2 Kings (Esperanto)
2 Reĝoj
1
1:1b.2KI.001.001 Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.
1:2b.2KI.001.002 Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
1:3b.2KI.001.003 Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
1:4b.2KI.001.004 Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
1:5b.2KI.001.005 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?
1:6b.2KI.001.006 Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.
1:7b.2KI.001.007 Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?
1:8b.2KI.001.008 Ili respondis al li:Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:Tio estas Elija, la Tesxebano.
1:9b.2KI.001.009 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.
1:10b.2KI.001.010 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
1:11b.2KI.001.011 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.
1:12b.2KI.001.012 Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
1:13b.2KI.001.013 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.
1:14b.2KI.001.014 Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj.
1:15b.2KI.001.015 Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.
1:16b.2KI.001.016 Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.
1:17b.2KI.001.017 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon.
1:18b.2KI.001.018 La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
2
2:1b.2KI.002.001 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.
2:2b.2KI.002.002 Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
2:3b.2KI.002.003 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.
2:4b.2KI.002.004 Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.
2:5b.2KI.002.005 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.
2:6b.2KI.002.006 Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.
2:7b.2KI.002.007 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.
2:8b.2KI.002.008 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.
2:9b.2KI.002.009 Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
2:10b.2KI.002.010 Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
2:11b.2KI.002.011 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la cxielon.
2:12b.2KI.002.012 Elisxa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.
2:13b.2KI.002.013 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.
2:14b.2KI.002.014 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.
2:15b.2KI.002.015 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.
2:16b.2KI.002.016 Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj trovigxas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.
2:17b.2KI.002.017 Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
2:18b.2KI.002.018 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
2:19b.2KI.002.019 Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
2:20b.2KI.002.020 Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
2:21b.2KI.002.021 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.
2:22b.2KI.002.022 Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo, konforme al la vorto de Elisxa, kiun li diris.
2:23b.2KI.002.023 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
2:24b.2KI.002.024 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.
2:25b.2KI.002.025 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
3
3:1b.2KI.003.001 Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek- oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis dek du jarojn.
3:2b.2KI.003.002 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.
3:3b.2KI.003.003 Tamen li restis aligxinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
3:4b.2KI.003.004 Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano.
3:5b.2KI.003.005 Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de la regxo de Izrael.
3:6b.2KI.003.006 Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.
3:7b.2KI.003.007 Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.
3:8b.2KI.003.008 Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto.
3:9b.2KI.003.009 Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.
3:10b.2KI.003.010 Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
3:11b.2KI.003.011 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.
3:12b.2KI.003.012 Kaj Jehosxafat diris:Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la regxo de Edom.
3:13b.2KI.003.013 Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
3:14b.2KI.003.014 Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.
3:15b.2KI.003.015 Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.
3:16b.2KI.003.016 Kaj li diris:Tiele diras la Eternulo:Faru en cxi tiu valo multajn fosojn.
3:17b.2KI.003.017 CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.
3:18b.2KI.003.018 Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn.
3:19b.2KI.003.019 Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.
3:20b.2KI.003.020 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo.
3:21b.2KI.003.021 CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.
3:22b.2KI.003.022 Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.
3:23b.2KI.003.023 Kaj ili diris:Tio estas sango! la regxoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.
3:24b.2KI.003.024 Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
3:25b.2KI.003.025 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.
3:26b.2KI.003.026 Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.
3:27b.2KI.003.027 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.
4
4:1b.2KI.004.001 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.
4:2b.2KI.004.002 Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.
4:3b.2KI.004.003 Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.
4:4b.2KI.004.004 Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.
4:5b.2KI.004.005 Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis.
4:6b.2KI.004.006 Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.
4:7b.2KI.004.007 Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.
4:8b.2KI.004.008 Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.
4:9b.2KI.004.009 Kaj sxi diris al sia edzo:Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu cxiam preteriras antaux ni;
4:10b.2KI.004.010 ni faru malgrandan supran cxambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon, kaj cxiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.
4:11b.2KI.004.011 Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran cxambreton kaj kusxigxis tie.
4:12b.2KI.004.012 Kaj li diris al sia junulo Gehxazi:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj tiu vokis sxin, kaj sxi aperis antaux li.
4:13b.2KI.004.013 Kaj li diris al li:Diru al sxi:Jen vi prizorgis por ni cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis:Mi logxas ja meze de mia popolo.
4:14b.2KI.004.014 Kaj li diris:Kion do ni povas fari por sxi? Tiam Gehxazi diris:Ho, sxi ne havas filon, kaj sxia edzo estas maljuna.
4:15b.2KI.004.015 Kaj li diris:Alvoku sxin. Kaj li vokis sxin, kaj sxi starigxis cxe la pordo.
4:16b.2KI.004.016 Kaj li diris:Post unu jaro en cxi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj sxi diris:Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.
4:17b.2KI.004.017 Sed la virino gravedigxis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al sxi Elisxa.
4:18b.2KI.004.018 La infano farigxis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj.
4:19b.2KI.004.019 Kaj li diris al sia patro:Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia junulo:Portu lin al lia patrino.
4:20b.2KI.004.020 Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur sxiaj genuoj gxis tagmezo, kaj mortis.
4:21b.2KI.004.021 Tiam sxi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj sxlosis post li kaj eliris.
