1 Kings (Esperanto)
1 Reĝoj
1
1:1b.1KI.001.001 La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.
1:2b.1KI.001.002 Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme.
1:3b.1KI.001.003 Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo.
1:4b.1KI.001.004 La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.
1:5b.1KI.001.005 Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.
1:6b.1KI.001.006 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom.
1:7b.1KI.001.007 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
1:8b.1KI.001.008 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
1:9b.1KI.001.009 Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.
1:10b.1KI.001.010 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
1:11b.1KI.001.011 Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?
1:12b.1KI.001.012 Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.
1:13b.1KI.001.013 Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo?
1:14b.1KI.001.014 Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
1:15b.1KI.001.015 Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo.
1:16b.1KI.001.016 Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi?
1:17b.1KI.001.017 Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
1:18b.1KI.001.018 Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias.
1:19b.1KI.001.019 Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.
1:20b.1KI.001.020 Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li.
1:21b.1KI.001.021 Kiam mia sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
1:22b.1KI.001.022 Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan.
1:23b.1KI.001.023 Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere.
1:24b.1KI.001.024 Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
1:25b.1KI.001.025 CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija!
1:26b.1KI.001.026 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.
1:27b.1KI.001.027 CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li?
1:28b.1KI.001.028 Tiam la regxo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-SXeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo.
1:29b.1KI.001.029 Kaj la regxo jxuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj,
1:30b.1KI.001.030 kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante:Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataux mi-tiel mi faros hodiaux.
1:31b.1KI.001.031 Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!
1:32b.1KI.001.032 Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon.
1:33b.1KI.001.033 Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon.
1:34b.1KI.001.034 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono!
1:35b.1KI.001.035 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidigxu sur mia trono; kaj li regxos anstataux mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
1:36b.1KI.001.036 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj diris:Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la regxo.
1:37b.1KI.001.037 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David.
1:38b.1KI.001.038 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon.
1:39b.1KI.001.039 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono!
1:40b.1KI.001.040 Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.
1:41b.1KI.001.041 Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?
1:42b.1KI.001.042 Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.
1:43b.1KI.001.043 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo;
1:44b.1KI.001.044 kaj la regxo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la regxo;
1:45b.1KI.001.045 kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis.
1:46b.1KI.001.046 Kaj Salomono jam sidigxis sur la regxa trono.
1:47b.1KI.001.047 Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian sinjoron, la regxon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo.
1:48b.1KI.001.048 Kaj ankaux tiele diris la regxo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.
1:49b.1KI.001.049 Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon.
1:50b.1KI.001.050 Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
1:51b.1KI.001.051 Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.
1:52b.1KI.001.052 Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos.
1:53b.1KI.001.053 Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.
2
2:1b.1KI.002.001 Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene:
2:2b.1KI.002.002 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.
2:3b.1KI.002.003 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
2:4b.1KI.002.004 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.
2:5b.1KI.002.005 Ankaux vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj.
2:6b.1KI.002.006 Agu laux via sagxo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en SXeolon.
2:7b.1KI.002.007 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom.
2:8b.1KI.002.008 Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo.
2:9b.1KI.002.009 Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.
2:10b.1KI.002.010 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.
2:11b.1KI.002.011 La tempo, kiun David regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.
2:12b.1KI.002.012 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia regxado tre fortikigxis.
2:13b.1KI.002.013 Adonija, filo de HXagit, venis al Bat-SXeba, patrino de Salomono. SXi diris:CXu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco.
2:14b.1KI.002.014 Kaj li diris:Mi havas aferon al vi. SXi respondis:Parolu.
2:15b.1KI.002.015 Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita al li.
2:16b.1KI.002.016 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj sxi diris al li:Parolu.
2:17b.1KI.002.017 Kaj li diris:Diru, mi petas, al la regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la SXunemaninon Abisxag kiel edzinon.
2:18b.1KI.002.018 Kaj Bat-SXeba diris:Bone, mi parolos pri vi kun la regxo.
2:19b.1KI.002.019 Kaj Bat-SXeba venis al la regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj sxi sidigxis dekstre de li.
2:20b.1KI.002.020 Kaj sxi diris:Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la regxo diris al sxi:Petu, mia patrino, cxar mi ne rifuzos al vi.
2:21b.1KI.002.021 Kaj sxi diris:La SXunemanino Abisxag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.
2:22b.1KI.002.022 Tiam respondis la regxo Salomono kaj diris al sia patrino:Kial vi petas la SXunemaninon Abisxag por Adonija? petu por li ankaux la regxecon, cxar li estas mia pli agxa frato-por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.
2:23b.1KI.002.023 Kaj la regxo Salomono jxuris per la Eternulo, dirante:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraux sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.
2:24b.1KI.002.024 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita.
2:25b.1KI.002.025 Kaj la regxo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj cxi tiu frapis lin, kaj li mortis.
2:26b.1KI.002.026 Kaj al la pastro Ebjatar la regxo diris:Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, cxar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaux mia patro David, kaj cxar vi suferis cxion, kion suferis mia patro.
2:27b.1KI.002.027 Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en SXilo.
2:28b.1KI.002.028 La famo pri tio atingis Joabon (cxar Joab aligxis al Adonija, kvankam al Absxalom li ne aligxis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
2:29b.1KI.002.029 Oni raportis al la regxo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun cxe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li:Iru, mortigu lin.
2:30b.1KI.002.030 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li:Tiele diras la regxo:Eliru! Sed tiu respondis:Ne, cxi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la regxo, dirante:Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi.
2:31b.1KI.002.031 Tiam la regxo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis.
2:32b.1KI.002.032 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.
2:33b.1KI.002.033 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.
2:34b.1KI.002.034 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto.
2:35b.1KI.002.035 Kaj la regxo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataux li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la regxo starigis anstataux Ebjatar.
