Luke (Esperanto)
Luko
1
1:1b.LUK.001.001 CXar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,
1:2b.LUK.001.002 kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,
1:3b.LUK.001.003 sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
1:4b.LUK.001.004 por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
1:5b.LUK.001.005 En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto.
1:6b.LUK.001.006 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.
1:7b.LUK.001.007 Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.
1:8b.LUK.001.008 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia grupo,
1:9b.LUK.001.009 laux la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
1:10b.LUK.001.010 Kaj la tuta amaso de la popolo pregxis ekstere dum la horo de la incensado.
1:11b.LUK.001.011 Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.
1:12b.LUK.001.012 Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.
1:13b.LUK.001.013 Sed la angxelo diris al li:Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
1:14b.LUK.001.014 Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo.
1:15b.LUK.001.015 CXar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.
1:16b.LUK.001.016 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.
1:17b.LUK.001.017 Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.
1:18b.LUK.001.018 Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon.
1:19b.LUK.001.019 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.
1:20b.LUK.001.020 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos siatempe.
1:21b.LUK.001.021 Kaj la popolo atendis Zehxarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.
1:22b.LUK.001.022 Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.
1:23b.LUK.001.023 Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.
1:24b.LUK.001.024 Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravedigxis, kaj kasxis sin kvin monatojn, dirante:
1:25b.LUK.001.025 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.
1:26b.LUK.001.026 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
1:27b.LUK.001.027 al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
1:28b.LUK.001.028 Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.
1:29b.LUK.001.029 Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.
1:30b.LUK.001.030 Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio.
1:31b.LUK.001.031 Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.
1:32b.LUK.001.032 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
1:33b.LUK.001.033 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.
1:34b.LUK.001.034 Kaj Maria diris al la angxelo:Kiel estos tio, cxar mi ne konas viron?
1:35b.LUK.001.035 Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio.
1:36b.LUK.001.036 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta.
1:37b.LUK.001.037 CXar cxe Dio nenio estas neebla.
1:38b.LUK.001.038 Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.
1:39b.LUK.001.039 Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en la montan regionon, en urbon de Judujo;
1:40b.LUK.001.040 kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi salutis Elizabeton.
1:41b.LUK.001.041 Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito,
1:42b.LUK.001.042 kaj sxi levis sian vocxon per lauxta krio, kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.
1:43b.LUK.001.043 Kaj pro kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?
1:44b.LUK.001.044 CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.
1:45b.LUK.001.045 Kaj felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar plenumigxos tio, kio estas dirita al sxi de la Eternulo.
1:46b.LUK.001.046 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,
1:47b.LUK.001.047 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,
1:48b.LUK.001.048 CXar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; CXar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa.
1:49b.LUK.001.049 CXar la Potenculo faris al mi grandajxojn, Kaj sankta estas Lia nomo.
1:50b.LUK.001.050 Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
1:51b.LUK.001.051 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
1:52b.LUK.001.052 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
1:53b.LUK.001.053 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.
1:54b.LUK.001.054 Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.
1:55b.LUK.001.055 Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.
1:56b.LUK.001.056 Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.
1:57b.LUK.001.057 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon.
1:58b.LUK.001.058 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.
1:59b.LUK.001.059 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.
1:60b.LUK.001.060 Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano.
1:61b.LUK.001.061 Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
1:62b.LUK.001.062 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
1:63b.LUK.001.063 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj cxiuj miris.
1:64b.LUK.001.064 Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango liberigxis; kaj li parolis, glorante Dion.
1:65b.LUK.001.065 Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio.
1:66b.LUK.001.066 Kaj cxiuj auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos cxi tiu knabeto? CXar la mano de la Eternulo estis kun li.
1:67b.LUK.001.067 Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:
1:68b.LUK.001.068 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, CXar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elacxeton,
1:69b.LUK.001.069 Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,
1:70b.LUK.001.070 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,
1:71b.LUK.001.071 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj malamantoj;
1:72b.LUK.001.072 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;
1:73b.LUK.001.073 La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;
1:74b.LUK.001.074 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,
1:75b.LUK.001.075 En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.
1:76b.LUK.001.076 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, CXar vi iros antaux la vizagxo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
1:77b.LUK.001.077 Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,
1:78b.LUK.001.078 Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,
1:79b.LUK.001.079 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.
1:80b.LUK.001.080 Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.
2
2:1b.LUK.002.001 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita.
2:2b.LUK.002.002 CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
2:3b.LUK.002.003 Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo.
2:4b.LUK.002.004 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,
2:5b.LUK.002.005 por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda.
2:6b.LUK.002.006 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo.
2:7b.LUK.002.007 Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.
2:8b.LUK.002.008 Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon.
2:9b.LUK.002.009 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo.
2:10b.LUK.002.010 Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo;
2:11b.LUK.002.011 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
2:12b.LUK.002.012 Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo.
2:13b.LUK.002.013 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:
2:14b.LUK.002.014 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
2:15b.LUK.002.015 Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia:Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al ni.
2:16b.LUK.002.016 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kusxantan en la staltrogo.
2:17b.LUK.002.017 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri cxi tiu infano.
2:18b.LUK.002.018 Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la pasxtistoj.
2:19b.LUK.002.019 Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.
2:20b.LUK.002.020 Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.
2:21b.LUK.002.021 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.
2:22b.LUK.002.022 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,
2:23b.LUK.002.023 kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo:CXiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo;
2:24b.LUK.002.024 kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.
2:25b.LUK.002.025 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.
2:26b.LUK.002.026 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.
2:27b.LUK.002.027 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,
2:28b.LUK.002.028 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:
2:29b.LUK.002.029 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco,
2:30b.LUK.002.030 CXar miaj okuloj vidis Vian savon,
2:31b.LUK.002.031 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj,
2:32b.LUK.002.032 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
2:33b.LUK.002.033 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li;
2:34b.LUK.002.034 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata;
2:35b.LUK.002.035 kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu.
2:36b.LUK.002.036 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,
2:37b.LUK.002.037 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage.
2:38b.LUK.002.038 Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.
2:39b.LUK.002.039 Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.
2:40b.LUK.002.040 Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.
2:41b.LUK.002.041 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo.
2:42b.LUK.002.042 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;
2:43b.LUK.002.043 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;
2:44b.LUK.002.044 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;
2:45b.LUK.002.045 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, sercxante lin.
2:46b.LUK.002.046 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, auxskultante ilin kaj metante al ili demandojn;
2:47b.LUK.002.047 kaj cxiuj, kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.
2:48b.LUK.002.048 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo.
2:49b.LUK.002.049 Kaj li diris al ili:Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?
2:50b.LUK.002.050 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.
2:51b.LUK.002.051 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.
2:52b.LUK.002.052 Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.
3
3:1b.LUK.003.001 En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene,
3:2b.LUK.003.002 dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto.
3:3b.LUK.003.003 Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
3:4b.LUK.003.004 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.
3:5b.LUK.003.005 CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos;
3:6b.LUK.003.006 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.
3:7b.LUK.003.007 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
3:8b.LUK.003.008 Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
3:9b.LUK.003.009 Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.
3:10b.LUK.003.010 Kaj la homamasoj lin demandis, dirante:Kion do ni faru?
3:11b.LUK.003.011 Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same.
3:12b.LUK.003.012 Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:Majstro, kion ni faru?
3:13b.LUK.003.013 Kaj li diris al ili:Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.
3:14b.LUK.003.014 Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
3:15b.LUK.003.015 Kaj kiam la popolo atendis, kaj cxiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, cxu eble li estas la Kristo,
3:16b.LUK.003.016 Johano respondis al cxiuj, dirante:Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
3:17b.LUK.003.017 lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
3:18b.LUK.003.018 Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
3:19b.LUK.003.019 Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo faris,
3:20b.LUK.003.020 aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en malliberejo.
3:21b.LUK.003.021 Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis,
3:22b.LUK.003.022 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.