4:22b.2KI.004.022 Kaj sxi vokis sian edzon, kaj diris:Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.
4:23b.2KI.004.023 Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.
4:24b.2KI.004.024 Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.
4:25b.2KI.004.025 Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi:Jen estas tiu SXunemanino;
4:26b.2KI.004.026 kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? SXi diris:Ni fartas bone.
4:27b.2KI.004.027 Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Gehxazi aliris, por forpusxi sxin; sed la homo de Dio diris:Lasu sxin, cxar sxia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne sciigis al mi.
4:28b.2KI.004.028 Kaj sxi diris:CXu mi petis filon de mia sinjoro? cxu mi ne diris:Ne trompu min?
4:29b.2KI.004.029 Kaj li diris al Gehxazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.
4:30b.2KI.004.030 Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.
4:31b.2KI.004.031 Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekigxis.
4:32b.2KI.004.032 Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kusxigita sur lia lito.
4:33b.2KI.004.033 Kaj li eniris kaj sxlosis la pordon post ili ambaux, kaj ekpregxis al la Eternulo.
4:34b.2KI.004.034 Kaj li iris kaj kusxigxis sur la infano, kaj almetis sian busxon al lia busxo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmigxis.
4:35b.2KI.004.035 Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.
4:36b.2KI.004.036 Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon.
4:37b.2KI.004.037 Kaj sxi venis kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj adorklinigxis gxis la tero; kaj sxi prenis sian filon kaj eliris.
4:38b.2KI.004.038 Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.
4:39b.2KI.004.039 Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.
4:40b.2KI.004.040 Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.
4:41b.2KI.004.041 Tiam li diris:Alportu farunon. Kaj li ensxutis en la kaldronon, kaj diris:Versxu al la homoj, ke ili mangxu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.
4:42b.2KI.004.042 Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu.
4:43b.2KI.004.043 Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.
4:44b.2KI.004.044 Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.
5
5:1b.2KI.005.001 Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.
5:2b.2KI.005.002 La Sirianoj unu fojon eliris tacxmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj sxi farigxis servantino de la edzino de Naaman.
5:3b.2KI.005.003 Kaj sxi diris al sia sinjorino:Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron.
5:4b.2KI.005.004 Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante:Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.
5:5b.2KI.005.005 Kaj la regxo de Sirio diris:Iru, kaj mi sendos leteron al la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.
5:6b.2KI.005.006 Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
5:7b.2KI.005.007 Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.
5:8b.2KI.005.008 Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.
5:9b.2KI.005.009 Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj haltis cxe la pordo de la domo de Elisxa.
5:10b.2KI.005.010 Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura.
5:11b.2KI.005.011 Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris:Jen mi pensis, ke li eliros kaj starigxos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.
5:12b.2KI.005.012 CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.
5:13b.2KI.005.013 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!
5:14b.2KI.005.014 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.
5:15b.2KI.005.015 Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.
5:16b.2KI.005.016 Sed tiu diris:Kiel vivas la Eternulo, antaux kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis cxe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.
5:17b.2KI.005.017 Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.
5:18b.2KI.005.018 Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.
5:19b.2KI.005.019 Tiu diris al li:Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
5:20b.2KI.005.020 Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
5:21b.2KI.005.021 Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al li, kaj diris:CXu la farto estas bona?
5:22b.2KI.005.022 Tiu respondis:Bona; mia sinjoro sendis min, por diri:Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da argxento kaj du kompletojn da vestoj.
5:23b.2KI.005.023 Kaj Naaman diris:Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis cxe li, kaj ligis du kikarojn da argxento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaux li.
5:24b.2KI.005.024 Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kasxis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.
5:25b.2KI.005.025 Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris.
5:26b.2KI.005.026 Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?
5:27b.2KI.005.027 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.
6
6:1b.2KI.006.001 La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;
6:2b.2KI.006.002 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie cxiu po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris:Iru.
6:3b.2KI.006.003 Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.
6:4b.2KI.006.004 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
6:5b.2KI.006.005 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja prunteprenita!
6:6b.2KI.006.006 Kaj la homo de Dio diris:Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis.
6:7b.2KI.006.007 Kaj li diris:Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
6:8b.2KI.006.008 La regxo de Sirio komencis militon kontraux Izrael, kaj konsiligxis kun siaj servantoj, dirante:Tie kaj tie mi starigxos tendare.
6:9b.2KI.006.009 Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por diri:Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la Sirianoj.
6:10b.2KI.006.010 Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antauxgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
6:11b.2KI.006.011 Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:CXu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?
6:12b.2KI.006.012 Tiam diris unu el liaj servantoj:Ne, mia sinjoro, ho regxo! sed la profeto Elisxa, kiu estas en Izrael, raportas al la regxo de Izrael ecx tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormocxambro.
6:13b.2KI.006.013 Kaj li diris:Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante:Jen li estas en Dotan.
6:14b.2KI.006.014 Tiam li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.
6:15b.2KI.006.015 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
6:16b.2KI.006.016 Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
6:17b.2KI.006.017 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.
6:18b.2KI.006.018 La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa.
6:19b.2KI.006.019 Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
6:20b.2KI.006.020 Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.
