Joshua (Esperanto)
Josuo
1
1:1b.JOS.001.001 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
1:2b.JOS.001.002 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
1:3b.JOS.001.003 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
1:4b.JOS.001.004 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
1:5b.JOS.001.005 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
1:6b.JOS.001.006 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.
1:7b.JOS.001.007 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.
1:8b.JOS.001.008 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
1:9b.JOS.001.009 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.
1:10b.JOS.001.010 Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
1:11b.JOS.001.011 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
1:12b.JOS.001.012 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
1:13b.JOS.001.013 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;
1:14b.JOS.001.014 viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,
1:15b.JOS.001.015 gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.
1:16b.JOS.001.016 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.
1:17b.JOS.001.017 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
1:18b.JOS.001.018 CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.
2
2:1b.JOS.002.001 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie.
2:2b.JOS.002.002 Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.
2:3b.JOS.002.003 Tiam la regxo de Jerihxo sendis al Rahxab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.
2:4b.JOS.002.004 Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;
2:5b.JOS.002.005 kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.
2:6b.JOS.002.006 Sed sxi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kasxis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kusxis cxe sxi sur la tegmento.
2:7b.JOS.002.007 La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.
2:8b.JOS.002.008 Kaj antaux ol la kasxitoj kusxigxis, sxi supreniris al ili sur la tegmenton,
2:9b.JOS.002.009 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;
2:10b.JOS.002.010 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
2:11b.JOS.002.011 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.
2:12b.JOS.002.012 Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,
2:13b.JOS.002.013 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto.
2:14b.JOS.002.014 Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.
2:15b.JOS.002.015 Kaj sxi malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro.
2:16b.JOS.002.016 Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.
2:17b.JOS.002.017 Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin:
2:18b.JOS.002.018 jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;
2:19b.JOS.002.019 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.
2:20b.JOS.002.020 Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.
2:21b.JOS.002.021 Kaj sxi diris:GXi estu, kiel vi diris. Kaj sxi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj sxi alligis la rugxan sxnuron al la fenestro.
2:22b.JOS.002.022 Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.
2:23b.JOS.002.023 Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al ili.
2:24b.JOS.002.024 Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas timon antaux ni.
3
3:1b.JOS.003.001 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.
3:2b.JOS.003.002 Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
3:3b.JOS.003.003 kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.
3:4b.JOS.003.004 Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.
3:5b.JOS.003.005 Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi miraklojn.
3:6b.JOS.003.006 Kaj Josuo diris al la pastroj jene:Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.
3:7b.JOS.003.007 Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
3:8b.JOS.003.008 Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.
3:9b.JOS.003.009 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru cxi tien, kaj auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
3:10b.JOS.003.010 Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
3:11b.JOS.003.011 jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaux vi Jordanon.
3:12b.JOS.003.012 Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo.
3:13b.JOS.003.013 Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detirigxos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj gxi starigxos, kiel unu muro.
3:14b.JOS.003.014 Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo,
3:15b.JOS.003.015 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
3:16b.JOS.003.016 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.
3:17b.JOS.003.017 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.
4
4:1b.JOS.004.001 Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris al Josuo jene:
4:2b.JOS.004.002 Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el cxiu tribo,
4:3b.JOS.004.003 kaj ordonu al ili, dirante:Prenu al vi de cxi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du sxtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos cxi tiun nokton.
4:4b.JOS.004.004 Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;
4:5b.JOS.004.005 kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj;
4:6b.JOS.004.006 por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj?
4:7b.JOS.004.007 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.
4:8b.JOS.004.008 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.
4:9b.JOS.004.009 Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux.
4:10b.JOS.004.010 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, gxis finigxis cxio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al cxio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.
4:11b.JOS.004.011 Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaux la popolo.
4:12b.JOS.004.012 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.
4:13b.JOS.004.013 CXirkaux kvardek mil armitaj militistoj transiris antaux la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jerihxo.
4:14b.JOS.004.014 En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.
4:15b.JOS.004.015 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:
4:16b.JOS.004.016 Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.
4:17b.JOS.004.017 Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante:Supreniru el Jordan.
4:18b.JOS.004.018 Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.
4:19b.JOS.004.019 Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihxo.
4:20b.JOS.004.020 Kaj la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.
4:21b.JOS.004.021 Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj?
4:22b.JOS.004.022 tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon;
4:23b.JOS.004.023 cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;
4:24b.JOS.004.024 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.
5
5:1b.JOS.005.001 Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.
5:2b.JOS.005.002 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.
5:3b.JOS.005.003 Kaj Josuo faris al si sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot.
5:4b.JOS.005.004 Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;
5:5b.JOS.005.005 cxar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed cxiuj, kiuj naskigxis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj.
5:6b.JOS.005.006 CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
5:7b.JOS.005.007 Iliajn filojn Li starigis anstataux ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; cxar ili estis necirkumciditaj, cxar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.
5:8b.JOS.005.008 Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, gxis ili resanigxis.
5:9b.JOS.005.009 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.
5:10b.JOS.005.010 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jerihxo.
5:11b.JOS.005.011 Kaj ili mangxis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago.
5:12b.JOS.005.012 Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
5:13b.JOS.005.013 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?
5:14b.JOS.005.014 Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
5:15b.JOS.005.015 Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
6
6:1b.JOS.006.001 (Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
6:2b.JOS.006.002 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.
6:3b.JOS.006.003 CXirkauxiru la urbon cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
6:4b.JOS.006.004 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
6:5b.JOS.006.005 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.
