Ezra (Esperanto)

Ezra (Esperanto)

Ezra

1

1:1b.EZR.001.001 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:

1:2b.EZR.001.002 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo.

1:3b.EZR.001.003 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.

1:4b.EZR.001.004 Kaj al cxiu, kiu restis, en kiu ajn loko li logxas, la logxantoj de lia loko helpu al li per argxento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem.

1:5b.EZR.001.005 Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.

1:6b.EZR.001.006 Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.

1:7b.EZR.001.007 Kaj la regxo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj;

1:8b.EZR.001.008 Ciro, regxo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu lauxkalkule transdonis ilin al SXesxbacar, princo de la Judoj.

1:9b.EZR.001.009 Kaj jen estas ilia nombro:da oraj pelvoj tridek, da argxentaj pelvoj mil, da trancxiloj dudek naux,

1:10b.EZR.001.010 da oraj kalikoj tridek, da argxentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil.

1:11b.EZR.001.011 La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil kvarcent. CXion cxi tion kunportis SXesxbacar cxe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.

2

2:1b.EZR.002.001 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,

2:2b.EZR.002.002 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

2:3b.EZR.002.003 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,

2:4b.EZR.002.004 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,

2:5b.EZR.002.005 de la idoj de Arahx, sepcent sepdek kvin,

2:6b.EZR.002.006 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek du,

2:7b.EZR.002.007 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

2:8b.EZR.002.008 de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin,

2:9b.EZR.002.009 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,

2:10b.EZR.002.010 de la idoj de Bani, sescent kvardek du,

2:11b.EZR.002.011 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri,

2:12b.EZR.002.012 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du,

2:13b.EZR.002.013 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses,

2:14b.EZR.002.014 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses,

2:15b.EZR.002.015 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar,

2:16b.EZR.002.016 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,

2:17b.EZR.002.017 de la idoj de Becaj, tricent dudek tri,

2:18b.EZR.002.018 de la idoj de Jora, cent dek du,

2:19b.EZR.002.019 de la idoj de HXasxum, ducent dudek tri,

2:20b.EZR.002.020 de la idoj de Gibar, nauxdek kvin,

2:21b.EZR.002.021 de la idoj de Bet-Lehxem, cent dudek tri,

2:22b.EZR.002.022 de la logxantoj de Netofa, kvindek ses,

2:23b.EZR.002.023 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok,

2:24b.EZR.002.024 de la idoj de Azmavet, kvardek du,

2:25b.EZR.002.025 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,

2:26b.EZR.002.026 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,

2:27b.EZR.002.027 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,

2:28b.EZR.002.028 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri,

2:29b.EZR.002.029 de la idoj de Nebo, kvindek du,

2:30b.EZR.002.030 de la idoj de Magbisx, cent kvindek ses,

2:31b.EZR.002.031 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

2:32b.EZR.002.032 de la idoj de HXarim, tricent dudek,

2:33b.EZR.002.033 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin,

2:34b.EZR.002.034 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

2:35b.EZR.002.035 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek.

2:36b.EZR.002.036 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,

2:37b.EZR.002.037 de la idoj de Imer, mil kvindek du,

2:38b.EZR.002.038 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,

2:39b.EZR.002.039 de la idoj de HXarim, mil dek sep.

2:40b.EZR.002.040 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar.

2:41b.EZR.002.041 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent dudek ok.

2:42b.EZR.002.042 De la idoj de la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cxiuj kune cent tridek naux.

2:43b.EZR.002.043 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot,

2:44b.EZR.002.044 la idoj de Keros, la idoj de Siaha, la idoj de Padon,

2:45b.EZR.002.045 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de Akub,

2:46b.EZR.002.046 la idoj de HXagab, la idoj de SXalmaj, la idoj de HXanan,

2:47b.EZR.002.047 la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar, la idoj de Reaja,

2:48b.EZR.002.048 la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, la idoj de Gazam,

2:49b.EZR.002.049 la idoj de Uza, la idoj de Paseahx, la idoj de Besaj,

2:50b.EZR.002.050 la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim,

2:51b.EZR.002.051 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur,

2:52b.EZR.002.052 la idoj de Baclut, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa,

2:53b.EZR.002.053 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx,

2:54b.EZR.002.054 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa.