6:21b.2KI.006.021 Kaj la regxo de Izrael diris al Elisxa, kiam li ekvidis ilin:CXu mi ne mortigu ilin? cxu mi ne mortigu ilin, mia patro?
6:22b.2KI.006.022 Sed li diris:Ne mortigu; cxu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaux ilin panon kaj akvon; ili mangxu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.
6:23b.2KI.006.023 Kaj li faris por ili grandan tagmangxon, kaj ili mangxis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu tacxmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
6:24b.2KI.006.024 Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion.
6:25b.2KI.006.025 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
6:26b.2KI.006.026 Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho regxo!
6:27b.2KI.006.027 Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo?
6:28b.2KI.006.028 Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux.
6:29b.2KI.006.029 Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.
6:30b.2KI.006.030 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.
6:31b.2KI.006.031 Kaj li diris:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Elisxa, filo de SXafat, restos sur li hodiaux.
6:32b.2KI.006.032 Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.
6:33b.2KI.006.033 Dum li estis ankoraux parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris:Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraux povas atendi de la Eternulo?
7
7:1b.2KI.007.001 Tiam diris Elisxa:Auxskultu la vorton de la Eternulo:tiele diras la Eternulo:Morgaux en cxi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario.
7:2b.2KI.007.002 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.
7:3b.2KI.007.003 Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia:Kial ni sidas cxi tie, gxis ni mortos?
7:4b.2KI.007.004 Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux mortos; ni iru do kaj jxetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.
7:5b.2KI.007.005 Kaj ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.
7:6b.2KI.007.006 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.
7:7b.2KI.007.007 Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.
7:8b.2KI.007.008 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj mangxis kaj trinkis, kaj prenis de tie argxenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kasxis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kasxis.
7:9b.2KI.007.009 Kaj ili diris unu al la alia:Ne gxuste ni agas; la hodiauxa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos gxis la lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la regxo.
7:10b.2KI.007.010 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.
7:11b.2KI.007.011 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la regxo.
7:12b.2KI.007.012 Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.
7:13b.2KI.007.013 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.
7:14b.2KI.007.014 Kaj oni prenis du cxarojn kun cxevaloj; kaj la regxo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante:Iru kaj rigardu.
7:15b.2KI.007.015 Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.
7:16b.2KI.007.016 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno farigxis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo.
7:17b.2KI.007.017 La regxo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon cxe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la regxo venis al li.
7:18b.2KI.007.018 Kiam la homo de Dio parolis al la regxo, dirante:Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaux en cxi tiu tempo cxe la pordego de Samario:
7:19b.2KI.007.019 tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj li diris:Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.
7:20b.2KI.007.020 Kaj tiel farigxis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis.
8
8:1b.2KI.008.001 Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.
8:2b.2KI.008.002 Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn.
8:3b.2KI.008.003 Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo.
8:4b.2KI.008.004 La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn faris Elisxa.
8:5b.2KI.008.005 Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.
8:6b.2KI.008.006 Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.
8:7b.2KI.008.007 Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante:La homo de Dio venis cxi tien.
8:8b.2KI.008.008 Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
8:9b.2KI.008.009 Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano?
8:10b.2KI.008.010 Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
8:11b.2KI.008.011 Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis, kaj la homo de Dio ploris.
8:12b.2KI.008.012 HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
8:13b.2KI.008.013 HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.
8:14b.2KI.008.014 Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.
8:15b.2KI.008.015 Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.
8:16b.2KI.008.016 En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.
8:17b.2KI.008.017 Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.
8:18b.2KI.008.018 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.
8:19b.2KI.008.019 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.
8:20b.2KI.008.020 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.
8:21b.2KI.008.021 Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.
8:22b.2KI.008.022 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo.
8:23b.2KI.008.023 La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
8:24b.2KI.008.024 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.
8:25b.2KI.008.025 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo.
8:26b.2KI.008.026 La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael.
8:27b.2KI.008.027 Kaj li iradis laux la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li estis boparenco de la domo de Ahxab.
8:28b.2KI.008.028 Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
8:29b.2KI.008.029 Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.
9
9:1b.2KI.009.001 La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
9:2b.2KI.009.002 Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.
9:3b.2KI.009.003 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
9:4b.2KI.009.004 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
9:5b.2KI.009.005 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.
9:6b.2KI.009.006 Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
9:7b.2KI.009.007 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel.
9:8b.2KI.009.008 Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
9:9b.2KI.009.009 Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo de Ahxija.
9:10b.2KI.009.010 Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
9:11b.2KI.009.011 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
9:12b.2KI.009.012 Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.
9:13b.2KI.009.013 Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.
9:14b.2KI.009.014 Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio.
9:15b.2KI.009.015 Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
9:16b.2KI.009.016 Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
9:17b.2KI.009.017 La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo.
9:18b.2KI.009.018 Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.
9:19b.2KI.009.019 Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
9:20b.2KI.009.020 La gardostaranto raportis, dirante:Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimsxi, cxar li kondukas rapidege.
9:21b.2KI.009.021 Tiam Joram diris:Oni jungu! Kaj oni jungis lian cxaron. Kaj eliris Joram, regxo de Izrael, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
9:22b.2KI.009.022 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj?
9:23b.2KI.009.023 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Ahxazja:Perfido, ho Ahxazja!
