Malachi (Esperanto)
Malaĥi
1
1:1b.MAL.001.001 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.
1:2b.MAL.001.002 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
1:3b.MAL.001.003 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.
1:4b.MAL.001.004 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.
1:5b.MAL.001.005 Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
1:6b.MAL.001.006 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?
1:7b.MAL.001.007 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.
1:8b.MAL.001.008 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
1:9b.MAL.001.009 Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
1:10b.MAL.001.010 Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
1:11b.MAL.001.011 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
1:12b.MAL.001.012 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora.
1:13b.MAL.001.013 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.
1:14b.MAL.001.014 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.
2
2:1b.MAL.002.001 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
2:2b.MAL.002.002 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
2:3b.MAL.002.003 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
2:4b.MAL.002.004 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
2:5b.MAL.002.005 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
2:6b.MAL.002.006 Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
2:7b.MAL.002.007 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.
2:8b.MAL.002.008 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
2:9b.MAL.002.009 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.
2:10b.MAL.002.010 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
2:11b.MAL.002.011 Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.
2:12b.MAL.002.012 Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj discxiplon, kaj ankaux tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.
2:13b.MAL.002.013 Ankaux tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.
2:14b.MAL.002.014 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.
2:15b.MAL.002.015 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.
2:16b.MAL.002.016 Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
2:17b.MAL.002.017 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?
3
3:1b.MAL.003.001 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
3:2b.MAL.003.002 Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? CXar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.
3:3b.MAL.003.003 Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.
3:4b.MAL.003.004 Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antauxaj.
3:5b.MAL.003.005 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.
3:6b.MAL.003.006 CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.
3:7b.MAL.003.007 De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni?
3:8b.MAL.003.008 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.
3:9b.MAL.003.009 Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.
3:10b.MAL.003.010 Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.
3:11b.MAL.003.011 Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.
3:12b.MAL.003.012 Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.
3:13b.MAL.003.013 Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi?
3:14b.MAL.003.014 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?
3:15b.MAL.003.015 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.
3:16b.MAL.003.016 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon.
3:17b.MAL.003.017 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.
3:18b.MAL.003.018 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.
4
4:1b.MAL.004.001 CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.
4:2b.MAL.004.002 Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.
4:3b.MAL.004.003 Kaj vi piedpremos la malpiulojn, cxar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi arangxos, diras la Eternulo Cebaot.
4:4b.MAL.004.004 Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur HXoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.
4:5b.MAL.004.005 Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;
4:6b.MAL.004.006 kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Malachi (Esperanto). Malachi (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-964A-C