1 Chronicles (Esperanto)

1 Chronicles (Esperanto)

1 Kroniko

1

1:1b.1CH.001.001 Adam, Set, Enosx,

1:2b.1CH.001.002 Kenan, Mahalalel, Jared,

1:3b.1CH.001.003 HXanohx, Metusxelahx, Lemehx,

1:4b.1CH.001.004 Noa, SXem, HXam, kaj Jafet.

1:5b.1CH.001.005 La filoj de Jafet:Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Mesxehx, kaj Tiras.

1:6b.1CH.001.006 La filoj de Gomer:Asxkenaz, Rifat, kaj Togarma.

1:7b.1CH.001.007 La filoj de Javan:Elisxa, Tarsxisx, Kitim, kaj Dodanim.

1:8b.1CH.001.008 La filoj de HXam:Kusx, Micraim, Put, kaj Kanaan.

1:9b.1CH.001.009 La filoj de Kusx:Seba, HXavila, Sabta, Raama, kaj Sabtehxa. La filoj de Raama:SXeba kaj Dedan.

1:10b.1CH.001.010 Kusx naskigis ankaux Nimrodon; cxi tiu komencis esti potenculo sur la tero.

1:11b.1CH.001.011 Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuhxidojn,

1:12b.1CH.001.012 la Patrusidojn, la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj), kaj la Kaftoridojn.

1:13b.1CH.001.013 De Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet,

1:14b.1CH.001.014 la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgasxidoj,

1:15b.1CH.001.015 la HXividoj, la Arkidoj, la Sinidoj,

1:16b.1CH.001.016 la Arvadidoj, la Cemaridoj, la HXamatidoj.

1:17b.1CH.001.017 La filoj de SXem:Elam, Asxur, Arpahxsxad, Lud, Aram, Uc, HXul, Geter, kaj Mesxehx.

1:18b.1CH.001.018 De Arpahxsxad naskigxis SXelahx, de SXelahx naskigxis Eber.

1:19b.1CH.001.019 Al Eber naskigxis du filoj:la nomo de unu estis Peleg, cxar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan.

1:20b.1CH.001.020 De Joktan naskigxis Almodad, SXelef, HXacarmavet, Jerahx,

1:21b.1CH.001.021 Hadoram, Uzal, Dikla,

1:22b.1CH.001.022 Ebal, Abimael, SXeba,

1:23b.1CH.001.023 Ofir, HXavila, kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Joktan.

1:24b.1CH.001.024 SXem, Arpahxsxad, SXelahx,

1:25b.1CH.001.025 Eber, Peleg, Reu,

1:26b.1CH.001.026 Serug, Nahxor, Terahx,

1:27b.1CH.001.027 Abram (tio estas Abraham).

1:28b.1CH.001.028 La filoj de Abraham:Isaak kaj Isxmael.

1:29b.1CH.001.029 Jen estas ilia genealogio:de Isxmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam,

1:30b.1CH.001.030 Misxma, Duma, Masa, HXadad, Tema,

1:31b.1CH.001.031 Jetur, Nafisx, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Isxmael.

1:32b.1CH.001.032 La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn sxi naskis:Zimran, Joksxan, Medan, Midjan, Jisxbak, kaj SXuahx. Kaj la filoj de Joksxan estis SXeba kaj Dedan.

1:33b.1CH.001.033 La filoj de Midjan:Efa, Efer, HXanohx, Abida, kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.

1:34b.1CH.001.034 Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak:Esav kaj Izrael.

1:35b.1CH.001.035 La filoj de Esav:Elifaz, Reuel, Jeusx, Jalam, kaj Korahx.

1:36b.1CH.001.036 La filoj de Elifaz:Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek.

1:37b.1CH.001.037 La filoj de Reuel:Nahxat, Zerahx, SXama, kaj Miza.

1:38b.1CH.001.038 La filoj de Seir:Lotan, SXobal, Cibeon, Ana, Disxon, Ecer, kaj Disxan.

1:39b.1CH.001.039 La filoj de Lotan:HXori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna.

1:40b.1CH.001.040 La filoj de SXobal:Aljan, Manahxat, Ebal, SXefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon:Aja kaj Ana.

1:41b.1CH.001.041 La filoj de Ana:Disxon. La filoj de Disxon:HXamran, Esxban, Jitran, kaj Keran.

1:42b.1CH.001.042 La filoj de Ecer:Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Disxan:Uc kaj Aran.

1:43b.1CH.001.043 Jen estas la regxoj, kiuj regxis en la lando de Edom, antaux ol aperis regxo cxe la Izraelidoj:Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba.

1:44b.1CH.001.044 Kaj Bela mortis, kaj anstataux li ekregxis Jobab, filo de Zerahx, el Bocra.

1:45b.1CH.001.045 Kaj Joab mortis, kaj anstataux li ekregxis HXusxam, el la lando de la Temanidoj.

1:46b.1CH.001.046 Kaj HXusxam mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit.

1:47b.1CH.001.047 Kaj Hadad mortis, kaj anstataux li ekregxis Samla el Masreka.

1:48b.1CH.001.048 Kaj Samla mortis, kaj anstataux li ekregxis SXaul el Rehxobot cxe la Rivero.

1:49b.1CH.001.049 Kaj SXaul mortis, kaj anstataux li ekregxis Baal-HXanan, filo de Ahxbor.

1:50b.1CH.001.050 Kaj Baal-HXanan mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.

1:51b.1CH.001.051 Kaj Hadad mortis. Tiam la cxefoj de Edom estis:cxefo Timna, cxefo Alva, cxefo Jetet,

1:52b.1CH.001.052 cxefo Oholibama, cxefo Ela, cxefo Pinon,

1:53b.1CH.001.053 cxefo Kenaz, cxefo Teman, cxefo Mibcar,

1:54b.1CH.001.054 cxefo Magdiel, cxefo Iram. Tio estas la cxefoj de Edom.

2

2:1b.1CH.002.001 Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun,

2:2b.1CH.002.002 Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Asxer.

2:3b.1CH.002.003 La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin.

2:4b.1CH.002.004 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.

2:5b.1CH.002.005 La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul.

2:6b.1CH.002.006 La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin.

2:7b.1CH.002.007 La filoj de Karmi:Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte kontraux anatemajxo.

2:8b.1CH.002.008 La filoj de Etan:Azarja.

2:9b.1CH.002.009 La filoj de HXecron, kiuj naskigxis al li:Jerahxmeel, Ram, kaj Kelubaj.

2:10b.1CH.002.010 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon, princon de la idoj de Jehuda;

2:11b.1CH.002.011 Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon;

2:12b.1CH.002.012 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon;

2:13b.1CH.002.013 Jisxaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis SXimea,

2:14b.1CH.002.014 la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,

2:15b.1CH.002.015 la sesa estis Ocem, la sepa estis David.

2:16b.1CH.002.016 Iliaj fratinoj estis:Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis:Abisxaj, Joab, kaj Asahel-tri.

2:17b.1CH.002.017 Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Isxmaelido.

2:18b.1CH.002.018 Kaleb, filo de HXecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas sxiaj filoj:Jesxer, SXobab, kaj Ardon.

2:19b.1CH.002.019 Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj sxi naskis al li HXuron.

2:20b.1CH.002.020 HXur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.

2:21b.1CH.002.021 Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon.

2:22b.1CH.002.022 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.

2:23b.1CH.002.023 Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead.

2:24b.1CH.002.024 Post la morto de HXecron en Kaleb-Efrata la edzino de HXecron, Abija, naskis al li Asxhxuron, la fondinton de Tekoa.

2:25b.1CH.002.025 La filoj de Jerahxmeel, unuenaskito de HXecron, estis:la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Ahxija.

2:26b.1CH.002.026 Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis Atara; sxi estis la patrino de Onam.

2:27b.1CH.002.027 La filoj de Ram, la unuenaskito de Jerahxmeel, estis:Maac, Jamin, kaj Eker.

2:28b.1CH.002.028 La filoj de Onam estis:SXamaj kaj Jada. La filoj de SXamaj estis:Nadab kaj Abisxur.

2:29b.1CH.002.029 La nomo de la edzino de Abisxur estis Abihxail; sxi naskis al li Ahxbanon kaj Molidon.

2:30b.1CH.002.030 La filoj de Nadab estis:Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj.

2:31b.1CH.002.031 La filo de Apaim estis Jisxei. La filo de Jisxei estis SXesxan. La filo de SXesxan estis Ahxlaj.

2:32b.1CH.002.032 La filoj de Jada, frato de SXamaj, estis:Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj.

2:33b.1CH.002.033 La filoj de Jonatan estis:Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jerahxmeel.

2:34b.1CH.002.034 SXesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. SXesxan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa;

2:35b.1CH.002.035 kaj SXesxan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarhxa, kaj sxi naskis al li Atajon.

2:36b.1CH.002.036 Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon.

2:37b.1CH.002.037 Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon.

2:38b.1CH.002.038 Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan.