9:24b.2KI.009.024 Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia cxaro.
9:25b.2KI.009.025 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:
9:26b.2KI.009.026 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
9:27b.2KI.009.027 Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
9:28b.2KI.009.028 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
9:29b.2KI.009.029 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Ahxab, Ahxazja ekregxis super Judujo.
9:30b.2KI.009.030 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
9:31b.2KI.009.031 Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris:CXu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
9:32b.2KI.009.032 Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj.
9:33b.2KI.009.033 Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj.
9:34b.2KI.009.034 Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino.
9:35b.2KI.009.035 Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
9:36b.2KI.009.036 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel;
9:37b.2KI.009.037 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.
10
10:1b.2KI.010.001 Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo:
10:2b.2KI.010.002 Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
10:3b.2KI.010.003 tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.
10:4b.2KI.010.004 Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?
10:5b.2KI.010.005 Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.
10:6b.2KI.010.006 Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo:Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.
10:7b.2KI.010.007 Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
10:8b.2KI.010.008 Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene:Oni alportis la kapojn de la regxidoj. Kaj li diris:Kusxigu ilin en du amasoj antaux la enirejo de la pordego gxis mateno.
10:9b.2KI.010.009 Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn?
10:10b.2KI.010.010 Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.
10:11b.2KI.010.011 Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.
10:12b.2KI.010.012 Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,
10:13b.2KI.010.013 Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino.
10:14b.2KI.010.014 Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.
10:15b.2KI.010.015 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.
10:16b.2KI.010.016 Kaj li diris:Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.
10:17b.2KI.010.017 Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de Ahxab en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija.
10:18b.2KI.010.018 Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;
10:19b.2KI.010.019 kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.
10:20b.2KI.010.020 Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.
10:21b.2KI.010.021 Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando.
10:22b.2KI.010.022 Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.
10:23b.2KI.010.023 Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.
10:24b.2KI.010.024 Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.
10:25b.2KI.010.025 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.
10:26b.2KI.010.026 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin.
10:27b.2KI.010.027 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo.
10:28b.2KI.010.028 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.
10:29b.2KI.010.029 Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan.
10:30b.2KI.010.030 Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.
10:31b.2KI.010.031 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
10:32b.2KI.010.032 En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj HXazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:
10:33b.2KI.010.033 oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.
10:34b.2KI.010.034 La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
10:35b.2KI.010.035 Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoahxaz.
10:36b.2KI.010.036 La tempo de regxado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.
11
11:1b.2KI.011.001 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.
11:2b.2KI.011.002 Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.
11:3b.2KI.011.003 Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.
11:4b.2KI.011.004 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.
11:5b.2KI.011.005 Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;
11:6b.2KI.011.006 triono estu cxe la Pordego Sur; kaj triono cxe la pordego malantaux la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne.
11:7b.2KI.011.007 Du partoj el vi cxiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon cxe la regxo en la domo de la Eternulo.
11:8b.2KI.011.008 Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.
11:9b.2KI.011.009 Kaj la centestroj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.
11:10b.2KI.011.010 La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.
11:11b.2KI.011.011 Kaj la korpogardistoj starigxis, cxiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.
11:12b.2KI.011.012 Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!
11:13b.2KI.011.013 Kiam Atalja auxdis la bruon de la kuranta popolo, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
11:14b.2KI.011.014 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!
11:15b.2KI.011.015 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.
11:16b.2KI.011.016 Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris laux la vojo de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.
11:17b.2KI.011.017 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la regxo kaj la popolo.
11:18b.2KI.011.018 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.
11:19b.2KI.011.019 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la regxon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj li sidigxis sur la trono de la regxoj.
11:20b.2KI.011.020 Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.
11:21b.2KI.011.021 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
12
12:1b.2KI.012.001 En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-SXeba.
12:2b.2KI.012.002 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
12:3b.2KI.012.003 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
12:4b.2KI.012.004 Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
12:5b.2KI.012.005 la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.
12:6b.2KI.012.006 Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
12:7b.2KI.012.007 la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.
12:8b.2KI.012.008 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
12:9b.2KI.012.009 La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.
12:10b.2KI.012.010 CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.
12:11b.2KI.012.011 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
12:12b.2KI.012.012 kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
12:13b.2KI.012.013 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
12:14b.2KI.012.014 sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
12:15b.2KI.012.015 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
12:16b.2KI.012.016 La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.
12:17b.2KI.012.017 En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.
12:18b.2KI.012.018 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
12:19b.2KI.012.019 La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
12:20b.2KI.012.020 Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
12:21b.2KI.012.021 Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
13
13:1b.2KI.013.001 En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.
13:2b.2KI.013.002 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
13:3b.2KI.013.003 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.
13:4b.2KI.013.004 Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.
13:5b.2KI.013.005 (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.
13:6b.2KI.013.006 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)
13:7b.2KI.013.007 Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
13:8b.2KI.013.008 La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
13:9b.2KI.013.009 Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.
13:10b.2KI.013.010 En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj.
13:11b.2KI.013.011 Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
13:12b.2KI.013.012 La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
13:13b.2KI.013.013 Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la regxoj de Izrael.
13:14b.2KI.013.014 Elisxa malsanigxis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joasx, regxo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
13:15b.2KI.013.015 Kaj Elisxa diris al li:Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.