2:36b.1KI.002.036 Kaj la regxo sendis por voki SXimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj logxu tie kaj nenien eliru el tie;
2:37b.1KI.002.037 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.
2:38b.1KI.002.038 Kaj SXimei diris al la regxo:Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via servanto faros. Kaj SXimei logxis en Jerusalem multe da tempo.
2:39b.1KI.002.039 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.
2:40b.1KI.002.040 Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.
2:41b.1KI.002.041 Kaj oni raportis al Salomono, ke SXimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis.
2:42b.1KI.002.042 Tiam la regxo sendis, kaj vokigis SXimein, kaj diris al li:Mi jxurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi auxdis.
2:43b.1KI.002.043 Kial do vi ne observis la jxuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?
2:44b.1KI.002.044 Kaj la regxo diris al SXimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo.
2:45b.1KI.002.045 Sed la regxo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaux la Eternulo eterne.
2:46b.1KI.002.046 Kaj la regxo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj cxi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikigxis en la manoj de Salomono.
3
3:1b.1KI.003.001 Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.
3:2b.1KI.003.002 Tamen la popolo alportadis ankoraux oferojn sur altajxoj, cxar gxis tiu tempo ankoraux ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.
3:3b.1KI.003.003 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altajxoj.
3:4b.1KI.003.004 Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.
3:5b.1KI.003.005 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.
3:6b.1KI.003.006 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
3:7b.1KI.003.007 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.
3:8b.1KI.003.008 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
3:9b.1KI.003.009 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?
3:10b.1KI.003.010 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.
3:11b.1KI.003.011 Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi,
3:12b.1KI.003.012 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
3:13b.1KI.003.013 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.
3:14b.1KI.003.014 Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
3:15b.1KI.003.015 Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.
3:16b.1KI.003.016 Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.
3:17b.1KI.003.017 Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.
3:18b.1KI.003.018 En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.
3:19b.1KI.003.019 Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.
3:20b.1KI.003.020 Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.
3:21b.1KI.003.021 Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
3:22b.1KI.003.022 Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.
3:23b.1KI.003.023 Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;
3:24b.1KI.003.024 kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo.
3:25b.1KI.003.025 Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.
3:26b.1KI.003.026 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.
3:27b.1KI.003.027 Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino.
3:28b.1KI.003.028 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.
4
4:1b.1KI.004.001 Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael.
4:2b.1KI.004.002 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis cxe li:Azarja, filo de Cadok, pastro;
4:3b.1KI.004.003 Elihxoref kaj Ahxija, filoj de SXisxa, skribistoj; Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto;
4:4b.1KI.004.004 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
4:5b.1KI.004.005 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la regxo;
4:6b.1KI.004.006 kaj Ahxisxar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
4:7b.1KI.004.007 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.
4:8b.1KI.004.008 Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-HXur, sur la monto de Efraim;
4:9b.1KI.004.009 Ben-Deker, en Makac kaj SXaalbim kaj Bet-SXemesx kaj Elon-Bet-HXanan;
4:10b.1KI.004.010 Ben-HXesed, en Arubot; al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono HXefer;
4:11b.1KI.004.011 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;
4:12b.1KI.004.012 Baana, filo de Ahxilud, en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet- SXean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-SXean gxis Abel- Mehxola, gxis trans Jokmeam;
4:13b.1KI.004.013 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
4:14b.1KI.004.014 Ahxinadab, filo de Ido, en Mahxanaim;
4:15b.1KI.004.015 Ahximaac, en la regiono de Naftali; ankaux li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;
4:16b.1KI.004.016 Baana, filo de HXusxaj, en la regiono de Asxer kaj en Alot;
4:17b.1KI.004.017 Jehosxafat, filo de Paruahx, en la regiono de Isahxar;
4:18b.1KI.004.018 SXimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
4:19b.1KI.004.019 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.
4:20b.1KI.004.020 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj.
4:21b.1KI.004.021 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
4:22b.1KI.004.022 La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,
4:23b.1KI.004.023 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
4:24b.1KI.004.024 CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.
4:25b.1KI.004.025 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.
4:26b.1KI.004.026 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
4:27b.1KI.004.027 Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.
4:28b.1KI.004.028 Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.
4:29b.1KI.004.029 Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
4:30b.1KI.004.030 Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.
4:31b.1KI.004.031 Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.
4:32b.1KI.004.032 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
4:33b.1KI.004.033 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.
4:34b.1KI.004.034 Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.
5
5:1b.1KI.005.001 HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.
5:2b.1KI.005.002 Kaj Salomono sendis al HXiram, por diri:
5:3b.1KI.005.003 Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin cxirkauxis, gxis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.
5:4b.1KI.005.004 Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon cxirkauxe; ne ekzistas kontrauxulo nek ia malbona malhelpo.
5:5b.1KI.005.005 Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.
5:6b.1KI.005.006 Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.
5:7b.1KI.005.007 Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.
5:8b.1KI.005.008 Kaj HXiram sendis al Salomono, por diri:Mi auxskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.
5:9b.1KI.005.009 Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.
5:10b.1KI.005.010 Kaj HXiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.
5:11b.1KI.005.011 Kaj Salomono donis al HXiram dudek mil kor�ojn da tritiko kiel mangxajxon por lia domo kaj dudek kor�ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al HXiram cxiujare.
5:12b.1KI.005.012 Kaj la Eternulo donis sagxon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter HXiram kaj Salomono, kaj ili ambaux faris inter si interligon.
5:13b.1KI.005.013 La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.
5:14b.1KI.005.014 Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil cxiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.
5:15b.1KI.005.015 Kaj Salomono havis sepdek mil sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,
5:16b.1KI.005.016 krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
5:17b.1KI.005.017 Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj.
5:18b.1KI.005.018 Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.
