Numbers (Esperanto)

Numbers (Esperanto)

Nombroj

1

1:1b.NUM.001.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:

1:2b.NUM.001.002 Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj, laux la nombro de la nomoj de cxiuj virseksuloj lauxkape.

1:3b.NUM.001.003 De la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, cxiujn, kiuj tauxgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laux iliaj tacxmentoj, vi kaj Aaron.

1:4b.NUM.001.004 Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu tribo, homo, kiu estas cxefo en sia patrodomo.

1:5b.NUM.001.005 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur;

1:6b.NUM.001.006 de Simeon, SXelumiel, filo de Curisxadaj;

1:7b.NUM.001.007 de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab;

1:8b.NUM.001.008 de Isahxar, Netanel, filo de Cuar;

1:9b.NUM.001.009 de Zebulun, Eliab, filo de HXelon;

1:10b.NUM.001.010 de la filoj de Jozef:de Efraim, Elisxama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;

1:11b.NUM.001.011 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;

1:12b.NUM.001.012 de Dan, Ahxiezer, filo de Amisxadaj;

1:13b.NUM.001.013 de Asxer, Pagiel, filo de Ohxran;

1:14b.NUM.001.014 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;

1:15b.NUM.001.015 de Naftali, Ahxira, filo de Enan.

1:16b.NUM.001.016 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la cxefoj de la miloj de Izrael.

1:17b.NUM.001.017 Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laux iliaj nomoj.

1:18b.NUM.001.018 Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombroj de la nomoj, de la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, lauxkape,

1:19b.NUM.001.019 kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.

1:20b.NUM.001.020 Kaj montrigxis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:21b.NUM.001.021 prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.

1:22b.NUM.001.022 La filoj de Simeon laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, kalkulitaj laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:23b.NUM.001.023 prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naux mil tricent.

1:24b.NUM.001.024 La filoj de Gad laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:25b.NUM.001.025 prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.

1:26b.NUM.001.026 La filoj de Jehuda laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:27b.NUM.001.027 prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.

1:28b.NUM.001.028 La filoj de Isahxar laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:29b.NUM.001.029 prezentis en la tribo de Isahxar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.

1:30b.NUM.001.030 La filoj de Zebulun laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:31b.NUM.001.031 prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.

1:32b.NUM.001.032 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:33b.NUM.001.033 prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.

1:34b.NUM.001.034 La filoj de Manase laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:35b.NUM.001.035 prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.

1:36b.NUM.001.036 La filoj de Benjamen laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:37b.NUM.001.037 prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.

1:38b.NUM.001.038 La filoj de Dan laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:39b.NUM.001.039 prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.

1:40b.NUM.001.040 La filoj de Asxer laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:41b.NUM.001.041 prezentis en la tribo de Asxer la nombron de kvardek unu mil kvincent.

1:42b.NUM.001.042 La filoj de Naftali laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1:43b.NUM.001.043 prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.

1:44b.NUM.001.044 Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el cxiu patrodomo.

1:45b.NUM.001.045 Kaj la nombro de cxiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laux iliaj patrodomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj en Izrael,

1:46b.NUM.001.046 la nombro de cxiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.

1:47b.NUM.001.047 Sed la Levidoj laux sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.

1:48b.NUM.001.048 CXar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

1:49b.NUM.001.049 Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.

1:50b.NUM.001.050 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al gxi; ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.

1:51b.NUM.001.051 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.

1:52b.NUM.001.052 Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj.

1:53b.NUM.001.053 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.

1:54b.NUM.001.054 Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.

2

2:1b.NUM.002.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

2:2b.NUM.002.002 La Izraelidoj starigu siajn tendojn cxiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime cxirkaux la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.

2:3b.NUM.002.003 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;

2:4b.NUM.002.004 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.

2:5b.NUM.002.005 Apude staru la tribo de Isahxar; kaj la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;

2:6b.NUM.002.006 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.

2:7b.NUM.002.007 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de HXelon;

2:8b.NUM.002.008 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.

2:9b.NUM.002.009 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj.

2:10b.NUM.002.010 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;

2:11b.NUM.002.011 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.

2:12b.NUM.002.012 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj;

2:13b.NUM.002.013 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.

2:14b.NUM.002.014 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;

2:15b.NUM.002.015 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.

2:16b.NUM.002.016 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj.

2:17b.NUM.002.017 Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.

2:18b.NUM.002.018 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;

2:19b.NUM.002.019 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.

2:20b.NUM.002.020 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;

2:21b.NUM.002.021 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.

2:22b.NUM.002.022 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;

2:23b.NUM.002.023 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.

2:24b.NUM.002.024 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.

2:25b.NUM.002.025 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj;

2:26b.NUM.002.026 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.

2:27b.NUM.002.027 Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la princo de la Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran;

2:28b.NUM.002.028 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.

2:29b.NUM.002.029 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Ahxira, filo de Enan;

2:30b.NUM.002.030 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.

2:31b.NUM.002.031 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.

2:32b.NUM.002.032 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laux iliaj patrodomoj. CXiuj kalkulitoj de la tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.

2:33b.NUM.002.033 Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2:34b.NUM.002.034 Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo:tiel ili starigxis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia familio, laux sia patrodomo.

3

3:1b.NUM.003.001 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.

3:2b.NUM.003.002 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

3:3b.NUM.003.003 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.

3:4b.NUM.003.004 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

3:5b.NUM.003.005 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

3:6b.NUM.003.006 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.

3:7b.NUM.003.007 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.

3:8b.NUM.003.008 Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.

3:9b.NUM.003.009 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.

3:10b.NUM.003.010 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita.

3:11b.NUM.003.011 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

3:12b.NUM.003.012 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;

3:13b.NUM.003.013 cxar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dedicxis al Mi cxiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo gxis bruto; Miaj ili estu:Mi estas la Eternulo.

3:14b.NUM.003.014 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:

3:15b.NUM.003.015 Prikalkulu la Levidojn laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj; cxiun virseksulon en la agxo de unu monato kaj pli prikalkulu.

3:16b.NUM.003.016 Kaj Moseo prikalkulis ilin laux la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.

3:17b.NUM.003.017 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laux iliaj nomoj:Gersxon kaj Kehat kaj Merari.

3:18b.NUM.003.018 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj:Libni kaj SXimei.

3:19b.NUM.003.019 Kaj la filoj de Kehat laux iliaj familioj:Amram kaj Jichar, HXebron kaj Uziel.

3:20b.NUM.003.020 Kaj la filoj de Merari laux iliaj familioj:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj.

3:21b.NUM.003.021 De Gersxon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la SXimeiidoj; tio estas la familioj de la Gersxonidoj.

3:22b.NUM.003.022 Iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.

3:23b.NUM.003.023 La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente.

3:24b.NUM.003.024 Kaj la estro de la patrodomo de la Gersxonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.

3:25b.NUM.003.025 Kaj sub la gardado de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, gxiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,

3:26b.NUM.003.026 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj la sxnuroj kun cxiuj arangxajxoj.

3:27b.NUM.003.027 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la HXebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.

3:28b.NUM.003.028 Laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.

3:29b.NUM.003.029 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.

3:30b.NUM.003.030 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.

3:31b.NUM.003.031 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj.

3:32b.NUM.003.032 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.

3:33b.NUM.003.033 De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari.

3:34b.NUM.003.034 Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.

3:35b.NUM.003.035 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.

3:36b.NUM.003.036 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo,

3:37b.NUM.003.037 kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.

3:38b.NUM.003.038 Kaj antaux la tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.

3:39b.NUM.003.039 CXiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo, laux iliaj familioj, cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.

3:40b.NUM.003.040 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu cxiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.

3:41b.NUM.003.041 Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.

3:42b.NUM.003.042 Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.

3:43b.NUM.003.043 Kaj estis cxiuj unuenaskitaj virseksuloj laux la nombro de la nomoj en la agxo de unu monato kaj pli laux la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.

3:44b.NUM.003.044 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

3:45b.NUM.003.045 Prenu la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi:Mi estas la Eternulo.

3:46b.NUM.003.046 Kaj elacxete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,

3:47b.NUM.003.047 prenu po kvin sikloj pro cxiu kapo, laux la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;

3:48b.NUM.003.048 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elacxete pro la superfluaj inter ili.

3:49b.NUM.003.049 Kaj Moseo prenis la monon de la elacxeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elacxetitaj per la Levidoj.

3:50b.NUM.003.050 De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laux la sankta siklo.

3:51b.NUM.003.051 Kaj Moseo donis la monon de la elacxetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laux la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.

4

4:1b.NUM.004.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

4:2b.NUM.004.002 Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj,

4:3b.NUM.004.003 en la agxo de tridek jaroj kaj pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.

4:4b.NUM.004.004 Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.

4:5b.NUM.004.005 Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto.

4:6b.NUM.004.006 Kaj ili metu sur gxin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

4:7b.NUM.004.007 Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la versxoferoj; kaj gxia konstanta pano estu sur gxi.

4:8b.NUM.004.008 Kaj ili sternu sur tio rugxan tukon kaj kovru gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

4:9b.NUM.004.009 Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi.

4:10b.NUM.004.010 Kaj ili metu gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.

4:11b.NUM.004.011 Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

4:12b.NUM.004.012 Kaj ili prenu cxiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.

4:13b.NUM.004.013 Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur gxi purpuran tukon.

4:14b.NUM.004.014 Kaj ili metu sur gxin cxiujn gxiajn objektojn, per kiuj oni servas sur gxi, la karbujojn, la forkojn kaj la sxovelilojn kaj la kalikojn, cxiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur gxi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

4:15b.NUM.004.015 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de kunveno.

4:16b.NUM.004.016 Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de cxio, kio estas en gxi, de la sanktejo kaj de gxiaj objektoj.

4:17b.NUM.004.017 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

4:18b.NUM.004.018 Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;

4:19b.NUM.004.019 sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimigxos al la plejsanktejo:Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;

4:20b.NUM.004.020 sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktajxojn, por ke ili ne mortu.

4:21b.NUM.004.021 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

4:22b.NUM.004.022 Prikalkulu ankaux la filojn de Gersxon laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj.

4:23b.NUM.004.023 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj kalkulu ilin, cxiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.