6:6b.JOS.006.006 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili:Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo.
6:7b.JOS.006.007 Kaj li diris al la popolo:Iru, kaj cxirkauxiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaux la kesto de la Eternulo.
6:8b.JOS.006.008 Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaux la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili.
6:9b.JOS.006.009 Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
6:10b.JOS.006.010 Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
6:11b.JOS.006.011 Kaj la kesto de la Eternulo ekiris cxirkaux la urbo, cxirkauxiris gxin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.
6:12b.JOS.006.012 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.
6:13b.JOS.006.013 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo, iris kaj sencxese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaux ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni sencxese trumpetis per trumpetoj.
6:14b.JOS.006.014 Kaj ili cxirkauxiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.
6:15b.JOS.006.015 En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn.
6:16b.JOS.006.016 Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
6:17b.JOS.006.017 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis.
6:18b.JOS.006.018 Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin.
6:19b.JOS.006.019 Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
6:20b.JOS.006.020 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekauxdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per lauxta vocxo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, cxiu rekte antauxen, kaj ili prenis la urbon.
6:21b.JOS.006.021 Kaj ili ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj azenojn.
6:22b.JOS.006.022 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi.
6:23b.JOS.006.023 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
6:24b.JOS.006.024 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
6:25b.JOS.006.025 Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.
6:26b.JOS.006.026 Kaj en tiu tempo Josuo faris jxuron, dirante:Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos gxiajn pordegojn.
6:27b.JOS.006.027 Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.
7
7:1b.JOS.007.001 Sed la Izraelidoj pekis kontraux la anatemo:Ahxan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitajxo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraux la Izraelidoj.
7:2b.JOS.007.002 Kaj Josuo sendis virojn el Jerihxo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene:Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
7:3b.JOS.007.003 Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li:Ne iru la tuta popolo, nur du mil aux tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, cxar ili estas malgrandnombraj.
7:4b.JOS.007.004 Kaj iris tien el la popolo cxirkaux tri mil viroj; sed ili forkuris de antaux la logxantoj de Aj.
7:5b.JOS.007.005 Kaj la logxantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego gxis SXebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuragxigxis la koro de la popolo kaj farigxis kiel akvo.
7:6b.JOS.007.006 Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.
7:7b.JOS.007.007 Kaj Josuo diris:Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
7:8b.JOS.007.008 Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
7:9b.JOS.007.009 Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
7:10b.JOS.007.010 Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere?
7:11b.JOS.007.011 Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
7:12b.JOS.007.012 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.
7:13b.JOS.007.013 Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.
7:14b.JOS.007.014 Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.
7:15b.JOS.007.015 Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en Izrael.
7:16b.JOS.007.016 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
7:17b.JOS.007.017 Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
7:18b.JOS.007.018 Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda.
7:19b.JOS.007.019 Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
7:20b.JOS.007.020 Kaj Ahxan respondis al Josuo, kaj diris:Efektive, mi pekis antaux la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
7:21b.JOS.007.021 Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.
7:22b.JOS.007.022 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montrigxis, ke tio estas kasxita en lia tendo kaj la argxento estas sub tio.
7:23b.JOS.007.023 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaux la Eternulo.
7:24b.JOS.007.024 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Ahxanon, filon de Zerahx, kaj la argxenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn sxafojn, kaj lian tendon, kaj cxion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Ahxor.
7:25b.JOS.007.025 Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.
7:26b.JOS.007.026 Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.
8
8:1b.JOS.008.001 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.
8:2b.JOS.008.002 Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo.
8:3b.JOS.008.003 Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,
8:4b.JOS.008.004 kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.
8:5b.JOS.008.005 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni forkuros de ili.
8:6b.JOS.008.006 Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin el la urbo; cxar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antauxe. Kaj ni kuros de ili.
8:7b.JOS.008.007 Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon.
8:8b.JOS.008.008 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.
8:9b.JOS.008.009 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
8:10b.JOS.008.010 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj.
8:11b.JOS.008.011 Kaj cxiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimigxis, kaj venis antaux la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.
8:12b.JOS.008.012 Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.
8:13b.JOS.008.013 Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke gxia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo.
8:14b.JOS.008.014 Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo.
8:15b.JOS.008.015 Kaj Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.
8:16b.JOS.008.016 Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimigxis de la urbo.
8:17b.JOS.008.017 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.
8:18b.JOS.008.018 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraux la urbon.
8:19b.JOS.008.019 Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.
8:20b.JOS.008.020 Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.
8:21b.JOS.008.021 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.
8:22b.JOS.008.022 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.
8:23b.JOS.008.023 Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.
8:24b.JOS.008.024 Kaj kiam Izrael mortigis cxiujn logxantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj cxiuj falis de glavo gxis plena ekstermigxo, tiam cxiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie cxiujn per glavo.
8:25b.JOS.008.025 Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj.
8:26b.JOS.008.026 Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, gxis estis ekstermitaj cxiuj logxantoj de Aj.
8:27b.JOS.008.027 Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.
8:28b.JOS.008.028 Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris gxin eterna ruino, dezertajxo gxis hodiaux.
8:29b.JOS.008.029 Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.
8:30b.JOS.008.030 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael,
8:31b.JOS.008.031 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.
8:32b.JOS.008.032 Kaj li skribis tie sur la sxtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la Izraelidoj.
8:33b.JOS.008.033 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.
8:34b.JOS.008.034 Kaj poste li lauxte legis cxiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al cxio, kio estas skribita en la libro de la instruo.
