Psalms (Esperanto)

Psalms (Esperanto)

Psalmaro

1

1:1b.PSA.001.001 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

1:2b.PSA.001.002 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.

1:3b.PSA.001.003 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

1:4b.PSA.001.004 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.

1:5b.PSA.001.005 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.

1:6b.PSA.001.006 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

2

2:1b.PSA.002.001 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

2:2b.PSA.002.002 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

2:3b.PSA.002.003 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!

2:4b.PSA.002.004 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

2:5b.PSA.002.005 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:

2:6b.PSA.002.006 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

2:7b.PSA.002.007 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

2:8b.PSA.002.008 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

2:9b.PSA.002.009 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

2:10b.PSA.002.010 Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero!

2:11b.PSA.002.011 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo.

2:12b.PSA.002.012 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

3

3:1b.PSA.003.001 Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj levigxis kontraux mi!

3:2b.PSA.003.002 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

3:3b.PSA.003.003 Sed Vi, ho Eternulo, estas sxildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

3:4b.PSA.003.004 Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

3:5b.PSA.003.005 Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas.

3:6b.PSA.003.006 Mi ne timas miriadojn da kontrauxuloj, Kiuj estas cxirkaux mi.

3:7b.PSA.003.007 Levigxu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; CXar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

3:8b.PSA.003.008 CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

4

4:1b.PSA.004.001 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

4:2b.PSA.004.002 Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.

4:3b.PSA.004.003 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

4:4b.PSA.004.004 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

4:5b.PSA.004.005 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

4:6b.PSA.004.006 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

4:7b.PSA.004.007 Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

4:8b.PSA.004.008 Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

5

5:1b.PSA.005.001 Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.

5:2b.PSA.005.002 Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas.

5:3b.PSA.005.003 Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

5:4b.PSA.005.004 CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi.

5:5b.PSA.005.005 Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.

5:6b.PSA.005.006 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

5:7b.PSA.005.007 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

5:8b.PSA.005.008 Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.

5:9b.PSA.005.009 CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas.

5:10b.PSA.005.010 Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.

5:11b.PSA.005.011 Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

5:12b.PSA.005.012 CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.

6

6:1b.PSA.006.001 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

6:2b.PSA.006.002 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.

6:3b.PSA.006.003 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

6:4b.PSA.006.004 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

6:5b.PSA.006.005 CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?

6:6b.PSA.006.006 Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.

6:7b.PSA.006.007 Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

6:8b.PSA.006.008 Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.

6:9b.PSA.006.009 Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.

6:10b.PSA.006.010 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.

7

7:1b.PSA.007.001 Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

7:2b.PSA.007.002 Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

7:3b.PSA.007.003 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

7:4b.PSA.007.004 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:

7:5b.PSA.007.005 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

7:6b.PSA.007.006 Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

7:7b.PSA.007.007 Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

7:8b.PSA.007.008 La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco.

7:9b.PSA.007.009 Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

7:10b.PSA.007.010 Mia sxildo estas cxe Dio, Kiu savas piajn korojn.

7:11b.PSA.007.011 Dio estas jugxanto justa, Kaj Dio minacanta cxiutage.

7:12b.PSA.007.012 Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin.

7:13b.PSA.007.013 Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.

7:14b.PSA.007.014 Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

7:15b.PSA.007.015 Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

7:16b.PSA.007.016 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

7:17b.PSA.007.017 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

8

8:1b.PSA.008.001 Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

8:2b.PSA.008.002 Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

8:3b.PSA.008.003 Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

8:4b.PSA.008.004 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

8:5b.PSA.008.005 Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

8:6b.PSA.008.006 Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn:

8:7b.PSA.008.007 SXafojn kaj bovojn cxiujn Kaj ankaux la sovagxajn bestojn,

8:8b.PSA.008.008 La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, CXion, kio iras la vojojn de la maroj.

8:9b.PSA.008.009 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

9

9:1b.PSA.009.001 Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.

9:2b.PSA.009.002 Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

9:3b.PSA.009.003 CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.

9:4b.PSA.009.004 CXar Vi faris por mi jugxon kaj plenumon de legxo; Vi sidigxis sur la trono, Vi justa jugxanto.

9:5b.PSA.009.005 Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne.

9:6b.PSA.009.006 La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.

9:7b.PSA.009.007 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo.

9:8b.PSA.009.008 Kaj Li jugxos la mondon kun justeco, Li plenumos legxojn inter la popoloj kun senpartieco.

9:9b.PSA.009.009 Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero.

9:10b.PSA.009.010 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

9:11b.PSA.009.011 Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

9:12b.PSA.009.012 CXar vengxante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfelicxuloj.

9:13b.PSA.009.013 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

9:14b.PSA.009.014 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.

9:15b.PSA.009.015 Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.

9:16b.PSA.009.016 Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

9:17b.PSA.009.017 La malbonuloj reiru en SXeolon, CXiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

9:18b.PSA.009.018 CXar ne por cxiam malricxulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

9:19b.PSA.009.019 Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu; La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo.

9:20b.PSA.009.020 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

10

10:1b.PSA.010.001 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?

10:2b.PSA.010.002 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

10:3b.PSA.010.003 CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon.

10:4b.PSA.010.004 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En cxiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

10:5b.PSA.010.005 Li cxiam iras forte laux siaj vojoj; Viaj jugxoj estas tro alte super li; CXiujn siajn malamikojn li forspitas.

10:6b.PSA.010.006 Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

10:7b.PSA.010.007 Lia busxo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

10:8b.PSA.010.008 Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon.

10:9b.PSA.010.009 Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton.

10:10b.PSA.010.010 Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn.

10:11b.PSA.010.011 Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

10:12b.PSA.010.012 Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.

10:13b.PSA.010.013 Por kio malpiulo malsxatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

10:14b.PSA.010.014 Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

10:15b.PSA.010.015 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.

10:16b.PSA.010.016 La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

10:17b.PSA.010.017 Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

10:18b.PSA.010.018 Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.

11

11:1b.PSA.011.001 Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

11:2b.PSA.011.002 CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.

11:3b.PSA.011.003 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?

11:4b.PSA.011.004 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

11:5b.PSA.011.005 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

11:6b.PSA.011.006 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

11:7b.PSA.011.007 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.

12

12:1b.PSA.012.001 Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, cxar malaperis piuloj Kaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.

12:2b.PSA.012.002 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.

12:3b.PSA.012.003 La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,

12:4b.PSA.012.004 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

12:5b.PSA.012.005 CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

12:6b.PSA.012.006 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

12:7b.PSA.012.007 Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

12:8b.PSA.012.008 CXirkauxe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.

13

13:1b.PSA.013.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?

13:2b.PSA.013.002 GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?

13:3b.PSA.013.003 Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

13:4b.PSA.013.004 Ke ne diru mia malamiko:Mi lin venkis; Ke ne gxoju miaj premantoj, se mi falos.

13:5b.PSA.013.005 Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.

13:6b.PSA.013.006 Mi kantos al la Eternulo, CXar Li faris al mi bonon.

14

14:1b.PSA.014.001 Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

14:2b.PSA.014.002 La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

14:3b.PSA.014.003 CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

14:4b.PSA.014.004 CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

14:5b.PSA.014.005 Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.

14:6b.PSA.014.006 Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.

14:7b.PSA.014.007 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

15

15:1b.PSA.015.001 Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?

15:2b.PSA.015.002 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

15:3b.PSA.015.003 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne jxetas malhonoron sur sian proksimulon;

15:4b.PSA.015.004 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

15:5b.PSA.015.005 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subacxetajn donacojn kontraux senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

16

16:1b.PSA.016.001 Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.

16:2b.PSA.016.002 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

16:3b.PSA.016.003 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

16:4b.PSA.016.004 Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.

16:5b.PSA.016.005 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

16:6b.PSA.016.006 Loto agrabla trafis min, CXarma estas mia heredo.

16:7b.PSA.016.007 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.

16:8b.PSA.016.008 CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

16:9b.PSA.016.009 Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

16:10b.PSA.016.010 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

16:11b.PSA.016.011 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

17

17:1b.PSA.017.001 Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo.

17:2b.PSA.017.002 De Vi venos mia jugxo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.

17:3b.PSA.017.003 Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

17:4b.PSA.017.004 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via busxo, Mi gardis min de vojoj kontrauxlegxaj.

17:5b.PSA.017.005 Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.

17:6b.PSA.017.006 Mi vokas al Vi, cxar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj auxdu mian parolon.

17:7b.PSA.017.007 Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.

17:8b.PSA.017.008 Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min

17:9b.PSA.017.009 De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj cxirkauxe insidas kontraux mia animo.

17:10b.PSA.017.010 Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.

17:11b.PSA.017.011 Kien ni iras, ili nin cxirkauxas; Siajn okulojn ili direktas, por jxeti nin sur la teron.

17:12b.PSA.017.012 Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kasxita loko.

17:13b.PSA.017.013 Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,

17:14b.PSA.017.014 Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

17:15b.PSA.017.015 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

18

18:1b.PSA.018.001 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

18:2b.PSA.018.002 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo.

18:3b.PSA.018.003 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

18:4b.PSA.018.004 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;

18:5b.PSA.018.005 La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis.

18:6b.PSA.018.006 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

18:7b.PSA.018.007 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

18:8b.PSA.018.008 Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

18:9b.PSA.018.009 Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

18:10b.PSA.018.010 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

18:11b.PSA.018.011 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.

18:12b.PSA.018.012 De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.

18:13b.PSA.018.013 Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.

18:14b.PSA.018.014 Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

18:15b.PSA.018.015 Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.

18:16b.PSA.018.016 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;

18:17b.PSA.018.017 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

18:18b.PSA.018.018 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.

18:19b.PSA.018.019 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

18:20b.PSA.018.020 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

18:21b.PSA.018.021 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

18:22b.PSA.018.022 CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

18:23b.PSA.018.023 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

18:24b.PSA.018.024 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj.

18:25b.PSA.018.025 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,

18:26b.PSA.018.026 Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

18:27b.PSA.018.027 CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.

18:28b.PSA.018.028 CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

18:29b.PSA.018.029 CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.

18:30b.PSA.018.030 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

18:31b.PSA.018.031 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

18:32b.PSA.018.032 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;

18:33b.PSA.018.033 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj;

18:34b.PSA.018.034 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

18:35b.PSA.018.035 Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.

18:36b.PSA.018.036 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

18:37b.PSA.018.037 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas.

18:38b.PSA.018.038 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

18:39b.PSA.018.039 Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

18:40b.PSA.018.040 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

18:41b.PSA.018.041 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

18:42b.PSA.018.042 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas.

18:43b.PSA.018.043 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

18:44b.PSA.018.044 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.

18:45b.PSA.018.045 Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

18:46b.PSA.018.046 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

18:47b.PSA.018.047 Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn,

18:48b.PSA.018.048 Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

18:49b.PSA.018.049 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

18:50b.PSA.018.050 Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

19

19:1b.PSA.019.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

19:2b.PSA.019.002 Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.

19:3b.PSA.019.003 Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon.

19:4b.PSA.019.004 Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili.

19:5b.PSA.019.005 Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

19:6b.PSA.019.006 Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.

19:7b.PSA.019.007 La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon.

19:8b.PSA.019.008 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj.

19:9b.PSA.019.009 La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj.

19:10b.PSA.019.010 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.

19:11b.PSA.019.011 Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

19:12b.PSA.019.012 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

19:13b.PSA.019.013 Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

19:14b.PSA.019.014 Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

20

20:1b.PSA.020.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

20:2b.PSA.020.002 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.

20:3b.PSA.020.003 Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.

20:4b.PSA.020.004 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

20:5b.PSA.020.005 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

20:6b.PSA.020.006 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.

20:7b.PSA.020.007 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

20:8b.PSA.020.008 Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

20:9b.PSA.020.009 Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

21

21:1b.PSA.021.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

21:2b.PSA.021.002 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela.

21:3b.PSA.021.003 Vi antauxvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

21:4b.PSA.021.004 Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne.

21:5b.PSA.021.005 Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

21:6b.PSA.021.006 Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo.

21:7b.PSA.021.007 CXar la regxo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

21:8b.PSA.021.008 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

21:9b.PSA.021.009 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

21:10b.PSA.021.010 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.

21:11b.PSA.021.011 CXar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi.

21:12b.PSA.021.012 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn.

21:13b.PSA.021.013 Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

22

22:1b.PSA.022.001 Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

22:2b.PSA.022.002 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

22:3b.PSA.022.003 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael.

22:4b.PSA.022.004 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

22:5b.PSA.022.005 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

22:6b.PSA.022.006 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

22:7b.PSA.022.007 CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante:

22:8b.PSA.022.008 Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.

22:9b.PSA.022.009 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

22:10b.PSA.022.010 Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

22:11b.PSA.022.011 Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.

22:12b.PSA.022.012 CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi.

22:13b.PSA.022.013 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta.

22:14b.PSA.022.014 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.

22:15b.PSA.022.015 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

22:16b.PSA.022.016 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

22:17b.PSA.022.017 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

22:18b.PSA.022.018 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

22:19b.PSA.022.019 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

22:20b.PSA.022.020 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.

22:21b.PSA.022.021 Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj.

22:22b.PSA.022.022 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

22:23b.PSA.022.023 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

22:24b.PSA.022.024 CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

22:25b.PSA.022.025 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

22:26b.PSA.022.026 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

22:27b.PSA.022.027 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

22:28b.PSA.022.028 CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj.

22:29b.PSA.022.029 Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

22:30b.PSA.022.030 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

22:31b.PSA.022.031 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

23

23:1b.PSA.023.001 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

23:2b.PSA.023.002 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

23:3b.PSA.023.003 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

23:4b.PSA.023.004 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

23:5b.PSA.023.005 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

23:6b.PSA.023.006 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

24

24:1b.PSA.024.001 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

24:2b.PSA.024.002 CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis.

24:3b.PSA.024.003 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

24:4b.PSA.024.004 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.

24:5b.PSA.024.005 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

24:6b.PSA.024.006 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.