3:23b.LUK.003.023 Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,
3:24b.LUK.003.024 de Mattat, de Levi, de Melhxi, de Janaj, de Jozef,
3:25b.LUK.003.025 de Matatias, de Amos, de Nahxum, de Esli, de Nagaj,
3:26b.LUK.003.026 de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda,
3:27b.LUK.003.027 de Johxanan, de Resa, de Zerubabel, de SXealtiel, de Neri,
3:28b.LUK.003.028 de Melhxi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er,
3:29b.LUK.003.029 de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,
3:30b.LUK.003.030 de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,
3:31b.LUK.003.031 de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,
3:32b.LUK.003.032 de Jisxaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon,
3:33b.LUK.003.033 de Aminadab, de Ram, de HXecron, de Perec, de Jehuda,
3:34b.LUK.003.034 de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Terahx, de Nahxor,
3:35b.LUK.003.035 de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de SXelahx,
3:36b.LUK.003.036 de Kenan, de Arpahxsxad, de SXem, de Noa, de Lemehx,
3:37b.LUK.003.037 de Metusxelahx, de HXanohx, de Jared, de Mahalalel, de Kenan,
3:38b.LUK.003.038 de Enosx, de Set, de Adam, de Dio.
4
4:1b.LUK.004.001 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton
4:2b.LUK.004.002 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis.
4:3b.LUK.004.003 Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano.
4:4b.LUK.004.004 Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo.
4:5b.LUK.004.005 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
4:6b.LUK.004.006 Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas.
4:7b.LUK.004.007 Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.
4:8b.LUK.004.008 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.
4:9b.LUK.004.009 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;
4:10b.LUK.004.010 cxar estas skribite: Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
4:11b.LUK.004.011 kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
4:12b.LUK.004.012 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.
4:13b.LUK.004.013 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.
4:14b.LUK.004.014 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.
4:15b.LUK.004.015 Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de cxiuj.
4:16b.LUK.004.016 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.
4:17b.LUK.004.017 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
4:18b.LUK.004.018 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
4:19b.LUK.004.019 Por proklami favorjaron de la Eternulo.
4:20b.LUK.004.020 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
4:21b.LUK.004.021 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.
4:22b.LUK.004.022 Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?
4:23b.LUK.004.023 Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.
4:24b.LUK.004.024 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
4:25b.LUK.004.025 Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
4:26b.LUK.004.026 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
4:27b.LUK.004.027 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
4:28b.LUK.004.028 Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion;
4:29b.LUK.004.029 kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren.
4:30b.LUK.004.030 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
4:31b.LUK.004.031 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
4:32b.LUK.004.032 kaj oni miris pro lia instruado, cxar kun auxtoritato estis lia vorto.
4:33b.LUK.004.033 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo,
4:34b.LUK.004.034 dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
4:35b.LUK.004.035 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
4:36b.LUK.004.036 Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
4:37b.LUK.004.037 Kaj famo pri li eliris al cxiu loko de la tuta cxirkauxajxo.
4:38b.LUK.004.038 Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri sxi.
4:39b.LUK.004.039 Kaj starante super sxi, li admonis la febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al ili.
4:40b.LUK.004.040 Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
4:41b.LUK.004.041 Eliris ankaux demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis, ke li estas la Kristo.
4:42b.LUK.004.042 Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
4:43b.LUK.004.043 Sed li diris al ili:Ankaux al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por tio mi estas sendita.
4:44b.LUK.004.044 Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.
5
5:1b.LUK.005.001 Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;
5:2b.LUK.005.002 kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago, sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili, kaj lavis la retojn.
5:3b.LUK.005.003 Kaj li eniris en unu el la sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el la sxipeto.
5:4b.LUK.005.004 Kaj kiam li cxesis paroli, li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
5:5b.LUK.005.005 Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn.
5:6b.LUK.005.006 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj iliaj retoj ekrompigxis;
5:7b.LUK.005.007 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo.
5:8b.LUK.005.008 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.
5:9b.LUK.005.009 CXar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj cxiujn, kiuj estis kun li,
5:10b.LUK.005.010 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
5:11b.LUK.005.011 Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.
5:12b.LUK.005.012 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
5:13b.LUK.005.013 Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
5:14b.LUK.005.014 Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.
5:15b.LUK.005.015 Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.
5:16b.LUK.005.016 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj pregxadis.
5:17b.LUK.005.017 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.
5:18b.LUK.005.018 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li.
5:19b.LUK.005.019 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.
5:20b.LUK.005.020 Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.
5:21b.LUK.005.021 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas cxi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?
5:22b.LUK.005.022 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj?
5:23b.LUK.005.023 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru?
5:24b.LUK.005.024 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.
5:25b.LUK.005.025 Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.
5:26b.LUK.005.026 Kaj mirego kaptis cxiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili plenigxis de timo, dirante:Ni vidis mirindajxojn hodiaux.
5:27b.LUK.005.027 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li:Sekvu min.
5:28b.LUK.005.028 Kaj li forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin.
5:29b.LUK.005.029 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili.
5:30b.LUK.005.030 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
5:31b.LUK.005.031 Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
5:32b.LUK.005.032 Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.
5:33b.LUK.005.033 Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj trinkas.
5:34b.LUK.005.034 Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili?
5:35b.LUK.005.035 Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.
5:36b.LUK.005.036 Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova.
5:37b.LUK.005.037 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus.
5:38b.LUK.005.038 Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn.
5:39b.LUK.005.039 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; cxar li diras:La malnova estas preferinda.
6
6:1b.LUK.006.001 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj desxiris la spikojn, kaj mangxis, frotante ilin en la manoj.
6:2b.LUK.006.002 Sed iuj el la Fariseoj diris:Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate?
6:3b.LUK.006.003 Kaj Jesuo, respondante al ili, diris:CXu vi ecx ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
6:4b.LUK.006.004 ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?
6:5b.LUK.006.005 Kaj li diris al ili:La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
6:6b.LUK.006.006 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.
6:7b.LUK.006.007 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.
6:8b.LUK.006.008 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.
6:9b.LUK.006.009 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?
6:10b.LUK.006.010 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.
6:11b.LUK.006.011 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.
6:12b.LUK.006.012 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio.
6:13b.LUK.006.013 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj:
6:14b.LUK.006.014 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon
6:15b.LUK.006.015 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo,
6:16b.LUK.006.016 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.
6:17b.LUK.006.017 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;
6:18b.LUK.006.018 kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj.
6:19b.LUK.006.019 Kaj la tuta homamaso volis tusxi lin, cxar potenco eliris el li kaj sanigis cxiujn.
6:20b.LUK.006.020 Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris:Felicxaj estas vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio.
6:21b.LUK.006.021 Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos. Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.
6:22b.LUK.006.022 Felicxaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riprocxos, kaj eljxetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.
6:23b.LUK.006.023 GXoju en tiu tago, kaj pro gxojo saltu, cxar jen via rekompenco estas granda en la cxielo; cxar tiel same faris iliaj patroj kontraux la profetoj.
6:24b.LUK.006.024 Sed ve al vi ricxuloj! cxar vi jam ricevis vian konsolon.
6:25b.LUK.006.025 Ve al vi satigitaj! cxar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! cxar vi malgxojos kaj ploros.
6:26b.LUK.006.026 Ve, kiam cxiuj homoj parolos bone pri vi! cxar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.
6:27b.LUK.006.027 Sed mi diras al vi, kiuj auxdas:Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj;
6:28b.LUK.006.028 benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.
6:29b.LUK.006.029 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
6:30b.LUK.006.030 Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin.
6:31b.LUK.006.031 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.
6:32b.LUK.006.032 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.
6:33b.LUK.006.033 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras.
6:34b.LUK.006.034 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.
6:35b.LUK.006.035 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.
6:36b.LUK.006.036 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.
6:37b.LUK.006.037 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;
6:38b.LUK.006.038 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
6:39b.LUK.006.039 Kaj li parolis ankaux al ili parabolon:CXu blindulo povas gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon?
6:40b.LUK.006.040 Discxiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto.
6:41b.LUK.006.041 Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?
6:42b.LUK.006.042 Kiel vi povas diri al via frato:Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.