8:35b.JOS.008.035 El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
9
9:1b.JOS.009.001 Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,
9:2b.JOS.009.002 ili kolektigxis kune, por militi unuanime kontraux Josuo kaj kontraux Izrael.
9:3b.JOS.009.003 Kaj la logxantoj de Gibeon auxdis, kion faris Josuo al Jerihxo kaj al Aj,
9:4b.JOS.009.004 kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
9:5b.JOS.009.005 kaj sxuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfresxa kaj sximigxinta.
9:6b.JOS.009.006 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
9:7b.JOS.009.007 Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
9:8b.JOS.009.008 Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
9:9b.JOS.009.009 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,
9:10b.JOS.009.010 kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot.
9:11b.JOS.009.011 Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
9:12b.JOS.009.012 CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis.
9:13b.JOS.009.013 Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.
9:14b.JOS.009.014 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
9:15b.JOS.009.015 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.
9:16b.JOS.009.016 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekauxdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj logxas apude de ili.
9:17b.JOS.009.017 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
9:18b.JOS.009.018 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, cxar la estroj de la komunumo jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraux la estroj.
9:19b.JOS.009.019 Kaj cxiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tusxi ilin;
9:20b.JOS.009.020 tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.
9:21b.JOS.009.021 Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
9:22b.JOS.009.022 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni?
9:23b.JOS.009.023 estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
9:24b.JOS.009.024 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
9:25b.JOS.009.025 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
9:26b.JOS.009.026 Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin.
9:27b.JOS.009.027 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
10
10:1b.JOS.010.001 Kiam Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, auxdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis gxin; ke kiel li agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo, tiel li agis kun Aj kaj kun gxia regxo; kaj ke la logxantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:
10:2b.JOS.010.002 tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj gxiaj logxantoj estis homoj fortaj.
10:3b.JOS.010.003 Kaj Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de HXebron, kaj al Piram, regxo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de Eglon, por diri:
10:4b.JOS.010.004 Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.
10:5b.JOS.010.005 Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.
10:6b.JOS.010.006 Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.
10:7b.JOS.010.007 Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj cxiuj militotauxguloj.
10:8b.JOS.010.008 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.
10:9b.JOS.010.009 Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.
10:10b.JOS.010.010 Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaux Izrael, kaj cxi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laux la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-HXoron, kaj batis ilin gxis Azeka kaj gxis Makeda.
10:11b.JOS.010.011 Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- HXoron, la Eternulo jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.
10:12b.JOS.010.012 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
10:13b.JOS.010.013 Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago.
10:14b.JOS.010.014 Kaj nek antauxe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la vocxon de homo; cxar la Eternulo batalis por Izrael.
10:15b.JOS.010.015 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe Gilgal.
10:16b.JOS.010.016 Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.
10:17b.JOS.010.017 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.
10:18b.JOS.010.018 Tiam Josuo diris:Alrulu grandajn sxtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu cxe gxi homojn, por gardi gxin;
10:19b.JOS.010.019 sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
10:20b.JOS.010.020 Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
10:21b.JOS.010.021 kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,
10:22b.JOS.010.022 tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.
10:23b.JOS.010.023 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.
10:24b.JOS.010.024 Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
10:25b.JOS.010.025 Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.
10:26b.JOS.010.026 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.
10:27b.JOS.010.027 Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago.
10:28b.JOS.010.028 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.
10:29b.JOS.010.029 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna.
10:30b.JOS.010.030 Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.
10:31b.JOS.010.031 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi.
10:32b.JOS.010.032 Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.
10:33b.JOS.010.033 Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.
10:34b.JOS.010.034 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi.
10:35b.JOS.010.035 Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.
10:36b.JOS.010.036 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi.
10:37b.JOS.010.037 Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.
10:38b.JOS.010.038 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi.
10:39b.JOS.010.039 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.
10:40b.JOS.010.040 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.
10:41b.JOS.010.041 Kaj Josuo batis ilin de Kadesx-Barnea gxis Gaza, kaj la tutan landon Gosxen, gxis Gibeon.
10:42b.JOS.010.042 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.
10:43b.JOS.010.043 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.
11
11:1b.JOS.011.001 Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf,
11:2b.JOS.011.002 kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
11:3b.JOS.011.003 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.
11:4b.JOS.011.004 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da cxevaloj kaj cxaroj.
11:5b.JOS.011.005 Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael.
11:6b.JOS.011.006 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro.
11:7b.JOS.011.007 Kaj eliris kontraux ilin Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj jxetis sin sur ilin.
11:8b.JOS.011.008 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
11:9b.JOS.011.009 Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo:iliajn cxevalojn li lamigis, kaj iliajn cxarojn li forbruligis per fajro.
11:10b.JOS.011.010 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj.
11:11b.JOS.011.011 Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro.
11:12b.JOS.011.012 Kaj cxiujn urbojn de tiuj regxoj kaj cxiujn iliajn regxojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
11:13b.JOS.011.013 Sed cxiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur HXacoron solan Josuo forbruligis.
11:14b.JOS.011.014 Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
11:15b.JOS.011.015 Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
11:16b.JOS.011.016 Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Gosxen kaj la malaltajxon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun gxia bazo;
11:17b.JOS.011.017 de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
11:18b.JOS.011.018 Dum longa tempo Josuo militis kontraux cxiuj tiuj regxoj.
11:19b.JOS.011.019 Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.
11:20b.JOS.011.020 CXar de la Eternulo venis la obstinigxo de ilia koro al milito kontraux Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
11:21b.JOS.011.021 Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en HXebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
11:22b.JOS.011.022 Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.