24:7b.PSA.024.007 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

24:8b.PSA.024.008 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.

24:9b.PSA.024.009 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

24:10b.PSA.024.010 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.

25

25:1b.PSA.025.001 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

25:2b.PSA.025.002 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

25:3b.PSA.025.003 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

25:4b.PSA.025.004 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.

25:5b.PSA.025.005 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

25:6b.PSA.025.006 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam.

25:7b.PSA.025.007 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

25:8b.PSA.025.008 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.

25:9b.PSA.025.009 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

25:10b.PSA.025.010 CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn.

25:11b.PSA.025.011 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

25:12b.PSA.025.012 Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

25:13b.PSA.025.013 Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

25:14b.PSA.025.014 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili.

25:15b.PSA.025.015 Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn.

25:16b.PSA.025.016 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, CXar mi estas soleca kaj mizera.

25:17b.PSA.025.017 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.

25:18b.PSA.025.018 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

25:19b.PSA.025.019 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

25:20b.PSA.025.020 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas.

25:21b.PSA.025.021 Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

25:22b.PSA.025.022 Liberigu, ho Dio, Izraelon el cxiuj liaj suferoj.

26

26:1b.PSA.026.001 De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos.

26:2b.PSA.026.002 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron.

26:3b.PSA.026.003 CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero.

26:4b.PSA.026.004 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

26:5b.PSA.026.005 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

26:6b.PSA.026.006 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

26:7b.PSA.026.007 Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn.

26:8b.PSA.026.008 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

26:9b.PSA.026.009 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

26:10b.PSA.026.010 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subacxetaj donacoj.

26:11b.PSA.026.011 Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min.

26:12b.PSA.026.012 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.

27

27:1b.PSA.027.001 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

27:2b.PSA.027.002 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos.

27:3b.PSA.027.003 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

27:4b.PSA.027.004 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

27:5b.PSA.027.005 CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

27:6b.PSA.027.006 Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

27:7b.PSA.027.007 Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.

27:8b.PSA.027.008 De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.

27:9b.PSA.027.009 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

27:10b.PSA.027.010 CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.

27:11b.PSA.027.011 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn.

27:12b.PSA.027.012 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; CXar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.

27:13b.PSA.027.013 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!

27:14b.PSA.027.014 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

28

28:1b.PSA.028.001 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.

28:2b.PSA.028.002 Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

28:3b.PSA.028.003 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.

28:4b.PSA.028.004 Redonu al ili laux iliaj faroj kaj laux iliaj malbonaj agoj; Laux la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.

28:5b.PSA.028.005 CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

28:6b.PSA.028.006 Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego.

28:7b.PSA.028.007 La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

28:8b.PSA.028.008 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

28:9b.PSA.028.009 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.

29

29:1b.PSA.029.001 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

29:2b.PSA.029.002 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

29:3b.PSA.029.003 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.

29:4b.PSA.029.004 La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto.

29:5b.PSA.029.005 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

29:6b.PSA.029.006 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

29:7b.PSA.029.007 La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon.

29:8b.PSA.029.008 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx.

29:9b.PSA.029.009 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

29:10b.PSA.029.010 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

29:11b.PSA.029.011 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

30

30:1b.PSA.030.001 Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

30:2b.PSA.030.002 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

30:3b.PSA.030.003 Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

30:4b.PSA.030.004 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

30:5b.PSA.030.005 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

30:6b.PSA.030.006 Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos.

30:7b.PSA.030.007 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

30:8b.PSA.030.008 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis:

30:9b.PSA.030.009 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron?

30:10b.PSA.030.010 Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

30:11b.PSA.030.011 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

30:12b.PSA.030.012 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

31

31:1b.PSA.031.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

31:2b.PSA.031.002 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

31:3b.PSA.031.003 CXar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

31:4b.PSA.031.004 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraux mi; CXar Vi estas mia fortikajxo.

31:5b.PSA.031.005 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

31:6b.PSA.031.006 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.

31:7b.PSA.031.007 Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

31:8b.PSA.031.008 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

31:9b.PSA.031.009 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

31:10b.PSA.031.010 CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis.

31:11b.PSA.031.011 Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

31:12b.PSA.031.012 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi farigxis kiel rompita vazo.

31:13b.PSA.031.013 CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon.

31:14b.PSA.031.014 Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio.

31:15b.PSA.031.015 En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

31:16b.PSA.031.016 Lumu per Via vizagxo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.

31:17b.PSA.031.017 Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol.

31:18b.PSA.031.018 Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.

31:19b.PSA.031.019 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

31:20b.PSA.031.020 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj.

31:21b.PSA.031.021 Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

31:22b.PSA.031.022 Kaj mi diris en mia konfuzigxo: Mi estas forpusxita for de Viaj okuloj; Tamen Vi auxskultis la vocxon de mia pregxo, kiam mi vokis al Vi.

31:23b.PSA.031.023 Amu la Eternulon, cxiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas suficxege al tiuj, kiuj agas malhumile.

31:24b.PSA.031.024 Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

32

32:1b.PSA.032.001 Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

32:2b.PSA.032.002 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

32:3b.PSA.032.003 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado.

32:4b.PSA.032.004 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

32:5b.PSA.032.005 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

32:6b.PSA.032.006 Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en favora tempo, Por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

32:7b.PSA.032.007 Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.

32:8b.PSA.032.008 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

32:9b.PSA.032.009 Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco, Alie ili ne venos al vi.

32:10b.PSA.032.010 Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun cxirkauxas favoro.

32:11b.PSA.032.011 GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!

33

33:1b.PSA.033.001 GXoje kantu, ho piuloj, antaux la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.

33:2b.PSA.033.002 Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.

33:3b.PSA.033.003 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

33:4b.PSA.033.004 CXar gxusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj cxiu Lia faro estas fidinda.

33:5b.PSA.033.005 Li amas justecon kaj jugxon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

33:6b.PSA.033.006 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

33:7b.PSA.033.007 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.

33:8b.PSA.033.008 Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaux Li cxiuj logxantoj de la mondo.

33:9b.PSA.033.009 CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

33:10b.PSA.033.010 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.

33:11b.PSA.033.011 La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

33:12b.PSA.033.012 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

33:13b.PSA.033.013 El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn.

33:14b.PSA.033.014 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero,

33:15b.PSA.033.015 Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn.

33:16b.PSA.033.016 La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.

33:17b.PSA.033.017 Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos.

33:18b.PSA.033.018 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,

33:19b.PSA.033.019 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

33:20b.PSA.033.020 Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia sxildo.

33:21b.PSA.033.021 CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon.

33:22b.PSA.033.022 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

34

34:1b.PSA.034.001 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

34:2b.PSA.034.002 Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju.

34:3b.PSA.034.003 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

34:4b.PSA.034.004 Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

34:5b.PSA.034.005 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto.

34:6b.PSA.034.006 Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

34:7b.PSA.034.007 Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

34:8b.PSA.034.008 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

34:9b.PSA.034.009 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

34:10b.PSA.034.010 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

34:11b.PSA.034.011 Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

34:12b.PSA.034.012 Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

34:13b.PSA.034.013 Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;

34:14b.PSA.034.014 Deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Sercxu pacon kaj cxasu gxin.

34:15b.PSA.034.015 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

34:16b.PSA.034.016 La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

34:17b.PSA.034.017 Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

34:18b.PSA.034.018 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

34:19b.PSA.034.019 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

34:20b.PSA.034.020 Li gardas cxiujn liajn ostojn; Ecx unu el ili ne rompigxos.

34:21b.PSA.034.021 La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.

34:22b.PSA.034.022 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.

35

35:1b.PSA.035.001 De David. Batalu, ho Eternulo, kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux mi; Militu kontraux tiuj, kiuj militas kontraux mi.

35:2b.PSA.035.002 Prenu sxildon kaj armilojn, Kaj starigxu, por helpi min.

35:3b.PSA.035.003 Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

35:4b.PSA.035.004 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi.

35:5b.PSA.035.005 Ili estu kiel grenventumajxo antaux vento, Kaj angxelo de la Eternulo ilin forpelu.

35:6b.PSA.035.006 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj angxelo de la Eternulo ilin persekutu.

35:7b.PSA.035.007 CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

35:8b.PSA.035.008 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kasxis, kaptu lin; Por pereo li falu en gxin.

35:9b.PSA.035.009 Kaj mia animo gxojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.

35:10b.PSA.035.010 CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto?

35:11b.PSA.035.011 Starigxas kontraux mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

35:12b.PSA.035.012 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraux mia animo.

35:13b.PSA.035.013 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem.

35:14b.PSA.035.014 Mi kondutis, kvazaux ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malgxojis.

35:15b.PSA.035.015 Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis.

35:16b.PSA.035.016 Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn.

35:17b.PSA.035.017 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.

35:18b.PSA.035.018 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos.

35:19b.PSA.035.019 Ne gxoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.

35:20b.PSA.035.020 CXar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraux la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.

35:21b.PSA.035.021 Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

35:22b.PSA.035.022 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi.

35:23b.PSA.035.023 Vekigxu kaj levigxu, por fari al mi jugxon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

35:24b.PSA.035.024 Jugxu min laux Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne gxoju pri mi.

35:25b.PSA.035.025 Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis.

35:26b.PSA.035.026 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

35:27b.PSA.035.027 Triumfu kaj gxoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru cxiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

35:28b.PSA.035.028 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro.

36

36:1b.PSA.036.001 Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaux liaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

36:2b.PSA.036.002 CXar gxi flatas al li en liaj okuloj, GXis lia pekado eltrovigxos kaj li malamigxos.

36:3b.PSA.036.003 La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.

36:4b.PSA.036.004 Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.

36:5b.PSA.036.005 Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj.

36:6b.PSA.036.006 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

36:7b.PSA.036.007 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj.

36:8b.PSA.036.008 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas.

36:9b.PSA.036.009 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

36:10b.PSA.036.010 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

36:11b.PSA.036.011 Ne pasxu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

36:12b.PSA.036.012 Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

37

37:1b.PSA.037.001 De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

37:2b.PSA.037.002 CXar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas.

37:3b.PSA.037.003 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon.

37:4b.PSA.037.004 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

37:5b.PSA.037.005 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.

37:6b.PSA.037.006 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

37:7b.PSA.037.007 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.

37:8b.PSA.037.008 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon.

37:9b.PSA.037.009 CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

37:10b.PSA.037.010 Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

37:11b.PSA.037.011 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

37:12b.PSA.037.012 Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

37:13b.PSA.037.013 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

37:14b.PSA.037.014 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.

37:15b.PSA.037.015 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos.

37:16b.PSA.037.016 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

37:17b.PSA.037.017 CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

37:18b.PSA.037.018 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.

37:19b.PSA.037.019 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

37:20b.PSA.037.020 CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

37:21b.PSA.037.021 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.

37:22b.PSA.037.022 CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos.

37:23b.PSA.037.023 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

37:24b.PSA.037.024 Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

37:25b.PSA.037.025 Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

37:26b.PSA.037.026 CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

37:27b.PSA.037.027 Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.

37:28b.PSA.037.028 CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

37:29b.PSA.037.029 La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.

37:30b.PSA.037.030 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon.

37:31b.PSA.037.031 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

37:32b.PSA.037.032 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

37:33b.PSA.037.033 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos jugxata.

37:34b.PSA.037.034 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

37:35b.PSA.037.035 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

37:36b.PSA.037.036 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37:37b.PSA.037.037 Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema;

37:38b.PSA.037.038 Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

37:39b.PSA.037.039 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

37:40b.PSA.037.040 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, CXar ili fidas Lin.

38

38:1b.PSA.038.001 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

38:2b.PSA.038.002 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.

38:3b.PSA.038.003 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

38:4b.PSA.038.004 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.

38:5b.PSA.038.005 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco.

38:6b.PSA.038.006 Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.

38:7b.PSA.038.007 CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

38:8b.PSA.038.008 Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

38:9b.PSA.038.009 Mia Sinjoro, antaux Vi estas cxiuj miaj deziroj, Kaj mia gxemo ne estas kasxita antaux Vi.

38:10b.PSA.038.010 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj ecx la lumo de miaj okuloj ne estas cxe mi.

38:11b.PSA.038.011 Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.

38:12b.PSA.038.012 Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.

38:13b.PSA.038.013 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne auxdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon.

38:14b.PSA.038.014 Mi estas kiel homo, kiu ne auxdas Kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon.

38:15b.PSA.038.015 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

38:16b.PSA.038.016 CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

38:17b.PSA.038.017 CXar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas cxiam antaux mi.

38:18b.PSA.038.018 CXar mi konfesas mian kulpon; Kaj min cxagrenas mia peko.

38:19b.PSA.038.019 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.

38:20b.PSA.038.020 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

38:21b.PSA.038.021 Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimigxu de mi.

38:22b.PSA.038.022 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

39

39:1b.PSA.039.001 Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.

39:2b.PSA.039.002 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.

39:3b.PSA.039.003 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:

39:4b.PSA.039.004 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.

39:5b.PSA.039.005 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

39:6b.PSA.039.006 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.

39:7b.PSA.039.007 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.

39:8b.PSA.039.008 De cxiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo.

39:9b.PSA.039.009 Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris.

39:10b.PSA.039.010 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.

39:11b.PSA.039.011 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

39:12b.PSA.039.012 Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

39:13b.PSA.039.013 Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.

40

40:1b.PSA.040.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion.

40:2b.PSA.040.002 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn.

40:3b.PSA.040.003 Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

40:4b.PSA.040.004 Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

40:5b.PSA.040.005 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

40:6b.PSA.040.006 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

40:7b.PSA.040.007 Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi.

40:8b.PSA.040.008 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

40:9b.PSA.040.009 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias.

40:10b.PSA.040.010 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

40:11b.PSA.040.011 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaux mi, Via boneco kaj Via vereco cxiam min gardu.

