Exodus (Esperanto)

Exodus (Esperanto)

Eliro

1

1:1b.EXO.001.001 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:

1:2b.EXO.001.002 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;

1:3b.EXO.001.003 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen;

1:4b.EXO.001.004 Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer.

1:5b.EXO.001.005 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

1:6b.EXO.001.006 Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.

1:7b.EXO.001.007 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

1:8b.EXO.001.008 Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.

1:9b.EXO.001.009 Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;

1:10b.EXO.001.010 ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.

1:11b.EXO.001.011 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

1:12b.EXO.001.012 Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo.

1:13b.EXO.001.013 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.

1:14b.EXO.001.014 Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

1:15b.EXO.001.015 Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata SXifra kaj la dua estis nomata Pua.

1:16b.EXO.001.016 Li diris:Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi.

1:17b.EXO.001.017 Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.

1:18b.EXO.001.018 Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?

1:19b.EXO.001.019 Tiam la akusxistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj.

1:20b.EXO.001.020 Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo multigxis kaj tre fortigxis.

1:21b.EXO.001.021 Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.

1:22b.EXO.001.022 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.

2

2:1b.EXO.002.001 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.

2:2b.EXO.002.002 Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.

2:3b.EXO.002.003 Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.

2:4b.EXO.002.004 Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio farigxos kun li.

2:5b.EXO.002.005 Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.

2:6b.EXO.002.006 SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj.

2:7b.EXO.002.007 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon?

2:8b.EXO.002.008 Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.

2:9b.EXO.002.009 Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Prenu cxi tiun infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris gxin.

2:10b.EXO.002.010 Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

2:11b.EXO.002.011 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.

2:12b.EXO.002.012 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.

2:13b.EXO.002.013 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon?

2:14b.EXO.002.014 Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

2:15b.EXO.002.015 Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto.

2:16b.EXO.002.016 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.

2:17b.EXO.002.017 Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.

2:18b.EXO.002.018 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux?

2:19b.EXO.002.019 Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.

2:20b.EXO.002.020 Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.

2:21b.EXO.002.021 Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.

2:22b.EXO.002.022 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

2:23b.EXO.002.023 Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

2:24b.EXO.002.024 Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.

2:25b.EXO.002.025 Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

3

3:1b.EXO.003.001 Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.

3:2b.EXO.003.002 Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.

3:3b.EXO.003.003 Kaj Moseo diris:Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas.

3:4b.EXO.003.004 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetajxo, kaj diris:Moseo, Moseo! Kaj tiu diris:Jen mi estas.

3:5b.EXO.003.005 Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.

3:6b.EXO.003.006 Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.

3:7b.EXO.003.007 Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.

3:8b.EXO.003.008 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

3:9b.EXO.003.009 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

3:10b.EXO.003.010 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.

3:11b.EXO.003.011 Kaj Moseo diris al Dio:Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo?

3:12b.EXO.003.012 Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.

3:13b.EXO.003.013 Kaj Moseo diris al Dio:Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili:La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi:Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?

3:14b.EXO.003.014 Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi.

3:15b.EXO.003.015 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj.

3:16b.EXO.003.016 Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

3:17b.EXO.003.017 Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

3:18b.EXO.003.018 Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

3:19b.EXO.003.019 Sed Mi scias, ke la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano.

3:20b.EXO.003.020 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li lasos vin iri.

3:21b.EXO.003.021 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.

3:22b.EXO.003.022 CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

4

4:1b.EXO.004.001 Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo?

4:2b.EXO.004.002 Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon.

4:3b.EXO.004.003 Kaj Li diris:JXetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi.

4:4b.EXO.004.004 Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano),

4:5b.EXO.004.005 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.

4:6b.EXO.004.006 Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo.

4:7b.EXO.004.007 Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);

4:8b.EXO.004.008 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo.

4:9b.EXO.004.009 Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.

4:10b.EXO.004.010 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon.

4:11b.EXO.004.011 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?

4:12b.EXO.004.012 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.

4:13b.EXO.004.013 Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.

4:14b.EXO.004.014 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.

4:15b.EXO.004.015 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.

4:16b.EXO.004.016 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio.

4:17b.EXO.004.017 Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian manon; per gxi vi faros la signojn.

4:18b.EXO.004.018 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.

4:19b.EXO.004.019 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.

4:20b.EXO.004.020 Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.

4:21b.EXO.004.021 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.

4:22b.EXO.004.022 Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;

4:23b.EXO.004.023 kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.

4:24b.EXO.004.024 Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;

4:25b.EXO.004.025 sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi.

4:26b.EXO.004.026 Tiam Li forlasis lin. Kaj sxi diris:Sanga fiancxo per la cirkumcido.

4:27b.EXO.004.027 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj kisis lin.

4:28b.EXO.004.028 Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.

4:29b.EXO.004.029 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn de la Izraelidoj.

4:30b.EXO.004.030 Kaj Aaron diris cxiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaux la popolo.

4:31b.EXO.004.031 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

5

5:1b.EXO.005.001 Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.

5:2b.EXO.005.002 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.

5:3b.EXO.005.003 Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo.

5:4b.EXO.005.004 Sed la regxo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj.

5:5b.EXO.005.005 Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!

5:6b.EXO.005.006 Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante:

5:7b.EXO.005.007 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.

5:8b.EXO.005.008 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.

5:9b.EXO.005.009 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.

5:10b.EXO.005.010 Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon;

5:11b.EXO.005.011 iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.

5:12b.EXO.005.012 Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.

5:13b.EXO.005.013 Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.

5:14b.EXO.005.014 Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun?

5:15b.EXO.005.015 La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?

5:16b.EXO.005.016 Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.

5:17b.EXO.005.017 Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.

5:18b.EXO.005.018 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.

5:19b.EXO.005.019 Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj.

5:20b.EXO.005.020 Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono.

5:21b.EXO.005.021 Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.

5:22b.EXO.005.022 Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?

5:23b.EXO.005.023 De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

6

6:1b.EXO.006.001 Sed la Eternulo diris al Moseo:Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; cxar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.

6:2b.EXO.006.002 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li:Mi estas la ETERNULO.

6:3b.EXO.006.003 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.

6:4b.EXO.006.004 Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili logxis kiel fremduloj.

6:5b.EXO.006.005 Kaj Mi auxdis la gxemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.

6:6b.EXO.006.006 Tial diru al la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj jugxoj.

6:7b.EXO.006.007 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.

6:8b.EXO.006.008 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.

6:9b.EXO.006.009 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.

6:10b.EXO.006.010 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:11b.EXO.006.011 Eniru, diru al Faraono, la regxo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

6:12b.EXO.006.012 Moseo ekparolis antaux la Eternulo, dirante:Jen la Izraelidoj ne auxskultas min, kiel do min auxskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.

6:13b.EXO.006.013 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.

6:14b.EXO.006.014 Jen estas la cxefoj de iliaj familioj:la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx kaj Palu, HXecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.

6:15b.EXO.006.015 Kaj la filoj de Simeon:Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.

6:16b.EXO.006.016 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.

6:17b.EXO.006.017 La filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei, kun iliaj familioj.

6:18b.EXO.006.018 Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.

6:19b.EXO.006.019 Kaj la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux ilia naskigxo.

6:20b.EXO.006.020 Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.

6:21b.EXO.006.021 Kaj la filoj de Jichar:Korahx kaj Nefeg kaj Zihxri.

6:22b.EXO.006.022 Kaj la filoj de Uziel:Misxael kaj Elcafan kaj Sitri.

6:23b.EXO.006.023 Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.

6:24b.EXO.006.024 Kaj la filoj de Korahx:Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Korahxidoj.

6:25b.EXO.006.025 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj.

6:26b.EXO.006.026 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

6:27b.EXO.006.027 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

6:28b.EXO.006.028 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,

6:29b.EXO.006.029 la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi.

6:30b.EXO.006.030 Kaj Moseo diris antaux la Eternulo:Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min auxskultos?

7

7:1b.EXO.007.001 Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.

7:2b.EXO.007.002 Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

7:3b.EXO.007.003 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.

7:4b.EXO.007.004 Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.

7:5b.EXO.007.005 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.

7:6b.EXO.007.006 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.

7:7b.EXO.007.007 Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

7:8b.EXO.007.008 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

7:9b.EXO.007.009 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.

7:10b.EXO.007.010 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.

7:11b.EXO.007.011 Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.

7:12b.EXO.007.012 CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.

7:13b.EXO.007.013 Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

7:14b.EXO.007.014 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.

7:15b.EXO.007.015 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.

7:16b.EXO.007.016 Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.

7:17b.EXO.007.017 Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.

