Judges (Esperanto)

Judges (Esperanto)

Juĝistoj

1

1:1b.JDG.001.001 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?

1:2b.JDG.001.002 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.

1:3b.JDG.001.003 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.

1:4b.JDG.001.004 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.

1:5b.JDG.001.005 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.

1:6b.JDG.001.006 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.

1:7b.JDG.001.007 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

1:8b.JDG.001.008 Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.

1:9b.JDG.001.009 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.

1:10b.JDG.001.010 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.

1:11b.JDG.001.011 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir (la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer).

1:12b.JDG.001.012 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.

1:13b.JDG.001.013 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.

1:14b.JDG.001.014 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

1:15b.JDG.001.015 Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

1:16b.JDG.001.016 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj eklogxis kune kun la popolo.

1:17b.JDG.001.017 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al la urbo la nomon HXorma.

1:18b.JDG.001.018 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun gxiaj limoj kaj Asxkelon kun gxiaj limoj kaj Ekron kun gxiaj limoj.

1:19b.JDG.001.019 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.

1:20b.JDG.001.020 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

1:21b.JDG.001.021 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

1:22b.JDG.001.022 Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.

1:23b.JDG.001.023 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antauxe estis Luz).

1:24b.JDG.001.024 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.

1:25b.JDG.001.025 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.

1:26b.JDG.001.026 Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.

1:27b.JDG.001.027 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.

1:28b.JDG.001.028 Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.

1:29b.JDG.001.029 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.

1:30b.JDG.001.030 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.

1:31b.JDG.001.031 Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de HXelba, nek de Afek, nek de Rehxob.

1:32b.JDG.001.032 Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.

1:33b.JDG.001.033 Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.

1:34b.JDG.001.034 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.

1:35b.JDG.001.035 Kaj la Amoridoj plue logxis sur la monto HXeres, en Ajalon kaj en SXaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis tributuloj.

1:36b.JDG.001.036 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.

2

2:1b.JDG.002.001 Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;

2:2b.JDG.002.002 sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?

2:3b.JDG.002.003 Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.

2:4b.JDG.002.004 Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.

2:5b.JDG.002.005 Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.

2:6b.JDG.002.006 Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris cxiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.

2:7b.JDG.002.007 Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

2:8b.JDG.002.008 Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la agxo de cent dek jaroj.

2:9b.JDG.002.009 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-HXeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.

2:10b.JDG.002.010 Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.

2:11b.JDG.002.011 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.

2:12b.JDG.002.012 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

2:13b.JDG.002.013 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar.

2:14b.JDG.002.014 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.

2:15b.JDG.002.015 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.

2:16b.JDG.002.016 Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;

2:17b.JDG.002.017 tamen ankaux la jugxistojn ili ne obeis, sed ili malcxastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide deklinigxis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.

2:18b.JDG.002.018 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

2:19b.JDG.002.019 tiam, apenaux la jugxisto mortis, ili denove farigxis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne deklinigxis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.

2:20b.JDG.002.020 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li diris:CXar cxi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne auxskultis Mian vocxon,

2:21b.JDG.002.021 tial Mi ankaux forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;

2:22b.JDG.002.022 por elprovi per ili Izraelon, cxu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros gxin, kiel observis iliaj patroj, aux ne.

2:23b.JDG.002.023 Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.

3

3:1b.JDG.003.001 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj militoj kontraux Kanaan;

3:2b.JDG.003.002 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin:

3:3b.JDG.003.003 kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.

3:4b.JDG.003.004 Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.

3:5b.JDG.003.005 Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.

3:6b.JDG.003.006 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

3:7b.JDG.003.007 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.

3:8b.JDG.003.008 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.

3:9b.JDG.003.009 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.

3:10b.JDG.003.010 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim.

3:11b.JDG.003.011 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.

3:12b.JDG.003.012 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

3:13b.JDG.003.013 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.

3:14b.JDG.003.014 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj.

3:15b.JDG.003.015 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.

3:16b.JDG.003.016 Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.

3:17b.JDG.003.017 Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.

3:18b.JDG.003.018 Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.

3:19b.JDG.003.019 Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.

3:20b.JDG.003.020 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.

3:21b.JDG.003.021 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian ventron tiel,

3:22b.JDG.003.022 ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo.

3:23b.JDG.003.023 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.

3:24b.JDG.003.024 Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.

3:25b.JDG.003.025 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.

3:26b.JDG.003.026 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.

3:27b.JDG.003.027 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaux ili.

3:28b.JDG.003.028 Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.

3:29b.JDG.003.029 Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.

3:30b.JDG.003.030 Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.

3:31b.JDG.003.031 Post li estis SXamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis Izraelon.

4

4:1b.JDG.004.001 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis.

4:2b.JDG.004.002 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana regxo, kiu regxis en HXacor; lia militistestro estis Sisera, kiu logxis en HXarosxet- Goim.

4:3b.JDG.004.003 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

4:4b.JDG.004.004 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo jugxistino de la Izraelidoj;

4:5b.JDG.004.005 sxi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al sxi por jugxo.

4:6b.JDG.004.006 Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;

4:7b.JDG.004.007 kaj al la torento Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.

4:8b.JDG.004.008 Tiam diris al sxi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.

4:9b.JDG.004.009 Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.

4:10b.JDG.004.010 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.

4:11b.JDG.004.011 HXeber, la Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de HXobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedesx.

4:12b.JDG.004.012 Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.

4:13b.JDG.004.013 Kaj Sisera kunvokis cxiujn siajn cxarojn, nauxcent ferajn cxarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el HXarosxet-Goim al la torento Kisxon.

4:14b.JDG.004.014 Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.