13:16b.2KI.013.016 Kaj li diris al la regxo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Elisxa metis siajn manojn sur la manojn de la regxo,
13:17b.2KI.013.017 kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.
13:18b.2KI.013.018 Kaj li diris:Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la regxo de Izrael:Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
13:19b.2KI.013.019 Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
13:20b.2KI.013.020 Elisxa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
13:21b.2KI.013.021 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.
13:22b.2KI.013.022 HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.
13:23b.2KI.013.023 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.
13:24b.2KI.013.024 HXazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-Hadad.
13:25b.2KI.013.025 Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
14
14:1b.2KI.014.001 En la dua jaro de Joasx, filo de Joahxaz, regxo de Izrael, Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, farigxis regxo.
14:2b.2KI.014.002 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
14:3b.2KI.014.003 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.
14:4b.2KI.014.004 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
14:5b.2KI.014.005 Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
14:6b.2KI.014.006 Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome:Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed cxiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
14:7b.2KI.014.007 Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al gxi la nomon Jokteel gxis la nuna tago.
14:8b.2KI.014.008 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
14:9b.2KI.014.009 Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
14:10b.2KI.014.010 Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
14:11b.2KI.014.011 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.
14:12b.2KI.014.012 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.
14:13b.2KI.014.013 Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Jehoasx, filo de Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
14:14b.2KI.014.014 Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
14:15b.2KI.014.015 La cetera historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
14:16b.2KI.014.016 Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam.
14:17b.2KI.014.017 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.
14:18b.2KI.014.018 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
14:19b.2KI.014.019 Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.
14:20b.2KI.014.020 Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
14:21b.2KI.014.021 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.
14:22b.2KI.014.022 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.
14:23b.2KI.014.023 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn.
14:24b.2KI.014.024 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
14:25b.2KI.014.025 Li restarigis la limojn de Izrael de HXamat gxis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-HXefer.
14:26b.2KI.014.026 CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
14:27b.2KI.014.027 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.
14:28b.2KI.014.028 La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
14:29b.2KI.014.029 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.
15
15:1b.2KI.015.001 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo.
15:2b.2KI.015.002 Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
15:3b.2KI.015.003 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
15:4b.2KI.015.004 Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
15:5b.2KI.015.005 La Eternulo frapis la regxon, kaj li farigxis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la regxo, estis cxefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
15:6b.2KI.015.006 La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
15:7b.2KI.015.007 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.
15:8b.2KI.015.008 En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis ses monatojn.
15:9b.2KI.015.009 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
15:10b.2KI.015.010 Kontraux li faris konspiron SXalum, filo de Jabesx, kaj frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
15:11b.2KI.015.011 La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15:12b.2KI.015.012 Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis.
15:13b.2KI.015.013 SXalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario.
15:14b.2KI.015.014 Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
15:15b.2KI.015.015 La cetera historio de SXalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15:16b.2KI.015.016 Tiam Menahxem frapis Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj gxian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
15:17b.2KI.015.017 En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek jarojn en Samario.
15:18b.2KI.015.018 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
15:19b.2KI.015.019 Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.
15:20b.2KI.015.020 Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
15:21b.2KI.015.021 La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15:22b.2KI.015.022 Menahxem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis lia filo Pekahxja.
15:23b.2KI.015.023 En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.
15:24b.2KI.015.024 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
15:25b.2KI.015.025 Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
15:26b.2KI.015.026 La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15:27b.2KI.015.027 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.
15:28b.2KI.015.028 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
15:29b.2KI.015.029 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
15:30b.2KI.015.030 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
15:31b.2KI.015.031 La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15:32b.2KI.015.032 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo.
15:33b.2KI.015.033 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.
15:34b.2KI.015.034 Li agadis bone antaux la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
15:35b.2KI.015.035 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo.
15:36b.2KI.015.036 La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
15:37b.2KI.015.037 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja.
15:38b.2KI.015.038 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.
16
16:1b.2KI.016.001 En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis Ahxaz, filo de Jotam, regxo de Judujo.
16:2b.2KI.016.002 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
16:3b.2KI.016.003 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
16:4b.2KI.016.004 Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
16:5b.2KI.016.005 Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.
16:6b.2KI.016.006 En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.
16:7b.2KI.016.007 Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.
16:8b.2KI.016.008 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.
16:9b.2KI.016.009 Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
16:10b.2KI.016.010 La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo.
16:11b.2KI.016.011 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.
16:12b.2KI.016.012 Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon
16:13b.2KI.016.013 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
16:14b.2KI.016.014 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde.
16:15b.2KI.016.015 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi.
16:16b.2KI.016.016 Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz.
16:17b.2KI.016.017 La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon.
16:18b.2KI.016.018 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.
16:19b.2KI.016.019 La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
16:20b.2KI.016.020 Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.
17
17:1b.2KI.017.001 En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo de Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li regxis naux jarojn.
17:2b.2KI.017.002 Li faradis malbonon antaux la Eternulo, sed ne tiel, kiel la regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
17:3b.2KI.017.003 Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.