4:24b.NUM.004.024 Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:

4:25b.NUM.004.025 ili portu la tapisxojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, gxian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super gxi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,

4:26b.NUM.004.026 kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.

4:27b.NUM.004.027 Laux la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.

4:28b.NUM.004.028 Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.

4:29b.NUM.004.029 La filojn de Merari prikalkulu laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo.

4:30b.NUM.004.030 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.

4:31b.NUM.004.031 Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno:ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

4:32b.NUM.004.032 kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.

4:33b.NUM.004.033 Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

4:34b.NUM.004.034 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

4:35b.NUM.004.035 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.

4:36b.NUM.004.036 Kaj ilia kalkulita nombro laux iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.

4:37b.NUM.004.037 Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.

4:38b.NUM.004.038 Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

4:39b.NUM.004.039 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,

4:40b.NUM.004.040 ilia nombro laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.

4:41b.NUM.004.041 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gersxon, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo.

4:42b.NUM.004.042 Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo,

4:43b.NUM.004.043 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,

4:44b.NUM.004.044 ilia nombro laux iliaj familioj estis tri mil ducent.

4:45b.NUM.004.045 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.

4:46b.NUM.004.046 CXiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

4:47b.NUM.004.047 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,

4:48b.NUM.004.048 ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.

4:49b.NUM.004.049 Laux la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, cxiu laux sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

5

5:1b.NUM.005.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

5:2b.NUM.005.002 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro cxiujn leprulojn, kaj cxiujn, kiuj havas elfluon, kaj cxiujn, kiuj malpurigxis de mortinto.

5:3b.NUM.005.003 Kiel virojn, tiel ankaux virinojn elsendu, ekster la tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn, inter kiuj Mi logxas.

5:4b.NUM.005.004 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

5:5b.NUM.005.005 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

5:6b.NUM.005.006 Diru al la Izraelidoj:Se viro aux virino faros ian pekon kontraux homo, farante per tio krimon kontraux la Eternulo, kaj tiu animo kulpigxos,

5:7b.NUM.005.007 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu gxian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraux kiu ili kulpigxis.

5:8b.NUM.005.008 Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virsxafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.

5:9b.NUM.005.009 Kaj cxiu oferdono el cxiuj sanktajxoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas al la pastro, apartenas al li.

5:10b.NUM.005.010 Kaj cxies sanktigitajxo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, gxi apartenu al li.

5:11b.NUM.005.011 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

5:12b.NUM.005.012 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se ies edzino forflankigxos kaj pekos kontraux li,

5:13b.NUM.005.013 kaj iu viro kusxos kun sxi sekskunigxe, kaj tio estos kasxita antaux sxia edzo, cxar sxi malpurigxis kasxe, kaj ne estos atestanto pri sxi kaj sxi ne estos kaptita;

5:14b.NUM.005.014 sed atakos lin spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon, kiam sxi estos malpurigxinta, aux atakos lin spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon, kiam sxi ne estos malpurigxinta:

5:15b.NUM.005.015 tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro sxi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar tio estas farunofero de jxaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri malbonago.

5:16b.NUM.005.016 Kaj la pastro alproksimigos sxin kaj starigos sxin antaux la Eternulo;

5:17b.NUM.005.017 kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj jxetos en la akvon.

5:18b.NUM.005.018 Kaj la pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga.

5:19b.NUM.005.019 Kaj la pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu maldolcxa malbeniga akvo;

5:20b.NUM.005.020 sed se vi forflankigxis kun alia viro anstataux via edzo kaj se vi malpurigxis kaj iu viro kusxis kun vi krom via edzo-

5:21b.NUM.005.021 la pastro jxurligos la virinon per jxuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al jxuro inter via popolo, farante vian femuron maldikigxinta kaj vian ventron sxvelinta;

5:22b.NUM.005.022 kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

5:23b.NUM.005.023 Kaj la pastro enskribos tiun jxurligon en libro kaj lavos gxin per la maldolcxa akvo.

5:24b.NUM.005.024 Kaj li trinkigos al la virino la maldolcxan malbenigan akvon, kaj eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo.

5:25b.NUM.005.025 Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de jxaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaux la Eternulo kaj portos gxin al la altaro.

5:26b.NUM.005.026 Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, gxian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon.

5:27b.NUM.005.027 Kaj kiam li estos trinkiginta al sxi la akvon, tiam, se sxi malpurigxis kaj pekis kontraux sia edzo, eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo, kaj sxvelos sxia ventro kaj maldikigxos sxia femuro; kaj la virino farigxos malbeno inter sia popolo.

5:28b.NUM.005.028 Sed se la virino ne malpurigxis kaj sxi estas pura, tiam sxi restos sendifekta kaj povos naski infanojn.

5:29b.NUM.005.029 Tio estas la legxo pri la jxaluzo, kiam virino forflankigxos kun alia viro anstataux sia edzo kaj malpurigxos,

5:30b.NUM.005.030 aux kiam viron atakos spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaux la Eternulo, kaj la pastro agu kun sxi laux la tuta tiu legxo.

5:31b.NUM.005.031 Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.

6

6:1b.NUM.006.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:2b.NUM.006.002 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo,

6:3b.NUM.006.003 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi.

6:4b.NUM.006.004 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.

6:5b.NUM.006.005 Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.

6:6b.NUM.006.006 Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.

6:7b.NUM.006.007 Ne cxe sia patro, nek cxe sia patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.

6:8b.NUM.006.008 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.

6:9b.NUM.006.009 Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia purigxo, en la sepa tago li gxin pritondu;

6:10b.NUM.006.010 kaj en la oka tago li alportu du turtojn aux du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.

6:11b.NUM.006.011 Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.

6:12b.NUM.006.012 Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaragxan sxafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antauxa perdos sian valoron, cxar lia konsekriteco malpurigxis.

6:13b.NUM.006.013 Kaj jen estas la legxo pri la konsekrito:kiam finigxos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;

6:14b.NUM.006.014 kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virsxafon sendifektan kiel pacoferon,

6:15b.NUM.006.015 kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, sxmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj versxoferon.

6:16b.NUM.006.016 Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.

6:17b.NUM.006.017 Kaj el la virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.

6:18b.NUM.006.018 Kaj la konsekrito pritondos cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.

6:19b.NUM.006.019 Kaj la pastro prenos la kuiritan sxultron de la virsxafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.

6:20b.NUM.006.020 Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; sanktigita gxi estu por la pastro, krom la brustajxo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.

6:21b.NUM.006.021 Tio estas la legxo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laux la legxo pri lia konsekriteco.

6:22b.NUM.006.022 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:23b.NUM.006.023 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:

6:24b.NUM.006.024 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

6:25b.NUM.006.025 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin;

6:26b.NUM.006.026 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.

6:27b.NUM.006.027 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

7

7:1b.NUM.007.001 En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis gxin kaj sanktigis gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,

7:2b.NUM.007.002 tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-

7:3b.NUM.007.003 ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.

7:4b.NUM.007.004 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

7:5b.NUM.007.005 Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj cxe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al cxiu laux la speco de lia laborado.

7:6b.NUM.007.006 Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.

7:7b.NUM.007.007 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gersxon laux la speco de ilia laborado;

7:8b.NUM.007.008 kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laux la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

7:9b.NUM.007.009 Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.

7:10b.NUM.007.010 Kaj la estroj alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaux la altaron.

7:11b.NUM.007.011 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inauxguro de la altaro.

7:12b.NUM.007.012 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.

7:13b.NUM.007.013 Kaj lia ofero estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:14b.NUM.007.014 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:15b.NUM.007.015 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:16b.NUM.007.016 unu kapro por pekofero;

7:17b.NUM.007.017 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Nahxsxon, filo de Aminadab.

7:18b.NUM.007.018 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isahxar.

7:19b.NUM.007.019 Li alportis sian oferon, kiu estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:20b.NUM.007.020 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:21b.NUM.007.021 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:22b.NUM.007.022 unu kapro por pekofero;

7:23b.NUM.007.023 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.

7:24b.NUM.007.024 En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de HXelon.

7:25b.NUM.007.025 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:26b.NUM.007.026 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:27b.NUM.007.027 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:28b.NUM.007.028 unu kapro por pekofero;

7:29b.NUM.007.029 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de HXelon.

7:30b.NUM.007.030 En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de SXedeur.

7:31b.NUM.007.031 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:32b.NUM.007.032 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:33b.NUM.007.033 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:34b.NUM.007.034 unu kapro por pekofero;

7:35b.NUM.007.035 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de SXedeur.

7:36b.NUM.007.036 En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj.

7:37b.NUM.007.037 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:38b.NUM.007.038 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:39b.NUM.007.039 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:40b.NUM.007.040 unu kapro por pekofero;

7:41b.NUM.007.041 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de SXelumiel, filo de Curisxadaj.

7:42b.NUM.007.042 En la sesa tago-la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel.

7:43b.NUM.007.043 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:44b.NUM.007.044 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:45b.NUM.007.045 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:46b.NUM.007.046 unu kapro por pekofero;

7:47b.NUM.007.047 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.

7:48b.NUM.007.048 En la sepa tago-la estro de la Efraimidoj, Elisxama, filo de Amihud.

7:49b.NUM.007.049 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:50b.NUM.007.050 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:51b.NUM.007.051 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:52b.NUM.007.052 unu kapro por pekofero;

7:53b.NUM.007.053 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elisxama, filo de Amihud.

7:54b.NUM.007.054 En la oka tago-la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur.

7:55b.NUM.007.055 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:56b.NUM.007.056 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:57b.NUM.007.057 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:58b.NUM.007.058 unu kapro por pekofero;

7:59b.NUM.007.059 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.

7:60b.NUM.007.060 En la nauxa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.

7:61b.NUM.007.061 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:62b.NUM.007.062 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:63b.NUM.007.063 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:64b.NUM.007.064 unu kapro por pekofero;

7:65b.NUM.007.065 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.

7:66b.NUM.007.066 En la deka tago-la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

7:67b.NUM.007.067 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:68b.NUM.007.068 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:69b.NUM.007.069 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:70b.NUM.007.070 unu kapro por pekofero;

7:71b.NUM.007.071 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

7:72b.NUM.007.072 En la dek-unua tago-la estro de la Asxeridoj, Pagiel, filo de Ohxran.