4:15b.JDG.004.015 Kaj la Eternulo jxetis konfuzon sur Siseran kaj sur cxiujn cxarojn kaj sur la tutan militistaron, antaux la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la cxaro kaj forkuris piede.

4:16b.JDG.004.016 Kaj Barak persekutis la cxarojn kaj la militistaron gxis HXarosxet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

4:17b.JDG.004.017 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber.

4:18b.JDG.004.018 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per litkovrilo.

4:19b.JDG.004.019 Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.

4:20b.JDG.004.020 Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.

4:21b.JDG.004.021 Kaj Jael, edzino de HXeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallauxte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke gxi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.

4:22b.JDG.004.022 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

4:23b.JDG.004.023 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, regxon de Kanaan, antaux la Izraelidoj.

4:24b.JDG.004.024 Kaj la mano de la Izraelidoj cxiam pli fortigxis super Jabin, regxo de Kanaan, gxis ili ekstermis Jabinon, regxon de Kanaan.

5

5:1b.JDG.005.001 Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:

5:2b.JDG.005.002 CXar la cxefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.

5:3b.JDG.005.003 Auxskultu, ho regxoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.

5:4b.JDG.005.004 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.

5:5b.JDG.005.005 La montoj fluis antaux la Eternulo, Tiu Sinaj antaux la Eternulo, Dio de Izrael.

5:6b.JDG.005.006 En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj.

5:7b.JDG.005.007 Forestis jugxistoj en Izrael, forestis, GXis starigxis mi, Debora, GXis starigxis mi, patrino en Izrael.

5:8b.JDG.005.008 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

5:9b.JDG.005.009 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.

5:10b.JDG.005.010 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!

5:11b.JDG.005.011 Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.

5:12b.JDG.005.012 Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

5:13b.JDG.005.013 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.

5:14b.JDG.005.014 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.

5:15b.JDG.005.015 Kaj princoj el Isahxar estis kun Debora, Kaj Isahxar, kiel Barak, kuris en la valon. CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

5:16b.JDG.005.016 Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

5:17b.JDG.005.017 Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la sxipoj? Asxer sidas sur la bordo de la maro, Kaj logxas cxe siaj golfoj.

5:18b.JDG.005.018 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.

5:19b.JDG.005.019 Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

5:20b.JDG.005.020 El la cxielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera.

5:21b.JDG.005.021 La torento Kisxon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kisxon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.

5:22b.JDG.005.022 Tiam frapis la hufoj de cxevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj.

5:23b.JDG.005.023 Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.

5:24b.JDG.005.024 Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.

5:25b.JDG.005.025 Akvon li petis, lakton sxi donis; En belega kaliko sxi alportis buteron.

5:26b.JDG.005.026 SXi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj sxi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.

5:27b.JDG.005.027 Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.

5:28b.JDG.005.028 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia cxaro? Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj?

5:29b.JDG.005.029 La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas:

5:30b.JDG.005.030 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

5:31b.JDG.005.031 Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

6

6:1b.JDG.006.001 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la dauxro de sep jaroj.

6:2b.JDG.006.002 Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn.

6:3b.JDG.006.003 Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,

6:4b.JDG.006.004 kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon.

6:5b.JDG.006.005 CXar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi gxin.

6:6b.JDG.006.006 Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

6:7b.JDG.006.007 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan,

6:8b.JDG.006.008 tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,

6:9b.JDG.006.009 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;

6:10b.JDG.006.010 kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.

6:11b.JDG.006.011 Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.

6:12b.JDG.006.012 Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!

6:13b.JDG.006.013 Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.

6:14b.JDG.006.014 Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.

6:15b.JDG.006.015 Kaj tiu diris al Li:Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro!

6:16b.JDG.006.016 Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.

6:17b.JDG.006.017 Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;

6:18b.JDG.006.018 ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris:Mi restos, gxis vi revenos.

6:19b.JDG.006.019 Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.

6:20b.JDG.006.020 Kaj la angxelo de Dio diris al li:Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon, kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.

6:21b.JDG.006.021 Kaj la angxelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektusxis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la angxelo de la Eternulo foriris de antaux liaj okuloj.

6:22b.JDG.006.022 Tiam Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon diris:Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.

6:23b.JDG.006.023 Sed la Eternulo diris al li:Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.

6:24b.JDG.006.024 Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo estas Paco. GXis la nuna tago gxi estas ankoraux en Ofra de la Abiezridoj.

6:25b.JDG.006.025 Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo:Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud gxi, dehaku;

6:26b.JDG.006.026 kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de cxi tiu roko, laux la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.

6:27b.JDG.006.027 Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed cxar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto.

6:28b.JDG.006.028 Kiam frue matene la urbanoj levigxis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud gxi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.

6:29b.JDG.006.029 Kaj ili diris unu al alia:Kiu tion faris? Kaj ili sercxis kaj demandis, kaj oni diris:Gideon, filo de Joasx, faris tion.

6:30b.JDG.006.030 Tiam la urbanoj diris al Joasx:Elirigu vian filon; li devas morti, cxar li detruis la altaron de Baal, kaj cxar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud gxi.

6:31b.JDG.006.031 Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li:CXu vi bezonas batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.

6:32b.JDG.006.032 Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante:Baal batalu kontraux li, cxar li detruis lian altaron.

6:33b.JDG.006.033 Kaj cxiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektigxis kune, kaj transiris kaj starigxis tendare en la valo Jizreel.

6:34b.JDG.006.034 Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.

6:35b.JDG.006.035 Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaux ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Asxer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.

6:36b.JDG.006.036 Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,

6:37b.JDG.006.037 en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.

