Nehemiah (Esperanto)
Neĥemja
1
1:1b.NEH.001.001 Vortoj de Nehxemja, filo de HXahxalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo SXusxan.
1:2b.NEH.001.002 Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
1:3b.NEH.001.003 Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
1:4b.NEH.001.004 Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.
1:5b.NEH.001.005 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
1:6b.NEH.001.006 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.
1:7b.NEH.001.007 Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.
1:8b.NEH.001.008 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;
1:9b.NEH.001.009 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon.
1:10b.NEH.001.010 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.
1:11b.NEH.001.011 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)
2
2:1b.NEH.002.001 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.
2:2b.NEH.002.002 Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,
2:3b.NEH.002.003 kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?
2:4b.NEH.002.004 Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo,
2:5b.NEH.002.005 kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin.
2:6b.NEH.002.006 Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.
2:7b.NEH.002.007 Kaj mi diris al la regxo:Se al la regxo placxas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, gxis mi venos en Judujon;
2:8b.NEH.002.008 kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.
2:9b.NEH.002.009 Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la regxo. Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.
2:10b.NEH.002.010 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.
2:11b.NEH.002.011 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,
2:12b.NEH.002.012 mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.
2:13b.NEH.002.013 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj gxiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.
2:14b.NEH.002.014 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.
2:15b.NEH.002.015 Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.
2:16b.NEH.002.016 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun.
2:17b.NEH.002.017 Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.
2:18b.NEH.002.018 Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.
2:19b.NEH.002.019 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?
2:20b.NEH.002.020 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.
3
3:1b.NEH.003.001 Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.
3:2b.NEH.003.002 Apud li konstruis la logxantoj de Jerihxo, apud ili konstruis Zakur, filo de Imri.
3:3b.NEH.003.003 La Pordegon de Fisxoj konstruis la logxantoj de Senaa; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
3:4b.NEH.003.004 Apud ili konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, filo de Mesxezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de Baana.
3:5b.NEH.003.005 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro.
3:6b.NEH.003.006 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseahx, kaj Mesxulam, filo de Besodja; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn.
3:7b.NEH.003.007 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la logxantoj de Gibeon kaj de Micpa, gxis la segxo de la transrivera regionestro.
3:8b.NEH.003.008 Apud li konstruis Uziel, filo de HXarhaja, fandisto; apud li konstruis HXananja, filo de sxmirajxisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon gxis la Largxa Murego.
3:9b.NEH.003.009 Apud ili konstruis Refaja, filo de HXur, estro de duondistrikto de Jerusalem.
3:10b.NEH.003.010 Apud ili kaj kontraux sia domo konstruis Jedaja, filo de HXarumaf; apud li konstruis HXatusx, filo de HXasxabneja.
3:11b.NEH.003.011 Alian parton konstruis Malkija, filo de HXarim, kaj HXasxub, filo de Pahxat-Moab; ankaux la Turon de la Fornoj.
3:12b.NEH.003.012 Apude konstruis SXalum, filo de Halohxesx, estro de duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj.
3:13b.NEH.003.013 La Pordegon de la Valo konstruis HXanun kaj la logxantoj de Zanoahx; ili konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego gxis la Pordego de Sterko.
3:14b.NEH.003.014 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de Rehxab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
3:15b.NEH.003.015 La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun, filo de Kol-HXoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.
3:16b.NEH.003.016 Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj.
3:17b.NEH.003.017 Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.
3:18b.NEH.003.018 Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de HXenadad, estro de duondistrikto de Keila.
3:19b.NEH.003.019 Apud li konstruis Ezer, filo de Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la loko, kie oni supreniras al la armilejo.
3:20b.NEH.003.020 Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.
3:21b.NEH.003.021 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de Eljasxib.
3:22b.NEH.003.022 Post li konstruis la pastroj, kiuj logxis en la cxirkauxajxo.
3:23b.NEH.003.023 Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub, kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo.