2:39b.1CH.002.039 Azarja naskigis HXelecon; kaj HXelec naskigis Eleasan.

2:40b.1CH.002.040 Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis SXalumon.

2:41b.1CH.002.041 SXalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Elisxaman.

2:42b.1CH.002.042 La filoj de Kaleb, frato de Jerahxmeel:lia unuenaskito Mesxa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Maresxa, fondinto de HXebron.

2:43b.1CH.002.043 La filoj de HXebron:Korahx, Tapuahx, Rekem, kaj SXema.

2:44b.1CH.002.044 SXema naskigis Rahxamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis SXamajon.

2:45b.1CH.002.045 La filo de SXamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur.

2:46b.1CH.002.046 Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis HXaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj HXaran naskigis Gazezon.

2:47b.1CH.002.047 La filoj de Jedaj estis:Regem, Jotam, Gesxan, Pelet, Efa, kaj SXaaf.

2:48b.1CH.002.048 Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis SXeberon kaj Tirhxanan.

2:49b.1CH.002.049 SXi naskis ankaux SXaafon, la fondinton de Madmana, SXevan, la fondinton de Mahxbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Ahxsa.

2:50b.1CH.002.050 Tio estis la idoj de Kaleb:la filo de HXur, unuenaskito de Efrata:SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim,

2:51b.1CH.002.051 Salma, fondinto de Bet-Lehxem, HXaref, fondinto de Bet-Gader.

2:52b.1CH.002.052 SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuhxot.

2:53b.1CH.002.053 La familioj de Kirjat-Jearim estis:la Jetridoj, la Putidoj, la SXumatidoj, la Misxraidoj. De cxi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Esxtaolidoj.

2:54b.1CH.002.054 La idoj de Salma:la Bet-Lehxemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manahxatanoj, la Coreanoj;

2:55b.1CH.002.055 kaj la familioj de la skribistoj, kiuj logxis en Jabec, la Tiratidoj, SXimeatidoj, kaj Suhxatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de HXamat, la fondinto de Bet-Rehxab.

3

3:1b.1CH.003.001 Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en HXebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

3:2b.1CH.003.002 la tria estis Absxalom, filo de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur; la kvara estis Adonija, filo de HXagit;

3:3b.1CH.003.003 la kvina estis SXefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

3:4b.1CH.003.004 ses naskigxis al li en HXebron. Li regxis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li regxis en Jerusalem.

3:5b.1CH.003.005 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXimea, SXobab, Natan, Salomono-cxi tiuj kvar de Bat-SXua, filino de Amiel;

3:6b.1CH.003.006 Jibhxar, Elisxama, Elifelet,

3:7b.1CH.003.007 Noga, Nefeg, Jafia,

3:8b.1CH.003.008 Elisxama, Eljada, kaj Elifelet-naux.

3:9b.1CH.003.009 Tio estas cxiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

3:10b.1CH.003.010 La filo de Salomono estis Rehxabeam; la filo de cxi tiu estis Abija; la filo de cxi tiu:Asa; la filo de cxi tiu:Jehosxafat;

3:11b.1CH.003.011 la filo de cxi tiu:Joram; la filo de cxi tiu:Ahxazja; la filo de cxi tiu:Joasx;

3:12b.1CH.003.012 la filo de cxi tiu:Amacja; la filo de cxi tiu:Azarja; la filo de cxi tiu:Jotam;

3:13b.1CH.003.013 la filo de cxi tiu:Ahxaz; la filo de cxi tiu:HXizkija; la filo de cxi tiu:Manase;

3:14b.1CH.003.014 la filo de cxi tiu:Amon; la filo de cxi tiu:Josxija.

3:15b.1CH.003.015 La filoj de Josxija estis:la unuenaskito Johxanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara SXalum.

3:16b.1CH.003.016 La filoj de Jehojakim:lia filo Jehxonja, lia filo Cidkija.

3:17b.1CH.003.017 La filoj de Jehxonja:Asir, lia filo SXealtiel,

3:18b.1CH.003.018 Malkiram, Pedaja, SXenacar, Jekamja, HXosxama, kaj Nedabja.

3:19b.1CH.003.019 La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj SXimei. La filoj de Zerubabel:Mesxulam, HXananja; ilia fratino estis SXelomit;

3:20b.1CH.003.020 ankaux cxi tiuj kvin:HXasxuba, Ohel, Berehxja, HXasadja, kaj Jusxab- HXesed.

3:21b.1CH.003.021 La idoj de HXananja:Pelatja kaj Jesxaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de SXehxanja.

3:22b.1CH.003.022 La filo de SXehxanja estis SXemaja; la filoj de SXemaja:HXatusx, Jigal, Bariahx, Nearja, kaj SXafat-ses.

3:23b.1CH.003.023 La filoj de Nearja:Eljoenaj, HXizkija, kaj Azrikam-tri.

3:24b.1CH.003.024 La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljasxib, Pelaja, Akub, Johxanan, Delaja, kaj Anani-sep.

4

4:1b.1CH.004.001 La filoj de Jehuda estis:Perec, HXecron, Karmi, HXur, kaj SXobal.

4:2b.1CH.004.002 Reaja, filo de SXobal, naskigis Jahxaton; Jahxat naskigis Ahxumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj.

4:3b.1CH.004.003 Kaj jen estas la domanaro de Etam:Jizreel, Jisxma, Jidbasx; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi;

4:4b.1CH.004.004 kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de HXusxa. Tio estas la idoj de HXur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Lehxem.

4:5b.1CH.004.005 Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara.

4:6b.1CH.004.006 Naara naskis al li Ahxuzamon, HXeferon, Temnin, kaj Ahxasxtarin; tio estas la filoj de Naara;

4:7b.1CH.004.007 la filoj de HXela estis:Ceret, Cohxar, kaj Etnan.

4:8b.1CH.004.008 Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Ahxarhxel, filo de Harum.

4:9b.1CH.004.009 Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, cxar sxi diris:En malgxojo mi naskis.

4:10b.1CH.004.010 Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

4:11b.1CH.004.011 Kelub, frato de SXuhxa, naskigis Mehxiron; cxi tiu estis la patro de Esxton.

4:12b.1CH.004.012 Esxton naskigis Bet-Rafan, Paseahxon, kaj Tehxinan, fondinton de la urbo Nahxasx; tio estas la logxantoj de Rehxa.

4:13b.1CH.004.013 La filoj de Kenaz estis:Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis HXatat.

4:14b.1CH.004.014 Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de CXarpentistoj; cxar ili estis cxarpentistoj.

4:15b.1CH.004.015 La filoj de Kaleb, filo de Jefune:Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz.

4:16b.1CH.004.016 La filoj de Jehalelel:Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel.

4:17b.1CH.004.017 La filoj de Ezra:Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. SXi naskis Mirjamon, SXamajon, kaj Jisxbahxon, la patron de Esxtemoa;

4:18b.1CH.004.018 dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, HXeberon, fondinton de Sohxo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoahx. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered.

4:19b.1CH.004.019 La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Nahxam:la patro de Keila, la Garmano, kaj Esxtemoa, la Maahxatano.

4:20b.1CH.004.020 La filoj de SXimon:Amnon, Rina, Ben-HXanan, kaj Tilon; la filoj de Jisxei:Zohxet kaj Ben-Zohxet.

4:21b.1CH.004.021 La filoj de SXela, filo de Jehuda:Er, patro de Lehxa, kaj Lada, patro de Maresxa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Asxbea;

4:22b.1CH.004.022 kaj Jokim, kaj la logxantoj de Kozeba, kaj Joasx, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Lehxemon, laux antikvaj rakontoj.

4:23b.1CH.004.023 Ili estis potistoj, kaj logxis inter gxardenoj kaj brutejoj; cxe la regxo ili tie logxis por liaj laboroj.

4:24b.1CH.004.024 La filoj de Simeon:Nemuel, Jamin, Jarib, Zerahx, kaj SXaul.

4:25b.1CH.004.025 La filo de cxi tiu estis SXalum; la filo de cxi tiu estis Mibsam; la filo de cxi tiu estis Misxma.

4:26b.1CH.004.026 La filoj de Misxma:lia filo HXamuel, lia filo Zakur, lia filo SXimei.

4:27b.1CH.004.027 SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda.

4:28b.1CH.004.028 Ili logxis en Beer-SXeba, Molada, kaj HXacar-SXual,

4:29b.1CH.004.029 en Bilha, Ecem, kaj Tolad,

4:30b.1CH.004.030 en Betuel, HXorma, kaj Ciklag,

4:31b.1CH.004.031 en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David.

4:32b.1CH.004.032 Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj;

4:33b.1CH.004.033 kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.

4:34b.1CH.004.034 Kaj Mesxobab, Jamlehx, Josxa, filo de Amacja,

4:35b.1CH.004.035 Joel, Jehu, filo de Josxibja, filo de Seraja, filo de Asiel,

4:36b.1CH.004.036 Eljoenaj, Jaakoba, Jesxohxaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja,

4:37b.1CH.004.037 Ziza, filo de SXifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de SXimri, filo de SXemaja.