6:38b.JDG.006.038 Kaj tiel farigxis:kiam la morgauxan tagon li matene levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.

6:39b.JDG.006.039 Kaj Gideon diris al Dio:Ne koleru min, se mi ankoraux unu fojon ekparolos, kaj ankoraux nur unu fojon faros provon kun la lano:estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso.

6:40b.JDG.006.040 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto:estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.

7

7:1b.JDG.007.001 Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe la fonto HXarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.

7:2b.JDG.007.002 Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.

7:3b.JDG.007.003 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene:Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.

7:4b.JDG.007.004 Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ankoraux estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu iru kun vi-tiu devas iri kun vi; kaj cxiu, pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu ne iru kun vi-tiu ne devas iri.

7:5b.JDG.007.005 Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon:CXiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaux cxiun, kiu klinigxos sur siaj genuoj, por trinki.

7:6b.JDG.007.006 Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la busxo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo klinigxis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.

7:7b.JDG.007.007 Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.

7:8b.JDG.007.008 Kaj ili prenis al si la mangxotajxon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj cxiujn Izraelidojn li forsendis cxiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.

7:9b.JDG.007.009 En tiu nokto la Eternulo diris al li:Levigxu, iru malsupren en la tendaron; cxar Mi transdonas gxin en viajn manojn.

7:10b.JDG.007.010 Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,

7:11b.JDG.007.011 kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.

7:12b.JDG.007.012 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.

7:13b.JDG.007.013 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.

7:14b.JDG.007.014 Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.

7:15b.JDG.007.015 Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.

7:16b.JDG.007.016 Kaj li dividis la tricent homojn en tri tacxmentojn, kaj donis al cxiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn krucxojn, kun torcxoj interne de la krucxoj.

7:17b.JDG.007.017 Kaj li diris al ili:Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaux vi.

7:18b.JDG.007.018 Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro, kaj kriu:Pro la Eternulo kaj pro Gideon!

7:19b.JDG.007.019 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.

7:20b.JDG.007.020 Tiam ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!

7:21b.JDG.007.021 Kaj ili staris cxiu sur sia loko cxirkaux la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj cxiuj ekkriis kaj forkuris.

7:22b.JDG.007.022 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.

7:23b.JDG.007.023 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Asxer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.

7:24b.JDG.007.024 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri:Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan. Kaj kolektigxis cxiuj Efraimidoj kaj baris la vojon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan.

7:25b.JDG.007.025 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

8

8:1b.JDG.008.001 Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

8:2b.JDG.008.002 Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

8:3b.JDG.008.003 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.

8:4b.JDG.008.004 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.

8:5b.JDG.008.005 Kaj li diris al la logxantoj de Sukot:Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; cxar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebahxon kaj Calmunan, regxojn de Midjan.

8:6b.JDG.008.006 Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

8:7b.JDG.008.007 Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.

8:8b.JDG.008.008 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al gxiaj logxantoj tion saman; kaj la logxantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la logxantoj de Sukot.

8:9b.JDG.008.009 Kaj li diris ankaux al la logxantoj de Penuel jene:Kiam mi revenos felicxe, mi detruos cxi tiun turon.

8:10b.JDG.008.010 Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

8:11b.JDG.008.011 Kaj Gideon iris laux la vojo de la tendologxantoj orienten de Nobahx kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdangxera.

8:12b.JDG.008.012 Kaj Zebahx kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebahxon kaj Calmunan, la du regxojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.

8:13b.JDG.008.013 Kaj revenis Gideon, filo de Joasx, de la milito, de la deklivo de HXeres.

8:14b.JDG.008.014 Kaj li kaptis junulon el la logxantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj gxiajn plejagxulojn, sepdek sep homojn.

8:15b.JDG.008.015 Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

8:16b.JDG.008.016 Kaj li prenis la plejagxulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la logxantojn de Sukot.

8:17b.JDG.008.017 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la logxantojn de la urbo.

8:18b.JDG.008.018 Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.

8:19b.JDG.008.019 Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.

8:20b.JDG.008.020 Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Levigxu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis ankoraux juna.

8:21b.JDG.008.021 Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

8:22b.JDG.008.022 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.

8:23b.JDG.008.023 Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.

8:24b.JDG.008.024 Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj.

8:25b.JDG.008.025 Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro.

8:26b.JDG.008.026 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

8:27b.JDG.008.027 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis gxin en sia urbo, en Ofra; kaj cxiuj Izraelidoj malcxastigxis per gxi tie; kaj tio farigxis falilo por Gideon kaj por lia domo.

8:28b.JDG.008.028 Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

8:29b.JDG.008.029 Kaj Jerubaal, filo de Joasx, iris kaj eklogxis en sia domo.

8:30b.JDG.008.030 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

8:31b.JDG.008.031 Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

8:32b.JDG.008.032 Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

8:33b.JDG.008.033 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

8:34b.JDG.008.034 Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.

8:35b.JDG.008.035 Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.

9

9:1b.JDG.009.001 Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en SXehxemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:

9:2b.JDG.009.002 Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.

9:3b.JDG.009.003 Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem cxiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inklinigxis al Abimelehx; cxar ili diris:Li estas nia frato.

9:4b.JDG.009.004 Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.

9:5b.JDG.009.005 Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis.

9:6b.JDG.009.006 Kaj kolektigxis cxiuj logxantoj de SXehxem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimelehxon regxo, cxe la kverko, kiu staras en SXehxem.

9:7b.JDG.009.007 Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio.

9:8b.JDG.009.008 Iris la arboj, por sanktolei regxon super si; kaj ili diris al la olivarbo:Regxu super ni.

9:9b.JDG.009.009 Sed la olivarbo diris al ili:CXu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj?