7:73b.NUM.007.073 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:74b.NUM.007.074 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:75b.NUM.007.075 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:76b.NUM.007.076 unu kapro por pekofero;

7:77b.NUM.007.077 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Ohxran.

7:78b.NUM.007.078 En la dek-dua tago-la estro de la Naftaliidoj, Ahxira, filo de Enan.

7:79b.NUM.007.079 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

7:80b.NUM.007.080 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

7:81b.NUM.007.081 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

7:82b.NUM.007.082 unu kapro por pekofero;

7:83b.NUM.007.083 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan.

7:84b.NUM.007.084 Tia estis la inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael:dek du argxentaj pladoj, dek du argxentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;

7:85b.NUM.007.085 po cent tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laux la sankta siklo.

7:86b.NUM.007.086 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.

7:87b.NUM.007.087 CXiuj brutoj por brulofero estis:dek du bovidoj, dek du virsxafoj, dek du jaragxaj sxafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.

7:88b.NUM.007.088 Kaj cxiuj brutoj por pacofero estis:dudek kvar bovoj, sesdek virsxafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaragxaj sxafidoj. Tio estis la inauxgura dono de la altaro, post kiam gxi estis sanktoleita.

7:89b.NUM.007.089 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li auxdis la Vocxon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

8

8:1b.NUM.008.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

8:2b.NUM.008.002 Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.

8:3b.NUM.008.003 Kaj Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8:4b.NUM.008.004 Kaj jen estas la arangxo de la kandelabro:forgxita el oro, de gxia trunko gxis gxiaj floroj, forgxita gxi estis; laux la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.

8:5b.NUM.008.005 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

8:6b.NUM.008.006 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.

8:7b.NUM.008.007 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.

8:8b.NUM.008.008 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.

8:9b.NUM.008.009 Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.

8:10b.NUM.008.010 Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.

8:11b.NUM.008.011 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.

8:12b.NUM.008.012 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.

8:13b.NUM.008.013 Kaj starigu la Levidojn antaux Aaron kaj antaux liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaux la Eternulo.

8:14b.NUM.008.014 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.

8:15b.NUM.008.015 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.

8:16b.NUM.008.016 CXar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataux cxiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el cxiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.

8:17b.NUM.008.017 CXar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi.

8:18b.NUM.008.018 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.

8:19b.NUM.008.019 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimigxus al la sanktejo.

8:20b.NUM.008.020 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.

8:21b.NUM.008.021 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaux la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.

8:22b.NUM.008.022 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaux Aaron kaj antaux liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

8:23b.NUM.008.023 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

8:24b.NUM.008.024 Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.

8:25b.NUM.008.025 Kaj de la agxo de kvindek jaroj ili retirigxos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.

8:26b.NUM.008.026 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.

9

9:1b.NUM.009.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:

9:2b.NUM.009.002 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.

9:3b.NUM.009.003 En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin.

9:4b.NUM.009.004 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.

9:5b.NUM.009.005 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

9:6b.NUM.009.006 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;

9:7b.NUM.009.007 kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?

9:8b.NUM.009.008 Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

9:9b.NUM.009.009 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

9:10b.NUM.009.010 Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.

9:11b.NUM.009.011 En la dua monato, en la dek-kvara tago, cxirkaux la vespero ili faru gxin; kun macoj kaj maldolcxaj herboj ili gxin mangxu.

9:12b.NUM.009.012 Ili ne lasu iom el gxi gxis la mateno, kaj oston ili ne rompu en gxi; laux cxiuj ritoj de la Pasko ili faru gxin.

9:13b.NUM.009.013 Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo.

9:14b.NUM.009.014 Kaj se logxos cxe vi fremdulo, li ankaux faru Paskon al la Eternulo; laux la rito de la Pasko kaj laux gxia regularo li faru:sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigxeno.

9:15b.NUM.009.015 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaux aspekto de fajro gxis la mateno.

9:16b.NUM.009.016 Tiel estis cxiam:nubo gxin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.

9:17b.NUM.009.017 Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.

9:18b.NUM.009.018 Laux la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare.

9:19b.NUM.009.019 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmovigxadis.

9:20b.NUM.009.020 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis.

9:21b.NUM.009.021 Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis.

9:22b.NUM.009.022 Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.

9:23b.NUM.009.023 Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

10

10:1b.NUM.010.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

10:2b.NUM.010.002 Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.

10:3b.NUM.010.003 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

10:4b.NUM.010.004 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

10:5b.NUM.010.005 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.

10:6b.NUM.010.006 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.

10:7b.NUM.010.007 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.

10:8b.NUM.010.008 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.

10:9b.NUM.010.009 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.

10:10b.NUM.010.010 Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

10:11b.NUM.010.011 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.

10:12b.NUM.010.012 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

10:13b.NUM.010.013 Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

10:14b.NUM.010.014 Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.

10:15b.NUM.010.015 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.

10:16b.NUM.010.016 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.

10:17b.NUM.010.017 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

10:18b.NUM.010.018 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur.

10:19b.NUM.010.019 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj.

10:20b.NUM.010.020 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.

10:21b.NUM.010.021 Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.

10:22b.NUM.010.022 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud.

10:23b.NUM.010.023 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.

10:24b.NUM.010.024 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

10:25b.NUM.010.025 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

10:26b.NUM.010.026 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo de Ohxran.

10:27b.NUM.010.027 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.

10:28b.NUM.010.028 Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.

10:29b.NUM.010.029 Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

10:30b.NUM.010.030 Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.

10:31b.NUM.010.031 Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

10:32b.NUM.010.032 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

10:33b.NUM.010.033 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

10:34b.NUM.010.034 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

10:35b.NUM.010.035 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.

10:36b.NUM.010.036 Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

11

11:1b.NUM.011.001 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.

11:2b.NUM.011.002 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro estingigxis.

11:3b.NUM.011.003 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

11:4b.NUM.011.004 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?

11:5b.NUM.011.005 Ni memoras la fisxojn, kiujn ni mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.

11:6b.NUM.011.006 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.

11:7b.NUM.011.007 Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio.

11:8b.NUM.011.008 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj.

11:9b.NUM.011.009 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la manao.

11:10b.NUM.011.010 Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.

11:11b.NUM.011.011 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min?

11:12b.NUM.011.012 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?

11:13b.NUM.011.013 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.

11:14b.NUM.011.014 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.

11:15b.NUM.011.015 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

11:16b.NUM.011.016 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi.

11:17b.NUM.011.017 Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.

11:18b.NUM.011.018 Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.

11:19b.NUM.011.019 Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;

11:20b.NUM.011.020 sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?

11:21b.NUM.011.021 Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato!

11:22b.NUM.011.022 CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili?

11:23b.NUM.011.023 Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne.

11:24b.NUM.011.024 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejagxuloj de la popolo, kaj li starigis ilin cxirkaux la tabernaklo.

11:25b.NUM.011.025 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.

11:26b.NUM.011.026 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-cxar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro.

11:27b.NUM.011.027 Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris:Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.

11:28b.NUM.011.028 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.

11:29b.NUM.011.029 Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.

11:30b.NUM.011.030 Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejagxuloj de Izrael.

11:31b.NUM.011.031 Kaj vento elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.

11:32b.NUM.011.032 Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgauxan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek hxomerojn; kaj ili diskusxigis ilin al si cxirkaux la tendaro.

11:33b.NUM.011.033 Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.

11:34b.NUM.011.034 Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.

11:35b.NUM.011.035 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al HXacerot kaj restis en HXacerot.

12

12:1b.NUM.012.001 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.

12:2b.NUM.012.002 Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis.

12:3b.NUM.012.003 Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero.

12:4b.NUM.012.004 Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri.

12:5b.NUM.012.005 Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.

12:6b.NUM.012.006 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

12:7b.NUM.012.007 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.

12:8b.NUM.012.008 Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

12:9b.NUM.012.009 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris.

12:10b.NUM.012.010 Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.

12:11b.NUM.012.011 Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis;

12:12b.NUM.012.012 ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo.

12:13b.NUM.012.013 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.

12:14b.NUM.012.014 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu.

12:15b.NUM.012.015 Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.

12:16b.NUM.012.016 Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.

13

13:1b.NUM.013.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

13:2b.NUM.013.002 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili.

13:3b.NUM.013.003 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj.

13:4b.NUM.013.004 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur;

13:5b.NUM.013.005 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori;

13:6b.NUM.013.006 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune;

13:7b.NUM.013.007 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef;

13:8b.NUM.013.008 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun;

13:9b.NUM.013.009 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu;

13:10b.NUM.013.010 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi;

13:11b.NUM.013.011 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi;

13:12b.NUM.013.012 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali;

13:13b.NUM.013.013 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael;

13:14b.NUM.013.014 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi;

13:15b.NUM.013.015 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi.

13:16b.NUM.013.016 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo.

13:17b.NUM.013.017 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili:Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton;

13:18b.NUM.013.018 kaj rigardu la landon, kia gxi estas; kaj la popolon, kiu logxas en gxi, cxu gxi estas forta aux malforta, cxu gxi estas malgrandnombra aux grandnombra;

13:19b.NUM.013.019 kaj kia estas la tero, sur kiu gxi sidas, cxu gxi estas bona aux malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj gxi logxas, cxu en tendaroj aux en fortikajxoj;

13:20b.NUM.013.020 kaj kia estas la tero, cxu gxi estas grasa aux malgrasa, cxu estas sur gxi arboj aux ne estas; kaj estu kuragxaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturigxado de vinberoj.

13:21b.NUM.013.021 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat.

13:22b.NUM.013.022 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)

13:23b.NUM.013.023 Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj.

13:24b.NUM.013.024 Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj.

13:25b.NUM.013.025 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj.

13:26b.NUM.013.026 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.

13:27b.NUM.013.027 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

13:28b.NUM.013.028 sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.

13:29b.NUM.013.029 Amalek logxas en la suda parto de la lando, kaj la HXetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan.

13:30b.NUM.013.030 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki.

13:31b.NUM.013.031 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni.

13:32b.NUM.013.032 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj;

13:33b.NUM.013.033 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

14

14:1b.NUM.014.001 Tiam tumultigxis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto.

14:2b.NUM.014.002 Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni mortus en cxi tiu dezerto!

14:3b.NUM.014.003 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?

14:4b.NUM.014.004 Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.

14:5b.NUM.014.005 Tiam Moseo kaj Aaron jxetigxis vizagxaltere antaux la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj.