3:24b.NEH.003.024 Post li konstruis Binuj, filo de HXenadad, alian parton, de la domo de Azarja gxis la angulo kaj la rando.
3:25b.NEH.003.025 Palal, filo de Uzaj, de kontraux la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra regxa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Parosx
3:26b.NEH.003.026 (La Netinoj logxis en Ofel.) gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente, kaj gxis la elstaranta turo.
3:27b.NEH.003.027 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de Ofel.
3:28b.NEH.003.028 De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj, cxiu kontraux sia domo.
3:29b.NEH.003.029 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego.
3:30b.NEH.003.030 Post li konstruis HXananja, filo de SXelemja, kaj HXanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia cxambro.
3:31b.NEH.003.031 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, gxis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraux la Pordego de Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo.
3:32b.NEH.003.032 Inter la tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de SXafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.
4
4:1b.NEH.004.001 Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.
4:2b.NEH.004.002 Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?
4:3b.NEH.004.003 Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris:Ecx tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, gxi detruos ilian sxtonan muregon.
4:4b.NEH.004.004 Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
4:5b.NEH.004.005 ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.
4:6b.NEH.004.006 Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj la popolo laboris kuragxe.
4:7b.NEH.004.007 Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Asxdodanoj auxdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la brecxoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.
4:8b.NEH.004.008 Kaj ili faris interkonsenton, ke ili cxiuj kune iru milite kontraux Jerusalemon kaj faru al gxi malbonon.
4:9b.NEH.004.009 Sed ni pregxis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraux ili.
4:10b.NEH.004.010 La Judoj diris:Malgrandigxis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.
4:11b.NEH.004.011 Kaj niaj malamikoj diris:Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.
4:12b.NEH.004.012 Kiam la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el cxiuj lokoj:Revenu al ni,
4:13b.NEH.004.013 tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaux la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon lauxfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj.
4:14b.NEH.004.014 Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
4:15b.NEH.004.015 Kiam niaj malamikoj auxdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni cxiuj revenis al la murego, cxiu al sia laboro.
4:16b.NEH.004.016 Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.
4:17b.NEH.004.017 Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.
4:18b.NEH.004.018 La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.
4:19b.NEH.004.019 Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;
4:20b.NEH.004.020 tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.
4:21b.NEH.004.021 Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.
4:22b.NEH.004.022 Kaj mi ankaux diris en tiu tempo al la popolo, ke cxiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.
4:23b.NEH.004.023 Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaux mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur cxiu aparte estis sendata, por sin bani.
5
5:1b.NEH.005.001 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux siaj fratoj, la Judoj.
5:2b.NEH.005.002 Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.
5:3b.NEH.005.003 Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.
5:4b.NEH.005.004 Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;
5:5b.NEH.005.005 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.
5:6b.NEH.005.006 Kaj tio forte min cxagrenis, kiam mi auxdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.
5:7b.NEH.005.007 Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.
5:8b.NEH.005.008 Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
5:9b.NEH.005.009 Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
5:10b.NEH.005.010 Ankaux mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malsxuldigu al ili tiun sxuldon.
5:11b.NEH.005.011 Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.
5:12b.NEH.005.012 Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.
5:13b.NEH.005.013 Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris:Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
5:14b.NEH.005.014 Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.
5:15b.NEH.005.015 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.
5:16b.NEH.005.016 Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.
5:17b.NEH.005.017 CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.
5:18b.NEH.005.018 Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.
5:19b.NEH.005.019 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.
6
6:1b.NEH.006.001 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Gesxem, kaj niaj ceteraj malamikoj auxdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en gxi difektoj (kvankam gxis tiu tempo mi ankoraux ne starigis pordojn en la pordegoj),
6:2b.NEH.006.002 tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
6:3b.NEH.006.003 Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial cxesigxu la laborado, kiam mi gxin forlasos kaj iros al vi?
6:4b.NEH.006.004 Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.
6:5b.NEH.006.005 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.
6:6b.NEH.006.006 En gxi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Gesxem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laux tiu famo vi volas esti ilia regxo.