6
6:1b.1KI.006.001 En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
6:2b.1KI.006.002 Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
6:3b.1KI.006.003 Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.
6:4b.1KI.006.004 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
6:5b.1KI.006.005 Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.
6:6b.1KI.006.006 La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
6:7b.1KI.006.007 Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.
6:8b.1KI.006.008 La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
6:9b.1KI.006.009 Kaj li konstruis la domon kaj finis gxin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
6:10b.1KI.006.010 Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
6:11b.1KI.006.011 Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
6:12b.1KI.006.012 Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
6:13b.1KI.006.013 kaj Mi logxos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
6:14b.1KI.006.014 Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis gxin.
6:15b.1KI.006.015 Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo gxis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
6:16b.1KI.006.016 Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
6:17b.1KI.006.017 Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.
6:18b.1KI.006.018 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.
6:19b.1KI.006.019 La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
6:20b.1KI.006.020 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.
6:21b.1KI.006.021 Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn cxenojn antaux la plejsanktejo kaj tegis gxin per oro.
6:22b.1KI.006.022 Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaux la plejsanktejo li tegis per oro.
6:23b.1KI.006.023 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
6:24b.1KI.006.024 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.
6:25b.1KI.006.025 Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.
6:26b.1KI.006.026 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo.
6:27b.1KI.006.027 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.
6:28b.1KI.006.028 Kaj li tegis la kerubojn per oro.
6:29b.1KI.006.029 Kaj sur cxiuj muroj de la domo cxirkauxe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
6:30b.1KI.006.030 Ankaux la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
6:31b.1KI.006.031 CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
6:32b.1KI.006.032 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
6:33b.1KI.006.033 Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
6:34b.1KI.006.034 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
6:35b.1KI.006.035 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.
6:36b.1KI.006.036 Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
6:37b.1KI.006.037 En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
6:38b.1KI.006.038 Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano; li konstruis gxin dum sep jaroj.
7
7:1b.1KI.007.001 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.
7:2b.1KI.007.002 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
7:3b.1KI.007.003 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
7:4b.1KI.007.004 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.
7:5b.1KI.007.005 Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje.
7:6b.1KI.007.006 Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.
7:7b.1KI.007.007 Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro.
7:8b.1KI.007.008 Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
7:9b.1KI.007.009 CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto.
7:10b.1KI.007.010 En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj.
7:11b.1KI.007.011 Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.
7:12b.1KI.007.012 Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.
7:13b.1KI.007.013 La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon.
7:14b.1KI.007.014 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.
7:15b.1KI.007.015 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
7:16b.1KI.007.016 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
7:17b.1KI.007.017 Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.
7:18b.1KI.007.018 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.
7:19b.1KI.007.019 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
7:20b.1KI.007.020 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.
7:21b.1KI.007.021 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.
7:22b.1KI.007.022 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
7:23b.1KI.007.023 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.
7:24b.1KI.007.024 Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.
7:25b.1KI.007.025 GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.
7:26b.1KI.007.026 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn.
7:27b.1KI.007.027 Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
7:28b.1KI.007.028 Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
7:29b.1KI.007.029 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
7:30b.1KI.007.030 Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.
7:31b.1KI.007.031 GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.
7:32b.1KI.007.032 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono.
7:33b.1KI.007.033 La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita.
7:34b.1KI.007.034 Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem.
7:35b.1KI.007.035 Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem.
7:36b.1KI.007.036 Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.
7:37b.1KI.007.037 Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
7:38b.1KI.007.038 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.
7:39b.1KI.007.039 Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
7:40b.1KI.007.040 Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:
7:41b.1KI.007.041 la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
7:42b.1KI.007.042 kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
7:43b.1KI.007.043 kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj;
7:44b.1KI.007.044 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
7:45b.1KI.007.045 kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
7:46b.1KI.007.046 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
7:47b.1KI.007.047 Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
7:48b.1KI.007.048 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
7:49b.1KI.007.049 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
7:50b.1KI.007.050 kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro.
7:51b.1KI.007.051 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
8
8:1b.1KI.008.001 Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
8:2b.1KI.008.002 Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato.
8:3b.1KI.008.003 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston.
8:4b.1KI.008.004 Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.
8:5b.1KI.008.005 Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
8:6b.1KI.008.006 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
8:7b.1KI.008.007 CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.
8:8b.1KI.008.008 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.
8:9b.1KI.008.009 En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.
8:10b.1KI.008.010 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.
8:11b.1KI.008.011 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
8:12b.1KI.008.012 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;
8:13b.1KI.008.013 tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.
8:14b.1KI.008.014 Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
8:15b.1KI.008.015 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
8:16b.1KI.008.016 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
8:17b.1KI.008.017 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
8:18b.1KI.008.018 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
8:19b.1KI.008.019 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.
8:20b.1KI.008.020 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
8:21b.1KI.008.021 Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.
8:22b.1KI.008.022 Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo,
8:23b.1KI.008.023 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;
8:24b.1KI.008.024 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
8:25b.1KI.008.025 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel vi iradis antaux Mi.
8:26b.1KI.008.026 Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.
8:27b.1KI.008.027 CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!
8:28b.1KI.008.028 Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux;
8:29b.1KI.008.029 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.
8:30b.1KI.008.030 Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.
8:31b.1KI.008.031 Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:
8:32b.1KI.008.032 tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.
8:33b.1KI.008.033 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:
8:34b.1KI.008.034 tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.
8:35b.1KI.008.035 Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:
8:36b.1KI.008.036 tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.
8:37b.1KI.008.037 Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;
8:38b.1KI.008.038 cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:
8:39b.1KI.008.039 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);
8:40b.1KI.008.040 por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
8:41b.1KI.008.041 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo
8:42b.1KI.008.042 (cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:
8:43b.1KI.008.043 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.