6:43b.LUK.006.043 CXar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.
6:44b.LUK.006.044 CXar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. CXar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
6:45b.LUK.006.045 Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.
6:46b.LUK.006.046 Kaj kial vi min vokas:Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?
6:47b.LUK.006.047 Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas:
6:48b.LUK.006.048 li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita.
6:49b.LUK.006.049 Sed tiu, kiu auxdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraux kiun la rivero sin jxetis, kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.
7
7:1b.LUK.007.001 Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.
7:2b.LUK.007.002 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta.
7:3b.LUK.007.003 Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.
7:4b.LUK.007.004 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
7:5b.LUK.007.005 cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
7:6b.LUK.007.006 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
7:7b.LUK.007.007 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.
7:8b.LUK.007.008 CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
7:9b.LUK.007.009 Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
7:10b.LUK.007.010 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
7:11b.LUK.007.011 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.
7:12b.LUK.007.012 Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.
7:13b.LUK.007.013 Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.
7:14b.LUK.007.014 Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu.
7:15b.LUK.007.015 Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
7:16b.LUK.007.016 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.
7:17b.LUK.007.017 Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.
7:18b.LUK.007.018 Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio.
7:19b.LUK.007.019 Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
7:20b.LUK.007.020 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
7:21b.LUK.007.021 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.
7:22b.LUK.007.022 Kaj li respondis kaj diris al ili:Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis:blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata.
7:23b.LUK.007.023 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.
7:24b.LUK.007.024 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?
7:25b.LUK.007.025 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, trovigxas en domoj de regxoj.
7:26b.LUK.007.026 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
7:27b.LUK.007.027 CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.
7:28b.LUK.007.028 Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.
7:29b.LUK.007.029 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, auxdinte, pravigis Dion, cxar ili ricevis la bapton de Johano.
7:30b.LUK.007.030 Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.
7:31b.LUK.007.031 Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili similas?
7:32b.LUK.007.032 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
7:33b.LUK.007.033 CXar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.
7:34b.LUK.007.034 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!
7:35b.LUK.007.035 Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj infanoj.
7:36b.LUK.007.036 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.
7:37b.LUK.007.037 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,
7:38b.LUK.007.038 kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo.
7:39b.LUK.007.039 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.
7:40b.LUK.007.040 Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.
7:41b.LUK.007.041 Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.
7:42b.LUK.007.042 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos?
7:43b.LUK.007.043 Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris al li:Vi prave jugxis.
7:44b.LUK.007.044 Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.
7:45b.LUK.007.045 Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne cxesis kisadi miajn piedojn.
7:46b.LUK.007.046 Vi ne sxmiris mian kapon per oleo; sed sxi sxmiris miajn piedojn per sxmirajxo.
7:47b.LUK.007.047 Pro tio mi diras al vi:SXiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.
7:48b.LUK.007.048 Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj.
7:49b.LUK.007.049 Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn?
7:50b.LUK.007.050 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.
8
8:1b.LUK.008.001 Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,
8:2b.LUK.008.002 kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
8:3b.LUK.008.003 kaj Joana, edzino de HXuzas, la cxambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.
8:4b.LUK.008.004 Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo:
8:5b.LUK.008.005 La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin.
8:6b.LUK.008.006 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon.
8:7b.LUK.008.007 Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.
8:8b.LUK.008.008 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
8:9b.LUK.008.009 Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.
8:10b.LUK.008.010 Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.
8:11b.LUK.008.011 La parabolo estas jena:La semo estas la vorto de Dio.
8:12b.LUK.008.012 Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj auxdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.
8:13b.LUK.008.013 Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.
8:14b.LUK.008.014 Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.
8:15b.LUK.008.015 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.
8:16b.LUK.008.016 Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
8:17b.LUK.008.017 CXar estas kasxita nenio, kio ne malkasxigxos; kaj ne estas io sekreta, kio ne konigxos kaj klare elmontrigxos.
8:18b.LUK.008.018 Atentu do, kiamaniere vi auxdas; cxar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita ecx tio, kion li sxajne havas.
8:19b.LUK.008.019 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.
8:20b.LUK.008.020 Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.
8:21b.LUK.008.021 Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.
8:22b.LUK.008.022 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.
8:23b.LUK.008.023 Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.
8:24b.LUK.008.024 Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.
8:25b.LUK.008.025 Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
8:26b.LUK.008.026 Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraux Galileo.
8:27b.LUK.008.027 Kaj kiam li surbordigxis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.
8:28b.LUK.008.028 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
8:29b.LUK.008.029 CXar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. CXar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
8:30b.LUK.008.030 Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; cxar multaj demonoj eniris en lin.
8:31b.LUK.008.031 Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.
8:32b.LUK.008.032 Kaj estis tie granda grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.
8:33b.LUK.008.033 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.
8:34b.LUK.008.034 Kaj kiam iliaj pasxtistoj vidis la okazintajxon, ili forkuris, kaj rakontis gxin en la urbo kaj en la kamparo.
8:35b.LUK.008.035 Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
8:36b.LUK.008.036 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto sanigxis.
8:37b.LUK.008.037 Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.
8:38b.LUK.008.038 Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:
8:39b.LUK.008.039 Reiru al via domo, kaj rakontu cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.
8:40b.LUK.008.040 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.
8:41b.LUK.008.041 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;
8:42b.LUK.008.042 cxar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj sxi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso cxirkauxpremis lin.
8:43b.LUK.008.043 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,
8:44b.LUK.008.044 venis malantaux lin, kaj tusxis la randon de lia vestajxo; kaj tuj sxia sangofluo cxesigxis.
8:45b.LUK.008.045 Kaj Jesuo diris:Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso cxirkauxas kaj premas vin.
8:46b.LUK.008.046 Sed Jesuo diris:Iu min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco.
8:47b.LUK.008.047 Kaj kiam la virino ekvidis, ke sxi ne estas kasxita, sxi venis tremanta, kaj, sin jxetante antaux lin, sciigis antaux la tuta popolo, pro kia motivo sxi tusxis lin, kaj kiel sxi estas tuj sanigita.
8:48b.LUK.008.048 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.
8:49b.LUK.008.049 Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston.
8:50b.LUK.008.050 Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.
8:51b.LUK.008.051 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.
8:52b.LUK.008.052 Kaj cxiuj ploris kaj gxemis pro sxi; sed li diris:Ne ploru; cxar sxi ne mortis, sed dormas.
8:53b.LUK.008.053 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke sxi mortis.
8:54b.LUK.008.054 Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:Knabino, levigxu.
8:55b.LUK.008.055 Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.
8:56b.LUK.008.056 Kaj sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.
9
9:1b.LUK.009.001 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.
9:2b.LUK.009.002 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.
9:3b.LUK.009.003 Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn.
9:4b.LUK.009.004 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu, kaj el tie ekvojagxu.
9:5b.LUK.009.005 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili.
9:6b.LUK.009.006 Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn, cxie predikante la evangelion kaj sanigante.
9:7b.LUK.009.007 Kaj la tetrarhxo Herodo auxdis pri cxio, kio farigxis; kaj li embarasigxis, cxar iuj diris, ke Johano levigxis el la mortintoj;
9:8b.LUK.009.008 kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis.
9:9b.LUK.009.009 Kaj Herodo diris:Johanon mi senkapigis, sed kiu estas cxi tiu, pri kiu mi auxdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.
9:10b.LUK.009.010 Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida.
9:11b.LUK.009.011 Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.
9:12b.LUK.009.012 Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko.
9:13b.LUK.009.013 Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.
9:14b.LUK.009.014 CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.
9:15b.LUK.009.015 Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn.
9:16b.LUK.009.016 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.
9:17b.LUK.009.017 Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.
9:18b.LUK.009.018 Kaj dum li pregxis en soleco, la discxiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante:Kiu, diras la popolo, ke mi estas?
9:19b.LUK.009.019 Kaj ili responde diris:Laux iuj Johano, la Baptisto; sed laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis.
9:20b.LUK.009.020 Sed li diris al ili:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris:La Kristo de Dio.