6:7b.NEH.006.007 Ankaux profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas regxo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune interkonsiligxu.
6:8b.NEH.006.008 Sed mi sendis al li, por diri:Nenio farigxis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.
6:9b.NEH.006.009 Ili cxiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj gxi ne estos farata. Sed nun fortigxu miaj manoj.
6:10b.NEH.006.010 Kaj mi venis en la domon de SXemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin ensxlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni sxlosu la pordojn de la templo; cxar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.
6:11b.NEH.006.011 Sed mi diris:CXu tia homo, kiel mi, forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.
6:12b.NEH.006.012 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; cxar la profetajxon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subacxetis.
6:13b.NEH.006.013 Li estis subacxetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.
6:14b.NEH.006.014 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaux pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
6:15b.NEH.006.015 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.
6:16b.NEH.006.016 Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.
6:17b.NEH.006.017 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
6:18b.NEH.006.018 cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja.
6:19b.NEH.006.019 Ili ankaux paroladis bone pri li antaux mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.
7
7:1b.NEH.007.001 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.
7:2b.NEH.007.002 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),
7:3b.NEH.007.003 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.
7:4b.NEH.007.004 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.
7:5b.NEH.007.005 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:
7:6b.NEH.007.006 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,
7:7b.NEH.007.007 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
7:8b.NEH.007.008 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
7:9b.NEH.007.009 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,
7:10b.NEH.007.010 de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,
7:11b.NEH.007.011 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek ok,
7:12b.NEH.007.012 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
7:13b.NEH.007.013 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,
7:14b.NEH.007.014 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,
7:15b.NEH.007.015 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,
7:16b.NEH.007.016 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,
7:17b.NEH.007.017 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du,
7:18b.NEH.007.018 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,
7:19b.NEH.007.019 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,
7:20b.NEH.007.020 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,
7:21b.NEH.007.021 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,
7:22b.NEH.007.022 de la idoj de HXasxum, tricent dudek ok,
7:23b.NEH.007.023 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,
7:24b.NEH.007.024 de la idoj de HXarif, cent dek du,
7:25b.NEH.007.025 de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,
7:26b.NEH.007.026 de la logxantoj de Bet-Lehxem kaj de Netofa, cent okdek ok,
7:27b.NEH.007.027 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok,
7:28b.NEH.007.028 de la logxantoj de Bet-Azmavet, kvardek du,
7:29b.NEH.007.029 de la logxantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
7:30b.NEH.007.030 de la logxantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,
7:31b.NEH.007.031 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,
7:32b.NEH.007.032 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,
7:33b.NEH.007.033 de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,
7:34b.NEH.007.034 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
7:35b.NEH.007.035 de la idoj de HXarim, tricent dudek,
7:36b.NEH.007.036 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,
7:37b.NEH.007.037 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,
7:38b.NEH.007.038 de la idoj de Senaa, tri mil nauxcent tridek.
7:39b.NEH.007.039 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,
7:40b.NEH.007.040 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
7:41b.NEH.007.041 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,
7:42b.NEH.007.042 de la idoj de HXarim, mil dek sep.
7:43b.NEH.007.043 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.
7:44b.NEH.007.044 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent kvardek ok.
7:45b.NEH.007.045 De la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cent tridek ok.
7:46b.NEH.007.046 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot,
7:47b.NEH.007.047 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,
7:48b.NEH.007.048 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de SXalmaj,
7:49b.NEH.007.049 la idoj de HXanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar,
7:50b.NEH.007.050 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda,
7:51b.NEH.007.051 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseahx,
7:52b.NEH.007.052 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefisxesim,
7:53b.NEH.007.053 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur,
7:54b.NEH.007.054 la idoj de Baclit, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa,
7:55b.NEH.007.055 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx,
7:56b.NEH.007.056 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa.
7:57b.NEH.007.057 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida,
7:58b.NEH.007.058 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,
7:59b.NEH.007.059 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Amon.