2:55b.EZR.002.055 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda,

2:56b.EZR.002.056 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,

2:57b.EZR.002.057 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Ami.

2:58b.EZR.002.058 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.

2:59b.EZR.002.059 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

2:60b.EZR.002.060 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.

2:61b.EZR.002.061 Kaj el la pastridoj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.

2:62b.EZR.002.062 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

2:63b.EZR.002.063 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.

2:64b.EZR.002.064 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,

2:65b.EZR.002.065 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj.

2:66b.EZR.002.066 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

2:67b.EZR.002.067 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

2:68b.EZR.002.068 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi gxin sur gxia fundamento.

2:69b.EZR.002.069 Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min�ojn, kaj da pastraj vestoj cent.

2:70b.EZR.002.070 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

3

3:1b.EZR.003.001 Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektigxis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.

3:2b.EZR.003.002 Kaj levigxis Jesxua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur gxi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.

3:3b.EZR.003.003 Kaj ili arangxis la altaron sur gxia loko, cxar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur gxi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn.

3:4b.EZR.003.004 Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;

3:5b.EZR.003.005 kaj post tio la cxiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por cxiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por cxiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.

3:6b.EZR.003.006 De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraux ne estis starigita.

3:7b.EZR.003.007 Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.

3:8b.EZR.003.008 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

3:9b.EZR.003.009 Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.

3:10b.EZR.003.010 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael.

3:11b.EZR.003.011 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

3:12b.EZR.003.012 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis.

3:13b.EZR.003.013 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.

4

4:1b.EZR.004.001 Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,

4:2b.EZR.004.002 tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien.

4:3b.EZR.004.003 Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.

4:4b.EZR.004.004 Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado.

4:5b.EZR.004.005 Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, regxo de Persujo, gxis la regxado de Dario, regxo de Persujo.

4:6b.EZR.004.006 Kaj en la tempo de la regxado de Ahxasxverosx, en la komenco de lia regxado, ili skribis akuzon kontraux la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

4:7b.EZR.004.007 En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt, regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.

4:8b.EZR.004.008 Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt, la regxo, en la sekvanta maniero:

4:9b.EZR.004.009 Ni, Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsathxanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, SXusxananoj, Dehaanoj, Elamanoj,

4:10b.EZR.004.010 kaj la aliaj popoloj, kiujn translogxigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enlogxigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu.

4:11b.EZR.004.011 Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.

4:12b.EZR.004.012 Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.

4:13b.EZR.004.013 Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton.

4:14b.EZR.004.014 CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo,

4:15b.EZR.004.015 ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.

4:16b.EZR.004.016 Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.

4:17b.EZR.004.017 La regxo sendis respondon:Al Rehxum, konsilisto, SXimsxaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj logxas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton.

4:18b.EZR.004.018 La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi;

4:19b.EZR.004.019 kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi;

4:20b.EZR.004.020 ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.

4:21b.EZR.004.021 Tial agu laux cxi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, gxis estos donita ordono de mi.

4:22b.EZR.004.022 Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo.

4:23b.EZR.004.023 Kiam cxi tiu letero de la regxo Artahxsxasxt estis tralegita antaux Rehxum, la skribisto SXimsxaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.

4:24b.EZR.004.024 Tiam cxesigxis la laborado cxe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato dauxris gxis la dua jaro de regxado de Dario, regxo de Persujo.

5

5:1b.EZR.005.001 Kaj la profetoj, HXagaj, la profeto, kaj Zehxarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.

5:2b.EZR.005.002 Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.

5:3b.EZR.005.003 En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

5:4b.EZR.005.004 Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruajxon.

5:5b.EZR.005.005 Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.

5:6b.EZR.005.006 Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarsehxanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la regxo Dario;

5:7b.EZR.005.007 la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston:Al la regxo Dario plenan pacon.

5:8b.EZR.005.008 Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.

5:9b.EZR.005.009 Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

5:10b.EZR.005.010 Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.

5:11b.EZR.005.011 Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris:Ni estas servantoj de Dio de la cxielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaux multe da jaroj, kaj granda regxo de Izrael konstruis gxin kaj finis gxin.

5:12b.EZR.005.012 Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la cxielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, la HXaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li translogxigis en Babelon.

5:13b.EZR.005.013 Sed en la unua jaro de Ciro, regxo de Babel, la regxo Ciro donis permeson rekonstrui cxi tiun domon de Dio.