9:21b.LUK.009.021 Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru cxi tion al neniu;
9:22b.LUK.009.022 dirante:La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.
9:23b.LUK.009.023 Kaj li diris al cxiuj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon cxiutage, kaj sekvu min.
9:24b.LUK.009.024 CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos.
9:25b.LUK.009.025 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aux pereigus?
9:26b.LUK.009.026 CXar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj.
9:27b.LUK.009.027 Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.
9:28b.LUK.009.028 Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.
9:29b.LUK.009.029 Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta.
9:30b.LUK.009.030 Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
9:31b.LUK.009.031 kiuj montrigxis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.
9:32b.LUK.009.032 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
9:33b.LUK.009.033 Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.
9:34b.LUK.009.034 Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon.
9:35b.LUK.009.035 Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu.
9:36b.LUK.009.036 Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.
9:37b.LUK.009.037 Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin.
9:38b.LUK.009.038 Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante:Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, cxar li estas mia sola infano;
9:39b.LUK.009.039 kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj gxi konvulsiigas lin kun busxa sxauxmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
9:40b.LUK.009.040 Kaj mi petis viajn discxiplojn, ke ili elpelu gxin; sed ili ne povis.
9:41b.LUK.009.041 Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi tien vian filon.
9:42b.LUK.009.042 Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.
9:43b.LUK.009.043 Kaj cxiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum cxiuj miris pri cxio, kion li faris, li diris al siaj discxiploj:
9:44b.LUK.009.044 Penetrigu cxi tiujn vortojn en viajn orelojn:cxar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.
9:45b.LUK.009.045 Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj gxi estis kasxita for de ili, por ke ili ne sciu gxian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.
9:46b.LUK.009.046 Kaj komencigxis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda.
9:47b.LUK.009.047 Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,
9:48b.LUK.009.048 kaj diris al ili:Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu estas plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda.
9:49b.LUK.009.049 Kaj Johano respondis kaj diris:Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas kun ni.
9:50b.LUK.009.050 Sed Jesuo diris al li:Ne malpermesu; cxar tiu, kiu ne estas kontraux vi, estas por vi.
9:51b.LUK.009.051 Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,
9:52b.LUK.009.052 kaj sendis senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li.
9:53b.LUK.009.053 Kaj tiuj lin ne akceptis, cxar lia vizagxo estis direktata al Jerusalem.
9:54b.LUK.009.054 Kaj liaj discxiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris:Sinjoro, cxu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la cxielo kaj ekstermi ilin?
9:55b.LUK.009.055 Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris:Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas.
9:56b.LUK.009.056 CXar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilagxon.
9:57b.LUK.009.057 Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li:Mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
9:58b.LUK.009.058 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.
9:59b.LUK.009.059 Kaj li diris al alia:Sekvu min. Sed li diris:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
9:60b.LUK.009.060 Sed li diris al li:Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.
9:61b.LUK.009.061 Kaj ankoraux alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo.
9:62b.LUK.009.062 Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.
10
10:1b.LUK.010.001 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta.
10:2b.LUK.010.002 Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
10:3b.LUK.010.003 Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.
10:4b.LUK.010.004 Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
10:5b.LUK.010.005 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo.
10:6b.LUK.010.006 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.
10:7b.LUK.010.007 Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
10:8b.LUK.010.008 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;
10:9b.LUK.010.009 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi.
10:10b.LUK.010.010 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:
10:11b.LUK.010.011 Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.
10:12b.LUK.010.012 Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
10:13b.LUK.010.013 Ve al vi, HXorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.
10:14b.LUK.010.014 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi.
10:15b.LUK.010.015 Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.
10:16b.LUK.010.016 Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.
10:17b.LUK.010.017 Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.
10:18b.LUK.010.018 Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo.
10:19b.LUK.010.019 Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
10:20b.LUK.010.020 Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.
10:21b.LUK.010.021 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.
10:22b.LUK.010.022 CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.
10:23b.LUK.010.023 Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;
10:24b.LUK.010.024 cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.
10:25b.LUK.010.025 Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
10:26b.LUK.010.026 Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la legxo? kiel vi legas?
10:27b.LUK.010.027 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
10:28b.LUK.010.028 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
10:29b.LUK.010.029 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?
10:30b.LUK.010.030 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.
10:31b.LUK.010.031 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.
10:32b.LUK.010.032 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.
10:33b.LUK.010.033 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis,
10:34b.LUK.010.034 kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.
10:35b.LUK.010.035 Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.
10:36b.LUK.010.036 Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?
10:37b.LUK.010.037 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.
10:38b.LUK.010.038 Kaj dum ili vojagxis, li eniris en unu vilagxon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
10:39b.LUK.010.039 Kaj sxi havis fratinon, nomatan Maria, kaj cxi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auxskultis lian parolon.
10:40b.LUK.010.040 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.
10:41b.LUK.010.041 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;
10:42b.LUK.010.042 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.
11
11:1b.LUK.011.001 Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li:Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankaux Johano instruis siajn discxiplojn.
11:2b.LUK.011.002 Kaj li diris al ili:Kiam vi pregxas, diru:Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno.
11:3b.LUK.011.003 Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon.
11:4b.LUK.011.004 Kaj pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux pardonas al cxiu, kiu sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.
11:5b.LUK.011.005 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li:Amiko, pruntu al mi tri panojn;
11:6b.LUK.011.006 cxar amiko mia venis al mi post vojagxo, kaj mi ne havas, kion meti antaux lin;
11:7b.LUK.011.007 kaj tiu de interne respondos kaj diros:Ne gxenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?
11:8b.LUK.011.008 Mi diras al vi:Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.
11:9b.LUK.011.009 Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
11:10b.LUK.011.010 CXar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
11:11b.LUK.011.011 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li sxtonon? aux se li petas fisxon, cxu li anstataux fisxo donos al li serpenton?
11:12b.LUK.011.012 Aux se li petos ovon, cxu li donos al li skorpion?
11:13b.LUK.011.013 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
11:14b.LUK.011.014 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.
11:15b.LUK.011.015 Sed iuj el ili diris:Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn.
11:16b.LUK.011.016 Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la cxielo.
11:17b.LUK.011.017 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili:CXiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj domo, dividita kontraux domo, falas.
11:18b.LUK.011.018 Kaj se ankaux Satano dividigxas kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn.
11:19b.LUK.011.019 Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj.
11:20b.LUK.011.020 Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.
11:21b.LUK.011.021 Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj;
11:22b.LUK.011.022 sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon.
11:23b.LUK.011.023 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
11:24b.LUK.011.024 Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris.
11:25b.LUK.011.025 Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita.
11:26b.LUK.011.026 Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.
11:27b.LUK.011.027 Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li:Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis.
11:28b.LUK.011.028 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.
11:29b.LUK.011.029 Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante:CXi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona.
11:30b.LUK.011.030 CXar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio.
11:31b.LUK.011.031 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.
11:32b.LUK.011.032 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.
11:33b.LUK.011.033 Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
11:34b.LUK.011.034 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma.
11:35b.LUK.011.035 Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo.
11:36b.LUK.011.036 Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, gxi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.
11:37b.LUK.011.037 Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmangxi kun li; kaj li eniris kaj sidigxis.
11:38b.LUK.011.038 Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaux la matenmangxo.
11:39b.LUK.011.039 Kaj la Sinjoro diris al li:Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto.
11:40b.LUK.011.040 Malsagxuloj! cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux la internon?
11:41b.LUK.011.041 Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura.
11:42b.LUK.011.042 Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
11:43b.LUK.011.043 Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.
11:44b.LUK.011.044 Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
11:45b.LUK.011.045 Kaj unu el la legxistoj responde diris al li:Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas.
11:46b.LUK.011.046 Kaj li diris:Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la sxargxojn.
11:47b.LUK.011.047 Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.
11:48b.LUK.011.048 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn.
11:49b.LUK.011.049 Tial ankaux diris la sagxo de Dio:Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;
11:50b.LUK.011.050 por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio,
11:51b.LUK.011.051 de la sango de Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi:GXi estos postulita el cxi tiu generacio.