7:60b.NEH.007.060 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.
7:61b.NEH.007.061 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:
7:62b.NEH.007.062 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.
7:63b.NEH.007.063 Kaj el la pastroj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
7:64b.NEH.007.064 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
7:65b.NEH.007.065 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
7:66b.NEH.007.066 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,
7:67b.NEH.007.067 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.
7:68b.NEH.007.068 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;
7:69b.NEH.007.069 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.
7:70b.NEH.007.070 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.
7:71b.NEH.007.071 El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da argxento.
7:72b.NEH.007.072 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.
7:73b.NEH.007.073 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.
8
8:1b.NEH.008.001 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael.
8:2b.NEH.008.002 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.
8:3b.NEH.008.003 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.
8:4b.NEH.008.004 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
8:5b.NEH.008.005 Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis.
8:6b.NEH.008.006 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.
8:7b.NEH.008.007 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
8:8b.NEH.008.008 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.
8:9b.NEH.008.009 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
8:10b.NEH.008.010 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.
8:11b.NEH.008.011 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.
8:12b.NEH.008.012 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
8:13b.NEH.008.013 En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.
8:14b.NEH.008.014 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,
8:15b.NEH.008.015 kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj, por fari lauxbojn, kiel estas skribite.
8:16b.NEH.008.016 Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de Efraim.
8:17b.NEH.008.017 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda gxojo.
8:18b.NEH.008.018 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.
9
9:1b.NEH.009.001 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj.
9:2b.NEH.009.002 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.
9:3b.NEH.009.003 Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.
9:4b.NEH.009.004 Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.
9:5b.NEH.009.005 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.
9:6b.NEH.009.006 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.
9:7b.NEH.009.007 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,
9:8b.NEH.009.008 kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.
9:9b.NEH.009.009 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;
9:10b.NEH.009.010 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.
9:11b.NEH.009.011 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.
9:12b.NEH.009.012 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.
9:13b.NEH.009.013 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.
9:14b.NEH.009.014 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.
9:15b.NEH.009.015 Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.
9:16b.NEH.009.016 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;
9:17b.NEH.009.017 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.
9:18b.NEH.009.018 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,
9:19b.NEH.009.019 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;
9:20b.NEH.009.020 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.
9:21b.NEH.009.021 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.
9:22b.NEH.009.022 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.
9:23b.NEH.009.023 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.
9:24b.NEH.009.024 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.
9:25b.NEH.009.025 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.
9:26b.NEH.009.026 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.
9:27b.NEH.009.027 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.
9:28b.NEH.009.028 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.
9:29b.NEH.009.029 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.
9:30b.NEH.009.030 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.
9:31b.NEH.009.031 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.
9:32b.NEH.009.032 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.
9:33b.NEH.009.033 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.
9:34b.NEH.009.034 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.
9:35b.NEH.009.035 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.
9:36b.NEH.009.036 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.
9:37b.NEH.009.037 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.
9:38b.NEH.009.038 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.
10
10:1b.NEH.010.001 La sigelintoj estas:Nehxemja, la regionestro, filo de HXahxalja, kaj Cidkija,
10:2b.NEH.010.002 Seraja, Azarja, Jeremia,
10:3b.NEH.010.003 Pasxhxur, Amarja, Malkija,
10:4b.NEH.010.004 HXatusx, SXebanja, Maluhx,
10:5b.NEH.010.005 HXarim, Meremot, Obadja,
10:6b.NEH.010.006 Daniel, Ginton, Baruhx,
10:7b.NEH.010.007 Mesxulam, Abija, Mijamin,
10:8b.NEH.010.008 Maazja, Bilgaj, SXemaja. Tio estas la pastroj.
10:9b.NEH.010.009 La Levidoj:Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de HXenadad, Kadmiel;
10:10b.NEH.010.010 kaj iliaj fratoj:SXebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, HXanan,
10:11b.NEH.010.011 Mihxa, Rehxob, HXasxabja,
10:12b.NEH.010.012 Zakur, SXerebja, SXebanja,
10:13b.NEH.010.013 Hodija, Bani, Beninu.