17:4b.2KI.017.004 Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
17:5b.2KI.017.005 Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
17:6b.2KI.017.006 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
17:7b.2KI.017.007 CXar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
17:8b.2KI.017.008 kaj agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la regxoj de Izrael;
17:9b.2KI.017.009 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo;
17:10b.2KI.017.010 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
17:11b.2KI.017.011 kaj ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux ili, kaj faradis malbonajxojn, por inciti la Eternulon;
17:12b.2KI.017.012 kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili:Ne faru tion.
17:13b.2KI.017.013 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
17:14b.2KI.017.014 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;
17:15b.2KI.017.015 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
17:16b.2KI.017.016 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;
17:17b.2KI.017.017 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
17:18b.2KI.017.018 Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
17:19b.2KI.017.019 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
17:20b.2KI.017.020 Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.
17:21b.2KI.017.021 CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
17:22b.2KI.017.022 Kaj la Izraelidoj iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,
17:23b.2KI.017.023 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.
17:24b.2KI.017.024 Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, HXamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj de Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj eklogxis en gxiaj urboj.
17:25b.2KI.017.025 Sed cxar en la komenco de sia logxado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraux ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
17:26b.2KI.017.026 Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.
17:27b.2KI.017.027 Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.
17:28b.2KI.017.028 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
17:29b.2KI.017.029 Tamen cxiu popolo faris ankaux siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altajxoj, kiujn konstruis la Samarianoj, cxiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili logxis.
17:30b.2KI.017.030 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la HXamatanoj faris Asximan;
17:31b.2KI.017.031 la Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adramelehx kaj Anamelehx, la dioj de Sefarvaim.
17:32b.2KI.017.032 Ili timis ankaux la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altajxoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altajxoj.
17:33b.2KI.017.033 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
17:34b.2KI.017.034 GXis la nuna tempo ili agas laux la moroj antikvaj:ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laux siaj legxoj kaj siaj moroj, nek laux la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
17:35b.2KI.017.035 kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante:Ne timu aliajn diojn, ne adorklinigxu antaux ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
17:36b.2KI.017.036 sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;
17:37b.2KI.017.037 kaj la legxojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn;
17:38b.2KI.017.038 kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;
17:39b.2KI.017.039 sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de cxiuj viaj malamikoj.
17:40b.2KI.017.040 Tamen ili ne obeis, sed agis laux siaj moroj antauxaj.
17:41b.2KI.017.041 Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna tago.
18
18:1b.2KI.018.001 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
18:2b.2KI.018.002 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.
18:3b.2KI.018.003 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
18:4b.2KI.018.004 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
18:5b.2KI.018.005 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaux li.
18:6b.2KI.018.006 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.
18:7b.2KI.018.007 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.
18:8b.2KI.018.008 Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza kaj gxia regiono, de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.
18:9b.2KI.018.009 En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin.
18:10b.2KI.018.010 Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita.
18:11b.2KI.018.011 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
18:12b.2KI.018.012 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
18:13b.2KI.018.013 En la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
18:14b.2KI.018.014 Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.
18:15b.2KI.018.015 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.
18:16b.2KI.018.016 En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.
18:17b.2KI.018.017 La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
18:18b.2KI.018.018 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
18:19b.2KI.018.019 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
18:20b.2KI.018.020 Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?
18:21b.2KI.018.021 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
18:22b.2KI.018.022 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.
18:23b.2KI.018.023 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
18:24b.2KI.018.024 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
18:25b.2KI.018.025 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
18:26b.2KI.018.026 Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
18:27b.2KI.018.027 Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
18:28b.2KI.018.028 Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li ekparolis, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.
18:29b.2KI.018.029 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.
18:30b.2KI.018.030 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
18:31b.2KI.018.031 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto,
18:32b.2KI.018.032 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.
18:33b.2KI.018.033 CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
18:34b.2KI.018.034 Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj?
18:35b.2KI.018.035 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
18:36b.2KI.018.036 Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.
18:37b.2KI.018.037 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.
19
19:1b.2KI.019.001 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
19:2b.2KI.019.002 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
19:3b.2KI.019.003 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
19:4b.2KI.019.004 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
19:5b.2KI.019.005 Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.
19:6b.2KI.019.006 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
19:7b.2KI.019.007 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
19:8b.2KI.019.008 Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.
19:9b.2KI.019.009 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:
19:10b.2KI.019.010 Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
19:11b.2KI.019.011 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?
19:12b.2KI.019.012 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
19:13b.2KI.019.013 Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
19:14b.2KI.019.014 HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.
19:15b.2KI.019.015 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;
19:16b.2KI.019.016 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
19:17b.2KI.019.017 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,
19:18b.2KI.019.018 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono; ili ekstermis ilin.
19:19b.2KI.019.019 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
19:20b.2KI.019.020 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.
19:21b.2KI.019.021 Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
19:22b.2KI.019.022 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!
19:23b.2KI.019.023 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
19:24b.2KI.019.024 Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
19:25b.2KI.019.025 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
19:26b.2KI.019.026 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
19:27b.2KI.019.027 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.
19:28b.2KI.019.028 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
19:29b.2KI.019.029 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
19:30b.2KI.019.030 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.
19:31b.2KI.019.031 CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
19:32b.2KI.019.032 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.