8:44b.1KI.008.044 Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
8:45b.1KI.008.045 tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
8:46b.1KI.008.046 Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;
8:47b.1KI.008.047 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
8:48b.1KI.008.048 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
8:49b.1KI.008.049 tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;
8:50b.1KI.008.050 kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili.
8:51b.1KI.008.051 CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.
8:52b.1KI.008.052 Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas al Vi.
8:53b.1KI.008.053 CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.
8:54b.1KI.008.054 Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.
8:55b.1KI.008.055 Kaj li starigxis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per lauxta vocxo, dirante:
8:56b.1KI.008.056 Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio, kion Li diris:ne forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.
8:57b.1KI.008.057 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin;
8:58b.1KI.008.058 Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laux cxiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.
8:59b.1KI.008.059 Kaj cxi tiuj miaj vortoj, kiujn mi pregxis antaux la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justajxon al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj tagoj;
8:60b.1KI.008.060 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.
8:61b.1KI.008.061 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.
8:62b.1KI.008.062 Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo.
8:63b.1KI.008.063 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo.
8:64b.1KI.008.064 En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.
8:65b.1KI.008.065 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.
8:66b.1KI.008.066 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.
9
9:1b.1KI.009.001 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
9:2b.1KI.009.002 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
9:3b.1KI.009.003 Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.
9:4b.1KI.009.004 Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:
9:5b.1KI.009.005 tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.
9:6b.1KI.009.006 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:
9:7b.1KI.009.007 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.
9:8b.1KI.009.008 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?
9:9b.1KI.009.009 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.
9:10b.1KI.009.010 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon
9:11b.1KI.009.011 (por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.
9:12b.1KI.009.012 Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.
9:13b.1KI.009.013 Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.
9:14b.1KI.009.014 Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
9:15b.1KI.009.015 Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
9:16b.1KI.009.016 (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
9:17b.1KI.009.017 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,
9:18b.1KI.009.018 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
9:19b.1KI.009.019 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
9:20b.1KI.009.020 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
9:21b.1KI.009.021 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.
9:22b.1KI.009.022 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj.
9:23b.1KI.009.023 La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
9:24b.1KI.009.024 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.
9:25b.1KI.009.025 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
9:26b.1KI.009.026 Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.
9:27b.1KI.009.027 Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
9:28b.1KI.009.028 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
10
10:1b.1KI.010.001 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.
10:2b.1KI.010.002 Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.
10:3b.1KI.010.003 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
10:4b.1KI.010.004 Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
10:5b.1KI.010.005 kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
10:6b.1KI.010.006 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
10:7b.1KI.010.007 mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.
10:8b.1KI.010.008 Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
10:9b.1KI.010.009 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
10:10b.1KI.010.010 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
10:11b.1KI.010.011 Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
10:12b.1KI.010.012 Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.
10:13b.1KI.010.013 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
10:14b.1KI.010.014 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
10:15b.1KI.010.015 krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
10:16b.1KI.010.016 Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)
10:17b.1KI.010.017 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min�oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
10:18b.1KI.010.018 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
10:19b.1KI.010.019 Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
10:20b.1KI.010.020 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
10:21b.1KI.010.021 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.
10:22b.1KI.010.022 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
10:23b.1KI.010.023 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.
10:24b.1KI.010.024 Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.
10:25b.1KI.010.025 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
10:26b.1KI.010.026 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
10:27b.1KI.010.027 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
10:28b.1KI.010.028 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
10:29b.1KI.010.029 CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.
11
11:1b.1KI.011.001 La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,
11:2b.1KI.011.002 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.
11:3b.1KI.011.003 Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
11:4b.1KI.011.004 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
11:5b.1KI.011.005 Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.
11:6b.1KI.011.006 Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
11:7b.1KI.011.007 Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.
11:8b.1KI.011.008 Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
11:9b.1KI.011.009 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,
11:10b.1KI.011.010 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
11:11b.1KI.011.011 Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto.
11:12b.1KI.011.012 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros.
11:13b.1KI.011.013 Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.
11:14b.1KI.011.014 Kaj la Eternulo aperigis kontrauxulon kontraux Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la regxa semo de Edom.
11:15b.1KI.011.015 Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo
11:16b.1KI.011.016 (cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);
11:17b.1KI.011.017 tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.
11:18b.1KI.011.018 Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li.
11:19b.1KI.011.019 Hadad tre ekplacxis al Faraono, kaj cxi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la regxino Tahxpenes.
11:20b.1KI.011.020 Kaj la fratino de Tahxpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Tahxpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat logxis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.
11:21b.1KI.011.021 Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.
11:22b.1KI.011.022 Faraono diris al li:CXu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.
11:23b.1KI.011.023 Dio starigis kontraux li ankoraux kontrauxulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, regxo de Coba.
11:24b.1KI.011.024 Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.
11:25b.1KI.011.025 Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.
11:26b.1KI.011.026 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon.
11:27b.1KI.011.027 Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.
11:28b.1KI.011.028 Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.
11:29b.1KI.011.029 En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Ahxija, la SXiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaux estis solaj sur la kampo.
11:30b.1KI.011.030 Kaj Ahxija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn.
11:31b.1KI.011.031 Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn
11:32b.1KI.011.032 (sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);
11:33b.1KI.011.033 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
11:34b.1KI.011.034 Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn.
11:35b.1KI.011.035 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;
11:36b.1KI.011.036 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
11:37b.1KI.011.037 Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael.
11:38b.1KI.011.038 Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
11:39b.1KI.011.039 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por cxiam.
11:40b.1KI.011.040 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.
11:41b.1KI.011.041 La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
11:42b.1KI.011.042 La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
11:43b.1KI.011.043 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
12
12:1b.1KI.012.001 Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.
12:2b.1KI.012.002 Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis ankoraux en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono, kaj Jerobeam logxis en Egiptujo,
12:3b.1KI.012.003 sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:
12:4b.1KI.012.004 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
12:5b.1KI.012.005 Kaj li diris al ili:Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
12:6b.1KI.012.006 Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?
