2 Chronicles (Esperanto)

2 Chronicles (Esperanto)

2 Kroniko

1

1:1b.2CH.001.001 Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.

1:2b.2CH.001.002 Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la jugxistojn, kaj cxiujn estrojn en la tuta Izrael, la cxefojn de la patrodomoj.

1:3b.2CH.001.003 Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.

1:4b.2CH.001.004 Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.

1:5b.2CH.001.005 La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.

1:6b.2CH.001.006 Kaj Salomono supreniris tie antaux la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaux la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur gxi mil bruloferojn.

1:7b.2CH.001.007 En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi.

1:8b.2CH.001.008 Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;

1:9b.2CH.001.009 nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,

1:10b.2CH.001.010 tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?

1:11b.2CH.001.011 Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:

1:12b.2CH.001.012 pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.

1:13b.2CH.001.013 Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super Izrael.

1:14b.2CH.001.014 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

1:15b.2CH.001.015 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.

1:16b.2CH.001.016 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.

1:17b.2CH.001.017 Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

2

2:1b.2CH.002.001 Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj regxan domon por li.

2:2b.2CH.002.002 Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.

2:3b.2CH.002.003 Kaj Salomono sendis al HXiram, regxo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en gxi;

2:4b.2CH.002.004 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael.

2:5b.2CH.002.005 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda estas nia Dio, ol cxiuj dioj.

2:6b.2CH.002.006 Kiu havus suficxe da fortoj, por konstrui al Li domon? la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaux Li?

2:7b.2CH.002.007 Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura, rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn, kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.

2:8b.2CH.002.008 Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,

2:9b.2CH.002.009 por pretigi por mi multe da ligno; cxar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda.

2:10b.2CH.002.010 Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor�ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor�ojn da hordeo, dudek mil bat�ojn da vino, kaj dudek mil bat�ojn da oleo.

2:11b.2CH.002.011 HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi.

2:12b.2CH.002.012 Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.

2:13b.2CH.002.013 Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram;

2:14b.2CH.002.014 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.

2:15b.2CH.002.015 Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;

2:16b.2CH.002.016 kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.

2:17b.2CH.002.017 Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.

2:18b.2CH.002.018 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

3

3:1b.2CH.003.001 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

3:2b.2CH.003.002 Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia regxado.

3:3b.2CH.003.003 Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laux la antauxa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la largxo dudek ulnoj;

3:4b.2CH.003.004 la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.

3:5b.2CH.003.005 La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis gxin per pura oro kaj faris sur gxi palmornamojn kaj cxenornamojn.

3:6b.2CH.003.006 Kaj li garnis la domon per multekostaj sxtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.

3:7b.2CH.003.007 Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, gxiajn murojn, kaj gxiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.

3:8b.2CH.003.008 Kaj li faris la plejsanktejon; gxia longo, konforme al la largxo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj gxia largxo estis dudek ulnoj; kaj li tegis gxin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.

3:9b.2CH.003.009 Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro.

3:10b.2CH.003.010 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.

3:11b.2CH.003.011 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo.

3:12b.2CH.003.012 Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo.

3:13b.2CH.003.013 La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo.

3:14b.2CH.003.014 Kaj li faris la kurtenon el sxtofo blua, purpura, kaj rugxa, kaj el bisino; kaj li faris sur gxi kerubojn.

3:15b.2CH.003.015 Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.

3:16b.2CH.003.016 Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn.

3:17b.2CH.003.017 Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

4

4:1b.2CH.004.001 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

4:2b.2CH.004.002 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

4:3b.2CH.004.003 Figuroj de bovoj estis sub gxi cxirkauxe, cxiuflanke gxin cxirkauxis; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun gxi.

4:4b.2CH.004.004 GXi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

4:5b.2CH.004.005 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat�ojn.

4:6b.2CH.004.006 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi.

4:7b.2CH.004.007 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.

4:8b.2CH.004.008 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.

4:9b.2CH.004.009 Li arangxis la korton de la pastroj kaj la grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.

4:10b.2CH.004.010 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.

4:11b.2CH.004.011 Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio:

4:12b.2CH.004.012 du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,

4:13b.2CH.004.013 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

4:14b.2CH.004.014 Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj;

4:15b.2CH.004.015 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub gxi.

4:16b.2CH.004.016 Kaj la kaldronojn, la sxovelilojn, kaj la forkojn, kaj cxiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro HXuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.

4:17b.2CH.004.017 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.

4:18b.2CH.004.018 Kaj Salomono faris cxiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, cxar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

4:19b.2CH.004.019 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio:la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;

4:20b.2CH.004.020 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laux la preskribo antaux la plejsanktejo-el pura oro;

4:21b.2CH.004.021 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;

4:22b.2CH.004.022 kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, gxiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.

5

5:1b.2CH.005.001 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj cxiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

5:2b.2CH.005.002 Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

5:3b.2CH.005.003 Kaj kolektigxis al la regxo cxiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.

5:4b.2CH.005.004 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.

5:5b.2CH.005.005 Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.

5:6b.2CH.005.006 Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

5:7b.2CH.005.007 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

5:8b.2CH.005.008 CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

5:9b.2CH.005.009 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

5:10b.2CH.005.010 En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.

5:11b.2CH.005.011 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (cxar cxiuj pastroj, kiuj tie trovigxis, sanktigxis, sen diferenco de la ordoj),

5:12b.2CH.005.012 kaj la Levidoj-kantistoj-ili cxiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj-en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;

5:13b.2CH.005.013 kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo;

5:14b.2CH.005.014 kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

6

6:1b.2CH.006.001 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

6:2b.2CH.006.002 tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.

6:3b.2CH.006.003 Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

6:4b.2CH.006.004 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

6:5b.2CH.006.005 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.

6:6b.2CH.006.006 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

6:7b.2CH.006.007 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

6:8b.2CH.006.008 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

6:9b.2CH.006.009 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.

6:10b.2CH.006.010 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

6:11b.2CH.006.011 Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

6:12b.2CH.006.012 Kaj li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn

6:13b.2CH.006.013 (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

6:14b.2CH.006.014 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

6:15b.2CH.006.015 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

6:16b.2CH.006.016 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laux Mia instruo, kiel vi iradis antaux Mi.

6:17b.2CH.006.017 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.

6:18b.2CH.006.018 CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

6:19b.2CH.006.019 Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi,

6:20b.2CH.006.020 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

6:21b.2CH.006.021 Kaj auxskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu el la loko de Via logxado, el la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

6:22b.2CH.006.022 Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

6:23b.2CH.006.023 tiam auxskultu el la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

6:24b.2CH.006.024 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaux Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos antaux Vi en cxi tiu domo:

6:25b.2CH.006.025 tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.