14:6b.NUM.014.006 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, dissxiris siajn vestojn,

14:7b.NUM.014.007 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.

14:8b.NUM.014.008 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

14:9b.NUM.014.009 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

14:10b.NUM.014.010 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per sxtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaux cxiuj Izraelidoj.

14:11b.NUM.014.011 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam incitados Min cxi tiu popolo? kaj gxis kiam gxi ne kredos al Mi, malgraux cxiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de gxi?

14:12b.NUM.014.012 Mi frapos gxin per pesto kaj ekstermos gxin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol gxi.

14:13b.NUM.014.013 Sed Moseo diris al la Eternulo:Auxdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis cxi tiun popolon per Via forto,

14:14b.NUM.014.014 kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;

14:15b.NUM.014.015 se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus:

14:16b.NUM.014.016 CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.

14:17b.NUM.014.017 Nun montrigxu do granda la forto de mia Sinjoro, laux la parolo, kiun Vi diris:

14:18b.NUM.014.018 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.

14:19b.NUM.014.019 Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de Egiptujo gxis nun.

14:20b.NUM.014.020 Kaj la Eternulo diris:Mi pardonis konforme al via diro;

14:21b.NUM.014.021 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero,

14:22b.NUM.014.022 cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon,

14:23b.NUM.014.023 ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin.

14:24b.NUM.014.024 Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin.

14:25b.NUM.014.025 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro.

14:26b.NUM.014.026 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

14:27b.NUM.014.027 GXis kiam cxi tiu malbona komunumo murmuros kontraux Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux Mi, Mi auxdis.

14:28b.NUM.014.028 Diru al ili:Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi:

14:29b.NUM.014.029 en cxi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el cxiuj viaj kalkulitoj, laux via tuta kalkulo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraux Mi,

14:30b.NUM.014.030 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

14:31b.NUM.014.031 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.

14:32b.NUM.014.032 Sed vi-viaj kadavroj falos en cxi tiu dezerto.

14:33b.NUM.014.033 Kaj viaj filoj estos pasxtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malcxastecon, gxis kiam viaj kadavroj konsumigxos en la dezerto.

14:34b.NUM.014.034 Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.

14:35b.NUM.014.035 Mi, la Eternulo, tion diris:tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraux Mi; en cxi tiu dezerto ili pereos kaj cxi tie ili mortos.

14:36b.NUM.014.036 Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraux li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando-

14:37b.NUM.014.037 tiuj viroj, kiuj disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaux la Eternulo.

14:38b.NUM.014.038 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.

14:39b.NUM.014.039 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malgxojis.

14:40b.NUM.014.040 Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis.

14:41b.NUM.014.041 Sed Moseo diris:Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos.

14:42b.NUM.014.042 Ne iru, cxar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaux viaj malamikoj.

14:43b.NUM.014.043 CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.

14:44b.NUM.014.044 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro.

14:45b.NUM.014.045 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

15

15:1b.NUM.015.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

15:2b.NUM.015.002 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon de via logxado, kiun Mi donas al vi,

15:3b.NUM.015.003 kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj:

15:4b.NUM.015.004 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo;

15:5b.NUM.015.005 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.

15:6b.NUM.015.006 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo.

15:7b.NUM.015.007 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

15:8b.NUM.015.008 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo,

15:9b.NUM.015.009 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;

15:10b.NUM.015.010 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

15:11b.NUM.015.011 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj.

15:12b.NUM.015.012 Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro.

15:13b.NUM.015.013 CXiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

15:14b.NUM.015.014 Kaj se logxas inter vi fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras.

15:15b.NUM.015.015 Por la tuta komunumo devas esti unu legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux la Eternulo.

15:16b.NUM.015.016 Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi.

15:17b.NUM.015.017 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

15:18b.NUM.015.018 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas,

15:19b.NUM.015.019 kaj vi mangxos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo.

15:20b.NUM.015.020 Kiel unuaajxon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu gxin.

15:21b.NUM.015.021 El la unuaajxoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.

15:22b.NUM.015.022 Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos cxiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo,

15:23b.NUM.015.023 cxion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj;

15:24b.NUM.015.024 tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo, kun gxia farunofero kaj gxia versxofero laux la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon.

15:25b.NUM.015.025 Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; cxar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaux la Eternulo pro sia peko.

15:26b.NUM.015.026 Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu logxas inter ili; cxar la tuta popolo eraris.

15:27b.NUM.015.027 Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaragxan kiel pekoferon.

15:28b.NUM.015.028 Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaux la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

15:29b.NUM.015.029 Kiel por la indigxeno el la Izraelidoj, tiel ankaux por la fremdulo, kiu logxas inter ili, unu legxo estu por vi por tiu, kiu eraris.

15:30b.NUM.015.030 Sed se iu faris ion per mano malhumila, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, li blasfemis kontraux la Eternulo; kaj ekstermigxos tiu homo el inter sia popolo;

15:31b.NUM.015.031 cxar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermigxu tiu homo, lia peko estas sur li.

15:32b.NUM.015.032 Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.

15:33b.NUM.015.033 Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.

15:34b.NUM.015.034 Kaj oni metis lin en gardejon, cxar ne estis ankoraux klarigite, kion oni devas fari al li.

15:35b.NUM.015.035 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiu homo mortu; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro.

15:36b.NUM.015.036 Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

15:37b.NUM.015.037 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:

15:38b.NUM.015.038 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan.

15:39b.NUM.015.039 Kaj gxi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas;

15:40b.NUM.015.040 por ke vi memoru kaj plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio.

15:41b.NUM.015.041 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

16

16:1b.NUM.016.001 Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,

16:2b.NUM.016.002 kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;

16:3b.NUM.016.003 kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?

16:4b.NUM.016.004 Kaj Moseo tion auxdis, kaj jxetis sin vizagxaltere.

16:5b.NUM.016.005 Kaj li ekparolis al Korahx kaj al lia tuta anaro, dirante:Morgaux la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.

16:6b.NUM.016.006 Faru jenon:prenu al vi incensujojn, Korahx kaj lia tuta anaro,

16:7b.NUM.016.007 kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaux la Eternulo morgaux; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!

16:8b.NUM.016.008 Kaj Moseo diris al Korahx:Auxskultu do, idoj de Levi:

16:9b.NUM.016.009 cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?

16:10b.NUM.016.010 Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!

16:11b.NUM.016.011 Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?

16:12b.NUM.016.012 Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris:Ni ne iros!

16:13b.NUM.016.013 CXu ne suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi super ni?

16:14b.NUM.016.014 Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj homoj? ni ne iros.

16:15b.NUM.016.015 Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo:Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.

16:16b.NUM.016.016 Kaj Moseo diris al Korahx:Vi kaj via tuta anaro estu antaux la Eternulo morgaux, vi kaj ili kaj Aaron.

16:17b.NUM.016.017 Kaj prenu cxiu sian incensujon kaj metu sur gxin incenson, kaj alportu antaux la Eternulon cxiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaux vi kaj Aaron, cxiu sian incensujon.

16:18b.NUM.016.018 Kaj ili prenis cxiu sian incensujon kaj metis sur gxin fajron kaj sxutis sur gxin incenson, kaj ili starigxis cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaux Moseo kaj Aaron.

16:19b.NUM.016.019 Kaj kunvenigis kontraux ili Korahx la tutan anaron cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.

16:20b.NUM.016.020 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

16:21b.NUM.016.021 Apartigxu de cxi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.

16:22b.NUM.016.022 Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:Ho Dio, Dio de la spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?

16:23b.NUM.016.023 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

16:24b.NUM.016.024 Diru al la komunumo jene:Foriru de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram.

16:25b.NUM.016.025 Kaj Moseo levigxis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejagxuloj de Izrael.

16:26b.NUM.016.026 Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.

16:27b.NUM.016.027 Kaj ili foriris de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris cxe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj.

16:28b.NUM.016.028 Kaj Moseo diris:Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari cxiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laux mia koro:

16:29b.NUM.016.029 se per la ordinara morto de cxiuj homoj mortos cxi tiuj, aux ilin trafos la sorto, kiu povas trafi cxiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min.

16:30b.NUM.016.030 Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo.

16:31b.NUM.016.031 Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;

16:32b.NUM.016.032 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.

16:33b.NUM.016.033 Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.

16:34b.NUM.016.034 Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili, forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris:Ke nin ankaux la tero ne englutu.

16:35b.NUM.016.035 Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj gxi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.

16:36b.NUM.016.036 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

16:37b.NUM.016.037 Diru al Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujojn el la brulintajxo, sed la fajron disjxetu malproksimen; cxar sanktigxis

16:38b.NUM.016.038 la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.

16:39b.NUM.016.039 Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron

16:40b.NUM.016.040 memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimigxu, por incensi antaux la Eternulo, por ke li ne farigxu kiel Korahx kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.

16:41b.NUM.016.041 Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, dirante:Vi mortigis la popolon de la Eternulo.

16:42b.NUM.016.042 Kaj kiam kolektigxis la komunumo kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, ili turnigxis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris gxin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo.

16:43b.NUM.016.043 Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antauxan parton de la tabernaklo de kunveno.

16:44b.NUM.016.044 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

16:45b.NUM.016.045 Forigxu el inter cxi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis vizagxaltere.

16:46b.NUM.016.046 Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu vian incensujon kaj metu sur gxin fajron de la altaro kaj sxutu sur gxin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu gxin; cxar eliris kolero de antaux la Eternulo, komencigxis la frapado.

16:47b.NUM.016.047 Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komencigxis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.

16:48b.NUM.016.048 Li starigxis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado cxesigxis.

16:49b.NUM.016.049 Kaj la nombro de la mortintoj de la frapado estis dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro Korahx.

16:50b.NUM.016.050 Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la frapado cxesigxis.

17

17:1b.NUM.017.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

17:2b.NUM.017.002 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur lia bastono.

17:3b.NUM.017.003 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.

17:4b.NUM.017.004 Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.

17:5b.NUM.017.005 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.

17:6b.NUM.017.006 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.

17:7b.NUM.017.007 Kaj Moseo kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de atesto.

17:8b.NUM.017.008 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.

17:9b.NUM.017.009 Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.