7:18b.EXO.007.018 Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.

7:19b.EXO.007.019 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.

7:20b.EXO.007.020 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

7:21b.EXO.007.021 Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.

7:22b.EXO.007.022 Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

7:23b.EXO.007.023 Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion.

7:24b.EXO.007.024 Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.

7:25b.EXO.007.025 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

8

8:1b.EXO.008.001 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Permesu al Mia popolo iri, por ke gxi faru servon al Mi.

8:2b.EXO.008.002 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;

8:3b.EXO.008.003 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;

8:4b.EXO.008.004 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj.

8:5b.EXO.008.005 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.

8:6b.EXO.008.006 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.

8:7b.EXO.008.007 Tion saman faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.

8:8b.EXO.008.008 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Pregxu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la Eternulo.

8:9b.EXO.008.009 Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.

8:10b.EXO.008.010 Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.

8:11b.EXO.008.011 Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.

8:12b.EXO.008.012 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.

8:13b.EXO.008.013 Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.

8:14b.EXO.008.014 Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.

8:15b.EXO.008.015 Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

8:16b.EXO.008.016 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

8:17b.EXO.008.017 Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

8:18b.EXO.008.018 Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.

8:19b.EXO.008.019 Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:GXi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

8:20b.EXO.008.020 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi.

8:21b.EXO.008.021 CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.

8:22b.EXO.008.022 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.

8:23b.EXO.008.023 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo.

8:24b.EXO.008.024 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze de la fiinsektoj.

8:25b.EXO.008.025 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.

8:26b.EXO.008.026 Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos?

8:27b.EXO.008.027 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.

8:28b.EXO.008.028 Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.

8:29b.EXO.008.029 Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.

8:30b.EXO.008.030 Moseo eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

8:31b.EXO.008.031 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu.

8:32b.EXO.008.032 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

9

9:1b.EXO.009.001 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

9:2b.EXO.009.002 CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,

9:3b.EXO.009.003 jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto.

9:4b.EXO.009.004 Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.

9:5b.EXO.009.005 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando.

9:6b.EXO.009.006 Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu.

9:7b.EXO.009.007 Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

9:8b.EXO.009.008 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono.

9:9b.EXO.009.009 Kaj gxi farigxos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.

9:10b.EXO.009.010 Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.

9:11b.EXO.009.011 Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.

9:12b.EXO.009.012 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

9:13b.EXO.009.013 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

9:14b.EXO.009.014 CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.

9:15b.EXO.009.015 CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;

9:16b.EXO.009.016 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

9:17b.EXO.009.017 Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

9:18b.EXO.009.018 Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.

9:19b.EXO.009.019 Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.

9:20b.EXO.009.020 Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;

9:21b.EXO.009.021 sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.

9:22b.EXO.009.022 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.

9:23b.EXO.009.023 Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.

9:24b.EXO.009.024 Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.

9:25b.EXO.009.025 Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis.

9:26b.EXO.009.026 Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.

9:27b.EXO.009.027 Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.

9:28b.EXO.009.028 Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.

9:29b.EXO.009.029 Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.

9:30b.EXO.009.030 Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon.

9:31b.EXO.009.031 La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn;

9:32b.EXO.009.032 sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, cxar ili estis malfrusezonaj.

9:33b.EXO.009.033 Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam cxesigxis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu versxigxis sur la teron.

9:34b.EXO.009.034 Kiam Faraono vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.

9:35b.EXO.009.035 La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.

10

10:1b.EXO.010.001 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;

10:2b.EXO.010.002 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

10:3b.EXO.010.003 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

10:4b.EXO.010.004 CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;

10:5b.EXO.010.005 kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

10:6b.EXO.010.006 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

10:7b.EXO.010.007 Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

10:8b.EXO.010.008 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?

10:9b.EXO.010.009 Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo.

10:10b.EXO.010.010 Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon?

10:11b.EXO.010.011 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

10:12b.EXO.010.012 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.

10:13b.EXO.010.013 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.

10:14b.EXO.010.014 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.

10:15b.EXO.010.015 Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.

10:16b.EXO.010.016 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.

10:17b.EXO.010.017 Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.

10:18b.EXO.010.018 Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

10:19b.EXO.010.019 Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

10:20b.EXO.010.020 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.

10:21b.EXO.010.021 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.

10:22b.EXO.010.022 Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.

10:23b.EXO.010.023 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

10:24b.EXO.010.024 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.

10:25b.EXO.010.025 Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

10:26b.EXO.010.026 Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

10:27b.EXO.010.027 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.

10:28b.EXO.010.028 Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.

10:29b.EXO.010.029 Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.

11

11:1b.EXO.011.001 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.

11:2b.EXO.011.002 Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.

11:3b.EXO.011.003 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

11:4b.EXO.011.004 Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.

11:5b.EXO.011.005 Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.

11:6b.EXO.011.006 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.

11:7b.EXO.011.007 Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.

11:8b.EXO.011.008 Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

11:9b.EXO.011.009 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.

11:10b.EXO.011.010 Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

12

12:1b.EXO.012.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:

12:2b.EXO.012.002 CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.

12:3b.EXO.012.003 Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.

12:4b.EXO.012.004 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.

12:5b.EXO.012.005 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

12:6b.EXO.012.006 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.

12:7b.EXO.012.007 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.

12:8b.EXO.012.008 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

12:9b.EXO.012.009 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.

12:10b.EXO.012.010 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.

12:11b.EXO.012.011 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

12:12b.EXO.012.012 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo.

12:13b.EXO.012.013 Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.

12:14b.EXO.012.014 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.

12:15b.EXO.012.015 Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

12:16b.EXO.012.016 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

12:17b.EXO.012.017 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.

12:18b.EXO.012.018 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.

12:19b.EXO.012.019 Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.

12:20b.EXO.012.020 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

12:21b.EXO.012.021 Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.

12:22b.EXO.012.022 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.

12:23b.EXO.012.023 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

12:24b.EXO.012.024 Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.

12:25b.EXO.012.025 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.

12:26b.EXO.012.026 Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

12:27b.EXO.012.027 tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

12:28b.EXO.012.028 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

12:29b.EXO.012.029 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.

12:30b.EXO.012.030 Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

12:31b.EXO.012.031 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.

12:32b.EXO.012.032 Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.

12:33b.EXO.012.033 Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.

12:34b.EXO.012.034 Kaj la popolo forportis sian paston, antaux ol gxi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj sxultroj.

12:35b.EXO.012.035 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.

12:36b.EXO.012.036 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

12:37b.EXO.012.037 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.

12:38b.EXO.012.038 Kaj ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.

12:39b.EXO.012.039 Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.

12:40b.EXO.012.040 La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.

12:41b.EXO.012.041 Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.

12:42b.EXO.012.042 GXi estas nokto dedicxata al la Eternulo, cxar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; gxi estas tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.

12:43b.EXO.012.043 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.

12:44b.EXO.012.044 Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.

12:45b.EXO.012.045 Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.

12:46b.EXO.012.046 En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.

12:47b.EXO.012.047 La tuta komunumo de Izrael faru gxin.

12:48b.EXO.012.048 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.

12:49b.EXO.012.049 La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

12:50b.EXO.012.050 Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.

12:51b.EXO.012.051 En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

13

13:1b.EXO.013.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

13:2b.EXO.013.002 Dedicxu al Mi cxiun unuenaskiton, kiu malfermas cxiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj:al Mi li apartenas.

13:3b.EXO.013.003 Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon.

13:4b.EXO.013.004 Hodiaux vi eliras, en la monato Abib.

13:5b.EXO.013.005 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.

13:6b.EXO.013.006 Dum sep tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.

13:7b.EXO.013.007 Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj, kaj ne vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.

13:8b.EXO.013.008 Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:GXi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo.

13:9b.EXO.013.009 Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.

13:10b.EXO.013.010 Plenumu cxi tiun legxon en gxia tempo en cxiu jaro.

13:11b.EXO.013.011 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li jxuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos gxin al vi,

13:12b.EXO.013.012 tiam transdonadu cxiun utermalferminton al la Eternulo, kaj cxiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.

13:13b.EXO.013.013 Kaj cxiun unuenaskiton el la azenoj elacxetu per sxafido; kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon; kaj cxiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elacxetu.

13:14b.EXO.013.014 Kaj kiam via filo morgaux vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;

13:15b.EXO.013.015 kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo gxis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo cxiun utermalfermintan virseksulon, kaj cxiun unuenaskiton el miaj filoj mi elacxetas.

13:16b.EXO.013.016 Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.

13:17b.EXO.013.017 Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros Egiptujon.

13:18b.EXO.013.018 Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.