6:26b.2CH.006.026 Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

6:27b.2CH.006.027 tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

6:28b.2CH.006.028 Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;

6:29b.2CH.006.029 cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

6:30b.2CH.006.030 auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);

6:31b.2CH.006.031 por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laux Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

6:32b.2CH.006.032 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

6:33b.2CH.006.033 Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

6:34b.2CH.006.034 Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

6:35b.2CH.006.035 tiam auxskultu el la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.

6:36b.2CH.006.036 Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aux proksiman;

6:37b.2CH.006.037 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

6:38b.2CH.006.038 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

6:39b.2CH.006.039 tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.

6:40b.2CH.006.040 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.

6:41b.2CH.006.041 Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.

6:42b.2CH.006.042 Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.

7

7:1b.2CH.007.001 Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

7:2b.2CH.007.002 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

7:3b.2CH.007.003 Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

7:4b.2CH.007.004 Kaj la regxo kaj la tuta popolo faris oferojn antaux la Eternulo.

7:5b.2CH.007.005 La regxo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj la tuta popolo inauxguris la domon de Dio.

7:6b.2CH.007.006 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la regxo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la lauxdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj cxiuj Izraelidoj staris.

7:7b.2CH.007.007 Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.

7:8b.2CH.007.008 Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo.

7:9b.2CH.007.009 Kaj en la oka tago ili faris festofermon, cxar la inauxguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj.

7:10b.2CH.007.010 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

7:11b.2CH.007.011 Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon, kaj cxion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo.

7:12b.2CH.007.012 Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li:Mi auxdis vian pregxon, kaj Mi elektis al Mi cxi tiun lokon kiel domon de oferoj.

7:13b.2CH.007.013 Se Mi sxlosos la cxielon tiel, ke ne estos pluvo, aux se Mi ordonos al la lokustoj primangxi la teron, aux se Mi sendos peston sur Mian popolon,

7:14b.2CH.007.014 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

7:15b.2CH.007.015 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al pregxo sur cxi tiu loko.

7:16b.2CH.007.016 Nun Mi elektis kaj sanktigis cxi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiutempe.

7:17b.2CH.007.017 Kaj se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al cxio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn legxojn kaj preskribojn:

7:18b.2CH.007.018 tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro, reganta super Izrael.

7:19b.2CH.007.019 Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos antaux ili:

7:20b.2CH.007.020 tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj.

7:21b.2CH.007.021 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos, kaj diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?

7:22b.2CH.007.022 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux ili kaj servis al ili-pro tio Li venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

8

8:1b.2CH.008.001 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,

8:2b.2CH.008.002 kaj post kiam Salomono konstruis ankaux la urbojn, kiujn HXiram donis al Salomono, kaj li enlogxigis tie la Izraelidojn,

8:3b.2CH.008.003 Salomono iris kontraux HXamat-Coban kaj venkoprenis gxin.

8:4b.2CH.008.004 Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.

8:5b.2CH.008.005 Li ankaux konstruis Bet-HXoronon la supran kaj Bet-HXoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,

8:6b.2CH.008.006 kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

8:7b.2CH.008.007 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:

8:8b.2CH.008.008 el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn gxis la nuna tago.

8:9b.2CH.008.009 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, cxar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj cxaroj kaj super liaj rajdistoj.

8:10b.2CH.008.010 La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.

8:11b.2CH.008.011 La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.

8:12b.2CH.008.012 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaux la portiko,

8:13b.2CH.008.013 por oferadi laux la ordo de cxiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de lauxboj.

8:14b.2CH.008.014 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.

8:15b.2CH.008.015 Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.

8:16b.2CH.008.016 Tiele estis arangxita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, gxis la domo de la Eternulo estis tuta preta.

8:17b.2CH.008.017 Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.

8:18b.2CH.008.018 Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

9

9:1b.2CH.009.001 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.

9:2b.2CH.009.002 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

9:3b.2CH.009.003 Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

9:4b.2CH.009.004 kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

9:5b.2CH.009.005 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

9:6b.2CH.009.006 mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.

9:7b.2CH.009.007 Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

9:8b.2CH.009.008 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

9:9b.2CH.009.009 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.

9:10b.2CH.009.010 Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn.

9:11b.2CH.009.011 Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.

9:12b.2CH.009.012 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion sxi alportis al la regxo. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.

9:13b.2CH.009.013 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;

9:14b.2CH.009.014 krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaux cxiuj regxoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj argxenton.

9:15b.2CH.009.015 Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da forgxita oro estis uzitaj por cxiu sxildo),

9:16b.2CH.009.016 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj), kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.

9:17b.2CH.009.017 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.

9:18b.2CH.009.018 Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

9:19b.2CH.009.019 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.

9:20b.2CH.009.020 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; argxento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.

9:21b.2CH.009.021 CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

9:22b.2CH.009.022 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj sagxeco.

9:23b.2CH.009.023 Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.

9:24b.2CH.009.024 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.

9:25b.2CH.009.025 Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

9:26b.2CH.009.026 Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo.

9:27b.2CH.009.027 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.

9:28b.2CH.009.028 CXevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el cxiuj landoj.

9:29b.2CH.009.029 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.

9:30b.2CH.009.030 Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.

9:31b.2CH.009.031 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

10

10:1b.2CH.010.001 Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.

10:2b.2CH.010.002 Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo.

10:3b.2CH.010.003 Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Rehxabeam, dirante:

10:4b.2CH.010.004 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

10:5b.2CH.010.005 Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.

10:6b.2CH.010.006 Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?

10:7b.2CH.010.007 Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.

10:8b.2CH.010.008 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.

10:9b.2CH.010.009 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

10:10b.2CH.010.010 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

10:11b.2CH.010.011 tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

10:12b.2CH.010.012 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.

10:13b.2CH.010.013 Kaj la regxo respondis al ili malafable; kaj la regxo Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;

10:14b.2CH.010.014 kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

10:15b.2CH.010.015 Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.

10:16b.2CH.010.016 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

10:17b.2CH.010.017 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam.

10:18b.2CH.010.018 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.

10:19b.2CH.010.019 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

11

11:1b.2CH.011.001 Kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam.

11:2b.2CH.011.002 Sed aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, homo de Dio, dirante:

11:3b.2CH.011.003 Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:

11:4b.2CH.011.004 Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.

11:5b.2CH.011.005 Rehxabeam logxis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikajxojn en la urboj de Judujo.

11:6b.2CH.011.006 Li prikonstruis Bet-Lehxemon, Etamon, Tekoan,

11:7b.2CH.011.007 Bet-Curon, Sohxon, Adulamon,

11:8b.2CH.011.008 Gaton, Maresxan, Zifon,

11:9b.2CH.011.009 Adoraimon, Lahxisxon, Azekan,

11:10b.2CH.011.010 Corean, Ajalonon, kaj HXebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.

11:11b.2CH.011.011 Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino.

11:12b.2CH.011.012 Kaj en cxiu urbo li kolektis sxildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.

