Ruth (Esperanto)

Ruth (Esperanto)

Rut

1

1:1b.RUT.001.001 En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.

1:2b.RUT.001.002 La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

1:3b.RUT.001.003 Elimelehx, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj du filoj.

1:4b.RUT.001.004 Ambaux edzigxis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili logxis tie cxirkaux dek jaroj.

1:5b.RUT.001.005 Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

1:6b.RUT.001.006 SXi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al gxi panon.

1:7b.RUT.001.007 SXi eliris el la loko, kie sxi logxis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda.

1:8b.RUT.001.008 Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;

1:9b.RUT.001.009 la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en domo de sia edzo. SXi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris.

1:10b.RUT.001.010 Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo.

1:11b.RUT.001.011 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili?

1:12b.RUT.001.012 Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn:

1:13b.RUT.001.013 cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.

1:14b.RUT.001.014 Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.

1:15b.RUT.001.015 Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.

1:16b.RUT.001.016 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.

1:17b.RUT.001.017 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.

1:18b.RUT.001.018 Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.

1:19b.RUT.001.019 Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi?

1:20b.RUT.001.020 Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;

1:21b.RUT.001.021 kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?

1:22b.RUT.001.022 Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

2

2:1b.RUT.002.001 Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.

2:2b.RUT.002.002 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron. Kaj sxi respondis:Iru, mia filino.

2:3b.RUT.002.003 Kaj sxi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimelehx.

2:4b.RUT.002.004 Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu!

2:5b.RUT.002.005 Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas cxi tiu knabino?

2:6b.RUT.002.006 Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;

2:7b.RUT.002.007 sxi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete da tempo.

2:8b.RUT.002.008 Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;

2:9b.RUT.002.009 rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas.

2:10b.RUT.002.010 SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?

2:11b.RUT.002.011 Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.

2:12b.RUT.002.012 La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.

2:13b.RUT.002.013 Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.

2:14b.RUT.002.014 Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.

2:15b.RUT.002.015 Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;

2:16b.RUT.002.016 kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.

2:17b.RUT.002.017 Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj sxi drasxis tion, kion sxi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo da hordeo.

2:18b.RUT.002.018 Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.

2:19b.RUT.002.019 SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.

2:20b.RUT.002.020 Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.

2:21b.RUT.002.021 Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.

2:22b.RUT.002.022 Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.

2:23b.RUT.002.023 Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.

3

3:1b.RUT.003.001 Naomi, sxia bopatrino, diris al sxi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato.

3:2b.RUT.003.002 Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;

3:3b.RUT.003.003 lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la drasxejon; ne vidigu vin al la viro, antaux ol li finos mangxi kaj trinki;

3:4b.RUT.003.004 kaj kiam li kusxigxos, rimarku la lokon, kie li kusxas, iru tien, malkovru la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.

3:5b.RUT.003.005 Rut respondis al sxi:Kion vi diras al mi, tion mi faros.

3:6b.RUT.003.006 Kaj sxi iris en la drasxejon, kaj faris tion, kion sxia bopatrino ordonis al sxi.

3:7b.RUT.003.007 Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajigxis, li iris por kusxigxi malantaux grenamaso; kaj sxi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxis.

3:8b.RUT.003.008 En la noktomezo la viro ektimigxis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kusxas cxe liaj piedoj.

3:9b.RUT.003.009 Li demandis:Kiu vi estas? Kaj sxi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto.

3:10b.RUT.003.010 Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, cxu ili estas malricxaj, cxu ricxaj.

3:11b.RUT.003.011 Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi cxion, kion vi petos de mi; cxar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.

3:12b.RUT.003.012 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.

3:13b.RUT.003.013 Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.

3:14b.RUT.003.014 Kaj sxi kusxis cxe liaj piedoj gxis la tagigxo; sed sxi levigxis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo.

3:15b.RUT.003.015 Kaj li diris:Alportu la sxalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu gxin. SXi gxin tenis, kaj li enmezuris en gxin ses mezurilojn da hordeo kaj metis gxin sur sxin, kaj sxi iris en la urbon.

3:16b.RUT.003.016 Kiam sxi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis:Kiel la afero iras cxe vi, mia filino? Kaj sxi rakontis al sxi cxion, kion la viro faris al sxi.

3:17b.RUT.003.017 Kaj sxi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; cxar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino.

3:18b.RUT.003.018 Kaj cxi tiu diris:Restu, mia filino, gxis vi sciigxos, kiel la afero finigxis; cxar tiu homo ne ripozos, gxis la afero estos finita hodiaux.

4

4:1b.RUT.004.001 Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimigxu kaj sidigxu cxi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimigxis kaj sidigxis.

4:2b.RUT.004.002 Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:Sidigxu cxi tie. Kaj ili sidigxis.

4:3b.RUT.004.003 Kaj li diris al la parenco:Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab;

4:4b.RUT.004.004 kaj mi decidis sciigi vin, dirante:Acxetu en la cxeesto de la logxantoj kaj en la cxeesto de la plejagxuloj de mia popolo. Se vi volas elacxeti, acxetu nun; sed se vi ne volas elacxeti, diru al mi, por ke mi sciu; cxar ne ekzistas iu alia por acxeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris:Mi volas elacxeti.

4:5b.RUT.004.005 Tiam Boaz diris:Samtempe, kiam vi acxetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaux prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo.

4:6b.RUT.004.006 Kaj la parenco diris:Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elacxetu al vi mian acxetotajxon, cxar vere mi ne povas elacxeti.

4:7b.RUT.004.007 Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elacxetado kaj sxangxado, por firmigi cxion:oni detiras sian sxuon kaj donas gxin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.

4:8b.RUT.004.008 La parenco diris al Boaz:Elacxetu al vi; kaj li detiris sian sxuon.

4:9b.RUT.004.009 Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso:Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Mahxlon;

4:10b.RUT.004.010 kaj ankaux Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Mahxlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo, por ke la nomo de la mortinto ne estingigxu inter liaj fratoj kaj cxe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaux.

4:11b.RUT.004.011 Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem;

4:12b.RUT.004.012 kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.

4:13b.RUT.004.013 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj sxi farigxis lia edzino; kaj li envenis al sxi, kaj la Eternulo donis al sxi gravedecon, kaj sxi naskis filon.

4:14b.RUT.004.014 Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael;

4:15b.RUT.004.015 kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.

4:16b.RUT.004.016 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis gxin sur sian bruston kaj farigxis gxia vartistino.

4:17b.RUT.004.017 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.

4:18b.RUT.004.018 Kaj jen estas la generacioj de Perec:al Perec naskigxis HXecron,

4:19b.RUT.004.019 al HXecron naskigxis Ram, al Ram naskigxis Aminadab,

4:20b.RUT.004.020 al Aminadab naskigxis Nahxsxon, al Nahxsxon naskigxis Salma,

4:21b.RUT.004.021 al Salma naskigxis Boaz, al Boaz naskigxis Obed,

4:22b.RUT.004.022 al Obed naskigxis Jisxaj, kaj al Jisxaj naskigxis David.


Holder of rights
Multilingual Bible Corpus

Citation Suggestion for this Object
TextGrid Repository (2025). Esperanto Collection. Ruth (Esperanto). Ruth (Esperanto). Multilingual Parallel Bible Corpus. Multilingual Bible Corpus. https://hdl.handle.net/21.11113/0000-0016-95ED-5