13:19b.EXO.013.019 Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.

13:20b.EXO.013.020 Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.

13:21b.EXO.013.021 Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.

13:22b.EXO.013.022 Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

14

14:1b.EXO.014.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

14:2b.EXO.014.002 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro.

14:3b.EXO.014.003 Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin sxlosis.

14:4b.EXO.014.004 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.

14:5b.EXO.014.005 Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?

14:6b.EXO.014.006 Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon.

14:7b.EXO.014.007 Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro.

14:8b.EXO.014.008 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.

14:9b.EXO.014.009 La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon.

14:10b.EXO.014.010 Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

14:11b.EXO.014.011 Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?

14:12b.EXO.014.012 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.

14:13b.EXO.014.013 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.

14:14b.EXO.014.014 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

14:15b.EXO.014.015 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.

14:16b.EXO.014.016 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.

14:17b.EXO.014.017 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

14:18b.EXO.014.018 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

14:19b.EXO.014.019 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;

14:20b.EXO.014.020 kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

14:21b.EXO.014.021 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis.

14:22b.EXO.014.022 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

14:23b.EXO.014.023 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.

14:24b.EXO.014.024 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

14:25b.EXO.014.025 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

14:26b.EXO.014.026 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn.

14:27b.EXO.014.027 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.

14:28b.EXO.014.028 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu.

14:29b.EXO.014.029 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

14:30b.EXO.014.030 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

14:31b.EXO.014.031 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

15

15:1b.EXO.015.001 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

15:2b.EXO.015.002 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

15:3b.EXO.015.003 La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

15:4b.EXO.015.004 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.

15:5b.EXO.015.005 Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono.

15:6b.EXO.015.006 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

15:7b.EXO.015.007 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.

15:8b.EXO.015.008 De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.

15:9b.EXO.015.009 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

15:10b.EXO.015.010 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.

15:11b.EXO.015.011 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

15:12b.EXO.015.012 Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.

15:13b.EXO.015.013 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.

15:14b.EXO.015.014 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.

15:15b.EXO.015.015 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.

15:16b.EXO.015.016 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

15:17b.EXO.015.017 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

15:18b.EXO.015.018 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.

15:19b.EXO.015.019 CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.

15:20b.EXO.015.020 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

15:21b.EXO.015.021 Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

15:22b.EXO.015.022 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto SXur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon.

15:23b.EXO.015.023 Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.

15:24b.EXO.015.024 Kaj la popolo ekmurmuris kontraux Moseo, dirante:Kiam ni trinkos?

15:25b.EXO.015.025 Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis.

15:26b.EXO.015.026 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

15:27b.EXO.015.027 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la akvo.

16

16:1b.EXO.016.001 Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.

16:2b.EXO.016.002 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto.

16:3b.EXO.016.003 Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.

16:4b.EXO.016.004 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.

16:5b.EXO.016.005 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage.

16:6b.EXO.016.006 Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.

16:7b.EXO.016.007 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?

16:8b.EXO.016.008 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

16:9b.EXO.016.009 Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon.

16:10b.EXO.016.010 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.

16:11b.EXO.016.011 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:

16:12b.EXO.016.012 Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.

16:13b.EXO.016.013 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro.

16:14b.EXO.016.014 Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero.

16:15b.EXO.016.015 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

16:16b.EXO.016.016 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo.

16:17b.EXO.016.017 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.

16:18b.EXO.016.018 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.

16:19b.EXO.016.019 Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno.

16:20b.EXO.016.020 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.

16:21b.EXO.016.021 Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.

16:22b.EXO.016.022 Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.

16:23b.EXO.016.023 Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.

16:24b.EXO.016.024 Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi.

16:25b.EXO.016.025 Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo.

16:26b.EXO.016.026 Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.

16:27b.EXO.016.027 En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.

16:28b.EXO.016.028 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?

16:29b.EXO.016.029 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

16:30b.EXO.016.030 Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.

16:31b.EXO.016.031 Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.

16:32b.EXO.016.032 Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.

16:33b.EXO.016.033 Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en viaj generacioj.

16:34b.EXO.016.034 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.

16:35b.EXO.016.035 Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.

16:36b.EXO.016.036 Kaj omero estas dekono de efo.

17

17:1b.EXO.017.001 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

17:2b.EXO.017.002 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?

17:3b.EXO.017.003 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

17:4b.EXO.017.004 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun cxi tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos.

17:5b.EXO.017.005 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaux la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.

17:6b.EXO.017.006 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

17:7b.EXO.017.007 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?

17:8b.EXO.017.008 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en Refidim.

17:9b.EXO.017.009 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.

17:10b.EXO.017.010 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.

17:11b.EXO.017.011 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.

17:12b.EXO.017.012 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno.

17:13b.EXO.017.013 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.

17:14b.EXO.017.014 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo.

17:15b.EXO.017.015 Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo.

17:16b.EXO.017.016 CXar li diris:Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraux Amalek de generacio al generacio.

18

18:1b.EXO.018.001 Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, auxdis cxion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.

18:2b.EXO.018.002 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;

18:3b.EXO.018.003 kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gersxom; cxar la patro diris:Mi estis fremdulo en fremda lando;

18:4b.EXO.018.004 kaj la dua havis la nomon Eliezer, cxar tiu diris:La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraux la glavo de Faraono.

18:5b.EXO.018.005 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare cxe la monto de Dio.

18:6b.EXO.018.006 Kaj li dirigis al Moseo:Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaux via edzino kaj sxiaj du filoj kun sxi.

18:7b.EXO.018.007 Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.

18:8b.EXO.018.008 Kaj Moseo rakontis al sia bopatro cxion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.

18:9b.EXO.018.009 Jitro gxojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.

18:10b.EXO.018.010 Kaj Jitro diris:Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj.

18:11b.EXO.018.011 Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraux ili.

18:12b.EXO.018.012 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj bucxoferojn; kaj Aaron kaj cxiuj cxefoj de Izrael venis, por mangxi panon kun la bopatro de Moseo antaux Dio.

18:13b.EXO.018.013 La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero.

18:14b.EXO.018.014 Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero?

18:15b.EXO.018.015 Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion.

18:16b.EXO.018.016 Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.

18:17b.EXO.018.017 Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.

18:18b.EXO.018.018 Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.

18:19b.EXO.018.019 Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.

18:20b.EXO.018.020 Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.

18:21b.EXO.018.021 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.

18:22b.EXO.018.022 Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

18:23b.EXO.018.023 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.

18:24b.EXO.018.024 Moseo obeis la vocxon de sia bopatro, kaj faris cxion, kion tiu diris.

18:25b.EXO.018.025 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.

18:26b.EXO.018.026 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

18:27b.EXO.018.027 Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.

19

19:1b.EXO.019.001 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.

19:2b.EXO.019.002 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.

19:3b.EXO.019.003 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:

19:4b.EXO.019.004 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

19:5b.EXO.019.005 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

19:6b.EXO.019.006 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

19:7b.EXO.019.007 Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

19:8b.EXO.019.008 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

19:9b.EXO.019.009 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

19:10b.EXO.019.010 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn.

19:11b.EXO.019.011 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

19:12b.EXO.019.012 Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.

19:13b.EXO.019.013 Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.

19:14b.EXO.019.014 Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.

19:15b.EXO.019.015 Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.

19:16b.EXO.019.016 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.

19:17b.EXO.019.017 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.

19:18b.EXO.019.018 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

19:19b.EXO.019.019 Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo.

19:20b.EXO.019.020 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.

19:21b.EXO.019.021 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus.

19:22b.EXO.019.022 Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.

19:23b.EXO.019.023 Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.

19:24b.EXO.019.024 Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.

19:25b.EXO.019.025 Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.

20

20:1b.EXO.020.001 Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:

20:2b.EXO.020.002 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

20:3b.EXO.020.003 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.

20:4b.EXO.020.004 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

20:5b.EXO.020.005 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

20:6b.EXO.020.006 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

20:7b.EXO.020.007 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

20:8b.EXO.020.008 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.

20:9b.EXO.020.009 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;

20:10b.EXO.020.010 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;

20:11b.EXO.020.011 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

20:12b.EXO.020.012 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

20:13b.EXO.020.013 Ne mortigu.

20:14b.EXO.020.014 Ne adultu.

20:15b.EXO.020.015 Ne sxtelu.

20:16b.EXO.020.016 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

20:17b.EXO.020.017 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

20:18b.EXO.020.018 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.

20:19b.EXO.020.019 Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.

20:20b.EXO.020.020 Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.

20:21b.EXO.020.021 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimigxis al la mallumo, kie estis Dio.