11:52b.LUK.011.052 Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.
11:53b.LUK.011.053 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj;
11:54b.LUK.011.054 insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.
12
12:1b.LUK.012.001 Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektigxis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj discxiploj, dirante unue:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco.
12:2b.LUK.012.002 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.
12:3b.LUK.012.003 Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.
12:4b.LUK.012.004 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.
12:5b.LUK.012.005 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu.
12:6b.LUK.012.006 CXu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio.
12:7b.LUK.012.007 Sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.
12:8b.LUK.012.008 Kaj mi diras al vi:CXiun, kiu konfesos min antaux la homoj, la Filo de homo ankaux konfesos antaux la angxeloj de Dio;
12:9b.LUK.012.009 sed kiu malkonfesos min antaux la homoj, tiu estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio.
12:10b.LUK.012.010 Kaj por cxiu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos pardono.
12:11b.LUK.012.011 Kaj kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj regantojn kaj auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi, aux kion diri;
12:12b.LUK.012.012 cxar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.
12:13b.LUK.012.013 Kaj unu el la homamaso diris al li:Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredajxon.
12:14b.LUK.012.014 Sed li diris al li:Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton?
12:15b.LUK.012.015 Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.
12:16b.LUK.012.016 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;
12:17b.LUK.012.017 kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
12:18b.LUK.012.018 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.
12:19b.LUK.012.019 Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.
12:20b.LUK.012.020 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
12:21b.LUK.012.021 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.
12:22b.LUK.012.022 Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
12:23b.LUK.012.023 CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.
12:24b.LUK.012.024 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
12:25b.LUK.012.025 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
12:26b.LUK.012.026 Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
12:27b.LUK.012.027 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.
12:28b.LUK.012.028 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!
12:29b.LUK.012.029 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.
12:30b.LUK.012.030 CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.
12:31b.LUK.012.031 Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
12:32b.LUK.012.032 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.
12:33b.LUK.012.033 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas.
12:34b.LUK.012.034 CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.
12:35b.LUK.012.035 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;
12:36b.LUK.012.036 kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos.
12:37b.LUK.012.037 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili.
12:38b.LUK.012.038 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.
12:39b.LUK.012.039 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi.
12:40b.LUK.012.040 Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.
12:41b.LUK.012.041 Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj?
12:42b.LUK.012.042 Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?
12:43b.LUK.012.043 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.
12:44b.LUK.012.044 Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas.
12:45b.LUK.012.045 Sed se tiu servisto diros en sia koro:Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos,
12:46b.LUK.012.046 la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.
12:47b.LUK.012.047 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn;
12:48b.LUK.012.048 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.
12:49b.LUK.012.049 Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?
12:50b.LUK.012.050 Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita!
12:51b.LUK.012.051 CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon;
12:52b.LUK.012.052 cxar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux tri.
12:53b.LUK.012.053 Estos disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro; patrino kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.
12:54b.LUK.012.054 Kaj li diris al la homamasoj:Kiam vi vidas nubon levigxantan en la okcidento, vi tuj diras:Venos pluveto; kaj tiel farigxas.
12:55b.LUK.012.055 Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras:Estos varmego; kaj tiel farigxas.
12:56b.LUK.012.056 Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la cxielo; sed kial vi ne scias esplori cxi tiun tempon?
12:57b.LUK.012.057 Kaj kial ecx per vi mem vi ne jugxas, kio estas justa?
12:58b.LUK.012.058 CXar dum vi iradas kun via kontrauxulo al la reganto, survoje klopodu liberigxi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon.
12:59b.LUK.012.059 Mi diras al vi:Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan lepton.
13
13:1b.LUK.013.001 Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj.
13:2b.LUK.013.002 Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?
13:3b.LUK.013.003 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos.
13:4b.LUK.013.004 Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?
13:5b.LUK.013.005 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.
13:6b.LUK.013.006 Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis.
13:7b.LUK.013.007 Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron?
13:8b.LUK.013.008 Sed li responde diris:Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon;
13:9b.LUK.013.009 kaj se gxi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.
13:10b.LUK.013.010 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.
13:11b.LUK.013.011 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.
13:12b.LUK.013.012 Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.
13:13b.LUK.013.013 Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion.
13:14b.LUK.013.014 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.
13:15b.LUK.013.015 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi?
13:16b.LUK.013.016 Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago?
13:17b.LUK.013.017 Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.
13:18b.LUK.013.018 Kaj li diris:Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi gxin komparu?
13:19b.LUK.013.019 GXi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj.
13:20b.LUK.013.020 Poste li diris:Al kio mi komparu la regnon de Dio?
13:21b.LUK.013.021 GXi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.
13:22b.LUK.013.022 Kaj li iris tra urboj kaj vilagxoj, instruante kaj irante cxiam pluen al Jerusalem.
13:23b.LUK.013.023 Kaj iu diris al li:Sinjoro, cxu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili:
13:24b.LUK.013.024 Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.
13:25b.LUK.013.025 Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;
13:26b.LUK.013.026 tiam vi ekparolos:Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis;
13:27b.LUK.013.027 kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.
13:28b.LUK.013.028 Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren.
13:29b.LUK.013.029 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio.
13:30b.LUK.013.030 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.
13:31b.LUK.013.031 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin.
13:32b.LUK.013.032 Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.
13:33b.LUK.013.033 Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.
13:34b.LUK.013.034 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!
13:35b.LUK.013.035 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
14
14:1b.LUK.014.001 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis.
14:2b.LUK.014.002 Kaj jen antaux li estis unu hidropsulo.
14:3b.LUK.014.003 Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne?
14:4b.LUK.014.004 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.
14:5b.LUK.014.005 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros gxin en sabata tago?
14:6b.LUK.014.006 Kaj ili ne povis respondi al tio.
14:7b.LUK.014.007 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la cxefajn sidlokojn; li diris al ili:
14:8b.LUK.014.008 Kiam vi estas invitita de iu al edzigxa festo, ne sidigxu en la cxefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;
14:9b.LUK.014.009 kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.
14:10b.LUK.014.010 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidigxu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi:Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaux cxiuj, kiuj sidas kun vi.
14:11b.LUK.014.011 CXar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
14:12b.LUK.014.012 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
14:13b.LUK.014.013 Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
14:14b.LUK.014.014 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.
14:15b.LUK.014.015 Kaj auxdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li:Felicxa estas tiu, kiu mangxos panon en la regno de Dio.
14:16b.LUK.014.016 Sed li diris al li:Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn;
14:17b.LUK.014.017 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj:Venu, cxar cxio estas jam preta.
14:18b.LUK.014.018 Kaj cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
14:19b.LUK.014.019 Alia diris:Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
14:20b.LUK.014.020 Kaj alia diris:Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.
14:21b.LUK.014.021 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.
14:22b.LUK.014.022 Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko.
14:23b.LUK.014.023 Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu.
14:24b.LUK.014.024 CXar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.
14:25b.LUK.014.025 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:
14:26b.LUK.014.026 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo.
14:27b.LUK.014.027 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo.
14:28b.LUK.014.028 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?
14:29b.LUK.014.029 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin,
14:30b.LUK.014.030 dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.
14:31b.LUK.014.031 Kaj kiu regxo, ekirante, por renkonti en batalo alian regxon, unue ne sidigxos, por konsiligxi, cxu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraux li kun dudek mil?
14:32b.LUK.014.032 Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.
14:33b.LUK.014.033 Kiu do el vi ne forlasas cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.
14:34b.LUK.014.034 Salo do estas bona, sed se ecx la salo sengustigxis, per kio gxi estos spicata?
14:35b.LUK.014.035 GXi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
15
15:1b.LUK.015.001 Kaj cxiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimigxis al li, por auxskulti lin.
15:2b.LUK.015.002 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.
15:3b.LUK.015.003 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante:
15:4b.LUK.015.004 Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos?
15:5b.LUK.015.005 Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante.
15:6b.LUK.015.006 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.
15:7b.LUK.015.007 Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.
15:8b.LUK.015.008 Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos?