19:33b.2KI.019.033 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
19:34b.2KI.019.034 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
19:35b.2KI.019.035 En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
19:36b.2KI.019.036 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
19:37b.2KI.019.037 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.
20
20:1b.2KI.020.001 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.
20:2b.2KI.020.002 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante:
20:3b.2KI.020.003 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
20:4b.2KI.020.004 Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:
20:5b.2KI.020.005 Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
20:6b.2KI.020.006 Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.
20:7b.2KI.020.007 Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la sxvelajxon, kaj li resanigxis.
20:8b.2KI.020.008 Kaj HXizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?
20:9b.2KI.020.009 Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru returne je dek gradoj?
20:10b.2KI.020.010 Kaj HXizkija diris:Facile estas por la ombro iri antauxen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.
20:11b.2KI.020.011 Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la hormontrilo de Ahxaz, sur kiu gxi malsuprigxis.
20:12b.2KI.020.012 En tiu tempo Berodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leterojn kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke HXizkija estis malsana.
20:13b.2KI.020.013 Kaj HXizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.
20:14b.2KI.020.014 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.
20:15b.2KI.020.015 Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
20:16b.2KI.020.016 Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo:
20:17b.2KI.020.017 Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
20:18b.2KI.020.018 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.
20:19b.2KI.020.019 Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
20:20b.2KI.020.020 La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
20:21b.2KI.020.021 Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.
21
21:1b.2KI.021.001 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.
21:2b.2KI.021.002 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
21:3b.2KI.021.003 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.
21:4b.2KI.021.004 Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
21:5b.2KI.021.005 Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
21:6b.2KI.021.006 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
21:7b.2KI.021.007 Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
21:8b.2KI.021.008 kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al cxio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
21:9b.2KI.021.009 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.
21:10b.2KI.021.010 Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
21:11b.2KI.021.011 Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,
21:12b.2KI.021.012 tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion auxdos, ektintos en ambaux liaj oreloj.
21:13b.2KI.021.013 Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.
21:14b.2KI.021.014 Kaj Mi forpusxos la restajxon de Mia heredajxo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili farigxos kaptajxo kaj rabajxo por cxiuj siaj malamikoj;
21:15b.2KI.021.015 pro tio, ke ili faradis malbonon antaux Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, gxis la nuna tago.
21:16b.2KI.021.016 Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
21:17b.2KI.021.017 La cetera historio de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
21:18b.2KI.021.018 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.
21:19b.2KI.021.019 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.
21:20b.2KI.021.020 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
21:21b.2KI.021.021 Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorklinigxadis antaux ili.
21:22b.2KI.021.022 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo.
21:23b.2KI.021.023 Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis la regxon en lia domo.
21:24b.2KI.021.024 Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
21:25b.2KI.021.025 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
21:26b.2KI.021.026 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.
22
22:1b.2KI.022.001 La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
22:2b.2KI.022.002 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.
22:3b.2KI.022.003 En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante:
22:4b.2KI.022.004 Iru al la cxefpastro HXilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
22:5b.2KI.022.005 kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,
22:6b.2KI.022.006 al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo;
22:7b.2KI.022.007 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate.
22:8b.2KI.022.008 Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis.
22:9b.2KI.022.009 Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.
22:10b.2KI.022.010 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis gxin antaux la regxo.
22:11b.2KI.022.011 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.
22:12b.2KI.022.012 Kaj la regxo ordonis al la pastro HXilkija, kaj al Ahxikam, filo de SXafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la skribisto SXafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo, dirante:
22:13b.2KI.022.013 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.
22:14b.2KI.022.014 Kaj iris la pastro HXilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj SXafan kaj Asaja al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tikva, filo de HXarhxas, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi.
22:15b.2KI.022.015 Kaj sxi diris al ili :Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
22:16b.2KI.022.016 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la libro, kiun legis la regxo de Judujo.
22:17b.2KI.022.017 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko kaj ne estingigxos.
22:18b.2KI.022.018 Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:
22:19b.2KI.022.019 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.
22:20b.2KI.022.020 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.
23
23:1b.2KI.023.001 La regxo sendis, kaj oni kunvenigis al li cxiujn plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem.
23:2b.2KI.023.002 Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
23:3b.2KI.023.003 Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aligxis al la interligo.
23:4b.2KI.023.004 Kaj la regxo ordonis al la cxefpastro HXilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo cxiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Asxtar kaj por la tuta armeo de la cxielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
23:5b.2KI.023.005 Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la regxoj de Judujo, por incensi sur la altajxoj en la urboj de Judujo kaj en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la cxielo.
23:6b.2KI.023.006 Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis gxin cxe la torento Kidron kaj disfrotis gxin gxis cindreco, kaj oni jxetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.
23:7b.2KI.023.007 Kaj li detruis la domojn de malcxastistoj, kiuj estis cxe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Asxtar.
23:8b.2KI.023.008 Kaj li venigis cxiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altajxojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba gxis Beer-SXeba; kaj li detruis la altajxojn cxe la pordegoj; tiun, kiu estis antaux la pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre cxe la enirado en la urbon.
23:9b.2KI.023.009 Tamen la pastroj de la altajxoj ne oferadis sur la altaro de la Eternulo en Jerusalem, sed ili mangxadis macojn kune kun siaj fratoj.