20:22b.EXO.020.022 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.

20:23b.EXO.020.023 Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.

20:24b.EXO.020.024 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.

20:25b.EXO.020.025 Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.

20:26b.EXO.020.026 Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.

21

21:1b.EXO.021.001 Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:

21:2b.EXO.021.002 Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.

21:3b.EXO.021.003 Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.

21:4b.EXO.021.004 Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola.

21:5b.EXO.021.005 Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi;

21:6b.EXO.021.006 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.

21:7b.EXO.021.007 Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj.

21:8b.EXO.021.008 Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi.

21:9b.EXO.021.009 Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj.

21:10b.EXO.021.010 Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi.

21:11b.EXO.021.011 Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto.

21:12b.EXO.021.012 Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.

21:13b.EXO.021.013 Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.

21:14b.EXO.021.014 Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.

21:15b.EXO.021.015 Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

21:16b.EXO.021.016 Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.

21:17b.EXO.021.017 Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

21:18b.EXO.021.018 Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per sxtono aux per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kusxi en lito:

21:19b.EXO.021.019 se li levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.

21:20b.EXO.021.020 Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;

21:21b.EXO.021.021 sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.

21:22b.EXO.021.022 Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.

21:23b.EXO.021.023 Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo,

21:24b.EXO.021.024 okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,

21:25b.EXO.021.025 bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.

21:26b.EXO.021.026 Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.

21:27b.EXO.021.027 Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.

21:28b.EXO.021.028 Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.

21:29b.EXO.021.029 Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.

21:30b.EXO.021.030 Se oni metos sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan sumon, kia estos metita sur lin.

21:31b.EXO.021.031 Se filo aux filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.

21:32b.EXO.021.032 Se iun sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti sxtonmortigita.

21:33b.EXO.021.033 Se iu malfermos kavon, aux elfosos kavon, kaj ne kovros gxin, kaj falos tien bovo aux azeno,

21:34b.EXO.021.034 tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al gxia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.

21:35b.EXO.021.035 Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu.

21:36b.EXO.021.036 Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antauxe, kaj gxia mastro gxin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.

22

22:1b.EXO.022.001 Se iu sxtelos bovon aux sxafon kaj bucxos gxin aux vendos gxin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar sxafojn pro la sxafo.

22:2b.EXO.022.002 Se iu trovos sxtelanton cxe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne jugxu lin pro la sango.

22:3b.EXO.022.003 Sed se lumis super li la suno, tiam oni jugxu lin pro la sango. La sxtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia sxtelo.

22:4b.EXO.022.004 Se la sxtelitajxo, cxu gxi estas bovo, cxu azeno, cxu sxafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.

22:5b.EXO.022.005 Se iu difektos kampon aux vinberejon, lasante sian bruton, ke gxi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonajxo el sia kampo kaj per plejbonajxo el sia vinberejo.

22:6b.EXO.022.006 Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aux starantan grenon aux kampon, tiam tiu kompensu, kiu kauxzis la brulon.

22:7b.EXO.022.007 Se iu donos al sia proksimulo monon aux uzatajxojn, por konservi, kaj ili estos sxtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la sxtelinto estos trovita, li kompensu duoble.

22:8b.EXO.022.008 Se la sxtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj jxuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo.

22:9b.EXO.022.009 Pri cxiu maljustajxo, cxu gxi estos pri bovo, cxu pri azeno, cxu pri sxafo, cxu pri vesto, pri cxiu perditajxo, pri kiu iu diros, ke gxi estas lia, la afero de ambaux devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.

22:10b.EXO.022.010 Se iu donos al sia proksimulo azenon aux bovon aux sxafon aux alian bruton, por konservi, kaj gxi mortos aux estos difektita aux forkaptita, kaj neniu tion vidos,

22:11b.EXO.022.011 tiam jxuro antaux la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo, kaj gxia mastro gxin prenos kaj li ne kompensos.

22:12b.EXO.022.012 Sed se oni gxin sxtelos de li, tiam li devas kompensi al gxia mastro.

22:13b.EXO.022.013 Se gxi estos dissxirita, li prezentu ateston, kaj la dissxiritajxon li ne kompensos.

22:14b.EXO.022.014 Se iu gxin prenos prunte de sia proksimulo, kaj gxi estos difektita aux mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi.

22:15b.EXO.022.015 Se gxia mastro estis apud gxi, tiam li ne devas kompensi. Se gxi estis dungita, li perdis sian dungomonon.

22:16b.EXO.022.016 Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fiancxinigita, kaj kusxos kun sxi, tiam li donu al sxi doton kaj prenu sxin al si kiel edzinon.

22:17b.EXO.022.017 Se sxia patro ne volos doni sxin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.

22:18b.EXO.022.018 Sorcxistinon ne lasu vivi.

22:19b.EXO.022.019 CXiu, kiu kusxis kun bruto, estu mortigita.

22:20b.EXO.022.020 Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.

22:21b.EXO.022.021 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

22:22b.EXO.022.022 Vidvinon kaj orfon ne premu.

22:23b.EXO.022.023 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos ilian krion;

22:24b.EXO.022.024 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

22:25b.EXO.022.025 Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malricxulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.

22:26b.EXO.022.026 Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiajxon, tiam antaux la subiro de la suno redonu gxin al li;

22:27b.EXO.022.027 cxar gxi estas lia sola kovro, gxi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi auxdos, cxar Mi estas favorkora.

22:28b.EXO.022.028 Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.

22:29b.EXO.022.029 Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.

22:30b.EXO.022.030 Tiel same agu kun via bovo kaj via sxafo; sep tagojn gxi restu kun sia patrino, en la oka tago donu gxin al Mi.

22:31b.EXO.022.031 Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, dissxiritan sur la kampo, ne mangxu; al hundo jxetu gxin.

23

23:1b.EXO.023.001 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

23:2b.EXO.023.002 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.

23:3b.EXO.023.003 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.

23:4b.EXO.023.004 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li.

23:5b.EXO.023.005 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.

23:6b.EXO.023.006 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.

23:7b.EXO.023.007 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

23:8b.EXO.023.008 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.

23:9b.EXO.023.009 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

23:10b.EXO.023.010 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;

23:11b.EXO.023.011 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

23:12b.EXO.023.012 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.

23:13b.EXO.023.013 Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.

23:14b.EXO.023.014 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.

23:15b.EXO.023.015 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

23:16b.EXO.023.016 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.

23:17b.EXO.023.017 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.

23:18b.EXO.023.018 Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.

23:19b.EXO.023.019 La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

23:20b.EXO.023.020 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

23:21b.EXO.023.021 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

23:22b.EXO.023.022 Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.

23:23b.EXO.023.023 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

23:24b.EXO.023.024 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.

23:25b.EXO.023.025 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

23:26b.EXO.023.026 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.

23:27b.EXO.023.027 Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

23:28b.EXO.023.028 Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi.

23:29b.EXO.023.029 Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.

23:30b.EXO.023.030 Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon.

23:31b.EXO.023.031 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

23:32b.EXO.023.032 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

23:33b.EXO.023.033 Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.

24

24:1b.EXO.024.001 Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.

24:2b.EXO.024.002 Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li.

24:3b.EXO.024.003 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.

24:4b.EXO.024.004 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

24:5b.EXO.024.005 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.

24:6b.EXO.024.006 Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.

24:7b.EXO.024.007 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.

24:8b.EXO.024.008 Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

24:9b.EXO.024.009 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.

24:10b.EXO.024.010 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara.

24:11b.EXO.024.011 Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.

24:12b.EXO.024.012 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.

24:13b.EXO.024.013 Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.

24:14b.EXO.024.014 Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.

24:15b.EXO.024.015 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.

24:16b.EXO.024.016 Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.

24:17b.EXO.024.017 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj.

24:18b.EXO.024.018 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

25

25:1b.EXO.025.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

25:2b.EXO.025.002 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.

25:3b.EXO.025.003 Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,

25:4b.EXO.025.004 kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,

25:5b.EXO.025.005 kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,

25:6b.EXO.025.006 oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

25:7b.EXO.025.007 sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.

25:8b.EXO.025.008 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.

25:9b.EXO.025.009 Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

25:10b.EXO.025.010 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

25:11b.EXO.025.011 Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe.

25:12b.EXO.025.012 Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.

25:13b.EXO.025.013 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.

25:14b.EXO.025.014 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.

25:15b.EXO.025.015 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.

25:16b.EXO.025.016 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

25:17b.EXO.025.017 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.

25:18b.EXO.025.018 Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.

25:19b.EXO.025.019 Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.