11:23b.JOS.011.023 Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.
12
12:1b.JOS.012.001 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon gxis la monto HXermon, kaj la tutan stepon en la oriento:
12:2b.JOS.012.002 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
12:3b.JOS.012.003 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;
12:4b.JOS.012.004 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei,
12:5b.JOS.012.005 kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon.
12:6b.JOS.012.006 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
12:7b.JOS.012.007 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;
12:8b.JOS.012.008 sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj:
12:9b.JOS.012.009 la regxo de Jerihxo, unu; la regxo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
12:10b.JOS.012.010 la regxo de Jerusalem, unu; la regxo de HXebron, unu;
12:11b.JOS.012.011 la regxo de Jarmut, unu; la regxo de Lahxisx, unu;
12:12b.JOS.012.012 la regxo de Eglon, unu; la regxo de Gezer, unu;
12:13b.JOS.012.013 la regxo de Debir, unu; la regxo de Geder, unu;
12:14b.JOS.012.014 la regxo de HXorma, unu; la regxo de Arad, unu;
12:15b.JOS.012.015 la regxo de Libna, unu; la regxo de Adulam, unu;
12:16b.JOS.012.016 la regxo de Makeda, unu; la regxo de Bet-El, unu;
12:17b.JOS.012.017 la regxo de Tapuahx, unu; la regxo de HXefer, unu;
12:18b.JOS.012.018 la regxo de Afek, unu; la regxo de Lasxaron, unu;
12:19b.JOS.012.019 la regxo de Madon, unu; la regxo de HXacor, unu;
12:20b.JOS.012.020 la regxo de SXimron-Meron, unu; la regxo de Ahxsxaf, unu;
12:21b.JOS.012.021 la regxo de Taanahx, unu; la regxo de Megido, unu;
12:22b.JOS.012.022 la regxo de Kedesx, unu; la regxo de Jokneam cxe Karmel, unu;
12:23b.JOS.012.023 la regxo de Dor en Nafot-Dor, unu; la regxo de la popoloj en Gilgal, unu;
12:24b.JOS.012.024 la regxo de Tirca, unu. La nombro de cxiuj regxoj estis tridek unu.
13
13:1b.JOS.013.001 Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.
13:2b.JOS.013.002 Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj;
13:3b.JOS.013.003 komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;
13:4b.JOS.013.004 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;
13:5b.JOS.013.005 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;
13:6b.JOS.013.006 cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
13:7b.JOS.013.007 Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.
13:8b.JOS.013.008 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
13:9b.JOS.013.009 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon;
13:10b.JOS.013.010 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj;
13:11b.JOS.013.011 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa;
13:12b.JOS.013.012 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
13:13b.JOS.013.013 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun.
13:14b.JOS.013.014 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
13:15b.JOS.013.015 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj.
13:16b.JOS.013.016 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba,
13:17b.JOS.013.017 HXesxbon, kaj cxiuj gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
13:18b.JOS.013.018 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
13:19b.JOS.013.019 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek
13:20b.JOS.013.020 kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jesximot,
13:21b.JOS.013.021 kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando.
13:22b.JOS.013.022 Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorcxiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
13:23b.JOS.013.023 Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
13:24b.JOS.013.024 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj.
13:25b.JOS.013.025 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba;
13:26b.JOS.013.026 kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir;
13:27b.JOS.013.027 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
13:28b.JOS.013.028 Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
13:29b.JOS.013.029 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj.
13:30b.JOS.013.030 Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj;
13:31b.JOS.013.031 kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.
13:32b.JOS.013.032 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.
13:33b.JOS.013.033 Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.
14
14:1b.JOS.014.001 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
14:2b.JOS.014.002 Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono.
14:3b.JOS.014.003 CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;
14:4b.JOS.014.004 cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.
14:5b.JOS.014.005 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.
14:6b.JOS.014.006 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.
14:7b.JOS.014.007 Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco.
14:8b.JOS.014.008 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.
14:9b.JOS.014.009 Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.
14:10b.JOS.014.010 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.
14:11b.JOS.014.011 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.
14:12b.JOS.014.012 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.
14:13b.JOS.014.013 Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon.
14:14b.JOS.014.014 Tial HXebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.
14:15b.JOS.014.015 Kaj la nomo de HXebron antauxe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviligxis de milito.
15
15:1b.JOS.015.001 La lotajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj estis:cxe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.
15:2b.JOS.015.002 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden.
15:3b.JOS.015.003 Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka
15:4b.JOS.015.004 kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.
15:5b.JOS.015.005 Kaj la limo oriente estas la Sala Maro gxis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro cxe la fino de Jordan;
15:6b.JOS.015.006 kaj la limo levigxas al Bet-HXogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.
15:7b.JOS.015.007 Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.
15:8b.JOS.015.008 Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.
15:9b.JOS.015.009 Kaj de la supro de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
15:10b.JOS.015.010 Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna;
15:11b.JOS.015.011 kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turnigxas al SXikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas cxe la maro.
15:12b.JOS.015.012 La okcidenta limo estas la Granda Maro. CXi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.
15:13b.JOS.015.013 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron).
15:14b.JOS.015.014 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
15:15b.JOS.015.015 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer.
15:16b.JOS.015.016 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.
15:17b.JOS.015.017 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.
15:18b.JOS.015.018 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?
15:19b.JOS.015.019 Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
15:20b.JOS.015.020 Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj.