17:10b.NUM.017.010 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Remetu la bastonon de Aaron antaux la keston de atesto, por ke gxi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke cxesigxu ilia murmurado kontraux Mi, kaj por ke ili ne mortu.

17:11b.NUM.017.011 Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.

17:12b.NUM.017.012 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo:Jen ni mortas, ni pereas, ni cxiuj pereas;

17:13b.NUM.017.013 cxiu, kiu alproksimigxas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; cxu ni cxiuj mortos?

18

18:1b.NUM.018.001 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado.

18:2b.NUM.018.002 Ankaux viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aligxu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos cxe la tabernaklo de atesto.

18:3b.NUM.018.003 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimigxu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaux vi.

18:4b.NUM.018.004 Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimigxu al vi.

18:5b.NUM.018.005 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraux la Izraelidoj.

18:6b.NUM.018.006 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.

18:7b.NUM.018.007 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita.

18:8b.NUM.018.008 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.

18:9b.NUM.018.009 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.

18:10b.NUM.018.010 Sur la plej sankta loko mangxu tion; cxiu virseksulo povas tion mangxi. Sankta gxi estu por vi.

18:11b.NUM.018.011 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

18:12b.NUM.018.012 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.

18:13b.NUM.018.013 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

18:14b.NUM.018.014 CXio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.

18:15b.NUM.018.015 CXiu utermalferminto el cxiuj vivaj estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elacxeton.

18:16b.NUM.018.016 Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.

18:17b.NUM.018.017 Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton:ili estas sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

18:18b.NUM.018.018 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi.

18:19b.NUM.018.019 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

18:20b.NUM.018.020 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj.

18:21b.NUM.018.021 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

18:22b.NUM.018.022 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.

18:23b.NUM.018.023 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon.

18:24b.NUM.018.024 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.

18:25b.NUM.018.025 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

18:26b.NUM.018.026 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.

18:27b.NUM.018.027 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo.

18:28b.NUM.018.028 Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.

18:29b.NUM.018.029 El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan.

18:30b.NUM.018.030 Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.

18:31b.NUM.018.031 Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.

18:32b.NUM.018.032 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.

19

19:1b.NUM.019.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

19:2b.NUM.019.002 Jen estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.

19:3b.NUM.019.003 Kaj donu gxin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku gxin ekster la tendaron, kaj oni bucxu gxin antaux li.

19:4b.NUM.019.004 Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el gxia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per gxia sango en la direkto al la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno.

19:5b.NUM.019.005 Kaj oni forbruligu la bovinon antaux liaj okuloj:gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu.

19:6b.NUM.019.006 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj rugxan lanon kaj jxetu en la brulajxon de la bovino.

19:7b.NUM.019.007 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura gxis la vespero.

19:8b.NUM.019.008 Kaj tiu, kiu gxin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura gxis la vespero.

19:9b.NUM.019.009 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka.

19:10b.NUM.019.010 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura gxis la vespero. Tio estos legxo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili.

19:11b.NUM.019.011 Kiu ektusxis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj;

19:12b.NUM.019.012 li senpekigos sin per gxi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li farigxos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne farigxos pura.

19:13b.NUM.019.013 CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li.

19:14b.NUM.019.014 Jen estas la legxo:se homo mortis en tendo, tiam cxiu, kiu venas en la tendon, kaj cxio, kio trovigxas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj.

19:15b.NUM.019.015 Kaj cxiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun sxnureto, estas malpura.

19:16b.NUM.019.016 Kaj cxiu, kiu ektusxis sur kampo glavmortigiton aux mortinton aux oston de homo aux tombon, estos malpura dum sep tagoj.

19:17b.NUM.019.017 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon;

19:18b.NUM.019.018 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj cxiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo.

19:19b.NUM.019.019 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.

19:20b.NUM.019.020 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermigxos el inter la komunumo, cxar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo:li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.

19:21b.NUM.019.021 Kaj tio estu por vi legxo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektusxinto de la puriga akvo estos malpura gxis la vespero.

19:22b.NUM.019.022 Kaj cxio, kion ektusxos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektusxis, estos malpura gxis la vespero.

20

20:1b.NUM.020.001 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.

20:2b.NUM.020.002 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron.

20:3b.NUM.020.003 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo!

20:4b.NUM.020.004 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?

20:5b.NUM.020.005 Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?

20:6b.NUM.020.006 Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.

20:7b.NUM.020.007 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

20:8b.NUM.020.008 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.

20:9b.NUM.020.009 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li.

20:10b.NUM.020.010 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon?

20:11b.NUM.020.011 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.

20:12b.NUM.020.012 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.

20:13b.NUM.020.013 Tio estas la Akvo de Malpaco, cxe kiu la Izraelidoj malpacis kontraux la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.

20:14b.NUM.020.014 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis nin;

20:15b.NUM.020.015 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni logxis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj kontraux niaj patroj;

20:16b.NUM.020.016 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;

20:17b.NUM.020.017 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn.

20:18b.NUM.020.018 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.

20:19b.NUM.020.019 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.

20:20b.NUM.020.020 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.

20:21b.NUM.020.021 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

20:22b.NUM.020.022 Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.

20:23b.NUM.020.023 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, cxe la limo de la lando Edoma, dirante:

20:24b.NUM.020.024 Aaron alkolektigxu al sia popolo; cxar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon cxe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.

20:25b.NUM.020.025 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor;

20:26b.NUM.020.026 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia popolo kaj mortu tie.

20:27b.NUM.020.027 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo.

20:28b.NUM.020.028 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.

20:29b.NUM.020.029 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.

21

21:1b.NUM.021.001 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la Sudo, auxdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraux Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.

21:2b.NUM.021.002 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.

21:3b.NUM.021.003 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma.

21:4b.NUM.021.004 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

21:5b.NUM.021.005 Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

21:6b.NUM.021.006 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.

21:7b.NUM.021.007 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo.

21:8b.NUM.021.008 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva.

21:9b.NUM.021.009 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

21:10b.NUM.021.010 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en Obot.

21:11b.NUM.021.011 Kaj ili elmovigxis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraux Moab, en la oriento.

21:12b.NUM.021.012 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.

21:13b.NUM.021.013 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.

21:14b.NUM.021.014 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon,

21:15b.NUM.021.015 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turnigxas al la kolonio Ar Kaj apogigxas al la limo de Moab.

21:16b.NUM.021.016 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo:Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

21:17b.NUM.021.017 Tiam kantis Izrael cxi tiun kanton: Levigxu, puto, ni kantu pri gxi;

21:18b.NUM.021.018 Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj. Kaj el tiu dezerto al Matana,

21:19b.NUM.021.019 kaj el Matana al Nahxaliel, kaj el Nahxaliel al Bamot,

21:20b.NUM.021.020 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, cxe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

21:21b.NUM.021.021 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, por diri:

21:22b.NUM.021.022 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn.

21:23b.NUM.021.023 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael.

21:24b.NUM.021.024 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj.

21:25b.NUM.021.025 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj.

21:26b.NUM.021.026 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon.

21:27b.NUM.021.027 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon.

21:28b.NUM.021.028 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon.

21:29b.NUM.021.029 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon.

21:30b.NUM.021.030 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba.

21:31b.NUM.021.031 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj.

21:32b.NUM.021.032 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.

21:33b.NUM.021.033 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.

21:34b.NUM.021.034 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

21:35b.NUM.021.035 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

22

22:1b.NUM.022.001 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.

22:2b.NUM.022.002 Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj.

22:3b.NUM.022.003 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.

22:4b.NUM.022.004 Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.

22:5b.NUM.022.005 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.

22:6b.NUM.022.006 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

22:7b.NUM.022.007 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.

22:8b.NUM.022.008 Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.

22:9b.NUM.022.009 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?

22:10b.NUM.022.010 Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:

22:11b.NUM.022.011 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.

22:12b.NUM.022.012 Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.

22:13b.NUM.022.013 Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.

22:14b.NUM.022.014 Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.

22:15b.NUM.022.015 Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.

22:16b.NUM.022.016 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi;

22:17b.NUM.022.017 cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.

22:18b.NUM.022.018 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak:Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan.

22:19b.NUM.022.019 Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo.

22:20b.NUM.022.020 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.

22:21b.NUM.022.021 Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

22:22b.NUM.022.022 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.

22:23b.NUM.022.023 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.

22:24b.NUM.022.024 Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.

22:25b.NUM.022.025 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.

22:26b.NUM.022.026 Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.

22:27b.NUM.022.027 Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.

22:28b.NUM.022.028 Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?

22:29b.NUM.022.029 Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.

22:30b.NUM.022.030 Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.

22:31b.NUM.022.031 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.

22:32b.NUM.022.032 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.

22:33b.NUM.022.033 La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.

22:34b.NUM.022.034 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.

22:35b.NUM.022.035 Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.

22:36b.NUM.022.036 Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.

22:37b.NUM.022.037 Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?

22:38b.NUM.022.038 Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.

22:39b.NUM.022.039 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-HXucot.

22:40b.NUM.022.040 Kaj Balak bucxis bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj estis kun li.

22:41b.NUM.022.041 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

23

23:1b.NUM.023.001 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.

23:2b.NUM.023.002 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

23:3b.NUM.023.003 Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon.

23:4b.NUM.023.004 Kaj Dio renkontigxis al Bileam, kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

23:5b.NUM.023.005 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la busxon de Bileam, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

23:6b.NUM.023.006 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras cxe sia brulofero, li kaj cxiuj cxefoj de Moab.

23:7b.NUM.023.007 Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Regxo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraux Izrael.

23:8b.NUM.023.008 Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?

23:9b.NUM.023.009 De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altajxoj mi rigardas lin; Jen la popolo logxas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.

23:10b.NUM.023.010 Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!

23:11b.NUM.023.011 Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.

23:12b.NUM.023.012 Kaj li respondis kaj diris:CXu ne tion, kion la Eternulo metas en mian busxon, mi devas precize diri?

23:13b.NUM.023.013 Kaj Balak diris al li:Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.

23:14b.NUM.023.014 Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.

23:15b.NUM.023.015 Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.

23:16b.NUM.023.016 Kaj la Eternulo renkontigxis al Bileam kaj metis vorton en lian busxon, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

23:17b.NUM.023.017 Kaj li venis al li, kaj jen li staras cxe sia brulofero, kaj kun li la cxefoj de Moab. Kaj Balak diris al li:Kion parolis la Eternulo?