9:10b.JDG.009.010 Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni.

9:11b.JDG.009.011 Sed la figarbo diris al ili:CXu mi perdis mian dolcxecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj?

9:12b.JDG.009.012 Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni.

9:13b.JDG.009.013 Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?

9:14b.JDG.009.014 Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni.

9:15b.JDG.009.015 Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.

9:16b.JDG.009.016 Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito?

9:17b.JDG.009.017 Mia patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan;

9:18b.JDG.009.018 kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono, kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la logxantoj de SXehxem, pro tio, ke li estas via frato.

9:19b.JDG.009.019 Se gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi.

9:20b.JDG.009.020 Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimelehx kaj forbruligu la logxantojn de SXehxem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la logxantoj de SXehxem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimelehxon.

9:21b.JDG.009.021 Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj eklogxis tie pro timo antaux sia frato Abimelehx.

9:22b.JDG.009.022 Kaj Abimelehx regis super Izrael tri jarojn.

9:23b.JDG.009.023 Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimelehx kaj la logxantoj de SXehxem; kaj la logxantoj de SXehxem perfidis Abimelehxon,

9:24b.JDG.009.024 por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la logxantojn de SXehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn.

9:25b.JDG.009.025 Kaj la logxantoj de SXehxem starigis kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimelehx.

9:26b.JDG.009.026 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra SXehxem; kaj fidis lin la logxantoj de SXehxem.

9:27b.JDG.009.027 Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.

9:28b.JDG.009.028 Kaj Gaal, filo de Ebed, diris:Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas SXehxem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de HXamor, patro de SXehxem, sed al tiu kial ni servu?

9:29b.JDG.009.029 Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.

9:30b.JDG.009.030 Kiam Zebul, la estro de la urbo, auxdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis.

9:31b.JDG.009.031 Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;

9:32b.JDG.009.032 tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;

9:33b.JDG.009.033 kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.

9:34b.JDG.009.034 Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj.

9:35b.JDG.009.035 Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko.

9:36b.JDG.009.036 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.

9:37b.JDG.009.037 Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj.

9:38b.JDG.009.038 Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi.

9:39b.JDG.009.039 Kaj Gaal eliris, havante post si la logxantojn de SXehxem, kaj ekbatalis kontraux Abimelehx.

9:40b.JDG.009.040 Kaj Abimelehx ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj gxis la pordego mem.

9:41b.JDG.009.041 Kaj Abimelehx restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne logxu en SXehxem.

9:42b.JDG.009.042 En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimelehx.

9:43b.JDG.009.043 Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin.

9:44b.JDG.009.044 Kaj Abimelehx, kaj la tacxmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj starigxis antaux la pordego de la urbo; kaj du tacxmentoj atakis cxiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin.

9:45b.JDG.009.045 Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon.

9:46b.JDG.009.046 Kiam tion auxdis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem, ili foriris en la fortikajxon de la dio Berit.

9:47b.JDG.009.047 Kaj oni diris al Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem.

9:48b.JDG.009.048 Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.

9:49b.JDG.009.049 Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.

9:50b.JDG.009.050 Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis gxin.

9:51b.JDG.009.051 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.

9:52b.JDG.009.052 Kaj Abimelehx venis al la turo kaj siegxis gxin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi gxin per fajro.

9:53b.JDG.009.053 Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion.

9:54b.JDG.009.054 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.

9:55b.JDG.009.055 Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko.

9:56b.JDG.009.056 Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimelehx, kiun cxi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn.

9:57b.JDG.009.057 Kaj la tutan malbonagon de la logxantoj de SXehxem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

10

10:1b.JDG.010.001 Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim.

10:2b.JDG.010.002 Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en SXamir.

10:3b.JDG.010.003 Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj.

10:4b.JDG.010.004 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.

10:5b.JDG.010.005 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.

10:6b.JDG.010.006 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.

10:7b.JDG.010.007 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.

10:8b.JDG.010.008 Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, cxiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.

10:9b.JDG.010.009 Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.

10:10b.JDG.010.010 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.

10:11b.JDG.010.011 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj.

10:12b.JDG.010.012 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;

10:13b.JDG.010.013 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.

10:14b.JDG.010.014 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

10:15b.JDG.010.015 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux.

10:16b.JDG.010.016 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

10:17b.JDG.010.017 Kaj kolektigxis la Amonidoj kaj starigxis tendare en Gilead; kolektigxis ankaux la Izraelidoj kaj starigxis tendare en Micpa.

10:18b.JDG.010.018 Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj:Kiu komencos batalon kontraux la Amonidoj, tiu estos estro de cxiuj logxantoj de Gilead.

11

11:1b.JDG.011.001 Jiftahx, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malcxastulino. De Gilead naskigxis Jiftahx.

11:2b.JDG.011.002 Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia patrino.

11:3b.JDG.011.003 Tiam Jiftahx forkuris de siaj fratoj kaj eklogxis en la lando Tob. Kaj kolektigxis al Jiftahx sentauxgaj homoj kaj eliradis kun li.

11:4b.JDG.011.004 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraux Izrael.

11:5b.JDG.011.005 Kaj kiam la Amonidoj militis kontraux Izrael, la plejagxuloj de Gilead iris, por preni Jiftahxon el la lando Tob.

11:6b.JDG.011.006 Kaj ili diris al Jiftahx:Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj.

11:7b.JDG.011.007 Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?

11:8b.JDG.011.008 Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.

11:9b.JDG.011.009 Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?

11:10b.JDG.011.010 Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.

11:11b.JDG.011.011 Tiam Jiftahx iris kun la plejagxuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftahx eldiris cxiujn siajn vortojn antaux la Eternulo en Micpa.