15:21b.JOS.015.021 Kaj la urboj cxe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis:Kabceel kaj Eder kaj Jagur
15:22b.JOS.015.022 kaj Kina kaj Dimona kaj Adada
15:23b.JOS.015.023 kaj Kedesx kaj HXacor kaj Jitnan,
15:24b.JOS.015.024 Zif kaj Telem kaj Bealot
15:25b.JOS.015.025 kaj HXacor-HXadata kaj Keriot-HXecron (tio estas HXacor),
15:26b.JOS.015.026 Amam kaj SXema kaj Molada
15:27b.JOS.015.027 kaj HXacar-Gada kaj HXesxmon kaj Bet-Pelet
15:28b.JOS.015.028 kaj HXacar-SXual kaj Beer-SXeba kaj Bizjotja,
15:29b.JOS.015.029 Baala kaj Ijim kaj Ecem
15:30b.JOS.015.030 kaj Eltolad kaj Kesil kaj HXorma
15:31b.JOS.015.031 kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana
15:32b.JOS.015.032 kaj Lebaot kaj SXilhxim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de cxiuj urboj estis dudek naux kaj iliaj vilagxoj.
15:33b.JOS.015.033 Sur la malaltajxo:Esxtaol kaj Corea kaj Asxna
15:34b.JOS.015.034 kaj Zanoahx kaj En-Ganim, Tapuahx kaj Enam,
15:35b.JOS.015.035 Jarmut kaj Adulam, Sohxo kaj Azeka
15:36b.JOS.015.036 kaj SXaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:37b.JOS.015.037 Cenan kaj HXadasxa kaj Migdal-Gad
15:38b.JOS.015.038 kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel,
15:39b.JOS.015.039 Lahxisx kaj Bockat kaj Eglon
15:40b.JOS.015.040 kaj Kabon kaj Lahxmas kaj Kitlisx
15:41b.JOS.015.041 kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:42b.JOS.015.042 Libna kaj Eter kaj Asxan
15:43b.JOS.015.043 kaj Jiftahx kaj Asxna kaj Necib
15:44b.JOS.015.044 kaj Keila kaj Ahxzib kaj Maresxa:naux urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:45b.JOS.015.045 Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj.
15:46b.JOS.015.046 De Ekron gxis la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj.
15:47b.JOS.015.047 Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.
15:48b.JOS.015.048 Kaj sur la monto:SXamir kaj Jatir kaj Sohxo
15:49b.JOS.015.049 kaj Dana kaj Kirjat-Sana (tio estas Debir)
15:50b.JOS.015.050 kaj Anab kaj Esxtemo kaj Anim
15:51b.JOS.015.051 kaj Gosxen kaj HXolon kaj Gilo:dek unu urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:52b.JOS.015.052 Arab kaj Duma kaj Esxan
15:53b.JOS.015.053 kaj Janum kaj Bet-Tapuahx kaj Afeka
15:54b.JOS.015.054 kaj HXumta kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron) kaj Cior; naux urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:55b.JOS.015.055 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta
15:56b.JOS.015.056 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoahx,
15:57b.JOS.015.057 Kain, Gibea kaj Timna:dek urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:58b.JOS.015.058 HXalhxul, Bet-Cur kaj Gedor
15:59b.JOS.015.059 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:60b.JOS.015.060 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:61b.JOS.015.061 En la dezerto:Bet-Araba kaj Midin kaj Sehxahxa
15:62b.JOS.015.062 kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
15:63b.JOS.015.063 Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.
16
16:1b.JOS.016.001 Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraux Jerihxo, cxe la akvo de Jerihxo, orienten, la dezerton, kiu etendigxas de Jerihxo gxis la monto Bet-El.
16:2b.JOS.016.002 Kaj la limo iras de Bet-El gxis Luz, kaj transiras gxis la limo de la Arkanoj al Atarot;
16:3b.JOS.016.003 kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.
16:4b.JOS.016.004 Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
16:5b.JOS.016.005 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laux iliaj familioj:la limo de ilia posedajxo oriente estis de Atrot-Adar gxis la supra Bet-HXoron.
16:6b.JOS.016.006 Kaj la limo iras al la maro cxe Mihxmetat norde; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-SXilo, kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.
16:7b.JOS.016.007 Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan.
16:8b.JOS.016.008 De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finigxas cxe la maro. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj;
16:9b.JOS.016.009 kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.
16:10b.JOS.016.010 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
17
17:1b.JOS.017.001 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan.
17:2b.JOS.017.002 Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj.
17:3b.JOS.017.003 Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca.
17:4b.JOS.017.004 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.
17:5b.JOS.017.005 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan;
17:6b.JOS.017.006 cxar la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
17:7b.JOS.017.007 Kaj la limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux SXehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-Tapuahx.
17:8b.JOS.017.008 Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
17:9b.JOS.017.009 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro.
17:10b.JOS.017.010 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente.
17:11b.JOS.017.011 CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo.
17:12b.JOS.017.012 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
17:13b.JOS.017.013 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
17:14b.JOS.017.014 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?
17:15b.JOS.017.015 Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
17:16b.JOS.017.016 Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.
17:17b.JOS.017.017 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon,
17:18b.JOS.017.018 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.
18
18:1b.JOS.018.001 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
18:2b.JOS.018.002 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda posedajxo.
18:3b.JOS.018.003 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:GXis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?