12:7b.1KI.012.007 Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.
12:8b.1KI.012.008 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.
12:9b.1KI.012.009 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
12:10b.1KI.012.010 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
12:11b.1KI.012.011 tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12:12b.1KI.012.012 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.
12:13b.1KI.012.013 Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
12:14b.1KI.012.014 kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12:15b.1KI.012.015 Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumigxu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
12:16b.1KI.012.016 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
12:17b.1KI.012.017 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam.
12:18b.1KI.012.018 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.
12:19b.1KI.012.019 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.
12:20b.1KI.012.020 Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
12:21b.1KI.012.021 Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.
12:22b.1KI.012.022 Sed aperis vorto de Dio al SXemaja, homo de Dio, dirante:
12:23b.1KI.012.023 Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
12:24b.1KI.012.024 Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
12:25b.1KI.012.025 Kaj Jerobeam prikonstruis SXehxemon sur la monto de Efraim kaj eklogxis en gxi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
12:26b.1KI.012.026 Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;
12:27b.1KI.012.027 se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de Judujo.
12:28b.1KI.012.028 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
12:29b.1KI.012.029 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
12:30b.1KI.012.030 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.
12:31b.1KI.012.031 Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
12:32b.1KI.012.032 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis.
12:33b.1KI.012.033 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
13
13:1b.1KI.013.001 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
13:2b.1KI.013.002 Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
13:3b.1KI.013.003 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:CXi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas sur gxi, dissxutigxos.
13:4b.1KI.013.004 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.
13:5b.1KI.013.005 Kaj la altaro disfendigxis, kaj la cindro de la altaro dissxutigxis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laux la ordono de la Eternulo.
13:6b.1KI.013.006 Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.
13:7b.1KI.013.007 Tiam la regxo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per mangxo, kaj mi donos al vi donacon.
13:8b.1KI.013.008 Sed la homo de Dio diris al la regxo:Ecx se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos akvon en cxi tiu loko;
13:9b.1KI.013.009 cxar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
13:10b.1KI.013.010 Kaj li iris laux alia vojo, kaj ne reiris laux la vojo, laux kiu li venis en Bet-Elon.
13:11b.1KI.013.011 Unu profeto maljunulo logxis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaux en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la regxo, ili rakontis al sia patro.
13:12b.1KI.013.012 Kaj ilia patro diris al ili:Laux kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laux kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.
13:13b.1KI.013.013 Tiam li diris al siaj filoj:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur gxi,
13:14b.1KI.013.014 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:CXu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.
13:15b.1KI.013.015 Kaj li diris al li:Venu kun mi en la domon kaj mangxu panon.
13:16b.1KI.013.016 Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;
13:17b.1KI.013.017 cxar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
13:18b.1KI.013.018 Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.
13:19b.1KI.013.019 Kaj li reiris kun li kaj mangxis panon en lia domo kaj trinkis akvon.
13:20b.1KI.013.020 Dum ili sidis ankoraux cxe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.
13:21b.1KI.013.021 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,
13:22b.1KI.013.022 sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.
13:23b.1KI.013.023 Post kiam li mangxis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.
13:24b.1KI.013.024 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kusxis jxetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro.
13:25b.1KI.013.025 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu logxis la maljuna profeto.
13:26b.1KI.013.026 Kiam tion auxdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris:Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la busxon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu dissxiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li.
13:27b.1KI.013.027 Kaj li diris al siaj filoj jene:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis.
13:28b.1KI.013.028 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne mangxis la kadavron kaj ne dissxiris la azenon.
13:29b.1KI.013.029 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.
13:30b.1KI.013.030 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin:Ho ve, mia frato!
13:31b.1KI.013.031 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene:Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.
13:32b.1KI.013.032 CXar plenumigxos la vorto, kiun li eldiris laux ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri cxiuj domoj de altajxoj, kiuj trovigxas en la urboj de Samario.
13:33b.1KI.013.033 Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro de altajxoj.
13:34b.1KI.013.034 Kaj cxi tio farigxis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermigxo de sur la tero.
14
14:1b.1KI.014.001 En tiu tempo malsanigxis Abija, filo de Jerobeam.
14:2b.1KI.014.002 Kaj Jerobeam diris al sia edzino:Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en SXilon; tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi estos regxo super cxi tiu popolo.
14:3b.1KI.014.003 Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj krucxon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo.
14:4b.1KI.014.004 Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; sxi levigxis kaj iris en SXilon kaj venis en la domon de Ahxija. Ahxija ne povis vidi, cxar liaj okuloj cxesis funkcii pro maljuneco.
14:5b.1KI.014.005 Sed la Eternulo diris al Ahxija:Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, cxar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al sxi; kiam sxi venos, sxi prezentos sin kiel alian personon.
14:6b.1KI.014.006 Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris:Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.
14:7b.1KI.014.007 Iru, diru al Jerobeam:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,
14:8b.1KI.014.008 kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi;
14:9b.1KI.014.009 kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson:
14:10b.1KI.014.010 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.
14:11b.1KI.014.011 Kiu mortos cxe Jerobeam en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo; cxar la Eternulo tion diris.
14:12b.1KI.014.012 Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.
14:13b.1KI.014.013 Kaj priploros lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.
14:14b.1KI.014.014 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael regxon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaux.
14:15b.1KI.014.015 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu sxanceligxas en la akvo, kaj Li elsxiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
14:16b.1KI.014.016 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.
14:17b.1KI.014.017 Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.
14:18b.1KI.014.018 Kaj oni enterigis lin, kaj cxiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Ahxija.
14:19b.1KI.014.019 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
14:20b.1KI.014.020 La tempo, dum kiu regxis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Nadab.