11:13b.2CH.011.013 La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj;

11:14b.2CH.011.014 la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.

11:15b.2CH.011.015 Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.

11:16b.2CH.011.016 Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

11:17b.2CH.011.017 Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

11:18b.2CH.011.018 Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj.

11:19b.2CH.011.019 SXi naskis al li filojn:Jeusx, SXemarja, kaj Zaham.

11:20b.2CH.011.020 Post sxi li prenis Maahxan, filinon de Absxalom; kaj sxi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj SXelomiton.

11:21b.2CH.011.021 Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.

11:22b.2CH.011.022 Rehxabeam starigis Abijan, filon de Maahxa, kiel cxefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin regxo.

11:23b.2CH.011.023 Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

12

12:1b.2CH.012.001 Kiam fortikigxis la regno de Rehxabeam kaj li farigxis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.

12:2b.2CH.012.002 En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)

12:3b.2CH.012.003 kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.

12:4b.2CH.012.004 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.

12:5b.2CH.012.005 Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.

12:6b.2CH.012.006 Tiam humiligxis la estroj de Izrael kaj la regxo, kaj diris:Justa estas la Eternulo.

12:7b.2CH.012.007 Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;

12:8b.2CH.012.008 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.

12:9b.2CH.012.009 Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.

12:10b.2CH.012.010 Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.

12:11b.2CH.012.011 Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.

12:12b.2CH.012.012 Kiam li humiligxis, tiam deturnigxis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne cxio pereis; cxar en Judujo estis ankoraux io bona.

12:13b.2CH.012.013 La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

12:14b.2CH.012.014 Li agis malbone, cxar li ne alkutimigis sian koron al sercxado de la Eternulo.

12:15b.2CH.012.015 La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.

12:16b.2CH.012.016 Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abija.

13

13:1b.2CH.013.001 En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam ekregxis Abija super Judujo.

13:2b.2CH.013.002 Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mihxaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.

13:3b.2CH.013.003 Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.

13:4b.2CH.013.004 Abija starigxis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Auxskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!

13:5b.2CH.013.005 Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.

13:6b.2CH.013.006 Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.

13:7b.2CH.013.007 Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.

13:8b.2CH.013.008 Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.

13:9b.2CH.013.009 Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.

13:10b.2CH.013.010 Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,

13:11b.2CH.013.011 kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.

13:12b.2CH.013.012 Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

13:13b.2CH.013.013 Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.

13:14b.2CH.013.014 La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.

13:15b.2CH.013.015 Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj.

13:16b.2CH.013.016 Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj.

13:17b.2CH.013.017 Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.

13:18b.2CH.013.018 Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

13:19b.2CH.013.019 Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun gxiaj filinurboj, Jesxanan kun gxiaj filinurboj, kaj Efrainon kun gxiaj filinurboj.

13:20b.2CH.013.020 Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.

13:21b.2CH.013.021 Sed Abija fortigxis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.

13:22b.2CH.013.022 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.

14

14:1b.2CH.014.001 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.

14:2b.2CH.014.002 Asa agadis bone kaj juste antaux la Eternulo, sia Dio.

14:3b.2CH.014.003 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.

14:4b.2CH.014.004 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.

14:5b.2CH.014.005 Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

14:6b.2CH.014.006 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon.

14:7b.2CH.014.007 Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.

14:8b.2CH.014.008 Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per sxildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj mansxildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; cxiuj ili estis bravaj militistoj.

14:9b.2CH.014.009 Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa.

14:10b.2CH.014.010 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa.

14:11b.2CH.014.011 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

14:12b.2CH.014.012 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.

14:13b.2CH.014.013 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo.

14:14b.2CH.014.014 Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

14:15b.2CH.014.015 Ankaux ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da sxafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

15

15:1b.2CH.015.001 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.

15:2b.2CH.015.002 Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

15:3b.2CH.015.003 Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;

15:4b.2CH.015.004 sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.

15:5b.2CH.015.005 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, cxar grandaj tumultoj estos cxe cxiuj logxantoj de la landoj.

15:6b.2CH.015.006 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, cxar Dio konfuzos ilin per diversaj malfelicxoj.

15:7b.2CH.015.007 Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.

15:8b.2CH.015.008 Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.

15:9b.2CH.015.009 Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

15:10b.2CH.015.010 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.

15:11b.2CH.015.011 Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakirajxo, kiun ili venigis:sepcent bovojn kaj sep mil sxafojn.

15:12b.2CH.015.012 Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,

15:13b.2CH.015.013 kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.

15:14b.2CH.015.014 Kaj ili jxuris al la Eternulo per lauxta vocxo, per gxojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.

15:15b.2CH.015.015 Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

15:16b.2CH.015.016 Kaj ecx Maahxan, la patrinon, la regxo Asa senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon, dispecigis gxin kaj forbruligis cxe la torento Kidron.

15:17b.2CH.015.017 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

15:18b.2CH.015.018 Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.

15:19b.2CH.015.019 Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.

16

16:1b.2CH.016.001 En la tridek-sesa jaro de la regxado de Asa iris Baasxa, regxo de Izrael, kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.

16:2b.2CH.016.002 Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:

16:3b.2CH.016.003 Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi argxenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

16:4b.2CH.016.004 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.

16:5b.2CH.016.005 Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.

16:6b.2CH.016.006 Tiam la regxo Asa prenis cxiujn Judojn; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.

16:7b.2CH.016.007 En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio.

16:8b.2CH.016.008 CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;

16:9b.2CH.016.009 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

16:10b.2CH.016.010 Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

16:11b.2CH.016.011 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.

16:12b.2CH.016.012 En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj; tre forta farigxis lia malsano; sed ecx en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.

16:13b.2CH.016.013 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia regxado.

16:14b.2CH.016.014 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kusxigis lin sur lito plenigita de aromajxoj kaj diversaj lerte preparitaj sxmirajxoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

17

17:1b.2CH.017.001 Anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat. Kaj li farigxis potenca kontraux Izrael.

17:2b.2CH.017.002 Li starigis militistaron en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.

17:3b.2CH.017.003 Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

17:4b.2CH.017.004 sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.

17:5b.2CH.017.005 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.

17:6b.2CH.017.006 Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

17:7b.2CH.017.007 En la tria jaro de lia regxado li sendis siajn eminentulojn Ben-HXail, Obadja, Zehxarja, Netanel, kaj Mihxaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;

17:8b.2CH.017.008 kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.

17:9b.2CH.017.009 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.

17:10b.2CH.017.010 Kaj timo antaux la Eternulo estis en cxiuj regnoj de la landoj, kiuj estis cxirkaux Judujo, kaj ili ne militis kontraux Jehosxafat.

17:11b.2CH.017.011 De la Filisxtoj oni alportadis al Jehosxafat donacojn, kaj argxenton kiel tributon; ankaux la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent sxafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.