23:18b.NUM.023.018 Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: Levigxu, Balak, kaj auxskultu; Atentu min, filo de Cipor.

23:19b.NUM.023.019 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

23:20b.NUM.023.020 Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion sxangxi.

23:21b.NUM.023.021 Li ne vidis pekon cxe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj regxa aklamado estas cxe li.

23:22b.NUM.023.022 Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.

23:23b.NUM.023.023 CXar ne ekzistas sorcxado en Jakob, Nek auxgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.

23:24b.NUM.023.024 Jen la popolo starigxas kiel leonino Kaj levigxas kiel leono; GXi ne kusxigxos, antaux ol gxi mangxos rabakiron Kaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj.

23:25b.NUM.023.025 Kaj Balak diris al Bileam:Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.

23:26b.NUM.023.026 Sed Bileam respondis kaj diris al Balak:CXu mi ne diris al vi, ke cxion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?

23:27b.NUM.023.027 Kaj Balak diris al Bileam:Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble placxos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.

23:28b.NUM.023.028 Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.

23:29b.NUM.023.029 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.

23:30b.NUM.023.030 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

24

24:1b.NUM.024.001 CXar Bileam vidis, ke al la Eternulo placxas beni Izraelon, li ne iris, kiel antauxe, por auxguri, sed li turnis sian vizagxon al la dezerto.

24:2b.NUM.024.002 Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.

24:3b.NUM.024.003 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

24:4b.NUM.024.004 Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

24:5b.NUM.024.005 Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj logxejoj, ho Izrael!

24:6b.NUM.024.006 Kiel valoj ili etendigxas, Kiel gxardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.

24:7b.NUM.024.007 Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno.

24:8b.NUM.024.008 Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formangxas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.

24:9b.NUM.024.009 Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

24:10b.NUM.024.010 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!

24:11b.NUM.024.011 Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.

24:12b.NUM.024.012 Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:

24:13b.NUM.024.013 Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.

24:14b.NUM.024.014 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.

24:15b.NUM.024.015 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

24:16b.NUM.024.016 Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

24:17b.NUM.024.017 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

24:18b.NUM.024.018 Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.

24:19b.NUM.024.019 Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

24:20b.NUM.024.020 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.

24:21b.NUM.024.021 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto;

24:22b.NUM.024.022 Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.

24:23b.NUM.024.023 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?

24:24b.NUM.024.024 Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaux ili pereos.

24:25b.NUM.024.025 Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaux Balak iris sian vojon.

25

25:1b.NUM.025.001 Kaj Izrael logxis en SXitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab.

25:2b.NUM.025.002 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antaux iliaj dioj.

25:3b.NUM.025.003 Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael.

25:4b.NUM.025.004 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.

25:5b.NUM.025.005 Kaj Moseo diris al la jugxistoj de Izrael:Mortigu cxiu siajn homojn, kiuj aligxis al Baal-Peor.

25:6b.NUM.025.006 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaux la okuloj de Moseo kaj antaux la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

25:7b.NUM.025.007 Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.

25:8b.NUM.025.008 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaux, la Izraelidon kaj la virinon tra sxia ventro; kaj tiam cxesigxis la punfrapado de la Izraelidoj.

25:9b.NUM.025.009 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.

25:10b.NUM.025.010 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

25:11b.NUM.025.011 Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, cxar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.

25:12b.NUM.025.012 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;

25:13b.NUM.025.013 kaj gxi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.

25:14b.NUM.025.014 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, cxefo de patrodomo el la Simeonidoj;

25:15b.NUM.025.015 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

25:16b.NUM.025.016 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

25:17b.NUM.025.017 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin;

25:18b.NUM.025.018 cxar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.

26

26:1b.NUM.026.001 Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:

26:2b.NUM.026.002 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj patrodomoj, cxiujn militkapablajn en Izrael.

26:3b.NUM.026.003 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan, dirante:

26:4b.NUM.026.004 Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.

26:5b.NUM.026.005 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;

26:6b.NUM.026.006 de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.

26:7b.NUM.026.007 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.

26:8b.NUM.026.008 Kaj la filoj de Palu:Eliab.

26:9b.NUM.026.009 Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo

26:10b.NUM.026.010 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.

26:11b.NUM.026.011 Sed la filoj de Korahx ne mortis.

26:12b.NUM.026.012 La filoj de Simeon laux iliaj familioj:de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jahxin, la familio de la Jahxinidoj;

26:13b.NUM.026.013 de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj; de SXaul, la familio de la SXaulidoj.

26:14b.NUM.026.014 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.

26:15b.NUM.026.015 La filoj de Gad laux iliaj familioj:de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de HXagi, la familio de la HXagiidoj; de SXuni, la familio de la SXuniidoj;

26:16b.NUM.026.016 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;

26:17b.NUM.026.017 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.

26:18b.NUM.026.018 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laux ilia nombro kvardek mil kvincent.

26:19b.NUM.026.019 La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.

26:20b.NUM.026.020 Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj.

26:21b.NUM.026.021 Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj.

26:22b.NUM.026.022 Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent.

26:23b.NUM.026.023 La filoj de Isahxar laux iliaj familioj:de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;

26:24b.NUM.026.024 de Jasxub, la familio de la Jasxubidoj; de SXimron, la familio de la SXimronidoj.

26:25b.NUM.026.025 Tio estas la familioj de Isahxar, laux ilia nombro sesdek kvar mil tricent.

26:26b.NUM.026.026 La filoj de Zebulun laux iliaj familioj:de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jahxleel, la familio de la Jahxleelidoj.

26:27b.NUM.026.027 Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent.

26:28b.NUM.026.028 La filoj de Jozef laux iliaj familioj:Manase kaj Efraim.

26:29b.NUM.026.029 La filoj de Manase:de Mahxir, la familio de la Mahxiridoj; kaj de Mahxir naskigxis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.

26:30b.NUM.026.030 Jen estas la filoj de Gilead:de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de HXelek, la familio de la HXelekidoj;

26:31b.NUM.026.031 kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de SXehxem, la familio de la SXehxemidoj;

26:32b.NUM.026.032 kaj de SXemida, la familio de la SXemidaidoj; kaj de HXefer, la familio de la HXeferidoj.

26:33b.NUM.026.033 Kaj Celofhxad, filo de HXefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofhxad estis:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca.

26:34b.NUM.026.034 Tio estas la familioj de Manase, laux ilia nombro kvindek du mil sepcent.

26:35b.NUM.026.035 Jen estas la filoj de Efraim laux iliaj familioj:de SXutelahx, la familio de la SXutelahxidoj; de Behxer, la familio de la Behxeridoj; de Tahxan, la familio de la Tahxanidoj.

26:36b.NUM.026.036 Kaj jen estas la filoj de SXutelahx:de Eran, la familio de la Eranidoj.

26:37b.NUM.026.037 Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laux ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laux iliaj familioj.

26:38b.NUM.026.038 La filoj de Benjamen laux iliaj familioj:de Bela, la familio de la Belaidoj; de Asxbel, la familio de la Asxbelidoj; de Ahxiram, la familio de la Ahxiramidoj;

26:39b.NUM.026.039 de SXefufam, la familio de la SXefufamidoj; de HXufam la familio de la HXufamidoj.

26:40b.NUM.026.040 Kaj la filoj de Bela estis:Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.

26:41b.NUM.026.041 Tio estas la filoj de Benjamen laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.

26:42b.NUM.026.042 Jen estas la filoj de Dan laux iliaj familioj:de SXuhxam, la familio de la SXuhxamidoj. Tio estas la familioj de Dan laux iliaj familioj.

26:43b.NUM.026.043 CXiuj familioj de la SXuhxamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.

26:44b.NUM.026.044 La filoj de Asxer laux iliaj familioj:de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jisxvi, la familio de la Jisxviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.

26:45b.NUM.026.045 De la filoj de Beria:de HXeber, la familio de la HXeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj.

26:46b.NUM.026.046 Kaj la nomo de la filino de Asxer estis Serahx.

26:47b.NUM.026.047 Tio estas la familioj de la filoj de Asxer, laux ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.

26:48b.NUM.026.048 La filoj de Naftali laux iliaj familioj:de Jahxceel, la familio de la Jahxceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;

26:49b.NUM.026.049 de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de SXilem la familio de la SXilemidoj.

26:50b.NUM.026.050 Tio estas la familioj de Naftali laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.

26:51b.NUM.026.051 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj:sescent unu mil sepcent tridek.

26:52b.NUM.026.052 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

26:53b.NUM.026.053 Al tiuj estu dividita la tero kiel posedajxo laux la nombro de la nomoj.

26:54b.NUM.026.054 Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo.

26:55b.NUM.026.055 Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon.

26:56b.NUM.026.056 Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.

26:57b.NUM.026.057 Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.

26:58b.NUM.026.058 Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram.

26:59b.NUM.026.059 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.

26:60b.NUM.026.060 Kaj al Aaron naskigxis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.

26:61b.NUM.026.061 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon.

26:62b.NUM.026.062 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.

26:63b.NUM.026.063 Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan.

26:64b.NUM.026.064 Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.

26:65b.NUM.026.065 CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

27

27:1b.NUM.027.001 Kaj aliris la filinoj de Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca;

27:2b.NUM.027.002 kaj ili starigxis antaux Moseo kaj antaux la pastro Eleazar kaj antaux la estroj kaj la tuta komunumo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:

27:3b.NUM.027.003 Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraux la Eternulo en la anaro de Korahx; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.

27:4b.NUM.027.004 Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon? Donu al ni posedajxon inter la fratoj de nia patro.

27:5b.NUM.027.005 Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaux la Eternulon.

27:6b.NUM.027.006 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:

27:7b.NUM.027.007 Prave parolas la filinoj de Celofhxad; efektive donu al ili heredan posedajxon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedajxon de ilia patro al ili.

27:8b.NUM.027.008 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedajxon al lia filino;

27:9b.NUM.027.009 kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedajxon al liaj fratoj;

27:10b.NUM.027.010 kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedajxon al la fratoj de lia patro;

27:11b.NUM.027.011 kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedajxon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu gxin. Kaj tio estu por la Izraelidoj legxa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

27:12b.NUM.027.012 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.

27:13b.NUM.027.013 Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;

27:14b.NUM.027.014 cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

27:15b.NUM.027.015 Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:

27:16b.NUM.027.016 La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron,

27:17b.NUM.027.017 kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.