14:21b.1KI.014.021 Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
14:22b.1KI.014.022 Kaj la Judoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol cxio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis.
14:23b.1KI.014.023 Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo.
14:24b.1KI.014.024 Ankaux malcxastistoj estis en la lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.
14:25b.1KI.014.025 En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon.
14:26b.1KI.014.026 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
14:27b.1KI.014.027 Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
14:28b.1KI.014.028 Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.
14:29b.1KI.014.029 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
14:30b.1KI.014.030 Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.
14:31b.1KI.014.031 Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.
15
15:1b.1KI.015.001 En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam, filo de Nebat, ekregxis Abijam super Judujo.
15:2b.1KI.015.002 Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom.
15:3b.1KI.015.003 Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
15:4b.1KI.015.004 Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;
15:5b.1KI.015.005 pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.
15:6b.1KI.015.006 Kaj milito estis inter Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.
15:7b.1KI.015.007 La cetera historio de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.
15:8b.1KI.015.008 Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.
15:9b.1KI.015.009 En la dudeka jaro de la regxado de Jerobeam super Izrael ekregxis Asa super Judujo.
15:10b.1KI.015.010 Kaj kvardek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom.
15:11b.1KI.015.011 Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.
15:12b.1KI.015.012 Kaj li elpelis la malcxastistojn el la lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
15:13b.1KI.015.013 Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
15:14b.1KI.015.014 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.
15:15b.1KI.015.015 Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
15:16b.1KI.015.016 Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
15:17b.1KI.015.017 Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.
15:18b.1KI.015.018 Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
15:19b.1KI.015.019 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.
15:20b.1KI.015.020 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet- Maahxan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali.
15:21b.1KI.015.021 Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
15:22b.1KI.015.022 Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
15:23b.1KI.015.023 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj.
15:24b.1KI.015.024 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.
15:25b.1KI.015.025 Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du jarojn.
15:26b.1KI.015.026 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
15:27b.1KI.015.027 Kaj faris konspiron kontraux li Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj Izraelidoj siegxis Gibetonon.
15:28b.1KI.015.028 Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.
15:29b.1KI.015.029 Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano;
15:30b.1KI.015.030 pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
15:31b.1KI.015.031 La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15:32b.1KI.015.032 Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
15:33b.1KI.015.033 En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek kvar jaroj.
15:34b.1KI.015.034 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
16
16:1b.1KI.016.001 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:
16:2b.1KI.016.002 CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,
16:3b.1KI.016.003 tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
16:4b.1KI.016.004 Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.
16:5b.1KI.016.005 La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
16:6b.1KI.016.006 Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.
16:7b.1KI.016.007 Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
16:8b.1KI.016.008 En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.
16:9b.1KI.016.009 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,
16:10b.1KI.016.010 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.
16:11b.1KI.016.011 Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.
16:12b.1KI.016.012 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baasxa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baasxa per la profeto Jehu,
16:13b.1KI.016.013 pro cxiuj pekoj de Baasxa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolajxoj.
16:14b.1KI.016.014 La cetera historio de Ela, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
16:15b.1KI.016.015 En la dudek-sepa jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Zimri por la dauxro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo siegxis Gibetonon de la Filisxtoj.
16:16b.1KI.016.016 Kiam la siegxanta popolo auxdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la regxon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel regxon Omrin, la militestron de Izrael.
16:17b.1KI.016.017 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksiegxis Tircan.
16:18b.1KI.016.018 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,
16:19b.1KI.016.019 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, irante laux la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.
16:20b.1KI.016.020 La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
16:21b.1KI.016.021 Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri.
16:22b.1KI.016.022 Kaj la popolo, kiu aligxis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri.
16:23b.1KI.016.023 En la tridek-unua jaro de Asa, regxo de Judujo, Omri ekregxis super Izrael por la dauxro de dek du jaroj. En Tirca li regxis dum ses jaroj.
16:24b.1KI.016.024 Kaj li acxetis la monton Samario de SXemer pro du kikaroj da argxento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de SXemer, la mastro de la monto.
16:25b.1KI.016.025 Kaj Omri faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux li.
16:26b.1KI.016.026 Kaj li iris laux la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolajxoj.
16:27b.1KI.016.027 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
16:28b.1KI.016.028 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxab.
16:29b.1KI.016.029 Ahxab, filo de Omri, ekregxis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, regxo de Judujo. Kaj Ahxab, filo de Omri, regxis super Izrael en Samario dudek du jarojn.
16:30b.1KI.016.030 Kaj Ahxab, filo de Omri, faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, pli ol cxiuj, kiuj estis antaux li.
16:31b.1KI.016.031 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.
16:32b.1KI.016.032 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.
16:33b.1KI.016.033 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
16:34b.1KI.016.034 En lia tempo HXiel, Bet-Elano, konstruis Jerihxon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis gxin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis gxiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
17
17:1b.1KI.017.001 Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
17:2b.1KI.017.002 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
17:3b.1KI.017.003 Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
17:4b.1KI.017.004 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
17:5b.1KI.017.005 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
17:6b.1KI.017.006 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
17:7b.1KI.017.007 Post kelka tempo la torento elsekigxis, cxar ne estis pluvo en la lando.
17:8b.1KI.017.008 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
17:9b.1KI.017.009 Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon.
17:10b.1KI.017.010 Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
17:11b.1KI.017.011 Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
17:12b.1KI.017.012 Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos.
17:13b.1KI.017.013 Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.
17:14b.1KI.017.014 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
17:15b.1KI.017.015 Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo.
17:16b.1KI.017.016 La faruno en la vazo ne konsumigxis, kaj la oleo en la krucxo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
17:17b.1KI.017.017 Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri.
17:18b.1KI.017.018 Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!
17:19b.1KI.017.019 Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton.
17:20b.1KI.017.020 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian filon?