18:4b.JOS.018.004 Elektu al vi po tri homoj el cxiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili levigxu kaj trairu la landon kaj priskribu gxin laux gxiaj heredaj partoj kaj venu al mi.
18:5b.JOS.018.005 Kaj dividu gxin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
18:6b.JOS.018.006 Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio.
18:7b.JOS.018.007 La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
18:8b.JOS.018.008 Kaj la viroj levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi lotadon antaux la Eternulo en SXilo.
18:9b.JOS.018.009 Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al SXilo.
18:10b.JOS.018.010 Kaj Josuo faris al ili lotadon en SXilo antaux la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laux iliaj partoj.
18:11b.JOS.018.011 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
18:12b.JOS.018.012 Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-Aven.
18:13b.JOS.018.013 Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-HXoron.
18:14b.JOS.018.014 Kaj la limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-HXoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
18:15b.JOS.018.015 Kaj la suda flanko komencigxas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finigxas cxe la fonto de la akvo Neftoahx.
18:16b.JOS.018.016 Kaj la limo mallevigxas al la fino de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-Rogel.
18:17b.JOS.018.017 Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-SXemesx, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.
18:18b.JOS.018.018 Kaj gxi iras preter la stepo norden, kaj mallevigxas sur la stepon.
18:19b.JOS.018.019 Kaj la limo iras preter Bet-HXogla norden; kaj la limo finigxas cxe la golfo de la Sala Maro norde, cxe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
18:20b.JOS.018.020 Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj laux gxiaj limoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.
18:21b.JOS.018.021 Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laux iliaj familioj estis:Jerihxo kaj Bet-HXogla kaj Emek-Kecic
18:22b.JOS.018.022 kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El
18:23b.JOS.018.023 kaj Avim kaj Para kaj Ofra
18:24b.JOS.018.024 kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.
18:25b.JOS.018.025 Gibeon kaj Rama kaj Beerot
18:26b.JOS.018.026 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca
18:27b.JOS.018.027 kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala
18:28b.JOS.018.028 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.
19
19:1b.JOS.019.001 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.
19:2b.JOS.019.002 Apartenis al ili en ilia posedajxo:Beer-SXeba (kun SXeba) kaj Molada
19:3b.JOS.019.003 kaj HXacar-SXual kaj Bala kaj Ecem
19:4b.JOS.019.004 kaj Eltolad kaj Betul kaj HXorma
19:5b.JOS.019.005 kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj HXacar-Susa
19:6b.JOS.019.006 kaj Bet-Lebaot kaj SXaruhxen:dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:7b.JOS.019.007 Ain, Rimon kaj Eter kaj Asxan:kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:8b.JOS.019.008 Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj.
19:9b.JOS.019.009 El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.
19:10b.JOS.019.010 Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laux iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedajxo estis gxis Sarid.
19:11b.JOS.019.011 Kaj ilia limo iras gxis la maro kaj Marala, kaj kuntusxigxas kun Dabesxet, kaj kuntusxigxas kun la torento, kiu estas antaux Jokneam.
19:12b.JOS.019.012 Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al Dabrat, kaj levigxas al Jafia.
19:13b.JOS.019.013 Kaj de tie gxi iras orienten, al la flanko de sunlevigxo, tra Gat- HXefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.
19:14b.JOS.019.014 Kaj la limo turnigxas de nordo al HXanaton, kaj finigxas en la valo Jiftahx-El.
19:15b.JOS.019.015 Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:16b.JOS.019.016 Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:17b.JOS.019.017 Por Isahxar eliris la kvara loto, por la Isahxaridoj, laux iliaj familioj.
19:18b.JOS.019.018 Kaj ilia limo estis:Jizreel kaj Kesulot kaj SXunem
19:19b.JOS.019.019 kaj HXafaraim kaj SXion kaj Anahxarat
19:20b.JOS.019.020 kaj Rabit kaj Kisxjon kaj Abec
19:21b.JOS.019.021 kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-HXada kaj Bet-Pacec.
19:22b.JOS.019.022 Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj SXahxacima kaj Bet-SXemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:23b.JOS.019.023 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:24b.JOS.019.024 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj.
19:25b.JOS.019.025 Kaj ilia limo estis:HXelkat kaj HXali kaj Beten kaj Ahxsxaf
19:26b.JOS.019.026 kaj Alamelehx kaj Amad kaj Misxal. Kaj gxi kuntusxigxas al Karmel okcidente, kaj al SXihxor-Libnat.
19:27b.JOS.019.027 Kaj gxi returnigxas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntusxigxas al Zebulun kaj al la valo Jiftahx-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.
19:28b.JOS.019.028 Kaj Ebron kaj Rehxob kaj HXamon kaj Kana gxis Granda Cidon.
19:29b.JOS.019.029 Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib;
19:30b.JOS.019.030 kaj Uma kaj Afek kaj Rehxob:dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:31b.JOS.019.031 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:32b.JOS.019.032 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laux iliaj familioj.
19:33b.JOS.019.033 Kaj ilia limo estis de HXelef, de la kverkaro cxe Caananim, Adami- Nekeb, kaj Jabneel, gxis Lakum; kaj gxi finigxas cxe Jordan.
19:34b.JOS.019.034 Kaj la limo turnigxas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al HXukok, kaj kuntusxigxas al Zebulun sude, kaj al Asxer gxi kuntusxigxas okcidente, kaj al Jehuda cxe Jordan oriente.