23:10b.2KI.023.010 Kaj li malpurigis ankaux Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aux sian filinon tra fajro al Molehx.
23:11b.2KI.023.011 Kaj li forigis la cxevalojn, kiujn la regxoj de Judujo starigis al la suno cxe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la cxambro de la euxnuko Netan-Melehx en Parvarim, kaj la cxarojn de la suno li forbruligis per fajro.
23:12b.2KI.023.012 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra cxambro de Ahxaz, kiujn faris la regxoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la regxo detruis, kaj li kuris de tie kaj jxetis ilian cindron en la torenton Kidron.
23:13b.2KI.023.013 Ankaux la altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de Izrael, por Asxtar, abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindajxo de la Amonidoj, la regxo malpurigis.
23:14b.2KI.023.014 Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
23:15b.2KI.023.015 Ankaux la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altajxon, kiun arangxis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaux tiun altaron kaj la altajxon li detruis, kaj li forbruligis la altajxon kaj faris el gxi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon.
23:16b.2KI.023.016 Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.
23:17b.2KI.023.017 Kaj li diris:Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la logxantoj de la urbo diris al li:Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antauxdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.
23:18b.2KI.023.018 Kaj li diris:Lasu lin kusxi, neniu tusxu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.
23:19b.2KI.023.019 Ankaux cxiujn domojn de la altajxoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la regxoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Josxija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
23:20b.2KI.023.020 Kaj li bucxis cxiujn pastrojn de la altajxoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
23:21b.2KI.023.021 Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.
23:22b.2KI.023.022 CXar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la jugxistoj, kiuj jugxadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la regxoj de Izrael kaj de la regxoj de Judujo;
23:23b.2KI.023.023 nur en la dek-oka jaro de la regxo Josxija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem.
23:24b.2KI.023.024 Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro HXilkija trovis en la domo de la Eternulo.
23:25b.2KI.023.025 Ne estis antaux li regxo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
23:26b.2KI.023.026 Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraux Judujo pro cxiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
23:27b.2KI.023.027 Kaj la Eternulo diris:Ankaux Judujon Mi forigos de antaux Mia vizagxo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpusxos cxi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
23:28b.2KI.023.028 La cetera historio de Josxija, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
23:29b.2KI.023.029 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
23:30b.2KI.023.030 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux lia patro.
23:31b.2KI.023.031 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
23:32b.2KI.023.032 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.
23:33b.2KI.023.033 Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la lando HXamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.
23:34b.2KI.023.034 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.
23:35b.2KI.023.035 La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la ordono de Faraono:de cxiu laux taksado li prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Nehxo.
23:36b.2KI.023.036 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.
23:37b.2KI.023.037 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.
24
24:1b.2KI.024.001 En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
24:2b.2KI.024.002 La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
24:3b.2KI.024.003 Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris;
24:4b.2KI.024.004 ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
24:5b.2KI.024.005 La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
24:6b.2KI.024.006 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.
24:7b.2KI.024.007 La regxo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, cxar la regxo de Babel forprenis cxion, kio apartenis al la regxo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo gxis la rivero Euxfrato.
24:8b.2KI.024.008 La agxon de dek ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Nehxusxta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
24:9b.2KI.024.009 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.
24:10b.2KI.024.010 En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, regxo de Babel, iris kontraux Jerusalemon, kaj oni komencis siegxi la urbon.
24:11b.2KI.024.011 Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj gxin siegxis.
24:12b.2KI.024.012 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.
24:13b.2KI.024.013 Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
24:14b.2KI.024.014 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
24:15b.2KI.024.015 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
24:16b.2KI.024.016 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
24:17b.2KI.024.017 Kaj la regxo de Babel faris regxo anstataux li lian onklon Matanja, kaj sxangxis lian nomon je Cidkija.
24:18b.2KI.024.018 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
24:19b.2KI.024.019 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.
24:20b.2KI.024.020 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
25
25:1b.2KI.025.001 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
25:2b.2KI.025.002 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.
25:3b.2KI.025.003 En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
25:4b.2KI.025.004 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.
25:5b.2KI.025.005 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
25:6b.2KI.025.006 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon.
25:7b.2KI.025.007 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
25:8b.2KI.025.008 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.
25:9b.2KI.025.009 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
25:10b.2KI.025.010 Kaj la muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
25:11b.2KI.025.011 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
25:12b.2KI.025.012 Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
25:13b.2KI.025.013 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.
25:14b.2KI.025.014 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.
25:15b.2KI.025.015 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.
25:16b.2KI.025.016 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
25:17b.2KI.025.017 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.
25:18b.2KI.025.018 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
25:19b.2KI.025.019 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.
25:20b.2KI.025.020 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
25:21b.2KI.025.021 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
25:22b.2KI.025.022 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.
25:23b.2KI.025.023 Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.
25:24b.2KI.025.024 Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.
25:25b.2KI.025.025 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
25:26b.2KI.025.026 Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.
25:27b.2KI.025.027 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo;
25:28b.2KI.025.028 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;
25:29b.2KI.025.029 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;
25:30b.2KI.025.030 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 2 Kings (Esperanto). 2 Kings (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95F9-7