirkauxas gxin salikoj apud torentoj.

40:23b.JOB.040.023 Se la rivero tumultas, gxi ne konfuzigxas; GXi staras trankvile, se ecx Jordan enversxigxus en gxian busxon.

40:24b.JOB.040.024 CXu iu povas preni gxin antaux gxiaj okuloj, CXu iu povas trabori per sxnuroj gxian nazon?

41

41:1b.JOB.041.001 CXu vi povas eltiri levjatanon per fisxhoko, Aux ligi per sxnuro gxian langon?

41:2b.JOB.041.002 CXu vi povas trameti kanon tra gxia nazo Kaj trapiki gxian vangon per pikilo?

41:3b.JOB.041.003 CXu gxi multe petegos vin, Aux parolos al vi flatajxojn?

41:4b.JOB.041.004 CXu gxi faros interligon kun vi? CXu vi povas preni gxin kiel porcxiaman sklavon?

41:5b.JOB.041.005 CXu vi amuzigxos kun gxi kiel kun birdo? Aux cxu vi ligos gxin por viaj knabinoj?

41:6b.JOB.041.006 CXu kamaradoj gxin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?

41:7b.JOB.041.007 CXu vi povas plenigi per pikiloj gxian hauxton Kaj per fisxistaj hokoj gxian kapon?

41:8b.JOB.041.008 Metu sur gxin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj gxin ne plu entreprenos.

41:9b.JOB.041.009 Vidu, la espero cxiun trompos; Jam ekvidinte gxin, li falos.

41:10b.JOB.041.010 Neniu estas tiel kuragxa, por inciti gxin; Kiu do povas stari antaux Mi?

41:11b.JOB.041.011 Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia.

41:12b.JOB.041.012 Mi ne silentos pri gxiaj membroj, Pri gxia forto kaj bela staturo.

41:13b.JOB.041.013 Kiu povas levi gxian veston? Kiu aliros al gxia paro da makzeloj?

41:14b.JOB.041.014 Kiu povas malfermi la pordon de gxia vizagxo? Teruro cxirkauxas gxiajn dentojn.

41:15b.JOB.041.015 GXiaj fieraj skvamoj estas kiel sxildoj, Interligitaj per fortika sigelo;

41:16b.JOB.041.016 Unu kuntusxigxas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;

41:17b.JOB.041.017 Unu alfortikigxis al la alia, Interkunigxis kaj ne disigxas.

41:18b.JOB.041.018 GXia terno briligas lumon, Kaj gxiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la cxielrugxo.

41:19b.JOB.041.019 El gxia busxo eliras torcxoj, Elkuras flamaj fajreroj.

41:20b.JOB.041.020 El gxiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aux kaldrono.

41:21b.JOB.041.021 GXia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el gxia busxo.

41:22b.JOB.041.022 Sur gxia kolo logxas forto, Kaj antaux gxi kuras teruro.

41:23b.JOB.041.023 La partoj de gxia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur gxi, kaj ne sxanceligxas.

41:24b.JOB.041.024 GXia koro estas malmola kiel sxtono, Kaj fortika kiel suba muelsxtono.

41:25b.JOB.041.025 Kiam gxi sin levas, ektremas fortuloj, Konsternigxas de teruro.

41:26b.JOB.041.026 Glavo, kiu alproksimigxas al gxi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aux kiraso.

41:27b.JOB.041.027 Feron gxi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.

41:28b.JOB.041.028 Ne forpelos gxin sago; SXtonoj el sxtonjxetilo farigxas pajleroj antaux gxi.

41:29b.JOB.041.029 Bastonegon gxi rigardas kiel pajlon, Kaj gxi mokas la sonon de lanco.

41:30b.JOB.041.030 Sube gxi havas akrajn pecetojn; Kiel drasxrulo gxi kusxas sur la sxlimo.

41:31b.JOB.041.031 Kiel kaldronon gxi ondigas la profundon; La maron gxi kirlas kiel sxmirajxon.

41:32b.JOB.041.032 La vojo post gxi lumas; La abismo aperas kiel grizajxo.

41:33b.JOB.041.033 Ne ekzistas sur la tero io simila al gxi; GXi estas kreita sentima.

41:34b.JOB.041.034 GXi rigardas malestime cxion altan; GXi estas regxo super cxiuj sovagxaj bestoj.

42

42:1b.JOB.042.001 Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

42:2b.JOB.042.002 Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.

42:3b.JOB.042.003 Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.

42:4b.JOB.042.004 Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.

42:5b.JOB.042.005 Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.

42:6b.JOB.042.006 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

42:7b.JOB.042.007 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

42:8b.JOB.042.008 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

42:9b.JOB.042.009 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

42:10b.JOB.042.010 Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe.

42:11b.JOB.042.011 Kaj venis al li cxiuj liaj fratoj kaj cxiuj liaj fratinoj kaj cxiuj liaj antauxaj konatoj, kaj ili mangxis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj cxiu el ili donis al li po unu kesito, kaj cxiu po unu ora ringo.

42:12b.JOB.042.012 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.

42:13b.JOB.042.013 Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.

42:14b.JOB.042.014 Al unu el cxi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuhx.

42:15b.JOB.042.015 Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj.

42:16b.JOB.042.016 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio.

42:17b.JOB.042.017 Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satigxinta de la vivo.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Job (Esperanto). Job (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-960B-3