19:35b.JOS.019.035 Kaj fortikigitaj urboj:Cidim, Cer kaj HXamat, Rakat kaj Kineret
19:36b.JOS.019.036 kaj Adama kaj Rama kaj HXacor
19:37b.JOS.019.037 kaj Kedesx kaj Edrei kaj En-HXacor
19:38b.JOS.019.038 kaj Jiron kaj Migdal-El, HXorem kaj Bet-Anat kaj Bet-SXemesx:dek naux urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:39b.JOS.019.039 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:40b.JOS.019.040 Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la sepa loto.
19:41b.JOS.019.041 Kaj la limo de ilia posedajxo estis:Corea kaj Esxtaol kaj Ir-SXemesx
19:42b.JOS.019.042 kaj SXaalabin kaj Ajalon kaj Jitla
19:43b.JOS.019.043 kaj Elon kaj Timna kaj Ekron
19:44b.JOS.019.044 kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat
19:45b.JOS.019.045 kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon
19:46b.JOS.019.046 kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo.
19:47b.JOS.019.047 Kaj tie finigxas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la nomo de Dan, ilia patro.
19:48b.JOS.019.048 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.
19:49b.JOS.019.049 Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si.
19:50b.JOS.019.050 Laux la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Serahx sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj logxis en gxi.
19:51b.JOS.019.051 Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.
20
20:1b.JOS.020.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante:
20:2b.JOS.020.002 Diru al la Izraelidoj jene:Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo,
20:3b.JOS.020.003 por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto pro sango.
20:4b.JOS.020.004 Kaj li forkuros al unu el tiuj urboj, kaj starigxos antaux la pordego de la urbo, kaj rakontos al la plejagxuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li logxu cxe ili.
20:5b.JOS.020.005 Kaj kiam la sangovengxanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; cxar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antauxe.
20:6b.JOS.020.006 Kaj li logxos en tiu urbo, gxis li starigxos antaux la komunumo por jugxo, gxis la morto de la granda pastro, kiu estos en tiu tempo. Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian urbon kaj al sia domo, en la urbon, el kiu li forkuris.
20:7b.JOS.020.007 Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda.
20:8b.JOS.020.008 Kaj transe de Jordan, oriente de Jerihxo, ili donis:Becer, en la dezerto, sur la ebenajxo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Basxan, de la tribo de Manase.
20:9b.JOS.020.009 Tiuj urboj estis destinitaj por cxiuj Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili, por ke tien povu forkuri cxiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano de sangovengxanto, gxis li starigxos antaux la komunumo.
21
21:1b.JOS.021.001 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,
21:2b.JOS.021.002 kaj ekparolis al ili en SXilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por logxi, kaj iliajn cxirkauxajxojn por niaj brutoj.
21:3b.JOS.021.003 Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.
21:4b.JOS.021.004 Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
21:5b.JOS.021.005 Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
21:6b.JOS.021.006 Kaj al la filoj de Gersxon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isahxar kaj de la tribo de Asxer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Basxan, per loto, dek tri urboj.
21:7b.JOS.021.007 Al la filoj de Merari, laux iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
21:8b.JOS.021.008 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
21:9b.JOS.021.009 Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
21:10b.JOS.021.010 Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- cxar ilia estis la loto unua-
21:11b.JOS.021.011 al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon HXebron), sur la monto de Jehuda, kaj gxiajn suburbajxojn cxirkaux gxi.
21:12b.JOS.021.012 Kaj la kampon de la urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel proprajxon.
21:13b.JOS.021.013 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifugxo por mortiginto HXebron kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Libna kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:14b.JOS.021.014 kaj Jatir kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Esxtemoa kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:15b.JOS.021.015 kaj HXolon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Debir kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:16b.JOS.021.016 kaj Ain kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Juta kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Bet-SXemesx kaj gxiajn cxirkauxajxojn:naux urbojn de tiuj du triboj.
21:17b.JOS.021.017 Kaj de la tribo de Benjamen:Gibeon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Geba kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:18b.JOS.021.018 Anatot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Almon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:19b.JOS.021.019 La nombro de cxiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.
21:20b.JOS.021.020 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.
21:21b.JOS.021.021 Kaj oni donis al ili la rifugxurbon por mortiginto SXehxem kaj gxiajn cxirkauxajxojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:22b.JOS.021.022 kaj Kibcaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Bet-HXoron kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:23b.JOS.021.023 Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gibeton kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:24b.JOS.021.024 Ajalon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:25b.JOS.021.025 Kaj de la duontribo de Manase:Taanahx kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.
21:26b.JOS.021.026 La nombro de cxiuj urboj kun iliaj cxirkauxajxoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
21:27b.JOS.021.027 Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.
21:28b.JOS.021.028 Kaj de la tribo de Isahxar:Kisxjon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Dabrat kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:29b.JOS.021.029 Jarmut kaj gxiajn cxirkauxajxojn, En-Ganim kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:30b.JOS.021.030 Kaj de la tribo de Asxer:Misxal kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Abdon kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:31b.JOS.021.031 HXelkat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Rehxob kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:32b.JOS.021.032 Kaj de la tribo de Naftali:la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj HXamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn:tri urbojn.
21:33b.JOS.021.033 La nombro de cxiuj urboj de la Gersxonidoj, laux iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.
21:34b.JOS.021.034 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:35b.JOS.021.035 Dimna kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Nahalal kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:36b.JOS.021.036 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:37b.JOS.021.037 Kedemot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mefaat kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.