5:14b.EZR.005.014 Ecx la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la regxo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al SXesxbacar, kiun li starigis kiel regionestron;

5:15b.EZR.005.015 kaj li diris al li:Prenu cxi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.

5:16b.EZR.005.016 Tiam venis tiu SXesxbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo gxis nun gxi estas konstruata, kaj gxi ankoraux ne estas finita.

5:17b.EZR.005.017 Tial, se placxas al la regxo, oni sercxu en la domo de la regxaj trezoroj tie en Babel, cxu efektive la regxo Ciro donis permeson konstrui cxi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la regxo pri tio oni sendu al ni.

6

6:1b.EZR.006.001 Tiam la regxo Dario ordonis, ke oni sercxu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.

6:2b.EZR.006.002 Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:

6:3b.EZR.006.003 En la unua jaro de la regxo Ciro, la regxo Ciro donis ordonon:Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por gxi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, gxia largxo estu sesdek ulnoj.

6:4b.EZR.006.004 Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la regxa domo.

6:5b.EZR.006.005 Ankaux la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.

6:6b.EZR.006.006 Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarsehxanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, forigxu de tie;

6:7b.EZR.006.007 permesu al ili labori cxe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur gxia loko.

6:8b.EZR.006.008 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.

6:9b.EZR.006.009 Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto,

6:10b.EZR.006.010 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo, kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj.

6:11b.EZR.006.011 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.

6:12b.EZR.006.012 Kaj Dio, kiu logxigis tie Sian nomon, faligu cxiun regxon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por sxangxi cxi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; gxi estu tuj plenumita.

6:13b.EZR.006.013 Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la regxo Dario.

6:14b.EZR.006.014 Kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de HXagaj, la profeto, kaj de Zehxarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laux la volo de Dio de Izrael, kaj laux la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artahxsxasxt, regxoj de Persujo.

6:15b.EZR.006.015 Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de regxado de la regxo Dario.

6:16b.EZR.006.016 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio.

6:17b.EZR.006.017 Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.

6:18b.EZR.006.018 Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

6:19b.EZR.006.019 Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

6:20b.EZR.006.020 CXar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin cxiuj kiel unu homo; kaj ili bucxis Paskajn sxafidojn por cxiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.

6:21b.EZR.006.021 Kaj mangxis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj cxiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

6:22b.EZR.006.022 Kaj ili en gxojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; cxar la Eternulo gxojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la regxo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn cxe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

7

7:1b.EZR.007.001 Post tiuj okazintajxoj, dum la regxado de Artahxsxast, regxo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de HXilkija,

7:2b.EZR.007.002 filo de SXalum, filo de Cadok, filo de Ahxitub,

7:3b.EZR.007.003 filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot,

7:4b.EZR.007.004 filo de Zerahxja, filo de Uzi, filo de Buki,

7:5b.EZR.007.005 filo de Abisxua, filo de Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la cxefpastro.

7:6b.EZR.007.006 Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la regxo donis al li cxion laux lia deziro, cxar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.

7:7b.EZR.007.007 Ankaux kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la regxo Artahxsxast.

7:8b.EZR.007.008 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo.

7:9b.EZR.007.009 CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.

7:10b.EZR.007.010 CXar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi gxin, kaj por instrui en Izrael legxojn kaj ordonojn.

7:11b.EZR.007.011 Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la regxo Artahxsxast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn legxojn pri Izrael:

7:12b.EZR.007.012 Artahxsxast, regxo de la regxoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la legxoj de Dio de la cxielo, pacon kaj saluton.

7:13b.EZR.007.013 De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.

7:14b.EZR.007.014 CXar vi estas sendata de la regxo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laux la en via mano trovigxanta legxo de via Dio,

7:15b.EZR.007.015 kaj por tien forporti la argxenton kaj oron, kiun la regxo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies logxejo estas en Jerusalem,

7:16b.EZR.007.016 kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.

7:17b.EZR.007.017 Acxetu tuj pro tiu mono bovojn, sxafojn, kaj sxafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj versxoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem.

7:18b.EZR.007.018 Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera argxento kaj oro, tion laux la volo de via Dio faru.

7:19b.EZR.007.019 Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaux la Dio de Jerusalem.

7:20b.EZR.007.020 Kaj cxion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la regxa trezorejo.