25:20b.EXO.025.020 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

25:21b.EXO.025.021 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.

25:22b.EXO.025.022 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

25:23b.EXO.025.023 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

25:24b.EXO.025.024 Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.

25:25b.EXO.025.025 Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo.

25:26b.EXO.025.026 Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.

25:27b.EXO.025.027 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.

25:28b.EXO.025.028 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.

25:29b.EXO.025.029 Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.

25:30b.EXO.025.030 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.

25:31b.EXO.025.031 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi.

25:32b.EXO.025.032 Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko;

25:33b.EXO.025.033 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

25:34b.EXO.025.034 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.

25:35b.EXO.025.035 Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

25:36b.EXO.025.036 La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.

25:37b.EXO.025.037 Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon.

25:38b.EXO.025.038 Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.

25:39b.EXO.025.039 El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.

25:40b.EXO.025.040 Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

26

26:1b.EXO.026.001 La tabernaklon faru el dek tapisxoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili.

26:2b.EXO.026.002 La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por cxiuj tapisxoj.

26:3b.EXO.026.003 Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun la alia.

26:4b.EXO.026.004 Kaj faru masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

26:5b.EXO.026.005 Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn faru sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

26:6b.EXO.026.006 Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu tutajxo.

26:7b.EXO.026.007 Kaj faru tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn faru.

26:8b.EXO.026.008 La longo de cxiu tapisxo estu tridek ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapisxoj.

26:9b.EXO.026.009 Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.

26:10b.EXO.026.010 Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

26:11b.EXO.026.011 Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo.

26:12b.EXO.026.012 Kaj el la superflua pendanta parto de la tapisxoj de la kovro, duono de la superflua tapisxa parto superpendu super la malantauxa flanko de la tabernaklo.

26:13b.EXO.026.013 Kaj po unu ulno cxiuflanke el la superflua longo de la tapisxoj superpendu super ambaux flankoj de la tabernaklo, por kovri gxin.

26:14b.EXO.026.014 Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

26:15b.EXO.026.015 Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.

26:16b.EXO.026.016 Dek ulnoj estu la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.

26:17b.EXO.026.017 Du pivotoj estu cxe cxiu tabulo, algxustigitaj unu al la alia; tiel faru cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

26:18b.EXO.026.018 Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo:dudek tabuloj staru sur la flanko suda.

26:19b.EXO.026.019 Kaj kvardek argxentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj:du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.

26:20b.EXO.026.020 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,

26:21b.EXO.026.021 kaj kvardek argxentaj bazoj por ili, po du bazoj sub cxiu tabulo.

26:22b.EXO.026.022 Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn.

26:23b.EXO.026.023 Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.

26:24b.EXO.026.024 Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel gxi estu kun ili ambaux; por ambaux anguloj ili estu.

26:25b.EXO.026.025 Tiel estu ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

26:26b.EXO.026.026 Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

26:27b.EXO.026.027 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

26:28b.EXO.026.028 Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la alia.

26:29b.EXO.026.029 Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.

26:30b.EXO.026.030 Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

26:31b.EXO.026.031 Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi.

26:32b.EXO.026.032 Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn.

26:33b.EXO.026.033 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.

26:34b.EXO.026.034 Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.

26:35b.EXO.026.035 Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.

26:36b.EXO.026.036 Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;

26:37b.EXO.026.037 kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

27

27:1b.EXO.027.001 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.

27:2b.EXO.027.002 Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro.

27:3b.EXO.027.003 Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro.

27:4b.EXO.027.004 Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj.

27:5b.EXO.027.005 Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro.

27:6b.EXO.027.006 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.

27:7b.EXO.027.007 Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos.

27:8b.EXO.027.008 Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

27:9b.EXO.027.009 Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;

27:10b.EXO.027.010 kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

27:11b.EXO.027.011 Tiel same ankaux sur la norda flanko lauxlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

27:12b.EXO.027.012 Sed lauxlargxe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.

27:13b.EXO.027.013 Kaj lauxlargxe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.

27:14b.EXO.027.014 Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

27:15b.EXO.027.015 Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

27:16b.EXO.027.016 Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.

27:17b.EXO.027.017 CXiuj kolonoj cxirkaux la korto havu ligilojn el argxento, hokojn el argxento, kaj bazojn el kupro.

27:18b.EXO.027.018 La longo de la korto estu cent ulnoj, la largxo cxie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; cxio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.

27:19b.EXO.027.019 CXiuj vazoj de la tabernaklo, por cxiuj servoj, kaj cxiuj gxiaj najloj kaj cxiuj najloj de la korto, estu el kupro.

27:20b.EXO.027.020 Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.

27:21b.EXO.027.021 En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaux la atesto, arangxadu gxin Aaron kaj liaj filoj de vespero gxis mateno antaux la Eternulo. Tio estu eterna legxo en la generacioj de la Izraelidoj.

28

28:1b.EXO.028.001 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.

28:2b.EXO.028.002 Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.

28:3b.EXO.028.003 Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.

28:4b.EXO.028.004 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

28:5b.EXO.028.005 Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.

28:6b.EXO.028.006 Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.

28:7b.EXO.028.007 Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj du finoj, por ke gxi estu ligita.

28:8b.EXO.028.008 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

28:9b.EXO.028.009 Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:

28:10b.EXO.028.010 ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo.

28:11b.EXO.028.011 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro.

28:12b.EXO.028.012 Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro.

28:13b.EXO.028.013 Kaj faru kadretojn el oro;

28:14b.EXO.028.014 kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.

28:15b.EXO.028.015 Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin.

28:16b.EXO.028.016 Kvarangula gxi estu kaj duobla; manstrecxo estu gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo.

28:17b.EXO.028.017 Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;

28:18b.EXO.028.018 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

28:19b.EXO.028.019 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

28:20b.EXO.028.020 kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

28:21b.EXO.028.021 Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

28:22b.EXO.028.022 Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

28:23b.EXO.028.023 Kaj faru por la surbrustajxo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

28:24b.EXO.028.024 Kaj metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

28:25b.EXO.028.025 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

28:26b.EXO.028.026 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur interna gxia rando, direktita al la efodo.

28:27b.EXO.028.027 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

28:28b.EXO.028.028 Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.

28:29b.EXO.028.029 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la jugxa surbrustajxo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por cxiama memoro antaux la Eternulo.

28:30b.EXO.028.030 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

28:31b.EXO.028.031 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksajxo.

28:32b.EXO.028.032 La aperturo por la kapo estu en gxia mezo; cxirkaux la aperturo estu teksita bordero, kiel cxe aperturo de sxildo, por ke gxi ne dissxirigxu.

28:33b.EXO.028.033 Sur gxia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, cxirkauxe sur gxia malsupra rando, kaj inter ili cxirkauxe orajn tintilojn.

28:34b.EXO.028.034 Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu cxirkauxe sur la malsupra rando de la tuniko.

28:35b.EXO.028.035 GXi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni auxdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaux la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

28:36b.EXO.028.036 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.

28:37b.EXO.028.037 Kaj alfortikigu gxin per lacxo el blua sxtofo, ke gxi estu sur la cidaro; sur la antauxa flanko de la cidaro gxi devas esti.

28:38b.EXO.028.038 GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.

28:39b.EXO.028.039 Kaj teksu la hxitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.

28:40b.EXO.028.040 Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.

28:41b.EXO.028.041 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.

28:42b.EXO.028.042 Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo gxis la femuroj ili estu.

28:43b.EXO.028.043 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.

29

29:1b.EXO.029.001 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn;

29:2b.EXO.029.002 kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.

29:3b.EXO.029.003 Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn.

29:4b.EXO.029.004 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

29:5b.EXO.029.005 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.

29:6b.EXO.029.006 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.

29:7b.EXO.029.007 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.

29:8b.EXO.029.008 Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la hxitonoj.

29:9b.EXO.029.009 Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laux eterna legxo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.

29:10b.EXO.029.010 Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.

29:11b.EXO.029.011 Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

29:12b.EXO.029.012 Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elversxu cxe la bazo de la altaro.

29:13b.EXO.029.013 Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.

29:14b.EXO.029.014 Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero.

29:15b.EXO.029.015 Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

29:16b.EXO.029.016 Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe.

29:17b.EXO.029.017 Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon.

29:18b.EXO.029.018 Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.

29:19b.EXO.029.019 Kaj prenu la duan virsxafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

29:20b.EXO.029.020 Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu iom el gxia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.

29:21b.EXO.029.021 Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktigxos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.