21:38b.JOS.021.038 Kaj de la tribo de Gad:la rifugxurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mahxanaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn,
21:39b.JOS.021.039 HXesxbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Jazer kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kune kvar urbojn.
21:40b.JOS.021.040 La nombro de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.
21:41b.JOS.021.041 La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.
21:42b.JOS.021.042 Tiuj urboj estis cxiu urbo kun gxiaj cxirkauxajxoj; tiel estis kun cxiuj tiuj urboj.
21:43b.JOS.021.043 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.
21:44b.JOS.021.044 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
21:45b.JOS.021.045 Ne mankis ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; cxio plenumigxis.
22
22:1b.JOS.022.001 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
22:2b.JOS.022.002 kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.
22:3b.JOS.022.003 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio.
22:4b.JOS.022.004 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
22:5b.JOS.022.005 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
22:6b.JOS.022.006 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
22:7b.JOS.022.007 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
22:8b.JOS.022.008 Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
22:9b.JOS.022.009 Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.
22:10b.JOS.022.010 Kaj ili venis en la distriktojn cxe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron cxe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
22:11b.JOS.022.011 Kaj auxdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
22:12b.JOS.022.012 Kaj kiam la Izraelidoj tion auxdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, por iri kontraux ilin milite.
22:13b.JOS.022.013 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar,
22:14b.JOS.022.014 kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
22:15b.JOS.022.015 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
22:16b.JOS.022.016 Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?
22:17b.JOS.022.017 CXu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
22:18b.JOS.022.018 Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.
22:19b.JOS.022.019 Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
22:20b.JOS.022.020 Jen, Ahxan, filo de Zerahx, faris krimon koncerne la anatemitajxon, kaj la kolero estis kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
22:21b.JOS.022.021 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
22:22b.JOS.022.022 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.
22:23b.JOS.022.023 Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aux ke ni alportu sur gxi bruloferon kaj farunoferon, aux ke ni faru sur gxi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
22:24b.JOS.022.024 Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
22:25b.JOS.022.025 kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
22:26b.JOS.022.026 Tial ni diris:Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
22:27b.JOS.022.027 sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.
22:28b.JOS.022.028 Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
22:29b.JOS.022.029 Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraux la Eternulo kaj defali hodiaux de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por bucxofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaux Lia tabernaklo.
22:30b.JOS.022.030 Kaj la pastro Pinehxas, kaj la cxefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, auxdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio placxis al ili.
22:31b.JOS.022.031 Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo.
22:32b.JOS.022.032 Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, kaj la cxefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
22:33b.JOS.022.033 Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
22:34b.JOS.022.034 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke gxi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.
23
23:1b.JOS.023.001 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.
23:2b.JOS.023.002 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.
23:3b.JOS.023.003 Kaj vi vidis cxion, kion faris la Eternulo, via Dio, al cxiuj tiuj popoloj antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.
23:4b.JOS.023.004 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.
23:5b.JOS.023.005 Kaj la Eternulo, via Dio, forpusxos ilin de antaux vi kaj forpelos ilin de antaux vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.
23:6b.JOS.023.006 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,
23:7b.JOS.023.007 ne komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;
23:8b.JOS.023.008 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.
23:9b.JOS.023.009 Kaj la Eternulo forpelis de antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaux vi gxis la nuna tago.
23:10b.JOS.023.010 Unu el vi forpelas milon; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.
23:11b.JOS.023.011 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.
23:12b.JOS.023.012 CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:
23:13b.JOS.023.013 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
23:14b.JOS.023.014 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.
23:15b.JOS.023.015 Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
23:16b.JOS.023.016 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.
24
24:1b.JOS.024.001 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.
24:2b.JOS.024.002 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj.
24:3b.JOS.024.003 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.
24:4b.JOS.024.004 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu gxin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon.
24:5b.JOS.024.005 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.
24:6b.JOS.024.006 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj rajdantoj gxis la Rugxa Maro.
24:7b.JOS.024.007 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo.
24:8b.JOS.024.008 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaux vi.
24:9b.JOS.024.009 Kaj levigxis Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
24:10b.JOS.024.010 Sed Mi ne volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.
24:11b.JOS.024.011 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
24:12b.JOS.024.012 Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.
24:13b.JOS.024.013 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.
24:14b.JOS.024.014 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
24:15b.JOS.024.015 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
24:16b.JOS.024.016 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;
24:17b.JOS.024.017 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.
24:18b.JOS.024.018 Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio.
24:19b.JOS.024.019 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj.
24:20b.JOS.024.020 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.
24:21b.JOS.024.021 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos.
24:22b.JOS.024.022 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.
24:23b.JOS.024.023 Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.
24:24b.JOS.024.024 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.
24:25b.JOS.024.025 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al gxi legxojn kaj regulojn en SXehxem.
24:26b.JOS.024.026 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.
24:27b.JOS.024.027 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
24:28b.JOS.024.028 Kaj Josuo forliberigis la popolon, cxiun al lia posedajxo.
24:29b.JOS.024.029 Post tiu okazintajxo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la agxon de cent dek jaroj.
24:30b.JOS.024.030 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.
24:31b.JOS.024.031 Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis cxiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
24:32b.JOS.024.032 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en SXehxem, sur la kampoparto, kiun Jakob acxetis de la filoj de HXamor, patro de SXehxem, pro cent kesitoj, kaj kiu farigxis posedajxo de la filoj de Jozef.
24:33b.JOS.024.033 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pinehxas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Joshua (Esperanto). Joshua (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95E7-B