4:38b.1CH.004.038 CXi tiuj, cititaj laux iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis.

4:39b.1CH.004.039 Ili iris gxis Gedor, gxis la orienta flanko de la valo, por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj;

4:40b.1CH.004.040 kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe.

4:41b.1CH.004.041 Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.

4:42b.1CH.004.042 Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei.

4:43b.1CH.004.043 Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.

5

5:1b.1CH.005.001 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;

5:2b.1CH.005.002 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)

5:3b.1CH.005.003 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx, Palu, HXecron, kaj Karmi.

5:4b.1CH.005.004 La idoj de Joel:lia filo estis SXemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis SXimei,

5:5b.1CH.005.005 lia filo estis Mihxa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal,

5:6b.1CH.005.006 lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, regxo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.

5:7b.1CH.005.007 Kaj liaj fratoj, laux iliaj familioj, laux ilia genealogia listo, estis:Jeiel, la cxefo, Zehxarja,

5:8b.1CH.005.008 kaj Bela, filo de Azaz, filo de SXema, filo de Joel. Li logxis en Aroer, gxis Nebo kaj Baal-Meon.

5:9b.1CH.005.009 Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.

5:10b.1CH.005.010 En la tempo de Saul ili militis kontraux la Hagaridoj, kaj cxi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili eklogxis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.

5:11b.1CH.005.011 La idoj de Gad logxis apude de ili, en la lando Basxan, gxis Salhxa;

5:12b.1CH.005.012 la cxefo estis Joel, la dua estis SXafam, poste Janaj kaj SXafat en Basxan.

5:13b.1CH.005.013 Iliaj fratoj, laux iliaj patrodomoj:Mihxael, Mesxulam, SXeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber-sep.

5:14b.1CH.005.014 Jen estas la filoj de Abihxail, filo de HXuri, filo de Jaroahx, filo de Gilead, filo de Mihxael, filo de Jesxisxaj, filo de Jahxdo, filo de Buz;

5:15b.1CH.005.015 Ahxi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis cxefo de ilia patrodomo.

5:16b.1CH.005.016 Kaj ili logxis en Gilead en Basxan kaj gxiaj filinurboj, kaj sur cxiuj kampoj de SXaron, gxis iliaj finoj.

5:17b.1CH.005.017 CXiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, regxo de Izrael.

5:18b.1CH.005.018 La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.

5:19b.1CH.005.019 Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab.

5:20b.1CH.005.020 Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.

5:21b.1CH.005.021 Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.

5:22b.1CH.005.022 Multe da mortigitoj falis, cxar de Dio estis la milito. Kaj ili logxis sur ilia loko gxis la elpatrujigo.

5:23b.1CH.005.023 La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro.

5:24b.1CH.005.024 Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj.

5:25b.1CH.005.025 Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili;

5:26b.1CH.005.026 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

6

6:1b.1CH.006.001 La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

6:2b.1CH.006.002 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel.

6:3b.1CH.006.003 La infanoj de Amram:Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

6:4b.1CH.006.004 Eleazar naskigis Pinehxason, Pinehxas naskigis Abisxuan,

6:5b.1CH.006.005 Abisxua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin,

6:6b.1CH.006.006 Uzi naskigis Zerahxjan, Zerahxja naskigis Merajoton,

6:7b.1CH.006.007 Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Ahxitubon,

6:8b.1CH.006.008 Ahxitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ahximaacon,

6:9b.1CH.006.009 Ahximaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Johxananon,

6:10b.1CH.006.010 Johxanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),

6:11b.1CH.006.011 Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Ahxitubon,

6:12b.1CH.006.012 Ahxitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis SXalumon,

6:13b.1CH.006.013 SXalum naskigis HXilkijan, HXilkija naskigis Azarjan,

6:14b.1CH.006.014 Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon.

6:15b.1CH.006.015 Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.

6:16b.1CH.006.016 La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

6:17b.1CH.006.017 Jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei.

6:18b.1CH.006.018 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel.

6:19b.1CH.006.019 La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Kaj jen estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj:

6:20b.1CH.006.020 la idoj de Gersxon:Libni; lia filo:Jahxat; lia filo:Zima;

6:21b.1CH.006.021 lia filo:Joahx; lia filo:Ido; lia filo:Zerahx; lia filo:Jeatraj.

6:22b.1CH.006.022 La idoj de Kehat:lia filo:Aminadab; lia filo:Korahx; lia filo:Asir;

6:23b.1CH.006.023 lia filo:Elkana; lia filo:Ebjasaf; lia filo:Asir;

6:24b.1CH.006.024 lia filo:Tahxat; lia filo:Uriel; lia filo:Uzija; lia filo:SXaul.

6:25b.1CH.006.025 La filoj de Elkana:Amasaj kaj Ahximot.

6:26b.1CH.006.026 Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj; lia filo:Nahxat;

6:27b.1CH.006.027 lia filo:Eliab; lia filo:Jerohxam; lia filo:Elkana.

6:28b.1CH.006.028 La filoj de Samuel:la unuenaskito Vasxni, kaj Abija.

6:29b.1CH.006.029 La idoj de Merari:Mahxli; lia filo:Libni; lia filo:SXimei; lia filo:Uza;

6:30b.1CH.006.030 lia filo:SXimea; lia filo:HXagija; lia filo:Asaja.

6:31b.1CH.006.031 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;

6:32b.1CH.006.032 ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado, gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo;

6:33b.1CH.006.033 jen estas tiuj, kiuj starigxadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,

6:34b.1CH.006.034 filo de Elkana, filo de Jerohxam, filo de Eliel, filo de Toahx,

6:35b.1CH.006.035 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Mahxat, filo de Amasaj,

6:36b.1CH.006.036 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja,

6:37b.1CH.006.037 filo de Tahxat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Korahx,

6:38b.1CH.006.038 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.

6:39b.1CH.006.039 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Berehxja, filo de SXimea,

6:40b.1CH.006.040 filo de Mihxael, filo de Baaseja, filo de Malkija,

6:41b.1CH.006.041 filo de Etni, filo de Zerahx, filo de Adaja,

6:42b.1CH.006.042 filo de Etan, filo de Zima, filo de SXimei,

6:43b.1CH.006.043 filo de Jahxat, filo de Gersxon, filo de Levi.

6:44b.1CH.006.044 La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre:Etan, filo de Kisxi, filo de Abdi, filo de Maluhx,

6:45b.1CH.006.045 filo de HXasxabja, filo de Amacja, filo de HXilkija,

6:46b.1CH.006.046 filo de Amci, filo de Bani, filo de SXemer,

6:47b.1CH.006.047 filo de Mahxli, filo de Musxi, filo de Merari, filo de Levi.

6:48b.1CH.006.048 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.

6:49b.1CH.006.049 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por cxiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al cxio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.

6:50b.1CH.006.050 Kaj jen estas la idoj de Aaron:lia filo:Eleazar; lia filo:Pinehxas; lia filo:Abisxua;

6:51b.1CH.006.051 lia filo:Buki; lia filo:Uzi; lia filo:Zerahxja;

6:52b.1CH.006.052 lia filo:Merajot; lia filo:Amarja; lia filo:Ahxitub;

6:53b.1CH.006.053 lia filo:Cadok; lia filo:Ahximaac.

6:54b.1CH.006.054 Kaj jen estas iliaj logxlokoj, laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, cxar al ili destinis la loto,

6:55b.1CH.006.055 oni donis HXebronon, en la lando de Jehuda, kaj gxiajn antauxurbojn cxirkaux gxi;

6:56b.1CH.006.056 sed la kampon de tiu urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.

6:57b.1CH.006.057 Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifugxo:HXebronon, Libnan kaj gxiajn antauxurbojn, Jatiron, Esxtemoan kaj gxiajn antauxurbojn,

6:58b.1CH.006.058 HXilenon kaj gxiajn antauxurbojn, Debiron kaj gxiajn antauxurbojn,

6:59b.1CH.006.059 Asxanon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-SXemesxon kaj gxiajn antauxurbojn;

6:60b.1CH.006.060 kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj gxiajn antauxurbojn, Alemeton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anatoton kaj gxiajn antauxurbojn. La nombro de cxiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.

6:61b.1CH.006.061 Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase lauxlote dek urbojn.

6:62b.1CH.006.062 Al la idoj de Gersxon laux iliaj familioj oni donis de la tribo Isahxar, de la tribo Asxer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Basxan dek tri urbojn.

6:63b.1CH.006.063 Al la idoj de Merari laux iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun lauxlote dek du urbojn.

6:64b.1CH.006.064 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antauxurbojn.

6:65b.1CH.006.065 Ili donis lauxlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laux la nomoj.

6:66b.1CH.006.066 Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim.