27:18b.NUM.027.018 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;

27:19b.NUM.027.019 kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj;

27:20b.NUM.027.020 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.

27:21b.NUM.027.021 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

27:22b.NUM.027.022 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;

27:23b.NUM.027.023 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

28

28:1b.NUM.028.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

28:2b.NUM.028.002 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.

28:3b.NUM.028.003 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.

28:4b.NUM.028.004 Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;

28:5b.NUM.028.005 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.

28:6b.NUM.028.006 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.

28:7b.NUM.028.007 Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.

28:8b.NUM.028.008 Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

28:9b.NUM.028.009 Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon;

28:10b.NUM.028.010 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.

28:11b.NUM.028.011 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;

28:12b.NUM.028.012 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo;

28:13b.NUM.028.013 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.

28:14b.NUM.028.014 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.

28:15b.NUM.028.015 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.

28:16b.NUM.028.016 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.

28:17b.NUM.028.017 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.

28:18b.NUM.028.018 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

28:19b.NUM.028.019 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

28:20b.NUM.028.020 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;

28:21b.NUM.028.021 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj;

28:22b.NUM.028.022 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.

28:23b.NUM.028.023 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.

28:24b.NUM.028.024 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero.

28:25b.NUM.028.025 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

28:26b.NUM.028.026 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

28:27b.NUM.028.027 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn;

28:28b.NUM.028.028 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;

28:29b.NUM.028.029 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

28:30b.NUM.028.030 unu virkapron, por pekliberigi vin.

28:31b.NUM.028.031 Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.

29

29:1b.NUM.029.001 Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi.

29:2b.NUM.029.002 Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:3b.NUM.029.003 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virsxafo;

29:4b.NUM.029.004 kaj po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

29:5b.NUM.029.005 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;

29:6b.NUM.029.006 krom la monata brulofero kaj gxia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero; kaj iliajn versxoferojn laux ilia regularo; kiel agrablan odorajxon, fajroferon al la Eternulo.

29:7b.NUM.029.007 Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;

29:8b.NUM.029.008 kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odorajxon:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

29:9b.NUM.029.009 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;

29:10b.NUM.029.010 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

29:11b.NUM.029.011 unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

29:12b.NUM.029.012 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;

29:13b.NUM.029.013 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu;

29:14b.NUM.029.014 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj;

29:15b.NUM.029.015 kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj;

29:16b.NUM.029.016 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

29:17b.NUM.029.017 Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:18b.NUM.029.018 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:19b.NUM.029.019 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

29:20b.NUM.029.020 Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:21b.NUM.029.021 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:22b.NUM.029.022 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

29:23b.NUM.029.023 Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:24b.NUM.029.024 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:25b.NUM.029.025 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

29:26b.NUM.029.026 Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:27b.NUM.029.027 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:28b.NUM.029.028 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

29:29b.NUM.029.029 Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:30b.NUM.029.030 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:31b.NUM.029.031 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

29:32b.NUM.029.032 Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:33b.NUM.029.033 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:34b.NUM.029.034 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

29:35b.NUM.029.035 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

29:36b.NUM.029.036 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

29:37b.NUM.029.037 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

29:38b.NUM.029.038 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

29:39b.NUM.029.039 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj.

29:40b.NUM.029.040 Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

30

30:1b.NUM.030.001 Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

30:2b.NUM.030.002 Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aux jxuros jxuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al cxio, kio eliris el lia busxo, li faru.

30:3b.NUM.030.003 Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aux ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco,

30:4b.NUM.030.004 kaj sxia patro auxdos sxian promeson, kaj la ligon, kiun sxi metas sur sian animon, kaj sxia patro silentos pri tio; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

30:5b.NUM.030.005 Sed se sxia patro malpermesos al sxi en la tago, kiam li auxdis, tiam cxiuj sxiaj promesoj kaj cxiuj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al sxi, cxar sxia patro malpermesis al sxi.

30:6b.NUM.030.006 Se sxi farigxos edzino, kaj sur sxi estos sxiaj promesoj, aux vorto, kiu elglitis el sxia busxo kaj ligis sxian animon,

30:7b.NUM.030.007 kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras.

30:8b.NUM.030.008 Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

30:9b.NUM.030.009 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi.

30:10b.NUM.030.010 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon,

30:11b.NUM.030.011 kaj sxia edzo auxdis kaj silentis, ne malpermesis al sxi; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

30:12b.NUM.030.012 Sed se sxia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li auxdis; tiam cxio, kio eliris el sxia busxo, sxiaj promesoj kaj la ligoj de sxia animo, ne valoras:sxia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

30:13b.NUM.030.013 CXiun promeson kaj cxiun ligigxon per jxuro fari premon al sia animo sxia edzo povas valorigi aux sxia edzo povas neniigi.

30:14b.NUM.030.014 Se sxia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas cxiujn sxiajn promesojn, aux cxiujn ligigxojn, kiuj estas sur sxi, li valorigas; cxar li silentis en la tago, kiam li auxdis.

30:15b.NUM.030.015 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li auxdis, tiam li prenis sur sin sxian kulpon.

30:16b.NUM.030.016 Tio estas la legxoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en sxia juneco en la domo de sxia patro.

31

31:1b.NUM.031.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

31:2b.NUM.031.002 Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo.

31:3b.NUM.031.003 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante:Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraux Midjan, por fari vengxon de la Eternulo sur Midjan.

31:4b.NUM.031.004 Po mil el tribo, el cxiuj triboj de Izrael, sendu en militon.

31:5b.NUM.031.005 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el cxiu tribo, dek du mil armitojn por milito.

31:6b.NUM.031.006 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.

31:7b.NUM.031.007 Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn.

31:8b.NUM.031.008 Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.

31:9b.NUM.031.009 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.

31:10b.NUM.031.010 Kaj cxiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de logxado kaj cxiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.

31:11b.NUM.031.011 Kaj ili prenis la tutan kaptitajxon kaj rabitajxon, kiel la homojn, tiel ankaux la brutojn.

31:12b.NUM.031.012 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitajxon kaj la rabitajxon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan.

31:13b.NUM.031.013 Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj cxiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.

31:14b.NUM.031.014 Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.

31:15b.NUM.031.015 Kaj Moseo diris al ili:Vi lasis vivi cxiujn virinojn!

31:16b.NUM.031.016 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laux la vortoj de Bileam, instigo por deturnigxi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.

31:17b.NUM.031.017 Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu.

31:18b.NUM.031.018 Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.

31:19b.NUM.031.019 Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; cxiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj cxiu, kiu ektusxis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.

31:20b.NUM.031.020 Kaj cxiun veston kaj cxiun objekton el felo kaj cxion faritan el kapra lano kaj cxiun lignan vazon pekpurigu.

31:21b.NUM.031.021 Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon:Tio estas la legxa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:

31:22b.NUM.031.022 Nur oron, argxenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,

31:23b.NUM.031.023 cxion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj gxi estos pura, tamen per puriga akvo oni gxin pekpurigu; cxion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.

31:24b.NUM.031.024 Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj farigxu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

31:25b.NUM.031.025 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

31:26b.NUM.031.026 Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.

31:27b.NUM.031.027 Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.

31:28b.NUM.031.028 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.

31:29b.NUM.031.029 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.

31:30b.NUM.031.030 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.

31:31b.NUM.031.031 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

31:32b.NUM.031.032 Kaj la kvanto de la kaptitajxo, krom la rabitajxo, kiun rabis la militistoj, estis:da sxafoj sescent sepdek kvin mil;

31:33b.NUM.031.033 kaj da bovoj sepdek du mil;

31:34b.NUM.031.034 kaj da azenoj sesdek unu mil;

31:35b.NUM.031.035 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.

31:36b.NUM.031.036 La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent;

31:37b.NUM.031.037 kaj la tributo por la Eternulo estis el la sxafoj sescent sepdek kvin;

31:38b.NUM.031.038 kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;

31:39b.NUM.031.039 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;

31:40b.NUM.031.040 kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.

31:41b.NUM.031.041 Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

31:42b.NUM.031.042 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis

31:43b.NUM.031.043 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent,

31:44b.NUM.031.044 kaj da bovoj tridek ses mil,

31:45b.NUM.031.045 kaj da azenoj tridek mil kvincent,

31:46b.NUM.031.046 kaj da homoj dek ses mil) -

31:47b.NUM.031.047 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitajxon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

31:48b.NUM.031.048 Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;

31:49b.NUM.031.049 kaj ili diris al Moseo:Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;

31:50b.NUM.031.050 tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion cxiu el ni trovis, orajn vazojn, cxenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaux la Eternulo.

31:51b.NUM.031.051 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.

31:52b.NUM.031.052 Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.

31:53b.NUM.031.053 (CXar la militistoj rabis cxiu por si.)

31:54b.NUM.031.054 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis gxin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigajxon de la Izraelidoj antaux la Eternulo.

32

32:1b.NUM.032.001 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.

32:2b.NUM.032.002 Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:

32:3b.NUM.032.003 Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-

32:4b.NUM.032.004 tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.

32:5b.NUM.032.005 Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.

32:6b.NUM.032.006 Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?

32:7b.NUM.032.007 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?

32:8b.NUM.032.008 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.

32:9b.NUM.032.009 Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.

32:10b.NUM.032.010 Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante:

32:11b.NUM.032.011 Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; cxar ili ne sekvis Min;

32:12b.NUM.032.012 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min.

32:13b.NUM.032.013 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, gxis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.

32:14b.NUM.032.014 Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael.

32:15b.NUM.032.015 Se vi deturnigxos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.

32:16b.NUM.032.016 Kaj ili aliris al li, kaj diris:Barajxojn por sxafoj ni konstruos cxi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;

32:17b.NUM.032.017 sed ni mem rapidos armitaj antaux la Izraelidoj, gxis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando.

32:18b.NUM.032.018 Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon.

32:19b.NUM.032.019 Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan.

32:20b.NUM.032.020 Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon,

32:21b.NUM.032.021 kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si,

32:22b.NUM.032.022 kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo.

32:23b.NUM.032.023 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.

32:24b.NUM.032.024 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo.

32:25b.NUM.032.025 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.

32:26b.NUM.032.026 Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead;

32:27b.NUM.032.027 sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.