10:14b.NEH.010.014 La cxefoj de la popolo:Parosx, Pahxat-Moab, Elam, Zatu, Bani,
10:15b.NEH.010.015 Buni, Azgad, Bebaj,
10:16b.NEH.010.016 Adonija, Bigvaj, Adin,
10:17b.NEH.010.017 Ater, HXizkija, Azur,
10:18b.NEH.010.018 Hodija, HXasxum, Becaj,
10:19b.NEH.010.019 HXarif, Anatot, Nebaj,
10:20b.NEH.010.020 Magpiasx, Mesxulam, HXezir,
10:21b.NEH.010.021 Mesxezabel, Cadok, Jadua,
10:22b.NEH.010.022 Pelatja, HXanan, Anaja,
10:23b.NEH.010.023 Hosxea, HXananja, HXasxub,
10:24b.NEH.010.024 Halohxesx, Pilhxa, SXobek,
10:25b.NEH.010.025 Rehxum, HXasxabna, Maaseja,
10:26b.NEH.010.026 Ahxija, HXanan, Anan,
10:27b.NEH.010.027 Maluhx, HXarim, Baana.
10:28b.NEH.010.028 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,
10:29b.NEH.010.029 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;
10:30b.NEH.010.030 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;
10:31b.NEH.010.031 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.
10:32b.NEH.010.032 Kaj ni starigis al ni kiel legxon, ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la servado en la domo de nia Dio:
10:33b.NEH.010.033 por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio.
10:34b.NEH.010.034 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.
10:35b.NEH.010.035 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo;
10:36b.NEH.010.036 ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio.
10:37b.NEH.010.037 Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.
10:38b.NEH.010.038 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.
10:39b.NEH.010.039 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.
11
11:1b.NEH.011.001 La estroj de la popolo logxis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek logxu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naux partoj en la urboj.
11:2b.NEH.011.002 Kaj la popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en Jerusalem.
11:3b.NEH.011.003 Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.
11:4b.NEH.011.004 En Jerusalem logxis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen:el la idoj de Jehuda:Ataja, filo de Uzija, filo de Zehxarja, filo de Amarja, filo de SXefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec;
11:5b.NEH.011.005 kaj Maaseja, filo de Baruhx, filo de Kol-HXoze, filo de HXazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zehxarja, filo de la SXiloano.
11:6b.NEH.011.006 La nombro de cxiuj idoj de Perec, kiuj logxis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj.
11:7b.NEH.011.007 Kaj jen estas la idoj de Benjamen:Salu, filo de Mesxulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jesxaja;
11:8b.NEH.011.008 post li Gabaj, Salaj, nauxcent dudek ok.
11:9b.NEH.011.009 Kaj Joel, filo de Zihxri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro.
11:10b.NEH.011.010 El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jahxin,
11:11b.NEH.011.011 Seraja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio.
11:12b.NEH.011.012 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de Pasxhxur, filo de Malkija;
11:13b.NEH.011.013 kaj liaj fratoj, cxefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amasxsaj, filo de Azarel, filo de Ahxzaj, filo de Mesxilemot, filo de Imer;
11:14b.NEH.011.014 kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.
11:15b.NEH.011.015 Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni;
11:16b.NEH.011.016 kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj;
11:17b.NEH.011.017 kaj Matanja, filo de Mihxa, filo de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de SXamua, filo de Galal, filo de Jedutun.
11:18b.NEH.011.018 La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.
11:19b.NEH.011.019 Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la pordegoj, cent sepdek du.
11:20b.NEH.011.020 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo.
11:21b.NEH.011.021 Kaj la Netinoj logxis en Ofel; Cihxa kaj Gisxpa estis super la Netinoj.
11:22b.NEH.011.022 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.