6:67b.1CH.006.067 Kaj oni donis al ili la urbojn de rifugxo:SXehxemon kaj gxiajn antauxurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj gxiajn antauxurbojn,

6:68b.1CH.006.068 Jokmeamon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-HXoronon kaj gxiajn antauxurbojn,

6:69b.1CH.006.069 Ajalonon kaj gxiajn antauxurbojn, Gat-Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn;

6:70b.1CH.006.070 kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj gxiajn antauxurbojn, Bileamon kaj gxiajn antauxurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.

6:71b.1CH.006.071 Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn;

6:72b.1CH.006.072 de la tribo Isahxar:Kedesxon kaj gxiajn antauxurbojn, Dabraton kaj gxiajn antauxurbojn,

6:73b.1CH.006.073 Ramoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anemon kaj gxiajn antauxurbojn;

6:74b.1CH.006.074 de la tribo Asxer:Masxalon kaj gxiajn antauxurbojn, Abdonon kaj gxiajn antauxurbojn,

6:75b.1CH.006.075 HXukokon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Rehxobon kaj gxiajn antauxurbojn;

6:76b.1CH.006.076 de la tribo Naftali:Kedesxon en Galileo kaj gxiajn antauxurbojn, HXamonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Kirjataimon kaj gxiajn antauxurbojn.

6:77b.1CH.006.077 Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Taboron kaj gxiajn antauxurbojn;

6:78b.1CH.006.078 kaj transe de Jordan, kontraux Jerihxo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj gxiajn antauxurbojn, Jahacon kaj gxiajn antauxurbojn,

6:79b.1CH.006.079 Kedemoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Mefaaton kaj gxiajn antauxurbojn;

6:80b.1CH.006.080 kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj gxiajn antauxurbojn, Mahxanaimon kaj gxiajn antauxurbojn,

6:81b.1CH.006.081 HXesxbonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Jazeron kaj gxiajn antauxurbojn.

7

7:1b.1CH.007.001 La filoj de Isahxar estis:Tola, Pua, Jasxub, kaj SXimron-kvar.

7:2b.1CH.007.002 La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jahxmaj, Jibsam, kaj SXemuel, cxefoj de patrodomoj de Tola, kuragxaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent.

7:3b.1CH.007.003 La idoj de Uzi:Jizrahxja; la idoj de Jizrahxja:Mihxael, Obadja, Joel, kaj Jisxija-kune kvin patrodomoj.

7:4b.1CH.007.004 Kun ili, laux iliaj generacioj, laux iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; cxar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj.

7:5b.1CH.007.005 Da iliaj fratoj, en cxiuj familioj de Isahxar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, cxiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.

7:6b.1CH.007.006 CXe Benjamen:Bela, Behxer, kaj Jediael-tri.

7:7b.1CH.007.007 La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar.

7:8b.1CH.007.008 La idoj de Behxer:Zemira, Joasx, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; cxiuj ili estis la filoj de Behxer.

7:9b.1CH.007.009 En la listoj, laux ilia genealogio, laux iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj.

7:10b.1CH.007.010 La idoj de Jediael:Bilhan; la idoj de Bilhan:Jeusx, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarsxisx, kaj Ahxisxahxar.

7:11b.1CH.007.011 CXiuj ili estis la idoj de Jediael, laux patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito.

7:12b.1CH.007.012 SXupim kaj HXupim, idoj de Ir; HXusxim, idoj de Ahxer.

7:13b.1CH.007.013 La filoj de Naftali:Jahxciel, Guni, Jecer, kaj SXalum, filoj de Bilha.

7:14b.1CH.007.014 La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; sxi naskis ankaux Mahxiron, la patron de Gilead.

7:15b.1CH.007.015 Mahxir prenis edzinon el la domanaro de HXupim kaj SXupim; la nomo de lia fratino estis Maahxa. La nomo de la dua estis Celofhxad. Celofhxad havis nur filinojn.

7:16b.1CH.007.016 Kaj Maahxa, la edzino de Mahxir, naskis filon kaj donis al li la nomon Peresx; la nomo de lia frato estis SXeresx; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem.

7:17b.1CH.007.017 La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase.

7:18b.1CH.007.018 Lia fratino Molehxet naskis Isx-Hodon, Abiezeron, kaj Mahxlan.

7:19b.1CH.007.019 La filoj de SXemida estis:Ahxjan, SXehxem, Likhxi, kaj Aniam.

7:20b.1CH.007.020 La idoj de Efraim:SXutelahx, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Tahxat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Tahxat,

7:21b.1CH.007.021 kaj lia filo Zabad, kaj lia filo SXutelahx, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la logxantoj de Gat, la indigxenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn.

7:22b.1CH.007.022 Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin.

7:23b.1CH.007.023 Kaj li envenis al sia edzino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, cxar malfelicxo okazis en lia domo.

7:24b.1CH.007.024 Lia filino estis SXeera. SXi konstruis Bet-HXoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-SXeeran.

7:25b.1CH.007.025 Kaj lia filo estis Refahx, lia filo estis Resxef, lia filo estis Telahx, lia filo estis Tahxan,

7:26b.1CH.007.026 lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Elisxama,

7:27b.1CH.007.027 lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo.

7:28b.1CH.007.028 Ilia posedajxo kaj logxloko estis Bet-El kaj gxiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun gxiaj filinurboj, kaj SXehxem kun gxiaj filinurboj, gxis Aza kun gxiaj filinurboj;

7:29b.1CH.007.029 cxe la flanko de la Manaseidoj:Bet-SXean kun gxiaj filinurboj, Taanahx kun gxiaj filinurboj, Megido kun gxiaj filinurboj, Dor kun gxiaj filinurboj. En tiuj lokoj logxis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

7:30b.1CH.007.030 La filoj de Asxer:Jimna, Jisxva, Jisxvi, Beria; ilia fratino estis Serahx.

7:31b.1CH.007.031 La filoj de Beria:HXeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait.

7:32b.1CH.007.032 HXeber naskigis Jafleton, SXomeron, HXotamon, kaj SXuan, ilian fratinon.

7:33b.1CH.007.033 La filoj de Jaflet:Pasahx, Bimhal, kaj Asxvat. Tio estas la filoj de Jaflet.

7:34b.1CH.007.034 La filoj de SXemer:Ahxi, Rohaga, Jehxuba, kaj Aram.

7:35b.1CH.007.035 La filoj de lia frato Helem:Cofahx, Jimna, SXelesx, kaj Amal.

7:36b.1CH.007.036 La filoj de Cofahx:Suahx, HXarnefer, SXual, Beri, Jimra,

7:37b.1CH.007.037 Becer, Hod, SXama, SXilsxa, Jitran, kaj Beera.

7:38b.1CH.007.038 La filoj de Jeter:Jefune, Pispa, kaj Ara.

7:39b.1CH.007.039 La filoj de Ula:Arahx, HXaniel, kaj Ricja.

7:40b.1CH.007.040 CXiuj cxi tiuj estis idoj de Asxer, cxefoj de patrodomoj, elektitaj, kuragxaj militistoj, cxefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

8

8:1b.1CH.008.001 De Benjamen naskigxis:Bela, lia unuenaskito, Asxbel, la dua, Ahxrahx, la tria;

8:2b.1CH.008.002 Nohxa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina.

8:3b.1CH.008.003 La filoj de Bela estis:Adar, Gera, Abihud,

8:4b.1CH.008.004 Abisxua, Naaman, Ahxoahx,

8:5b.1CH.008.005 Gera, SXefufan, kaj HXuram.

8:6b.1CH.008.006 Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis cxefoj de patrodomoj, kiuj logxis en Geba kaj elmigris en Manahxaton:

8:7b.1CH.008.007 Naaman, Ahxija, Gera; cxi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Ahxihxudon.

8:8b.1CH.008.008 SXahxaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn HXusxim kaj Baara.

8:9b.1CH.008.009 Li naskigis de sia edzino HXodesx:Jobabon, Cibjan, Mesxan, Malkamon,

8:10b.1CH.008.010 Jeucon, SXohxjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, cxefoj de patrodomoj.

8:11b.1CH.008.011 De HXusxim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon.

8:12b.1CH.008.012 La filoj de Elpaal:Eber, Misxeam, kaj SXemer; cxi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj gxiajn filinurbojn;

8:13b.1CH.008.013 kaj Beria, kaj SXema. Ili estis la cxefoj de patrodomoj de la logxantoj de Ajalon; ili elpelis la logxantojn de Gat.

8:14b.1CH.008.014 Ahxjo, SXasxak, Jeremot,

8:15b.1CH.008.015 Zebadja, Arad, Eder,

8:16b.1CH.008.016 Mihxael, Jisxpa, kaj Johxa estis la filoj de Beria.

8:17b.1CH.008.017 Zebadja, Mesxulam, HXizki, HXeber,

8:18b.1CH.008.018 Jisxmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal.