40:12b.PSA.040.012 CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

40:13b.PSA.040.013 Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

40:14b.PSA.040.014 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

40:15b.PSA.040.015 Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

40:16b.PSA.040.016 Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; La amantoj de Via helpo diru cxiam: Granda estas la Eternulo.

40:17b.PSA.040.017 Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.

41

41:1b.PSA.041.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.

41:2b.PSA.041.002 La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

41:3b.PSA.041.003 La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kusxejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

41:4b.PSA.041.004 Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi.

41:5b.PSA.041.005 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

41:6b.PSA.041.006 Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro sercxas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li gxin disparolas.

41:7b.PSA.041.007 Mallauxte parolas inter si pri mi cxiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:

41:8b.PSA.041.008 Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.

41:9b.PSA.041.009 Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.

41:10b.PSA.041.010 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.

41:11b.PSA.041.011 Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.

41:12b.PSA.041.012 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaux Via vizagxo por cxiam.

41:13b.PSA.041.013 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Amen, kaj amen!

42

42:1b.PSA.042.001 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

42:2b.PSA.042.002 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?

42:3b.PSA.042.003 Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

42:4b.PSA.042.004 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

42:5b.PSA.042.005 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

42:6b.PSA.042.006 Malgxojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon, Sur la monto Micar.

42:7b.PSA.042.007 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

42:8b.PSA.042.008 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Pregxon al la Dio de mia vivo.

42:9b.PSA.042.009 Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

42:10b.PSA.042.010 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

42:11b.PSA.042.011 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

43

43:1b.PSA.043.001 Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.

43:2b.PSA.043.002 CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min? Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?

43:3b.PSA.043.003 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

43:4b.PSA.043.004 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

43:5b.PSA.043.005 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

44

44:1b.PSA.044.001 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

44:2b.PSA.044.002 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

44:3b.PSA.044.003 CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

44:4b.PSA.044.004 Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.

44:5b.PSA.044.005 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontrauxbatalantojn.

44:6b.PSA.044.006 CXar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.

44:7b.PSA.044.007 Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

44:8b.PSA.044.008 Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

44:9b.PSA.044.009 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

44:10b.PSA.044.010 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;

44:11b.PSA.044.011 Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;

44:12b.PSA.044.012 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;

44:13b.PSA.044.013 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;

44:14b.PSA.044.014 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

44:15b.PSA.044.015 CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon,

44:16b.PSA.044.016 Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.

44:17b.PSA.044.017 CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.

44:18b.PSA.044.018 Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.

44:19b.PSA.044.019 Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,

44:20b.PSA.044.020 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:

44:21b.PSA.044.021 CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

44:22b.PSA.044.022 Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

44:23b.PSA.044.023 Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam.

44:24b.PSA.044.024 Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

44:25b.PSA.044.025 Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero.

44:26b.PSA.044.026 Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

45

45:1b.PSA.045.001 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

45:2b.PSA.045.002 Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.

45:3b.PSA.045.003 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.

45:4b.PSA.045.004 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

45:5b.PSA.045.005 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.

45:6b.PSA.045.006 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

45:7b.PSA.045.007 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

45:8b.PSA.045.008 De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.

45:9b.PSA.045.009 Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.

45:10b.PSA.045.010 Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

45:11b.PSA.045.011 Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

45:12b.PSA.045.012 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

45:13b.PSA.045.013 En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.

45:14b.PSA.045.014 En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.

45:15b.PSA.045.015 Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.

45:16b.PSA.045.016 Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

45:17b.PSA.045.017 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.

46

46:1b.PSA.046.001 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

46:2b.PSA.046.002 Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

46:3b.PSA.046.003 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

46:4b.PSA.046.004 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

46:5b.PSA.046.005 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.

46:6b.PSA.046.006 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

46:7b.PSA.046.007 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

46:8b.PSA.046.008 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,

46:9b.PSA.046.009 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.

46:10b.PSA.046.010 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

46:11b.PSA.046.011 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

47

47:1b.PSA.047.001 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.

47:2b.PSA.047.002 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

47:3b.PSA.047.003 Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

47:4b.PSA.047.004 Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.

47:5b.PSA.047.005 Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.

47:6b.PSA.047.006 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!

47:7b.PSA.047.007 CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!

47:8b.PSA.047.008 Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

47:9b.PSA.047.009 La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.

48

48:1b.PSA.048.001 Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.

48:2b.PSA.048.002 Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo.

48:3b.PSA.048.003 Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.

48:4b.PSA.048.004 Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris.

48:5b.PSA.048.005 Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris.

48:6b.PSA.048.006 Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino.

48:7b.PSA.048.007 Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.

48:8b.PSA.048.008 Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.

48:9b.PSA.048.009 Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.

48:10b.PSA.048.010 Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.

48:11b.PSA.048.011 GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.

48:12b.PSA.048.012 Iru cxirkaux Cion kaj cxirkauxrigardu gxin, Kalkulu gxiajn turojn.

48:13b.PSA.048.013 Atentu gxiajn fortikajxojn, Vizitu gxiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.

48:14b.PSA.048.014 CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.

49

49:1b.PSA.049.001 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo,

49:2b.PSA.049.002 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune.

49:3b.PSA.049.003 Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.

49:4b.PSA.049.004 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

49:5b.PSA.049.005 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min cxirkauxas la malboneco de miaj persekutantoj,

49:6b.PSA.049.006 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco?

49:7b.PSA.049.007 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li

49:8b.PSA.049.008 (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),

49:9b.PSA.049.009 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.

49:10b.PSA.049.010 Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

49:11b.PSA.049.011 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj.

49:12b.PSA.049.012 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota.

49:13b.PSA.049.013 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

49:14b.PSA.049.014 Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.

49:15b.PSA.049.015 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.

49:16b.PSA.049.016 Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo.

49:17b.PSA.049.017 CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

49:18b.PSA.049.018 CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,

49:19b.PSA.049.019 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.

49:20b.PSA.049.020 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto bucxota.

50

50:1b.PSA.050.001 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

50:2b.PSA.050.002 El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.

50:3b.PSA.050.003 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.

50:4b.PSA.050.004 Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon:

50:5b.PSA.050.005 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono.

50:6b.PSA.050.006 Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.

50:7b.PSA.050.007 Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.

50:8b.PSA.050.008 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.

50:9b.PSA.050.009 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:

50:10b.PSA.050.010 CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;

50:11b.PSA.050.011 Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.

50:12b.PSA.050.012 Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

50:13b.PSA.050.013 CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?

50:14b.PSA.050.014 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.

50:15b.PSA.050.015 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

50:16b.PSA.050.016 Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,

50:17b.PSA.050.017 Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?

50:18b.PSA.050.018 Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

50:19b.PSA.050.019 Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon;

50:20b.PSA.050.020 Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

50:21b.PSA.050.021 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.

50:22b.PSA.050.022 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

50:23b.PSA.050.023 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

51

51:1b.PSA.051.001 Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

51:2b.PSA.051.002 Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.

51:3b.PSA.051.003 CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.

51:4b.PSA.051.004 Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

51:5b.PSA.051.005 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.

51:6b.PSA.051.006 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.

51:7b.PSA.051.007 Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.

51:8b.PSA.051.008 Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.

51:9b.PSA.051.009 Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.

51:10b.PSA.051.010 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

51:11b.PSA.051.011 Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

51:12b.PSA.051.012 Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.

51:13b.PSA.051.013 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.

51:14b.PSA.051.014 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.

51:15b.PSA.051.015 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.

51:16b.PSA.051.016 CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.

51:17b.PSA.051.017 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

51:18b.PSA.051.018 Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;

51:19b.PSA.051.019 Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

52

52:1b.PSA.052.001 Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.

52:2b.PSA.052.002 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.

52:3b.PSA.052.003 Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.

52:4b.PSA.052.004 Vi amas cxian parolon pereigan, Parolon malican.

52:5b.PSA.052.005 Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

52:6b.PSA.052.006 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:

52:7b.PSA.052.007 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

52:8b.PSA.052.008 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio cxiam kaj eterne.

52:9b.PSA.052.009 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, cxar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

53

53:1b.PSA.053.001 Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

53:2b.PSA.053.002 Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

53:3b.PSA.053.003 CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

53:4b.PSA.053.004 CXu ne prudentigxos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?

53:5b.PSA.053.005 Tie ili forte ektimis, kie timindajxo ne ekzistis; CXar Dio disjxetis la ostojn de tiuj, kiuj vin siegxas; Vi hontigis ilin, cxar Dio ilin forpusxis.

53:6b.PSA.053.006 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

54

54:1b.PSA.054.001 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.

54:2b.PSA.054.002 Ho Dio, auxskultu mian pregxon, Atentu la vortojn de mia busxo.

54:3b.PSA.054.003 CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.

54:4b.PSA.054.004 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

54:5b.PSA.054.005 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.

54:6b.PSA.054.006 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;

54:7b.PSA.054.007 CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

55

55:1b.PSA.055.001 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego.

55:2b.PSA.055.002 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi gxemas en mia malgxojo, kaj mi ploregas,

55:3b.PSA.055.003 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas.

55:4b.PSA.055.004 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;

55:5b.PSA.055.005 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.

55:6b.PSA.055.006 Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus;

55:7b.PSA.055.007 Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela.

55:8b.PSA.055.008 Mi rapidus al rifugxejo For de ventego kaj fulmotondro.

55:9b.PSA.055.009 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

55:10b.PSA.055.010 Tage kaj nokte ili cxirkauxas gxiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de gxi;

55:11b.PSA.055.011 Pereigemo estas interne de gxi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas gxian straton.

55:12b.PSA.055.012 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li;

55:13b.PSA.055.013 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,

55:14b.PSA.055.014 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

55:15b.PSA.055.015 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en SXeolon; CXar malbonagado estas en iliaj logxejoj, en ilia mezo.

55:16b.PSA.055.016 Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.

55:17b.PSA.055.017 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj gxemas; Kaj Li auxskultas mian vocxon.

55:18b.PSA.055.018 Li liberigis pace mian animon de atako kontraux mi, Kiam ili grandanombre estis kontraux mi.

55:19b.PSA.055.019 Dio auxskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. CXar ili ne sxangxigxas Kaj ili ne timas Dion.

55:20b.PSA.055.020 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;

55:21b.PSA.055.021 Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

55:22b.PSA.055.022 Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

55:23b.PSA.055.023 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

56

56:1b.PSA.056.001 Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.

56:2b.PSA.056.002 Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere.

56:3b.PSA.056.003 En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.

56:4b.PSA.056.004 Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?

56:5b.PSA.056.005 Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; CXiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.

56:6b.PSA.056.006 Ili kolektigxas, embuskas, observas miajn pasxojn, Penante kapti mian animon.

56:7b.PSA.056.007 Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!

56:8b.PSA.056.008 Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.

56:9b.PSA.056.009 Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

56:10b.PSA.056.010 Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.

56:11b.PSA.056.011 Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?

56:12b.PSA.056.012 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.

56:13b.PSA.056.013 CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.

57

57:1b.PSA.057.001 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.

57:2b.PSA.057.002 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.

57:3b.PSA.057.003 Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

57:4b.PSA.057.004 Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.

57:5b.PSA.057.005 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

57:6b.PSA.057.006 Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela.

57:7b.PSA.057.007 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.

57:8b.PSA.057.008 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.

57:9b.PSA.057.009 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.

57:10b.PSA.057.010 CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

57:11b.PSA.057.011 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

58

58:1b.PSA.058.001 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?

58:2b.PSA.058.002 Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

58:3b.PSA.058.003 De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

58:4b.PSA.058.004 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,

58:5b.PSA.058.005 Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.

58:6b.PSA.058.006 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!

58:7b.PSA.058.007 Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.

58:8b.PSA.058.008 Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;

58:9b.PSA.058.009 Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.

58:10b.PSA.058.010 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

58:11b.PSA.058.011 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.

59

59:1b.PSA.059.001 Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.

59:2b.PSA.059.002 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.

59:3b.PSA.059.003 CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

59:4b.PSA.059.004 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.

59:5b.PSA.059.005 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.

59:6b.PSA.059.006 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.

59:7b.PSA.059.007 Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?

59:8b.PSA.059.008 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.

59:9b.PSA.059.009 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.

59:10b.PSA.059.010 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi vengxon sur miaj malamikoj.

59:11b.PSA.059.011 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.

59:12b.PSA.059.012 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.

59:13b.PSA.059.013 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.

59:14b.PSA.059.014 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.

59:15b.PSA.059.015 Ili vagas pro mangxo, Kaj sen satigxo pasigas la nokton.

59:16b.PSA.059.016 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.

59:17b.PSA.059.017 Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

60

60:1b.PSA.060.001 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.

60:2b.PSA.060.002 Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.

60:3b.PSA.060.003 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

60:4b.PSA.060.004 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili gxin levu pro la vero. Sela.

60:5b.PSA.060.005 Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

60:6b.PSA.060.006 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

60:7b.PSA.060.007 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.

60:8b.PSA.060.008 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

60:9b.PSA.060.009 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom?

60:10b.PSA.060.010 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

60:11b.PSA.060.011 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo.

60:12b.PSA.060.012 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

61

61:1b.PSA.061.001 Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon.

61:2b.PSA.061.002 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

61:3b.PSA.061.003 CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.

61:4b.PSA.061.004 Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

61:5b.PSA.061.005 CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

61:6b.PSA.061.006 Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn.

61:7b.PSA.061.007 Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.

61:8b.PSA.061.008 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.

62

62:1b.PSA.062.001 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.

62:2b.PSA.062.002 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos.

62:3b.PSA.062.003 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?

62:4b.PSA.062.004 Ili meditas nur pri tio, ke ili dejxetu lin de lia altajxo; Placxas al ili malvero; Per la busxo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.

62:5b.PSA.062.005 Nur Dion fidu, mia animo; CXar Li estas mia espero.

62:6b.PSA.062.006 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne renversigxos.

62:7b.PSA.062.007 En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia sxirmo estas en Dio.

62:8b.PSA.062.008 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

62:9b.PSA.062.009 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.