17:12b.2CH.017.012 Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.

17:13b.2CH.017.013 Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.

17:14b.2CH.017.014 Jen estas ilia ordo laux iliaj patrodomoj:cxe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;

17:15b.2CH.017.015 apud li estis la estro Jehohxanan, kaj kun li ducent okdek mil;

17:16b.2CH.017.016 apud li estis Amasja, filo de Zihxri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.

17:17b.2CH.017.017 CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;

17:18b.2CH.017.018 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.

17:19b.2CH.017.019 Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.

18

18:1b.2CH.018.001 Jehosxafat havis multe da ricxeco kaj honoro; kaj li boparencigxis kun Ahxab.

18:2b.2CH.018.002 Post kelke da jaroj li veturis al Ahxab en Samarion. Kaj Ahxab bucxis multe da sxafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.

18:3b.2CH.018.003 Kaj Ahxab, regxo de Izrael, diris al Jehosxafat, regxo de Judujo:CXu vi iros kun mi kontraux Ramoton en Gilead? Kaj cxi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.

18:4b.2CH.018.004 Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo.

18:5b.2CH.018.005 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, kaj Dio gxin transdonos en la manon de la regxo.

18:6b.2CH.018.006 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

18:7b.2CH.018.007 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

18:8b.2CH.018.008 Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.

18:9b.2CH.018.009 La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili.

18:10b.2CH.018.010 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

18:11b.2CH.018.011 Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, cxar la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

18:12b.2CH.018.012 La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

18:13b.2CH.018.013 Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

18:14b.2CH.018.014 Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.

18:15b.2CH.018.015 Tiam la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

18:16b.2CH.018.016 Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

18:17b.2CH.018.017 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

18:18b.2CH.018.018 Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.

18:19b.2CH.018.019 Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, regxon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

18:20b.2CH.018.020 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?

18:21b.2CH.018.021 Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

18:22b.2CH.018.022 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

18:23b.2CH.018.023 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

18:24b.2CH.018.024 Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

18:25b.2CH.018.025 Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx,

18:26b.2CH.018.026 kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.

18:27b.2CH.018.027 Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

18:28b.2CH.018.028 Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

18:29b.2CH.018.029 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

18:30b.2CH.018.030 Kaj la regxo de Sirio ordonis al siaj cxarestroj jene:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.

18:31b.2CH.018.031 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

18:32b.2CH.018.032 Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

18:33b.2CH.018.033 Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj vundis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

18:34b.2CH.018.034 Sed la batalo plifortigxis en tiu tago; kaj la regxo de Izrael staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj gxis la vespero, kaj li mortis en la momento de la mallevigxo de la suno.

19

19:1b.2CH.019.001 Jehosxafat, regxo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en Jerusalemon.

19:2b.2CH.019.002 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.

19:3b.2CH.019.003 Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

19:4b.2CH.019.004 Kaj Jehosxafat logxis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-SXeba gxis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

19:5b.2CH.019.005 Li starigis jugxistojn en la lando, en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en cxiu urbo aparte.

19:6b.2CH.019.006 Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.

19:7b.2CH.019.007 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

19:8b.2CH.019.008 Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.

19:9b.2CH.019.009 Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:

19:10b.2CH.019.010 en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.

19:11b.2CH.019.011 Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

20

20:1b.2CH.020.001 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.

20:2b.2CH.020.002 Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.

20:3b.2CH.020.003 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.

20:4b.2CH.020.004 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

20:5b.2CH.020.005 Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto.

20:6b.2CH.020.006 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.

20:7b.2CH.020.007 Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.

20:8b.2CH.020.008 Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante:

20:9b.2CH.020.009 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.

20:10b.2CH.020.010 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

20:11b.2CH.020.011 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni.

20:12b.2CH.020.012 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.

20:13b.2CH.020.013 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

20:14b.2CH.020.014 Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;

20:15b.2CH.020.015 kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.

20:16b.2CH.020.016 Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel.

20:17b.2CH.020.017 Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.

20:18b.2CH.020.018 Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo.

20:19b.2CH.020.019 Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.

20:20b.2CH.020.020 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

20:21b.2CH.020.021 Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco.

20:22b.2CH.020.022 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj.

20:23b.2CH.020.023 Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.

20:24b.2CH.020.024 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis.

20:25b.2CH.020.025 Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi.

20:26b.2CH.020.026 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago.

20:27b.2CH.020.027 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj.

20:28b.2CH.020.028 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.

20:29b.2CH.020.029 Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael.

20:30b.2CH.020.030 Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.

20:31b.2CH.020.031 Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

20:32b.2CH.020.032 Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo.

20:33b.2CH.020.033 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj.

20:34b.2CH.020.034 La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael.

20:35b.2CH.020.035 Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie.

20:36b.2CH.020.036 Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.

20:37b.2CH.020.037 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.

21

21:1b.2CH.021.001 Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

21:2b.2CH.021.002 Li havis fratojn, filojn de Jehosxafat:Azarja, Jehxiel, Zehxarja, Azarjahu, Mihxael, kaj SXefatja. CXiuj ili estis filoj de Jehosxafat, regxo de Judujo.

21:3b.2CH.021.003 Ilia patro donis al ili multe da donacoj, argxenton, oron, multekostajxojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, cxar li estis la unuenaskito.

21:4b.2CH.021.004 Kiam Jehoram estrigxis super la regno de sia patro kaj fortigxis, li mortigis per glavo cxiujn siajn fratojn kaj ankaux kelkajn el la eminentuloj de Izrael.

21:5b.2CH.021.005 La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

21:6b.2CH.021.006 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.

21:7b.2CH.021.007 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

21:8b.2CH.021.008 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.

21:9b.2CH.021.009 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn.

21:10b.2CH.021.010 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. En la sama tempo ankaux Libna defalis de li, cxar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

21:11b.2CH.021.011 Li ankaux arangxis altajxojn sur la montoj de Judujo, li malcxastigis la logxantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon.

21:12b.2CH.021.012 Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Pro tio, ke vi ne iradis laux la vojoj de via patro Jehosxafat, kaj laux la vojoj de Asa, regxo de Judujo,

21:13b.2CH.021.013 sed vi iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj malcxastigis Judujon kaj la logxantojn de Jerusalem, kiel malcxastigis la domo de Ahxab, kaj ecx viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:

21:14b.2CH.021.014 pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havajxon;

21:15b.2CH.021.015 kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internajxoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internajxoj cxiutage.

21:16b.2CH.021.016 Kaj la Eternulo ekscitis kontraux Jehoram la spiriton de la Filisxtoj, kaj de la Araboj, kiuj logxis apude de la Etiopoj;

21:17b.2CH.021.017 kaj ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon, kiu trovigxis en la regxa domo, ankaux liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis cxe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoahxaz.