8:19b.1CH.008.019 Jakim, Zihxri, Zabdi,

8:20b.1CH.008.020 Elienaj, Ciltaj, Eliel,

8:21b.1CH.008.021 Adaja, Beraja, kaj SXimrat estis la filoj de SXimei.

8:22b.1CH.008.022 Jisxpan, Eber, Eliel,

8:23b.1CH.008.023 Abdon, Zihxri, HXanan,

8:24b.1CH.008.024 HXananja, Elam, Antotija,

8:25b.1CH.008.025 Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de SXasxak.

8:26b.1CH.008.026 SXamsxeraj, SXehxarja, Atalja,

8:27b.1CH.008.027 Jaaresxja, Elija, kaj Zihxri estis la filoj de Jerohxam.

8:28b.1CH.008.028 Tio estis la cxefoj de patrodomoj, cxefoj laux siaj generacioj; ili logxis en Jerusalem.

8:29b.1CH.008.029 En Gibeon logxis:la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maahxa-

8:30b.1CH.008.030 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kisx, Baal, Nadab,

8:31b.1CH.008.031 Gedor, Ahxjo, kaj Zehxer.

8:32b.1CH.008.032 Miklot naskigis SXiman. Ankaux ili apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj.

8:33b.1CH.008.033 Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon.

8:34b.1CH.008.034 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Mihxan.

8:35b.1CH.008.035 La filoj de Mihxa estis Piton, Melehx, Taarea, kaj Ahxaz.

8:36b.1CH.008.036 Ahxaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan.

8:37b.1CH.008.037 Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.

8:38b.1CH.008.038 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Acel.

8:39b.1CH.008.039 La filoj de lia frato Esxek:lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeusx, kaj la tria estis Elifelet.

8:40b.1CH.008.040 La filoj de Ulam estis kuragxaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. CXiuj cxi tiuj estis el la Benjamenidoj.

9

9:1b.1CH.009.001 CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.

9:2b.1CH.009.002 La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.

9:3b.1CH.009.003 En Jerusalem logxis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:

9:4b.1CH.009.004 Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;

9:5b.1CH.009.005 kaj el la SXiloanoj:Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;

9:6b.1CH.009.006 el la idoj de Zerahx:Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent nauxdek;

9:7b.1CH.009.007 el la Benjamenidoj:Salu, filo de Mesxulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,

9:8b.1CH.009.008 kaj Jibneja, filo de Jerohxam, Ela, filo de Uzi, filo de Mihxri, kaj Mesxulam, filo de SXefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;

9:9b.1CH.009.009 kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.

9:10b.1CH.009.010 Kaj el la pastroj:Jedaja, Jehojarib, Jahxin;

9:11b.1CH.009.011 Azarja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio;

9:12b.1CH.009.012 kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pasxhxur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jahxzera, filo de Mesxulam, filo de Mesxilemit, filo de Imer;

9:13b.1CH.009.013 kaj iliaj fratoj, cxefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio.

9:14b.1CH.009.014 El la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, el la idoj de Merari;

9:15b.1CH.009.015 kaj Bakbakar, HXeresx, Galal, Matanja, filo de Mihxa, filo de Zihxri, filo de Asaf,

9:16b.1CH.009.016 Obadja, filo de SXemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Berehxja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu logxis en la vilagxoj de la Netofaanoj.

9:17b.1CH.009.017 Kaj la pordegistoj:SXalum, Akub, Talmon, Ahximan, kaj iliaj fratoj; SXalum estis la cxefo.

9:18b.1CH.009.018 Kaj gxis nun cxe la regxa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.

9:19b.1CH.009.019 SXalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Korahx, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Korahxidoj, laux sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj cxe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.

9:20b.1CH.009.020 Pinehxas, filo de Eleazar, en la antauxa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li.

9:21b.1CH.009.021 Zehxarja, filo de Mesxelemja, estis pordisto cxe la tabernaklo de kunveno.

9:22b.1CH.009.022 La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj cxe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laux siaj vilagxoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antauxvidisto, pro ilia fideleco.

9:23b.1CH.009.023 Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laux dejxoroj.

9:24b.1CH.009.024 CXe la kvar flankoj estis la pordegistoj:oriente, okcidente, norde, kaj sude.

9:25b.1CH.009.025 Iliaj fratoj estis en siaj vilagxoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.

9:26b.1CH.009.026 CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.

9:27b.1CH.009.027 Ili noktadis cxirkaux la domo de Dio, cxar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi cxiumatene.

9:28b.1CH.009.028 Parto el ili estis super cxiuj vazoj de la servado, lauxkalkule ili enportadis kaj lauxkalkule elportadis.

9:29b.1CH.009.029 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.

9:30b.1CH.009.030 El la pastridoj kelkaj pretigadis la sxmirajxojn el aromajxoj.

9:31b.1CH.009.031 Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de SXalum, Korahxido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.

9:32b.1CH.009.032 Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por cxiu sabato.

9:33b.1CH.009.033 La kantistoj, cxefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la cxambroj, cxar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.

9:34b.1CH.009.034 Tio estas la cxefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili logxis en Jerusalem.

9:35b.1CH.009.035 En Gibeon logxis:Jeiel, la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maahxa-

9:36b.1CH.009.036 kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kisx, Baal, Ner, Nadab,

9:37b.1CH.009.037 Gedor, Ahxjo, Zehxarja, kaj Miklot.

9:38b.1CH.009.038 Miklot naskigis SXimamon. Ili ankaux apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj.

9:39b.1CH.009.039 Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon.

9:40b.1CH.009.040 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Mihxan.

9:41b.1CH.009.041 La filoj de Mihxa estis:Piton, Melehx, kaj Tahxrea,

9:42b.1CH.009.042 kaj Ahxaz-li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan;

9:43b.1CH.009.043 Moca naskigis Binean; lia filo estis Refaja, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.

9:44b.1CH.009.044 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. Tio estis la filoj de Acel.

10

10:1b.1CH.010.001 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.

10:2b.1CH.010.002 Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.

10:3b.1CH.010.003 La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.

10:4b.1CH.010.004 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

10:5b.1CH.010.005 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.

10:6b.1CH.010.006 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.

10:7b.1CH.010.007 Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.

10:8b.1CH.010.008 En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.

10:9b.1CH.010.009 Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo.

10:10b.1CH.010.010 Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.

10:11b.1CH.010.011 Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio, kion faris la Filisxtoj al Saul,

10:12b.1CH.010.012 tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.

10:13b.1CH.010.013 Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi,

10:14b.1CH.010.014 sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.

11

11:1b.1CH.011.001 Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.

11:2b.1CH.011.002 Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.

11:3b.1CH.011.003 Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

11:4b.1CH.011.004 Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando.

11:5b.1CH.011.005 Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

11:6b.1CH.011.006 Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.

11:7b.1CH.011.007 Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.

11:8b.1CH.011.008 Kaj li cxirkauxkonstruis la urbon cxiuflanke, de Milo en la tuta cxirkauxo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.

11:9b.1CH.011.009 Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

11:10b.1CH.011.010 Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.

11:11b.1CH.011.011 Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.

11:12b.1CH.011.012 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Ahxohxido; li estis el la tri herooj.

11:13b.1CH.011.013 Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj.

11:14b.1CH.011.014 Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

11:15b.1CH.011.015 Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim.

11:16b.1CH.011.016 David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

11:17b.1CH.011.017 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

11:18b.1CH.011.018 Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

11:19b.1CH.011.019 kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

11:20b.1CH.011.020 Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

11:21b.1CH.011.021 El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.

11:22b.1CH.011.022 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuragxa, granda pro siaj faroj, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago.

11:23b.1CH.011.023 Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

11:24b.1CH.011.024 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

11:25b.1CH.011.025 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

11:26b.1CH.011.026 La cxefaj militistoj estis:Asahel, frato de Joab, Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem,

11:27b.1CH.011.027 SXamot, la Harorano, HXelec, la Pelonano,

11:28b.1CH.011.028 Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano,

11:29b.1CH.011.029 Sibhxaj, la HXusxaido, Ilaj, la Ahxohxido,

11:30b.1CH.011.030 Maharaj, la Netofaano, HXeled, filo de Baana, la Netofaano,

11:31b.1CH.011.031 Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano,

11:32b.1CH.011.032 HXuraj, el Nahxale-Gaasx, Abiel, la Arbatano,

11:33b.1CH.011.033 Azmavet, la Bahxurimano, Eljahxba, la SXaalbonano;

11:34b.1CH.011.034 el la filoj de Hasxem, la Gizonano:Jonatan, filo de SXage, la Hararano,

11:35b.1CH.011.035 Ahxiam, filo de Sahxar, la Hararano, Elifal, filo de Ur,

11:36b.1CH.011.036 HXefer, la Mehxeratano, Ahxija, la Pelonano,

11:37b.1CH.011.037 HXecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj,

11:38b.1CH.011.038 Joel, frato de Natan, Mibhxar, filo de Hagri,

11:39b.1CH.011.039 Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,

11:40b.1CH.011.040 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,

11:41b.1CH.011.041 Urija, la HXetido, Zabad, filo de Ahxlaj,

11:42b.1CH.011.042 Adina, filo de SXiza, la Rubenido, cxefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek,

11:43b.1CH.011.043 HXanan, filo de Maahxa, Josxafat, la Mitnido,

11:44b.1CH.011.044 Uzija, la Asxterotano, SXama kaj Jeiel, filoj de HXotam, la Aroerano,

11:45b.1CH.011.045 Jediael, filo de SXimri, kaj lia frato Johxa, la Ticano,

11:46b.1CH.011.046 Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,

11:47b.1CH.011.047 Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.