62:10b.PSA.062.010 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

62:11b.PSA.062.011 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.

62:12b.PSA.062.012 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.

63

63:1b.PSA.063.001 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

63:2b.PSA.063.002 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.

63:3b.PSA.063.003 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.

63:4b.PSA.063.004 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.

63:5b.PSA.063.005 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.

63:6b.PSA.063.006 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

63:7b.PSA.063.007 CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.

63:8b.PSA.063.008 Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

63:9b.PSA.063.009 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.

63:10b.PSA.063.010 Ili estos mortigitaj per glavo, Farigxos akiro de vulpoj.

63:11b.PSA.063.011 Kaj la regxo gxojos per Dio; Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li; CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.

64

64:1b.PSA.064.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

64:2b.PSA.064.002 SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj, Kontraux la amaso de krimuloj,

64:3b.PSA.064.003 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn,

64:4b.PSA.064.004 Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas.

64:5b.PSA.064.005 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?

64:6b.PSA.064.006 Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.

64:7b.PSA.064.007 Sed Dio pafos kontraux ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.

64:8b.PSA.064.008 Kaj ili falos per sia propra lango; CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

64:9b.PSA.064.009 Kaj ektimos cxiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.

64:10b.PSA.064.010 La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.

65

65:1b.PSA.065.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

65:2b.PSA.065.002 Al Vi, kiu auxskultas pregxon, Venas cxiu karno.

65:3b.PSA.065.003 Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.

65:4b.PSA.065.004 Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

65:5b.PSA.065.005 Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

65:6b.PSA.065.006 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,

65:7b.PSA.065.007 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.

65:8b.PSA.065.008 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj; La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.

65:9b.PSA.065.009 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.

65:10b.PSA.065.010 Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn.

65:11b.PSA.065.011 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

65:12b.PSA.065.012 La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo.

65:13b.PSA.065.013 La herbejoj kovrigxas per brutaroj, Kaj la kampoj vestigxas per greno; Ili gxojas kaj kantas.

66

66:1b.PSA.066.001 Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

66:2b.PSA.066.002 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.

66:3b.PSA.066.003 Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

66:4b.PSA.066.004 La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

66:5b.PSA.066.005 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

66:6b.PSA.066.006 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.

66:7b.PSA.066.007 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.

66:8b.PSA.066.008 Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.

66:9b.PSA.066.009 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

66:10b.PSA.066.010 CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

66:11b.PSA.066.011 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

66:12b.PSA.066.012 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

66:13b.PSA.066.013 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

66:14b.PSA.066.014 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo, Kiam mi estis en premo.

66:15b.PSA.066.015 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

66:16b.PSA.066.016 Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

66:17b.PSA.066.017 Al Li mi vokis per mia busxo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

66:18b.PSA.066.018 Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus;

66:19b.PSA.066.019 Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo.

66:20b.PSA.066.020 Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

67

67:1b.PSA.067.001 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

67:2b.PSA.067.002 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.

67:3b.PSA.067.003 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

67:4b.PSA.067.004 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

67:5b.PSA.067.005 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

67:6b.PSA.067.006 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

67:7b.PSA.067.007 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.

68

68:1b.PSA.068.001 Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

68:2b.PSA.068.002 Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.

68:3b.PSA.068.003 Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege.

68:4b.PSA.068.004 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.

68:5b.PSA.068.005 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.

68:6b.PSA.068.006 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

68:7b.PSA.068.007 Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo, Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela.

68:8b.PSA.068.008 La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.

68:9b.PSA.068.009 Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis.

68:10b.PSA.068.010 Via gento eklogxis tie; Vi pretigis per Via boneco cxion por la malricxulo, ho Dio.

68:11b.PSA.068.011 Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.

68:12b.PSA.068.012 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

68:13b.PSA.068.013 Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.

68:14b.PSA.068.014 Kiam la Plejpotenculo dismetis regxojn sur la tero, GXi brilis kiel negxo sur Calmon.

68:15b.PSA.068.015 Monto de Dio estas la monto Basxana, Monto multepinta estas la monto Basxana.

68:16b.PSA.068.016 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?

68:17b.PSA.068.017 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

68:18b.PSA.068.018 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

68:19b.PSA.068.019 Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.

68:20b.PSA.068.020 Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.

68:21b.PSA.068.021 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.

68:22b.PSA.068.022 Mia Sinjoro diris:El Basxan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;

68:23b.PSA.068.023 Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.

68:24b.PSA.068.024 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.

68:25b.PSA.068.025 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

68:26b.PSA.068.026 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.

68:27b.PSA.068.027 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.

68:28b.PSA.068.028 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

68:29b.PSA.068.029 Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.

68:30b.PSA.068.030 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

68:31b.PSA.068.031 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

68:32b.PSA.068.032 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.

68:33b.PSA.068.033 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo.

68:34b.PSA.068.034 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

68:35b.PSA.068.035 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

69

69:1b.PSA.069.001 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo.

69:2b.PSA.069.002 Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.

69:3b.PSA.069.003 Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

69:4b.PSA.069.004 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

69:5b.PSA.069.005 Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

69:6b.PSA.069.006 Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael!

69:7b.PSA.069.007 CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon.

69:8b.PSA.069.008 Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.

69:9b.PSA.069.009 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

69:10b.PSA.069.010 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.

69:11b.PSA.069.011 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili.

69:12b.PSA.069.012 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.

69:13b.PSA.069.013 Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.

69:14b.PSA.069.014 Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.

69:15b.PSA.069.015 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.

69:16b.PSA.069.016 Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.

69:17b.PSA.069.017 Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.

69:18b.PSA.069.018 Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.

69:19b.PSA.069.019 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.

69:20b.PSA.069.020 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.

69:21b.PSA.069.021 Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

69:22b.PSA.069.022 Ilia tablo antaux ili farigxu reto, Kaj ilia prospero farigxu kaptilo.

69:23b.PSA.069.023 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

69:24b.PSA.069.024 Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.

69:25b.PSA.069.025 Ilia logxejo dezertigxu, En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto.

69:26b.PSA.069.026 CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.

69:27b.PSA.069.027 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.

69:28b.PSA.069.028 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

69:29b.PSA.069.029 Sed mi estas malricxa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.

69:30b.PSA.069.030 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.

69:31b.PSA.069.031 Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.

69:32b.PSA.069.032 Vidos humiluloj kaj gxojos! Ho sercxantoj de Dio, via koro revivigxu.

69:33b.PSA.069.033 CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas.

69:34b.PSA.069.034 Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas.

69:35b.PSA.069.035 CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos.

69:36b.PSA.069.036 Kaj la idaro de Liaj sklavoj gxin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo logxos en gxi.

70

70:1b.PSA.070.001 Al la hxorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

70:2b.PSA.070.002 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj sercxas mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

70:3b.PSA.070.003 Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

70:4b.PSA.070.004 Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru cxiam: Granda estas Dio.

70:5b.PSA.070.005 Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.

71

71:1b.PSA.071.001 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.

71:2b.PSA.071.002 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.

71:3b.PSA.071.003 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

71:4b.PSA.071.004 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.

71:5b.PSA.071.005 CXar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.

71:6b.PSA.071.006 Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.

71:7b.PSA.071.007 Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo.

71:8b.PSA.071.008 Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto.

71:9b.PSA.071.009 Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.

71:10b.PSA.071.010 CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si,

71:11b.PSA.071.011 Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.

71:12b.PSA.071.012 Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.

71:13b.PSA.071.013 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

71:14b.PSA.071.014 Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron.

71:15b.PSA.071.015 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.

71:16b.PSA.071.016 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.

71:17b.PSA.071.017 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

71:18b.PSA.071.018 Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.

71:19b.PSA.071.019 Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?

71:20b.PSA.071.020 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.

71:21b.PSA.071.021 Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.

71:22b.PSA.071.022 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!

71:23b.PSA.071.023 GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

71:24b.PSA.071.024 Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

72

72:1b.PSA.072.001 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.

72:2b.PSA.072.002 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.

72:3b.PSA.072.003 La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco.

72:4b.PSA.072.004 Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.

72:5b.PSA.072.005 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.

72:6b.PSA.072.006 Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

72:7b.PSA.072.007 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.

72:8b.PSA.072.008 Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.

72:9b.PSA.072.009 Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.

72:10b.PSA.072.010 La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.

72:11b.PSA.072.011 Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.

72:12b.PSA.072.012 CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon.

72:13b.PSA.072.013 Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

72:14b.PSA.072.014 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

72:15b.PSA.072.015 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.

72:16b.PSA.072.016 Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon; Kaj en la urboj cxio floru, kiel herbo sur la tero.

72:17b.PSA.072.017 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

72:18b.PSA.072.018 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.

72:19b.PSA.072.019 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

72:20b.PSA.072.020 Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.

73

73:1b.PSA.073.001 Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.

73:2b.PSA.073.002 Sed mi-apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, Preskaux elglitis miaj pasxoj.

73:3b.PSA.073.003 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

73:4b.PSA.073.004 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

73:5b.PSA.073.005 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

73:6b.PSA.073.006 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

73:7b.PSA.073.007 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.

73:8b.PSA.073.008 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

73:9b.PSA.073.009 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

73:10b.PSA.073.010 Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde.

73:11b.PSA.073.011 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas?

73:12b.PSA.073.012 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!

73:13b.PSA.073.013 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

73:14b.PSA.073.014 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene!

73:15b.PSA.073.015 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

73:16b.PSA.073.016 Mi meditis, por kompreni cxi tion; Sed gxi estis malfacila en miaj okuloj,

73:17b.PSA.073.017 GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.

73:18b.PSA.073.018 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon.

73:19b.PSA.073.019 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

73:20b.PSA.073.020 Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

73:21b.PSA.073.021 Kiam bolis mia koro Kaj turmentigxis mia internajxo,

73:22b.PSA.073.022 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

73:23b.PSA.073.023 Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

73:24b.PSA.073.024 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

73:25b.PSA.073.025 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

73:26b.PSA.073.026 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

73:27b.PSA.073.027 Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.

73:28b.PSA.073.028 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.

74

74:1b.PSA.074.001 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?

74:2b.PSA.074.002 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

74:3b.PSA.074.003 Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

74:4b.PSA.074.004 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.

74:5b.PSA.074.005 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.

74:6b.PSA.074.006 Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.

74:7b.PSA.074.007 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.

74:8b.PSA.074.008 Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.

74:9b.PSA.074.009 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

74:10b.PSA.074.010 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

74:11b.PSA.074.011 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.

74:12b.PSA.074.012 Dio estas ja mia Regxo de antikve, Li faras savon sur la tero.

74:13b.PSA.074.013 Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

74:14b.PSA.074.014 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

74:15b.PSA.074.015 Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.

74:16b.PSA.074.016 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi arangxis lumon kaj sunon;

74:17b.PSA.074.017 Vi difinis cxiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi arangxis.

74:18b.PSA.074.018 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.

74:19b.PSA.074.019 Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.

74:20b.PSA.074.020 Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

74:21b.PSA.074.021 La suferanto ne reiru hontigita; Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

74:22b.PSA.074.022 Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage.

74:23b.PSA.074.023 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.

75

75:1b.PSA.075.001 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.

75:2b.PSA.075.002 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan jugxon.

75:3b.PSA.075.003 Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

75:4b.PSA.075.004 Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

75:5b.PSA.075.005 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;

75:6b.PSA.075.006 CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.

75:7b.PSA.075.007 Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

75:8b.PSA.075.008 CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

75:9b.PSA.075.009 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.

75:10b.PSA.075.010 Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.

76

76:1b.PSA.076.001 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.

76:2b.PSA.076.002 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia logxejo sur Cion.

76:3b.PSA.076.003 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, SXildon, glavon, kaj militon. Sela.

76:4b.PSA.076.004 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj.

76:5b.PSA.076.005 Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj.

76:6b.PSA.076.006 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

76:7b.PSA.076.007 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

76:8b.PSA.076.008 El la cxielo Vi auxdigis jugxon; La tero ektimis kaj eksilentis,

76:9b.PSA.076.009 Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.

76:10b.PSA.076.010 CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

76:11b.PSA.076.011 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo.

76:12b.PSA.076.012 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.

77

77:1b.PSA.077.001 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.

77:2b.PSA.077.002 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.

77:3b.PSA.077.003 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.

77:4b.PSA.077.004 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.

77:5b.PSA.077.005 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.

77:6b.PSA.077.006 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.

77:7b.PSA.077.007 CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros?

77:8b.PSA.077.008 CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj?

77:9b.PSA.077.009 CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.

77:10b.PSA.077.010 Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo.

77:11b.PSA.077.011 Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

77:12b.PSA.077.012 Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.

77:13b.PSA.077.013 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

77:14b.PSA.077.014 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.

77:15b.PSA.077.015 Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.

77:16b.PSA.077.016 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis.

77:17b.PSA.077.017 Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.

77:18b.PSA.077.018 La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

77:19b.PSA.077.019 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

77:20b.PSA.077.020 Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.

78

78:1b.PSA.078.001 Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.

78:2b.PSA.078.002 Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

78:3b.PSA.078.003 Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,

78:4b.PSA.078.004 Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

78:5b.PSA.078.005 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,

78:6b.PSA.078.006 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.

78:7b.PSA.078.007 Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;

78:8b.PSA.078.008 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

78:9b.PSA.078.009 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;

78:10b.PSA.078.010 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

78:11b.PSA.078.011 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.

78:12b.PSA.078.012 Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.

78:13b.PSA.078.013 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

78:14b.PSA.078.014 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

78:15b.PSA.078.015 Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo;

78:16b.PSA.078.016 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.

78:17b.PSA.078.017 Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto;

78:18b.PSA.078.018 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico;

78:19b.PSA.078.019 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto?

78:20b.PSA.078.020 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

78:21b.PSA.078.021 Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael;

78:22b.PSA.078.022 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.

78:23b.PSA.078.023 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;

78:24b.PSA.078.024 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon.