21:18b.2CH.021.018 Kaj post cxio cxi tio la Eternulo frapis liajn internajxojn per nesanigebla malsano.

21:19b.2CH.021.019 Kaj tio dauxris de tago al tago; kaj kiam finigxis du jaroj, liaj internajxoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.

21:20b.2CH.021.020 La agxon de tridek du jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la regxoj.

22

22:1b.2CH.022.001 La logxantoj de Jerusalem ekregxigis lian plej junan filon Ahxazja anstataux li, cxar cxiujn pli agxajn mortigis la tacxmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo.

22:2b.2CH.022.002 La agxon de kvardek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri.

22:3b.2CH.022.003 Li ankaux iradis laux la vojoj de la domo de Ahxab, cxar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi.

22:4b.2CH.022.004 Li faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.

22:5b.2CH.022.005 Ankaux ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon.

22:6b.2CH.022.006 Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

22:7b.2CH.022.007 Sed de Dio estis destinita pereo por Ahxazja per tio, ke li venis al Jehoram:post sia veno li eliris kun Jehoram kontraux Jehun, filon de Nimsxi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Ahxab.

22:8b.2CH.022.008 Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin.

22:9b.2CH.022.009 Kaj li sercxis Ahxazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kasxita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, cxar oni diris:Li estas filo de Jehosxafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Ahxazja restis neniu, kiu povus regxi.

22:10b.2CH.022.010 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda.

22:11b.2CH.022.011 Sed Jehosxabeat, filino de la regxo, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la cxambro de litoj; kaj kasxis lin Jehosxabeat, filino de la regxo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (cxar sxi estis fratino de Ahxazja), for de Atalja, kaj cxi tiu lin ne mortigis.

22:12b.2CH.022.012 Kaj li restis kasxita cxe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja regxis en la lando.

23

23:1b.2CH.023.001 Sed en la sepa jaro kuragxis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jerohxam, Isxmael, filo de Jehohxanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Elisxafat, filo de Zihxri;

23:2b.2CH.023.002 kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el cxiuj urboj de Judujo kaj la cxefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.

23:3b.2CH.023.003 Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la regxo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la regxo devas regxi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.

23:4b.2CH.023.004 Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj,

23:5b.2CH.023.005 triono en la regxa domo, kaj triono cxe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.

23:6b.2CH.023.006 Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; cxi tiuj povas eniri, cxar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.

23:7b.2CH.023.007 Kaj la Levidoj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.

23:8b.2CH.023.008 La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn.

23:9b.2CH.023.009 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, sxildojn, kaj mansxildojn de la regxo David, kiuj estis en la domo de Dio.

23:10b.2CH.023.010 Kaj li starigis la tutan popolon, cxiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.

23:11b.2CH.023.011 Kaj oni elkondukis la regxidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin regxo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la regxo!

23:12b.2CH.023.012 Kiam Atalja auxdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la regxon, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.

23:13b.2CH.023.013 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

23:14b.2CH.023.014 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn; kaj kiu sxin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

23:15b.2CH.023.015 Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris tra la enirejo de la Pordego de CXevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.

23:16b.2CH.023.016 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la regxo, ke ili estu popolo de la Eternulo.

23:17b.2CH.023.017 Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj.

23:18b.2CH.023.018 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun gxojo kaj kantoj, laux la preskribo de David.

23:19b.2CH.023.019 Kaj li starigis la pordegistojn cxe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.

23:20b.2CH.023.020 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la regxon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la regxan domon, kaj ili sidigis la regxon sur la regna trono.

23:21b.2CH.023.021 Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.

24

24:1b.2CH.024.001 La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.

24:2b.2CH.024.002 Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.

24:3b.2CH.024.003 Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.

24:4b.2CH.024.004 Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.

24:5b.2CH.024.005 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.

24:6b.2CH.024.006 Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?

24:7b.2CH.024.007 CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.

24:8b.2CH.024.008 Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.

24:9b.2CH.024.009 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.

24:10b.2CH.024.010 Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis.

24:11b.2CH.024.011 Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.

24:12b.2CH.024.012 Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.

24:13b.2CH.024.013 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis.

24:14b.2CH.024.014 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.

24:15b.2CH.024.015 Jehojada maljunigxis kaj atingis suficxan agxon, kaj li mortis; la agxon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.

24:16b.2CH.024.016 Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.

24:17b.2CH.024.017 Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj klinigxis antaux la regxo; kaj li komencis obeadi ilin.

24:18b.2CH.024.018 Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitigxis Lia kolero kontraux Judujo kaj kontraux Jerusalem pro cxi tiu ilia kulpo.

24:19b.2CH.024.019 Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed cxi tiuj ne atentis.

24:20b.2CH.024.020 La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.

24:21b.2CH.024.021 Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.

24:22b.2CH.024.022 Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.

24:23b.2CH.024.023 Post paso de unu jaro eliris kontraux lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo cxiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakirajxon ili sendis al la regxo de Damasko.

24:24b.2CH.024.024 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.

24:25b.2CH.024.025 Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.

24:26b.2CH.024.026 La konspirintoj kontraux li estis:Zabad, filo de la Amonidino SXimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino SXimrit.

24:27b.2CH.024.027 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

25

25:1b.2CH.025.001 La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.

25:2b.2CH.025.002 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne el plena koro.

25:3b.2CH.025.003 Kiam lia regxado fortikigxis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.

25:4b.2CH.025.004 Sed iliajn filojn li ne mortigis, cxar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante:Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed cxiu devas morti pro sia peko.

25:5b.2CH.025.005 Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.

25:6b.2CH.025.006 Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da argxento.

25:7b.2CH.025.007 Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim;

25:8b.2CH.025.008 sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.

25:9b.2CH.025.009 Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.

25:10b.2CH.025.010 Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraux Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.

25:11b.2CH.025.011 Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;

25:12b.2CH.025.012 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.

25:13b.2CH.025.013 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo.

25:14b.2CH.025.014 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis.

25:15b.2CH.025.015 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano?

25:16b.2CH.025.016 Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

25:17b.2CH.025.017 Amacja, regxo de Judujo, konsiligxis, kaj sendis al Joasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.

25:18b.2CH.025.018 Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.

25:19b.2CH.025.019 Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

25:20b.2CH.025.020 Sed Amacja ne obeis; cxar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.

25:21b.2CH.025.021 Kaj eliris Joasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.

25:22b.2CH.025.022 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.

25:23b.2CH.025.023 Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Joasx, filo de Jehoahxaz, kaptis Joasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.

25:24b.2CH.025.024 Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de Dio cxe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

25:25b.2CH.025.025 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Joasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

25:26b.2CH.025.026 La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.

25:27b.2CH.025.027 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.

25:28b.2CH.025.028 Kaj oni venigis lin sur cxevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.

26

26:1b.2CH.026.001 Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

26:2b.2CH.026.002 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.