15:9b.LUK.015.009 Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis.
15:10b.LUK.015.010 Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.
15:11b.LUK.015.011 Kaj li diris:Unu viro havis du filojn;
15:12b.LUK.015.012 kaj la pli juna diris al sia patro:Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn.
15:13b.LUK.015.013 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado.
15:14b.LUK.015.014 Kaj kiam li jam elspezis cxion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon.
15:15b.LUK.015.015 Kaj li iris, kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn.
15:16b.LUK.015.016 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.
15:17b.LUK.015.017 Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato!
15:18b.LUK.015.018 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi;
15:19b.LUK.015.019 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj.
15:20b.LUK.015.020 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.
15:21b.LUK.015.021 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.
15:22b.LUK.015.022 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;
15:23b.LUK.015.023 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;
15:24b.LUK.015.024 cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.
15:25b.LUK.015.025 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.
15:26b.LUK.015.026 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio.
15:27b.LUK.015.027 Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana.
15:28b.LUK.015.028 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.
15:29b.LUK.015.029 Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;
15:30b.LUK.015.030 sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.
15:31b.LUK.015.031 Kaj li diris al li:Filo, vi estas cxiam kun mi, kaj cxio mia estas via.
15:32b.LUK.015.032 Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.
16
16:1b.LUK.016.001 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
16:2b.LUK.016.002 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi.
16:3b.LUK.016.003 Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.
16:4b.LUK.016.004 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.
16:5b.LUK.016.005 Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua:Kiom vi sxuldas al mia sinjoro?
16:6b.LUK.016.006 Kaj li diris:Cent bat�ojn da oleo. Kaj li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek.
16:7b.LUK.016.007 Tiam li diris al alia:Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris:Cent kor�ojn da tritiko. Li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek.
16:8b.LUK.016.008 Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.
16:9b.LUK.016.009 Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.
16:10b.LUK.016.010 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.
16:11b.LUK.016.011 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?
16:12b.LUK.016.012 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?
16:13b.LUK.016.013 Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
16:14b.LUK.016.014 Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis.
16:15b.LUK.016.015 Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.
16:16b.LUK.016.016 La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.
16:17b.LUK.016.017 Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo fali.
16:18b.LUK.016.018 CXiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
16:19b.LUK.016.019 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;
16:20b.LUK.016.020 kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
16:21b.LUK.016.021 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
16:22b.LUK.016.022 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.
16:23b.LUK.016.023 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.
16:24b.LUK.016.024 Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo.
16:25b.LUK.016.025 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
16:26b.LUK.016.026 Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.
16:27b.LUK.016.027 Kaj li diris:Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro,
16:28b.LUK.016.028 cxar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon de turmento.
16:29b.LUK.016.029 Sed Abraham diris:Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili auxskultu ilin.
16:30b.LUK.016.030 Sed li diris:Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.
16:31b.LUK.016.031 Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.
17
17:1b.LUK.017.001 Kaj li diris al siaj discxiploj:Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!
17:2b.LUK.017.002 Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.
17:3b.LUK.017.003 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
17:4b.LUK.017.004 Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.
17:5b.LUK.017.005 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon.
17:6b.LUK.017.006 Kaj la Sinjoro diris:Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al cxi tiu morusarbo:Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.
17:7b.LUK.017.007 Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aux pasxtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo:Tuj venu, kaj sidigxu, por mangxi?
17:8b.LUK.017.008 CXu li ne diros al li prefere:Preparu ion, por ke mi verspermangxu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi mangxos kaj trinkos; kaj poste vi mangxos kaj trinkos?
17:9b.LUK.017.009 CXu li dankas la serviston, cxar li faris tion, kio estis ordonita?
17:10b.LUK.017.010 Tiel ankaux vi, kiam vi faris cxion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.
17:11b.LUK.017.011 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
17:12b.LUK.017.012 Kaj kiam ili eniris en unu vilagxon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
17:13b.LUK.017.013 kaj ili levis sian vocxon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin.
17:14b.LUK.017.014 Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj.
17:15b.LUK.017.015 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauxta vocxo,
17:16b.LUK.017.016 kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
17:17b.LUK.017.017 Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux?
17:18b.LUK.017.018 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?
17:19b.LUK.017.019 Kaj li diris al li:Levigxu kaj iru; via fido vin savis.
17:20b.LUK.017.020 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante:La regno de Dio ne venas kun observado;
17:21b.LUK.017.021 kaj oni ne diros:Jen cxi tie, aux:Jen tie! cxar jen la regno de Dio estas inter vi.
17:22b.LUK.017.022 Kaj li diris al la discxiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
17:23b.LUK.017.023 Kaj ili diros al vi:Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu;
17:24b.LUK.017.024 cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.
17:25b.LUK.017.025 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malsxatata de cxi tiu generacio.
17:26b.LUK.017.026 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.
17:27b.LUK.017.027 Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn.
17:28b.LUK.017.028 Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis;
17:29b.LUK.017.029 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn;
17:30b.LUK.017.030 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos.
17:31b.LUK.017.031 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu.
17:32b.LUK.017.032 Memoru la edzinon de Lot.
17:33b.LUK.017.033 Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.
17:34b.LUK.017.034 Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
17:35b.LUK.017.035 Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
17:36b.LUK.017.036 Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
17:37b.LUK.017.037 Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.
18
18:1b.LUK.018.001 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi,
18:2b.LUK.018.002 dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;
18:3b.LUK.018.003 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo.
18:4b.LUK.018.004 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
18:5b.LUK.018.005 tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado.
18:6b.LUK.018.006 Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto.
18:7b.LUK.018.007 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
18:8b.LUK.018.008 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?
18:9b.LUK.018.009 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
18:10b.LUK.018.010 Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.
18:11b.LUK.018.011 La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto.
18:12b.LUK.018.012 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras.
18:13b.LUK.018.013 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
18:14b.LUK.018.014 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
18:15b.LUK.018.015 Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin.
18:16b.LUK.018.016 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.
18:17b.LUK.018.017 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.
18:18b.LUK.018.018 Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
18:19b.LUK.018.019 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
18:20b.LUK.018.020 Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
18:21b.LUK.018.021 Kaj li diris:CXion tion mi observis detempe de mia juneco.
18:22b.LUK.018.022 Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.
18:23b.LUK.018.023 Sed auxdinte tion, li farigxis tre malgxoja; cxar li estis tre ricxa.
18:24b.LUK.018.024 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!
18:25b.LUK.018.025 CXar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.
18:26b.LUK.018.026 Kaj tiuj, kiuj tion auxdis, diris:Kiu do povos esti savita?
18:27b.LUK.018.027 Sed li diris:Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio.
18:28b.LUK.018.028 Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin.
18:29b.LUK.018.029 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio,
18:30b.LUK.018.030 kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
18:31b.LUK.018.031 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
18:32b.LUK.018.032 CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita;
18:33b.LUK.018.033 kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos.
18:34b.LUK.018.034 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
18:35b.LUK.018.035 Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
18:36b.LUK.018.036 kaj auxdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
18:37b.LUK.018.037 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
18:38b.LUK.018.038 Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min.
18:39b.LUK.018.039 Kaj la antauxirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min!
18:40b.LUK.018.040 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis:
18:41b.LUK.018.041 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
18:42b.LUK.018.042 Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
18:43b.LUK.018.043 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis lauxdon al Dio.
19
19:1b.LUK.019.001 Kaj li eniris en Jerihxon kaj gxin trapasis.
19:2b.LUK.019.002 Kaj jen viro, nomata Zakhxeo; kaj li estis cxefimpostisto, kaj li estis ricxa.
19:3b.LUK.019.003 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo.
19:4b.LUK.019.004 Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie.
19:5b.LUK.019.005 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo.
19:6b.LUK.019.006 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje.
19:7b.LUK.019.007 Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.
19:8b.LUK.019.008 Kaj Zakhxeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedajxoj, Sinjoro, mi donacas al la malricxuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
19:9b.LUK.019.009 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham.
19:10b.LUK.019.010 CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.