11:12b.JDG.011.012 Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?

11:13b.JDG.011.013 Kaj la regxo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftahx:Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon gxis Jabok kaj gxis Jordan; nun redonu gxin al mi en paco.

11:14b.JDG.011.014 Tiam Jiftahx duan fojon sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj,

11:15b.JDG.011.015 kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;

11:16b.JDG.011.016 cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx;

11:17b.JDG.011.017 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;

11:18b.JDG.011.018 kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.

11:19b.JDG.011.019 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de HXesxbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon gxis mia loko;

11:20b.JDG.011.020 sed Sihxon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon, kaj ili starigxis tendare en Jahac kaj batalis kontraux Izrael.

11:21b.JDG.011.021 Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Sihxonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj logxis en tiu lando.

11:22b.JDG.011.022 Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon gxis Jabok kaj de la dezerto gxis Jordan.

11:23b.JDG.011.023 Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni gxian posedajxon?

11:24b.JDG.011.024 Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.

11:25b.JDG.011.025 CXu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj regxo de Moab? cxu tiu malpacis kun Izrael aux militis kontraux li?

11:26b.JDG.011.026 De la tempo, kiam Izrael eklogxis en HXesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

11:27b.JDG.011.027 Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

11:28b.JDG.011.028 Sed la regxo de Amon ne atentis la vortojn de Jiftahx, kiujn cxi tiu sendis al li.

11:29b.JDG.011.029 Kaj venis sur Jiftahxon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.

11:30b.JDG.011.030 Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

11:31b.JDG.011.031 tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.

11:32b.JDG.011.032 Kaj Jiftahx venis al la Amonidoj, por batali kontraux ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.

11:33b.JDG.011.033 Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek urbojn, kaj gxis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.

11:34b.JDG.011.034 Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.

11:35b.JDG.011.035 Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

11:36b.JDG.011.036 Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.

11:37b.JDG.011.037 Kaj sxi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.

11:38b.JDG.011.038 Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis sxin por du monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.

11:39b.JDG.011.039 Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,

11:40b.JDG.011.040 ke cxiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftahx, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

12

12:1b.JDG.012.001 Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.

12:2b.JDG.012.002 Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.

12:3b.JDG.012.003 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi?

12:4b.JDG.012.004 Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.

12:5b.JDG.012.005 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne,

12:6b.JDG.012.006 tiam ili diris al li:Diru:SXibolet; li diris:Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

12:7b.JDG.012.007 Kaj Jiftahx estis jugxisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftahx, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.

12:8b.JDG.012.008 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Ibcan el Bet-Lehxem.

12:9b.JDG.012.009 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.

12:10b.JDG.012.010 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Lehxem.

12:11b.JDG.012.011 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dek jaroj.

12:12b.JDG.012.012 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

12:13b.JDG.012.013 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano.

12:14b.JDG.012.014 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum ok jaroj.

12:15b.JDG.012.015 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

13

13:1b.JDG.013.001 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj por kvardek jaroj.

13:2b.JDG.013.002 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoahx; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.

13:3b.JDG.013.003 Kaj aperis angxelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al sxi:Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravedigxos kaj naskos filon.

13:4b.JDG.013.004 Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran;

13:5b.JDG.013.005 cxar jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tusxi lian kapon, cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filisxtoj.

13:6b.JDG.013.006 Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de angxelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.

13:7b.JDG.013.007 Kaj li diris al mi:Jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro gxis la tago de lia morto.

13:8b.JDG.013.008 Tiam Manoahx ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.

13:9b.JDG.013.009 Kaj Dio auxskultis la vocxon de Manoahx; kaj la angxelo de Dio venis denove al la virino, kiam sxi estis sur la kampo; kaj Manoahx, sxia edzo, ne estis kun sxi.

13:10b.JDG.013.010 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.

13:11b.JDG.013.011 Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.

13:12b.JDG.013.012 Kaj Manoahx diris:Se viaj vortoj plenumigxos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?

13:13b.JDG.013.013 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;

13:14b.JDG.013.014 nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu; cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.

13:15b.JDG.013.015 Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.

13:16b.JDG.013.016 Sed la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne mangxos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru gxin al la Eternulo. CXar Manoahx ne sciis, ke tio estas angxelo de la Eternulo.

13:17b.JDG.013.017 Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.

13:18b.JDG.013.018 Sed la angxelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? gxi estas neordinara.

13:19b.JDG.013.019 Kaj Manoahx prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:

13:20b.JDG.013.020 kiam la flamo levigxis de la altaro al la cxielo, tiam la angxelo de la Eternulo levigxis en la flamo de la altaro. Kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis, kaj ili jxetis sin vizagxaltere.

13:21b.JDG.013.021 Kaj la angxelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoahx kaj al lia edzino. Tiam Manoahx konvinkigxis, ke tio estis angxelo de la Eternulo.

13:22b.JDG.013.022 Kaj Manoahx diris al sia edzino:Ni certe mortos, cxar ni vidis Dion.

13:23b.JDG.013.023 Sed lia edzino diris al li:Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni cxion tion, kaj nun Li ne auxdigus al ni tion, kion Li auxdigis.

13:24b.JDG.013.024 Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon SXimsxon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.

13:25b.JDG.013.025 Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Esxtaol.

14

14:1b.JDG.014.001 SXimsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj.

14:2b.JDG.014.002 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.

14:3b.JDG.014.003 Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.

14:4b.JDG.014.004 Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, cxar Li sercxis pretekston kontraux la Filisxtoj; en tiu tempo la Filisxtoj regis super Izrael.

14:5b.JDG.014.005 Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.