78:25b.PSA.078.025 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege.

78:26b.PSA.078.026 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;

78:27b.PSA.078.027 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;

78:28b.PSA.078.028 Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj.

78:29b.PSA.078.029 Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.

78:30b.PSA.078.030 Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo,

78:31b.PSA.078.031 La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.

78:32b.PSA.078.032 Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.

78:33b.PSA.078.033 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.

78:34b.PSA.078.034 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;

78:35b.PSA.078.035 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.

78:36b.PSA.078.036 Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;

78:37b.PSA.078.037 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

78:38b.PSA.078.038 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

78:39b.PSA.078.039 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.

78:40b.PSA.078.040 Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!

78:41b.PSA.078.041 Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.

78:42b.PSA.078.042 Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,

78:43b.PSA.078.043 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;

78:44b.PSA.078.044 Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.

78:45b.PSA.078.045 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;

78:46b.PSA.078.046 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;

78:47b.PSA.078.047 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;

78:48b.PSA.078.048 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo;

78:49b.PSA.078.049 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj.

78:50b.PSA.078.050 Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;

78:51b.PSA.078.051 Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam.

78:52b.PSA.078.052 Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto;

78:53b.PSA.078.053 Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;

78:54b.PSA.078.054 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;

78:55b.PSA.078.055 Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

78:56b.PSA.078.056 Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis;

78:57b.PSA.078.057 Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;

78:58b.PSA.078.058 Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.

78:59b.PSA.078.059 Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;

78:60b.PSA.078.060 Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;

78:61b.PSA.078.061 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;

78:62b.PSA.078.062 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraux Sia heredo Li flamigxis.

78:63b.PSA.078.063 GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj;

78:64b.PSA.078.064 GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris.

78:65b.PSA.078.065 Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.

78:66b.PSA.078.066 Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili.

78:67b.PSA.078.067 Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;

78:68b.PSA.078.068 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

78:69b.PSA.078.069 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.

78:70b.PSA.078.070 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

78:71b.PSA.078.071 De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.

78:72b.PSA.078.072 Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

79

79:1b.PSA.079.001 Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.

79:2b.PSA.079.002 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

79:3b.PSA.079.003 Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

79:4b.PSA.079.004 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

79:5b.PSA.079.005 GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

79:6b.PSA.079.006 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

79:7b.PSA.079.007 CXar ili formangxis Jakobon Kaj dezertigis lian logxejon.

79:8b.PSA.079.008 Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis.

79:9b.PSA.079.009 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

79:10b.PSA.079.010 Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.

79:11b.PSA.079.011 Venu al Vi la gxemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

79:12b.PSA.079.012 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

79:13b.PSA.079.013 Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

80

80:1b.PSA.080.001 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

80:2b.PSA.080.002 Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.

80:3b.PSA.080.003 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

80:4b.PSA.080.004 Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo?

80:5b.PSA.080.005 Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

80:6b.PSA.080.006 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.

80:7b.PSA.080.007 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

80:8b.PSA.080.008 Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis;

80:9b.PSA.080.009 Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;

80:10b.PSA.080.010 Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio.

80:11b.PSA.080.011 GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero.

80:12b.PSA.080.012 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras?

80:13b.PSA.080.013 Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas.

80:14b.PSA.080.014 Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

80:15b.PSA.080.015 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

80:16b.PSA.080.016 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

80:17b.PSA.080.017 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

80:18b.PSA.080.018 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

80:19b.PSA.080.019 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

81

81:1b.PSA.081.001 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob.

81:2b.PSA.081.002 Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron.

81:3b.PSA.081.003 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

81:4b.PSA.081.004 CXar gxi estas legxo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.

81:5b.PSA.081.005 Li arangxis gxin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraux la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi auxdis:

81:6b.PSA.081.006 Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj.

81:7b.PSA.081.007 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela.

81:8b.PSA.081.008 Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus!

81:9b.PSA.081.009 Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.

81:10b.PSA.081.010 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

81:11b.PSA.081.011 Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min.

81:12b.PSA.081.012 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj.

81:13b.PSA.081.013 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!

81:14b.PSA.081.014 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

81:15b.PSA.081.015 La malamantoj de la Eternulo humiligxus antaux Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.

81:16b.PSA.081.016 Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

82

82:1b.PSA.082.001 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.

82:2b.PSA.082.002 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.

82:3b.PSA.082.003 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.

82:4b.PSA.082.004 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

82:5b.PSA.082.005 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.

82:6b.PSA.082.006 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

82:7b.PSA.082.007 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.

82:8b.PSA.082.008 Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.

83

83:1b.PSA.083.001 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

83:2b.PSA.083.002 CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

83:3b.PSA.083.003 Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj.

83:4b.PSA.083.004 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

83:5b.PSA.083.005 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi:

83:6b.PSA.083.006 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,

83:7b.PSA.083.007 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro;

83:8b.PSA.083.008 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

83:9b.PSA.083.009 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon,

83:10b.PSA.083.010 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.

83:11b.PSA.083.011 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna,

83:12b.PSA.083.012 Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

83:13b.PSA.083.013 Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo, Al pajlrestajxo antaux vento.

83:14b.PSA.083.014 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

83:15b.PSA.083.015 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

83:16b.PSA.083.016 Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

83:17b.PSA.083.017 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu.

83:18b.PSA.083.018 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

84

84:1b.PSA.084.001 Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!

84:2b.PSA.084.002 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

84:3b.PSA.084.003 Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.

84:4b.PSA.084.004 Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela.

84:5b.PSA.084.005 Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

84:6b.PSA.084.006 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;

84:7b.PSA.084.007 Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.

84:8b.PSA.084.008 Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon; Auxskultu, ho Dio de Jakob! Sela.

84:9b.PSA.084.009 Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.

84:10b.PSA.084.010 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

84:11b.PSA.084.011 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

84:12b.PSA.084.012 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

85

85:1b.PSA.085.001 Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

85:2b.PSA.085.002 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela.

85:3b.PSA.085.003 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.

85:4b.PSA.085.004 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni.

85:5b.PSA.085.005 CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio?

85:6b.PSA.085.006 CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?

85:7b.PSA.085.007 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.

85:8b.PSA.085.008 Mi auxdu, kion diras Dio, la Eternulo; CXar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsagxeco.

85:9b.PSA.085.009 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.

85:10b.PSA.085.010 Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas.

85:11b.PSA.085.011 Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la cxielo.

85:12b.PSA.085.012 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.

85:13b.PSA.085.013 Justeco iros antaux Li Kaj faros vojon por Liaj pasxoj.

86

86:1b.PSA.086.001 Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.

86:2b.PSA.086.002 Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

86:3b.PSA.086.003 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon.

86:4b.PSA.086.004 GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

86:5b.PSA.086.005 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

86:6b.PSA.086.006 Auxskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego.

86:7b.PSA.086.007 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min.

86:8b.PSA.086.008 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

86:9b.PSA.086.009 CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

86:10b.PSA.086.010 CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

86:11b.PSA.086.011 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dedicxu mian koron al la respektado de Via nomo.

86:12b.PSA.086.012 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

86:13b.PSA.086.013 CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

86:14b.PSA.086.014 Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si.

86:15b.PSA.086.015 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

86:16b.PSA.086.016 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.

86:17b.PSA.086.017 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontigxu, CXar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

87

87:1b.PSA.087.001 De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

87:2b.PSA.087.002 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.

87:3b.PSA.087.003 Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

87:4b.PSA.087.004 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis.

87:5b.PSA.087.005 Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas.

87:6b.PSA.087.006 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: CXi tiu tie naskigxis. Sela.

87:7b.PSA.087.007 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.

88

88:1b.PSA.088.001 Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi.

88:2b.PSA.088.002 Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.

88:3b.PSA.088.003 CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.

88:4b.PSA.088.004 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj,

88:5b.PSA.088.005 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

88:6b.PSA.088.006 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.

88:7b.PSA.088.007 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

88:8b.PSA.088.008 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.

88:9b.PSA.088.009 Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.

88:10b.PSA.088.010 CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela.

88:11b.PSA.088.011 CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?

88:12b.PSA.088.012 CXu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

88:13b.PSA.088.013 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas.

88:14b.PSA.088.014 Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?

88:15b.PSA.088.015 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas.

88:16b.PSA.088.016 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

88:17b.PSA.088.017 Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas.

88:18b.PSA.088.018 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

89

89:1b.PSA.089.001 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

89:2b.PSA.089.002 CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.

89:3b.PSA.089.003 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo:

89:4b.PSA.089.004 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.

89:5b.PSA.089.005 Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

89:6b.PSA.089.006 CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

89:7b.PSA.089.007 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas.

89:8b.PSA.089.008 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.

89:9b.PSA.089.009 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

89:10b.PSA.089.010 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

89:11b.PSA.089.011 Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.

89:12b.PSA.089.012 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon.

89:13b.PSA.089.013 Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

89:14b.PSA.089.014 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.

89:15b.PSA.089.015 Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas;

89:16b.PSA.089.016 Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.

89:17b.PSA.089.017 CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.

89:18b.PSA.089.018 CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo.

89:19b.PSA.089.019 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.

89:20b.PSA.089.020 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.

89:21b.PSA.089.021 Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.

89:22b.PSA.089.022 Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.

89:23b.PSA.089.023 Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.

89:24b.PSA.089.024 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altigxos lia korno.

89:25b.PSA.089.025 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.

89:26b.PSA.089.026 Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

89:27b.PSA.089.027 Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero.

89:28b.PSA.089.028 Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.

89:29b.PSA.089.029 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo.

89:30b.PSA.089.030 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj;

89:31b.PSA.089.031 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:

89:32b.PSA.089.032 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;

89:33b.PSA.089.033 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;

89:34b.PSA.089.034 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos.

89:35b.PSA.089.035 Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;

89:36b.PSA.089.036 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi.

89:37b.PSA.089.037 Kiel la luno, gxi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela.

89:38b.PSA.089.038 Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.

89:39b.PSA.089.039 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

89:40b.PSA.089.040 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

89:41b.PSA.089.041 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj.

89:42b.PSA.089.042 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn.

89:43b.PSA.089.043 Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.

89:44b.PSA.089.044 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron.

89:45b.PSA.089.045 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.

89:46b.PSA.089.046 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

89:47b.PSA.089.047 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

89:48b.PSA.089.048 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela.

89:49b.PSA.089.049 Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco?

89:50b.PSA.089.050 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj,

89:51b.PSA.089.051 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.

89:52b.PSA.089.052 Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!

90

90:1b.PSA.090.001 Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio.

90:2b.PSA.090.002 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

90:3b.PSA.090.003 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.

90:4b.PSA.090.004 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.

90:5b.PSA.090.005 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo:

90:6b.PSA.090.006 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas.

90:7b.PSA.090.007 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.

90:8b.PSA.090.008 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

90:9b.PSA.090.009 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

90:10b.PSA.090.010 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

90:11b.PSA.090.011 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

90:12b.PSA.090.012 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron.

90:13b.PSA.090.013 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.

90:14b.PSA.090.014 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo.

90:15b.PSA.090.015 GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

90:16b.PSA.090.016 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.

90:17b.PSA.090.017 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

91

91:1b.PSA.091.001 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

91:2b.PSA.091.002 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.

91:3b.PSA.091.003 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.

91:4b.PSA.091.004 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.

91:5b.PSA.091.005 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,

91:6b.PSA.091.006 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

91:7b.PSA.091.007 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.

91:8b.PSA.091.008 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

91:9b.PSA.091.009 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.

91:10b.PSA.091.010 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

91:11b.PSA.091.011 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.

91:12b.PSA.091.012 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

91:13b.PSA.091.013 Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

91:14b.PSA.091.014 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.

91:15b.PSA.091.015 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

91:16b.PSA.091.016 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.

92

92:1b.PSA.092.001 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

92:2b.PSA.092.002 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,

92:3b.PSA.092.003 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.

92:4b.PSA.092.004 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

92:5b.PSA.092.005 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.

92:6b.PSA.092.006 Malklerulo ne scias, Kaj malsagxulo tion ne komprenas.

92:7b.PSA.092.007 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

92:8b.PSA.092.008 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.

92:9b.PSA.092.009 CXar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras cxiuj malbonaguloj.

92:10b.PSA.092.010 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per fresxa oleo.

92:11b.PSA.092.011 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontrauxuloj, auxdas miaj oreloj.

92:12b.PSA.092.012 Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

92:13b.PSA.092.013 Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.

92:14b.PSA.092.014 Ili floras ankoraux en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj fresxaj,

92:15b.PSA.092.015 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

93

93:1b.PSA.093.001 La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.

93:2b.PSA.093.002 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

93:3b.PSA.093.003 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la riveroj sian bruon;

93:4b.PSA.093.004 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.

93:5b.PSA.093.005 Viaj legxoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.

94

94:1b.PSA.094.001 Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu!

94:2b.PSA.094.002 Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj.

94:3b.PSA.094.003 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

94:4b.PSA.094.004 Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj.

94:5b.PSA.094.005 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.

94:6b.PSA.094.006 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas.

94:7b.PSA.094.007 Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

94:8b.PSA.094.008 Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos?

94:9b.PSA.094.009 CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

94:10b.PSA.094.010 CXu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?

94:11b.PSA.094.011 La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

94:12b.PSA.094.012 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

94:13b.PSA.094.013 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

94:14b.PSA.094.014 CXar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

94:15b.PSA.094.015 CXar jugxo revenos al vero, Kaj gxin sekvos cxiuj virtkoruloj.

94:16b.PSA.094.016 Kiu helpas min kontraux malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraux malbonaguloj?

94:17b.PSA.094.017 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaux kusxus jam silenta.

94:18b.PSA.094.018 Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

94:19b.PSA.094.019 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

94:20b.PSA.094.020 CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo?

94:21b.PSA.094.021 Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

94:22b.PSA.094.022 Sed la Eternulo estos mia rifugxejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia sxirmo.

94:23b.PSA.094.023 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.