19:11b.LUK.019.011 Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
19:12b.LUK.019.012 Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
19:13b.LUK.019.013 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min�ojn, kaj diris al ili:Negocadu, gxis mi revenos.
19:14b.LUK.019.014 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni.
19:15b.LUK.019.015 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado.
19:16b.LUK.019.016 Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn.
19:17b.LUK.019.017 Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj.
19:18b.LUK.019.018 Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min�o faris kvin min�ojn.
19:19b.LUK.019.019 Li diris ankaux al tiu:Vi ankaux estu super kvin urboj.
19:20b.LUK.019.020 Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min�o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko;
19:21b.LUK.019.021 cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.
19:22b.LUK.019.022 Li diris al li:El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;
19:23b.LUK.019.023 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento?
19:24b.LUK.019.024 Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min�on, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek min�ojn.
19:25b.LUK.019.025 (Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min�ojn.)
19:26b.LUK.019.026 Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.
19:27b.LUK.019.027 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.
19:28b.LUK.019.028 Kaj tion dirinte, li ekiris antauxe, suprenirante al Jerusalem.
19:29b.LUK.019.029 Kaj kiam li alproksimigxis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,
19:30b.LUK.019.030 dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku.
19:31b.LUK.019.031 Kaj se iu demandos al vi:Kial vi gxin malligas? parolu jene:La Sinjoro gxin bezonas.
19:32b.LUK.019.032 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, gxuste kiel li diris al ili.
19:33b.LUK.019.033 Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?
19:34b.LUK.019.034 Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas.
19:35b.LUK.019.035 Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.
19:36b.LUK.019.036 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
19:37b.LUK.019.037 Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;
19:38b.LUK.019.038 dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto.
19:39b.LUK.019.039 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn discxiplojn.
19:40b.LUK.019.040 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.
19:41b.LUK.019.041 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,
19:42b.LUK.019.042 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj.
19:43b.LUK.019.043 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin,
19:44b.LUK.019.044 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.
19:45b.LUK.019.045 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,
19:46b.LUK.019.046 dirante al ili:Estas skribite:Mia domo estos domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.
19:47b.LUK.019.047 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi,
19:48b.LUK.019.048 kaj ne trovis, kion fari, cxar la tuta popolo tre atente auxskultis lin.
20
20:1b.LUK.020.001 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la cxefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliagxuloj;
20:2b.LUK.020.002 kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laux kia auxtoritato vi cxi tion faras? aux kiu estas tiu, kiu donis al vi tian auxtoritaton?
20:3b.LUK.020.003 Kaj responde li diris al ili:Mi ankaux faros al vi demandon, kaj diru al mi:
20:4b.LUK.020.004 La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj?
20:5b.LUK.020.005 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo; li diros:Kial vi ne kredis al li?
20:6b.LUK.020.006 Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo sxtonmortigos nin, cxar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.
20:7b.LUK.020.007 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie gxi estis.
20:8b.LUK.020.008 Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.
20:9b.LUK.020.009 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinbergxardenon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis por longa tempo.
20:10b.LUK.020.010 Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.
20:11b.LUK.020.011 Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.
20:12b.LUK.020.012 Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis.
20:13b.LUK.020.013 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.
20:14b.LUK.020.014 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia.
20:15b.LUK.020.015 Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?
20:16b.LUK.020.016 Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.
20:17b.LUK.020.017 Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?
20:18b.LUK.020.018 CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.
20:19b.LUK.020.019 Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.
20:20b.LUK.020.020 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.
20:21b.LUK.020.021 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:
20:22b.LUK.020.022 CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne?
20:23b.LUK.020.023 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
20:24b.LUK.020.024 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro.
20:25b.LUK.020.025 Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
20:26b.LUK.020.026 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaux la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.
20:27b.LUK.020.027 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin,
20:28b.LUK.020.028 dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
20:29b.LUK.020.029 Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana;
20:30b.LUK.020.030 ankaux la dua;
20:31b.LUK.020.031 kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
20:32b.LUK.020.032 Laste mortis ankaux la virino.
20:33b.LUK.020.033 En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon.
20:34b.LUK.020.034 Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj;
20:35b.LUK.020.035 sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas;
20:36b.LUK.020.036 cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo.
20:37b.LUK.020.037 Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
20:38b.LUK.020.038 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li.
20:39b.LUK.020.039 Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris.
20:40b.LUK.020.040 Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon.
20:41b.LUK.020.041 Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?
20:42b.LUK.020.042 CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
20:43b.LUK.020.043 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
20:44b.LUK.020.044 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?
20:45b.LUK.020.045 Kaj dum la tuta popolo auxskultis, li diris al siaj discxiploj:
20:46b.LUK.020.046 Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;
20:47b.LUK.020.047 kaj kiuj formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe pregxas. CXi tiuj ricevos pli severan kondamnon.
21
21:1b.LUK.021.001 Kaj ekrigardante, li vidis ricxulojn enjxetantajn siajn donacojn en la monkeston.
21:2b.LUK.021.002 Kaj li vidis unu malricxan vidvinon enjxetantan tien du leptojn.
21:3b.LUK.021.003 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:CXi tiu malricxa vidvino enjxetis pli multe ol cxiuj;
21:4b.LUK.021.004 cxar cxiuj tiuj el sia abundo enjxetis en la donacaron; sed sxi el sia malmultego enjxetis la tutan vivrimedon, kiun sxi havis.
21:5b.LUK.021.005 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke gxi estas ornamita per belaj sxtonoj kaj oferdonoj, li diris:
21:6b.LUK.021.006 Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
21:7b.LUK.021.007 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima?
21:8b.LUK.021.008 Kaj li diris:Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; cxar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj:La tempo proksimigxis; ne sekvu ilin.
21:9b.LUK.021.009 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj tumultoj, ne terurigxu; cxar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
21:10b.LUK.021.010 Tiam li diris al ili:Levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno;
21:11b.LUK.021.011 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.
21:12b.LUK.021.012 Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
21:13b.LUK.021.013 Tio farigxos por vi atesto.
21:14b.LUK.021.014 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antauxe pri pleda respondo;
21:15b.LUK.021.015 cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri.
21:16b.LUK.021.016 Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
21:17b.LUK.021.017 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo.
21:18b.LUK.021.018 Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos.
21:19b.LUK.021.019 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
21:20b.LUK.021.020 Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis.
21:21b.LUK.021.021 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.
21:22b.LUK.021.022 CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita.
21:23b.LUK.021.023 Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo.
21:24b.LUK.021.024 Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.
21:25b.LUK.021.025 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;
21:26b.LUK.021.026 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.
21:27b.LUK.021.027 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
21:28b.LUK.021.028 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, cxar via elacxeto alproksimigxas.
21:29b.LUK.021.029 Kaj li parolis al ili parabolon:Rigardu la figarbon kaj cxiujn arbojn;
21:30b.LUK.021.030 kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.
21:31b.LUK.021.031 Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.
21:32b.LUK.021.032 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio plenumigxos.
21:33b.LUK.021.033 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
21:34b.LUK.021.034 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu sxargxitaj de trosatigxo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;
21:35b.LUK.021.035 cxar kiel kaptilo gxi venos sur cxiujn, kiuj logxas sur la suprajxo de la tero.
21:36b.LUK.021.036 Sed viglu en cxiu tempo, pregxante, ke prosperu al vi savigxi de cxio, kio okazos, kaj stari antaux la Filo de homo.
21:37b.LUK.021.037 Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj cxiunokte li eliris, kaj logxis sur la monto nomata Olivarba.
21:38b.LUK.021.038 Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por auxskulti lin.
22
22:1b.LUK.022.001 Jam alproksimigxis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
22:2b.LUK.022.002 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.
22:3b.LUK.022.003 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
22:4b.LUK.022.004 Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
22:5b.LUK.022.005 Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon.
22:6b.LUK.022.006 Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
22:7b.LUK.022.007 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon.
22:8b.LUK.022.008 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.
22:9b.LUK.022.009 Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?