32:28b.NUM.032.028 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;

32:29b.NUM.032.029 kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon;

32:30b.NUM.032.030 sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana.

32:31b.NUM.032.031 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.

32:32b.NUM.032.032 Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.

32:33b.NUM.032.033 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe.

32:34b.NUM.032.034 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron

32:35b.NUM.032.035 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan

32:36b.NUM.032.036 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj.

32:37b.NUM.032.037 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,

32:38b.NUM.032.038 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

32:39b.NUM.032.039 Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie.

32:40b.NUM.032.040 Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie.

32:41b.NUM.032.041 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair.

32:42b.NUM.032.042 Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.

33

33:1b.NUM.033.001 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laux siaj tacxmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.

33:2b.NUM.033.002 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laux ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laux iliaj lokoj de eliro:

33:3b.NUM.033.003 el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaux la okuloj de la tuta Egiptujo.

33:4b.NUM.033.004 Dume la Egiptoj estis enterigantaj cxiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris jugxon.

33:5b.NUM.033.005 Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.

33:6b.NUM.033.006 Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas cxe la rando de la dezerto.

33:7b.NUM.033.007 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Hahxirot, kiu estas kontraux Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaux Migdol.

33:8b.NUM.033.008 Kaj ili eliris el Pi-Hahxirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.

33:9b.NUM.033.009 Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.

33:10b.NUM.033.010 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare cxe la Rugxa Maro.

33:11b.NUM.033.011 Kaj ili foriris de la Rugxa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin.

33:12b.NUM.033.012 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.

33:13b.NUM.033.013 Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Alusx.

33:14b.NUM.033.014 Kaj ili eliris el Alusx kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.

33:15b.NUM.033.015 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj.

33:16b.NUM.033.016 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot- Hataava.

33:17b.NUM.033.017 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en HXacerot.

33:18b.NUM.033.018 Kaj ili eliris el HXacerot kaj haltis tendare en Ritma.

33:19b.NUM.033.019 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec.

33:20b.NUM.033.020 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna.

33:21b.NUM.033.021 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa.

33:22b.NUM.033.022 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata.

33:23b.NUM.033.023 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare cxe la monto SXefer.

33:24b.NUM.033.024 Kaj ili foriris de la monto SXefer kaj haltis tendare en HXarada.

33:25b.NUM.033.025 Kaj ili eliris el HXarada kaj haltis tendare en Makhelot.

33:26b.NUM.033.026 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Tahxat.

33:27b.NUM.033.027 Kaj ili eliris el Tahxat kaj haltis tendare en Terahx.

33:28b.NUM.033.028 Kaj ili eliris el Terahx kaj haltis tendare en Mitka.

33:29b.NUM.033.029 Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en HXasxmona.

33:30b.NUM.033.030 Kaj ili eliris el HXasxmona kaj haltis tendare en Moserot.

33:31b.NUM.033.031 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan.

33:32b.NUM.033.032 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en HXor-Hagidgad.

33:33b.NUM.033.033 Kaj ili eliris el HXor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.

33:34b.NUM.033.034 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.

33:35b.NUM.033.035 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.

33:36b.NUM.033.036 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadesx).

33:37b.NUM.033.037 Kaj ili eliris el Kadesx, kaj haltis tendare cxe la monto Hor, cxe la rando de la lando de Edom.

33:38b.NUM.033.038 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

33:39b.NUM.033.039 Kaj Aaron havis la agxon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.

33:40b.NUM.033.040 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la sudo de la lando Kanaana, auxdis, ke venas la Izraelidoj.

33:41b.NUM.033.041 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.

33:42b.NUM.033.042 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon.

33:43b.NUM.033.043 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot.

33:44b.NUM.033.044 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, cxe la limo de Moab.

33:45b.NUM.033.045 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.

33:46b.NUM.033.046 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.

33:47b.NUM.033.047 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare cxe la montoj Abarim, antaux Nebo.

33:48b.NUM.033.048 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.

33:49b.NUM.033.049 Kaj ili arangxis sian tendaron cxe Jordan, de Bet-Jesximot gxis Abel- SXitim, en la stepoj de Moab.

33:50b.NUM.033.050 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante:

33:51b.NUM.033.051 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

33:52b.NUM.033.052 tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;

33:53b.NUM.033.053 kaj ekposedu la landon kaj eklogxu en gxi, cxar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu gxin.

33:54b.NUM.033.054 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedajxo; laux la triboj de viaj patroj prenu al vi posedajxojn.

33:55b.NUM.033.055 Sed se vi ne forpelos de antaux vi la logxantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi logxos.

33:56b.NUM.033.056 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

34

34:1b.NUM.034.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

34:2b.NUM.034.002 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj.

34:3b.NUM.034.003 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;

34:4b.NUM.034.004 kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;

34:5b.NUM.034.005 kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro.

34:6b.NUM.034.006 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.

34:7b.NUM.034.007 Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor;

34:8b.NUM.034.008 de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad;

34:9b.NUM.034.009 kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.

34:10b.NUM.034.010 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam;

34:11b.NUM.034.011 de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente;

34:12b.NUM.034.012 kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe.

34:13b.NUM.034.013 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naux triboj kaj al duontribo;

34:14b.NUM.034.014 cxar la tribo de la Rubenidoj laux iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laux iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;

34:15b.NUM.034.015 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan, oriente, sur la flanko de sunlevigxo.

34:16b.NUM.034.016 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

34:17b.NUM.034.017 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.

34:18b.NUM.034.018 Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando.

34:19b.NUM.034.019 Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;

34:20b.NUM.034.020 kaj por la tribo de la Simeonidoj, SXemuel, filo de Amihud;

34:21b.NUM.034.021 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;

34:22b.NUM.034.022 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;

34:23b.NUM.034.023 por la filoj de Jozef:por la tribo de la Manaseidoj, la estro HXaniel, filo de Efod,

34:24b.NUM.034.024 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de SXiftan;

34:25b.NUM.034.025 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnahx;

34:26b.NUM.034.026 kaj por la tribo de la Isahxaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;

34:27b.NUM.034.027 kaj por la tribo de la Asxeridoj, la estro Ahxihud, filo de SXelomi;

34:28b.NUM.034.028 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.

34:29b.NUM.034.029 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedajxojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

35

35:1b.NUM.035.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante:

35:2b.NUM.035.002 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedajxoj urbojn por logxi; ankaux la kampojn cxirkaux tiuj urboj donu al la Levidoj.

35:3b.NUM.035.003 Kaj la urboj estos por ili por logxi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por cxiuj iliaj bezonoj de la vivo.

35:4b.NUM.035.004 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe.

35:5b.NUM.035.005 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.

35:6b.NUM.035.006 Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifugxo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.

35:7b.NUM.035.007 La nombro de cxiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.

35:8b.NUM.035.008 La urbojn, kiujn vi donos el la posedajxoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; cxiu konforme al sia posedajxo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.

35:9b.NUM.035.009 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

35:10b.NUM.035.010 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

35:11b.NUM.035.011 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.

35:12b.NUM.035.012 Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.

35:13b.NUM.035.013 Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifugxo estu cxe vi.

35:14b.NUM.035.014 Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifugxo ili estu.

35:15b.NUM.035.015 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la paslogxanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifugxo, por ke forkuru tien cxiu, kiu mortigis homon senintence.

35:16b.NUM.035.016 Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

35:17b.NUM.035.017 Kaj se li batis lin per mana sxtono, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

35:18b.NUM.035.018 Aux se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

35:19b.NUM.035.019 La vengxanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.

35:20b.NUM.035.020 Se iu pusxis iun pro malamo aux sin kasxinte jxetis ion sur lin kaj cxi tiu mortis,

35:21b.NUM.035.021 aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.

35:22b.NUM.035.022 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,

35:23b.NUM.035.023 aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:

35:24b.NUM.035.024 tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj;

35:25b.NUM.035.025 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

35:26b.NUM.035.026 Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifugxo, kien li forkuris,

35:27b.NUM.035.027 kaj la vengxanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifugxo kaj la vengxanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;

35:28b.NUM.035.028 cxar en sia urbo de rifugxo li devas resti gxis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedajxo.

35:29b.NUM.035.029 Kaj tio estu por vi legxa regulo en viaj generacioj, en cxiuj viaj lokoj de logxado.

35:30b.NUM.035.030 CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.

35:31b.NUM.035.031 Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.

35:32b.NUM.035.032 Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.

35:33b.NUM.035.033 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.

35:34b.NUM.035.034 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.

36

36:1b.NUM.036.001 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaux Moseo kaj antaux la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;

36:2b.NUM.036.002 kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedajxon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofhxad al liaj filinoj.

36:3b.NUM.036.003 Sed se ili farigxos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedajxo estos forprenita el la posedajxo de niaj patroj, kaj aligxos al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedajxo gxi estos forprenita.

36:4b.NUM.036.004 Kaj kiam ecx estos jubilea jaro cxe la Izraelidoj, ilia posedajxo restos aligita al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedajxo de la tribo de niaj patroj ilia posedajxo restos forprenita.

36:5b.NUM.036.005 Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laux la instrukcio de la Eternulo, dirante:Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.

36:6b.NUM.036.006 Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofhxad:Ili povas farigxi edzinoj de tiuj, kiuj placxos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edzinigxu;

36:7b.NUM.036.007 por ke ne transiru hereda posedajxo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, cxar cxiu el la Izraelidoj devas resti fortike cxe la posedajxo de la tribo de liaj patroj.

36:8b.NUM.036.008 Kaj cxiu filino, kiu heredas posedajxon en la triboj de la Izraelidoj, devas edzinigxi kun iu el la familioj de la tribo de sxia patro, por ke la Izraelidoj heredu cxiu la posedajxon de siaj patroj;

36:9b.NUM.036.009 kaj por ke posedajxo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed cxiu tribo de la Izraelidoj restu fortike cxe sia posedajxo.

36:10b.NUM.036.010 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofhxad;

36:11b.NUM.036.011 kaj Mahxla, Tirca kaj HXogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofhxad, edzinigxis kun filoj de siaj onkloj.

36:12b.NUM.036.012 En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edzinigxis, kaj ilia posedajxo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

36:13b.NUM.036.013 Tio estas la ordonoj kaj la legxoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Numbers (Esperanto). Numbers (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95E1-1