95

95:1b.PSA.095.001 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.

95:2b.PSA.095.002 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

95:3b.PSA.095.003 CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj,

95:4b.PSA.095.004 Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;

95:5b.PSA.095.005 Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

95:6b.PSA.095.006 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.

95:7b.PSA.095.007 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

95:8b.PSA.095.008 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

95:9b.PSA.095.009 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.

95:10b.PSA.095.010 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

95:11b.PSA.095.011 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

96

96:1b.PSA.096.001 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.

96:2b.PSA.096.002 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.

96:3b.PSA.096.003 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

96:4b.PSA.096.004 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol cxiuj dioj.

96:5b.PSA.096.005 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

96:6b.PSA.096.006 Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

96:7b.PSA.096.007 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

96:8b.PSA.096.008 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

96:9b.PSA.096.009 Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero.

96:10b.PSA.096.010 Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.

96:11b.PSA.096.011 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas.

96:12b.PSA.096.012 GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi; Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro

96:13b.PSA.096.013 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.

97

97:1b.PSA.097.001 La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.

97:2b.PSA.097.002 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

97:3b.PSA.097.003 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn.

97:4b.PSA.097.004 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.

97:5b.PSA.097.005 Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.

97:6b.PSA.097.006 La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.

97:7b.PSA.097.007 Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.

97:8b.PSA.097.008 Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo.

97:9b.PSA.097.009 CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.

97:10b.PSA.097.010 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

97:11b.PSA.097.011 Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn.

97:12b.PSA.097.012 GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

98

98:1b.PSA.098.001 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

98:2b.PSA.098.002 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon.

98:3b.PSA.098.003 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

98:4b.PSA.098.004 GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.

98:5b.PSA.098.005 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.

98:6b.PSA.098.006 Per trumpetoj kaj per sono de korno GXoje kriu antaux la Regxo, la Eternulo.

98:7b.PSA.098.007 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj.

98:8b.PSA.098.008 La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje,

98:9b.PSA.098.009 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

99

99:1b.PSA.099.001 La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero.

99:2b.PSA.099.002 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj.

99:3b.PSA.099.003 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

99:4b.PSA.099.004 Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.

99:5b.PSA.099.005 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.

99:6b.PSA.099.006 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis.

99:7b.PSA.099.007 El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.

99:8b.PSA.099.008 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.

99:9b.PSA.099.009 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

100

100:1b.PSA.100.001 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

100:2b.PSA.100.002 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.

100:3b.PSA.100.003 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.

100:4b.PSA.100.004 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

100:5b.PSA.100.005 CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.

101

101:1b.PSA.101.001 Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.

101:2b.PSA.101.002 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

101:3b.PSA.101.003 Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aligxas al mi.

101:4b.PSA.101.004 Koro perversa forigxu de mi; Malbonon mi ne volas koni.

101:5b.PSA.101.005 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.

101:6b.PSA.101.006 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.

101:7b.PSA.101.007 Ne logxos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaux miaj okuloj.

101:8b.PSA.101.008 Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn.

102

102:1b.PSA.102.001 Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.

102:2b.PSA.102.002 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.

102:3b.PSA.102.003 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.

102:4b.PSA.102.004 Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon.

102:5b.PSA.102.005 De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.

102:6b.PSA.102.006 Mi similigxis al pelikano en la dezerto, Mi farigxis kiel noktuo en ruinoj.

102:7b.PSA.102.007 Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.

102:8b.PSA.102.008 CXiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj jxuras per mi.

102:9b.PSA.102.009 CXar cindron mi mangxis kiel panon, Kaj mian trinkajxon mi miksis kun larmoj,

102:10b.PSA.102.010 Kauxze de Via kolero kaj indigno; CXar Vi min levis kaj jxetis.

102:11b.PSA.102.011 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.

102:12b.PSA.102.012 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

102:13b.PSA.102.013 Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

102:14b.PSA.102.014 CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn, CXarma estas por ili gxia polvo.

102:15b.PSA.102.015 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.

102:16b.PSA.102.016 CXar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.

102:17b.PSA.102.017 Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon.

102:18b.PSA.102.018 CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

102:19b.PSA.102.019 CXar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo, El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,

102:20b.PSA.102.020 Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;

102:21b.PSA.102.021 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,

102:22b.PSA.102.022 Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.

102:23b.PSA.102.023 Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.

102:24b.PSA.102.024 Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

102:25b.PSA.102.025 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

102:26b.PSA.102.026 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

102:27b.PSA.102.027 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

102:28b.PSA.102.028 La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.

103

103:1b.PSA.103.001 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.

103:2b.PSA.103.002 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

103:3b.PSA.103.003 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;

103:4b.PSA.103.004 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

103:5b.PSA.103.005 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

103:6b.PSA.103.006 La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj.

103:7b.PSA.103.007 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.

103:8b.PSA.103.008 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.

103:9b.PSA.103.009 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras.

103:10b.PSA.103.010 Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni.

103:11b.PSA.103.011 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

103:12b.PSA.103.012 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

103:13b.PSA.103.013 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

103:14b.PSA.103.014 CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.

103:15b.PSA.103.015 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.

103:16b.PSA.103.016 Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.

103:17b.PSA.103.017 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,

103:18b.PSA.103.018 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

103:19b.PSA.103.019 La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon; Kaj Lia regxeco regas cxion.

103:20b.PSA.103.020 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

103:21b.PSA.103.021 Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

103:22b.PSA.103.022 Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

104

104:1b.PSA.104.001 Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;

104:2b.PSA.104.002 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;

104:3b.PSA.104.003 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

104:4b.PSA.104.004 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

104:5b.PSA.104.005 Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos.

104:6b.PSA.104.006 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;

104:7b.PSA.104.007 De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas.

104:8b.PSA.104.008 GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.

104:9b.PSA.104.009 Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron.

104:10b.PSA.104.010 Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;

104:11b.PSA.104.011 Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn; Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon.

104:12b.PSA.104.012 Apud ili logxas la birdoj cxielaj, El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon.

104:13b.PSA.104.013 Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero.

104:14b.PSA.104.014 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.

104:15b.PSA.104.015 Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

104:16b.PSA.104.016 Satigxas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;

104:17b.PSA.104.017 Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian logxejon sur abioj;

104:18b.PSA.104.018 La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifugxejo por la hirakoj.

104:19b.PSA.104.019 Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.

104:20b.PSA.104.020 Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj;

104:21b.PSA.104.021 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon.

104:22b.PSA.104.022 Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj.

104:23b.PSA.104.023 Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero.

104:24b.PSA.104.024 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

104:25b.PSA.104.025 Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;

104:26b.PSA.104.026 Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu.

104:27b.PSA.104.027 CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo.

104:28b.PSA.104.028 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo.

104:29b.PSA.104.029 Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

104:30b.PSA.104.030 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero.

104:31b.PSA.104.031 Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo gxoju pri Siaj faritajxoj.

104:32b.PSA.104.032 Li ekrigardas la teron, kaj gxi tremas; Li ektusxas la montojn, kaj ili fumigxas.

104:33b.PSA.104.033 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

104:34b.PSA.104.034 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi gxojos pri la Eternulo.

104:35b.PSA.104.035 Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!

105

105:1b.PSA.105.001 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

105:2b.PSA.105.002 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.

105:3b.PSA.105.003 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

105:4b.PSA.105.004 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

105:5b.PSA.105.005 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

105:6b.PSA.105.006 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

105:7b.PSA.105.007 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.

105:8b.PSA.105.008 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

105:9b.PSA.105.009 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.

105:10b.PSA.105.010 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,

105:11b.PSA.105.011 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

105:12b.PSA.105.012 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

105:13b.PSA.105.013 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,

105:14b.PSA.105.014 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante:

105:15b.PSA.105.015 Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

105:16b.PSA.105.016 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis cxion, kio portis panon.

105:17b.PSA.105.017 Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.

105:18b.PSA.105.018 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon,

105:19b.PSA.105.019 GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.

105:20b.PSA.105.020 Regxo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;

105:21b.PSA.105.021 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,

105:22b.PSA.105.022 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn.

105:23b.PSA.105.023 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam.

105:24b.PSA.105.024 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj.

105:25b.PSA.105.025 Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.

105:26b.PSA.105.026 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.

105:27b.PSA.105.027 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam.

105:28b.PSA.105.028 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

105:29b.PSA.105.029 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn.

105:30b.PSA.105.030 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj.

105:31b.PSA.105.031 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj.

105:32b.PSA.105.032 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.

105:33b.PSA.105.033 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.

105:34b.PSA.105.034 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj

105:35b.PSA.105.035 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero.

105:36b.PSA.105.036 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.

105:37b.PSA.105.037 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

105:38b.PSA.105.038 GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili.

105:39b.PSA.105.039 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto.

105:40b.PSA.105.040 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis.

105:41b.PSA.105.041 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

105:42b.PSA.105.042 CXar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.

105:43b.PSA.105.043 Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado.

105:44b.PSA.105.044 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

105:45b.PSA.105.045 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!

106

106:1b.PSA.106.001 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

106:2b.PSA.106.002 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

106:3b.PSA.106.003 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.

106:4b.PSA.106.004 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

106:5b.PSA.106.005 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

106:6b.PSA.106.006 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

106:7b.PSA.106.007 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

106:8b.PSA.106.008 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

106:9b.PSA.106.009 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

106:10b.PSA.106.010 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

106:11b.PSA.106.011 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis.

106:12b.PSA.106.012 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.

106:13b.PSA.106.013 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.

106:14b.PSA.106.014 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

106:15b.PSA.106.015 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

106:16b.PSA.106.016 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

106:17b.PSA.106.017 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.

106:18b.PSA.106.018 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

106:19b.PSA.106.019 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.

106:20b.PSA.106.020 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.

106:21b.PSA.106.021 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

106:22b.PSA.106.022 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.

106:23b.PSA.106.023 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

106:24b.PSA.106.024 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.

106:25b.PSA.106.025 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

106:26b.PSA.106.026 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,

106:27b.PSA.106.027 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.

106:28b.PSA.106.028 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.

106:29b.PSA.106.029 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio.

106:30b.PSA.106.030 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis.

106:31b.PSA.106.031 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne.

106:32b.PSA.106.032 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo;

106:33b.PSA.106.033 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

106:34b.PSA.106.034 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

106:35b.PSA.106.035 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

106:36b.PSA.106.036 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili.

106:37b.PSA.106.037 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

106:38b.PSA.106.038 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.

106:39b.PSA.106.039 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

106:40b.PSA.106.040 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

106:41b.PSA.106.041 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

106:42b.PSA.106.042 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.

106:43b.PSA.106.043 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

106:44b.PSA.106.044 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon;

106:45b.PSA.106.045 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

106:46b.PSA.106.046 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

106:47b.PSA.106.047 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

106:48b.PSA.106.048 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!

107

107:1b.PSA.107.001 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco:

107:2b.PSA.107.002 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,

107:3b.PSA.107.003 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.

107:4b.PSA.107.004 Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis;

107:5b.PSA.107.005 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis.

107:6b.PSA.107.006 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

107:7b.PSA.107.007 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata.

107:8b.PSA.107.008 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

107:9b.PSA.107.009 CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.

107:10b.PSA.107.010 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;

107:11b.PSA.107.011 CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.

107:12b.PSA.107.012 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.

107:13b.PSA.107.013 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

107:14b.PSA.107.014 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.

107:15b.PSA.107.015 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

107:16b.PSA.107.016 CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.

107:17b.PSA.107.017 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;

107:18b.PSA.107.018 CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.

107:19b.PSA.107.019 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

107:20b.PSA.107.020 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

107:21b.PSA.107.021 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

107:22b.PSA.107.022 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

107:23b.PSA.107.023 Kiuj veturas per sxipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,

107:24b.PSA.107.024 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.

107:25b.PSA.107.025 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn:

107:26b.PSA.107.026 Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero;

107:27b.PSA.107.027 Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta sagxeco malaperas.

107:28b.PSA.107.028 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.

107:29b.PSA.107.029 Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis.

107:30b.PSA.107.030 Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.

107:31b.PSA.107.031 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

107:32b.PSA.107.032 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.

107:33b.PSA.107.033 Li sxangxas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekajxon;

107:34b.PSA.107.034 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj.

107:35b.PSA.107.035 Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;

107:36b.PSA.107.036 Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan.

107:37b.PSA.107.037 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.

107:38b.PSA.107.038 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili.

107:39b.PSA.107.039 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,

107:40b.PSA.107.040 Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.

107:41b.PSA.107.041 Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn.

107:42b.PSA.107.042 La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.

107:43b.PSA.107.043 Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.

108

108:1b.PSA.108.001 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.

108:2b.PSA.108.002 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.

108:3b.PSA.108.003 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

108:4b.PSA.108.004 CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

108:5b.PSA.108.005 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

108:6b.PSA.108.006 Por ke liberigxu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

108:7b.PSA.108.007 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

108:8b.PSA.108.008 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.

108:9b.PSA.108.009 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

108:10b.PSA.108.010 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom?

108:11b.PSA.108.011 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

108:12b.PSA.108.012 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo.

108:13b.PSA.108.013 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

109

109:1b.PSA.109.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu.

109:2b.PSA.109.002 CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.

109:3b.PSA.109.003 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo.

109:4b.PSA.109.004 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas.

109:5b.PSA.109.005 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.

109:6b.PSA.109.006 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano.

109:7b.PSA.109.007 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko.

109:8b.PSA.109.008 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.

109:9b.PSA.109.009 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.

109:10b.PSA.109.010 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj.

109:11b.PSA.109.011 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.

109:12b.PSA.109.012 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.

109:13b.PSA.109.013 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.

109:14b.PSA.109.014 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu.

109:15b.PSA.109.015 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

109:16b.PSA.109.016 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.

109:17b.PSA.109.017 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li.

109:18b.PSA.109.018 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.

109:19b.PSA.109.019 GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si.