11:23b.NEH.011.023 CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro.
11:24b.NEH.011.024 Kaj Petahxja, filo de Mesxezabel, el la idoj de Zerahx, filo de Jehuda, estis komisiita de la regxo por cxiuj aferoj, koncernantaj la popolon.
11:25b.NEH.011.025 Kaj en la vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Dibon kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj,
11:26b.NEH.011.026 en Jesxua, en Molada, en Bet-Pelet,
11:27b.NEH.011.027 en HXacar-SXual, en Beer-SXeba kaj gxiaj cxirkauxajxoj,
11:28b.NEH.011.028 en Ciklag, en Mehxona kaj gxiaj cxirkauxajxoj,
11:29b.NEH.011.029 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut,
11:30b.NEH.011.030 en Zanoahx, en Adulam, kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- SXeba gxis la valo Hinom.
11:31b.NEH.011.031 Kaj la idoj de Benjamen logxis komencante de Geba, en Mihxmasx, en Aja, en Bet-El kaj gxiaj cxirkauxajxoj,
11:32b.NEH.011.032 en Anatot, en Nob, en Ananja,
11:33b.NEH.011.033 en HXacor, en Rama, en Gitaim,
11:34b.NEH.011.034 en HXadid, en Ceboim, en Nebalat,
11:35b.NEH.011.035 en Lod, en Ono, en la Valo de CXarpentistoj.
11:36b.NEH.011.036 Kaj el la Levidoj parto el Judujo logxis en la regiono de Benjamen.
12
12:1b.NEH.012.001 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,
12:2b.NEH.012.002 Amarja, Maluhx, HXatusx,
12:3b.NEH.012.003 SXehxanja, Rehxum, Meremot,
12:4b.NEH.012.004 Ido, Ginton, Abija,
12:5b.NEH.012.005 Mijamin, Maadja, Bilga,
12:6b.NEH.012.006 SXemaja, Jojarib, Jedaja,
12:7b.NEH.012.007 Salu, Amok, HXilkija, Jedaja. Tio estas la cxefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jesxua.
12:8b.NEH.012.008 Kaj la Levidoj:Jesxua, Binuj, Kadmiel, SXerebja, Jehuda, Matanja, super la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj;
12:9b.NEH.012.009 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, dejxoris kun ili.
12:10b.NEH.012.010 Jesxua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljasxibon, Eljasxib naskigis Jojadan,
12:11b.NEH.012.011 Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.
12:12b.NEH.012.012 En la tempo de Jojakim estis pastroj cxefoj de patrodomoj:de la domo de Seraja:Meraja; de la domo de Jeremia:HXananja;
12:13b.NEH.012.013 de la domo de Ezra:Mesxulam; de la domo de Amarja:Jehohxanan;
12:14b.NEH.012.014 de la domo de Melihxu:Jonatan; de la domo de SXebanja:Jozef;
12:15b.NEH.012.015 de la domo de HXarim:Adna; de la domo de Merajot:HXelkaj;
12:16b.NEH.012.016 de la domo de Ido:Zehxarja; de la domo de Ginton:Mesxulam;
12:17b.NEH.012.017 de la domo de Abija:Zihxri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja:Piltaj;
12:18b.NEH.012.018 de la domo de Bilga:SXamua; de la domo de SXemaja:Jehonatan;
12:19b.NEH.012.019 de la domo de Jojarib:Matnaj; de la domo de Jedaja:Uzi;
12:20b.NEH.012.020 de la domo de Salaj:Kalaj; de la domo de Amok:Eber;
12:21b.NEH.012.021 de la domo de HXilkija:HXasxabja; de la domo de Jedaja:Netanel.
12:22b.NEH.012.022 El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua; la pastroj dum la regxado de Dario la Persa.
12:23b.NEH.012.023 La Levidoj, cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib.
12:24b.NEH.012.024 La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.
12:25b.NEH.012.025 Matanja, Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj.