7:21b.EZR.007.021 Kaj de mi, Artahxsxast, la regxo, estas farata ordono al cxiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke cxio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la legxoj de Dio de la cxielo, estu tuj plenumata,

7:22b.EZR.007.022 gxis jena kvanto:argxento gxis cent kikaroj, tritiko gxis cent kor�oj, vino gxis cent bat�oj, ankaux oleo gxis cent bat�oj, kaj salo en kvanto senlima.

7:23b.EZR.007.023 CXio, kio estas ordonita de Dio de la cxielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la cxielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la regxon, aux liajn infanojn.

7:24b.EZR.007.024 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.

7:25b.EZR.007.025 Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.

7:26b.EZR.007.026 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.

7:27b.EZR.007.027 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,

7:28b.EZR.007.028 kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

8

8:1b.EZR.008.001 Jen estas la cxefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de regxado de la regxo Artahxsxast:

8:2b.EZR.008.002 el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx;

8:3b.EZR.008.003 el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;

8:4b.EZR.008.004 el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj;

8:5b.EZR.008.005 el la idoj de SXehxanja:la filo de Jahxaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;

8:6b.EZR.008.006 el la idoj de Adin:Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;

8:7b.EZR.008.007 el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;

8:8b.EZR.008.008 el la idoj de SXefatja:Zebadja, filo de Mihxael, kaj kun li okdek virseksuloj;

8:9b.EZR.008.009 el la idoj de Joab:Obadja, filo de Jehxiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;

8:10b.EZR.008.010 el la idoj de SXelomit:la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;

8:11b.EZR.008.011 el la idoj de Bebaj:Zehxarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;

8:12b.EZR.008.012 el la idoj de Azgad:Johxanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;

8:13b.EZR.008.013 el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj SXemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;

8:14b.EZR.008.014 el la idoj de Bigvaj:Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.

8:15b.EZR.008.015 Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.

8:16b.EZR.008.016 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, SXemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zehxarjan, kaj Mesxulamon, la cxefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;

8:17b.EZR.008.017 kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.

8:18b.EZR.008.018 Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,

8:19b.EZR.008.019 kaj HXasxabjan, kaj kun li Jesxajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;

8:20b.EZR.008.020 kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj.

8:21b.EZR.008.021 Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.

8:22b.EZR.008.022 CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo; cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj, kiuj Lin forlasas.

8:23b.EZR.008.023 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.

8:24b.EZR.008.024 Kaj mi apartigis el la cxefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili SXerebjan kaj HXasxabjan kaj dek el iliaj fratoj.

8:25b.EZR.008.025 Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.

8:26b.EZR.008.026 Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;

8:27b.EZR.008.027 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.

8:28b.EZR.008.028 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.

8:29b.EZR.008.029 Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo.

8:30b.EZR.008.030 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

8:31b.EZR.008.031 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo.

8:32b.EZR.008.032 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.

8:33b.EZR.008.033 En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.

8:34b.EZR.008.034 CXio estis farita lauxnombre kaj lauxpeze, kaj cxio pesita estis tiutempe enskribita.

8:35b.EZR.008.035 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn, pro la tuta Izrael, nauxdek ses sxafojn, sepdek sep sxafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, cxion kiel bruloferon al la Eternulo.

8:36b.EZR.008.036 Kaj oni transdonis la ordonojn de la regxo al la satrapoj de la regxo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj cxi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

9

9:1b.EZR.009.001 Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;

9:2b.EZR.009.002 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago.

9:3b.EZR.009.003 Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.

9:4b.EZR.009.004 Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero.

9:5b.EZR.009.005 Kaj cxe la vesperofero mi levigxis de mia aflikto, kaj kun dissxiritaj vestoj kaj tuniko mi starigxis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,

9:6b.EZR.009.006 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo.

9:7b.EZR.009.007 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj regxoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.

9:8b.EZR.009.008 Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco.

9:9b.EZR.009.009 Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo, por permesi al ni revivigxi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.

9:10b.EZR.009.010 Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? cxar ni forlasis Viajn ordonojn,

9:11b.EZR.009.011 kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco;

9:12b.EZR.009.012 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.

9:13b.EZR.009.013 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

9:14b.EZR.009.014 cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

9:15b.EZR.009.015 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.

10

10:1b.EZR.010.001 Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.