12

12:1b.1CH.012.001 Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraux kasxita antaux Saul, filo de Kisx; ili ankaux estis inter la herooj, helpantoj en la milito;

12:2b.1CH.012.002 armitaj per pafarko, povosciantaj jxeti sxtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:

12:3b.1CH.012.003 la cxefo Ahxiezer, kaj Joasx, filoj de SXemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Berahxa, kaj Jehu, la Anatotano,

12:4b.1CH.012.004 Jisxmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jahxaziel, Johxanan, kaj Jozabad, la Gederaano,

12:5b.1CH.012.005 Eluzaj, Jerimot, Bealja, SXemarja, kaj SXefatja, la HXarufano,

12:6b.1CH.012.006 Elkana, Jisxija, Azarel, Joezer, kaj Jasxobeam, la Korahxidoj,

12:7b.1CH.012.007 Joela kaj Zebadja, filoj de Jerohxam, el Gedor.

12:8b.1CH.012.008 El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:

12:9b.1CH.012.009 Ezer estis la cxefo, Obadja la dua, Eliab la tria,

12:10b.1CH.012.010 Misxmana la kvara, Jeremia la kvina,

12:11b.1CH.012.011 Ataj la sesa, Eliel la sepa,

12:12b.1CH.012.012 Johxanan la oka, Elzabad la nauxa,

12:13b.1CH.012.013 Jeremia la deka, Mahxbanaj la dek-unua.

12:14b.1CH.012.014 CXi tiuj el la Gadidoj estis cxefoj en la militistaro:la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.

12:15b.1CH.012.015 Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam gxi inundis siajn ambaux bordojn, kaj ili dispelis cxiujn logxantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.

12:16b.1CH.012.016 Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.

12:17b.1CH.012.017 Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.

12:18b.1CH.012.018 Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.

12:19b.1CH.012.019 Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul.

12:20b.1CH.012.020 Kiam li venis en Ciklagon, aligxis al li el la Manaseidoj:Adnahx, Jozabad, Jediael, Mihxael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.

12:21b.1CH.012.021 Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.

12:22b.1CH.012.022 CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.

12:23b.1CH.012.023 Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:

12:24b.1CH.012.024 da Jehudaidoj, portantaj sxildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;

12:25b.1CH.012.025 el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;

12:26b.1CH.012.026 el la Levidoj estis kvar mil sescent;

12:27b.1CH.012.027 kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;

12:28b.1CH.012.028 kaj Cadok, kuragxa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;

12:29b.1CH.012.029 el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;

12:30b.1CH.012.030 el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;

12:31b.1CH.012.031 el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon;

12:32b.1CH.012.032 el la Isahxaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent cxefoj, kaj cxiuj iliaj fratoj agis laux iliaj vortoj;

12:33b.1CH.012.033 el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo;

12:34b.1CH.012.034 el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun sxildoj kaj lancoj;

12:35b.1CH.012.035 el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;

12:36b.1CH.012.036 el la Asxeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;

12:37b.1CH.012.037 de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.

12:38b.1CH.012.038 CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.

12:39b.1CH.012.039 Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili;

12:40b.1CH.012.040 ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.

13

13:1b.1CH.013.001 David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj;

13:2b.1CH.013.002 kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;

13:3b.1CH.013.003 kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.

13:4b.1CH.013.004 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo.

13:5b.1CH.013.005 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.

13:6b.1CH.013.006 Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.

13:7b.1CH.013.007 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Ahxjo kondukis la veturilon.

13:8b.1CH.013.008 Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

13:9b.1CH.013.009 Kiam ili alvenis al la drasxejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, cxar la bovoj klinpusxis gxin.

13:10b.1CH.013.010 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaux Dio.

13:11b.1CH.013.011 Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

13:12b.1CH.013.012 Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?

13:13b.1CH.013.013 Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

13:14b.1CH.013.014 Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenis al li.

14

14:1b.1CH.014.001 HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.

14:2b.1CH.014.002 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.

14:3b.1CH.014.003 Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.

14:4b.1CH.014.004 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono

14:5b.1CH.014.005 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet

14:6b.1CH.014.006 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia

14:7b.1CH.014.007 kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.

14:8b.1CH.014.008 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj li eliris kontraux ilin.

14:9b.1CH.014.009 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.

14:10b.1CH.014.010 Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.

14:11b.1CH.014.011 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

14:12b.1CH.014.012 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

14:13b.1CH.014.013 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon.

14:14b.1CH.014.014 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

14:15b.1CH.014.015 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

14:16b.1CH.014.016 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.

14:17b.1CH.014.017 Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.

15

15:1b.1CH.015.001 Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.

15:2b.1CH.015.002 Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.

15:3b.1CH.015.003 Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.

15:4b.1CH.015.004 Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:

15:5b.1CH.015.005 el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;

15:6b.1CH.015.006 el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;

15:7b.1CH.015.007 el la idoj de Gersxon:la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;

15:8b.1CH.015.008 el la idoj de Elicafan:la estro SXemaja kaj liaj fratoj, ducent;

15:9b.1CH.015.009 el la idoj de HXebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;

15:10b.1CH.015.010 el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.

15:11b.1CH.015.011 Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab;

15:12b.1CH.015.012 kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;

15:13b.1CH.015.013 cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.

15:14b.1CH.015.014 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.

15:15b.1CH.015.015 Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.

15:16b.1CH.015.016 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.

15:17b.1CH.015.017 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;

15:18b.1CH.015.018 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.

15:19b.1CH.015.019 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;

15:20b.1CH.015.020 Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;

15:21b.1CH.015.021 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti;

15:22b.1CH.015.022 Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.

15:23b.1CH.015.023 Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto;

15:24b.1CH.015.024 SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.

15:25b.1CH.015.025 Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.

15:26b.1CH.015.026 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.

15:27b.1CH.015.027 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.

15:28b.1CH.015.028 Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

15:29b.1CH.015.029 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

16

16:1b.1CH.016.001 Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion.

16:2b.1CH.016.002 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.

16:3b.1CH.016.003 Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

16:4b.1CH.016.004 Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:

16:5b.1CH.016.005 la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;

16:6b.1CH.016.006 Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.

16:7b.1CH.016.007 Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

16:8b.1CH.016.008 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

16:9b.1CH.016.009 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.

16:10b.1CH.016.010 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

16:11b.1CH.016.011 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

16:12b.1CH.016.012 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

16:13b.1CH.016.013 Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

16:14b.1CH.016.014 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.

16:15b.1CH.016.015 Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

16:16b.1CH.016.016 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.

16:17b.1CH.016.017 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,

16:18b.1CH.016.018 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

16:19b.1CH.016.019 Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

16:20b.1CH.016.020 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,

16:21b.1CH.016.021 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn;

16:22b.1CH.016.022 Dirante:Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

16:23b.1CH.016.023 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.

16:24b.1CH.016.024 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

16:25b.1CH.016.025 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj;

16:26b.1CH.016.026 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

16:27b.1CH.016.027 Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.

16:28b.1CH.016.028 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

16:29b.1CH.016.029 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

16:30b.1CH.016.030 Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu.

16:31b.1CH.016.031 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas.

16:32b.1CH.016.032 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi.

16:33b.1CH.016.033 Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron.

16:34b.1CH.016.034 Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.

16:35b.1CH.016.035 Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.

16:36b.1CH.016.036 Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!

16:37b.1CH.016.037 Kaj li restigis tie antaux la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago;

16:38b.1CH.016.038 kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj HXosa, restis kiel pordegistoj;

16:39b.1CH.016.039 kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaux la logxejo de la Eternulo sur la altajxo en Gibeon,

16:40b.1CH.016.040 por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por cxio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael.

16:41b.1CH.016.041 Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco;

16:42b.1CH.016.042 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.

16:43b.1CH.016.043 Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.

17

17:1b.1CH.017.001 Kiam David logxis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj.

17:2b.1CH.017.002 Kaj Natan diris al David:CXion, kio estas sur via koro, faru, cxar Dio estas kun vi.

17:3b.1CH.017.003 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante:

17:4b.1CH.017.004 Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi;

17:5b.1CH.017.005 cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, gxis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.

17:6b.1CH.017.006 Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

17:7b.1CH.017.007 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

17:8b.1CH.017.008 kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

17:9b.1CH.017.009 kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis gxin tiel, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin, kiel antauxe;

17:10b.1CH.017.010 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

17:11b.1CH.017.011 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.