14:6b.JDG.014.006 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.

14:7b.JDG.014.007 Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.

14:8b.JDG.014.008 Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.

14:9b.JDG.014.009 Kaj li prenis gxin en siajn manojn kaj iris, mangxante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili mangxis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.

14:10b.JDG.014.010 Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.

14:11b.JDG.014.011 Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.

14:12b.JDG.014.012 Kaj SXimsxon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;

14:13b.JDG.014.013 sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.

14:14b.JDG.014.014 Kaj li diris al ili: El mangxantajxo devenis mangxatajxo, Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.

14:15b.JDG.014.015 En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?

14:16b.JDG.014.016 Tiam la edzino de SXimsxon ekploris antaux li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li diris al sxi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu al vi mi gxin diru?

14:17b.JDG.014.017 Kaj sxi ploris antaux li dum la sep tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno; en la sepa tago li diris al sxi la solvon, cxar sxi tre insistis. Kaj sxi diris la solvon de la enigmo al la filoj de sxia popolo.

14:18b.JDG.014.018 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

14:19b.JDG.014.019 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.

14:20b.JDG.014.020 Kaj la edzino de SXimsxon farigxis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

15

15:1b.JDG.015.001 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, SXimsxon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne permesis al li eniri.

15:2b.JDG.015.002 Kaj sxia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux tiu.

15:3b.JDG.015.003 Sed SXimsxon diris al ili:CXi tiun fojon mi estos senkulpa antaux la Filisxtoj, se mi faros al ili malbonon.

15:4b.JDG.015.004 Kaj SXimsxon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torcxojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torcxo meze inter cxiuj du vostoj.

15:5b.JDG.015.005 Kaj li ekbruligis per fajro la torcxojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filisxtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraux ne rikoltitan grenon kaj la vinbergxardenojn kaj la olivarbojn.

15:6b.JDG.015.006 Kaj la Filisxtoj diris:Kiu tion faris? Kaj oni respondis:SXimsxon, bofilo de la Timnaano; cxar cxi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis sxin al lia amiko. Kaj la Filisxtoj iris kaj forbruligis per fajro sxin kaj sxian patron.

15:7b.JDG.015.007 Tiam SXimsxon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne cxesos, antaux ol mi faros vengxon kontraux vi.

15:8b.JDG.015.008 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj eklogxis en la fendego de la roko Etam.

15:9b.JDG.015.009 Tiam la Filisxtoj iris kaj starigxis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendigxis gxis Lehxi.

15:10b.JDG.015.010 Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi SXimsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.

15:11b.JDG.015.011 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

15:12b.JDG.015.012 Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam SXimsxon diris al ili:JXuru al mi, ke vi ne mortigos min.

15:13b.JDG.015.013 Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

15:14b.JDG.015.014 Kiam li venis al Lehxi, la Filisxtoj gxojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la sxnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, farigxis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.

15:15b.JDG.015.015 Kaj li trovis fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.

15:16b.JDG.015.016 Kaj SXimsxon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason, Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.

15:17b.JDG.015.017 Kiam li finis paroli, li forjxetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Lehxi.

15:18b.JDG.015.018 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

15:19b.JDG.015.019 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi, kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Lehxi.

15:20b.JDG.015.020 Kaj li estis jugxisto de Izrael en la tempo de la Filisxtoj dum dudek jaroj.

16

16:1b.JDG.016.001 SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi.

16:2b.JDG.016.002 Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos.

16:3b.JDG.016.003 SXimsxon kusxis gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaux HXebron.

16:4b.JDG.016.004 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis Delila.

16:5b.JDG.016.005 Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.

16:6b.JDG.016.006 Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

16:7b.JDG.016.007 Kaj SXimsxon diris al sxi:Se oni ligos min per sep fresxaj ne sekigxintaj sxnuroj, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

16:8b.JDG.016.008 Tiam la estroj de la Filisxtoj alportis al sxi sep fresxajn ne sekigxintajn sxnurojn, kaj sxi ligis lin per ili.

16:9b.JDG.016.009 Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.

16:10b.JDG.016.010 Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

16:11b.JDG.016.011 Kaj li diris al sxi:Se oni min ligos per novaj sxnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

16:12b.JDG.016.012 Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

16:13b.JDG.016.013 Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.

16:14b.JDG.016.014 Kaj sxi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Kaj li vekigxis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la sxpinajxo.

16:15b.JDG.016.015 Tiam sxi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.

16:16b.JDG.016.016 Kaj cxar sxi tedadis lin per siaj vortoj cxiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte lacigxis.

16:17b.JDG.016.017 Kaj li malkasxis al sxi sian tutan koron, kaj diris al sxi:Tondilo ne tusxis mian kapon, cxar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

16:18b.JDG.016.018 Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj, dirante:Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis la argxenton en siaj manoj.

16:19b.JDG.016.019 Kaj sxi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj sxi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis.

16:20b.JDG.016.020 Kaj sxi diris:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Li vekigxis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.

16:21b.JDG.016.021 Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

16:22b.JDG.016.022 Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.

16:23b.JDG.016.023 La estroj de la Filisxtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon SXimsxon.

16:24b.JDG.016.024 Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

16:25b.JDG.016.025 Kiam ilia koro gajigxis, ili diris:Voku SXimsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.

16:26b.JDG.016.026 Kaj SXimsxon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano:Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.

16:27b.JDG.016.027 Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis cxiuj estroj de la Filisxtoj; kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de SXimsxon.

16:28b.JDG.016.028 Kaj SXimsxon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur cxi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filisxtoj vengxon per unu fojo pro miaj du okuloj.

16:29b.JDG.016.029 Kaj SXimsxon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.