10:2b.EZR.010.002 Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.

10:3b.EZR.010.003 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.

10:4b.EZR.010.004 Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.

10:5b.EZR.010.005 Tiam Ezra levigxis, kaj jxurigis la cxefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili jxuris.

10:6b.EZR.010.006 Kaj Ezra levigxis de antaux la domo de Dio, kaj iris al la cxambro de Jehohxanan, filo de Eljasxib, kaj eniris tien. Panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis, cxar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.

10:7b.EZR.010.007 Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektigxu en Jerusalem,

10:8b.EZR.010.008 kaj ke al cxiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laux decido de la estroj kaj plejagxuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.

10:9b.EZR.010.009 Kaj kolektigxis cxiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la nauxa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaux la domo de Dio, tremante pro cxi tiu afero kaj pro pluvo.

10:10b.EZR.010.010 Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.

10:11b.EZR.010.011 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.

10:12b.EZR.010.012 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per lauxta vocxo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.

10:13b.EZR.010.013 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aux de du, cxar ni multe pekis en tiu afero.

10:14b.EZR.010.014 Niaj estroj do starigxu pro la tuta komunumo, kaj cxiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejagxuloj de cxiu urbo kaj gxiaj jugxistoj, gxis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.

10:15b.EZR.010.015 Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jahxzeja, filo de Tikva, kontrauxstaris tion, kaj Mesxulam, kaj SXabtaj, la Levido, helpis ilin.

10:16b.EZR.010.016 Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartigxis por tio la pastro Ezra kaj cxefoj de patrodomoj laux iliaj patrodomoj, cxiuj lauxnome; kaj ili sidigxis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.

10:17b.EZR.010.017 Kaj gxis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri cxiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.

10:18b.EZR.010.018 Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.

10:19b.EZR.010.019 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon.

10:20b.EZR.010.020 Kaj el la filoj de Imer:HXanani kaj Zebadja;

10:21b.EZR.010.021 el la filoj de HXarim:Maaseja, Elija, SXemaja, Jehxiel, kaj Uzija;

10:22b.EZR.010.022 el la filoj de Pasxhxur:Eljoenaj, Maaseja, Isxmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;

10:23b.EZR.010.023 kaj el la Levidoj:Jozabad, SXimei, Kelaja (ankaux nomata Kelita), Petahxja, Jehuda, kaj Eliezer;

10:24b.EZR.010.024 el la kantistoj:Eljasxib; el la pordegistoj:SXalum, Telem, kaj Uri;

10:25b.EZR.010.025 el la Izraelidoj:el la filoj de Parosx:Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;

10:26b.EZR.010.026 el la filoj de Elam:Matanja, Zehxarja, Jehxiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;

10:27b.EZR.010.027 el la filoj de Zatu:Eljoenaj, Eljasxib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;

10:28b.EZR.010.028 el la filoj de Bebaj:Jehohxanan, HXananja, Zabaj, Atlaj;

10:29b.EZR.010.029 el la filoj de Bani:Mesxulam, Maluhx, Adaja, Jasxub, SXeal, kaj Ramot;

10:30b.EZR.010.030 el la filoj de Pahxat-Moab:Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;

10:31b.EZR.010.031 el la filoj de HXarim:Eliezer, Jisxija, Malkija, SXemaja, SXimeon,

10:32b.EZR.010.032 Benjamen, Maluhx, SXemarja;

10:33b.EZR.010.033 el la filoj de HXasxum:Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, SXimei;

10:34b.EZR.010.034 el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel,

10:35b.EZR.010.035 Benaja, Bedja, Keluhu,

10:36b.EZR.010.036 Vanja, Meremot, Eljasxib,

10:37b.EZR.010.037 Matanja, Matnaj, Jaasaj,

10:38b.EZR.010.038 Bani, Binuj, SXimei,

10:39b.EZR.010.039 SXelemja, Natan, Adaja,

10:40b.EZR.010.040 Mahxnadbaj, SXasxaj, SXaraj,

10:41b.EZR.010.041 Azarel, SXelemja, SXemarja,

10:42b.EZR.010.042 SXalum, Amarja, Jozef;

10:43b.EZR.010.043 el la filoj de Nebo:Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.

10:44b.EZR.010.044 CXiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Ezra (Esperanto). Ezra (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-9602-C