29:22b.EXO.029.022 Kaj prenu de la virsxafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, cxar tio estas virsxafo de konsekrado;

29:23b.EXO.029.023 kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaux la Eternulo;

29:24b.EXO.029.024 kaj metu cxion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

29:25b.EXO.029.025 Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu gxin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odorajxon antaux la Eternulo; gxi estas fajrofero por la Eternulo.

29:26b.EXO.029.026 Kaj prenu la brustajxon de la virsxafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estos via parto.

29:27b.EXO.029.027 Kaj sanktigu la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virsxafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;

29:28b.EXO.029.028 kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porcxiama destinitajxo de la Izraelidoj; cxar gxi estas levofero, kaj levofero gxi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.

29:29b.EXO.029.029 Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.

29:30b.EXO.029.030 Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataux li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.

29:31b.EXO.029.031 Kaj la virsxafon de konsekrado prenu, kaj kuiru gxian viandon sur sankta loko.

29:32b.EXO.029.032 Kaj Aaron kaj liaj filoj mangxu la viandon de la virsxafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

29:33b.EXO.029.033 Kaj ili tion mangxu, cxar per tio ili purigxis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne mangxu, cxar tio estas sankta.

29:34b.EXO.029.034 Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom gxis la mateno, tiam forbruligu la restajxon per fajro; gxi ne estu mangxata, cxar gxi estas sankta.

29:35b.EXO.029.035 Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.

29:36b.EXO.029.036 Kaj propekan bovidon oferu cxiutage por senpekigxo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur gxi, kaj oleu gxin, por gxin sanktigi.

29:37b.EXO.029.037 Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.

29:38b.EXO.029.038 Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam;

29:39b.EXO.029.039 unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;

29:40b.EXO.029.040 kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.

29:41b.EXO.029.041 La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo,

29:42b.EXO.029.042 cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.

29:43b.EXO.029.043 Kaj Mi aperados tie antaux la Izraelidoj, kaj la loko sanktigxos per Mia gloro.

29:44b.EXO.029.044 Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.

29:45b.EXO.029.045 Kaj Mi logxos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.

29:46b.EXO.029.046 Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi logxu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.

30

30:1b.EXO.030.001 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin.

30:2b.EXO.030.002 Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi.

30:3b.EXO.030.003 Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.

30:4b.EXO.030.004 Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

30:5b.EXO.030.005 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.

30:6b.EXO.030.006 Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.

30:7b.EXO.030.007 Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.

30:8b.EXO.030.008 Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj.

30:9b.EXO.030.009 Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin.

30:10b.EXO.030.010 Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.

30:11b.EXO.030.011 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

30:12b.EXO.030.012 Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.

30:13b.EXO.030.013 Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.

30:14b.EXO.030.014 CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.

30:15b.EXO.030.015 La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

30:16b.EXO.030.016 Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

30:17b.EXO.030.017 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

30:18b.EXO.030.018 Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu gxin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxu tien akvon.

30:19b.EXO.030.019 Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per gxi siajn manojn kaj piedojn:

30:20b.EXO.030.020 kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,

30:21b.EXO.030.021 ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili legxo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.

30:22b.EXO.030.022 Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

30:23b.EXO.030.023 Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,

30:24b.EXO.030.024 kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.

30:25b.EXO.030.025 Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado.

30:26b.EXO.030.026 Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto,

30:27b.EXO.030.027 kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado,

30:28b.EXO.030.028 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon.

30:29b.EXO.030.029 Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos.

30:30b.EXO.030.030 Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.

30:31b.EXO.030.031 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.

30:32b.EXO.030.032 Sur homan karnon gxi ne estu versxata, kaj laux gxia konsisto ne faru ion similan; gxi estas sankta, gxi estu sankta por vi.

30:33b.EXO.030.033 Se iu konsistigos ion similan kaj sxmiros per gxi laikon, li ekstermigxu el sia popolo.

30:34b.EXO.030.034 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;

30:35b.EXO.030.035 kaj faru el tio incensajxon kunmetitan laux la arto de la sxmirajxisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.

30:36b.EXO.030.036 Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi.

30:37b.EXO.030.037 Kaj laux la incensajxo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta gxi estu al vi por la Eternulo.

30:38b.EXO.030.038 Se iu faros ion similan, por odorigi per gxi, li ekstermigxos el sia popolo.

31

31:1b.EXO.031.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

31:2b.EXO.031.002 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

31:3b.EXO.031.003 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,

31:4b.EXO.031.004 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,

31:5b.EXO.031.005 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron.

31:6b.EXO.031.006 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

31:7b.EXO.031.007 la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo,

31:8b.EXO.031.008 kaj la tablon kaj gxiajn apartenajxojn kaj la puran kandelabron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron de incensado,

31:9b.EXO.031.009 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la lavujon kaj gxian piedestalon,

31:10b.EXO.031.010 kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,

31:11b.EXO.031.011 kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.

31:12b.EXO.031.012 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

31:13b.EXO.031.013 Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.

31:14b.EXO.031.014 Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo.

31:15b.EXO.031.015 Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

31:16b.EXO.031.016 Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.

31:17b.EXO.031.017 Inter Mi kaj la Izraelidoj gxi estu signo por cxiam; cxar dum ses tagoj la Eternulo faris la cxielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li cxesis kaj ripozis.

31:18b.EXO.031.018 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

32

32:1b.EXO.032.001 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

32:2b.EXO.032.002 Tiam diris al ili Aaron:Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.

32:3b.EXO.032.003 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.

32:4b.EXO.032.004 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

32:5b.EXO.032.005 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaux gxi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaux estos festo de la Eternulo.

32:6b.EXO.032.006 Kaj ili levigxis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.

32:7b.EXO.032.007 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Iru, iru malsupren; cxar malvirtigxis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.

32:8b.EXO.032.008 Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

32:9b.EXO.032.009 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Mi vidas cxi tiun popolon, gxi estas popolo malmolnuka.

32:10b.EXO.032.010 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

32:11b.EXO.032.011 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraux Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?

32:12b.EXO.032.012 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo.

32:13b.EXO.032.013 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

32:14b.EXO.032.014 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.

32:15b.EXO.032.015 Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambauxflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.

32:16b.EXO.032.016 Kaj la tabeloj estis faritajxo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.

32:17b.EXO.032.017 Kaj Josuo auxdis la bruon de la popolo gxojkrianta, kaj li diris al Moseo:Bruo de batalo estas en la tendaro.

32:18b.EXO.032.018 Sed tiu diris:Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi auxdas.

32:19b.EXO.032.019 Kiam li alproksimigxis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forjxetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.

32:20b.EXO.032.020 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis gxin per fajro kaj disfrakasis gxis pulvoreco kaj dissxutis sur akvo kaj trinkigis gxin al la Izraelidoj.

32:21b.EXO.032.021 Kaj Moseo diris al Aaron:Kion faris al vi cxi tiu poplo, ke vi venigis sur gxin grandan pekon?

32:22b.EXO.032.022 Kaj Aaron diris:Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;

32:23b.EXO.032.023 ili diris al mi:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

32:24b.EXO.032.024 Kaj mi diris al ili:Kiu havas oron, tiu deprenu gxin; kaj ili donis al mi, kaj mi jxetis gxin en fajron, kaj eliris cxi tiu bovido.

32:25b.EXO.032.025 CXar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, cxar Aaron sendisciplinigis gxin gxis honto antaux la malamikoj,

32:26b.EXO.032.026 tial Moseo starigxis cxe la pordego de la tendaro, kaj diris:Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektigxis al li cxiuj idoj de Levi.

32:27b.EXO.032.027 Kaj li diris al ili:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Metu cxiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego gxis pordego tra la tendaro, kaj cxiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.

32:28b.EXO.032.028 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago cxirkaux tri mil homoj.

32:29b.EXO.032.029 Kaj Moseo diris:Konsekru vin hodiaux al la Eternulo, cxiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaux beno.

32:30b.EXO.032.030 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.

32:31b.EXO.032.031 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris:Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;

32:32b.EXO.032.032 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.

32:33b.EXO.032.033 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaux Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.

32:34b.EXO.032.034 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

32:35b.EXO.032.035 Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.

33

33:1b.EXO.033.001 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru, eliru el cxi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos.

33:2b.EXO.033.002 Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.

33:3b.EXO.033.003 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; cxar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.

33:4b.EXO.033.004 Kaj la popolo auxdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamajxojn.

33:5b.EXO.033.005 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al la Izraelidoj:Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamajxojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.

33:6b.EXO.033.006 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamajxojn antaux la monto HXoreb.

33:7b.EXO.033.007 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis gxin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis gxin Tabernaklo de Kunveno; kaj cxiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.