17:21b.1KI.017.021 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de cxi tiu infano en lian internon.
17:22b.1KI.017.022 Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis.
17:23b.1KI.017.023 Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas.
17:24b.1KI.017.024 Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo estas vera.
18
18:1b.1KI.018.001 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.
18:2b.1KI.018.002 Kaj Elija iris, por montri sin al Ahxab. La malsato estis forta en Samario.
18:3b.1KI.018.003 Ahxab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima;
18:4b.1KI.018.004 kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)
18:5b.1KI.018.005 Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.
18:6b.1KI.018.006 Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.
18:7b.1KI.018.007 Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija?
18:8b.1KI.018.008 Kaj cxi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
18:9b.1KI.018.009 Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min?
18:10b.1KI.018.010 Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.
18:11b.1KI.018.011 Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
18:12b.1KI.018.012 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.
18:13b.1KI.018.013 CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?
18:14b.1KI.018.014 Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos min.
18:15b.1KI.018.015 Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.
18:16b.1KI.018.016 Kaj Obadja iris renkonte al Ahxab kaj diris al li. Tiam Ahxab iris renkonte al Elija.
18:17b.1KI.018.017 Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?
18:18b.1KI.018.018 Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.
18:19b.1KI.018.019 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.
18:20b.1KI.018.020 Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
18:21b.1KI.018.021 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
18:22b.1KI.018.022 Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.
18:23b.1KI.018.023 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.
18:24b.1KI.018.024 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.
18:25b.1KI.018.025 Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.
18:26b.1KI.018.026 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris.
18:27b.1KI.018.027 Kiam farigxis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:Kriu per lauxta vocxo, cxar li estas dio; eble li havas interparoladon, aux eble li foriris, aux eble li vojagxas; eble li dormas, li do vekigxos.
18:28b.1KI.018.028 Kaj ili kriis per lauxta vocxo, kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango versxigxis sur ili.
18:29b.1KI.018.029 Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.
18:30b.1KI.018.030 Tiam Elija diris al la tuta popolo:Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo.
18:31b.1KI.018.031 Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.
18:32b.1KI.018.032 Kaj li konstruis el la sxtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris cxirkaux la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj.
18:33b.1KI.018.033 Kaj li arangxis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis gxin sur la lignon.
18:34b.1KI.018.034 Kaj li diris:Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni versxu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris:Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris:Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.
18:35b.1KI.018.035 Kaj la akvo versxigxis cxirkauxen de la altaro, kaj ankaux la tuta foso plenigxis de akvo.
18:36b.1KI.018.036 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.
18:37b.1KI.018.037 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
18:38b.1KI.018.038 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis.
18:39b.1KI.018.039 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
18:40b.1KI.018.040 Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.
18:41b.1KI.018.041 Kaj Elija diris al Ahxab:Iru, mangxu kaj trinku, cxar auxdigxas bruo de pluvo.
18:42b.1KI.018.042 Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.
18:43b.1KI.018.043 Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn.
18:44b.1KI.018.044 En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.
18:45b.1KI.018.045 Dume de momento al momento la cxielo mallumigxis de nuboj kaj vento, kaj farigxis granda pluvo. Kaj Ahxab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.
18:46b.1KI.018.046 Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis Jizreel.
19
19:1b.1KI.019.001 Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis cxiujn profetojn per glavo.
19:2b.1KI.019.002 Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.
19:3b.1KI.019.003 Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
19:4b.1KI.019.004 Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.
19:5b.1KI.019.005 Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu.
19:6b.1KI.019.006 Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi.
19:7b.1KI.019.007 Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.
19:8b.1KI.019.008 Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.
19:9b.1KI.019.009 Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija?
19:10b.1KI.019.010 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.
19:11b.1KI.019.011 Kaj Li diris:Eliru kaj starigxu sur la monto antaux la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento dissxiras montojn kaj disrompas rokojn antaux la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
19:12b.1KI.019.012 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro auxdigxis blovado de delikata venteto.
19:13b.1KI.019.013 Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija?
19:14b.1KI.019.014 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.
19:15b.1KI.019.015 Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu HXazaelon kiel regxon super Sirio;
19:16b.1KI.019.016 kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.
19:17b.1KI.019.017 Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.
19:18b.1KI.019.018 Mi restigos el Izrael sep mil, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal kaj kies busxo ne kisis lin.
19:19b.1KI.019.019 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon.
19:20b.1KI.019.020 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi?
19:21b.1KI.019.021 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
20
20:1b.1KI.020.001 Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du regxoj, kaj cxevalojn kaj cxarojn; kaj li iris kaj eksiegxis Samarion kaj militis kontraux gxi.
20:2b.1KI.020.002 Kaj li sendis senditojn al Ahxab, regxo de Izrael, en la urbon,
20:3b.1KI.020.003 kaj dirigis al li:Tiele diras Ben-Hadad:Via argxento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.
20:4b.1KI.020.004 Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.
20:5b.1KI.020.005 La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:CXar mi sendis al vi, por diri, ke vian argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,
20:6b.1KI.020.006 tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.
20:7b.1KI.020.007 Tiam la regxo de Izrael kunvokis cxiujn plejagxulojn de la lando, kaj diris:Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; cxar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian argxenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
20:8b.1KI.020.008 Kaj cxiuj plejagxuloj kaj la tuta popolo diris al li:Ne obeu, kaj ne konsentu.
20:9b.1KI.020.009 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.
20:10b.1KI.020.010 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.
20:11b.1KI.020.011 Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.
20:12b.1KI.020.012 Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Arangxu vin. Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.
20:13b.1KI.020.013 Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
20:14b.1KI.020.014 Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.
20:15b.1KI.020.015 Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, cxiujn Izraelidojn, sep mil.
20:16b.1KI.020.016 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du regxoj, kiuj helpis lin.
20:17b.1KI.020.017 Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.