22:10b.LUK.022.010 Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
22:11b.LUK.022.011 Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?
22:12b.LUK.022.012 Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu.
22:13b.LUK.022.013 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
22:14b.LUK.022.014 Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li.
22:15b.LUK.022.015 Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos;
22:16b.LUK.022.016 cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio.
22:17b.LUK.022.017 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi;
22:18b.LUK.022.018 cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio.
22:19b.LUK.022.019 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.
22:20b.LUK.022.020 Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.
22:21b.LUK.022.021 Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
22:22b.LUK.022.022 CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
22:23b.LUK.022.023 Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.
22:24b.LUK.022.024 Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.
22:25b.LUK.022.025 Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
22:26b.LUK.022.026 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto.
22:27b.LUK.022.027 CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
22:28b.LUK.022.028 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
22:29b.LUK.022.029 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
22:30b.LUK.022.030 por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.
22:31b.LUK.022.031 Simon, Simon, jen Satano postulis vin cxiujn, por kribri kiel tritikon;
22:32b.LUK.022.032 sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn.
22:33b.LUK.022.033 Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto.
22:34b.LUK.022.034 Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaux, antaux ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
22:35b.LUK.022.035 Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj sxuoj, cxu io mankis al vi?
22:36b.LUK.022.036 Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.
22:37b.LUK.022.037 CXar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumigxi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; cxar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
22:38b.LUK.022.038 Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Suficxas.
22:39b.LUK.022.039 Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis.
22:40b.LUK.022.040 Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton.
22:41b.LUK.022.041 Kaj li iris for de ili proksimume sxtonjxeton, kaj li genuis, kaj pregxis,
22:42b.LUK.022.042 dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via.
22:43b.LUK.022.043 Kaj aperis antaux li angxelo el la cxielo, fortigante lin.
22:44b.LUK.022.044 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
22:45b.LUK.022.045 Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo,
22:46b.LUK.022.046 kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.
22:47b.LUK.022.047 Dum li ankoraux parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaux ili, kaj alproksimigxis al Jesuo, por kisi lin.
22:48b.LUK.022.048 Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
22:49b.LUK.022.049 Kaj kiam tiuj, kiuj cxirkauxis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, cxu ni frapu per glavo?
22:50b.LUK.022.050 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian dekstran orelon.
22:51b.LUK.022.051 Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin.
22:52b.LUK.022.052 Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston?
22:53b.LUK.022.053 Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
22:54b.LUK.022.054 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
22:55b.LUK.022.055 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili.
22:56b.LUK.022.056 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
22:57b.LUK.022.057 CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas.
22:58b.LUK.022.058 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas.
22:59b.LUK.022.059 Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano.
22:60b.LUK.022.060 Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, la koko kriis.
22:61b.LUK.022.061 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos.
22:62b.LUK.022.062 Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.
22:63b.LUK.022.063 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
22:64b.LUK.022.064 Kaj ili cxirkauxkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis?
22:65b.LUK.022.065 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraux li.
22:66b.LUK.022.066 Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris:
22:67b.LUK.022.067 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos;
22:68b.LUK.022.068 kaj se mi demandos, vi ne respondos.
22:69b.LUK.022.069 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.
22:70b.LUK.022.070 Kaj ili cxiuj demandis:CXu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas.
22:71b.LUK.022.071 Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? cxar ni mem auxdis el lia propra busxo.
23
23:1b.LUK.023.001 Kaj la tuta cxeestantaro levigxis, kaj kondukis lin antaux Pilaton.
23:2b.LUK.023.002 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.
23:3b.LUK.023.003 Kaj Pilato demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras.
23:4b.LUK.023.004 Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.
23:5b.LUK.023.005 Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.
23:6b.LUK.023.006 Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano.
23:7b.LUK.023.007 Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
23:8b.LUK.023.008 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
23:9b.LUK.023.009 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
23:10b.LUK.023.010 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
23:11b.LUK.023.011 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
23:12b.LUK.023.012 Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.
23:13b.LUK.023.013 Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
23:14b.LUK.023.014 diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
23:15b.LUK.023.015 nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
23:16b.LUK.023.016 Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.
23:17b.LUK.023.017 CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
23:18b.LUK.023.018 Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
23:19b.LUK.023.019 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon.
23:20b.LUK.023.020 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
23:21b.LUK.023.021 sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin.
23:22b.LUK.023.022 Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.
23:23b.LUK.023.023 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
23:24b.LUK.023.024 Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo.
23:25b.LUK.023.025 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
23:26b.LUK.023.026 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.
23:27b.LUK.023.027 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li.
23:28b.LUK.023.028 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
23:29b.LUK.023.029 CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
23:30b.LUK.023.030 Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.
23:31b.LUK.023.031 CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
23:32b.LUK.023.032 Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
23:33b.LUK.023.033 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
23:34b.LUK.023.034 Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn.
23:35b.LUK.023.035 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
23:36b.LUK.023.036 Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
23:37b.LUK.023.037 kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj, savu vin.
23:38b.LUK.023.038 Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.
23:39b.LUK.023.039 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
23:40b.LUK.023.040 Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno.
23:41b.LUK.023.041 Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan.
23:42b.LUK.023.042 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
23:43b.LUK.023.043 Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.
23:44b.LUK.023.044 Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo, kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa, cxar la sunlumo mankis;
23:45b.LUK.023.045 kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo.
23:46b.LUK.023.046 Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
23:47b.LUK.023.047 Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.
23:48b.LUK.023.048 Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston.
23:49b.LUK.023.049 Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
23:50b.LUK.023.050 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
23:51b.LUK.023.051 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
23:52b.LUK.023.052 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
23:53b.LUK.023.053 Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis.
23:54b.LUK.023.054 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
23:55b.LUK.023.055 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
23:56b.LUK.023.056 Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.
24
24:1b.LUK.024.001 Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.
24:2b.LUK.024.002 Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.
24:3b.LUK.024.003 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.
24:4b.LUK.024.004 Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;
24:5b.LUK.024.005 kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj?
24:6b.LUK.024.006 Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo,
24:7b.LUK.024.007 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi.
24:8b.LUK.024.008 Kaj ili rememoris liajn vortojn;
24:9b.LUK.024.009 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj.
24:10b.LUK.024.010 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.
24:11b.LUK.024.011 Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.
24:12b.LUK.024.012 Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
24:13b.LUK.024.013 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.
24:14b.LUK.024.014 Kaj ili interparolis inter si pri cxio tio, kio okazis.
24:15b.LUK.024.015 Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili.
24:16b.LUK.024.016 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.
24:17b.LUK.024.017 Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
24:18b.LUK.024.018 Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj?
24:19b.LUK.024.019 Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;
24:20b.LUK.024.020 kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.
24:21b.LUK.024.021 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
24:22b.LUK.024.022 Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
24:23b.LUK.024.023 kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas.
24:24b.LUK.024.024 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.
24:25b.LUK.024.025 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis!
24:26b.LUK.024.026 CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron?
24:27b.LUK.024.027 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
24:28b.LUK.024.028 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros.
24:29b.LUK.024.029 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.
24:30b.LUK.024.030 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
24:31b.LUK.024.031 Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili.
24:32b.LUK.024.032 Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
24:33b.LUK.024.033 Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:
24:34b.LUK.024.034 La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon.
24:35b.LUK.024.035 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.
24:36b.LUK.024.036 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.
24:37b.LUK.024.037 Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.
24:38b.LUK.024.038 Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj?
24:39b.LUK.024.039 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.
24:40b.LUK.024.040 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
24:41b.LUK.024.041 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?
24:42b.LUK.024.042 Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo.
24:43b.LUK.024.043 Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.
24:44b.LUK.024.044 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
24:45b.LUK.024.045 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
24:46b.LUK.024.046 kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon;
24:47b.LUK.024.047 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.
24:48b.LUK.024.048 Vi estas atestantoj pri tio.
24:49b.LUK.024.049 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.
24:50b.LUK.024.050 Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
24:51b.LUK.024.051 Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.
24:52b.LUK.024.052 Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo;
24:53b.LUK.024.053 kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Luke (Esperanto). Luke (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9653-1