17:12b.1CH.017.012 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam.

17:13b.1CH.017.013 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.

17:14b.1CH.017.014 Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por cxiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.

17:15b.1CH.017.015 Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

17:16b.1CH.017.016 Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

17:17b.1CH.017.017 Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.

17:18b.1CH.017.018 Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.

17:19b.1CH.017.019 Ho Eternulo, por Via servanto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri cxian grandecon.

17:20b.1CH.017.020 Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

17:21b.1CH.017.021 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandajxoj kaj timindajxoj, forpelante naciojn antaux Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?

17:22b.1CH.017.022 Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

17:23b.1CH.017.023 Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, verigxu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

17:24b.1CH.017.024 Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaux Vi.

17:25b.1CH.017.025 CXar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuragxon pregxi antaux Vi.

17:26b.1CH.017.026 Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto cxi tiun bonajxon.

17:27b.1CH.017.027 Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.

18

18:1b.1CH.018.001 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj gxiajn filinurbojn el la manoj de la Filisxtoj.

18:2b.1CH.018.002 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

18:3b.1CH.018.003 Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

18:4b.1CH.018.004 Kaj David venkoprenis de li mil cxarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

18:5b.1CH.018.005 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

18:6b.1CH.018.006 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

18:7b.1CH.018.007 Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

18:8b.1CH.018.008 Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

18:9b.1CH.018.009 Kiam Tou, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, regxo de Coba,

18:10b.1CH.018.010 tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro.

18:11b.1CH.018.011 Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.

18:12b.1CH.018.012 Plue Abisxaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn;

18:13b.1CH.018.013 kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

18:14b.1CH.018.014 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

18:15b.1CH.018.015 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;

18:16b.1CH.018.016 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Abimelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj SXavsxa estis skribisto;

18:17b.1CH.018.017 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la regxo.

19

19:1b.1CH.019.001 Okazis poste, ke mortis Nahxasx, regxo de la Amonidoj, kaj lia filo farigxis regxo anstataux li.

19:2b.1CH.019.002 Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli.

19:3b.1CH.019.003 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?

19:4b.1CH.019.004 Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

19:5b.1CH.019.005 Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

19:6b.1CH.019.006 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraux si Davidon, tiam HXanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da argxento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maahxa, kaj el Coba cxarojn kaj rajdistojn.

19:7b.1CH.019.007 Kaj ili dungis al si tridek du mil cxarojn kaj la regxon de Maahxa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj starigxis tendare antaux Medba. Kaj la Amonidoj kolektigxis el siaj urboj kaj venis al la milito.

19:8b.1CH.019.008 Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

19:9b.1CH.019.009 Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalarangxigxis antaux la enirejo de la urbo; kaj la regxoj venintaj arangxigxis aparte, sur la kampo.

19:10b.1CH.019.010 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

19:11b.1CH.019.011 la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj ili batalarangxis sin kontraux la Amonidoj.

19:12b.1CH.019.012 Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;

19:13b.1CH.019.013 estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.

19:14b.1CH.019.014 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj, kaj cxi tiuj forkuris antaux li.

19:15b.1CH.019.015 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux lia frato Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.

19:16b.1CH.019.016 Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.

19:17b.1CH.019.017 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalarangxigxis kontraux ili; David arangxis batalon kontraux la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.

19:18b.1CH.019.018 Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaux SXofahxon, la militestron, li mortigis.

19:19b.1CH.019.019 Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.

20

20:1b.1CH.020.001 Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin.

20:2b.1CH.020.002 Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

20:3b.1CH.020.003 Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.

20:4b.1CH.020.004 Post tio komencigxis milito en Gezer, kontraux la Filisxtoj; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiligxis.

20:5b.1CH.020.005 Kaj denove estis milito kun la Filisxtoj; kaj Elhxanan, filo de Jair, mortigis Lahxmin, fraton de Goljat, la Gatano, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.

20:6b.1CH.020.006 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

20:7b.1CH.020.007 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

20:8b.1CH.020.008 Tiuj naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.

21

21:1b.1CH.021.001 Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.

21:2b.1CH.021.002 Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.

21:3b.1CH.021.003 Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael?

21:4b.1CH.021.004 Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.

21:5b.1CH.021.005 Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.

21:6b.1CH.021.006 La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.

21:7b.1CH.021.007 Kaj tiu afero malplacxis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.

21:8b.1CH.021.008 Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; cxar mi agis tre malsagxe.

21:9b.1CH.021.009 Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:

21:10b.1CH.021.010 Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

21:11b.1CH.021.011 Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:

21:12b.1CH.021.012 aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.

21:13b.1CH.021.013 Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, cxar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

21:14b.1CH.021.014 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.

21:15b.1CH.021.015 Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

21:16b.1CH.021.016 David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.

21:17b.1CH.021.017 Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.

21:18b.1CH.021.018 La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

21:19b.1CH.021.019 Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.

21:20b.1CH.021.020 Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon.

21:21b.1CH.021.021 Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la drasxejo kaj adorklinigxis antaux David vizagxaltere.

21:22b.1CH.021.022 David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la drasxejo, por ke mi konstruu sur gxi altaron al la Eternulo; pro gxia plena prezo donu gxin al mi, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

21:23b.1CH.021.023 Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la regxo faru tion, kio placxas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la drasxilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; cxion mi fordonas.

21:24b.1CH.021.024 Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.

21:25b.1CH.021.025 Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.

21:26b.1CH.021.026 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la cxielo sur la altaron de la brulofero.

21:27b.1CH.021.027 Kaj la Eternulo ordonis al la angxelo, ke li remetu sian glavon en gxian ingon.

21:28b.1CH.021.028 En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.

21:29b.1CH.021.029 La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon.

21:30b.1CH.021.030 Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.

22

22:1b.1CH.022.001 Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

22:2b.1CH.022.002 Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio.

22:3b.1CH.022.003 Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;

22:4b.1CH.022.004 kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.

22:5b.1CH.022.005 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

22:6b.1CH.022.006 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.

22:7b.1CH.022.007 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;

22:8b.1CH.022.008 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron.

22:9b.1CH.022.009 Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.

22:10b.1CH.022.010 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam.

22:11b.1CH.022.011 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

22:12b.1CH.022.012 La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.

22:13b.1CH.022.013 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.

22:14b.1CH.022.014 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

22:15b.1CH.022.015 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj.

22:16b.1CH.022.016 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

22:17b.1CH.022.017 Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:

22:18b.1CH.022.018 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.

22:19b.1CH.022.019 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

23

23:1b.1CH.023.001 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

23:2b.1CH.023.002 Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

23:3b.1CH.023.003 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

23:4b.1CH.023.004 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil;

23:5b.1CH.023.005 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

23:6b.1CH.023.006 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

23:7b.1CH.023.007 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.

23:8b.1CH.023.008 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.

23:9b.1CH.023.009 La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan.

23:10b.1CH.023.010 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.

23:11b.1CH.023.011 Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

23:12b.1CH.023.012 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar.

23:13b.1CH.023.013 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.

23:14b.1CH.023.014 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

23:15b.1CH.023.015 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer.

23:16b.1CH.023.016 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo.

23:17b.1CH.023.017 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

23:18b.1CH.023.018 La filoj de Jichar:SXelomit, la unua.

23:19b.1CH.023.019 La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam.

23:20b.1CH.023.020 La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua.

23:21b.1CH.023.021 La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx.

23:22b.1CH.023.022 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.

23:23b.1CH.023.023 La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.

23:24b.1CH.023.024 Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.

23:25b.1CH.023.025 CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.

23:26b.1CH.023.026 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

23:27b.1CH.023.027 Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

23:28b.1CH.023.028 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;

23:29b.1CH.023.029 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;

23:30b.1CH.023.030 stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;

23:31b.1CH.023.031 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;

23:32b.1CH.023.032 servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.

24

24:1b.1CH.024.001 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

24:2b.1CH.024.002 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.

24:3b.1CH.024.003 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.

24:4b.1CH.024.004 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.

24:5b.1CH.024.005 Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.

24:6b.1CH.024.006 Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.

24:7b.1CH.024.007 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,

24:8b.1CH.024.008 la tria por HXarim, la kvara por Seorim,

24:9b.1CH.024.009 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,

24:10b.1CH.024.010 la sepa por Hakoc, la oka por Abija,

24:11b.1CH.024.011 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja,

24:12b.1CH.024.012 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim,

24:13b.1CH.024.013 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab,

24:14b.1CH.024.014 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,

24:15b.1CH.024.015 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec,

24:16b.1CH.024.016 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel,

24:17b.1CH.024.017 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul,

24:18b.1CH.024.018 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.

24:19b.1CH.024.019 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.