26:3b.2CH.026.003 La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

26:4b.2CH.026.004 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.

26:5b.2CH.026.005 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

26:6b.2CH.026.006 Li eliris kaj militis kontraux la Filisxtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Asxdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Asxdod kaj en Filisxtujo.

26:7b.2CH.026.007 Kaj Dio helpis al li kontraux la Filisxtoj, kaj kontraux la Araboj, kiuj logxis en Gur-Baal, kaj kontraux la Meunoj.

26:8b.2CH.026.008 Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo farigxis fama gxis la limo de Egiptujo, cxar li estis tre forta.

26:9b.2CH.026.009 Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.

26:10b.2CH.026.010 Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.

26:11b.2CH.026.011 Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.

26:12b.2CH.026.012 La tuta nombro de la cxefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;

26:13b.2CH.026.013 kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la regxo kontraux la malamiko.

26:14b.2CH.026.014 Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, sxildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj sxtonojn por sxtonjxetiloj.

26:15b.2CH.026.015 Kaj li faris en Jerusalem masxinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili trovigxu sur la turoj kaj sur la anguloj, por jxetadi sagojn kaj grandajn sxtonojn. Kaj lia nomo farigxis fama malproksime, cxar li mirinde arangxis al si helpon, gxis li farigxis potenca.

26:16b.2CH.026.016 Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontraux la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.

26:17b.2CH.026.017 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj;

26:18b.2CH.026.018 kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.

26:19b.2CH.026.019 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.

26:20b.2CH.026.020 Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis.

26:21b.2CH.026.021 Kaj la regxo Uzija restis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo de leprulo; cxar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis cxefo de la regxa domo kaj regis la popolon de la lando.

26:22b.2CH.026.022 La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc.

26:23b.2CH.026.023 Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

27

27:1b.2CH.027.001 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

27:2b.2CH.027.002 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis.

27:3b.2CH.027.003 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj cxe la muro de Ofel li multe konstruis.

27:4b.2CH.027.004 Li konstruis ankaux urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.

27:5b.2CH.027.005 Li militis kontraux la regxo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da argxento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaux en la dua jaro kaj en la tria.

27:6b.2CH.027.006 Jotam farigxis potenca, cxar li bone arangxis siajn vojojn antaux la Eternulo, sia Dio.

27:7b.2CH.027.007 La cetera historio de Jotam, cxiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.

27:8b.2CH.027.008 La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem.

27:9b.2CH.027.009 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

28

28:1b.2CH.028.001 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David.

28:2b.2CH.028.002 Li iradis laux la vojoj de la regxoj de Izrael, kaj li ecx faris fanditajn statuojn de Baaloj;

28:3b.2CH.028.003 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj;

28:4b.2CH.028.004 li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

28:5b.2CH.028.005 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton.

28:6b.2CH.028.006 Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

28:7b.2CH.028.007 Kaj Zihxri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la regxo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la regxo.

28:8b.2CH.028.008 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion.

28:9b.2CH.028.009 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.

28:10b.2CH.028.010 Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio.

28:11b.2CH.028.011 Auxskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, cxar ekscitigxis kontraux vi la flamo de kolero de la Eternulo.

28:12b.2CH.028.012 Tiam levigxis kelkaj el la cxefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehohxanan, Berehxja, filo de Mesxilemot, Jehxizkija, filo de SXalum, kaj Amasa, filo de HXadlaj, kontraux tiuj, kiuj venis el la militistaro,

28:13b.2CH.028.013 kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael.

28:14b.2CH.028.014 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitajxon antaux la estroj kaj la tuta komunumo.

28:15b.2CH.028.015 Kaj levigxis la viroj, menciitaj laux iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj cxiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitajxo, vestis ilin, donis al ili sxuojn, donis al ili mangxi kaj trinki, sxmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj cxiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jerihxon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

28:16b.2CH.028.016 En tiu tempo la regxo Ahxaz sendis al la regxoj de Asirio, ke ili helpu al li.

28:17b.2CH.028.017 Ankaux la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.

28:18b.2CH.028.018 Ankaux la Filisxtoj invadis la urbojn de la malaltajxo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-SXemesx, Ajalon, Gederot, Sohxo kun gxiaj filinurboj, Timna kun gxiaj filinurboj, kaj Gimzo kun gxiaj filinurboj, kaj enlogxigxis tie.

28:19b.2CH.028.019 CXar la Eternulo humiligis Judujon pro Ahxaz, regxo de Izrael, kiu malcxastigis Judujon kaj krimis antaux la Eternulo.

28:20b.2CH.028.020 Kaj venis kontraux lin Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj premis lin, anstataux subteni lin;

28:21b.2CH.028.021 cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.

28:22b.2CH.028.022 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraux la Eternulo, li, la regxo Ahxaz.

28:23b.2CH.028.023 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael.

28:24b.2CH.028.024 Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem.

28:25b.2CH.028.025 Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

28:26b.2CH.028.026 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antauxa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.

28:27b.2CH.028.027 Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.

29

29:1b.2CH.029.001 HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.

29:2b.2CH.029.002 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

29:3b.2CH.029.003 En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.

29:4b.2CH.029.004 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,

29:5b.2CH.029.005 kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.

29:6b.2CH.029.006 CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.

29:7b.2CH.029.007 Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.

29:8b.2CH.029.008 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.

29:9b.2CH.029.009 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.

29:10b.2CH.029.010 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.

29:11b.2CH.029.011 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

29:12b.2CH.029.012 Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx;

29:13b.2CH.029.013 kaj el la idoj de Elicafan:SXimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zehxarja kaj Matanja;

29:14b.2CH.029.014 kaj el la idoj de Heman:Jehxiel kaj SXimei; kaj el la idoj de Jedutun:SXemaja kaj Uziel.

29:15b.2CH.029.015 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.

29:16b.2CH.029.016 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.

29:17b.2CH.029.017 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.

29:18b.2CH.029.018 Kaj ili eniris internen al la regxo HXizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj cxiujn gxiajn vazojn;

29:19b.2CH.029.019 kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.

29:20b.2CH.029.020 La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.

29:21b.2CH.029.021 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.

29:22b.2CH.029.022 Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.

29:23b.2CH.029.023 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.

29:24b.2CH.029.024 Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

29:25b.2CH.029.025 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.

29:26b.2CH.029.026 Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.

29:27b.2CH.029.027 Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.

29:28b.2CH.029.028 Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero.

29:29b.2CH.029.029 Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis.

29:30b.2CH.029.030 Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

29:31b.2CH.029.031 Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.

29:32b.2CH.029.032 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.

29:33b.2CH.029.033 Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil sxafoj.

29:34b.2CH.029.034 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.

29:35b.2CH.029.035 Ankaux tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun versxoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.

29:36b.2CH.029.036 Kaj gxojis HXizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; cxar neatendita estis la afero.