12:26b.NEH.012.026 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jesxua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Nehxemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.
12:27b.NEH.012.027 CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
12:28b.NEH.012.028 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,
12:29b.NEH.012.029 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem.
12:30b.NEH.012.030 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.
12:31b.NEH.012.031 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn hxorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, cxe la Pordego de Sterko.
12:32b.NEH.012.032 Kaj post ili iris Hosxaja, kaj duono de la estroj de Judujo,
12:33b.NEH.012.033 kaj Azarja, Ezra, Mesxulam,
12:34b.NEH.012.034 Jehuda, Benjamen, SXemaja, kaj Jeremia.
12:35b.NEH.012.035 El la pastridoj kun trumpetoj:Zehxarja, filo de Jonatan, filo de SXemaja, filo de Matanja, filo de Mihxaja, filo de Zakur, filo de Asaf;
12:36b.NEH.012.036 kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.
12:37b.NEH.012.037 Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.
12:38b.NEH.012.038 La dua hxoro iris kontrauxe de ili, kaj post gxi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj gxis la Largxa Murego,
12:39b.NEH.012.039 al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fisxoj, al la turo de HXananel, al la turo Mea, gxis la Pordego de SXafoj; kaj ili haltis cxe la Pordego de la Malliberejo.
12:40b.NEH.012.040 Kaj ambaux hxoroj haltis cxe la domo de Dio, ankaux mi kaj duono de la estroj kun mi,
12:41b.NEH.012.041 kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Mihxaja, Eljoenaj, Zehxarja, HXananja, kun trumpetoj,
12:42b.NEH.012.042 kaj Maaseja, SXemaja, Eleazar, Uzi, Jehohxanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj lauxte kantis la kantistoj; ilia cxefo estis Jizrahxja.
12:43b.NEH.012.043 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.
12:44b.NEH.012.044 Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
12:45b.NEH.012.045 Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.
12:46b.NEH.012.046 CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.
12:47b.NEH.012.047 CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
13
13:1b.NEH.013.001 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
13:2b.NEH.013.002 cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon.
13:3b.NEH.013.003 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.
13:4b.NEH.013.004 Antaux cxi tio la pastro Eljasxib, administranto de la cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,
13:5b.NEH.013.005 arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.
13:6b.NEH.013.006 Dum cxio cxi tio mi ne estis en Jerusalem, cxar en la tridek-dua jaro de Artahxsxast, regxo de Babel, mi iris al la regxo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la regxo.
13:7b.NEH.013.007 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljasxib faris pro Tobija, arangxante por li cxambron en la kortoj de la domo de Dio.
13:8b.NEH.013.008 Tio min forte cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el la cxambro.
13:9b.NEH.013.009 Kaj mi diris, ke oni purigu la cxambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon.
13:10b.NEH.013.010 Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo.
13:11b.NEH.013.011 Tiam mi faris pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj.
13:12b.NEH.013.012 Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.
13:13b.NEH.013.013 Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.
13:14b.NEH.013.014 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.
13:15b.NEH.013.015 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon.
13:16b.NEH.013.016 Ankaux Tiranoj logxis tie, kaj ili alveturigadis fisxojn kaj cxiaspecajn komercajxojn, kaj vendadis en sabato al la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
13:17b.NEH.013.017 Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?
13:18b.NEH.013.018 Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!
13:19b.NEH.013.019 Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.
13:20b.NEH.013.020 Kaj la komercistoj kaj vendistoj de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.
13:21b.NEH.013.021 Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.
13:22b.NEH.013.022 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.
13:23b.NEH.013.023 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
13:24b.NEH.013.024 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.
13:25b.NEH.013.025 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.
13:26b.NEH.013.026 Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj.
13:27b.NEH.013.027 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?
13:28b.NEH.013.028 El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.
13:29b.NEH.013.029 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.
13:30b.NEH.013.030 Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,
13:31b.NEH.013.031 kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaajxoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Nehemiah (Esperanto). Nehemiah (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9605-9