16:30b.JDG.016.030 Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

16:31b.JDG.016.031 Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol, en la tombo de lia patro Manoahx. Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj.

17

17:1b.JDG.017.001 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Mihxa.

17:2b.JDG.017.002 Li diris al sia patrino:La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.

17:3b.JDG.017.003 Kaj li redonis la mil kaj cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.

17:4b.JDG.017.004 Sed li redonis la argxenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent argxentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Mihxa.

17:5b.JDG.017.005 Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.

17:6b.JDG.017.006 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.

17:7b.JDG.017.007 Estis junulo el Bet-Lehxem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj logxis tie.

17:8b.JDG.017.008 Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa.

17:9b.JDG.017.009 Kaj Mihxa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Lehxem de Jehuda, kaj mi iras, por eklogxi tie, kie mi trovos oportune.

17:10b.JDG.017.010 Tiam Mihxa diris al li:Restu cxe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek argxentaj moneroj cxiujare kaj necesajn vestojn kaj mangxajxon. Kaj la Levido iris.

17:11b.JDG.017.011 Kaj la Levido konsentis resti cxe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.

17:12b.JDG.017.012 Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.

17:13b.JDG.017.013 Kaj Mihxa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, cxar Levido farigxis por mi pastro.

18

18:1b.JDG.018.001 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.

18:2b.JDG.018.002 Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.

18:3b.JDG.018.003 Kiam ili estis kun la domanoj de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi faras cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?

18:4b.JDG.018.004 Kaj li diris al ili:Tiel kaj tiel agis kun mi Mihxa, kaj li dungis min, kaj mi farigxis pastro por li.

18:5b.JDG.018.005 Kaj ili diris al li:Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, cxu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.

18:6b.JDG.018.006 Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laux la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.

18:7b.JDG.018.007 Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laisxon, kaj vidis la popolon, ke gxi tie logxas senzorge, laux la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aux regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.

18:8b.JDG.018.008 Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Esxtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?

18:9b.JDG.018.009 Kaj ili diris:Levigxu, kaj ni iru kontraux ilin; cxar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.

18:10b.JDG.018.010 Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri dangxero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas gxin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.

18:11b.JDG.018.011 Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

18:12b.JDG.018.012 Kaj ili iris, kaj starigxis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni gxis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; gxi estas post Kirjat-Jearim.

18:13b.JDG.018.013 Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Mihxa.

18:14b.JDG.018.014 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj:CXu vi scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.

18:15b.JDG.018.015 Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin.

18:16b.JDG.018.016 La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.

18:17b.JDG.018.017 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

18:18b.JDG.018.018 Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?

18:19b.JDG.018.019 Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?

18:20b.JDG.018.020 Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.

18:21b.JDG.018.021 Kaj ili turnigxis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakajxojn antaux sin.

18:22b.JDG.018.022 Kiam ili malproksimigxis de la domo de Mihxa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Mihxa, kun krio kolektigxis kaj kuris post la Danidoj.

18:23b.JDG.018.023 Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?

18:24b.JDG.018.024 Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?

18:25b.JDG.018.025 Kaj la Danidoj diris al li:Ne auxdigu vian vocxon antaux ni, cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.

18:26b.JDG.018.026 Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returnigxis kaj revenis en sian domon.

18:27b.JDG.018.027 Sed tiuj prenis tion, kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.

18:28b.JDG.018.028 Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj eklogxis en gxi.

18:29b.JDG.018.029 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la urbo estis Laisx.

18:30b.JDG.018.030 Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.

18:31b.JDG.018.031 Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.

19

19:1b.JDG.019.001 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

19:2b.JDG.019.002 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Lehxem de Jehuda, kaj sxi restis tie kvar monatojn.

19:3b.JDG.019.003 Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.

19:4b.JDG.019.004 Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie.

19:5b.JDG.019.005 En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.

19:6b.JDG.019.006 Kaj ili restis, kaj ambaux kune mangxis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro:Mi petas vin, tranoktu kaj gxojigu vian koron.

19:7b.JDG.019.007 La viro levigxis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.

19:8b.JDG.019.008 En la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis.

19:9b.JDG.019.009 Kaj la viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.

19:10b.JDG.019.010 Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino.

19:11b.JDG.019.011 Kiam ili estis antaux Jebus, la tago jam forte klinigxis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro:Venu, ni eniru en cxi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en gxi.

19:12b.JDG.019.012 Sed lia sinjoro diris al li:Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, gxis Gibea.

19:13b.JDG.019.013 Kaj li diris al sia junulo:Iru, ke ni alproksimigxu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aux en Rama.

19:14b.JDG.019.014 Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaux ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.

19:15b.JDG.019.015 Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

19:16b.JDG.019.016 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj logxis tiutempe en Gibea; kaj la logxantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.

19:17b.JDG.019.017 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas?

19:18b.JDG.019.018 Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.

19:19b.JDG.019.019 Ni havas pajlon kaj mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.

19:20b.JDG.019.020 Kaj la maljunulo diris:Paco estu al vi; cxion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.

19:21b.JDG.019.021 Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj mangxis kaj trinkis.

19:22b.JDG.019.022 Dum ili gxojigadis sian koron, jen la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.

19:23b.JDG.019.023 Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili:Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; cxar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblajxon.

19:24b.JDG.019.024 Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne faru tian abomenindajxon.

19:25b.JDG.019.025 Sed la homoj ne volis auxskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin, kiam levigxis la matenrugxo.

19:26b.JDG.019.026 Kaj la virino venis antaux la matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.

19:27b.JDG.019.027 Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj manoj estas sur la sojlo.