30

30:1b.2CH.030.001 HXizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaux leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.

30:2b.2CH.030.002 Kaj la regxo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiligxo decidis fari la Paskon en la dua monato;

30:3b.2CH.030.003 cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.

30:4b.2CH.030.004 La afero placxis al la regxo kaj al la tuta komunumo.

30:5b.2CH.030.005 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-SXeba gxis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; cxar jam delonge oni ne faris gxin, kiel estas skribite.

30:6b.2CH.030.006 Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la regxo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la regxo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la savigxintoj, kiuj restis cxe vi de la mano de la regxoj de Asirio.

30:7b.2CH.030.007 Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraux la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.

30:8b.2CH.030.008 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

30:9b.2CH.030.009 CXar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon cxe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en cxi tiun landon; cxar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizagxon, se vi revenos al Li.

30:10b.2CH.030.010 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj gxis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.

30:11b.2CH.030.011 Nur kelkaj el la Asxeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiligxis, kaj venis en Jerusalemon.

30:12b.2CH.030.012 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.

30:13b.2CH.030.013 Kaj kolektigxis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.

30:14b.2CH.030.014 Kaj ili levigxis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj cxion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj jxetis en la torenton Kidron.

30:15b.2CH.030.015 Kaj ili bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.

30:16b.2CH.030.016 Kaj ili staris sur siaj postenoj laux la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.

30:17b.2CH.030.017 CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

30:18b.2CH.030.018 Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isahxar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili mangxis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed HXizkija pregxis pri ili, dirante:La Eternulo, la bona, pardonu cxiun,

30:19b.2CH.030.019 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta purigxo.

30:20b.2CH.030.020 Kaj la Eternulo auxskultis HXizkijan kaj pardonis la popolon.

30:21b.2CH.030.021 Kaj la Izraelidoj, kiuj trovigxis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda gxojo; kaj cxiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.

30:22b.2CH.030.022 Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

30:23b.2CH.030.023 Kaj la tuta komunumo interkonsiligxe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.

30:24b.2CH.030.024 CXar HXizkija, regxo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil sxafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil sxafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.

30:25b.2CH.030.025 Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo.

30:26b.2CH.030.026 Kaj estis granda gxojo en Jerusalem; cxar de la tempo de Salomono, filo de David, regxo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.

30:27b.2CH.030.027 Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

31

31:1b.2CH.031.001 Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

31:2b.2CH.031.002 Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

31:3b.2CH.031.003 Kaj la regxo destinis parton el sia havajxo por bruloferoj:por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.

31:4b.2CH.031.004 Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

31:5b.2CH.031.005 Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis.

31:6b.2CH.031.006 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.

31:7b.2CH.031.007 En la tria monato oni komencis la arangxadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.

31:8b.2CH.031.008 Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.

31:9b.2CH.031.009 Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.

31:10b.2CH.031.010 Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.

31:11b.2CH.031.011 Kaj HXizkija ordonis pretigi cxambrojn cxe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.

31:12b.2CH.031.012 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.

31:13b.2CH.031.013 Kaj Jehxiel, Azazja, Nahxat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jisxmahxja, Mahxat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato SXimei, laux ordono de la regxo HXizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.

31:14b.2CH.031.014 Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto cxe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktajxoj.

31:15b.2CH.031.015 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jesxua, SXemaja, Amarja, kaj SXehxanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj lauxgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj

31:16b.2CH.031.016 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la agxon de tri jaroj kaj pli, de cxiuj, kiuj iradis cxiutage en la domon de la Eternulo laux siaj oficoj kaj grupoj),

31:17b.2CH.031.017 al la registritaj pastroj, laux iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj oficoj kaj grupoj,

31:18b.2CH.031.018 al la registritoj kun cxiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dedicxu sin al la sanktaj aferoj.

31:19b.2CH.031.019 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antauxurbaj kampoj de iliaj urboj, de cxiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al cxiu virseksulo inter la pastroj kaj al cxiu registrito inter la Levidoj.

31:20b.2CH.031.020 Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio.

31:21b.2CH.031.021 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

32

32:1b.2CH.032.001 Post tiuj aferoj kaj verajxoj venis Sanhxerib, regxo de Asirio; li venis en Judujon, eksiegxis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forsxiri ilin al si.

32:2b.2CH.032.002 Kiam HXizkija vidis, ke Sanhxerib venis kaj intencas militi kontraux Jerusalem,

32:3b.2CH.032.003 li konsiligxis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis sxutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li.

32:4b.2CH.032.004 Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?

32:5b.2CH.032.005 Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj.

32:6b.2CH.032.006 Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaux la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:

32:7b.2CH.032.007 Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li:

32:8b.2CH.032.008 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

32:9b.2CH.032.009 Post tio Sanhxerib, regxo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis cxe Lahxisx kune kun sia tuta militistaro) al HXizkija, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Judoj en Jerusalem, por diri:

32:10b.2CH.032.010 Tiele diras Sanhxerib, regxo de Asirio:Kion vi fidas, logxante en la fortikajxo de Jerusalem?

32:11b.2CH.032.011 HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.

32:12b.2CH.032.012 Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.

32:13b.2CH.032.013 CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?

32:14b.2CH.032.014 Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?

32:15b.2CH.032.015 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

32:16b.2CH.032.016 Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.

32:17b.2CH.032.017 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

32:18b.2CH.032.018 Kaj ili kriis per lauxta vocxo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi gxin kaj senkuragxigi gxin, por ke ili povu venkopreni la urbon.

32:19b.2CH.032.019 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj.

32:20b.2CH.032.020 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.

32:21b.2CH.032.021 Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.

32:22b.2CH.032.022 Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.

32:23b.2CH.032.023 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al HXizkija, regxo de Judujo. Kaj post tio li altigxis en la okuloj de cxiuj nacioj.

32:24b.2CH.032.024 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis. Kaj li pregxis al la Eternulo. CXi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.

32:25b.2CH.032.025 HXizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontraux li kaj kontraux Judujo kaj Jerusalem.

32:26b.2CH.032.026 Sed HXizkija humiligxis pri la fierigxo de sia koro, li kaj la logxantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de HXizkija.

32:27b.2CH.032.027 HXizkija havis tre multe da ricxeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por argxento kaj oro, por multekostaj sxtonoj, aromajxoj, sxildoj, kaj cxiaj valoraj objektoj,

32:28b.2CH.032.028 ankaux provizejojn por la produktajxoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por cxiaspecaj brutoj, kaj sxafejojn por la sxafoj.

32:29b.2CH.032.029 Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da sxafoj kaj bovoj li havis multe, cxar Dio donis al li tre grandan havajxon.

32:30b.2CH.032.030 Li, HXizkija, sxtopkovris la supran fonton de Gihxon kaj direktis gxin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj HXizkija havis sukceson en cxiu sia faro.