109:20b.PSA.109.020 Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.

109:21b.PSA.109.021 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min.

109:22b.PSA.109.022 CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.

109:23b.PSA.109.023 Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.

109:24b.PSA.109.024 Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.

109:25b.PSA.109.025 Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.

109:26b.PSA.109.026 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco.

109:27b.PSA.109.027 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.

109:28b.PSA.109.028 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos.

109:29b.PSA.109.029 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

109:30b.PSA.109.030 Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos.

109:31b.PSA.109.031 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

110

110:1b.PSA.110.001 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

110:2b.PSA.110.002 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

110:3b.PSA.110.003 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

110:4b.PSA.110.004 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

110:5b.PSA.110.005 La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero.

110:6b.PSA.110.006 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando.

110:7b.PSA.110.007 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

111

111:1b.PSA.111.001 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.

111:2b.PSA.111.002 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.

111:3b.PSA.111.003 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.

111:4b.PSA.111.004 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.

111:5b.PSA.111.005 Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.

111:6b.PSA.111.006 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.

111:7b.PSA.111.007 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;

111:8b.PSA.111.008 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.

111:9b.PSA.111.009 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

111:10b.PSA.111.010 Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

112

112:1b.PSA.112.001 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.

112:2b.PSA.112.002 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.

112:3b.PSA.112.003 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.

112:4b.PSA.112.004 En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

112:5b.PSA.112.005 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.

112:6b.PSA.112.006 CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.

112:7b.PSA.112.007 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon.

112:8b.PSA.112.008 Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

112:9b.PSA.112.009 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.

112:10b.PSA.112.010 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.

113

113:1b.PSA.113.001 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.

113:2b.PSA.113.002 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.

113:3b.PSA.113.003 De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.

113:4b.PSA.113.004 Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro.

113:5b.PSA.113.005 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,

113:6b.PSA.113.006 Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,

113:7b.PSA.113.007 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,

113:8b.PSA.113.008 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

113:9b.PSA.113.009 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!

114

114:1b.PSA.114.001 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,

114:2b.PSA.114.002 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno.

114:3b.PSA.114.003 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;

114:4b.PSA.114.004 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.

114:5b.PSA.114.005 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

114:6b.PSA.114.006 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

114:7b.PSA.114.007 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,

114:8b.PSA.114.008 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

115

115:1b.PSA.115.001 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

115:2b.PSA.115.002 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?

115:3b.PSA.115.003 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.

115:4b.PSA.115.004 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

115:5b.PSA.115.005 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

115:6b.PSA.115.006 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;

115:7b.PSA.115.007 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo.

115:8b.PSA.115.008 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

115:9b.PSA.115.009 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.

115:10b.PSA.115.010 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.

115:11b.PSA.115.011 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.

115:12b.PSA.115.012 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;

115:13b.PSA.115.013 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.

115:14b.PSA.115.014 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.

115:15b.PSA.115.015 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

115:16b.PSA.115.016 La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

115:17b.PSA.115.017 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.

115:18b.PSA.115.018 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!

116

116:1b.PSA.116.001 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon,

116:2b.PSA.116.002 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

116:3b.PSA.116.003 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis.

116:4b.PSA.116.004 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.

116:5b.PSA.116.005 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.

116:6b.PSA.116.006 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

116:7b.PSA.116.007 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon.

116:8b.PSA.116.008 CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo.

116:9b.PSA.116.009 Mi irados antaux la Eternulo En la lando de la vivo.

116:10b.PSA.116.010 Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita.

116:11b.PSA.116.011 Mi diris en mia konfuzigxo: CXu homo mensogas.

116:12b.PSA.116.012 Kion mi redonu al la Eternulo Por cxiuj Liaj bonfaroj al mi?

116:13b.PSA.116.013 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.

116:14b.PSA.116.014 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo.

116:15b.PSA.116.015 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.

116:16b.PSA.116.016 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.

116:17b.PSA.116.017 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

116:18b.PSA.116.018 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo,

116:19b.PSA.116.019 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.

117

117:1b.PSA.117.001 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj;

117:2b.PSA.117.002 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

118

118:1b.PSA.118.001 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

118:2b.PSA.118.002 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.

118:3b.PSA.118.003 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.

118:4b.PSA.118.004 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.

118:5b.PSA.118.005 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

118:6b.PSA.118.006 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?

118:7b.PSA.118.007 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

118:8b.PSA.118.008 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.

118:9b.PSA.118.009 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

118:10b.PSA.118.010 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

118:11b.PSA.118.011 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

118:12b.PSA.118.012 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

118:13b.PSA.118.013 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

118:14b.PSA.118.014 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo.

118:15b.PSA.118.015 La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn;

118:16b.PSA.118.016 La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn.

118:17b.PSA.118.017 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

118:18b.PSA.118.018 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

118:19b.PSA.118.019 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

118:20b.PSA.118.020 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi.

118:21b.PSA.118.021 Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo.

118:22b.PSA.118.022 SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula.

118:23b.PSA.118.023 De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj.

118:24b.PSA.118.024 CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi.

118:25b.PSA.118.025 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!

118:26b.PSA.118.026 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

118:27b.PSA.118.027 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro.

118:28b.PSA.118.028 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.

118:29b.PSA.118.029 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

119

119:1b.PSA.119.001 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo.

119:2b.PSA.119.002 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro;

119:3b.PSA.119.003 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj.

119:4b.PSA.119.004 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn.

119:5b.PSA.119.005 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!

119:6b.PSA.119.006 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.

119:7b.PSA.119.007 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco.

119:8b.PSA.119.008 Viajn legxojn mi observos; Ne forlasu min tute.

119:9b.PSA.119.009 BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj.

119:10b.PSA.119.010 Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj.

119:11b.PSA.119.011 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.

119:12b.PSA.119.012 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn.

119:13b.PSA.119.013 Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo.

119:14b.PSA.119.014 Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco.

119:15b.PSA.119.015 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

119:16b.PSA.119.016 Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton.

119:17b.PSA.119.017 GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.

119:18b.PSA.119.018 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

119:19b.PSA.119.019 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.

119:20b.PSA.119.020 Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj.

119:21b.PSA.119.021 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

119:22b.PSA.119.022 Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn.

119:23b.PSA.119.023 Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj.

119:24b.PSA.119.024 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

119:25b.PSA.119.025 DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto.

119:26b.PSA.119.026 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn.

119:27b.PSA.119.027 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

119:28b.PSA.119.028 Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto.

119:29b.PSA.119.029 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.

119:30b.PSA.119.030 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj.

119:31b.PSA.119.031 Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.

119:32b.PSA.119.032 Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron.

119:33b.PSA.119.033 HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj, Kaj mi gxin sekvos gxis la fino.

119:34b.PSA.119.034 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro.

119:35b.PSA.119.035 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron.

119:36b.PSA.119.036 Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito.

119:37b.PSA.119.037 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

119:38b.PSA.119.038 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.

119:39b.PSA.119.039 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj.

119:40b.PSA.119.040 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.

119:41b.PSA.119.041 VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,

119:42b.PSA.119.042 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton.

119:43b.PSA.119.043 Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj.

119:44b.PSA.119.044 Kaj mi konservos Vian instruon CXiam kaj eterne.

119:45b.PSA.119.045 Kaj mi iros en libereco, CXar mi sercxas Viajn ordonojn.

119:46b.PSA.119.046 Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj, Kaj mi ne hontos.

119:47b.PSA.119.047 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.

119:48b.PSA.119.048 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj legxoj.

119:49b.PSA.119.049 ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.

119:50b.PSA.119.050 CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.

119:51b.PSA.119.051 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.

119:52b.PSA.119.052 Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoligxas.

119:53b.PSA.119.053 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian legxon.

119:54b.PSA.119.054 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.

119:55b.PSA.119.055 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.

119:56b.PSA.119.056 Tio farigxis al mi, CXar mi observas Viajn ordonojn.

119:57b.PSA.119.057 HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.

119:58b.PSA.119.058 Mi petegas antaux Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.

119:59b.PSA.119.059 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.

119:60b.PSA.119.060 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.

119:61b.PSA.119.061 Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.

119:62b.PSA.119.062 En la mezo de la nokto mi levigxas, Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj.

119:63b.PSA.119.063 Mi estas kamarado por cxiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

119:64b.PSA.119.064 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn legxojn.

119:65b.PSA.119.065 TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.

119:66b.PSA.119.066 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas.

119:67b.PSA.119.067 Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.

119:68b.PSA.119.068 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn.

119:69b.PSA.119.069 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

119:70b.PSA.119.070 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.

119:71b.PSA.119.071 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn.

119:72b.PSA.119.072 Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo, Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj.

119:73b.PSA.119.073 JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

119:74b.PSA.119.074 Viaj timantoj min vidos kaj gxojos, CXar mi fidis Vian vorton.

119:75b.PSA.119.075 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.

119:76b.PSA.119.076 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.

119:77b.PSA.119.077 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; CXar Via instruo estas mia plezuro.

119:78b.PSA.119.078 Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.

119:79b.PSA.119.079 Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj.

119:80b.PSA.119.080 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu.

119:81b.PSA.119.081 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.

119:82b.PSA.119.082 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?

119:83b.PSA.119.083 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

119:84b.PSA.119.084 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj?

119:85b.PSA.119.085 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj.

119:86b.PSA.119.086 CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.

119:87b.PSA.119.087 Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

119:88b.PSA.119.088 Laux Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo.

119:89b.PSA.119.089 LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo.

119:90b.PSA.119.090 Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras.

119:91b.PSA.119.091 Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj.

119:92b.PSA.119.092 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.

119:93b.PSA.119.093 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas.

119:94b.PSA.119.094 Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn.

119:95b.PSA.119.095 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn legxojn.

119:96b.PSA.119.096 CXe cxiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.

119:97b.PSA.119.097 MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi.

119:98b.PSA.119.098 Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam.

119:99b.PSA.119.099 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.

119:100b.PSA.119.100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas.

119:101b.PSA.119.101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.

119:102b.PSA.119.102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.

119:103b.PSA.119.103 Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo!

119:104b.PSA.119.104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero.

119:105b.PSA.119.105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

119:106b.PSA.119.106 Mi jxuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.

119:107b.PSA.119.107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.

119:108b.PSA.119.108 La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.

119:109b.PSA.119.109 Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.

119:110b.PSA.119.110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis.

119:111b.PSA.119.111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro.

119:112b.PSA.119.112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino.

119:113b.PSA.119.113 SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.

119:114b.PSA.119.114 Vi estas mia sxirmo kaj sxildo; Vian vorton mi fidas.

119:115b.PSA.119.115 Forigxu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.

119:116b.PSA.119.116 Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.

119:117b.PSA.119.117 Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj.

119:118b.PSA.119.118 Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga.

119:119b.PSA.119.119 Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.

119:120b.PSA.119.120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

119:121b.PSA.119.121 AIN. Mi faris jugxon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.

119:122b.PSA.119.122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.

119:123b.PSA.119.123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.

119:124b.PSA.119.124 Agu kun Via sklavo laux Via boneco, Kaj Viajn legxojn instruu al mi.

119:125b.PSA.119.125 Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.

119:126b.PSA.119.126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon.

119:127b.PSA.119.127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron.

119:128b.PSA.119.128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

119:129b.PSA.119.129 PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.

119:130b.PSA.119.130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

119:131b.PSA.119.131 Mi malfermas mian busxon kaj enspiras, CXar mi deziregas Viajn ordonojn.

119:132b.PSA.119.132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.

119:133b.PSA.119.133 Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

119:134b.PSA.119.134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.

119:135b.PSA.119.135 Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn legxojn.

119:136b.PSA.119.136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

119:137b.PSA.119.137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj.

119:138b.PSA.119.138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.

119:139b.PSA.119.139 Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

119:140b.PSA.119.140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo gxin amas.

119:141b.PSA.119.141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

119:142b.PSA.119.142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.

119:143b.PSA.119.143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

119:144b.PSA.119.144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.

119:145b.PSA.119.145 KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn.

119:146b.PSA.119.146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.

119:147b.PSA.119.147 Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas.

119:148b.PSA.119.148 Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas, Por ke mi meditu pri Via vorto.

119:149b.PSA.119.149 Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.

119:150b.PSA.119.150 Alproksimigxas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via legxo.

119:151b.PSA.119.151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero.

119:152b.PSA.119.152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam.

119:153b.PSA.119.153 RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis.

119:154b.PSA.119.154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi.

119:155b.PSA.119.155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn.

119:156b.PSA.119.156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.

119:157b.PSA.119.157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

119:158b.PSA.119.158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis.

119:159b.PSA.119.159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi.

119:160b.PSA.119.160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco.

119:161b.PSA.119.161 SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro.

119:162b.PSA.119.162 Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.

119:163b.PSA.119.163 Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.

119:164b.PSA.119.164 Sepfoje cxiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj jugxoj.

119:165b.PSA.119.165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas.

119:166b.PSA.119.166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.

119:167b.PSA.119.167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.

119:168b.PSA.119.168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi.

119:169b.PSA.119.169 TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laux Via vorto klerigu min.

119:170b.PSA.119.170 Mia petego venu al Vi; Laux Via diro savu min.

119:171b.PSA.119.171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn.

119:172b.PSA.119.172 Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj.

119:173b.PSA.119.173 Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis.

119:174b.PSA.119.174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.

119:175b.PSA.119.175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu.

119:176b.PSA.119.176 Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

120

120:1b.PSA.120.001 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min.

120:2b.PSA.120.002 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

120:3b.PSA.120.003 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

120:4b.PSA.120.004 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.

120:5b.PSA.120.005 Ve al mi, ke mi gastas en Mesxehx, Ke mi logxas inter la tendoj de Kedar!

120:6b.PSA.120.006 Tro longe logxis mia animo Inter malamantoj de paco.

120:7b.PSA.120.007 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

121

121:1b.PSA.121.001 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?