19:28b.JDG.019.028 Kaj li diris al sxi:Levigxu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la azenon, levigxis, kaj iris al sia loko.

19:29b.JDG.019.029 Kiam li venis en sian domon, li prenis trancxilon, prenis sian kromedzinon kaj distrancxis sxin kun sxiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en cxiujn regionojn de Izrael.

19:30b.JDG.019.030 Kaj cxiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion, konsiligxu, kaj decidu.

20

20:1b.JDG.020.001 Kaj eliris cxiuj Izraelidoj, kaj kolektigxis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj la lando Gilead, antaux la Eternulo en Micpa.

20:2b.JDG.020.002 Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.

20:3b.JDG.020.003 La Benjamenidoj auxdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris:Diru, kiamaniere okazis tiu malbonajxo?

20:4b.JDG.020.004 Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.

20:5b.JDG.020.005 Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis.

20:6b.JDG.020.006 Tiam mi prenis mian kromedzinon, distrancxis sxin kaj dissendis en cxiujn regionojn de Izrael; cxar ili faris malcxastajxon kaj malnoblajxon en Izrael.

20:7b.JDG.020.007 Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.

20:8b.JDG.020.008 Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;

20:9b.JDG.020.009 sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri gxi;

20:10b.JDG.020.010 kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael.

20:11b.JDG.020.011 Kaj kolektigxis kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.

20:12b.JDG.020.012 Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi?

20:13b.JDG.020.013 Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la vocxon de siaj fratoj, la Izraelidoj.

20:14b.JDG.020.014 Kaj la Benjamenidoj kolektigxis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraux la Izraelidojn.

20:15b.JDG.020.015 Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la logxantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej tauxgaj.

20:16b.JDG.020.016 El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.

20:17b.JDG.020.017 Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; cxiuj ili estis batalkapablaj.

20:18b.JDG.020.018 Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

20:19b.JDG.020.019 Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj eksiegxis Gibean.

20:20b.JDG.020.020 Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraux la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraux ili antaux Gibea.

20:21b.JDG.020.021 Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.

20:22b.JDG.020.022 Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuragxon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.

20:23b.JDG.020.023 Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.

20:24b.JDG.020.024 Kaj la Izraelidoj alpasxis al la Benjamenidoj en la dua tago.

20:25b.JDG.020.025 Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraux dek ok mil homojn sur la teron; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

20:26b.JDG.020.026 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.

20:27b.JDG.020.027 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,

20:28b.JDG.020.028 kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

20:29b.JDG.020.029 Kaj la Izraelidoj arangxis embuskojn cxirkauxe de Gibea.

20:30b.JDG.020.030 Kaj la Izraelidoj eliris kontraux la Benjamenidojn en la tria tago kaj starigxis kontraux Gibea kiel antauxe.

20:31b.JDG.020.031 Kaj la Benjamenidoj eliris kontraux la popolon, malproksimigxis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antauxaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.

20:32b.JDG.020.032 Kaj la Benjamenidoj diris al si:Ili falas antaux ni kiel antauxe. Kaj la Izraelidoj diris:Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.

20:33b.JDG.020.033 Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.

20:34b.JDG.020.034 Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.

20:35b.JDG.020.035 Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

20:36b.JDG.020.036 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.

20:37b.JDG.020.037 Kaj la embuskuloj rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.

20:38b.JDG.020.038 Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.

20:39b.JDG.020.039 Kiam la Izraelidoj retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaux ni kiel en la unua batalo:

20:40b.JDG.020.040 tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.

20:41b.JDG.020.041 Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.

20:42b.JDG.020.042 Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,

20:43b.JDG.020.043 cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea.

20:44b.JDG.020.044 Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

20:45b.JDG.020.045 Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.

20:46b.JDG.020.046 La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

20:47b.JDG.020.047 Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis cxe la roko Rimon kvar monatojn.

20:48b.JDG.020.048 Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.

21

21:1b.JDG.021.001 Kaj la Izraelidoj jxuris en Micpa, dirante:Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.

21:2b.JDG.021.002 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,

21:3b.JDG.021.003 kaj diris:Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, farigxis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?

21:4b.JDG.021.004 La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.

21:5b.JDG.021.005 Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.

21:6b.JDG.021.006 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael!

21:7b.JDG.021.007 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.

21:8b.JDG.021.008 Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabesx en Gilead.

21:9b.JDG.021.009 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.

21:10b.JDG.021.010 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn.

21:11b.JDG.021.011 Kaj tiel agu:cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon, kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu.

21:12b.JDG.021.012 Kaj ili trovis inter la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en SXilon, kiu estas en la lando Kanaana.

21:13b.JDG.021.013 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis cxe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.

21:14b.JDG.021.014 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis suficxe por ili.

21:15b.JDG.021.015 Kaj la popolo bedauxris pri Benjamen, cxar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

21:16b.JDG.021.016 Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.

21:17b.JDG.021.017 Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;

21:18b.JDG.021.018 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, cxar la Izraelidoj jxuris, dirante:Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.

21:19b.JDG.021.019 Sed ili diris:Jen cxiujare estas festo de la Eternulo en SXilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al SXehxem, kaj sude de Lebona.

21:20b.JDG.021.020 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinbergxardenoj;

21:21b.JDG.021.021 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de SXilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de SXilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.

21:22b.JDG.021.022 Kaj se venos iliaj patroj aux fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.

21:23b.JDG.021.023 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laux sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedajxo kaj konstruis urbojn kaj eklogxis en ili.

21:24b.JDG.021.024 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, cxiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj cxiu foriris de tie al sia posedajxo.

21:25b.JDG.021.025 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Judges (Esperanto). Judges (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95EA-8