32:31b.2CH.032.031 Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii cxion, kion li havis en sia koro.

32:32b.2CH.032.032 La cetera historio de HXizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.

32:33b.2CH.032.033 Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

33

33:1b.2CH.033.001 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem.

33:2b.2CH.033.002 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

33:3b.2CH.033.003 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

33:4b.2CH.033.004 Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem estos Mia nomo eterne.

33:5b.2CH.033.005 Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.

33:6b.2CH.033.006 Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

33:7b.2CH.033.007 La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;

33:8b.2CH.033.008 kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.

33:9b.2CH.033.009 Manase delogis la Judojn kaj la logxantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.

33:10b.2CH.033.010 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.

33:11b.2CH.033.011 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la regxo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per cxenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.

33:12b.2CH.033.012 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj.

33:13b.2CH.033.013 Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

33:14b.2CH.033.014 Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Gihxon, en la valo, gxia la enirejo de la Pordego de Fisxoj, cxirkaux Ofel, kaj li faris gxin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo.

33:15b.2CH.033.015 Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaux cxiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li eljxetis tion eksteren de la urbo.

33:16b.2CH.033.016 Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur gxi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.

33:17b.2CH.033.017 Tamen la popolo cxiam ankoraux oferadis sur la altajxoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.

33:18b.2CH.033.018 La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.

33:19b.2CH.033.019 Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.

33:20b.2CH.033.020 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.

33:21b.2CH.033.021 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem.

33:22b.2CH.033.022 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al cxiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.

33:23b.2CH.033.023 Li ne humiligxis antaux la Eternulo, kiel humiligxis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpigxis.

33:24b.2CH.033.024 Kaj konspiris kontraux li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.

33:25b.2CH.033.025 Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.

34

34:1b.2CH.034.001 La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

34:2b.2CH.034.002 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren.

34:3b.2CH.034.003 En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

34:4b.2CH.034.004 Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.

34:5b.2CH.034.005 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.

34:6b.2CH.034.006 Ankaux en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj gxis Naftali, en iliaj ruinoj cxirkauxe,

34:7b.2CH.034.007 li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj cxiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.

34:8b.2CH.034.008 En la dek-oka jaro de sia regxado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis SXafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joahx, filo de Joahxaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.

34:9b.2CH.034.009 Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.

34:10b.2CH.034.010 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.

34:11b.2CH.034.011 Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo.

34:12b.2CH.034.012 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;

34:13b.2CH.034.013 super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.

34:14b.2CH.034.014 Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.

34:15b.2CH.034.015 Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.

34:16b.2CH.034.016 Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.

34:17b.2CH.034.017 Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.

34:18b.2CH.034.018 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.

34:19b.2CH.034.019 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.

34:20b.2CH.034.020 Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante:

34:21b.2CH.034.021 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

34:22b.2CH.034.022 Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio.

34:23b.2CH.034.023 Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

34:24b.2CH.034.024 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaux la regxo de Judujo.

34:25b.2CH.034.025 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko, kaj gxi ne estingigxos.

34:26b.2CH.034.026 Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:

34:27b.2CH.034.027 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

34:28b.2CH.034.028 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

34:29b.2CH.034.029 La regxo sendis, kaj kunvenigis cxiujn plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem.

34:30b.2CH.034.030 Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

34:31b.2CH.034.031 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

34:32b.2CH.034.032 Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.

34:33b.2CH.034.033 Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

35

35:1b.2CH.035.001 Josxija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

35:2b.2CH.035.002 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.

35:3b.2CH.035.003 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.

35:4b.2CH.035.004 Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono.

35:5b.2CH.035.005 Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj.

35:6b.2CH.035.006 Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

35:7b.2CH.035.007 Kaj Josxija donis donace al la filoj de la popolo sxafojn, sxafidojn, kapridojn, cxion por la Paskoj, por cxiuj, kiuj tie trovigxis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havajxo de la regxo.

35:8b.2CH.035.008 Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. HXilkija, Zehxarja, kaj Jehxiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent sxafidojn kaj tricent bovojn;

35:9b.2CH.035.009 Konanja, SXemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj HXasxabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil sxafidojn kaj kvincent bovojn.

35:10b.2CH.035.010 Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo.

35:11b.2CH.035.011 Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.

35:12b.2CH.035.012 Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin lauxklase, laux la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj.

35:13b.2CH.035.013 Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laux la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo.

35:14b.2CH.035.014 Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; cxar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj gxis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.

35:15b.2CH.035.015 La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laux la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la regxo, kaj la pordegistoj estis cxe cxiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, cxar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.

35:16b.2CH.035.016 Tiamaniere estis arangxita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laux la ordono de la regxo Josxija.

35:17b.2CH.035.017 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.

35:18b.2CH.035.018 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

35:19b.2CH.035.019 En la dek-oka jaro de la regxado de Josxija estis farita tiu Pasko.

35:20b.2CH.035.020 Post cxio cxi tio, kion Josxija arangxis en la domo, Nehxo, regxo de Egiptujo, eliris milite kontraux Karkemisxon cxe Euxfrato. Kaj eliris kontraux lin Josxija.

35:21b.2CH.035.021 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

35:22b.2CH.035.022 Sed Josxija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraux li; li ne obeis la vortojn de Nehxo el la busxo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.

35:23b.2CH.035.023 La pafistoj pafis sur la regxon Josxija; kaj la regxo diris al siaj servantoj:Forkonduku min, cxar mi estas grave vundita.

35:24b.2CH.035.024 Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

35:25b.2CH.035.025 Ankaux Jeremia plorkantis pri Josxija; kaj cxiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Josxija gxis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj cxe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

35:26b.2CH.035.026 La cetera historio de Josxija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

35:27b.2CH.035.027 kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.

36

36:1b.2CH.036.001 La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem.

36:2b.2CH.036.002 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem.

36:3b.2CH.036.003 La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.

36:4b.2CH.036.004 Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

36:5b.2CH.036.005 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio.

36:6b.2CH.036.006 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon.

36:7b.2CH.036.007 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel.

36:8b.2CH.036.008 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

36:9b.2CH.036.009 La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo.

36:10b.2CH.036.010 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.

36:11b.2CH.036.011 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

36:12b.2CH.036.012 Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo.

36:13b.2CH.036.013 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

36:14b.2CH.036.014 Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.

36:15b.2CH.036.015 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon.

36:16b.2CH.036.016 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

36:17b.2CH.036.017 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.

36:18b.2CH.036.018 Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon.

36:19b.2CH.036.019 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis.

36:20b.2CH.036.020 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj;

36:21b.2CH.036.021 por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj.

36:22b.2CH.036.022 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:

36:23b.2CH.036.023 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 2 Chronicles (Esperanto). 2 Chronicles (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95FF-1