2 Timothy (Esperanto)

2 Timothy (Esperanto)

2 Timoteo

1

1:1b.2TI.001.001 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laux la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,

1:2b.2TI.001.002 al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

1:3b.2TI.001.003 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj, nokte kaj tage

1:4b.2TI.001.004 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;

1:5b.2TI.001.005 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.

1:6b.2TI.001.006 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.

1:7b.2TI.001.007 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

1:8b.2TI.001.008 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,

1:9b.2TI.001.009 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,

1:10b.2TI.001.010 sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,

1:11b.2TI.001.011 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.

1:12b.2TI.001.012 Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.

1:13b.2TI.001.013 Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi auxdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

1:14b.2TI.001.014 La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta Spirito, kiu logxas en ni.

1:15b.2TI.001.015 Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

1:16b.2TI.001.016 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,

1:17b.2TI.001.017 sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis

1:18b.2TI.001.018 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

2

2:1b.2TI.002.001 Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.

2:2b.2TI.002.002 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.

2:3b.2TI.002.003 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.

2:4b.2TI.002.004 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto.

2:5b.2TI.002.005 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris.

2:6b.2TI.002.006 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.

2:7b.2TI.002.007 Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio.

2:8b.2TI.002.008 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;

2:9b.2TI.002.009 en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.

2:10b.2TI.002.010 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

2:11b.2TI.002.011 Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li;

2:12b.2TI.002.012 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;

2:13b.2TI.002.013 se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.

2:14b.2TI.002.014 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj.

2:15b.2TI.002.015 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.

2:16b.2TI.002.016 Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli multe da malpieco,

2:17b.2TI.002.017 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,

2:18b.2TI.002.018 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.

2:19b.2TI.002.019 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

2:20b.2TI.002.020 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.

2:21b.2TI.002.021 Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.

2:22b.2TI.002.022 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.

2:23b.2TI.002.023 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.

2:24b.2TI.002.024 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,

2:25b.2TI.002.025 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

2:26b.2TI.002.026 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

3

3:1b.2TI.003.001 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj.

3:2b.2TI.003.002 CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,

3:3b.2TI.003.003 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,

3:4b.2TI.003.004 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;

3:5b.2TI.003.005 havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.

3:6b.2TI.003.006 CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,

3:7b.2TI.003.007 cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.

3:8b.2TI.003.008 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.

3:9b.2TI.003.009 Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.

3:10b.2TI.003.010 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,

3:11b.2TI.003.011 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.

3:12b.2TI.003.012 Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.

3:13b.2TI.003.013 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.

3:14b.2TI.003.014 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis,

3:15b.2TI.003.015 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

3:16b.2TI.003.016 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;

3:17b.2TI.003.017 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.

4

4:1b.2TI.004.001 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;

4:2b.2TI.004.002 prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.

4:3b.2TI.004.003 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;

4:4b.2TI.004.004 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

4:5b.2TI.004.005 Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.

4:6b.2TI.004.006 CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.

4:7b.2TI.004.007 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;

4:8b.2TI.004.008 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

4:9b.2TI.004.009 Klopodu veni baldaux al mi;

4:10b.2TI.004.010 cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

4:11b.2TI.004.011 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.

4:12b.2TI.004.012 Sed Tihxikon mi sendis al Efeso.

4:13b.2TI.004.013 La mantelon, kiun mi lasis en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.

4:14b.2TI.004.014 Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj;

4:15b.2TI.004.015 kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.

4:16b.2TI.004.016 CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.

4:17b.2TI.004.017 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

4:18b.2TI.004.018 La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

4:19b.2TI.004.019 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.

4:20b.2TI.004.020 Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.

4:21b.2TI.004.021 Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.

4:22b.2TI.004.022 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 2 Timothy (Esperanto). 2 Timothy (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-967A-6