121:2b.PSA.121.002 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

121:3b.PSA.121.003 Li ne lasos vian piedon falpusxigxi; Via gardanto ne dormetas.

121:4b.PSA.121.004 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.

121:5b.PSA.121.005 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.

121:6b.PSA.121.006 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.

121:7b.PSA.121.007 La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon.

121:8b.PSA.121.008 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

122

122:1b.PSA.122.001 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

122:2b.PSA.122.002 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,

122:3b.PSA.122.003 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis.

122:4b.PSA.122.004 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.

122:5b.PSA.122.005 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.

122:6b.PSA.122.006 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.

122:7b.PSA.122.007 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.

122:8b.PSA.122.008 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.

122:9b.PSA.122.009 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

123

123:1b.PSA.123.001 Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo!

123:2b.PSA.123.002 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

123:3b.PSA.123.003 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo.

123:4b.PSA.123.004 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

124

124:1b.PSA.124.001 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,

124:2b.PSA.124.002 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:

124:3b.PSA.124.003 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;

124:4b.PSA.124.004 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;

124:5b.PSA.124.005 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.

124:6b.PSA.124.006 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.

124:7b.PSA.124.007 Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.

124:8b.PSA.124.008 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

125

125:1b.PSA.125.001 Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne.

125:2b.PSA.125.002 Montoj estas cxirkaux Jerusalem, Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon, De nun kaj eterne.

125:3b.PSA.125.003 CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustajxo.

125:4b.PSA.125.004 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;

125:5b.PSA.125.005 Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

126

126:1b.PSA.126.001 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj.

126:2b.PSA.126.002 Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj.

126:3b.PSA.126.003 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas.

126:4b.PSA.126.004 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.

126:5b.PSA.126.005 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.

126:6b.PSA.126.006 Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

127

127:1b.PSA.127.001 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.

127:2b.PSA.127.002 Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.

127:3b.PSA.127.003 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

127:4b.PSA.127.004 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.

127:5b.PSA.127.005 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.

128

128:1b.PSA.128.001 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj.

128:2b.PSA.128.002 Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi.

128:3b.PSA.128.003 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.

128:4b.PSA.128.004 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.

128:5b.PSA.128.005 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo.

128:6b.PSA.128.006 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!

129

129:1b.PSA.129.001 Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,

129:2b.PSA.129.002 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.

129:3b.PSA.129.003 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.

129:4b.PSA.129.004 La Eternulo estas justa; Li dishakis la sxnurojn de la malvirtuloj.

129:5b.PSA.129.005 Hontigxu kaj turnigxu malantauxen CXiuj malamantoj de Cion.

129:6b.PSA.129.006 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaux ol oni gxin elsxiris;

129:7b.PSA.129.007 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.

129:8b.PSA.129.008 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

130

130:1b.PSA.130.001 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

130:2b.PSA.130.002 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.

130:3b.PSA.130.003 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

130:4b.PSA.130.004 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

130:5b.PSA.130.005 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.

130:6b.PSA.130.006 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.

130:7b.PSA.130.007 Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo.

130:8b.PSA.130.008 Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.

131

131:1b.PSA.131.001 Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

131:2b.PSA.131.002 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.

131:3b.PSA.131.003 Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne.

132

132:1b.PSA.132.001 Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn;

132:2b.PSA.132.002 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

132:3b.PSA.132.003 Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;

132:4b.PSA.132.004 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,

132:5b.PSA.132.005 GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob.

132:6b.PSA.132.006 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.

132:7b.PSA.132.007 Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj.

132:8b.PSA.132.008 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.

132:9b.PSA.132.009 Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.

132:10b.PSA.132.010 Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito.

132:11b.PSA.132.011 La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

132:12b.PSA.132.012 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono.

132:13b.PSA.132.013 CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li:

132:14b.PSA.132.014 CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris.

132:15b.PSA.132.015 GXian nutrajxon Mi abunde benos, GXiajn malricxulojn Mi satigos per pano.

132:16b.PSA.132.016 Kaj gxiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj gxiaj fideluloj gxojos kaj triumfos.

132:17b.PSA.132.017 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito.

132:18b.PSA.132.018 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.

133

133:1b.PSA.133.001 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!

133:2b.PSA.133.002 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;

133:3b.PSA.133.003 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

134

134:1b.PSA.134.001 Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.

134:2b.PSA.134.002 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.

134:3b.PSA.134.003 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero.

135

135:1b.PSA.135.001 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,

135:2b.PSA.135.002 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

135:3b.PSA.135.003 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma.

135:4b.PSA.135.004 CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

135:5b.PSA.135.005 CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj.

135:6b.PSA.135.006 CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj.

135:7b.PSA.135.007 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

135:8b.PSA.135.008 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto.

135:9b.PSA.135.009 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj.

135:10b.PSA.135.010 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn:

135:11b.PSA.135.011 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn.

135:12b.PSA.135.012 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

135:13b.PSA.135.013 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj.

135:14b.PSA.135.014 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

135:15b.PSA.135.015 La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

135:16b.PSA.135.016 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

135:17b.PSA.135.017 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo.

135:18b.PSA.135.018 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

135:19b.PSA.135.019 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

135:20b.PSA.135.020 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

135:21b.PSA.135.021 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja!

136

136:1b.PSA.136.001 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco.

136:2b.PSA.136.002 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco.

136:3b.PSA.136.003 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco.

136:4b.PSA.136.004 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco;

136:5b.PSA.136.005 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;

136:6b.PSA.136.006 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco;

136:7b.PSA.136.007 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco;

136:8b.PSA.136.008 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco;

136:9b.PSA.136.009 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco;

136:10b.PSA.136.010 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco;

136:11b.PSA.136.011 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco;

136:12b.PSA.136.012 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco;

136:13b.PSA.136.013 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco;

136:14b.PSA.136.014 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco;

136:15b.PSA.136.015 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco;

136:16b.PSA.136.016 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco;

136:17b.PSA.136.017 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco;

136:18b.PSA.136.018 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco;

136:19b.PSA.136.019 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco;

136:20b.PSA.136.020 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco;

136:21b.PSA.136.021 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco;

136:22b.PSA.136.022 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco;

136:23b.PSA.136.023 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;

136:24b.PSA.136.024 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco;

136:25b.PSA.136.025 Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco.

136:26b.PSA.136.026 Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco.

137

137:1b.PSA.137.001 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.

137:2b.PSA.137.002 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.

137:3b.PSA.137.003 CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.

137:4b.PSA.137.004 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?

137:5b.PSA.137.005 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

137:6b.PSA.137.006 Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

137:7b.PSA.137.007 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

137:8b.PSA.137.008 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

137:9b.PSA.137.009 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

138

138:1b.PSA.138.001 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

138:2b.PSA.138.002 Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

138:3b.PSA.138.003 En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.

138:4b.PSA.138.004 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo.

138:5b.PSA.138.005 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; CXar granda estas la gloro de la Eternulo.

138:6b.PSA.138.006 CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

138:7b.PSA.138.007 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.

138:8b.PSA.138.008 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.

139

139:1b.PSA.139.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.

139:2b.PSA.139.002 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

139:3b.PSA.139.003 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas.

139:4b.PSA.139.004 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

139:5b.PSA.139.005 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon.

139:6b.PSA.139.006 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.

139:7b.PSA.139.007 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?

139:8b.PSA.139.008 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas.

139:9b.PSA.139.009 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro:

139:10b.PSA.139.010 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.

139:11b.PSA.139.011 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto:

139:12b.PSA.139.012 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo.

139:13b.PSA.139.013 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.

139:14b.PSA.139.014 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

139:15b.PSA.139.015 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

139:16b.PSA.139.016 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

139:17b.PSA.139.017 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!

139:18b.PSA.139.018 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.

139:19b.PSA.139.019 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi!

139:20b.PSA.139.020 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo.

139:21b.PSA.139.021 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas.

139:22b.PSA.139.022 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj.

139:23b.PSA.139.023 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.

139:24b.PSA.139.024 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

140

140:1b.PSA.140.001 Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo;

140:2b.PSA.140.002 Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn;

140:3b.PSA.140.003 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

140:4b.PSA.140.004 Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.

140:5b.PSA.140.005 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.

140:6b.PSA.140.006 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.

140:7b.PSA.140.007 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.

140:8b.PSA.140.008 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.

140:9b.PSA.140.009 La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin.

140:10b.PSA.140.010 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu.

140:11b.PSA.140.011 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

140:12b.PSA.140.012 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj.

140:13b.PSA.140.013 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo.

141

141:1b.PSA.141.001 Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi.

141:2b.PSA.141.002 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

141:3b.PSA.141.003 Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj.

141:4b.PSA.141.004 Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn.

141:5b.PSA.141.005 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj.

141:6b.PSA.141.006 Disigxis sur roko iliaj jugxantoj, Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

141:7b.PSA.141.007 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol.

141:8b.PSA.141.008 CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

141:9b.PSA.141.009 Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj.

141:10b.PSA.141.010 La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros.

142

142:1b.PSA.142.001 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo.

142:2b.PSA.142.002 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.

142:3b.PSA.142.003 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.

142:4b.PSA.142.004 Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.

142:5b.PSA.142.005 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.

142:6b.PSA.142.006 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

142:7b.PSA.142.007 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

143

143:1b.PSA.143.001 Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco.

143:2b.PSA.143.002 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.

143:3b.PSA.143.003 CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

143:4b.PSA.143.004 Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro.

143:5b.PSA.143.005 Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj.

143:6b.PSA.143.006 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

143:7b.PSA.143.007 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.

143:8b.PSA.143.008 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

143:9b.PSA.143.009 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas.

143:10b.PSA.143.010 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

143:11b.PSA.143.011 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.

143:12b.PSA.143.012 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo, CXar mi estas Via sklavo.

144

144:1b.PSA.144.001 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

144:2b.PSA.144.002 Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.

144:3b.PSA.144.003 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?

144:4b.PSA.144.004 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.

144:5b.PSA.144.005 Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.

144:6b.PSA.144.006 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

144:7b.PSA.144.007 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,

144:8b.PSA.144.008 Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

144:9b.PSA.144.009 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

144:10b.PSA.144.010 Kiu donas helpon al la regxoj, Kiu savas Sian sklavon David de dangxera glavo.

144:11b.PSA.144.011 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

144:12b.PSA.144.012 Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;

144:13b.PSA.144.013 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj;

144:14b.PSA.144.014 Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

144:15b.PSA.144.015 Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton; Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.

145

145:1b.PSA.145.001 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

145:2b.PSA.145.002 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

145:3b.PSA.145.003 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

145:4b.PSA.145.004 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.

145:5b.PSA.145.005 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

145:6b.PSA.145.006 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.

145:7b.PSA.145.007 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.

145:8b.PSA.145.008 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.

145:9b.PSA.145.009 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

145:10b.PSA.145.010 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

145:11b.PSA.145.011 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,

145:12b.PSA.145.012 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.

145:13b.PSA.145.013 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

145:14b.PSA.145.014 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn.

145:15b.PSA.145.015 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

145:16b.PSA.145.016 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.

145:17b.PSA.145.017 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.

145:18b.PSA.145.018 Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere.

145:19b.PSA.145.019 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.

145:20b.PSA.145.020 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.

145:21b.PSA.145.021 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.

146

146:1b.PSA.146.001 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

146:2b.PSA.146.002 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

146:3b.PSA.146.003 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.

146:4b.PSA.146.004 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.

146:5b.PSA.146.005 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

146:6b.PSA.146.006 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

146:7b.PSA.146.007 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;

146:8b.PSA.146.008 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;

146:9b.PSA.146.009 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

146:10b.PSA.146.010 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!

147

147:1b.PSA.147.001 Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado.

147:2b.PSA.147.002 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.

147:3b.PSA.147.003 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.

147:4b.PSA.147.004 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn.

147:5b.PSA.147.005 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla.

147:6b.PSA.147.006 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero.

147:7b.PSA.147.007 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.

147:8b.PSA.147.008 Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.

147:9b.PSA.147.009 Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

147:10b.PSA.147.010 Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas:

147:11b.PSA.147.011 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.

147:12b.PSA.147.012 Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.

147:13b.PSA.147.013 CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.

147:14b.PSA.147.014 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

147:15b.PSA.147.015 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.

147:16b.PSA.147.016 Li donas negxon kiel lanon, Li sxutas prujnon kiel cindron.

147:17b.PSA.147.017 Li jxetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontrauxstaros al Lia frosto?

147:18b.PSA.147.018 Li sendas Sian vorton, kaj cxio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.

147:19b.PSA.147.019 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael.

147:20b.PSA.147.020 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!

148

148:1b.PSA.148.001 Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto.

148:2b.PSA.148.002 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj.

148:3b.PSA.148.003 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj.

148:4b.PSA.148.004 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.

148:5b.PSA.148.005 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis.

148:6b.PSA.148.006 Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos.

148:7b.PSA.148.007 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj;

148:8b.PSA.148.008 Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

148:9b.PSA.148.009 Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj;

148:10b.PSA.148.010 Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj;

148:11b.PSA.148.011 Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero;

148:12b.PSA.148.012 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.

148:13b.PSA.148.013 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

148:14b.PSA.148.014 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!

149

149:1b.PSA.149.001 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.

149:2b.PSA.149.002 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.

149:3b.PSA.149.003 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

149:4b.PSA.149.004 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.

149:5b.PSA.149.005 La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj.

149:6b.PSA.149.006 Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano,

149:7b.PSA.149.007 Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;

149:8b.PSA.149.008 Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;

149:9b.PSA.149.009 Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

150

150:1b.PSA.150.001 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto.

150:2b.PSA.150.002 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto.

150:3b.PSA.150.003 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.

150:4b.PSA.150.004 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.

150:5b.PSA.150.005 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

150:6b.PSA.150.006 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Psalms (Esperanto). Psalms (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-960E-0