20:18b.1KI.020.018 Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.
20:19b.1KI.020.019 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
20:20b.1KI.020.020 Kaj ili batis cxiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj.
20:21b.1KI.020.021 Tiam eliris la regxo de Izrael kaj venkobatis la cxevalojn kaj la cxarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan bucxon.
20:22b.1KI.020.022 Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin.
20:23b.1KI.020.023 Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, ni certe venkos ilin.
20:24b.1KI.020.024 Faru jenon:forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux ili regionestrojn;
20:25b.1KI.020.025 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.
20:26b.1KI.020.026 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraux la Izraelidoj.
20:27b.1KI.020.027 Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
20:28b.1KI.020.028 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
20:29b.1KI.020.029 Kaj staris tendare unuj kontraux la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komencigxis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.
20:30b.1KI.020.030 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.
20:31b.1KI.020.031 Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
20:32b.1KI.020.032 Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.
20:33b.1KI.020.033 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.
20:34b.1KI.020.034 Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
20:35b.1KI.020.035 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
20:36b.1KI.020.036 Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
20:37b.1KI.020.037 Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
20:38b.1KI.020.038 Tiam la profeto iris kaj starigxis antaux la regxo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
20:39b.1KI.020.039 Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.
20:40b.1KI.020.040 Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la regxo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.
20:41b.1KI.020.041 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la regxo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
20:42b.1KI.020.042 Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.
20:43b.1KI.020.043 Kaj la regxo de Izrael iris hejmen malgxoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.
21
21:1b.1KI.021.001 Post tiu historio okazis jeno:Nabot, Jizreelano, havis vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de Samario.
21:2b.1KI.021.002 Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.
21:3b.1KI.021.003 Sed Nabot diris al Ahxab:La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj patroj.
21:4b.1KI.021.004 Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.
21:5b.1KI.021.005 Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?
21:6b.1KI.021.006 Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.
21:7b.1KI.021.007 Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano.
21:8b.1KI.021.008 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo.
21:9b.1KI.021.009 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo;
21:10b.1KI.021.010 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.
21:11b.1KI.021.011 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.
21:12b.1KI.021.012 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo.
21:13b.1KI.021.013 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.
21:14b.1KI.021.014 Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.
21:15b.1KI.021.015 Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.
21:16b.1KI.021.016 Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin.
21:17b.1KI.021.017 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:
21:18b.1KI.021.018 Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin;
21:19b.1KI.021.019 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.
21:20b.1KI.021.020 Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
21:21b.1KI.021.021 Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
21:22b.1KI.021.022 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
21:23b.1KI.021.023 Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel.
21:24b.1KI.021.024 Kiu mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo.
21:25b.1KI.021.025 (Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
21:26b.1KI.021.026 Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)
21:27b.1KI.021.027 Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje.
21:28b.1KI.021.028 Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:
21:29b.1KI.021.029 CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.
22
22:1b.1KI.022.001 Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.
22:2b.1KI.022.002 En la tria jaro Jehosxafat, regxo de Judujo, venis al la regxo de Izrael.
22:3b.1KI.022.003 La regxo de Izrael diris al siaj servantoj:CXu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni gxin el la manoj de la regxo de Sirio!
22:4b.1KI.022.004 Kaj li diris al Jehosxafat:CXu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead? Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.
22:5b.1KI.022.005 Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo.
22:6b.1KI.022.006 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.
22:7b.1KI.022.007 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?
22:8b.1KI.022.008 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.
22:9b.1KI.022.009 Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.
22:10b.1KI.022.010 La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili.
22:11b.1KI.022.011 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.
22:12b.1KI.022.012 Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.
22:13b.1KI.022.013 La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.
22:14b.1KI.022.014 Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.
22:15b.1KI.022.015 Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li:Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.
22:16b.1KI.022.016 Kaj la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
22:17b.1KI.022.017 Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.
22:18b.1KI.022.018 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
22:19b.1KI.022.019 Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.
22:20b.1KI.022.020 Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
22:21b.1KI.022.021 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?
22:22b.1KI.022.022 Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
22:23b.1KI.022.023 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
22:24b.1KI.022.024 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?
22:25b.1KI.022.025 Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.
22:26b.1KI.022.026 Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx;
22:27b.1KI.022.027 kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.
22:28b.1KI.022.028 Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.
22:29b.1KI.022.029 Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
22:30b.1KI.022.030 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.
22:31b.1KI.022.031 La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.
22:32b.1KI.022.032 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.
22:33b.1KI.022.033 Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.
22:34b.1KI.022.034 Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.
22:35b.1KI.022.035 Sed la batalo plifortigxis en tiu tago, kaj la regxo staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la cxaro.
22:36b.1KI.022.036 Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko:CXiu en sian urbon, cxiu en sian landon.
22:37b.1KI.022.037 La regxo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la regxon en Samario.
22:38b.1KI.022.038 Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.
22:39b.1KI.022.039 La cetera historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
22:40b.1KI.022.040 Kiam Ahxab ekdormis kun siaj patroj, anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.
22:41b.1KI.022.041 Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara jaro de Ahxab, regxo de Izrael.
22:42b.1KI.022.042 Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.
22:43b.1KI.022.043 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.
22:44b.1KI.022.044 Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.
22:45b.1KI.022.045 La cetera historio de Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
22:46b.1KI.022.046 La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
22:47b.1KI.022.047 Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.
22:48b.1KI.022.048 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.
22:49b.1KI.022.049 Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.
22:50b.1KI.022.050 Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.
22:51b.1KI.022.051 Ahxazja, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis super Izrael du jarojn.
22:52b.1KI.022.052 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laux la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laux la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.
22:53b.1KI.022.053 Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.
- Holder of rights
- Multilingual Bible Corpus
- Citation Suggestion for this Object
- TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. 1 Kings (Esperanto). 1 Kings (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95F6-A