1 Peter (Esperanto)
1 Petro
1
1:1b.1PE.001.001 Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, paslogxantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio,
1:2b.1PE.001.002 laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco pligrandigxu.
1:3b.1PE.001.003 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
1:4b.1PE.001.004 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi,
1:5b.1PE.001.005 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.
1:6b.1PE.001.006 En tio vi gxojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malgxojigite en diversaj tentoj,
1:7b.1PE.001.007 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;
1:8b.1PE.001.008 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;
1:9b.1PE.001.009 ricevante la celon de via fido, savon de animoj.
1:10b.1PE.001.010 Koncerne tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi;
1:11b.1PE.001.011 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.
1:12b.1PE.001.012 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.
1:13b.1PE.001.013 Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo;
1:14b.1PE.001.014 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio;
1:15b.1PE.001.015 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto;
1:16b.1PE.001.016 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta.
1:17b.1PE.001.017 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;
1:18b.1PE.001.018 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
1:19b.1PE.001.019 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
1:20b.1PE.001.020 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
1:21b.1PE.001.021 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
1:22b.1PE.001.022 CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;
1:23b.1PE.001.023 renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta.
1:24b.1PE.001.024 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto;
1:25b.1PE.001.025 Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.
2
2:1b.1PE.002.001 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,
2:2b.1PE.002.002 kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,
2:3b.1PE.002.003 se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona;
2:4b.1PE.002.004 al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda,
2:5b.1PE.002.005 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.
2:6b.1PE.002.006 CXar estas enhavate en skribo: Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.
2:7b.1PE.002.007 Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;
2:8b.1PE.002.008 kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.
2:9b.1PE.002.009 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;
2:10b.1PE.002.010 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
2:11b.1PE.002.011 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;
2:12b.1PE.002.012 kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.
2:13b.1PE.002.013 Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto;
2:14b.1PE.002.014 cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj.
2:15b.1PE.002.015 CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj;
2:16b.1PE.002.016 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.
2:17b.1PE.002.017 CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.
2:18b.1PE.002.018 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj.
2:19b.1PE.002.019 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.
2:20b.1PE.002.020 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.
2:21b.1PE.002.021 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;
2:22b.1PE.002.022 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;
2:23b.1PE.002.023 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;
2:24b.1PE.002.024 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.
2:25b.1PE.002.025 CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.
3
3:1b.1PE.003.001 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,
3:2b.1PE.003.002 rigardante vian konduton kun timo cxastan.
3:3b.1PE.003.003 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj;
3:4b.1PE.003.004 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.
3:5b.1PE.003.005 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;
3:6b.1PE.003.006 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.
3:7b.1PE.003.007 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.
3:8b.1PE.003.008 Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;
3:9b.1PE.003.009 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
3:10b.1PE.003.010 CXar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraux malbono, Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo;
3:11b.1PE.003.011 Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.
3:12b.1PE.003.012 CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon.
3:13b.1PE.003.013 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la bono?
3:14b.1PE.003.014 Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;
3:15b.1PE.003.015 sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;
3:16b.1PE.003.016 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.
3:17b.1PE.003.017 CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.
3:18b.1PE.003.018 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;
3:19b.1PE.003.019 en kiu ankaux li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj,
3:20b.1PE.003.020 kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo;
3:21b.1PE.003.021 kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo;
3:22b.1PE.003.022 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.
4
4:1b.1PE.004.001 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;
4:2b.1PE.004.002 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.
4:3b.1PE.004.003 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;
4:4b.1PE.004.004 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;
4:5b.1PE.004.005 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj la mortintojn.
4:6b.1PE.004.006 CXar por tio ankaux la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj, sed spirite vivu laux Dio.
4:7b.1PE.004.007 Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj;
4:8b.1PE.004.008 antaux cxio havante fervoran amon unu al alia; cxar amo kovras amason da pekoj;
4:9b.1PE.004.009 estu gastamaj unu al alia sen murmurado;
4:10b.1PE.004.010 lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;
4:11b.1PE.004.011 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
4:12b.1PE.004.012 Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;
4:13b.1PE.004.013 sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.
4:14b.1PE.004.014 Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
4:15b.1PE.004.015 Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
4:16b.1PE.004.016 sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
4:17b.1PE.004.017 CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
4:18b.1PE.004.018 Kaj se justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
4:19b.1PE.004.019 Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.
5
5:1b.1PE.005.001 La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkasxota gloro:
5:2b.1PE.005.002 Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole;
5:3b.1PE.005.003 ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego.
5:4b.1PE.005.004 Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
5:5b.1PE.005.005 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
5:6b.1PE.005.006 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;
5:7b.1PE.005.007 surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.
5:8b.1PE.005.008 Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;
5:9b.1PE.005.009 lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo.
5:10b.1PE.005.010 Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.
5:11b.1PE.005.011 Al Li estu la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
5:12b.1PE.005.012 Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke cxi tio estas la vera graco de Dio; en gxi firme staru.
5:13b.1PE.005.013 Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.
5:14b.1PE.005.014 Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi cxiuj, kiuj estas en Kristo.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 1 Peter (Esperanto). 1 Peter (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9689-4