33:8b.EXO.033.008 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo levigxadis, kaj cxiu starigxadis cxe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, gxis li eniris en la tabernaklon.

33:9b.EXO.033.009 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.

33:10b.EXO.033.010 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris cxe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo levigxadis kaj adorklinigxadis cxiu cxe la pordo de sia tendo.

33:11b.EXO.033.011 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne forigxadis el la tabernaklo.

33:12b.EXO.033.012 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.

33:13b.EXO.033.013 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo.

33:14b.EXO.033.014 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon.

33:15b.EXO.033.015 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.

33:16b.EXO.033.016 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero.

33:17b.EXO.033.017 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.

33:18b.EXO.033.018 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron.

33:19b.EXO.033.019 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

33:20b.EXO.033.020 Kaj Li diris:Vi ne povas vidi Mian vizagxon, cxar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

33:21b.EXO.033.021 Kaj la Eternulo diris:Jen estas loko cxe Mi; starigxu sur la roko.

33:22b.EXO.033.022 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi sxirmos vin per Mia mano, gxis Mi pasos.

33:23b.EXO.033.023 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantauxan flankon, sed Mia vizagxo ne estos videbla.

34

34:1b.EXO.034.001 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.

34:2b.EXO.034.002 Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj starigxu antaux Mi tie sur la pinto de la monto.

34:3b.EXO.034.003 Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaux neniu montrigxu sur la tuta monto; ecx sxafo aux bovo ne pasxtigxu antaux tiu monto.

34:4b.EXO.034.004 Kaj li skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo levigxis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du sxtonajn tabelojn.

34:5b.EXO.034.005 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo, kaj Moseo starigxis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.

34:6b.EXO.034.006 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;

34:7b.EXO.034.007 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

34:8b.EXO.034.008 Kaj rapide Moseo klinigxis gxis la tero kaj faris adoron.

34:9b.EXO.034.009 Kaj li diris:Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, cxar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedajxo.

34:10b.EXO.034.010 Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaux via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

34:11b.EXO.034.011 Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.

34:12b.EXO.034.012 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;

34:13b.EXO.034.013 sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.

34:14b.EXO.034.014 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.

34:15b.EXO.034.015 Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj,

34:16b.EXO.034.016 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.

34:17b.EXO.034.017 Diojn fanditajn ne faru al vi.

34:18b.EXO.034.018 La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.

34:19b.EXO.034.019 CXio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; cxiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aux sxafo.

34:20b.EXO.034.020 Utermalferminton el azenoj elacxetu per sxafido:kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elacxetu. Kaj oni ne montrigxu antaux Mi kun malplenaj manoj.

34:21b.EXO.034.021 Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.

34:22b.EXO.034.022 Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.

34:23b.EXO.034.023 Tri fojojn en la jaro cxiuj viaj virseksuloj aperu antaux la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.

34:24b.EXO.034.024 CXar Mi forpelos gentojn antaux vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montrigxi antaux la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.

34:25b.EXO.034.025 Ne bucxversxu sur fermentintajxon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti gxis mateno la ofero de la festo de Pasko.

34:26b.EXO.034.026 La komencajxon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

34:27b.EXO.034.027 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu al vi cxi tiujn vortojn, cxar laux cxi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.

34:28b.EXO.034.028 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

34:29b.EXO.034.029 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.

34:30b.EXO.034.030 Kaj Aaron kaj cxiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la hauxto de lia vizagxo lumradias; kaj ili timis alproksimigxi al li.

34:31b.EXO.034.031 Sed Moseo vokis ilin, kaj returnigxis al li Aaron kaj cxiuj cxefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.

34:32b.EXO.034.032 Poste alproksimigxis cxiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili cxion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.

34:33b.EXO.034.033 Kiam Moseo cxesis paroli al ili, li metis sur sian vizagxon kovrotukon.

34:34b.EXO.034.034 Kiam Moseo venadis antaux la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon gxis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.

34:35b.EXO.034.035 Kaj la Izraelidoj vidis, ke la hauxto de la vizagxo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizagxon, gxis li eniris, por paroli kun Li.

35

35:1b.EXO.035.001 Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

35:2b.EXO.035.002 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; cxiu, kiu faros en gxi laboron, estu mortigita.

35:3b.EXO.035.003 Ne bruligu fajron en cxiuj viaj logxejoj en la tago sabata.

35:4b.EXO.035.004 Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

35:5b.EXO.035.005 Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron,

35:6b.EXO.035.006 kaj bluan teksajxon kaj purpuran kaj rugxan, kaj bisinon kaj kapran lanon,

35:7b.EXO.035.007 kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,

35:8b.EXO.035.008 kaj oleon por lumigado, kaj aromajxojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

35:9b.EXO.035.009 kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.

35:10b.EXO.035.010 Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:

35:11b.EXO.035.011 la tabernaklon kaj gxian tendon kaj gxian kovron, gxiajn hoketojn kaj gxiajn tabulojn, gxiajn riglilojn, gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

35:12b.EXO.035.012 la keston kaj gxiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon;

35:13b.EXO.035.013 la tablon kaj gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la panojn de propono;

35:14b.EXO.035.014 kaj la kandelabron por lumigi kaj gxiajn apartenajxojn kaj gxiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi;

35:15b.EXO.035.015 kaj la altaron de incensado kaj gxiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaux la pordo de la tabernaklo;

35:16b.EXO.035.016 la altaron de bruloferoj kaj gxian kupran kradon, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;

35:17b.EXO.035.017 la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;

35:18b.EXO.035.018 la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn sxnurojn;

35:19b.EXO.035.019 la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

35:20b.EXO.035.020 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaux Moseo.

35:21b.EXO.035.021 Kaj venis cxiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj cxiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la arangxo de la tabernaklo de kunveno kaj por gxia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.

35:22b.EXO.035.022 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

35:23b.EXO.035.023 Kaj cxiu, cxe kiu trovigxis blua teksajxo, aux purpura, aux rugxa, aux bisino, aux kapra lano, aux sxafaj feloj rugxaj, aux antilopaj feloj, alportis.

35:24b.EXO.035.024 CXiu, kiu oferis argxenton aux kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj cxiu, cxe kiu trovigxis akacia ligno por cxia bezono de la servado, alportis gxin.

35:25b.EXO.035.025 Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.

35:26b.EXO.035.026 Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon.

35:27b.EXO.035.027 Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo,

35:28b.EXO.035.028 kaj la aromajxon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.

35:29b.EXO.035.029 CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

35:30b.EXO.035.030 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

35:31b.EXO.035.031 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto,

35:32b.EXO.035.032 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,

35:33b.EXO.035.033 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron.

35:34b.EXO.035.034 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan.

35:35b.EXO.035.035 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.

36

36:1b.EXO.036.001 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo.

36:2b.EXO.036.002 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin.

36:3b.EXO.036.003 Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.

36:4b.EXO.036.004 Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.

36:5b.EXO.036.005 Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.

36:6b.EXO.036.006 Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.

36:7b.EXO.036.007 Kaj la alportitajxo estis suficxa por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua.

36:8b.EXO.036.008 Kaj cxiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapisxojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.

36:9b.EXO.036.009 La longo de cxiu tapisxo estis dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por cxiuj tapisxoj.

36:10b.EXO.036.010 Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.

36:11b.EXO.036.011 Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

36:12b.EXO.036.012 Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

36:13b.EXO.036.013 Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.

36:14b.EXO.036.014 Kaj li faris tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn li faris.

36:15b.EXO.036.015 La longo de cxiu tapisxo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la largxo de cxiu tapisxo; unu mezuro estis por la dek unu tapisxoj.

36:16b.EXO.036.016 Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.

36:17b.EXO.036.017 Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

36:18b.EXO.036.018 Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.

36:19b.EXO.036.019 Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

36:20b.EXO.036.020 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.

36:21b.EXO.036.021 Dek ulnoj estis la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.

36:22b.EXO.036.022 CXiu tabulo havis du pivotojn, algxustigitajn unu al la alia; tiel li faris cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

36:23b.EXO.036.023 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.

36:24b.EXO.036.024 Kaj kvardek argxentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.

36:25b.EXO.036.025 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,

36:26b.EXO.036.026 kaj kvardek argxentajn bazojn por ili, du bazojn sub cxiu tabulo.

36:27b.EXO.036.027 Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.

36:28b.EXO.036.028 Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.

36:29b.EXO.036.029 Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaux en la du anguloj.