24:20b.1CH.024.020 La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja;

24:21b.1CH.024.021 cxe Rehxabja:el la idoj de Rehxabja la unua estis Jisxija;

24:22b.1CH.024.022 cxe la Jicharidoj:SXelomot; el la filoj de SXelomot:Jahxat;

24:23b.1CH.024.023 la filoj de HXebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jahxaziel la tria, Jekameam la kvara;

24:24b.1CH.024.024 el la filoj de Uziel:Mihxa; el la filoj de Mihxa:SXamir;

24:25b.1CH.024.025 la frato de Mihxa estis Jisxija; el la filoj de Jisxija:Zehxarja;

24:26b.1CH.024.026 el la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi; el la filoj de Jaazija:Beno;

24:27b.1CH.024.027 el la idoj de Merari:cxe Jaazija:Beno, SXoham, Zakur, kaj Ibri;

24:28b.1CH.024.028 cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn;

24:29b.1CH.024.029 cxe Kisx:el la filoj de Kisx:Jerahxmeel;

24:30b.1CH.024.030 la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj.

24:31b.1CH.024.031 Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

25

25:1b.1CH.025.001 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:

25:2b.1CH.025.002 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.

25:3b.1CH.025.003 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.

25:4b.1CH.025.004 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.

25:5b.1CH.025.005 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.

25:6b.1CH.025.006 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

25:7b.1CH.025.007 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.

25:8b.1CH.025.008 Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.

25:9b.1CH.025.009 La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;

25:10b.1CH.025.010 la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:11b.1CH.025.011 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:12b.1CH.025.012 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:13b.1CH.025.013 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:14b.1CH.025.014 la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:15b.1CH.025.015 la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:16b.1CH.025.016 la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:17b.1CH.025.017 la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:18b.1CH.025.018 la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:19b.1CH.025.019 la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:20b.1CH.025.020 la dek-tria por SXubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:21b.1CH.025.021 la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:22b.1CH.025.022 la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:23b.1CH.025.023 la dek-sesa por HXananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:24b.1CH.025.024 la dek-sepa por Josxbekasxa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:25b.1CH.025.025 la dek-oka por HXanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:26b.1CH.025.026 la dek-nauxa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:27b.1CH.025.027 la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:28b.1CH.025.028 la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:29b.1CH.025.029 la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:30b.1CH.025.030 la dudek-tria por Mahxaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

25:31b.1CH.025.031 la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.

26

26:1b.1CH.026.001 La klasoj de la pordegistoj:el la Korahxidoj:Mesxelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.

26:2b.1CH.026.002 Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;

26:3b.1CH.026.003 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.

26:4b.1CH.026.004 Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,

26:5b.1CH.026.005 Amiel la sesa, Isahxar la sepa, Peultaj la oka; cxar benis lin Dio.

26:6b.1CH.026.006 Al lia filo SXemaja naskigxis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, cxar ili estis bravaj homoj.

26:7b.1CH.026.007 La filoj de SXemaja:Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semahxja.

26:8b.1CH.026.008 CXiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, tauxgaj por servado:sesdek du ili estis cxe Obed- Edom.

26:9b.1CH.026.009 Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.

26:10b.1CH.026.010 HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),

26:11b.1CH.026.011 HXilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zehxarja la kvara; cxiuj filoj kaj fratoj de HXosa estis dek tri.

26:12b.1CH.026.012 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.

26:13b.1CH.026.013 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte.

26:14b.1CH.026.014 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;

26:15b.1CH.026.015 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;

26:16b.1CH.026.016 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.

26:17b.1CH.026.017 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.

26:18b.1CH.026.018 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo.

26:19b.1CH.026.019 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.

26:20b.1CH.026.020 El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.

26:21b.1CH.026.021 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj.

26:22b.1CH.026.022 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.

26:23b.1CH.026.023 El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj,

26:24b.1CH.026.024 SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.

26:25b.1CH.026.025 Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.

26:26b.1CH.026.026 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.

26:27b.1CH.026.027 El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.

26:28b.1CH.026.028 Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.

26:29b.1CH.026.029 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj jugxistoj.

26:30b.1CH.026.030 El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.

26:31b.1CH.026.031 El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.

26:32b.1CH.026.032 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.

27

27:1b.1CH.027.001 La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil.

27:2b.1CH.027.002 Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil;

27:3b.1CH.027.003 li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato.

27:4b.1CH.027.004 Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:5b.1CH.027.005 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:6b.1CH.027.006 CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad.

27:7b.1CH.027.007 La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:8b.1CH.027.008 La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:9b.1CH.027.009 La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:10b.1CH.027.010 La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:11b.1CH.027.011 La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:12b.1CH.027.012 La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:13b.1CH.027.013 La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:14b.1CH.027.014 La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:15b.1CH.027.015 La dek-dua, por la dek-dua monato, estis HXeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

27:16b.1CH.027.016 Kaj super la triboj de Izrael:la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Zihxri; de la Simeonidoj:SXefatja, filo de Maahxa;

27:17b.1CH.027.017 de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok;

27:18b.1CH.027.018 de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael;

27:19b.1CH.027.019 de la Zebulunidoj:Jisxmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj:Jerimot, filo de Azriel;

27:20b.1CH.027.020 de la Efraimidoj:Hosxea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:Joel, filo de Pedaja;

27:21b.1CH.027.021 de la duontribo de Manase en Gilead:Jido, filo de Zehxarja; de la Benjamenidoj:Jaasiel, filo de Abner;

27:22b.1CH.027.022 de la Danidoj:Azarel, filo de Jerohxam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.

27:23b.1CH.027.023 Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

27:24b.1CH.027.024 Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraux Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la regxo David.

27:25b.1CH.027.025 Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.

27:26b.1CH.027.026 Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub.

27:27b.1CH.027.027 Super la vinbergxardenoj estis SXimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinbergxardenoj estis Zabdi, la SXefamano.

27:28b.1CH.027.028 Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx.

27:29b.1CH.027.029 Super la bovoj, kiuj pasxtigxis en SXaron, estis SXitraj, la SXaronano; super la bovoj en la valoj estis SXafat, filo de Adlaj.

27:30b.1CH.027.030 Super la kameloj estis Obil, la Isxmaelido; super la azeninoj estis Jehxdeja, la Meronotano.

27:31b.1CH.027.031 Super la sxafoj estis Jaziz, la Hagarido. CXiuj cxi tiuj estis estroj super la havajxoj, kiujn posedis la regxo David.

27:32b.1CH.027.032 Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jehxiel, filo de HXahxmoni, estis cxe la filoj de la regxo.

27:33b.1CH.027.033 Ahxitofel estis konsilisto de la regxo; HXusxaj, la Arkano, estis amiko de la regxo.

27:34b.1CH.027.034 Post Ahxitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la regxo estis Joab.

28

28:1b.1CH.028.001 David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

28:2b.1CH.028.002 Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.

28:3b.1CH.028.003 Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.

28:4b.1CH.028.004 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu regxo super Izrael por cxiam; cxar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min regxo super la tuta Izrael.

28:5b.1CH.028.005 Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.

28:6b.1CH.028.006 Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

28:7b.1CH.028.007 Kaj Mi fortikigos lian regnon por cxiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel gxis nun.

28:8b.1CH.028.008 Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

28:9b.1CH.028.009 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

28:10b.1CH.028.010 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

28:11b.1CH.028.011 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

28:12b.1CH.028.012 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

28:13b.1CH.028.013 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

28:14b.1CH.028.014 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado;

28:15b.1CH.028.015 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro.

28:16b.1CH.028.016 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj;

28:17b.1CH.028.017 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;

28:18b.1CH.028.018 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.

28:19b.1CH.028.019 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.

28:20b.1CH.028.020 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

28:21b.1CH.028.021 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.

29

29:1b.1CH.029.001 Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo.

29:2b.1CH.029.002 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj.

29:3b.1CH.029.003 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

29:4b.1CH.029.004 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj;

29:5b.1CH.029.005 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?

29:6b.1CH.029.006 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;

29:7b.1CH.029.007 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.

29:8b.1CH.029.008 Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.

29:9b.1CH.029.009 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.

29:10b.1CH.029.010 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.

29:11b.1CH.029.011 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

29:12b.1CH.029.012 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.

29:13b.1CH.029.013 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

29:14b.1CH.029.014 CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.

29:15b.1CH.029.015 Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.

29:16b.1CH.029.016 Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.

29:17b.1CH.029.017 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

29:18b.1CH.029.018 Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.

29:19b.1CH.029.019 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.

29:20b.1CH.029.020 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

29:21b.1CH.029.021 Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.

29:22b.1CH.029.022 Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.

29:23b.1CH.029.023 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.

29:24b.1CH.029.024 Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono.

29:25b.1CH.029.025 Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin regxan majeston, kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael.

29:26b.1CH.029.026 David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael.

29:27b.1CH.029.027 La tempo, dum kiu li regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.

29:28b.1CH.029.028 Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de agxo, ricxeco, kaj gloro; kaj anstataux li ekregxis lia filo Salomono.

29:29b.1CH.029.029 La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;

29:30b.1CH.029.030 lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 1 Chronicles (Esperanto). 1 Chronicles (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95FC-4