36:30b.EXO.036.030 Kaj estis ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

36:31b.EXO.036.031 Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

36:32b.EXO.036.032 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

36:33b.EXO.036.033 Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.

36:34b.EXO.036.034 Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.

36:35b.EXO.036.035 Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur gxi kerubojn.

36:36b.EXO.036.036 Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.

36:37b.EXO.036.037 Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;

36:38b.EXO.036.038 kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

37

37:1b.EXO.037.001 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

37:2b.EXO.037.002 Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.

37:3b.EXO.037.003 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.

37:4b.EXO.037.004 Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.

37:5b.EXO.037.005 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.

37:6b.EXO.037.006 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.

37:7b.EXO.037.007 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:

37:8b.EXO.037.008 unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.

37:9b.EXO.037.009 Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

37:10b.EXO.037.010 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

37:11b.EXO.037.011 Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.

37:12b.EXO.037.012 Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo.

37:13b.EXO.037.013 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.

37:14b.EXO.037.014 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.

37:15b.EXO.037.015 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.

37:16b.EXO.037.016 Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.

37:17b.EXO.037.017 Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi.

37:18b.EXO.037.018 Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko;

37:19b.EXO.037.019 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua brancxo; tiel estis sur la ses brancxoj, kiuj elstaris el la kandelabro.

37:20b.EXO.037.020 Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj.

37:21b.EXO.037.021 Kaj kapeto estis sub unu paro da brancxoj, kaj kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel estis cxe la ses brancxoj, kiuj elstaris el gxi.

37:22b.EXO.037.022 La kapetoj kaj brancxoj elstaris el gxi; cxio estis unu forgxita tutajxo el pura oro.

37:23b.EXO.037.023 Kaj li faris gxiajn sep lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.

37:24b.EXO.037.024 El kikaro da pura oro li faris gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn.

37:25b.EXO.037.025 Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; kvarangula gxi estis; du ulnoj estis gxia alto; el gxi elstaris gxiaj kornoj.

37:26b.EXO.037.026 Kaj li tegis gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn muretojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.

37:27b.EXO.037.027 Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

37:28b.EXO.037.028 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.

37:29b.EXO.037.029 Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.

38

38:1b.EXO.038.001 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.

38:2b.EXO.038.002 Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro.

38:3b.EXO.038.003 Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.

38:4b.EXO.038.004 Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.

38:5b.EXO.038.005 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.

38:6b.EXO.038.006 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.

38:7b.EXO.038.007 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.

38:8b.EXO.038.008 Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

38:9b.EXO.038.009 Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,

38:10b.EXO.038.010 kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

38:11b.EXO.038.011 Kaj sur la norda flanko ankaux cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

38:12b.EXO.038.012 Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

38:13b.EXO.038.013 Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.

38:14b.EXO.038.014 Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.

38:15b.EXO.038.015 Kaj sur la dua latero, sur ambaux flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.

38:16b.EXO.038.016 CXiuj kurtenoj de la korto cxirkauxe estis el tordita bisino.

38:17b.EXO.038.017 Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj.

38:18b.EXO.038.018 Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laborajxo el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo, laux la mezuro de la kurtenoj de la korto.

38:19b.EXO.038.019 Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

38:20b.EXO.038.020 Kaj cxiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto cxirkauxe estis el kupro.

38:21b.EXO.038.021 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laux la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

38:22b.EXO.038.022 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;

38:23b.EXO.038.023 kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj sur bisino.

38:24b.EXO.038.024 La tuta oro, kiu estis uzita por cxiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naux kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laux la mezuro de la sankta siklo.

38:25b.EXO.038.025 Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo:

38:26b.EXO.038.026 po unu bek�o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.

38:27b.EXO.038.027 Cent kikaroj da argxento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.

38:28b.EXO.038.028 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.

38:29b.EXO.038.029 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.

38:30b.EXO.038.030 Kaj li faris el gxi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la altaro,

38:31b.EXO.038.031 kaj la bazojn de la korto cxirkauxe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj cxiujn najlojn de la tabernaklo kaj cxiujn najlojn de la korto cxirkauxe.

39

39:1b.EXO.039.001 Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:2b.EXO.039.002 Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

39:3b.EXO.039.003 Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj trancxis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo kaj de la bisino per artista laboro.

39:4b.EXO.039.004 Sursxultrajxojn kunigantajn ili faris al gxi; sur siaj du finoj gxi estis ligita.

39:5b.EXO.039.005 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:6b.EXO.039.006 Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael.

39:7b.EXO.039.007 Kaj li metis ilin sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:8b.EXO.039.008 Kaj ili faris la surbrustajxon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

39:9b.EXO.039.009 GXi estis kvarangula; ili faris la surbrustajxon duobla; manstrecxo estis gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo; gxi estis duobla.

39:10b.EXO.039.010 Kaj ili enmetis en gxin kvar vicojn da sxtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo;

39:11b.EXO.039.011 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

39:12b.EXO.039.012 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

39:13b.EXO.039.013 kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

39:14b.EXO.039.014 Kaj la sxtonoj estis laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

39:15b.EXO.039.015 Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

39:16b.EXO.039.016 Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

39:17b.EXO.039.017 Kaj ili metis la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

39:18b.EXO.039.018 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

39:19b.EXO.039.019 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur gxia rando interna, direktita al la efodo.

39:20b.EXO.039.020 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

39:21b.EXO.039.021 Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:22b.EXO.039.022 Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo.

39:23b.EXO.039.023 Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.

39:24b.EXO.039.024 Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita.

39:25b.EXO.039.025 Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj;

39:26b.EXO.039.026 tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:27b.EXO.039.027 Kaj ili faris la hxitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,

39:28b.EXO.039.028 kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,

39:29b.EXO.039.029 kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:30b.EXO.039.030 Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.

39:31b.EXO.039.031 Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

39:32b.EXO.039.032 Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.

39:33b.EXO.039.033 Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;

39:34b.EXO.039.034 kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;

39:35b.EXO.039.035 la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton;

39:36b.EXO.039.036 la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;

39:37b.EXO.039.037 la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;

39:38b.EXO.039.038 kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;

39:39b.EXO.039.039 la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;

39:40b.EXO.039.040 la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno;

39:41b.EXO.039.041 la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.

39:42b.EXO.039.042 Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.

39:43b.EXO.039.043 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

40

40:1b.EXO.040.001 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

40:2b.EXO.040.002 En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

40:3b.EXO.040.003 Kaj metu tien la keston de atesto kaj sxirmu la keston per la kurteno.

40:4b.EXO.040.004 Kaj enportu la tablon kaj arangxu sur gxi gxian arangxotajxon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu gxiajn lucernojn.

40:5b.EXO.040.005 Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaux la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon cxe la eniro de la tabernaklo.

40:6b.EXO.040.006 Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

40:7b.EXO.040.007 Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enversxu en gxin akvon.

40:8b.EXO.040.008 Kaj arangxu la korton cxirkauxe, kaj pendigu la kovrotukon cxe la pordego de la korto.

40:9b.EXO.040.009 Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la logxejon, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj sanktigu gxin kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, por ke gxi estu sankta.

40:10b.EXO.040.010 Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.

40:11b.EXO.040.011 Kaj sanktoleu la lavujon kaj gxian piedestalon, kaj sanktigu gxin.

40:12b.EXO.040.012 Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

40:13b.EXO.040.013 Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.

40:14b.EXO.040.014 Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per hxitonoj.

40:15b.EXO.040.015 Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.

40:16b.EXO.040.016 Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.

40:17b.EXO.040.017 En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.

40:18b.EXO.040.018 Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis gxiajn bazojn kaj starigis gxiajn tabulojn kaj arangxis gxiajn riglilojn kaj starigis gxiajn kolonojn.

40:19b.EXO.040.019 Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:20b.EXO.040.020 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.

40:21b.EXO.040.021 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:22b.EXO.040.022 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.

40:23b.EXO.040.023 Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:24b.EXO.040.024 Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.

40:25b.EXO.040.025 Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:26b.EXO.040.026 Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaux la kurteno.

40:27b.EXO.040.027 Kaj li bruligis sur gxi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:28b.EXO.040.028 Kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordo de la tabernaklo.

40:29b.EXO.040.029 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:30b.EXO.040.030 Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi.

40:31b.EXO.040.031 Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;

40:32b.EXO.040.032 kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

40:33b.EXO.040.033 Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

40:34b.EXO.040.034 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

40:35b.EXO.040.035 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

40:36b.EXO.040.036 Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn.

40:37b.EXO.040.037 Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.

40:38b.EXO.040.038 CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Exodus (Esperanto). Exodus (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95DB-9